Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


170 Momenta rigardo sur la paca Vjetnamio

Elŝuti 8.85 Kb.

170 Momenta rigardo sur la paca Vjetnamio




Dato04.12.2017
Grandeco8.85 Kb.

Elŝuti 8.85 Kb.


170

Momenta rigardo sur la paca Vjetnamio
Temas pri la titolo de albumo de fotoj pri Vjetnamio de Brenda Paik Sunoo, usona virina verkisto kaj ĵurnalisto el korea origino kaj ilustrita per Ton Thi Thu Nguyet (kursgvidantino de la Universitato de Hanojo) de kanzonoj kaj popoldiroj. La verko publikita en vjetnaman, anglan kaj korean helpas la fremdan leganton pli bone koni Vjetnamion kaj ĝiajn homojn tra la aktivecoj de la ĉiutaga vivo.

Brenda adoras la kompanion Kultivistoj sur kampo

de vjetnamaj infanoj de ŝenoprazoj
Edziĝinto sur dunoj Brenda(maldektre) kaj La foto de tiu eta gardistino

de sablo en QuangTri TTTNguyet, aŭtoroj de la de bubalo rememorigas la

albumo "Momenta rigardo... suvenirojn de nia juneco
Brenda estas titola de licencio en sociaj sciencoj de la Universitato de Kalifornio kaj de agregacio de tiu de Antioch por siaj beletraj kaj artoj kreaĵoj. En 2002 ŝi akompanis sian edzon veturi labori en Vjetnamio. Ŝi jam ellernis la vjetnaman ĉe Ton Thi Thu Nguyet. La gusto de pentra arto, de beletroj, de vojaĝo, ankaŭ de la harmonio de la sentoj ilin kunigis. Dotitaj per ampleksaj konoj kaj rara sentemo, Brenda rapide sin miksas intime kun ĉiutagaj aktivecoj de la vjetnamoj.

Maljuna virino sidanta en suno Kolektigo de la akvaj lentoj


Ĉiu loko kiun ŝi vizitis, ĉiu persono kiun ŝi renkontis al ŝi postlasis profundajn impresojn, kiujn ŝi sur filmo fiksis. Tra ŝiaj kliŝoj, la vivo de vjetnamoj speguliĝas nature, spontane. Jen la bildo de maljunulo meze de ora rizejo, jen Dzao knabo de monta regiono sin bananta en rivereto, jen paro de vilaĝanoj elprenantaj azolojn el lageto. Impresa estas la foto de etna gardistino de bubalo paŝtanta sian beston piede de digo. La foto reprezentas kamparan scenon. Ĝi al ni rememorigas la infanecon en la kamparo kun ĝiaj rizejoj, digoj, bubaloj, multjarcenta banjano antaŭ la komunuma domo...

Infano plantanta banjanojn sur sablo Manoj de homo de la minoritato Dzao


Laŭ la vivo Brenda prenas fotojn. Ŝi scias reliefigi la karakterizajn detalojn de siaj subjektoj. Ŝi metas la akcenton jen sur la hararo de virino de la minoritato Mong, jen sur la semanto insistante sur liaj kotaj manoj kaj piedoj. Aŭ tio estas maljuna virino sidanta en suno, kun nodoplenaj manoj kaj ridetanta kun sendenta buŝo. Fotoj simplaj sed plenaj je humanismo, kiel la tombo de batalanto, sur kiu brulas kelkaj incensvergetoj, kun apud arbeto, kie aperas burĝono.

Tiu albumo enhavas pli ol cento da kliŝoj selektitaj el miloj da aliaj prenitaj inter 2002 kaj 2008. Tio estas la dirmaniero pri la korinklinemaj sentoj de alilanda fotografino kontraŭ Vjetnamio.
Teksto: Tran Bich Van

Fotoj: Nam Suong kaj arkivoj


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/04

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 8.85 Kb.


Elŝuti 8.85 Kb.