Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


199 Plonĝado en la "Paradizo Bao Son"

Elŝuti 10.46 Kb.

199 Plonĝado en la "Paradizo Bao Son"




Dato15.03.2017
Grandeco10.46 Kb.

Elŝuti 10.46 Kb.

199

Plonĝado en la "Paradizo Bao Son"
La eko-turisma zono de Bao Son, baptita "Paradizo Bao Son", nuntempe estas adreso el la plej allogaj, ne nur por Hanojanoj sed ankaŭ por tiuj ĉiuj de ĉirkaŭantaj provincoj kaj eĉ de pli malproksimaj lokoj.

La "Paradizo Bao Son", situante je preskaŭ 15 km de la urbo-centro de Hanojo, estis investita je 50 milionoj da dolaroj per la grupo Bao Son. Kvankam malfermiĝinta ek de nelonge, ĝi rapide fariĝis elektita adreso por multe da hanojanoj.




Enirpordo de la "Paradizo Bao Son" Turistoj sur rikiŝo vizitantaj

la malnovan kvartalon


Fabrikado de la statuoj En vilaĝo de teksado de la silko
La "Paradizo Bao Son" estas turisma pejzaĝo de granda kvalito, kiu konsistas el multaj zonoj de distraĵoj, kie la tradicieco kombinas la ultra-moderneco. La vizitantoj absorbiĝas en trankvilan mondon, kiu estas tute kontraŭ al la bruaj stratoj, kiujn ili kutimas frekventi. Malnova kvartalo restaŭranta la etoson de la "36 malnovaj stratoj" de Hanojo ŝirmas pli ol 5.000m2. Estas pli ol 20 domoj, unuj apud la aliaj, kun tegmentoj de tegoloj. kiuj reaperigas la malnovan kvartalon de Hanojo komence de la 20a jarcento. Domoj kun franca stilo estas ankaŭ konstruataj. Oni tie vendas ĉiujn specojn de komercaĵoj kiel teksaĵoj, artaj objektoj, malvarmetigaj trinkaĵoj... La celo estas speguligi la ĉiutagan vivon kaj komercajn aktivecojn de hanojanoj antaŭ preskaŭ unu jarcento. Sur trotuaroj, vendistinoj kun bruna bluzo kaj nigra jupo vendas verdan teon kaj bombonojn. Kelkafoje aperas rikiŝo por inviti pasaĝeron al piedirado tra la malnova kvartalo.


Tradiciaj metiistaj objektoj por vendi Interpreto de la alternaj kantoj


Danco kun rubando el silko Lanternoj similaj al en Golfo

per ĉinaj artistoj de Ha Long
Estas ankaŭ spaco por tradiciaj metioj. Junaj virinoj sidas antaŭ teksmaŝino el ligno; metiistoj tajlas statuojn en ŝtonaj blokoj aŭ strekas paralelajn sentencojn; virinoj plektas korbojn el bambuo aŭ modelas potojn el tero. Parfumoj de la iama vilaĝa vivo.

La vizitantoj, kiuj ŝatas la bonsajojn kaj ornamplantoj, vizitos la ĝardenon "Royal", kiu regrupigas pli ol 500 speciojn da orkideoj, diversajn speciojn da papilioj, de statuoj de arhato kaj de Buddo Maitreya alta je pli ol 10m.

En spaco de moderna distraĵo dotita per scenejo kun 7.000 lokoj, prezentiĝas filmoj kaj baldaŭ spektakloj de delfenoj kaj de fokoj...Apude akvario estas konstruata. Ĝi akceptos 2.000 speciojn da maraj fiŝoj el ĉiuj kontinentoj, kies ŝarkoj, raĵoj sed ankaŭ delfenoj kaj fokoj.

Aparte spaco de multi-funkciaj distraĵoj por ĉiuj kolektas impresajn ludojn kaj maneĝojn. Estas ankaŭ teatro 4D (kvar dimensioj) kun 48 rotaciaj seĝoj, kiu plonĝas la publikon en fantasmagorian mondon.

Post travojaĝo ĉirkaŭ la loko, la vizitantoj povas distriĝi en naĝejo, poste gustumi ĝuoplenajn pladojn kiel patkukojn de rizo kun salikokoj, gluecan rizon kun kokido, supon kun angiloj kaj nudelojn de rizo kun fiŝoj...

Noktojn de plenluno, la vizitantoj havas ŝancon kontempli la "Paradizon Bao Son" brilan sub la lumo de koloritaj lanternoj kaj de piroteknikaĵoj. Bao Son estas perfekta elekto por ripozi post semajno de peniga laboro.


Por pli scii: Prezaro
- En semajno: 40.000VND/ adoltulo, 30.000VND/infano

- Dimanĉe : 50.000VND/ adoltulo, 40.000VND/infano

Teksto: Thanh Hoa



Fotoj: Tien Dung, Quang Ha
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/08

Esperantigis: Verda Petalo


Elŝuti 10.46 Kb.

  • Por pli scii: Prezaro

  • Elŝuti 10.46 Kb.