Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


10 viro, kiu ne plaĉIS

Elŝuti 18.97 Kb.

10 viro, kiu ne plaĉIS




Dato20.10.2017
Grandeco18.97 Kb.

Elŝuti 18.97 Kb.

10 VIRO, KIU NE PLAĈIS

"Sinjoro Kolda," diris sinjoro Pa­covský al ĉefserĝento Kolda, "mi havas ion por vi." Sinjo­ro Pacovský nome estis dum Aŭstria monarkio policisto, eĉ ankaŭ ĉe kavaleria polico; sed post la milito neniel li povis akomodiĝi al la novaj cirkonstancoj, pensiiĝis, prov­esploris iom la mondon kaj fine luprenis gastejon Ĉe Bel­videjo; ĝi situas iom en solejo, sed nuntempe la homoj komencas tion ŝati, ekskursojn, panoramojn, banadon en la­geto kaj similajn aferojn. "Sinjoro Kolda," diris tiam sinjo­ro Pacovský, "io ne plaĉas al mi. Mi havas unu gaston, jam du semajnojn, li estas iu Roedl. Koncerne tion, li pagas kiel decas, nek drinkas, nek kartludas, sed ... Sciu, kion," vortsubitis sinjoro Pacovský, "venu foje rigardi lin."

"Kia li estas?" demandis sinjoro Kolda. ­"Ĝi estas ĝuste tio," diris sinjoro Pacovský indigne, "mi ne scias. Nenio ĉe li estas neordinara, sed - kiel mi diru tion al vi? Al mi tiu homo ne plaĉas. Nu."

"Roedl, Roedl," meditis ĉefserĝento Kolda. "Tiu nomo estas por mi senresona. Kio li estas?"

"Mi ne scias," diris sinjoro Pacovský. "Li diras, ke li estas bankoficisto; sed mi ne povas ekscii de li, el kiu ban­ko li estas. Tio ne plaĉas al mi. Ja li estas tia ĝentila home­to, sed - Mi havas impreson, kvazaŭ li evitus la homojn. Kaj tio ne plaĉas al mi."

"Kiel," opiniis ĉefserĝento Kolda, "ke li evitas la ho­mojn?"

"Verdire li ne evitas," diris sinjoro Pacovský necerte, "sed ... mi petas vin, kiu ja estas septembre en kampa­ro? Kaj kiam antaŭ la gastejo haltas aŭto, li leviĝas eĉ ĉe manĝo kaj iras en sian ĉambron. Tiel ĝi estas. Mi diras al vi, al mi tiu Roedl neniel plaĉas." ,

Sinjoro Kolda momenton pripensis. "Sciu do, sinjoro Pacovský," li eldiris saĝe, "eventuale diru al li, ke je aŭtu­no vi fermas la gastejon. Li iru en Pragon aŭ iun alian distrikton, ĉu? Kial ĝuste ni lin havu? Kaj prete."

Tagon poste, dimanĉe, juna ĝendarmo Hurych, krom­nome Marinka aŭ Pupo, estis revenanta el la patroliro; dumvoje venis al li ideo, mi haltos en la gastejo, kaj celis rekte de arbaro al la gasteja korteto de Ĉe Belvidejo. Kiam li troviĝis jam en la posta enirejo, li haltis por blovpurigi la pipon. Tiumomente li aŭdis, kiel tintbruis fenestro en la unua alkorta etaĝo kaj io post li teren brufalis. Pupo elkuris sur la korteton kaj kaptis je ŝultro homon, kiu neaten­dite elsaltis el la fenestro. "Sinjoro," li diris admone, "kion vi faras?"

La viro, kiun li tenis je la ŝultro, estis pala kaj senes­prima. "Kial mi ne saltus?" li aŭdigis senenergie. "Nome mi loĝas ĉi tie."

Ĝendarmo Pupo mallonge konsideris la situacion. "Es­tas eble," li diris, "sed al mi ne plaĉas, ke vi saltas el la fenestro."

"Mi ne sciis, ke tio estas malpermesita," senkulpigis sin la nekarakteriza viro. "Demandu sinjoron Pacovský, ke mi loĝas ĉi tie. Nome mi estas Roedl."

"Tio estas ebla," diris ĝendarmo Pupo. "Montru do al mi viajn dokumentojn."

"Dokumentojn," diris sinjoro Roedl necerte. "Sciu, mi havas ĉe mi neniajn dokumentojn. Mi skribos pri ili."

