Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Pasintaj aranĝoj 2 1 George Soros en Esperanto-simpozio en Novjorko 2

Elŝuti 226.69 Kb.

1 Pasintaj aranĝoj 2 1 George Soros en Esperanto-simpozio en Novjorko 2




paĝo1/3
Dato18.03.2017
Grandeco226.69 Kb.

Elŝuti 226.69 Kb.
  1   2   3



Eldonas: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)j (CEDProblemojj PProblemoj (CED)

20-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-ro 76 (1/2011)

Enhavo


1 Pasintaj aranĝoj 2

1.1 George Soros en Esperanto-simpozio en Novjorko 2

1.2 Korekto pri la 33-a Esperantologia Konferenco en Havano 3

1.3 La 20-a konferenco de GIL en Berlin 3

2 Estontaj aranĝoj 3

2.1 La 34-a Esperantologia Konferenco kadre de la UK en Kopenhago 3

2.2 Interlingvistika konferenco en Tartu omaĝe al Aleksandr Duliĉenko 3

2.3 Konferenco okaze de la 400-a naskiĝtago de Thomas Urquhart 3

2.4 La 21-a konferenco de GIL en Berlin 4

3 Faklingva komunikado 4

3.1 Novaj faklingvaj libroj 4

3.2 Charles Darwin kaj Noam Chomsky en Esperanto 4

3.2.1 Charles Darwin 4

3.2.2 Noam Chomsky 5

3.3 Lexicon silvestre – eseoj de Karl-Hermann Simon pri forstfaka vortaro 5

3.3.1 La libro 5

3.3.2 Enkonduko (Detlev Blanke/Stefan Panka) 6

4 Personoj kaj iliaj verkoj 8

4.1 KURISU Kei (Ulrich Lins) 8

4.1.1 Homo kaj vivo 8

4.1.2 Verkoj de Kurisu Kei 9

4.2 Renato Corsetti – okaze de lia 70-jariĝo 12

4.2.1 Biografio 12

4.2.2 Publikaĵoj 13

4.3 Detlev Blanke - okaze de lia 70-jariĝo 20

4.3.1 Biografio 20

4.3.2 Publikaĵoj - Elekto 20

5 Pri Esperanto en lingvistikaj verkoj 27

6 Denove sukcesa semajno en Poznan (Ilona Koutny) 28
1 Pasintaj aranĝoj
1.1 George Soros en Esperanto-simpozio en Novjorko  
“De Zamenhof al Soros” estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro. 

Ĉi-foje temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof – mallongigitan version de la granda biografio verkita de Aleksander Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923.

La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri “Zamenhof kaj Estonteco”, en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto.

La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, Modernaj Robinzonoj, kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko, nomata Crusoes in Siberia en sia angla versio, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, kaj lian postan eskapon. Eldonis ĝin la eldonejo Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto. Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, Maskerado. Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, dum prelego de Ivo Lapenna. “Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron”, li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝos. Alikaze, li ŝerce sugestis, “la konversacio estus tute alia”.

La mezan parton de la simpozio okupis du programeroj. La historiisto Ralph Dumain ekzamenis la grandan gazetaran reagon okaze de la vizito de Zamenhof al la Universala Kongreso en Vaŝingtono en 1910, kaj la filmisto Sam Green montris malnetan version de sia dokumenta filmo pri Esperanto. Sam Green estas jam konata inter esperantistoj pro sia filmo Utopio en Kvar Movimentoj. La nova, 25-minuta, filmo rilatas ekskluzive al Esperanto kaj estas ĉefe produkto de la filmado, kiun Green faris en kelkaj lastatempaj Universalaj Kongresoj. 

Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭvidata simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por kune festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar. Soros, kiu ne estas en si mem subtenanto de Esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun Esperanto ludis en la propra vivo.  Kiam li venis al Britujo en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li. Li ankaŭ memoras renkontiĝojn kun Esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo. George Soros kaj la frato Paul kontribuis antaŭparolojn al la nova eldono de la libro de la patro. Por la eldonejo, Ulrich Becker prezentis la libron al Soros; kaj Tonkin laŭtlegis parton de ĉapitro el Maskerado en la angla traduko. Fakte, la nova libro jam aperis antaŭ kelkaj monatoj, en itala traduko de Margherita Denti, sub titolo Robinson in Siberia. Ankaŭ tiu volumo enhavas la antaŭparolojn de la fratoj Soros kaj la enkondukon kaj notojn de Tonkin.

