Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


12 kazoj de sinjoro janíK

Elŝuti 29.63 Kb.

12 kazoj de sinjoro janíK




Dato22.03.2017
Grandeco29.63 Kb.

Elŝuti 29.63 Kb.

12 KAZOJ DE SINJORO JANÍK

Tiu sinjoro Janík estas nek d-ro Janík el ministerio, nek tiu Janík, kiu pafmortigis bienulon Jirsa, nek tiu makleristo Janík, pri kiu oni rakontas, ke li faris serion de tricent dudek ses karamboloj, sed sinjoro Janík, ĉefo de firmo Janík kaj Holeček, grandkomercejo per papero kaj celulozo: li estas tia deca kaj ne alta sinjoro iam svatiĝinta al fraŭlino Severová kaj poste pro malespe­ro needziĝinta; mallonge tiel dirita paperisto Janík, por ke ne estiĝu eraro.


Do tiu sinjoro Janík venis al la aferoj absolute hazarde, kaj nome ie en Sázava, kie li somerumadis; tio estis tiam, kiam oni serĉis kadavron de Roza Regner, kiun murdis ŝia fianĉo Henriko Bašta, surverŝis per petrolo, forbruligis kaj enfosis en arbaro. Bašta kulpis pri murdo de Roza, sed ŝian korpon aŭ ostojn oni ne povis trovi; jam naŭ tagojn traira­dis ĝendarmoj arbarojn, kondukataj de Bašta, kiu montra­dis al ili, tie aŭ alie ĝi estis, ili rastis kaj fosis, sed nenie io. Estis evidente, ke la mortlaca Bašta logas ilin for de ĝusta spuro kaj klopodas akiri tempon. Li estis junulo el honesta kaj bonstata familio, tiu Henriko Bašta, sed versi­mile doktoro iel premdifektis per forcepso lian kapon, an­taŭ ol li naskiĝis, mallonge iel li ne estis en ordo; tia de­generinta kaj stranga homo li estis. Do naŭ tagojn li kondu­kis ĝendarmojn tra la arbaroj, pala kiel fantomo, kun okultikoj pro hororo, ĝene lin rigardi. Ĝendarmoj vadis kun li tra mirtelarbustoj kaj marĉoj, furiozis jam, mire ke ili ne mordis kaj pensis, bestio, ni lacigos vin tiel, ke fine tamen vi alkondukos nin tien. Bašta, apenaŭ treniĝante pro senfortiĝo, sinkis kie ajn sur la teron kaj raŭkis: "Jen, ĉi tie mi ŝin enfosis!"

"Ek, Bašta," alkriaĉis lin ĝendarmo. "Ĉi tie ĝi ne estis. Plue!"

Bašta ŝancele leviĝis, kaj faliris survoje iom plu, ĝis li denove rulfalis pro laco. Do tia estis la procesio: kvar ĝen­darmoj, du detektivoj, kelkaj arbar-gardistoj kaj uloj kun hakfosiloj; kaj spasme ŝoviĝanta, palega homruino, Henriko Bašta.

"Sinjoro Janík konatiĝis kun la ĝendarmoj en gastejo; sekve de tio li rajtis iradi tra la arbaroj kun la tragedia procesio, sen ke iu bruskis lin, ke tie li havas nenion por fari. Krome li portadis kun si sardinskatolojn, salamon, kon­jakon kaj aliajn tiajn aĵojn, kiuj al tiuj sinjoroj konvenis. La naŭan tagon jam estis malbone, tiom malbone, ke sin­joro Janík decidiĝis: neniam plu mi kuniros. La ĝendarmoj jam preskaŭ bojis pro ekscitego, la arbar-gardistoj deklaris; ke da ĉio estas ĝiskole kaj ke ili havas aliajn farotaĵojn, la uloj kun hakfosiloj grumblis, ke por tia laboraĉo estas malmulte dudek kronojn tage, kaj sur la tero tremis Henriko Bašta fallaca de konvulsiaj skuoj, jam ne plu respondante kriadon kaj insistegadon de la ĝendarmoj. En tiu senkon­sila kaj senelira momento faris sinjoro Janík agon, kiu iel ne estis en la programo: li ekgenuis ĉe Bašta, enmanigis al li bulkon kun ŝinko kaj diris kompate: "Rigardu, sinjoro Bašta - nu nu, sinjoro Bašta, ĉu vi aŭdas?" Bašta ekhurlis kaj ekploris. "Mi trovos tion ... mi trovos tion, sinjoro," li plorsingultis kaj provis stariĝi; tuj estis ĉe li unu el la detektivoj kaj levis lin preskaŭ tenere. "Nur apogu vin, sinjoro Bašta," li persvadis lin, "sinjoro Janík vin prenos de la dua flanko, tiel. Nu, sinjoro Bašta, nun vi montros al sinjoro Janík, kie ĝi okazis, jes."

