Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


179 Impresoj pri Tra Su

Elŝuti 8.5 Kb.

179 Impresoj pri Tra Su




Dato19.10.2017
Grandeco8.5 Kb.

Elŝuti 8.5 Kb.


179

Impresoj pri Tra Su
Situante en la komunumo Van Giao, distrikto Tinh Bien, provinco An Giang, la arbaro de kajeputarboj Tra Su ŝirmas 845 ha. Ĝi apartenas al la reto de naciaj arbaroj specialigitaj de la okcidenta parto de la Sudo-Vjetnamio. Tio estas ideala loko por la serĉistoj kaj tiuj, kiuj ŝatas la sovaĝajn bestojn.

Rara specio da birdo en la arbaro Tra Su Abelujo en la arbaro


Dum la milito, la naturaj arbaroj estas detruitaj kaj fariĝas nekultivitaj zonoj. Poste la instancoj de la provinco investis en la rearbarigo kaj la konstruado de digo longa je 12km, larĝa je 4m kaj alta je 4m por malhelpi la akvoleviĝon.

Viziti la arbaron per ciklo Pasi la ponton de simio,

plezuro de turistoj
Laŭ Tran Ngoc Rang, ĉefo de la administrada Komitato de la arbaro Tra Su, oni kalkulas arbojn de 5 ĝis 25 jaroj sur 713 ha da kajeputarboj, loĝejo de multaj bestoj, aparte de birdoj. Oni jam nombris 140 vegetalajn speciojn (22 da arboj, 25 da arbetoj, 10 da vitoj, 70 da herboj, 13 da akvaj plantoj, 9 da fruktaj arboj). Aparte la arbaro ŝirmas nombrajn speciojn da mamuloj apartenantajn al 6 familioj kaj 4 ordoj, 70 specioj da birdoj, kies 2 raraj kaj altprezaj: kiel Giang Sen (Mycteria leucocephale) kaj Dieng Dieng (Anhigo melanogaster), 20 specioj da rampuloj, 5 specioj da amfibioj kaj 23 specioj da fiŝoj, kies Ca Com (Chitala ornata) kaj Tre Trang (Clarias batrachus) en dangero de estingo.

Gvidantino Dinh Thi My Lan

en arbaro kun turistoj Arbaro da kajeputarboj Tra Su
Sinjoro Rang al ni informis, ke la administrada Komitato intencas aranĝi zonon je 10-15 ha por bredi sovaĝajn bestojn celante krei spacon de malkovro de la faŭno kaj flaŭro de marĉaj medioj al servo de edukado, esploro kaj ekoturismo.

Ekde 1999, la arbaro pli kaj pli altiras turistojn. Tamen la turismaj aktivecoj oficiale komencis ek de 2005. La provinco jam investis 18 miliardojn da dongoj en la konstruado de terinstalaĵoj por pli bona administrado kaj protekto de la arbaro. Vizitante tiun regionon, vi povos admiri la belecon de la arbaro, riveroj, kanaloj en medio de la sovaĝa naturo. La regiono posedas ankaŭ multajn originajn kulturajn karakteraĵojn. Tiel vizitantoj povas viziti vilaĝojn de tradicia metio de Khmeroj kaj Kinh, aparte de teksado de brokaĵo, silko, bredado de abeloj, distilado de la suko de kajeputarbo...

Ĉiujare la arbaro Tra Su altiras pli ol 10.000 turistojn kaj serĉistojn el la lando kaj eksterlando.
Teksto: Huu Thanh

Fotoj: Kim Son, Quang Minh,

Minh Quoc kaj arkivoj
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/04

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 8.5 Kb.


Elŝuti 8.5 Kb.