Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


187 Profesoro Bach Hung Khang, fakulo en artefarita inteligenteco kaj lingvistika traktado

Elŝuti 11.75 Kb.

187 Profesoro Bach Hung Khang, fakulo en artefarita inteligenteco kaj lingvistika traktado




Dato16.03.2017
Grandeco11.75 Kb.

Elŝuti 11.75 Kb.


187

Profesoro Bach Hung Khang, fakulo

en artefarita inteligenteco

kaj lingvistika traktado
Doktoro pri sciencoj, Profesoro Bach Hung Khang estas konata inter la vjetnamaj informatistoj, ne nur kiel fakulo en artefarita inteligenteco kaj en natura lingvistika traktado, sed ankaŭ per sia granda kontribuo al la sektoro de Informaj Teknologioj de Vjetnamio, ek de la unuaj tagoj de ĝia fondiĝo. Tamen malmultaj scias, ke dum la milito li jam alportis la unuan elektronan kalkulmaŝinon en la Nordon de Vjetnamio.

Profesoro Bach Hung Khang estas devena de la provinco Nghe Tinh. Naturdotita per profunda kono kaj brilega humuro, li al ni rakontis siajn suveniroj, en kiuj feliĉo alternas kun malĝojo. Tra liaj historioj, ni havas konscion, ke lia vivo streĉe ligiĝas kun la disvolviĝo de la sektoro de Informaj Teknologioj. El liaj historioj, la plej memorindaj estas la alveno de la unua komputilo al la Nordo de Vjetnamio kaj la maniero ĝin uzi por kontroli kaj nombri la voĉdonojn ĉe la balotado en Kongreso de la Vjetnama Komunista Partio en 1986.


Prof. Khang kaj lia lernanto,Prof. Prof. Khang (dekstre) babilas kun

Doktoro Luong Chi Mai, vic-dir. Prof. Setsuo Ohsuga, unua prezidanto

de la Instituto de la Inform.Tekn., de la sekcio Azia-Pacifiko pri la

kiu sekvis la saman sciencan disvolviĝo de la artefarita

vojiron de sia instruisto inteligenteco, tenita en Vjetnamio

En 1966, kiam li estis studento en fina jaro de la fakultato de elektroniko de la Nacia Universitato de Bjelorusio, oni demandis al li reveni al Vjetnamio por labori en Ŝtata scienca kaj teknika Komitato (nuna Ministerio pri Sciencoj kaj Teknologioj). Poste Khang kaj grupo de vjetnamaj staĝanoj estis senditaj al la Akademio de Sciencoj de la eksa Sovetunio por studi la komputilon Minsk-22, unu el la unuaj komputiloj faritaj per la Sovetunio. En 1967, en la uzino de Minsk en Bjelorusio, kun helpo de la lokaj fakuloj, Khang kaj lia grupo sukcese kunmetas kvar komputilojn, el kiuj unu sendiĝis al Kubo kaj unu al Vjetnamio. Sed kaŭze de la sekreto, kiu superas en tiu periodo de milito, la veturigo de la unua komputilo al Vjetnamio estis longa kaj malfacila vojaĝo. Khang enpakis ĉiujn ekipaĵojn en 20 kontenerojn el ligno, grandaj kaj altaj kiel viroj, kiuj per fervojo estas alsenditaj al Vjetnamio. Unue la komputilo stariĝas en ĉambro konstruita sur monteto. Sed pro la nekonstanta temperaturo kaj alta malsekeco, la Minsk-22 delokiĝis kaj enloĝiĝis en teretaĝo de la domo numero 39, strato Tran Hung Dao, en Hanojo. Post tri monatoj, ĝi plene remuntiĝis kaj fine de 1968, komencis oficiale funkcii. Laŭ Profesoro Bach Hung Khang, la komputilo Minsk-22 estis kun granda signifo, ne nur ĉar ĝi estis la unua de tiu tipo uzita en la Nordo de Vjetnamio, sed ankaŭ ĉar ĝi markis gravan etapon, tiun de la kreado de la Nacia Sektoro de Informaj Teknologioj. Dank'al tiu komputilo, multaj vjetnamaj informatistoj fariĝos pli poste ŝlosilo-direktantoj de tiu sektoro.

Prof. Khang kaj membroj de la Prof. Khang, membro de la

Ĵurio ekzamenanta la kvaliton Ĵurio ekzamenanta softajn

de la maŝino de tranĉado CNC partojn dum la Konkurso

de la kandidato Le Van Kien en de la Inteligenteco

Konkurso de la inteligenteco VN 2001 de Vjetnamio en 2004


Fine 1985, Khang kaj kelkaj kolegoj de la Instituto de Informatiko kaj Cibernetiko (nuna Instituto de Informaj Teknologioj) prenis sur sin la taskon starigi aŭtomate gviditan sistemon de voĉdonoj ĉe la 6a Kongreso de Vjetnama Komunista Partio, antaŭvidite por la sekvanta jaro.

Profesoro Bach Hung Khang, fakulo

en artefarita inteligenteco - Januaro 2009
Por starigi tiun aŭtomate gviditan sistemon de voĉdonoj, Khang kaj liaj kolegoj devas maldormi multajn noktojn. En tiu epoko en Vjetnamio, estas nur kelkaj PC-XT kaj PC-286 uzitaj en kelkaj administrejoj, dum la grupo almenaŭ bezonas 20 komputilojn. Post unu monato, la organiza komitato de la Kongreso amasigas sufiĉe da komputiloj. Tiam Khang kaj liaj helpantoj komencis koncepti tiun faman reton, kies tabelo de multaj serviloj servas kalkuli preskaŭ 2.000 voĉdonojn. La sistemo jam perfekte funkciis.

Por certaj, tiu tasko povus esti simpla. Sed ekde kvardeko da jaroj, tio vere estis mirindaĵo, kiu multe kuraĝigis la informatistojn. Nun Profesoro Khang emeritiĝas. Ĉiufoje iu salutas lian kontribuon al la nacio, ĉiam li honeste respondas: "Neniu nature falas de la ĉielo. Miaj kolegoj, parencoj kaj amikoj jam kontribuis gravan parton al miaj sukcesoj."

*****

Profesoro Doktoro en sciencoj Bach Hung Khang naskiĝis en 1942 en provinco Nghe An. En 1970, tiu fakulo en artefarita inteligenteco kaj natura lingvistika traktado atingis la atestilon de Doktoro pri Sciencoj de la informatiko kaj cibernetiko de la Akademio de Sciencoj de la eksa Sovetunio. Li estis direktoro de la Instituto de Informaj Teknologioj, membro de la Ŝtata Konsilio kiel Profesoro en Informatiko kaj prezidanto de la Ĵurio de la Konkurso de la inteligenteco de Vjetnamio.
Teksto: Thanh Hoa

Fotoj: Thong Thien


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/05

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 11.75 Kb.


Elŝuti 11.75 Kb.