Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


159 Vilaĝa festo ĉe la Pa Then

Elŝuti 6.99 Kb.

159 Vilaĝa festo ĉe la Pa Then




Dato19.12.2017
Grandeco6.99 Kb.

Elŝuti 6.99 Kb.


159

Vilaĝa festo ĉe la Pa Then
Salti sur la fajro estas originala festo de la etno Pa Then okaze de la Nova Jaro por formuli deziresprimojn pri sano, feliĉo kaj bonaj rikoltoj. La Pa Then vivas en distriktoj Bac Quang, provinco Ha Giang kaj Chiem Hoa, provinco Tuyen Quang. Tiu rito organiĝas post la enkolekto de la rikoltoj kaj daŭras de la 15a tago de la 12a luna monato ĝis la 15a tago de la unua luna monato de la sekvanta jaro. Ĝi disvolviĝas sur plata tereno aŭ en la korto de la ŝamano. Ĉiu el partoprenantoj devas tien alporti branĉofaskon.

La saltantoj komencas barakti La festo de la salto sur fajro

sub la blindumita rigardo komenciĝanta per la alpreĝo de

de la ĉeestantoj spiritoj per la vilaĝa ŝamano


La ŝamano komencas alpreĝi la spiritojn. Suraltare la oferdonoj konsistas el vazo kun incensvergetoj, fera muzikilo, koko, 10 tasoj da alkoholo kaj mono el vota papero. La ceremonio daŭras de 1 al 2 horoj, poste la ŝamano frapas sur la muzikilo por doni la signalon de la festo. Al li kontraŭ staras junuloj. Tiuj lastaj komencas luleti sian korpon, multigi klopodojn. poste en momento de ekzaltiĝo, saltegas kaj elĵetiĝas al la amaso da branĉfaskoj en fajrstato. Dum tiu tempo, la ŝamano daŭras alpreĝi la spiritojn. Laŭ la partoprenantoj, la tempo, kiun ili metas por salti sur la fajro, dependas de la spirita helpo. Kiam ĉesas la helpo, ili estas reĵetitaj el la fajro, sin returnas al sia loko kaj denove komencas luleti atendante novan spiritualan helpon. Finfine la ŝamano eniras en la ludon en stato de febra agitado.

Junulinoj Pa Then dancas kaj kun admiro kontemplantaj

ĉirkaŭ la fajro... la junajn saltantojn
Nuntempe en vilaĝoj Pa Then, la ritoj kaj ceremonioj de tiu festo estas konservitaj en sia origina stato. Tiu estas originala kultura aktiveco da la montaranoj en la Nordo de Vjetnamio.

Senhezite la junuloj elĵetiĝas sur la

amaso da branĉfaskoj en fajrstato

Teksto: Trong Chinh

Fotoj: Hoai Linh, Nguyen Huu Tho
El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/03

Esperantigis: Verda Petalo



=======


Elŝuti 6.99 Kb.


Elŝuti 6.99 Kb.