Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


13 falo de la gento votický

Elŝuti 30.87 Kb.

13 falo de la gento votický




Dato03.11.2017
Grandeco30.87 Kb.

Elŝuti 30.87 Kb.

13 FALO DE LA GENTO VOTICKÝ

Iun tagon venis en oficejon de policoficisto d-ro Mejzlík ia nealta homo kun oraj okulvi­troj kaj zorgoplena vizaĝo. "Arkivisto Divíšek," li ekmur­muris. "Sinjoro doktoro, mi venas por konsulti vin ... kiel eminentan kriminaliston; nome oni diris al mi, ke vi moŝtas esti ... iel ... speciale se temas pri la pli komplikaj ka­zoj - Nome tio estas neordinare mistera kazo," li deklaris emfaze.

"Nur diru, pri kio temas," diris d-ro Mejzlík, prenante en la manon krajonon kaj notblokon.

"Oni devus enketi," impetis arkivisto Divíšek, "kiu murdis sinjoron Petron Berkovec, kiel mortis lia frato Hen­riko kaj kio okazis kun lia edzino Katarina."

"Berkovec Petro," rememoris d-ro Mejzlík, "miascie, ĉi tie ni havas neniun raporton pri lia morto. Vi volas pre­zenti denuncon, ĉu?"

"Tute ne," diris sinjoro arkivisto. "Nome mi turniĝas je vi sole pri konsilo, sciu? Devis okazi io terura."

"Kiam ĝi okazis?" helpis al li d-ro Mejzlík. "Mi petas unue daton."

"Nu ja en la jaro mil kvarcent sesdek kvin," diris sin­joro Divíšek, riproĉe rigardante tra okulvitroj la policoficis­ton. "Tion vi devus scii, sinjoro: dum la benata regado de reĝo Georgo de Poděbrady."

"Aha," diris d-ro Mejzlík kaj formetis la notblokon kaj krajonon. "Do, kara sinjoro," li parolis kun okulfrapa ĝen­tileco, "por tiu kazo pli taŭgas doktoro Knobloch. Sciu, li estas polickuracisto. Mi venigos lin al vi, jes?"

Sinjoro arkivisto morniĝis. "Domaĝe," li diris, "oni tiom rekomendis vin al mi. Sciu, ĝuste mi preparas historian verkon pri la regado de Georgo de Poděbrady, kaj ĉe tio mi stumblis, jes, stumblis pri la afero, super kiu mi estas senkonsila."

Nedanĝera, decidiĝis d-ro Mejzlik. "Kara sinjoro," li diris rapide, "mi timas, ke ne multe mi helpos al vi. Por konfesi al vi, en la historio mi estas tro malforta."

"Tio estas eraro," opiniis severe sinjoro Divíšek. "La historion vi devus scii. Sed eĉ, sinjoro, se la kompetenta historia materialo ne estas al vi konata el la unua fonto, mi citos al vi ĉiujn konstatitajn cirkonstancojn; bedaŭrinde ili estas malmultaj. En la unua vico estas ĉi tie la letero de sinjoro Ladislao Pcháč de Olešná al sinjoro Jan Boršovský de Čerčany. Tiu letero certe estas al vi konata."

"Mi petas, ne estas," konfesis d-ro Mejzlík kun pent­mieno de malbona lernanto.

"Sed homo," eksplodis sinjoro Divíšek indigne, "tiun leteron ja publicis jam antaŭ dek sep jaroj historiisto Šebek en sia Epitomo el Historio, almenaŭ tion vi povus scii! Sed," li aldiris, rektmetante la okulvitrojn, "nek Šebek, nek Pe­kař, nek Novotný aŭ iu alia dediĉis al tiu letero necesan atenton. Kaj ĝuste tiu letero, kiun ja vi devus koni, kondu­kis min al spuro de tiu kazo."

"Aha," diris d-ro Mejzlík. "Do plue.­"

"Unue la letero," diris sinjoro arkivisto. "La tekston bedaŭrinde mi ne havas ĉi tie, sed nur unu mencio rilatas nian kazon; tie nome Ladislao Pcháč skribas al sinjoro Boršovský, ke lia, nome onklo de sinjoro Jan, sinjoro Ješek Skalický de Skalice, en la jaro de la Sinjoro 1465 ne estos atendata en la kortego de Praga, ĉar Lia Reĝa Majesto propramane taksis al sinjoro Ješek, post fatalaj agoj en Votice Velenova, kiel diras la korespondanto, ne plu venadi al la reĝa kortego kaj sian kolereksplodemon penti ĉe Dio kaj la Dian justecon atendi. Do komprenu," klarigis sinjoro arkivisto, "ni dirus, ke Lia Majesto la reĝo restadigis sinjoron Ješek al lia posedaĵo kaj bieno. Sinjoro, ĉu estas al vi io okulfrapa?"

