Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


172 Mastrumaj malpuraĵoj survoje serĉi entutan solvon

Elŝuti 16.82 Kb.

172 Mastrumaj malpuraĵoj survoje serĉi entutan solvon




Dato14.03.2017
Grandeco16.82 Kb.

Elŝuti 16.82 Kb.


172

Mastrumaj malpuraĵoj

survoje serĉi entutan solvon
Dume de vojaĝo por serĉi solvon al la problemo de mastrumaj malpuraĵoj en la urbaj zonoj, ni jam estis konciaj, ke vjetnamoj konsideras la senutilaĵojn kiel senutilaĵojn, kaj ne kiel naturan riĉofonton.

Lernantoj de la klaso 4E en unua- Kurso pri la protekto

grada lernejo de Nam Thanh Cong de la ĉirkaŭmedio

prezentantaj spektaklon en la unuagrada lernejo

pri la ĉirkaŭmedio de Nam Thanh Cong

La projekto 3R en Hanojo helpas homojn laŭspecigi

organikajn kaj neorganikajn rubojn
3R - etapo kiel eksperimenta

Antaŭe konsiderita kiel "verda urbo", Hanojo staras fronte al ĉirkaŭmedia defio kaŭze de la polucio. En tiu situacio, eklaboris projekto titolita "3R (Redukto, Reutiligo kaj Reĉirkulado) kontribuanta al daŭra socia disvolviĝo". La projekto 3R, la unua en tiu tipo en Vjetnamio, estas konsiderata kiel efika solvo. La japana Agentejo de internacia kungado (JICA) ĝin subtenas. La projekto eklaboris kun eksperimenta celo en 4 kvartaloj (Phan Chu Trinh, Nguyen Du, Thanh Cong kaj Lang Ha) kaj bonaj estas la rezultatoj. Ĉiu hejmo de tiuj kvartaloj ricevis 2 speciojn da rubujo, unu por organikaj ruboj kaj la alia por mineralaj. La loĝantoj de la strato Nguyen Hong (kvartalo Thanh Cong) konigas, ke antaŭ la eklaborado de tiu projekto, la stratoj de la kvartalo sieĝiĝas de ruboj. Nuntempe bone ŝanĝiĝas la situacio. La tagon, kiam ni jam vizitis tiun kvartalon, ni vidis homojn kun du malgrandaj rubujoj (ruĝa kaj oranĝa) en manoj, irantaj al la pli granda rubujo. Virino jam konigis: "Ekde la eklaborado de la projekto 3R, la stratoj estas puraj kaj belaj. Se la projekto grandskale efektiviĝus, ekzistus nenia bakterio".



Produktoj de reĉirkulado, traktado "Por verda, pura kaj bela ĉirkaŭmedio"

kaj elelektado de ruboj en la kiun la administrantoj de ĉirkaŭmedio

espozicio Mottanai en Hanojo en Hanojo volas sendi al la komuneco


La malpuraĵoj detruitaj, premitaj Antaŭ 3h matene,ĉirkaŭ 1000 ĉifonistoj

poste rekovritaj per tolo kaj kunvenas antaŭ la portalo de la komplekso

tera tavolo je 30cm de traktado de ruboj de Nam Son


Le Ngoc Minh, ŝarĝita per la komuniko de la projekto 3R de Hanojo, nin jam konigis, ke la plimulto da homoj de la koncernaj zonoj estas konsciaj de la neceseco elelekti la rubojn kaj deponi organikajn rubojn en la verdan kuvegon kaj neorganikajn en la oranĝan. Granda kvanto da organikaj ruboj estas transportitaj al la uzino de trakrado de ruboj Cau Dien - Hanojo por produkti sterkojn. La projekto 3R ankaŭ eklaboras en 6 lernejoj de Hanojo. Helpe de videoj, dokumentoj, ludoj, movbildoj, eksteraj kursoj, afiŝoj kaj pentraĵoj, la lernantoj lernas elelekti rubaĵojn.

Oni povas diri, ke la projekto 3R kontribuis sentivigi la loĝantaron pri la traktado de la ruboj.


