Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


15 kazo de selvin

Elŝuti 20.01 Kb.

15 kazo de selvin




Dato20.03.2017
Grandeco20.01 Kb.

Elŝuti 20.01 Kb.

15 KAZO DE SELVIN

"Hm, mia plej granda sukceso, nome sukceso, kiu kaŭzis al mi plej grandan ĝojon,­" rememoris maljuna majstro Leonardo Unden, granda poeto, laŭreato de Nobel-premio kaj tiel plu. "Junaj amikoj, en mia aĝo onin jam ne impresas la laŭroj, ovacioj, amatinoj kaj aliaj tiaj sensencaĵoj, nome kiam ili estas jam delonge for. Dum oni estas juna, oni ĝojas pro ĉio, kaj oni estus azeno, se oni tion ne farus; sed dum oni estas juna, oni ne havas rimedojn, por ĝoji pro io. La vivo prefere devus pasi inverse; unue oni devus esti maljuna kaj fari valoran kaj meritindan laboron, ĉar por io alia oni ne taŭgas; nur je la fino oni devus atingi la junecon por uzadi la fruktojn de sia longa vivo. Vidu do oldulon, jam li ekbabilis. Pri kio mi volis paroli? Aha, kio estis mia plej granda sukceso. Aŭs­kultu, ĝi estis neniu el miaj dramoj kaj neniu el miaj lib­roj - kvankam estis tempo, kiam miaj libroj estis efektive legataj; mia plej granda sukceso estis kazo de Selvin.

Nu memkomprene, jam eĉ vi ne scias bone, pri kio te­mis; nun jam pasis de tiam dudek ses, aŭ ne, dudek naŭ ja­roj. Jam estas do dudek naŭ jaroj, kiam iun dian tagon venis al mi ia blankhara, eta sinjorino en nigra vesto; kaj antaŭ ol mi povis demandi ŝin per mia tiam tre aprezata afableco, kion ŝi verdire volas, bum, ŝi genuis antaŭ mi sur la tero kaj ekploris; mi ne scias, mi ne povas vidi plorantan vi­rinon.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

"Sinjoro," diris tiu panjo, kiam mi trankviligis ŝin iom, "vi estas poeto; pro via amo al homo mi perĵuras vin, savu mian filon! Certe vi legis en ĵurnalo pri kazo de Frank Selvin -"

Mi opinias, ke tiam mi aspektis kiel barba suĉinfano; mi legis tamen ĵurnalojn, sed mi rimarkis neniun kazon de Frank Selvin. Do laŭ kiom mi komprenis ŝin dum la plorego kaj ĝemado, la afero estis jena: ŝia solfilo, dudekdujara Frank Selvin, ĵus estis kondamnita al dumviva peza karce­ro, ĉar laŭdire en rabintenco li murdis sian onklinon Sofia; antaŭ okuloj de la asiza tribunalo estis plipeziganta cirkon­stanco, ke li ne konfesis sian agon.

"Ja li estas senkulpa, sinjoro," lamentis sinjorino Selvin, "mi ĵuras al vi, ke li estas senkulpa! Tiun malfeliĉan vesperon li diris al mi: 'Panjo, mi havas kapdoloron, mi iros promeni ekster la urbo.' Sinjoro, tial li ne povas pruvi sian alibion! Kiu rimarkas nokte junan knabon, eĉ se oni lin hazarde renkontus? Mia Franĉjo estis iom facilanima knabo; sed ankaŭ vi estis juna; konsideru, sinjoro, ke li havas nur dudek du jarojn! Ĉu estas eble tiel ruinigi vivon de la juna homo?" Kaj tiel plu. Aŭskultu, se vi vidus tiun deprimitan blankharan panjon, vi ekkonus, kion tiam mi ekkonis: ke unu el la plej teruraj suferoj estas la senpova kompato. Nu, kion mi rakontu al vi: fine mi ĵuris al ŝi, ke mi disponigos ĉion, kaj ne ĉesos, ĝis mi faros la aferon klara; kaj ke mi kredas je la senkulpeco de ŝia filo. Por tiu vorto ŝi volis kisi miajn manojn. Kiam la olda povrulino min benis, pres­kaŭ mi mem genuus antaŭ ŝin. Vi scias, kian stultan vizaĝon faras homo, kiam iu tiel dankas al li kiel al Disinjoro.