"Ni mem skribos pri ili," diris Pupo volonte. "Iru kun mi, sinjoro Roedl."

"Kien?" defendis sin sinjoro Roedl, cindrokolora en la vizaĝo. "Kiarajte ... kiarajte vi volas min aresti?"

"Ĉar vi ne plaĉas al mi, sinjoro Roedl," deklaris Pupo. "Neniajn parolojn kaj iru."

En ĝendarmejo sidis sinjoro ĉefserĝento Kolda en ba­buŝoj, fumis longan pipon kaj legis oficialan gazeton. Ekvi­dinte Pupon kun sinjoro Roedl, ekis fortan krion: "Oj, Jesuo-maria, Marinka, kion vi faras al mi? Ĉu ankaŭ dimanĉe mi ne havu trankvilon? Kial ĝuste hodiaŭ dimanĉe vi kondukas homojn al mi?"

"Sinjoro ĉefserĝento," raportis Pupo, "al mi ĉi tiu ho­mo ne plaĉas. Vidante min eniri la gastejon, li saltis tra la fenestro sur la korteton kaj volis perdiĝi en arbaro. Kaj dokumentojn ankaŭ li ne havas. Li estas iu Roedl."

"Aha," diris sinjoro Kolda kun intereso. "Sinjoro Roedl. Do ni jam havas vin ĉi tie, sinjoro Roedl."

"Ja vi ne povas min aresti," diris maltrankviligite sin­joro Roedl.

"Jes, ni ne povas," konsentis sinjoro Kolda. "Sed ni povas vin reteni, nu jes! Marinka, rapidu en la gastejon, traserĉu ĉambron de sinjoro Roedl kaj igu alporti ĉi tien liajn aĵojn. Sidiĝu, sinjoro Roedl."

"Mi ... mi rifuzas kian ajn depozicion," balbutis sinjo­ro Roedl ekscitite. "Mi plendos. . . mi protestas -"

"Jesuomaria, sinjoro Roedl," ĝemis sinjoro Kolda, "vi ne plaĉas al mi! Mi ne disputos kun vi. Tie sidiĝu kaj fermu la buŝon." Post kio li prenis la gazeton kaj plu legis.

"Rigardu, sinjoro Roedl," li diris post tempeto, "laŭ viaj okuloj estas videble, ke kun vi ne ĉio estas en ordo. Sur via loko mi dirus ĉion kaj vi havos trankvilon. Sed se vi ne volas, ankaŭ bone ..."

Sinjoro Roedl sidis pala kaj kovrita de ŝvito; sinjoro Kolda lin observis, henante de abomeno, kaj poste li iris transloki fungojn, kiujn li sekigis super forno.

"Konsideru, sinjoro Roedl," li komencis post iom da tempo, "ni verifos vian identecon; kaj dume vi sidos ĉe tribunalo kaj neniu parolos kun vi. Homo, ne estu anti­patia!"

Sinjoro Roedl persistis obstinege silenti, kaj sinjoro Kolda, malplaĉe grumblante, purigis sian pipon. "Nu jes," li diris, "rigardu do: povas daŭri eble la tutan monaton antaŭ ol ni identigos vin; sed tiun monaton, sinjoro Roedl, oni poste ne inkluzivos en vian punon. Estas ja domaĝe, tiel perdi monaton de puno!"

"Kaj se mi konfesos," diris sinjoro Roedl hezite, "do ..."

"Do oni ŝarĝos vin per reten-aresto, nu jes," babilis sinjoro Kolda, "kaj tiun oni inkluzivos al vi. Faru, kion vi volas. Vi ne plaĉas al mi, mi ĝojos, kiam oni fortransportos vin al la distrikta juĝejo. Do tiel ĝi estas, sinjoro Roedl."

Sinjoro Roedl ekĝemis; en liaj maltrankvilaj okuloj estis esprimo de aflikto kaj preskaŭ esprimo de persekutado.

"Kial," peze aŭdiĝis el li, "kial ĉiu diras al mi, ke mi ne plaĉas?"

"Ĉar vi timas," diris prudente sinjoro Kolda. "Vi kaŝas ion, sinjoro Roedl, kaj tion neniu ŝatas. Kial vi rigardas en nenies okulojn? Vi ne havas trankvilon. Jen la afero, sin­joro Roedl."

"Rosner," korektis la pala homo deprimite.