Horon poste staris Henriko Bašta, fumante cigaredon, super malprofunda kavo, el kiu elstaris femurosto.

"Ĉu tio estas korpo de Roza Regner?" demandis la ĉefserĝento Trnka deprimite.

"Estas," diris trankvile Henriko Bašta kaj fingre de­frapis cindron de la cigaredo en la malfermitan kavon.

"Ĉu sinjoro deziras ankoraŭ ion?"

"Sciu, sinjoro," predikis vespere en gastejo ĉefserĝento Trnka al sinjoro Janík, "vi estas psikologo, tion oni devas la­si al vi. Je la sano, sinjoro! La ulo moliĝis, tuj kiam vi diris al li 'sinjoro Bašta'. Li ŝatas la honoron, mizerulo! Kaj ni turmentis nin kun li - Mi petas vin, kiel vi ekkonis, ke la ĝentileco tiel efikos je li?"

"Tio," diris la heroo de l' tago, modeste ruĝiĝante, "tio estis nur hazarde, jes? Mi, sciu, al ĉiu mi diras 'sinjoro'. Nome mi kompatis lin, tiun sinjoron Bašta, kaj tial mi volis doni al li la bulkon -"

"Instinkto," deklaris ĉefserĝento Trnka. "Tion ni nomas flarsento kaj psikologio.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

Olfakto, aŭ flarsenso, estas la senso de odoro. Ĉi tiun senson efektivigas specialaj sensaj ĉeloj de la naza kavo de vertebruloj, kiuj povas esti konsiderataj analogaj al sensaj ĉeloj de la palpiloj de senvertebruloj.

Je la sano, sinjoro Janík! Domaĝe pri vi, vi devus iri al ni -"
ooo
Nelonge poste veturis sinjoro Janík per nokta trajno al Bratislavo; tie estis ĝenerala akciula kunveno de iu slovaka paperfabriko kaj ĉar sinjoro Janík havis en ĝi egan partoprenon, li volis ĉe tio esti. "Antaŭ Bratislavo vi devas min veki," li admonis konduktoron, "por ke oni ne vetu­rigu min ĝis la limo." Poste en litvagono li enlitiĝis, ĝojan­te, ke li estas sola en kupeo, kuŝiĝis bele kiel mortinto, momenton konsideris diversajn negocojn kaj ekdormis. Li eĉ ne sciis, kiam ĝi okazis, kiam la konduktoro malfermis la kupeon al iu sinjoro, kiu komencis senvestiĝi kaj grimpis en la supran liton. Sinjoro Janík vidis ankoraŭ en duondor­mo paron da krurumoj kaj pendolantajn neordinare vilajn krurojn, aŭdis ĝemadon de homo envolviĝanta en kovrilojn, poste klakis ŝaltilo kaj denove estis brueganta mallumo. Sinjoro Janík sonĝis tion kaj alion, plejparte, ke lin perse­kutas la vilaj kruroj, kaj poste vekiĝis tial, ĉar estis longa silento kaj ĉar li aŭdis iun ekstere voki: "Ĝis la revido en Žilina!" Kaj li salte ellitiĝis kaj ekrigardis tra la fenestro: li vidis, ke ekstere tagiĝas, ke la trajno jam haltas en sta­cidomo de Bratislavo kaj ke la konduktoro forgesis lin ve­ki. Pro la ektimo li eĉ ne komencis insulti kaj en febra rapido li survestis pantalonon sur piĵamon kaj la ceteran vestaĵon, enpoŝigis siajn kvin aĵojn kaj elsaltis sur kajon ĝuste en momento, kiam la stacidoma oficisto jam levis la manon por forveturo de l' trajno.