"Provizore ankoraŭ ne," diris d-ro Mejzlík, desegnante dume sur papero admirindan spiralon.

"Aha," ekvokis sinjoro Divíšek triumfe. "Vidu, Šebek ankaŭ tion ne rimarkis. Do ege okulfrapa, sinjoro, estas la cirkonstanco, ke Lia Majesto la reĝo ne venigas sinjoron Ješek - pro kia ajn fatala ago - antaŭ la regulan laikan tribunalon, sed rekomendas lin al la Dia justeco. Lia Majes­to per tio evidente vidigas," diris sinjoro arkivisto kun vi­debla respekto, "ke la fatalaj agoj estas de tia karaktero, ke la regnestro mem ekskluzivas ilin el la laika justeco. Se vi konus Lian Majeston, sinjoro, vi vidus, ke ĝi estas nepre neordinara kazo; reĝo Georgo, karmemora, ege zorgis pri la regula kaj severa plenumado de la justeco."

"Eble li timis sinjoron Ješek," opiniis d-ro Mejzlík. "Mi petas vin, dum liaj tempoj -"

La arkivisto ekscite eksaltis. "Sinjoro," li balbutis, "kion vi diras? Reĝo Georgo timus iun? Kaj eĉ iun el la nuraj kavaliroj?"

"Do ĝi estas ia protekto," diris d-ro Mejzlík. "Sciu, ĉe ni -"

"Nenia protekto," ekkriis sinjoro Divíšek tute punca. "Dum reĝo Vladislao eble vi povus paroli pri protekto, sed sub reĝo Georgo, ne, sinjoro, ĉe tiu vi ne sukcesus per protekto! Tiu pelus vin!" Sinjoro arkivisto iom trankvili­ĝis. "Nenia protekto. Sinjoro, evidente devis esti io ekster­ordinara en la fatalaj agoj, ke Lia Majesto la reĝo lasis ilin al la Dia justeco."

"Kaj kiaj agoj tio estis?" ekĝemis d-ro Mejzlík. Sinjoro arkivisto Divíšek ekmiris. "Tion vi ja devas tro­vi al mi," li diris mirigite. "Kial vi estas kriminalisto? Ĝuste tial mi iras al vi!"

"Pro ĉio en la mondo," defendis sin d-ro Mejzlík, sed la arkivisto ne lasis lin finparoli. "Unue vi devas scii faktojn," li diris instrue. "Kiam do mi rimarkis la neklaran aludon, mi komencis esplori la fatalajn agojn en Votice Velenova. Bedaŭrinde konserviĝis neniu enskribo; sed en preĝejo de Votice Velenova mi trovis sarkofagon de sinjoro Petro Berkovec, kaj tiu ŝtono, sinjoro, estas ĝuste el la jaro 1465! Sciu; sinjoro Petro Berkovec estis bofilo de sinjoro Ješek Skalický; li prenis kiel edzinon lian filinon Katarina. Jen foto de la sarkofago - ha, ĉu vi vidas ion atentindan?"

"Ne," diris d-ro Mejzlík, rigardante de ambaŭ flankoj foton de la sarkofago, sur kiu estis skulptita iu kavaliro kun la manoj kunmetitaj sur la brusto kaj ĉirkaŭe surskribo per gotika frakturo. "Atendu, ĉi tie en angulo estas fingra premsigno."

"Eble ĝi estas de mia fingro," diris la arkivisto, "sed atentu ĉi tiun surskribon."

"Anno Domini MCCCCLXV," legis pene d-ro Mejzlík. "Jaro de Sinjoro 1465. Tio estas jaro de la morto de tiu sin­joro, ĉu?"

"Kompreneble, sed ĉu nenion vi vidas? Kelkaj literoj estas evidente pli grandaj, rigardu!" Kaj rapide li skribis per krajono: "ANNO DOMINI MCCCCLXV." - "Tiu skulp­tisto intence elĉizis literojn O, C kaj C pli grandaj; tio estas kriptogramo, ĉu vi komprenas? Skribu la literojn OCC - ­ĉu venas al vi neniu ideo?"­

"OCC, OCC," murmuris d-ro Mejzlík, "tio povus esti - ha, mallongigo de OCCISUS, ĉu? Tio signifas murdita!"­

"Jes," elvokis solene la arkivisto. "La skulptisto indi­kis per tio al la posteularo, ke la nobela sinjoro, sinjoro Petro Berkovec de Votice Velenova estis inside murdita. Jen ni ĝin havas!"

