Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


184 La vitraloj de la Kompanio Coba

Elŝuti 9.81 Kb.

184 La vitraloj de la Kompanio Coba




Dato17.03.2017
Grandeco9.81 Kb.

Elŝuti 9.81 Kb.


184

La vitraloj de la Kompanio Coba
La eŭropa tekniko de vitraloj eniĝis en Vjetnamion ekde dekoj da jaroj kaj precipe aplikiĝis en la preĝejoj. Pham Hong Vinh, direktoro de la Kompanio Coba, specialiĝinta en vitraloj ekde preskaŭ 20 jaroj, uzis tiujn produktojn en projektoj de civila konstruado. Li sukcesis en serĉado kaj produktado de pentraĵoj el vitro.

Permane poluritaj produktoj

kun alta estetika valoro Vitraloj kun stilo Renesano
Pham Hong Vinh asertis: "Kontraŭ al klasikaj vitraloj el pecoj da vitro, mia pentraĵo el vitro estas enbloke vitra tabulo, tre fortika. Miaj produktoj estas variaj kaj vaste uzitaj". En 1988, Pham Hong Vinh, ekonomikisto devena de la provinca Ha Son Binh, ŝanĝis sian profesion kaj sin decide implikis en produktado de ceramiko kaj vitro.


Septo kun formo de vitralo Elvitra pentraĵo de abstrakta stilo

Kvankam li konis multe perfekte en la komerco, male li jam amasigis spertojn en fabrikado de vitro. Kaj finfine la sukceso al li ridetis. En1991, li sukcese trovis metodon de mana polurado de la vitro; en 1994, fabrikis maŝinon por pulvorigi la sablon sur la vitro; en 1994, survitre gravuris pentraĵon helpe de tiu maŝino mem; en 1996, alĝustigis teknikon por maldiafani la kristalon; en 1997, gravuris sur spegulo kaj surspegule malhelpis la opakan makulon kaj en 2006, realigis aliajn multifunkciajn survitrajn esplorojn.



Tamburo el bronzo de Dong Son Angulo de la laborejo de

sur vitralo de la Kompanio Coba vitroarto de la Kompanio Coba
La procezo de produktado de vitraloj de la Kompanio Coba estas malsama al la metiista laboro. Antaŭ maŝino CNC, uzita en kreado de modeloj, Vinh asertis: " Uzante modernajn teknologiojn, ni povas krei multajn produktojn kaj redukti la manan laboron." Liaj produktoj iras de la fenestroj al la septoj, trapasante la pentraĵojn, murojn, balustradojn, plankojn, ktp...

Projektado de produktoj Produktoj de Coba estas

sur ordinatoro rezistaj kaj sekuraj
Kun diversaj koloroj, li kombinas la murfacojn por krei artajn verkojn kun variaj temoj, kiel florojn, bestojn kaj pejzaĝojn. Vinh fiere diris: " Mi ĵus finis la plej grandan vitran muron, kiun neniam mi realigis, longa je 8m, alta je 2,4m, por restoracio ĉe strato Ba Trieu. Floroj de lotuso meze de la verdaj folioj estas sur la vitro gravuritaj." Nuntempe la civila konstruado vigle disvolviĝas, tirante multajn demandojn en vitraloj. "Ĉiumonate, mia kompanio ricevas dekojn da demandoj pri la pordoj, fenestroj, septoj, reklamtabuloj."

Permane poluritaj produktoj

kun alta estetika valoro
Antaŭe, la vitralo estas uzita en palacoj, kasteloj kaj katedraloj. Ĝi konsistas el pecoj da kolora vitro, kunigitaj kun specialaj materialoj por formi motivojn aŭ pentraĵojn. La el vitro pentraĵo, lumita per la lumo, estas pli bela, pli brilplena. Ĝi alportas klasikan belecon al arkitekturaj faritaĵoj. En modernaj konstruoj, ĝi estas uzita por la ornamo en kombinado kun metiistaj metodoj. Nuntempe la vitralo estas ankaŭ uzata en domoj, en kultura kaj religia spacoj. Ĝi aplikiĝas en diversaj lokoj de la konstruo, kiel en kupolo, pordo, fenestroj, fasada tabulo, apartigaĵo aŭ prenante sur sin la formon de ornamaj lampoj fiksitaj al muro aŭ plafono, kreante intiman spacon kaj kun tuta beleco.

Teksto: Tran Tri Cong

Fotoj: Tran Thanh Giang
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/05

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 9.81 Kb.


Elŝuti 9.81 Kb.