"Uf," forkraĉis sinjoro Janík, pugne minacis la forvetu­rantan rapidtrajnon kaj iris en tualetejon sin finvesti. Kiam fine li estis reordiganta enhavon de siaj poŝoj, li rigidiĝis de hororo: en la interna poŝo li havis anstataŭ unu paper­monujo du. En la pli dika el ili, ne apartenanta al li, estis sesdek novaj ĉeĥoslovakaj kvincentkronoj. Ĝi estis versimile monujo de lia nokta kunvojaĝanto; sed kiel ĝi aperis en lia poŝo, tion la duondormema sinjoro Janík sciis imagi pro nenio en la mondo. Bone, memkomprene, unue li serĉis iun de polico, por transdoni al li la fremdan papermonujon. La polico lasis sinjoron Janík tempeton mortadi pro malsato kaj dume telefonis al Galanta, ke oni anoncu tie al vojaĝan­to sur la lito 14, ke lia monujo kun mono troviĝas ĉe la polico en Bratislavo. Poste sinjoro Janík devis anonci siajn person-indikojn kaj iris matenmanĝi. Poste lin serĉis poli­cano kaj demandis lin, ĉu ne okazis eraro; tiu sinjoro sur la lito 14 nome deklaris, ke al li mankas neniu monujo. Sinjoro Janík devis denove iri al la policejo kaj duafoje rakonti, kiel li akiris la monujon. Dum du civiluloj ien forportis la sesdek bankbiletojn, sinjoro Janík devis duonhoron atendi inter du detektivoj, post kio oni lin forkondukis al iu altranga polica sinjoro.

"Sinjoro," diris tiu sinjoro, "ĝuste ni telegrafas al Štú­rovo, ke oni arestu pasaĝeron el la lito 14. Ĉu vi povas doni al ni lian precizan priskribon?"

Sinjoro Janík ne povis diri pli multe, ol tion, ke la pa­saĝero havis okulfrape vilajn krurojn. La sinjoro de polico ne estis kun tio tre kontenta. "La bankbiletoj nome estas falsaĵo," li diris subite. "Vi devas ĉi tie resti, ĝis ni konfron­tos vin kun la kunvojaĝinto."

Sinjoro Janík malbenis ĉe si la konduktoron, kiu ne vekis lin ĝustatempe kaj per tio kaŭzis, ke en tiu hasto aperis en la poŝo de sinjoro Janík la malbenita papermo­nujo. Proksimume post unu horo venis depeŝo el Štúrovo, ke la vojaĝinto el la lito 14 elvagoniĝis jam en Nové Zám­ky; kien li poste iris aŭ veturis, ne estas provizore konate.

"Sinjoro Janík," diris fine tiu altranga sinjoro de la polico, "dume ni ne retenos vin; la aferon ni cedos en Prago al inspektoro Hruška, kiu estas eksperto pri falsaĵoj; sed mi diras al vi, ke ĝi estos versimile ege grava afero. Revenu kiel eble plej frue en Pragon, kaj tie oni vin alvokos. Dume mi dankas al vi, ke vi tiel feliĉe trafis la falsaĵojn. Sinjoro, tio ne estas nur ia hazardo."

Apenaŭ sinjoro Janík revenis en Pragon, jam oni venigis lin al la polica prezidantaro; tie lin akceptis iu granda kaj korpulenta sinjoro, kiun ĉiuj nomis sinjoro prezidanto; kaj iu flava kaj tendena homo, nomata inspektoro Hruška. "Si­diĝu, sinjoro Janík," diris la korpulenta sinjoro kaj disŝiris sigelojn sur malgranda pakaĵeto. "Ĉu ĉi tio estas la papermonujo, kiun vi ... eh, kiun vi trovis en via poŝo en stacidomo de Bratislavo?"

"Estas, mi petas," elspiris sinjoro Janík.

La korpulenta sinjoro rekalkulis la novajn bankbiletojn, troviĝantaj en la papermonujo. "Sesdek ekzempleroj," li diris. "Ĉiuj havas serion 27.451. Tiun numeron oni signalis al ni el Cheb."

La tendena homo prenis en la manon unu bankbileton, fermis la okulojn kaj frotetis ĝin inter la fingroj, post kio li flaris al ĝi. "Do ĉi tiuj estas el Graz," li diris. "Tiuj el Ĝenevo ne estas tiom gluecaj."

"Graz," ripetis la korpulenta sinjoro mediteme, "tie oni faras ĉi tion por Budapeŝto, ĉu?"

La tendena homo nur okulsignis. "Do mi estu veturonta al Vieno," li opiniis. "Sed la viena polico ne ekstradicios al ni tiun ulon."

"Hm," murmuris la korpulenta sinjoro. "Do poste klo­podu venigi lin alie al ni. Se tio ne sukcesus, diru al ili, ke ni por li ekstradicios al ili Leberhardton. Feliĉan vojaĝon, ­Hruška. Kaj vi, sinjoro," li diris turnante sin al sinjoro Ja­ník, "mi eĉ ne scias, kiel danki al vi. Vi estas tiu, kiu trovis la knabinon de Henriko Bašta, ĉu?"

Sinjoro Janík ruĝigis. "Tio estis nur ia hazardo," li di­ris rapide. "Vere mi ... neniel mi havis intencon ..."