"Kaj murdis lin lia bopatro, tiu Ješek Skalický," dekla­ris d ro Mejzlík en subita historia ilumino.

"Absurdaĵo," diris sinjoro Divíšek malŝate. "Se sinjoro Ješek murdus sinjoron Berkovec, vokus lin Lia Majesto al la kriminala tribunalo. Sed ankoraŭ ne estas ĉio: Tuj apud la sarkofago estas la dua, sub kiu ripozas Henriko Berko­vec de Votice Velenova, frato de sinjoro Petro; kaj sur la sarkofago estas la sama jarkalkulo 1465, sed sen kriptogramo! Kaj sinjoro Henriko sur la sarkofago havas glavon en la mano; la skulptisto videble volis komprenigi, ke li mortis en honesta batalo. Kaj nun, pro Dio, diru al mi, kiel tiuj du mortoj kune koneksas!"

"Eble ĝi estas nur hazardo," opiniis d ro Mejzlík necerte, "ke tiu Henriko perdis la vivon samjare -"

"Hazardo," ekkriegis la arkivisto incitite. "Sinjoro, ni, historiistoj, agnoskas neniun hazardon! Kien ni venus, se ni allasus, ke io okazis hazarde? Ĉi tie devas esti ia kaŭza ri­lato! Kaj ankoraŭ tio ne estas ĉio. Jaron poste, 1466, mortis pie sinjoro Ješek Skalický; kaj mi petas, lia posedaĵo Skalice kaj Hrádek transiris testamente al lia kuzo, nomata sinjoro Jan Boršovský de Čerčany. Ĉu vi scias, kion ĝi signifas? Tio signifas, ke lia filino Katarina, kiun, kiel ĉiu infano scias, edzinigis al si en la jaro 1464 la sama sinjoro Petro Berkovec, ankaŭ jam ne plu vivis! Kaj ĉi tiu sinjorino Katarina, mi petas, havas nenie sarkofagon! Volu permesi, ĉu ankaŭ tio estas hazardo, ke sinjorino Katarina absolute malaperas al ni tuj post morto de sia edzo? Kio? Tion, sinjoro, vi nomas hazardo? Kaj kial ŝi ne havas sarkofagon, kial? Ĉu hazardo? Aŭ ĝuste tio estas la fatalaj agoj, pro kiuj Lia Majesto la reĝo rekomendis al sinjoro Ješek la Dian juste­con?"

"Tio estas tute ebla," opiniis d ro Mejzlík kun iom pli granda intereso.

"Tio estas tute certa," deklaris sinjoro Divíšek, allasante neniajn dubojn. "Kaj nun temas, komprenu, pri tio, kiu kiun mortigis kaj kiel ĉio ĉi koneksas. Morto de sinjoro Ješek ne interesas nin, ĉar la 'fatalajn agojn' li transvivis; alie la reĝo Georgo ne ordonus al li, ke li pentu ilin antaŭ Di-sinjoro. Ni konstatu, kiu mortigis sinjoron Petron, kiel perdis la vivon sinjoro Henriko, kien malaperis sinjorino Katarina kaj kion komunan kun ĉio ĉi havis sinjoro Ješek Skalický.­"

"Atendu," diris d-ro Mejzlík, "ni skribos la personojn:

1. Petro Berkovec - murdita;

2. Henriko Berkovec - pereis en batalo, ĉu?

3. Katarina - malaperis senspure;

­4. Ješek Skalický - lasita al la Dia justeco. Ĉu estas tiel?"

"Estas," diris la arkivisto, atente palpebrumante. "Sed vi devus nomi ilin sinjoro Petro Berkovec, sinjoro Ješek kaj simile. Do plue."

"Ĉe tio vi ekskludas," meditis d ro Mejzlík, "ke tiu Ješek murdus sian bofilon Petron Berkovec, ĉar tiukaze li estus starigita antaŭ asizan tribunalon."

"Venigita antaŭ la reĝan tribunalon," korektis la arki­visto. "Alie ĝi estas ĝusta."

"Do atendu: poste restas al ni nur frato de Petro, Hen­riko. Plej versimile Henriko murdis sian fraton -"

"Ne eblas," murmuris la arkivisto. "Se li murdus sian fraton, oni ne konstruus al li en preĝejo sarkofagon - ­almenaŭ ne tuj apude."