Laboristinoj de URENCO kolektas Ĉeno de traktado de ruboj

rubojn en la strato de Hanojo

Ruboj enfositaj produktas grandan kvanton Malpuraĵoj estas traktitaj

de metano. Tiel esploro pri teknologio de per kemiaj p.roduktoj

kolekto de metano per nutri la elektran antaŭ ilia enfosado

generatoron estas asekurata en Nam Son
La solvo de Nam Son

Ni estas en malŝarĝejo de Hanojo, en distrikto Soc Son. Laŭ la vic-Direktoro de la komplekso de traktado de ruboj de Nam Son, Nguyen Thanh Minh, tiu komplekso devas ricevi ĉirkaŭ 700 baskulŝarĝujojn de malpuraĵoj. Tiu tereno je 85,3 ha enhavas 9 lokojn de enfosado de malpuraĵoj, kies7 estas plenaj". Laŭ la kompanio URENCO, Hanojo forĵetas ĉiutage 3000 tunojn de mastrumaj malpuraĵoj, tio estas ĉirkaŭ unu milionon da tunoj pojare. Nuntempe ekster URENCO. kelkaj unuoj kiel akciaj kompanioj Thang Long, Tay Do, Green kaj la kooperativo Cong Thanh, partoprenas ankaŭ en kolekto de malpuraĵoj, sed ne povas solvi la pliigon de kvanto de malpuraĵoj. Ĉirkaŭ 95% de malpuraĵoj de la urbaj kvartaloj estas kolektitaj, sed nur 60% en antaŭurbo. Nia enketo montras, ke strikta estas la procezo de kolekto kaj traktado de mastrumaj ruboj de Hanojo. Ĉiutage, la ruboj de la centro-urbo estas kolektitaj kaj transportitaj per komionetoj al la japanaj teknologioj, al la komplekso de traktado de ruboj de Nam Son, kie ili estas traktitaj per kemiaj produktoj por forigi insektojn kaj odorojn. Poste oni ilin rekovras per tolo kaj tera tavolo je 0,2 al 0,3 m. Ĉiu tavolo de enfositaj ruboj estas je 2 metroj. La administrantaro de la komplekso Nam Son permesas ankaŭ al la ĉifonistoj kolekti rubojn kiel sakojn, plastojn, kaŭĉukon, feron, metalon, lignon, ŝtonon, ktp, por ke ili povu gajni sian vivon.

Chu Van Chung, Ĝenerala direktoro de URENCO, unuo sin ŝarĝanta de traktado de ruboj de Nam Son, konigis, ke lia unuo estas konsiderata kiel la plej granda rubejo de la lando. Sed la 90 aliaj unuoj, sed en proksima estonteco, URENCO plilarĝigos sian surfacamplekson de 85,3 ha al 150 ha kaj konstruos grandan cindriganton kun internaciaj normoj por trakti la rubojn kaj provizi krudajn materialojn por produkti elektron.

De rubujo al la uzino de traktado Organikaj sterkoj ek de ruboj

de ruboj, nombraj materialoj, interalie en la uzino de Thuy Phuong

plastikoj povas esti reutilitaj


... kaj la bona signo de Tam Sinh Nghia

Kvankam la homoj ankoraŭ ne interesiĝas pri la malpuraĵoj, en April 2007, la akcia kompanio de investado kaj disvolvigo Tam Sinh Nghia jam decidis investi en la konstruado de serio da ĉenoj de traktado de ruboj faritaj en la lando, nuntempe utilitaj en la uzino Thuy Phuong en la urbo Hue.

Laŭ la direktoro de tiu uzino Nguyen Huy Chuong, "antaŭe la uzino jam importis de Francio ĉenon de traktado sed la teknikoj de traktado de tiu ĉeno ne estas konvenaj al la demandoj de traktado, ĉar la ruboj ne estas laŭspecigitaj al la fonto". Post nombraj jaroj de esplorado Tam Sinh Nghia jam konstruis uzinon de traktado de solidaj mastrumaj ruboj kun kapableco je 200 tunoj potage. Ĝi permesas laŭspecigi la rubojn, kiuj estas reutilitaj por produkti sterkojn, tubojn, plastojn, betonon...La aliaj restaĵoj, kiuj reprezentas malpli ol 15%, estas enfositaj. Por trakti unu tunon de ruboj sur tiu ĉeno, oni bezonas 70.000 dongojn kontraŭ 338.000 dongoj por la enfosado en malŝarĝejoj.

Multaj produktoj kiel partetoj el Tuboj faritaj ek de regenerita

plasto, betono, ktp, estas faritaj plasto en la uzino Thuy Phuong

ek de mastrumaj ruboj


Parolante pri la teknologio de tiu ĉeno, Profesoro-Doktoro de sciencoj, Nguyen Anh Tuan, vic-prezidanto de Vjetnama Asocio de mekanika industrio kaj membro de la Rusa Instituto de spaca kaj aviada teknologioj, konigis: "Temas pri kreaĵo sur solidaj sciencaj kaj teknologiaj bazoj". Tam Son Nghia jam komencis la laborojn de konstruado de uzino de traktado de la solidaj mastrumaj ruboj en distrikto Cu Chi kun kapableco de traktado je 1.000 tunoj de ruboj potage. Nuntempe necesas diri, ke Vjetnamio posedas solvon pri problemo de elimino kaj reutiligo de la ruboj . Tamen tiu solvo estas nur nedaŭra. Pro tio, devus daŭrigi la vojo por trovi entutan solvon al la problemo de eliminado kaj traktado de mastrumaj malpuraĵoj en urbaj centroj.
Teksto: Thanh Hoa

Fotoj: Trong Chinh

El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/04

Esperantigis: Verda Petalo


========


Elŝuti 16.82 Kb.

  • 3R - etapo kiel eksperimenta
  • La solvo de Nam Son
  • ... kaj la bona signo de Tam Sinh Nghia

  • Elŝuti 16.82 Kb.