"Vi havas feliĉan manon," diris apreze la korpulenta sinjoro. "Sinjoro Janík, tio estas donaco de Di-sinjoro. Iu dum la tuta vivo nenion trovas, kaj la alia ĝuste stumblas je la plej bonaj kazoj. Vi devus iri al ni, sinjoro Janík."

"Ne eblas," defendis sin sinjoro Janík. "Mi ... nome mi havas mian komercejon ... bone prosperantan ... malnova firmo post la avo ..."

"Kiel vi volas," ekĝemis la granda viro, "sed domaĝe pri vi. Tian damnan feliĉon ne ĉiu facile havas. Ni ankoraŭ revidos nin, sinjoro Janík."
ooo
Kelkajn monatojn poste vespermanĝis sinjoro Janík kun sia komerc-amiko el Lepsiko. Kompreneble tia komerca vespermanĝo jam ion kostas; ĉefe la konjako estis iel ekstre bona; mallonge, sinjoro Janík nepre ne emis iri piede hej­men, mangestis kelneron kaj ordonis: "Aŭton!" Elirinte el la hotelo, li vidis, ke aŭto jam atendas ĉe elirejo; kaj li enaŭt­iĝis, brufermis pordeton kaj en tiu humoro forgesis kiel je morto, ke li ne diris al ŝoforo sian adreson. Malgraŭ tio la aŭto ekveturis kaj sinjoro Janík, komforte sidiĝinte en an­gulo, ekdormis.

Kiel longe li veturis, ne sciis; sed li vekiĝis tial, ĉar la veturilo haltis kaj la ŝoforo malfermis al li pordeton dirante: "Do jam ni estas ĉi tie, sinjoro. Vi estas ironta supren, sinjoro." Sinjoro Janík tamen tre miris, kie fakte li estas, sed ĉar post la konjako estis al li ĉio egala, li as­cendis ian ŝtuparon kaj malfermis pordon, post kiu estis aŭdebla brua interparolo. Estis tie ĉirkaŭ dudek homoj, kiuj senpacience turniĝis al la pordo. Subite estiĝis stranga si­lento; iu el sinjoroj leviĝis kaj iris al sinjoro Janík: "Kion vi volas ĉi tie? Kiu vi estas?"

Sinjoro Janík mirigite ĉirkaŭrigardis! Li ekkonis kvin aŭ ses sinjorojn - ili estis riĉaj homoj, pri kiuj estis oni­diroj, ke ili havas specifajn politikajn interesojn; sed sin­joro Janík ne miksiĝis en politikon. "Dio sanon donu," li diris amike, "tie estas sinjoro Koubek kaj sinjoro Heler. Ahoj, Feri! Junuloj, mi trinkus."

"De kie venas ĉi tiu ulo?" ekfuriozis unu el la ĉeestan­toj. "Ĉu li apartenas al ni?"

Du sinjoroj, elpuŝis sinjoron Janík en koridoron. "Kiel vi venis ĉi tien?" diris unu el ili abrupte. "Kiu vin invitis ĉi tien?"

Sinjoro Janík sobriĝis post tiom malmulte amika voĉo. "Kie mi estas?" li diris indigne. "Diable, kien vi alveturigis min?"

Unu el la sinjoroj kurdescendis ŝtuparon kaj ĵetiĝis al la ŝoforo: "Vi idioto," li kriaĉis, "de kie vi prenis tiun homon?"

"Nu antaŭ la hotelo," defendis sin la ŝoforo. "Posttag­meze oni diris al mi, ke je la deka vespere mi atendu ĉe hotelo iun sinjoron kaj alveturigu lin ĉi tien. Tiu sinjoro je la deka enaŭtiĝis ĉe mi kaj nenion diris al mi; do mi ve­turis direkte ĉi tien -"

"Jesuomaria," kriis la sinjoro malsupre, "li estas ja iu alia! Homo, vi tion fuŝis al ni!"

Sinjoro Janík sidiĝis rezigne sur la ŝtuparo. "Ha," li diris kontente, "tio estas ia sekreta kunveno, ĉu? Nun vi devas min strangoli kaj enfosi. Glason da akvo!"

"Sinjoro," diris unu el la du. "Vi eraris. Tie interne estas nek sinjoro Koubek, nek sinjoro Heler, ĉu vi komprenas? Tio estas eraro. Ni transveturigos vin en Pragon; vi devas pardoni, ke okazis la miskompreno."

"Nenio okazis," diris grandanime sinjoro Janík. "Mi scias, ke la ŝoforo min dumvoje pafmortigos kaj enfosos ie en arbaro. Jam estas egale. Mi idioto forgesis doni al li mian adreson; jen la rezulto."