Sepdeko da homoj partoprenis la simpozion – esperantistoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj, UN-oficistoj, diplomatoj, ĵurnalistoj kaj universitatanoj. Ankaŭ partoprenis skipo de studentaj televidistoj. Raportisto de New York Times poste publikigis favoran raporton en blogo de la ĵurnalo – kun foto de Soros ĉe la podio, akompanata de portreto de Zamenhof. Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al Soros ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro. Senhezite li citis:

“Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.” Nu, jes ja! 

(Laŭ http://esperantic.org/eo/komunikado/novajxoj?n=33).

1.2 Korekto pri la 33-a Esperantologia Konferenco en Havano

En IpI 75, p.2, ni erare raportis, ke Otto Prytz el Norvegio prelegis pri “Fenditaj frazoj en Esperanto”. Tio estis eraro. Pro malsaniĝo Prytz ne povis partopreni la kongreson. Li prezentos sian prelegon kadre de la 34-a Esperantologia Konferenco, kiu okazos en 2011 en Kopenhago. Anstataŭ Otto Prytz prelegis Humphrey Tonkin pri “Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto“.



1.3 La 20-a konferenco de GIL en Berlin

La 20-a konferenco de Gesellschaft für Interlinguistik e.V. (GIL), kvazaŭ jubilea konferenco, okazis de 26.-28.11.2010 en Berlin. Partoprenis 40 Personoj el 10 landoj. La ĉeftemo estis „Lingvo-inventado kaj ĝiaj celoj“. La plej multaj de la 14 germanlingvaj prelegoj koncernis la ĉeftemon. Valoras mencii la prelegon de la prezidanto de GIL, Detlev Blanke, kiu bilancis la ĝisnunan agadon de la organizaĵo, kiu estas senŝanĝe stabila kaj aktiva, kaj menciis kelkajn problemojn por la estonteco. Post 20-jara gvidado Blanke ne rekandidatiĝos por la posteno de la prezidanto. Antaŭvideble la pozitiva agado de GIL tamen daŭros.



2 Estontaj aranĝoj

2.1 34-a Esperantologia Konferenco kadre de la UK en Kopenhago

Ankaŭ ĉi-jare okazos la tradicia esperantologia konferenco kadre de la UK-o. Kiel konate la 34-a Universala Kongreso okazos de 23-a ĝis 30-a de julio 2011 en Kopenhago. I. a. estas antaŭviditaj prelegoj pri la gravaj danaj lingvistoj Rasmus Christian Rask kaj Otto Jespersen krome pri la dana esperantologo Paul Neergaard.



2.2 Interlingvistika konferenco en Tartu omaĝe al Aleksandr Duliĉenko

En oktobro 2011 en Tartu/Estonio okazos lingvoscienca konferenco kun la du sekcioj slavistiko kaj interlingvistiko. La konferencon oni aranĝos omaĝe al la 70-jariĝo de Aleksandr Duliĉenko, aŭtoro de la gravega libro “Internaciaj helplingvoj” (Meždunarodnye vspomogatel'nye jazyki, Tallin: Valgus, 1990). Li estas emerita profesoro de la Tartua Universitato kaj honora doktoro de la Universitato de Trier (Germanio). Li prelegadas nun ofte en eŭropaj universitatoj pri slavistiko kaj verkas fundamentajn librojn pri tiuj temoj. La kontribuoj al la konferenco aperos en la universitata serio Interlinguistica Tartuensis X, 2011. Kiel dum antaŭaj konferencoj, alveno de raportontoj al Tartu estas libervola, pli gravas la verkoj mem.