"Aha. Do Henriko nur dungis murdonton je sia frato kaj poste mem pereis en batalo, ĉu?"

"Kial poste sinjoro Ješek ricevus de la reĝo riproĉon pro sia koleregemo?" opiniis la arkivisto, malkontente agi­tiĝante. "Kaj kien malaperis Katarina, he?"

"Jen, vero," murmuris d­-ro Mejzlík. "Aŭskultu, tio es­tas komplika kazo. Nu, ni supozu, ke tiu Petro trafis Kata­rinan in flagranti kun Henriko kaj mortigis ŝin. Tion eks­ciis ŝia patro kaj en kolero murdis sian bofilon.­"

"Ankaŭ tio ne eblas," oponis sinjoro Divíšek. "Se sin­joro Petro mortigus Katarinan pro adulto, do ŝia patro kun tio nur konsentus. Mia kara, tiam oni estis severaj je tio."

"Do atendu," meditis d ro Mejzlík. "Ni diru, ke li mor­tigis ŝin nur senintence; eble li disputis kun ŝi -"

"Poste ja oni konstruus al ŝi sarkofagon," kapskuis la arkivisto. "Neeble. Sinjoro, jam la tutan jaron mi cerbumas super tio, kaj ĝi ne harmonias al mi."

"Hm," diris d ro Mejzlík, rigardante mediteme tiun etan nomaron. "Kia malbena afero. Eble, ke mankas al ni iu kvina."

"Kion vi farus kun la kvina?" diris riproĉe sinjoro Di­víšek. "Ja eĉ kun la kvar vi estas senkonsila?"

"Do poste devis esti iu el tiuj du, kiu mortigis tiun Berkovec: aŭ lia bopatro aŭ lia frato - Sed, sakre," li ekkriis subite, "aŭskultu, ŝi faris tion, tiu Katarina!"

"Jesuo," ekvortis la arkivisto deprimite, "je tio eĉ pen­si mi ne volis! Jesuomaria, ke ŝi tion estus farinta? Kaj kio estus okazinta poste kun ŝi?"

Oreloj ruĝigis al doktoro Mejzlík de la pensado. "Momenton," li diris kaj eksaltis por ekscitite promeni. "Aha, aha," li vokis, "nun mi komencas tion kompreni! Tondro al tio, kia kazo ĝi estas! Jes, tio konformiĝas. - Sinjoro Ješek havas en tio la ĉefrolon! Aha, la rondo fermiĝas! Kaj ­tial li, Georgo - nun mi komprenas tion! Aŭskultu, li estis lertulo, tiu reĝo Georgo!"

"Li estis," diris sinjoro Divíšek pie. "Mia kara, li estis saĝa regnestro!"

"Do rigardu," komencis d ro Mejzlík, sidiĝante sur sian propran inkujon sur la tablo, "plej probable ĝi povis okazi jene; kaj mi prenos venenon je tio, ke tiel ĝi okazis! Do unue hipotezo, kiun ni akceptos, devas inkluzivi ĉiujn donitajn faktojn; neniu, eĉ ne minimuma cirkonstanco darfas ĝin kontraŭi. Due, ĝi devas ilin envicigi en unusolan kontinuan historion; ju pli simpla, enfermita kaj kontinua estas la historio, des pli probable, ke la aferoj okazis tiel kaj ne alimaniere. Tion ni nomas rekonstruo de la ago, sciate? Hipotezo, kiu ĉiujn konstatitajn faktojn envicigas en la plej kontinuan kaj plej supervidan agosinsekvon, tiu por ni senkondiĉe validas, ĉu vi komprenas?" diris d ro Mejzlík, rigardante severe la arkiviston. "Tio estas nia me­toda regulo."

"Jes," diris la arkivisto obeeme.

"Do faktoj, kiujn ni devas konsideri, estas en probabla ordo:

1. Petro Berkovec edzinigis al si Katarinan;

2. li estis murdita;

3. Katarina malaperas sen sarkofago;

4. Henriko pereas en iu batalo;

5. la reĝo riproĉas al Ješek Skalický lian koleregemon;

6. sed li ne starigis lin antaŭ la tribunalon; Ješek Ska­lický iamaniere estis prava. Ĉu tio estas ĉiuj doni­taj faktoj?