Bone, do ekde tiu tempo mi konsideris kazon de Frank Selvin mia afero. Unue memkomprene mi trastudis aktojn de la proceso. Aŭdu, tiom fuŝfaritan proceson dum mia vivo mi ne vidis; tio estis simple justica skandalo. La kazo estis fakte tute simpla: Iun nokton aŭdis servistino de la kon­cerna onklino Sofia, iu Anna Solarová, spirite minuseca, kvindekjara, ke iu promenas ĉe la fraŭlineto, nome ĉe onk­lino Sofia, tra la ĉambro. Ŝi iris do rigardi, kial la fraŭli­neto ne dormas, kaj veninte en la dormoĉambron, ŝi vidis dismalfermitan fenestron kaj kiel iu vira staturo saltas de sur la fenestro en ĝardenon. Tiam tiu ino faris teruran krion; kaj kiam venis najbaroj kun lumo, ili trovis sur la tero fraŭlinon Sofia strangolitan per ŝia propra mantuko; komodo, kie ŝi kaŝadis sian monon, estis malfermita kaj tolaĵo parte elĵetita; la mono tie restis - versimile tiumomente la servistino la murdinton surprizis. Do tio estis la materialo de faktoj.

La sekvintan tagon oni arestis Frankon Selvin. La servistino nome depoziciis, ke ŝi ekkonis la junan sinjoron saltanta el la fenestro. Estis konstatite, ke tiuhore li ne estis hejme: li revenis hejmen proksimume duonhoron poste kaj tuj enlitiĝis. Plue montriĝis, ke tiu stulta bubo havis iajn ŝuldojn. Plue troviĝis klaĉulino grave depoziciinta, ke kelkajn tagojn antaŭ la murdo onklino Sofia ion konfidis al ŝi: laŭdire estis ĉe ŝi nevo Frank kun peto pri pruntedono de kelkaj centoj; kiam ŝi rifuzis - ŝi estis nome terure avara - Frank onidire deklaris: Onklino, atendu, io okazos, la mondo gapos. - Do jen ĉio, kio koncernis Frankon.

Kaj nun konsideru la proceson: ĝi daŭris entute duon­tagon. Frank Selvin simple asertis, ke li estas senkulpa, ke li promenis, poste iris rekte hejmen kaj dormis. Neniu el la atestantoj estis submetita al kruca enketado. Advokato de Frank - memkompreneble ofice disponigita, ĉar sin­jorino Selvinova ne havis monon por pli bona advokato - estis tia maljuna bonulo kaj idioto, kiu limiĝis je tio, ke li atentigadis pri la juneco de sia senpripensa kliento kaj okullarme petis la grandanimajn asizanojn pri indulgo. An­kaŭ la prokuroro nemulte klopodis; li tondris je la asizanoj, ke ĵus antaŭ la proceso de Frank Selvin ili eldiris du liberi­gajn verdiktojn; kien falegus la homa socio, se ĉiu krimo trovus protekton en libermora bonvolo kaj modereco de popolaj juĝantoj? - Ŝajnas do, ke la asizanoj ĉi tiun argu­menton agnoskis kaj volis montri, ke oni ne darfas peki kontraŭ ilia bonvolo kaj modereco; simple ili decidis per dek unu voĉoj, ke Frank Selvin estas kulpa pri krimo de murdo. Jen, tio estas la tuta kazo.

Aŭskultu, kiam mi estis konstatanta ĉi aferojn, mi estis sincere malfeliĉa; en mi ĉio bolis, kvankam mi ne estas juristo aŭ eble ĝuste tial, ĉar mi ne estas juristo. Nur imagu: la ĉefatestantino estas spirite malplivalora; krome ŝi estas preskaŭ kvindekjara, do versimile en klimaktero, kio memkomprene eventuale malaltigas ŝian kredindecon. Tiun staturon en la fenestro ŝi vidis nokte; kiel pli poste mi konstatis, estis varma, sed tre malluma nokto; tiu ino eĉ ne kun proksimuma certeco povis ekkoni tiun homon. En mallumo vi distingos precize eĉ ne grandecon de homo; ĉi tion mi mem je mi funde reprovis. Kaj krome tiu ino la junan sinjoron, nome Frankon Selvin, rekte histerie ma­lamis, ĉar laŭdire li mokis ŝin; li diradis al ŝi blankkubuta Heba, kion la koncerna Anna Solarová iakaŭze opiniis mortofendo.

La dua afero: Onklino Sofia malamis sian fratinon, sinjorinon Selvinová, kaj fakte unu ne parolis kun la alia; tiu maljuna virgulino povis eĉ ne trovi nomon por la panjo de Frank. Se onklino Sofia diris, ke Frank ŝin iel minacis, tio povis tute bone aparteni inter la oldvirgulinajn venena­ĵojn, kiujn ŝi elpensadis por humiligi sian fratinon. Kio koncernas Frankon, li estis meztalenta knabo; li estis skribisto en iu oficejo, havis knabinon, al kiu li skribadis sen­timentalajn leterojn kaj misajn versojn, kaj enŝuldiĝis, kiel oni diras, sen propra kulpo; nome pro sentimentaleco li drinkadis. Lia panjo estis perfekta kaj povra persono, for­ronĝata de kancero, malriĉo kaj bedaŭro. Tiel do aspektis la aferoj de pli proksima vido.