Informojn donas:

Madis Linnamägi

Estona Interlingvistika Asocio

Pepleri 27, EE-51010 Tartu


GSM 372 509 8647
madis@forselius.ee


2.3 Konferenco okaze de la 400-a naskiĝtago de Thomas Urquhart

Ĝi okazos la 15-an kaj 16-an de aprilo 2011. Kiel konate Urquhart estis tre multflanka kaj i.a. okupiĝis pri la problemo de Universala Lingvo.

Informojn oni trovas ĉe: www.urquhartconference.org.uk 
Pri Urquhart kaj la konferenco oni legas en la pria teksto:

A Celebration of the Life and Times of the 17th century laird of Cromarty, civil war soldier, writer and translator of Rabelais. A two-day conference is scarcely long enough to cover all aspects of the extraordinary career of Sir Thomas Urquhart. An Episcopalian Laird in a Presbyterian community in continual dispute with the local clergy; a Royalist soldier whose military exploits began at the Trot of Turriff and ended at the Battle of Worcester; the would-be inventor of a Universal Language; a writer of unsurpassed verbosity who traced his ancestry back to Adam and Eve; Urquhart was also the finest ever translator of the works of Rabelais. Cromarty Arts Trust, in partnership with colleagues at the prospective University of the Highlands and Islands (UHI), will celebrate the 400th anniversary of the birth of Sir Thomas Urquhart of Cromarty with an academic conference in April 2011. birth of Sir Thomas Urquhart of Croma



2.4 La 21-a konferenco de GIL en Berlin

Dum la 20-a jaro de sia ekzisto la germana scienca Societo pri Interlingvistiko (Gesellschaft für Interlinguistik e.V., GIL) okazigos sian 21-an konferencon, denove en Berlin. Ĝi okazos de la 18-a ĝis 20-a de novembro 2011. La ĉeftemo ĉi-foje estos “Faka komunikado – interlingvistikaj aspektoj”. Kiel kutime la konferenclingvo estas la germana. Rajtas partopreni, ankaŭ kun prelegoj, ne nur membroj de GIL. Ĉiujn necesajn informojn oni trovas ĉe http://www.interlinguistik-gil.de/einladg.html, aŭ ricevos de detlev@blanke-info.de .



3 Faklingva komunikado

3.1 Novaj faklingvaj libroj

Cherpillod, André (2009): Medicina Leksikono. Esperanto-franca kaj Franca-Esperanta. Courgenard: La Blanchetière, 99 p., ISBN 2-906134-82-1.


Pluhař, Zdeněk (2009): Chemický slovník esperantsko-český a česko-esperantský. Ĥemia Vortaro Esperanta-Ĉeĥa kaj Ĉeĥa-Esperanta. Dobřichovice: KAVA-PECH, 201 p.

ISBN 978-80-87169-10-0.


Ullrich, Ingward (2009): Nomenclatura florae ligneae silvestris europae. Nomenklaturo de la forsta ligneca flaŭro de Eŭropo. Nomenklatur der forstlichen Gehölzflora Europas. Nomenclature of forest ligneous flora of Europe. Nomenclature de la flore ligneuse forestière d’Europe. Eberswalde: Förderverein “Lexicon silvestre” e.V., 225 p.

ISBN 978-3-931262-67-9.


3.2 Charles Darwin kaj Noam Chomsky en Esperanto
Ankaŭ estas interese esplori, kiel la tradukintoj solvis terminologiajn problemojn en la du laste aperintaj libroj, kiuj aperis en la serio “Scienca Penso”, de UEA nove starigita (laŭ impulso de la iama estarano José Antonio Vergara el Ĉilio)
3.2.1 Charles Darwin
Okaze de la Darwin-jaro 2009 en Esperanta traduko aperis la certe plej fama verko de Charles Robert Darwin (1809-1882) pri la specioj. La anga eldono „The Origin of Species” unuan fojon aperis en 1859 (London: John Murray).
Bedaŭrinde la neeltenebla malsano kripligi proprajn nomojn, kiu sen rimarkebla kontraŭstaro fortas en Esperantujo, ne indulgis tiun faman verkon. Kaj la tradukinto ne donis sian originalan nomon. Kiel oni bibliografiu tiajn verkojn?

