Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


152 pnj, famekonata marko de juveloj

Elŝuti 8.86 Kb.

152 pnj, famekonata marko de juveloj




Dato14.03.2017
Grandeco8.86 Kb.

Elŝuti 8.86 Kb.


152

PNJ, famekonata marko de juveloj
Kun komence 7,4 taeloj da oro kaj 20 personoj, la kompanio de juvelarto Phu Nhuan (PNJ) post 20 jaroj fariĝas unu el ĉefaj fabrikistoj de juveloj en Vjetnamio. En 2004, ĝi jam ricevis la premion "Retail Asia-Pacific Top 500". Ĝiaj produktoj montriĝas en multaj landoj.

Ringo inkrustita de Belreĝino Univers 2008,

altprezaj ŝtonetoj Dayana Mendoza, kun

diademo el PNJ farita

Dum la ceremonio de kronado de Belreĝino Univers 2008 tenita en Nha Trang en Julio 2008, en la momento kiam Belreĝino Venezuela aperas kun farita PNJ diademo, la nomo PNJ riveliĝis en la tuta mondo. La evento daŭris nur 10 sekundoj, sed ĝi jam spegulis la klopodojn de la tuta personaro de la kompanio. Ek de 1988, PNJ trovis sian vojon. Ĝi investis en modernaj ekipaĵoj, dungis kvalifitajn projektistojn kaj kontingenton da talentaj laboristoj por krei originalajn kolektojn. En 1992, PNJ sendis kelkajn funkciulojn al Singapuro por viziti kursojn de profesia formado, kreante la bazojn de daŭra disvolviĝo de la kompanio. Du jarojn poste, eliriĝis el ĝi du specoj da produktoj, ĉirkaŭkoloj kaj mulditaj objektoj, faritaj sur el Italio importita ĉeno de produktado.

En 1993, la departamento de projekto estas kreita. Ĝi ricevas kaj traktas la informojn kaj demandojn de la klientoj, celante krei diversajn artikolojn laŭ iliaj demandoj. Samtempe ĝi devas sekvi la novajn inklinojn de la merkato. Nuntempe tiu departamento konsistas el ok personoj kaj ĉiumonate ĝi kreas ĉirkaŭ 350 modelojn. Dang Thi Kim Lien, ĝia ĉefino, asertis: " Ni estas feliĉaj esti konsiderataj kiel tiuj, kiuj alportas al juveloj la animon kaj fieraj vidi niajn produktojn sin prezenti en vitroŝrankoj kaj esti per klientoj reserĉitaj."


Kreado de produkto sur ordinatoro Ĉeno de produktado de PNJ


Laŭ ŝi, ek de 2001, ĉiujare PNJ aranĝas nacian konkurson de projektoj de juveloj, kiu altiras multajn junajn kreintojn, kaj kontribuas orienti la stilon de la vjetnamaj juveloj kaj plifortigi la famebrilon de la marko PNJ. La profesia kapableco de juvelistoj estas decidiga faktoro por la beleco de la juveloj. Pro tio en tiujn 20 lastajn jarojn, pli ol 1000 inter ili estas per PNJ formitaj. Ek de 1995, la produktoj de PNJ prezentiĝis en foiro de juveloj de Hongkongo.
Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

Kvalita kontrolo de la produktoj La magazenoj de PNJ ĉiam vizitataj


Nuntempe, ili vendiĝas en Danio, Germanio, Usono kaj Aŭstralio, kaj povus esti en Dubai en proksima estonteco. La kolekto baptita "La amantoj" de SJC estas premiita ĉe konkurso "Projekto de la juvelarto de la mondo - Gold Virtousi 2002 " aranĝita en Italio kaj alia kolekto "Legendo de Lac Viet" jam atingis specialan premion de la Monda Komitato de la oro.

La kolekto de juveloj "Apetito de vivo" de la akcia kompanio de la oro, arĝento kaj altprezaj ŝtonoj Phu Nhuan (PNJ), la unua establejo de la lando, kiu jam disponis ekde 1992 modernan ĉenon de produktado, estas aparte kompetenta por la finalo de la konkurso. La kvalito de la produktoj de PNJ jam respondis al la internacia normo. La juveloj de PNJ enviciĝas inter la "100 projektoj la plej impresaj de la jaro 2000" ĉe konkurso aranĝita en HongKongo en initiato de la Monda Komitato de la oro.

Ĉiujare la afercifero en eksportado pliigas je 126% kaj atingas 8 milionoj da doloraj en 2007. Nuntempe PNJ produktas pli ol 6.000 modelojn kaj pli ol du milionoj da produktoj de malsamaj kategorioj pojare kiel la markon CAO Fine Jewellery, la produktojn de PNJ el oro kaj arĝento. Ĝiaj produktoj estas disdonitaj per 90 magazenoj, 15 filioj kaj 2 establejoj de produktado.
Teksto: Pham Hoang Nam

Fotoj: Quang Minh


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/02

Esperantigis: Verda Petalo


========


Elŝuti 8.86 Kb.


Elŝuti 8.86 Kb.