Pa, vi ne konas tiamajn miajn junulajn jarojn; en verv­impeto mi ne sciis limojn. Tiam mi verkis por ĵurnaloj se­rion da artikoloj sub titolo Kazo de Frank Selvin; punkton post punkto mi montradis malfidindecon de la atestantoj, ĉefe de la ĉefatestantino; mi analizis koliziojn en la atesta­ĵoj kaj antaŭjuĝemon de kelkaj depozicioj; mi pruvis ab­surdon de tio, ke la ĉefatestantino povus ekkoni la kriminton; mi demonstris absolutan malkapablon de la juĝejestro kaj krudan demagogion en pledo de la prokuroro. Sed tio ne sufiĉis al mi; okupiĝante jam pri tio, mi komencis ataki la tutan justicon, la kriminalan kodon, asizan institucion, la tutan indiferentan kaj egoisman socian ordon. Ne de­mandu, kian tumulton ĝi kaŭzis; tiam mi havis ian reno­mon, la juna mondo estis kun mi; foje vespere okazis eĉ demonstracioj antaŭ la konstruaĵo de la tribunalo. Tiam alkuris al mi la advokato de juna Selvin manplektante, kion mi faris; ke li ja prezentis kasacian plendon kaj apelacion, ke puno de Selvin certe estus moderigita je nuraj kelkaj jaroj en karcero; sed nun, ke la supera instanco ne povas cedi antaŭ teroro de strato kaj tial rifuzos ĉiujn liajn ape­laciojn. Mi diris al honorinda juristo, ke ne temas ĉe mi nur pri kazo de Selvin; ke gravas por mi la vero kaj justeco.

Tiu advokato pravis; la apelacioj estis rifuzitaj, sed la prezidanto de la tribunalo estis pensiigita. Oraj homoj, nur tiam mi enmordiĝis en la aferon; vidu, ankaŭ nun mi dirus, ke ĝi estis sankta batalo por la justeco. Sciu, multaj aferoj de tiu tempo pliboniĝis; imputu al mi, maljunulo, ke en tio mi havas iom da merito. Kazo de Selvin transiris en la mondpreson; mi oratoris al laboristoj en gastejoj kaj al delegitoj de la tuta mondo en internaciaj kongresoj. 'Re­ĝustigu kazon de Selvin,' estis siatempe same internacia slogano kiel ekzemple 'Senarmigu' aŭ 'Votes for Women'. Kio koncernis min, ĝi estis batalo de unuopulo kontraŭ ŝtato; sed kun mi estis la juneco. Kiam mortis panjo de Selvin, dek sep mil homoj iris post la ĉerko de tiu sekiĝin­ta kaj eta sinjorino kaj mi parolis super la malfermita tombo, kiel neniam mi parolis en mia vivo; dioscias, amikoj, terura kaj stranga afero estas la inspiro.

Sep jarojn mi gvidis la batalon; kaj tiu batalo renomi­gis min. Tio ne estis miaj libroj, sed kazo de Selvin, kiu akiris al mi la mondreputacion. - Mi scias, oni nomas min Voĉo de l'Konscienco, Kavaliro de l'Vero aŭ ankoraŭ iel; io el tio estos sur mia tomboŝtono. Certe proksimume dek kvar jarojn post mia morto oni skribos en lernejaj lego­libroj, kiel poeto Leonardo Unden batalis por la vero, poste ankaŭ tion forgesos.

En la sepa jaro mortis la ĉefatestantino Anna Solaro­vá; antaŭ la morto ŝi pentis kaj plore konfesis, ke ŝarĝas ŝin la konscienco; ke tiam ĉe la tribunalo ŝi falsĵuris; ke ŝi ne povas laŭvere diri, ke murdinto en la fenestro estis Frank Selvin. La bona pastro venis kun tio al mi; tiam mi havis pli bonan prudenton kiel iras la aferoj en la mondo kaj tial mi ne iris kun la afero al ĵurnaloj, sed sendis la karan paroĥestron al la tribunalo. En unu semajno estis ordonita restituo de la proceso de Frank Selvin. Antaŭ fino de la monato staris Frank Selvin denove antaŭ la asiza tribunalo; la plej bona advokato senpage frakase neniigis la akuzon; post tio leviĝis prokuroro kaj rekomendis al la asizanoj liberigi Frankon Selvin. Kaj la asizanoj decidis per dek du voĉoj, ke Frank Selvin estas senkulpa.