Klare, ke ekster la esperanta mondo la kripligado de propraj personaj nomoj estas rigardata kiel pruvo de primitiva sektismo. Feliĉe en la libro oni ekscias la verajn nomojn enkrampe, tamen…

Jen la titolo (cetere foje Karolo Darvino [interna titolo], foje Karolo Darvin [ekstera titolo]):
Karolo Darvino (2009): La Origino de Specioj. Esperantigis el la angla Klivo Lendon (Serio „Scienca Penso“ N-ro 1), Antwerpen: Flandra Esperanto-Asocio, 431 p.,

ISBN 978 90 770 66 40 9.


3.2.2 Noam Chomsky
Avram Noam Chomsky (1928-), la mondfama lingvisto, foje estas epitetita “la Einstein de la lingvoscienco”. Verŝajne tia epiteto estas dubinda, ĉar krom la ekzisto de multaj disĉiploj de la lingvisto ne mankas kritikantoj de liaj teorioj. Krome, por multaj politike engaĝitaj homoj liaj politikaj analizoj estas eĉ pli gravaj. Tamen, estas nedubeble, ke liaj lingvistikaj teorioj havis kaj – en malgraviĝanta grado – ankoraŭ havas grandan influon al la nuntempa lingvoscienco. Liaj verkoj krome havis influon i.a. al informadiko, komputa lingvistiko kaj psikologio. Pro tio la traduko de la sekva libro estas tre bonvena:
Noam Chomsky (2010): Lingvo kaj Menso. Tradukita de Edmund Grimley Evans (Serio “Scienca Penso” N-ro 2), 188 p. (angla originala titolo “Language and Mind. Third Edition”, Cambridge: Cambridge University Press 2006). ISBN 978-92-9017-114-0.
La tradukita verko, krom la prefacoj de Chomsky al la eldonoj 1-a ĝis 3-a, ankaŭ entenas du gravajn enkondukojn:
La internacia lingvo kaj universala gramatiko de la barata lingvisto Probal Dasgupta.

Evoluo de la ĉefaj tezoj de Chomsky de la japana psikolingvisto NAGATA Hiroshi.

3.3 Lexicon silvestre – eseoj de Karl-Hermann Simon pri la multlingva forstfaka vortaro
3.3.1 La libro
Okaze de la 80-a naskiĝtago (30.9.2010) de la konata forstfakulo kaj leksikografo el la nordgermana urbo Eberswalde, d-ro Karl-Hermann Simon, aperis libro kun la ĉefaj studoj de Simon pri la metodologio aplikita (kaj aplikata) dum la ellaborado de la forstfaka vortaro Lexicon silvestre (latine: vortaro de forsto).
La libron iniciatis, kompilis kaj redaktis Stefan Panka kaj Detlev Blanke. La antologio estas dulingva (en la germana kaj en Esperanto). Ĝi entenas sep eseojn en la germana kaj sep en Esperanto. Laŭenhave ambaŭ partoj pli malpli identas.
Jen la titolo:

Simon, Karl-Hermann (2010): Lexicon silvestre. Beiträge zum multilingualen Wörterbuch des Forstwesens. Kontribuoj pri la multlingva vortaro de la forstfako. Herausgegeben von/Redaktita de Detlev Blanke & Stefan Panka. Mit einem Vorwort von/kun antaŭparolo de Klaus Schubert. Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e.V., 183 p.,

ISBN 978-3-931262-68-6 (i.a. kun listo de publikaĵoj de Karl-Hermann Simon).

3.3.2 Enkonduko
Sekvas la reprodukto de la enkonduko al la libro, kiu informas pri la libro kaj la jubileulo:
La prezentata libro informas pri unika leksikografia entrepreno, kiu estis iniciatita en 1981 de kelkaj forstsciencistoj el la Instituto pri Forstsciencoj en Eberswalde; trovinte larĝan internacian eĥon dum mallonga tempo ĝi evoluis al internacia projekto.
La multlingva forstfaka vortaro, pro lingva neŭtraleco konatiĝinta sub la latina nomo Lexicon silvestre, estas unika pro tio, ĉar ĝi estas ellaborita surbaze de la internacie rekonataj terminologiaj principoj, fiksitaj en normoj de ISO. Laŭ tiuj normoj elirpunkto de la fakleksikologia laboro estas ne la termino (la nomo, la fakvorto), sed la nocio. La nomado de la nocioj per normterminoj okazas ĉe la fino de kompleksa laborprocezo, al kiu apartenas la paŝoj limigo de la fako, laŭkategoria listigo de la nocioj, fiksado de la nocisistemoj kaj difino de la nocioj.

