Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


173 Grandanima usonanino

Elŝuti 8.27 Kb.

173 Grandanima usonanino




Dato22.03.2017
Grandeco8.27 Kb.

Elŝuti 8.27 Kb.


173

Grandanima usonanino

La filmistino Janet Gardner alvenis en Vjetnamio. Ŝi jam simpatiis kun homoj, kiuj suferis teruran doloron kaŭze de la oranĝa aganto. Kun sia tuta koro, ŝi jam plenumis la filmon "La lasta spektro de la milito".

Tiu filmo ekscitas la problemon de batalo por la justeco entreprenita per la vjetnamoj viktimoj de la oranĝa aganto, kiuj plendas kontraŭ la usonaj kemiaj societoj fabrikintaj tiun tokson. La usona tribunalo jam malakceptis ilian peton, sed ili plidaŭrigas apelacii. La filmo raportas la intervjuon de la advokato de la kemia societo Dow. Estas ankaŭ ĉeestanto en la filmo Frank Corcovan, usona veterano, kiu jam partoprenis en proceso celante redoni justecon al usonaj eks-batalantoj viktimoj de tiu toksa kemia produkto.

Janet Gardner kaj sia teamo sur la Janet Gardner kaj la kameristo

ponto Hien Luong en la 17a latitudo Lenz Mc Clure en subteraĵoj

Vinh Moc (Quang Tri) en 1997


Pli grava afero, la filmo montras la infanojn, kies patroj partoprenis en milito en la Sudo de Vjetnamio, prezentantaj gravajn korpajn misformaĵojn. En Ho Chi Minh-urbo, Janet Gardner renkontis Thuy Linh, 12-jara, protagonistino de sia filmo. Sen manoj naskiĝinta, la etulino skribas kun siaj piedoj. La usona filmistino jam trairis la landon, vidis kaj enlistigis sur la filmo la terurajn sekvaĵojn, kiujn suferas la viktimoj kondamnitaj al la malrapida morto. Tio estas, kio ŝin motivis realigi tiun filmon. Ŝi deziras, ke tio-ĉi veku la konsciencon de granda nombro de homoj en la mondo. La ĵurnalo Newsday rimarkis: " Tiu filmo instigas la intereson de la granda publiko, tio estas nepre necesa katalizilo en la diskutoj pri la serioza influo de la oranĝa aganto sur la homo."

En 2007 la filmo estis disdonita per internacia WGBH kaj estas pasita sur la ĉenoj ABC Australia and Pacific Territories kaj Al-Jazeera en Meza Oriento. En 2008 ĝi estis pasita sur la televizoj de Vjetnamio, de Norvegio, sur la ĉenoj NHK (Japanio) kaj KCSM San Matee (Kalifornio). Sesdek-ses usonaj ĉenoj de televizo programis tiun filmon dum la Tago de Veteranoj en Novembro.


Janer Gardner, la kameristo Afiŝo de la filmo " La lasta

Lenz Mc Clure kaj la pentristo spektro de la milito"

Pham Thanh Lam dum la studio

de tiu lasta
Janet Gardner realigis aliajn histori-kulturajn kulturfilmojn pri Vjetnamio.

Certaj estis kun grandaj sukcesoj, kiel "Precious Carge" (Altpreza varekspedo) filmita en 2001, kiu rakontas la revenon al naskiĝolando de 12 mestizaj infanoj adoptitaj per usonaj familioj. Aŭ "A world beneath the War" ( Mondo sub la Milito ) pri la subteraĵoj en Vinh Moc kaj Vinh Kim (distrikto Vinh Linh, provinco Quang Tri), fositaj dum la kontraŭusona milito direktita per la vjetnama popolo. En sia filmo "Vietnam - Land of the Ascending Dragon" (Vjetnamio - Lando de la suprenfluganta Drako), Janet Gardner volis prezenti la landon de postmilito. La filmoj pri Vjetnamio de Janet Gardner estas plenemezure disdonitaj en usonaj kaj kanadanaj lernejoj kaj en Kanado. Janet klasiĝas inter la plej bonaj usonaj realigantoj de kulturfilmoj. Ŝi akiris multajn gravajn kinematografajn premiojn.


Teksto: Duc Hanh

Fotoj: Hoang Van, Quoc Thai kaj arkivoj


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/04

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 8.27 Kb.


Elŝuti 8.27 Kb.