Sinjoro Kolda enpensiĝis. "Rosner, atendu, kiu Rosner? Ĝi sonas al mi iel konate."

"Nu ja Rosner Ferdinando," ekvortis la homo.

"Rosner Ferdinando," ripetis sinjoro Kolda, "tio jam ion diras al mi. Rosner Ferdinando ..."

"Deponbanko en Vieno," helpis la pala viro.

"Aha!" ekvokis ĝoje sinjoro Kolda. "Fraŭdo. Jam mi scias. Nu jes, Rosner! Homo kara, mi ja havas je vi arest-ordonon jam tri jarojn! Do vi estas Rosner," li ripetis ĝoji­gite. "Sed kial tuj vi ne diris tion? Rigardu, preskaŭ mi montrus al vi pordon, kaj vi estas Rosner! Marinka!" li laŭtis je la eniranta ĝendarmo Hurych. "Ja li estas Ros­ner, fraŭdinto!"

"Nome," skuiĝis Rosner iom dolore.

"Pa, Rosner," kvietigis lin sinjoro Kolda, "je tio vi kutimiĝos. Ĝoju, ke ĝi jam eksteriĝis. Miadio, mi petas vin, homo ora, kie vi kaŝadis vin dum la tri jaroj?"

"Mi kaŝadis min," diris Rosner amare. "Aŭ en litvagono aŭ en la plej karaj hoteloj. Tie oni ne demandas, kiu oni estas kaj de kie."

"Ho ha," diris sinjoro Kolda kompate. "Kun tio vi havis egan region, vere!"

"Ankaŭ mi opinias," malŝarĝis sin Rosner. "Sed ĉu mi povis en iun gastejon, kien venas policistoj razii? Sinjoro, mi devis konstante vivi super miaj rimedoj! Nenie mi restis pli longe ol tri noktojn, nur ĉi tie - kaj ĉi tie vi kaptis min."

"Nu jes," konsolis lin sinjoro Kolda. "Sed jam la mono malabundis ĉe vi, ĉu Rosner? Cetere estis jam fino."

"Estis," konsentis Rosner. "Sed mi diras al vi, pli lon­ge mi tion ne eltenus. Jesuo, ja dum la tri jaroj kun neniu mi kore parolis, nur ĉi tie! Ja eĉ manĝi mi ne povis. Tuj kiam iu ekrigardis min, jam mi klopodis malaperi ... Ĉiu min tiel observis," plendis Rosner, "ĉiu impresis kvazaŭ esti de polico. Imagu, ankaŭ sinjoro Pacovský."

­"Tio ne ĉagrenu vin," diris sinjoro Kolda. "Sinjoro Pacovský estas nome eksa policano."

"Vidu do," murmuris Rosner; "poste estis niulo ie en senventejo! Kial ĉiu min tiel observis? Ĉu mi aspektas kiel ia krimulo?"

Sinjoro Kolda lin atente reobservis. "Ion mi diros al vi, Rosner," li diris, "jam ne plu; nun vi aspektas jam kiel tute ordinara homo. Sed antaŭe, mia kara, vi ne plaĉis al mi; mi ne scias, kio ne harmoniis ĉe vi. Nu," li decidis, "Ma­rinka vin forkondukos al juĝejo. Ankoraŭ ne estas la sesa, do oni inkluzivos al vi la hodiaŭon al reten-aresto. Se ne estus dimanĉo, mi mem forkondukus vin tien, por ke vi vidu, ke - hm, ke jam nenion mi havas kontraŭ vi. Tion faris nur la fremdeco, Rosner; sed nun ĝi estas en ordo. Marinka, arestu lin!"
­ooo
"Sciu, Marinka," diris tiuvespere sinjoro Kolda, "mi diras al vi, ke tiu Rosner sufiĉe plaĉis al mi. Tute agrabla homo li estas. Mi opinias, ke oni ne donos al li pli multe ol unu jaron."

"Ankaŭ mi propetis," diris ĝendarmo Pupo ruĝiĝante, "ke oni donu al li du kovrilojn. Li ne estas kutima dormi sur kuŝbreto ..."



"Estas bone," opiniis sinjoro Kolda. "Kaj mi diros al la inspektisto, ke iam-tiam li parolu kun li. Por ke tiu Rosner vidu, ke li estas denove jam inter homoj."


Elŝuti 18.97 Kb.


Elŝuti 18.97 Kb.