La prezentataj eseoj konigas la kolektitajn praktikajn kaj teoriajn spertojn kaj la terminografiajn metodojn, kiuj tute ne estas komuna scio de leksikografoj. Ili estas novaj por la forstfaka leksikografio. Tial la eseoj en ĉi-tiu volumo ne nur povas sugesti por plua vortara laboro sur la kampo de la forstfako, sed tute ĝenerale prezentas interesaĵon por la terminologia kaj terminografia kreado, do ankaŭ por aliaj fakoj.


Kreskanta nombro da forstfakuloj el diversaj landoj kontribuis al tio, ke dum la lastaj du jardekoj la Patrona Asocio “Lexicon silvestre” r.a. en Eberswalde povis prezenti po1-9 volumojn kun po mil terminoj por entute 15 unuopaj lingvoj, depende de la prilaborantoj por la lingvoj. Tio sumiĝas al 46 diversaj volumoj, el kiuj pluraj atingis kelkajn eldonojn. Germana eldono kun la deka milo nun estas preparata. Proveldono el la jaro 1992 eĉ entenis terminojn kun difinoj en 26 lingvoj.
Tia rezulto nur eblis pro bone organizita kaj kontinua laboro de teamo. En la unuopaj lingvaj eldonoj oni pro tio trovas nomojn de pli ol 70 personoj, kiuj diversmaniere kunlaboris por la vortaro.
La ĉefa motoro de la tuta entrepreno estas la forstsciencisto kaj leksikografo el Eberswalde,

d-ro Karl-Hermann Simon, al kiu okaze de lia 80-a naskiĝtago (30.09.2010) estas dediĉita ĉi tiu libro.
D-ro rer. silv. Karl-Hermann Simon naskiĝis la 30-an de septembro 1930 en Erfurt. Post la abiturienta ekzameno li studis de 1949 ĝis 1953 ĉe la Forstscienca Fakultato de Humboldt-Universitato de Berlino en Eberswalde kaj finis la studon kiel diplomita forstinĝeniero. En la jaro 1959 sekvis doktoriĝo pri artefarita grundokovraĵo en pino-plantaĵoj kun aparta konsidero de la mikroklimato.

De 1953 ĝis 1991 li unue laboris en la Instituto por Meteorologio de la Forstscienca Fakultato Eberswalde, poste en la Sekcio Arbara Ekologio/Hidrologio de la Instituto por Forstsciencoj, resp. Esplora Institucio por Mastrumado de Forsto kaj Ligno en Eberswalde. Sian karieron Simon komencis kiel scienca aspiranto. Ekde 1962 li laboris kiel scienca kunlaboranto kaj ekde 1987 kiel fakestro por forsta hidrologio kaj vicsekciestro. Komence lia esplorado koncernis precipe forstmeteorologiajn aspektojn kaj problemojn de la enplantara klimato. Komence de la 70-aj jaroj li pliokupiĝis pri la kampo de forsthidrologio. Sub la gvido de d-ro Simon en Britz, ĉe Eberswalde, konstruiĝis granda instalaĵo de lizimetro, siatempe la plej granda en Eŭropo.

En 1978 d-ro Simon fariĝis membro de la Esperanto-organizaĵo de GDR. En 1981 li fondis la “Internacian Forstistan Rondon Esperantlingvan” (Grupo de forstistoj parolantaj Esperanton), kiu celis la sciencan ellaboradon de forstfaka terminologio en Esperanto. La revueto “Forstista Informilo”, fondita en 1982 de d-ro Simon kaj aperigita ĝis 2008 sub lia redakto, estas seninterrompe la baza komunikilo por ĉiuj agantoj kaj interesatoj pri forsta terminologio.