Certe. Do plue: El komparado de la faktoj rezultas, ke Petron murdis nek Henriko, nek Ješek; kiu do povis lin murdi? Versimile Katarina. La konjekto konfirmiĝas al ni ankaŭ per tio, ke post Katarina ni havas neniun sarkofagon; probable ŝi estis ie enfosita kiel hundo. Kaj kial entute ŝi ne estis venigita antaŭ regulan tribunalon? Versimile tial, ĉar ŝin iu senkonsidere kolera venĝanto preskaŭ surloke mortigis. Ĉu li estis Henriko? Versimile ne; se Henriko punus Katarinan per morto, maljuna Ješek probable kun tio estus konsentinta; kaj kial la reĝo poste riproĉus lin pro lia senkosidera koleregemo? Do el tio rezultas, ke tiun Katarinan pereigis ŝia furioziĝinta patro. Kaj nun estas deman­do, kiu mortigis en batalo Henrikon. Sinjoro, kiu tion faris?"

"Mi ne scias," elspiris la arkivisto konsternite.

"Nu ja Jeŝek," ekkriis d ro Mejzlík. "Homo, ja neniun alian ni havas ĉi tie! Nur per tio la tuta historio rondiĝas al ni, ĉu vi komprenas? Do rigardu: Katarina, edzino de Petro Berkovec - hm - kiel oni diras, ekflamis per peka amo al lia pli juna frato Henriko."

"Ĉu vi havas argumentojn por tio?" demandis sinjoro Divíšek kun ega intereso.

"Tio rezultas el logiko de la okazaĵoj," diris kun cer­teco d ro Mejzlík. "Aŭskultu, aŭ temas pri mono aŭ virino; tion ni konas. Kiom multe Henriko la pasion reciprokis, tion mi ne scias; sed ĉi tie ni devas serĉi motivon, kial Katarina murdis sian edzon; kaj mi diras al vi en la okulojn," deklaris d ro Mejzlík per potenca voĉo, "ke ŝi tion faris!"

"Mi antaŭsentis tion," ekĝemis la arkivisto morne.

"Kaj nun aperas sur scenejo ŝia patro, Ješek Skalický, kiel familia venĝanto. Li mortigas sian filinon, ĉar li ne volas transdoni ŝin al ekzekutisto; kaj poste defias al duelo Henrikon, ĉar tiu malfeliĉa junulo estas iel kunkulpa pri la krimo kaj damno de lia solfilino. En la duelo Henriko mortas kun glavo en la mano. Kompreneble estas ĉi tie la dua alternativo: Henriko defendas Katarinan proprakor­pe kontraŭ la furiozanta patro kaj en la duelo mortas. Sed la unua alternativo estas pli bona. Jen vi havas la fata­lajn agojn. Kaj reĝo Georgo, sentante, kiom malmulte la homa juĝo estas kompetenta juĝi agon tiel sovaĝe justan, lasas tute prudente tiun teruran patron, tiun koleregeman venĝinton al la Dia justeco. Bona asiza tribunalo ankaŭ sa­me agus. Antaŭ paso de unu jaro maljuna Ješek mortas pro aflikto kaj soleco; versimile je kor-apopleksio."

"Amen," diris arkivisto Divíšek, interplektante la ma­nojn. "Tiel ĝi estis. Reĝo Georgo, kiel mi lin konas, ne po­vis agi alie. Aŭskultu, tiu Ješek, li estas noblega kaj kruda figuro, ĉu? Nun la kazo estas perfekte klara; oni tion kvazaŭ vidas antaŭ si. Kaj kiel ĉio koneksas," miris sinjoro arkivisto. "Sinjoro, vi faris valoran servon al nia historia scienco; ĝi montras en drama lumo tiamajn homojn, kaj entute -" Sinjoro Divíšek mansvingis, venkita de danke­mo. "Kiam aperos mia Historio de la regado de reĝo Georgo de Poděbrady, mi permesos al mi, sinjoro, sendi ĝin al vi; vi rigardos, kiel tie science mi prilaboros la kazon!"

Post kelka tempo ricevis d ro Mejzlík dikan volumon de Historio de la regado de reĝo Georgo de Poděbrady kun arda dediĉo de arkivisto Divíšek. Li tralegis la tutan libron de A ĝis Z, ĉar - ni konfesu tion - li tre fieris, ke li partoprenas en la scienca verko; sed nenie li ion trovis, nur sur la paĝo 471 en bibliografiaj notoj li legis la jenan:


"Šebek Jaroslav, Epitomo el Historio XIV-a kaj XV-a jarcentoj, paĝo 213, letero de sinjoro Ladislao Pcháč de Olešná al sinjoro Jan Boršovský de Čerčany. Interesa, ĝis nun science nepritraktita rimarko pri Ješek Skalický de Skalice meritas specialan atenton."


Elŝuti 30.87 Kb.


Elŝuti 30.87 Kb.