Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


196 Familia orkestro Tre Viet

Elŝuti 11.18 Kb.

196 Familia orkestro Tre Viet




Dato21.03.2017
Grandeco11.18 Kb.

Elŝuti 11.18 Kb.



196

Familia orkestro Tre Viet
En Vjetnamio estas orkestro, kies ĉiuj membroj estas de la sama familio kaj ludas kun instrumentoj el bambuo. Tio estas familia orkestro Tre Viet de la grandaj artistoj Dong Van Minh kaj Mai Lan.

Dong Van Minh donanta recitalon

kun instrumento el bambuo, nomita Mai Lan dum recitalo

ankaŭ "el bambuo piano" de T'rung

inventita per sia filo
Tre Viet estas familia orkestro ununura en Vjetnamio, kiu ludas rafinitan muzikon sole kun el bambuo instrumentoj. Fondita en 1993, Tre Viet konsistas el 5 membroj: La patro - Dong Van Minh, aktoro en Teatro de vjetnamaj danco kaj muziko; la patrino - Mai Lan, direktorino de la sekcio de citaro kun 16 kordoj en la Fakultato de la instrumentoj de tradicia muziko de la Konservatorio; la unuenaskito filo - Dong Quang Vinh, studento en Fakultato Ly Sang chi (analizo, komponado, administrado) en la Instituto de Shang Hai (Ĉinio); la duenaskita filo - Dong Minh Anh kaj la nepino Dong Minh Trang, kiu frekventas ankaŭ kursojn en Konservatorio. La ideo krei tiun originalan orkestron rajte apartenas al Dong Van Minh. De nun sia tuta artista vivo streĉe ligiĝas al el bambuo muzikiloj. Gepatroj, amikoj, kolegoj ofte en stratoj de Hanojo renkontas lin ŝarĝinta de liaj muzikiloj, ĉiufoje kiam li iras al teatro. Krom esti brila muzikisto, tio estas ankaŭ talenta fabrikanto de el bambuo muzikiloj. Estas ĝuste de tiu amo de el bambuo muzikiloj, ke naskiĝis tiu amo por la studentino pri citaro kun 16 kordoj Mai Lan, fariĝinta lia edzino kaj ankaŭ eminenta artistino.

Artisto estas persono kiu per kreaj talentoj kreas arton. Oni povas uzi la vorton rilate al iu branĉo de la artoj-ekzemple: muziko, literaturo, kaj teatro-tamen pliofte ĝi estas konektita de belartoj.

Mai Lan pratikas la muzikon ekde sia pli juna aĝo. Dum 30 jaroj, ŝi instruis la citaron. Ŝiaj du infanoj, kiuj havas la ŝancon heridi muzikan talenton de siaj gepatroj, gajnis multajn naciajn premiojn. Dong Quang Vinh jam atingis la oran medalon pri recitalo de la T'rung en 13 aĝoj;


La unuenaskita filo Dong Quang La nepino Dong Minh Trang

Minh dum recitalo dum recitalo de citaro

de ŝtona instrumento kun 16 kordoj


la oran medalon pri recitalo de fluto en 14 aĝoj en Festivalo de folkfloraj kantoj kaj tradiciaj instrumentoj, aranĝita per la Departemento pri Kulturo, Sportoj kaj turismo de Hanojo; la duan premion de fluto el bambuo ĉe 19 aĝoj en nacia konkurso en solo kaj en grupo por tradiciaj instrumentoj organizita per la Ministerio pri Kulturo, Sportoj kaj Turismo

. Dong Minh Anh havas nenion al li envii, kiam li atingas la oran medalon pri recitalo de la T'rung kaj instrumento el ŝtono ĉe Festivalo de folkloraj kantoj kaj tradiciaj instrumentoj organizita per la Departemento pri Kulturo, Sportoj kaj Turismo de Hanojo dum la jaroj 2002-2004. La nepino Dong Minh Trang gajnas la oran medalon pri recitalo de ŝtona instrumento, en Festivalo de folkloraj kantoj kaj tradiciaj instrumentoj en 2005. Lastatempe Minh Trang jam ankaŭ gajnis la unuan premion de la nacia konkurso en solo kaj en grupo de tradiciaj instrumentoj en 2008.

Ĉiufoje kiam la familia orkestro Tre Viet montriĝas en sceno, la spektantoj estas komplete envultitaj per tiuj fastinantaj sonoroj, per la subtilaj melodioj de la montoj kaj arbaroj de Tay Nguyen aŭ per la folkloraj arioj kristalopuraj kaj melodiaj de la Nordo. La familia orkestro ludas kaj instruas ankaŭ senpage la orfojn, la kriplajn infanojn de la vilaĝo Huu Nghi, faras spektaklojn por la invalidoj de milito. Irante ĉien, la familia orkestro Tre Viet estas ankaŭ tre ŝatata per spektantoj kaj postlasas multajn profundajn impresojn.

Fremda kliento tre mirigita La domo situanta strato Hao Nam

antaŭ la originaleco de la estas loko, kie la familia

el bambuo instrumentoj orkestro Tre Viet provludas


En 2006, la tuta familia orkestro estas invitita en Japanio. "En tiu momento, eksplikas Mai Lan, la plimulto de junuloj estas altirataj per la rock, la hip-hop...Malmultaj homoj maltrankviliĝas por tradiciaj instrumentoj kaj al ili donas atenton. En Francio, en Italio...la orkestro havas okazon ludi. Tio estis malfacilaj, tamen feliĉaj tagoj, ĉar la spektantoj estis tre nombraj..."

La familia domo Tre Viet situas en la strato Hao Nam, proksime al la Nacia Instituto de muziko de Vjetnamio, kiu fariĝas kutima adreso por la amantoj de la tradicia muziko. En familia intimeco, la orkestro ludas ariojn penetritajn de la amo de la naskiĝo-vilaĝo, de la -lando, kiu elportas la animon en la labirinton de la sonoroj el bambuo.


Teksto: Nguyen Thanh Long

Fotoj: An Thanh Dat

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/07



Esperantigis: Verda Petalo
=======


Elŝuti 11.18 Kb.


Elŝuti 11.18 Kb.