Post la germana unuiĝo laŭ lia iniciato fondiĝis la “Patrona Asocio ‘Lexicon silvestre’ r.a.”, kiu ekde tiam respondecas pri la preparado kaj eldonado de la leksikono de la forstfaka terminologio “Lexicon silvestre”.


Preskaŭ ĉiuj publikigitaj eseoj baziĝas sur prelegoj, kiujn Karl-Hermann Simon inter 1990 kaj 2003 prezentis en la germana lingvo aŭ en Esperanto. Ni signas tiujn kolegojn de la jubileulo kiel kunaŭtorojn, kiuj kunlaboris ĉe la preparo de la prelegoj kaj publikigitaj tekstoj. Tiel ekzemple al la teksto I kontribuis Elsbeth Pluquet. Ingward Ullrich kunlaboris por la tekstoj I, III, IV, V, VII, IX, X, XI, XII kaj XIII. Horst Weckwerth kunaŭtoris la tekstojn VI, VII, IX, X, XI, XIII kaj XIV. Klaus-Peter Weidner helpis la kontribuojn VI kaj XIV. La bulgara forstinĝeniero Boris Dimitrov Marinov estis kunaŭtoro de la tekstoj V, VII kaj VIII.
Aparte klare montriĝas la faka engaĝiĝo de Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth. Ingward Ulrich i.a. liveris nemalhaveblan kontribuon al la vortaro per la traduko kaj prilaboro de la nomenklaturo de la forsta ligneca flaŭro de Eŭropo kaj per studoj pri la vortfarado, kion ankaŭ montras la bibliografio (vidu p. 124/125).
La eseoj aperis en diversaj revuoj kaj konferencaktoj kaj ĉi tie estas represataj kun afabla permeso de la koncernaj eldonejoj kaj redakcioj. Ni supozas, ke ni trovis la plej gravajn tekstojn.
La libro estas dulingva, kun 7 kontribuoj en la germana kaj 7 en Esperanto.

Kial en Esperanto? La internacia planlingvo, iniciatita en 1887 de Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917), dum pli ol 120 jaroj ne nur evoluis al esprimforta komunikilo, sed same pruvis sian specifan taŭgecon kiel lingvo de internacia faka komunikado. Tion diversloke substrekas ankaŭ Karl-Hermann Simon kaj liaj kunaŭtoroj. Ĉi-rilate menciendas, ke la fondinto de la terminologio-scienco, scienco kiu, sendepende de lingvo kaj fako, disponigas terminologiajn principojn en la formo de ISO-normoj, estis la aŭstra interlingvisto kaj esperantologo Eugen Wüster (1898-1977), sekvita de sia latva-sovetia kolego Ernest K. Drezen (1892-1937), kiu same estis interlingvisto kaj esperantologo. Ambaŭ terminologoj, kaj en ilia tradicio ankaŭ aliaj fakuloj pri la terminologio-normigado, el la okupiĝo kun Esperanto ĉerpis esencajn impulsojn por ilia prinormiga laborado. Tial oni povas vere aserti, ke Lexicon silvestre ne ekzistus en la konata formo sen Esperanto. La aparta rolo de la planlingvo en la eseoj kelkfoje estas priskribita kaj pruvita per ekzemploj.


La libro sekve direktiĝas al germanaj legantoj kaj al multlingva publiko. Tial eblas larĝa internacia akcepto. Resumoj en Esperanto kaj la germana faciligas la komprenon de la tekstoj. Ĉar la angla aktuale estas la tutmonde gvida internacia lingvo, ni ankaŭ tradukigis la resumojn anglen.
La leganto rimarkos, ke jen kaj jen en la tekstoj ripetiĝos iuj informoj kaj vidpunktoj. Ni opinias, ke tio ne estas malavantaĝo, ĉar ĉiu teksto entenas novajn akcentojn, perspektivojn aŭ ekzemplojn. Aldoniĝas, ke pro la malsamtempa estiĝo de la eseoj ĉiam denove povis esti konsiderataj novaj spertoj. Tiuvidpunkte la ripetoj eĉ havas didaktikan funkcion.

