Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


153 La brodaĵo de Phum Xoai

Elŝuti 8.94 Kb.

153 La brodaĵo de Phum Xoai




Dato11.11.2017
Grandeco8.94 Kb.

Elŝuti 8.94 Kb.


153

La brodaĵo de Phum Xoai
An Giang, provinco de la okcidenta Nam Bo (Sudo), havas vilaĝon de tradicia metio famekonatan pro teksado de la brokaĵo. Tio estas la cham-a vilaĝeto Phum Xoai, komunumo Chau Phong, distrikto Tan Chau. Per lokaj loĝantoj nomita "Brokaĵo de Phum Xoai", ĝi longe estas tre ŝatata en nacia skalo pro siaj unika dekorarto kaj koloroj.

Metiisto antaŭ sia teksmaŝino Instruado pri metio al filinoj

kaj nepinoj
Ekde kelkaj jaroj, tiu produkto vendiĝas en multaj landoj. Tiu provinco estas rekonita kiel unu el lokoj, kie estas konservita la kultura identeco de la Cham. Krome la agrikulturo kaj fiŝkaptado, la plimulto da loĝantoj pratikas ankaŭ metiistajn metiojn kiel teksadon, brodaĵon kaj trikadon de malsamaj tipoj de produktoj: bantukoj, kalsonoj, brokaĵoj kaj aliaj produktoj konvenaj al la Cham vivantaj en la Sudo de Vjetnamio.

Multaj familioj sin returnas No In, juna teksistino

al sia tradicia metio en Phum Xoai

Se la teksado de brokaĵo pratikiĝas ekde longe en la vilaĝeto Phum Xoai, en kelkaj periodoj, la metiistoj jam renkontis malfacilaĵojn pri materialo kaj vendado de siaj produktoj. Multaj devis ĉesi tiun metion minacante tiun multjarcentan metiarton malaperi. Fronte al tiu situacio, en 1997, la Industria Departamento de la provinco An Giang, decidis relanĉi tiun tradician metiarton, fondante " la Teksmetia Kooperativo de Chau Giang". Forta je 50 membroj, ĝi profitis de pruntodonoj por sia disvolvigo. La kvalifitaj metiistoj estas kuraĝigitaj iniciati plibonigi teknikojn de teksado. Ekzemple ili ne plu utiligas al ili la manojn por la iro kaj reveno de la naveto, sed tiratan fadenon por tio. Pro tio ili povas dekfoje akceli la procezon de teksado. Post atingo de sia atesto de mezlernejo, No In, juna teksistino 19-jara, tuj ellernas la teksadon de la brokaĵo kaj brodaĵo. Ŝi konfidis: "Mia monata salajro estas iomete pli ol unu miliono da dongoj, tio sufiĉas en tiu kampara regiono. Sed la plej kontenta aĵo, tio estas, ke mi povas pratiki la metion kiun mi ŝatas, kaj vidi multajn klientojn aĉeti la brokaĵojn de la Cham".


Kontrolo de la kvalito La brokaĵo de Phum Xoai

estas ŝatata de eksterlandanoj

La familio de sinjorino Se Mak disponas tri teksmaŝinojn. Ŝiaj du filoj eksterlande faras siajn studojn, dum ŝia filino daŭrigas la teksadon de brokaĵo de sia patrino. La familiaj enspezoj estas stabilaj. La Kooperativo Chau Giang produktas 160 tipojn de produktoj. Ŝia afercifero average atingis pli ol 100 milionojn da dongoj pomonate. Ŝiaj klientoj venas tiel el landoj de la Sud-Azio, Barato, Japanio kiel el Kanado aŭ Usono. La brokaĵo de Phum Xoai jam partoprenis 6 fojojn en foiroj de varoj kun alta kvalito kaj ĉiam gajnis premiojn. Laŭ Se Mak, " la sekreto de la sukceso konsistas el la koncepto de la ornamaj motivoj kaj koloroj". La brokaĵo de Phum Xoai estas nuancita kun la ŝelo de la arbo Pahud kaj la rezino de la arbo Kalek. Ĝiaj koloroj estas pli brilaj kaj rezistas kontraŭ la tempo. Nuntempe la vilaĝeto Phum Xoai disvolvas la kumunecan turismon, en kunordigo kun la tradiciaj metioj, interalie la teksado kaj vendado de produktoj. Tio helpos la tekstistojn Cham antaŭgardi kaj disvolvi ilian metion. La bildo de la ridetemaj Cham virinoj sidantaj antaŭ teksmaŝino ankoraŭ daŭras ekzisti kun la tempo.


Teksto: Huu Thanh

Fotoj: Le Cuong, Minh Quoc


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/02

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 8.94 Kb.


Elŝuti 8.94 Kb.