"Vi estas ebria, ĉu?" demandis la nekonata sinjoro kun ia senpeziĝo.

"Parte," konsentis sinjoro Janík, "sciu, mi vespermanĝis kun dresdena Meyer. Janík, grandkomercisto kun pa­pero kaj celulozo," li prezentis sin sidante sur la ŝtuparo. "Malnova entrepreno, post la avo."

"Iru dormi," konsilis al li la nekonata sinjoro. "Post kiam vi satdormos, eĉ vi ne rememoros, ke - hm, ke ni vin tiel ĝenis."

"Tute ĝuste," opiniis sinjoro Janík digne. "Iru dormi, sinjoro. Kie mi havas liton?"

"Hejme," diris la fremda sinjoro. "La ŝoforo vin for­veturigos hejmen. Permesu, ke mi helpu vin leviĝi."

"Ne estas bezone," protestis sinjoro Janík. "Mi ne estas tiom ebriaĉa kiel vi. Iru dormi. Ŝoforo, Bubeneč!"

La aŭto ekveturis retre; kaj sinjoro Janík ruze palpebrumante, atentis, tra kie li estas veturigata.

ooo
La postan matenon li telefonis al la polica prezidantaro sian noktan aventuron. "Sinjoro Janík," respondis al li post kelka silentado voĉo el la prezidantaro, "ĉi tio estas por ni ege interesa. Mi petas vin insiste, ke vi tuj venu ĉi tien."

Kiam sinjoro Janík venis, atendis lin jam kvar sinjoroj kun tiu granda korpulenta frunte. Sinjoro Janík devis denove rakonti, kio okazis kaj kiun li vidis. "La aŭto havis markon NXX 705," aldiris la korpulenta sinjoro. "Privata veturilo. El la ses personoj, kiujn sinjoro Janík ekkonis, estas por mi tri novaj. Sinjoroj, nun mi lasos vin. Sinjoro Janík, iru al mi."

Sinjoro Janík sidis kiel amaseto en granda laborejo de la korpulenta sinjoro iranta tien kaj reen tre enpensiĝinta.

"Sinjoro Janík," fine li diris, "antaŭ ĉio mi devas vin peti: al neniu eĉ unu vorton. Ŝtataj kaŭzoj, ĉu vi komprenas?"

Sinjoro Janík silente jesis. Kristo, li pensis, en kion mi denove enmiksiĝis!

"Sinjoro Janík," diris subite la korpulenta vico, "mi ne volas vin flati, sed ni bezonas vin. Vi havas tian feliĉon - ­Oni diras metodo; sed detektivo, kiu tute ne havas la stultan bonŝancon, taŭgas por nenio. Da racio ni mem havas sufiĉe; sed ni volus aĉeti feliĉan hazardon. Sciu, iru al ni."

"Kaj kio mia komercejo?" flustris sinjoro Janík konsternite.

"Tiun gvidos via kompaniano; domaĝe vin por tio kun tiu via donaco. Do kion?"

"Mi ... mi tion ankoraŭ pripensos," balbutis malfeliĉa sinjoro Janík. "Mi venos al vi antaŭ fino de semajno; sed se tio devas esti ... kaj se mi havas la kapablon ... ankoraŭ mi ne scias; mi venos."

"Bone," diris la korpulenta viro premante al li potence la manon. "Ne dubu pri vi. Ĝis la revido."
ooo
Semajno ankoraŭ ne pasis, kiam sinjoro Janík denove anonciĝis. "Do jam mi estas ĉi tie," li laŭtis kun radianta vizaĝo. "Ĉu decidiĝinta?" diris la korpulenta sinjoro.

"Danke Dion," respiris sinjoro Janík. "Nome mi venas diri al vi, ke ĝi ne eblas kaj ke por tio mi ne taŭgas."



"Pa! Kaj kial ne?"

"Konsideru," triumfis sinjoro Janík, "dum kvin jaroj priŝteladis min mia prokuristo, kaj mi ne malkovris tion! Mi idioto! Nu, diru mem, sinjoro, kia detektivo mi estus? Dank' al Dio! Kvin jarojn mi sidas kun tia fripono kaj scias pri nenio! Do vidu, ke por nenio mi taŭgas! Kaj jam tiom mi timis! Jesuomaria, tiel mi ĝojas, ke ĝi ne realiĝos. Nu, kaj nun mi estas for el la afero, ĉu? Mi dankas multfoje!"


Elŝuti 29.63 Kb.


Elŝuti 29.63 Kb.