Jes, do tio estis la plej granda triumfo de mia vivo. Neniu sukceso donis al mi tiom absolutan kontentigon -- ­kaj samtempe ian senton de malpleneco; verdire, la kazo de Selvin komencis iom manki al mi - restis post ĝi ia vakuo. Tio estis tagon post la proceso. Subite venas kna­bino kaj diras, ke iu homo volas paroli kun mi.

"Mi estas Frank Selvin," diris tiu homo kaj restis sta­ranta en pordo; kaj al mi estis - mi ne scias, kiel diri tion al vi; mi eksentis ian senreviĝon, ke tiu mia Selvin aspektas kiel ... ni diru lotagento: iom korpulenta kaj pala, kalviĝanta, ete ŝvitanta kaj ege ordinara; krome li odoris de biero.

"Via majstra moŝto," balbutis Frank Selvin (imagu, li diris al mi "via majstra moŝto!" mi estus lin piedfrapin­ta!) "mi venas danki al vi ... kiel al mia plej granda bonfaranto." Ŝajnis, ke tion li ellernis parkere. "Al vi mi dan­kas por mia tuta vivo. Ĉiuj dankesprimoj estas malfortaj -"

"Mi petas vin," mi rapidis diri al li, "tio estis mia devo, estinte foje certa, ke oni kondamnis vin senkulpe." Frank Selvin kapskuis. "Majstro," li diris funebre, "al mia bonfaranto mi ne volus mensogi; la oldulinaĉon tamen mi mortigis."

"Do ĉe la diabloj," mi eksplodis, "kial vi ne diris tion antaŭ la tribunalo?"

Frank Selvin ekrigardis riproĉe en miajn okulojn. "Maj­stro," li diris, "tion mi ja rajtas; akuzito rajtas malkonfesi, ĉu?"

Mi konfesas, ke mi estis konsternita. "Kion do vi volas de mi?" mi abruptis lin.

"Mi venas al vi, majstro, danki pro via nobleco," parolis sinjoro Selvin tristvoĉe, kion li opiniis evidente kortuŝa. "Ankaŭ mian panjon vi protektis. Dio benu vin, nobla bardo!"

"Iru," mi ekkriegis furioze; la ulo kuregis de sur la ŝtuparo kvazaŭ pafito. Post tri semanoj li haltigis min sur­strate; li estis iom ebria. Mi ne povis seniĝi de li; longe mi ne komprenis, kion li volas, ĝis li eksplikis tion al mi, te­nante min je butono. Ĉion mi laŭdire vanigis al li; se mi ne estus tiom skribinta pri lia kazo, la kasacia tribunalo ne preterus la kasacian plendon de lia advokato, kaj li, sinjoro Selvin, ne estus sidinta sep jarojn senkulpe; do nun mi kon­sideru lian ĝenan situacion, kiun mi kaŭzis per tio, ke mi intervenis en lia proceso - Mallonge, mi devis enmanigi al li kelkajn centojn. "Dio benu vin, bonfaranto," diris fine sinjoro Selvin kun rosplenaj okuloj.

La alian fojon li venis pli minace. Laŭdire mi helpis al mi mem per lia kazo; laŭdire mi akiris gloron nur tiel, ke mi lin defendis, kaj kiel li venas al tio, havi el tio nenian profiton? Neniel mi povis konvinki lin, ke mi ne ŝuldas al li ion kiel kurtaĝon; simple mi pagis denove.

De tiu tempo li aperadis ĉe mi plivere en nelongaj intervaloj; li sidiĝis sur sofo kaj ĝemis, ke li suferas pro rimorsoj, ĉar tiun ĉi oldulinaĉon li senvivigis. "Mi iras min denunci, majstro," li diradis morne, "sed por vi ĝi estos tutmonda skandalo. Mi ne scias, kiel atingi trankvilon" - Aŭdu, la rimorsoj devas esti terura afero, juĝante laŭ tio, kiom mi devis pagi al tiu ulo, por ke li povu ilin plu elteni. Fine mi aĉetis al li bileton al Ameriko; ĉu tie li atingis trankvilon, tion mi ne scias.



Tio do estis la plej granda sukceso de mia vivo; junaj amikoj, kiam vi verkos nekrologon pri Leonardo Unden, skribu, ke per kazo de Selvin li engravuriĝis per oraj literoj kaj tiel plu; li havu eternan dankon."


Elŝuti 20.01 Kb.


Elŝuti 20.01 Kb.