La redaktoroj klopodis ordigi la tekstojn laŭenhave kaj, kie oportune kaj necese, bibliografie aktualigis ilin. Krom tio ili aldonis iom signifan kvanton da notoj (signitaj per R), liston de mallongigoj kaj komunan liston de literaturo. Ankaŭ aldoniĝis kunmeto de la publicaĵoj kaj aliaj sciencaj laborrezultoj de Karl-Hermann Simon.

En la germanaj tesktoj estis faritaj nur etaj stilaj kaj ortografiaj korektoj, kiuj i.a. rezultis el la ortografia reformo (aparte ß/ss).
Ĉi-loke iru aparta danko al kelkaj personoj pro la subteno al la libro: al Ingeborg Simon pro la jardekojn longa komprenema subteno al sia edzo kaj al la vortara projekto, al Wera Blanke pro la kontrollegado de la tekstoj, al Clivia Panka pro la angligo de la resumoj kaj al Peter Spangenberg pro la preso. La libro ankaŭ estu esprimo de la aprezo por la multaj kunlaborantoj, kiuj ĉi-tie ne unuope mencieblas.
La publikigon dankinde subtenis la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation (ESF).
Fine ni esperas, ke de Lexicon silvestre eliru gravaj impulsoj por la plua terminologia laboro en la forstfako kaj ankaŭ ekster ĝi en aliaj fakoj.
En aprilo 2010
Detlev Blanke, Berlin Stefan Panka, Britz (ĉe Eberswalde)

Societo pri Interlingvistiko r.a. Patrona Asocio “Lexicon silvestre” r.a.

Prezidanto Prezidanto

4 Personoj kaj iliaj verkoj
4.1 KURISU Kei
Ulrich Lins
4.1.1 Homo kaj vivo
KURISU Kei naskiĝis la 18-an de julio 1910 en la japana gubernio Wakayama. La patro, medicinisto, mortigis sin antaŭ lia naskiĝo. Li lernis Esperanton en 1930, ĉar li opiniis, ke per tiu lingvo eblos progresigi komunismon, je kiu li kredis. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn Marŝu kaj Majo (1935/36). Pro sia politika agado li pasigis entute kvar jarojn en malliberejo.
Li frue uzis Esperanton por akiri kaj mem disvastigi la scion pri eŭropaj literaturoj, malpli konataj en Japanio. Komence ĝi servis kiel pontolingvo (por la japana traduko de Muta barikado de Jan Drda, 1952). El la angla li tradukis Riporto skribita en la pendumila maŝo de Julius Fučík, 1952. En la komenco de la kvindekaj jaroj li decidis aŭtodidakte lerni la ĉeĥan kaj slovakan lingvojn por povi rekte traduki el ili en la japanan. En 1956 aperis lia japana traduko de Avineto de Božena Nĕmcová. En 1960 sekvis tradukoj de Rakontoj el unu poŝo de Karel Čapek kaj de La bapto de caro Vladimir de Karel Havlíček-Borovský. Krome li tradukis verkojn de Jan Neruda, S. K. Neumann, Jiří Wolker kaj Jaroslav Seifert. Tiel Kurisu en sia lando akiris renomon kiel specialisto pri Ĉeĥoslovakio. De 1959 ĝis 1961 li restadis en Prago kiel universitata lektoro pri la japana lingvo. Post sia reveno al Japanio li komencis traduki La brava soldato Ŝvejk de Jaroslav Hašek, kiu aperis ĉe prestiĝa eldonejo en Tokio (1962/63). En 1970 aperis traduko de Milito kontraŭ salamandroj de Karel Čapek. Sekvis tradukoj de verkoj de Jiří Weil kaj Arnošt Lustig (1967) kaj dramoj de Karel Čapek: R.U.R. (1978) kaj Blanka malsano (1992). El la slovaka li tradukis verkojn de Ladislav Mňačko.
En Esperanton li tradukis la romanon Krabŝipo de Kobayashi Takiji. Ĝi ne estis eldonita, sed surbaze de tiu esperantigo en 1951 aperis slovaka traduko (de Imrich Zálupský).
Antaŭ kaj precipe post la milito Kurisu uzis Esperanton por ampleksa korespondado kun eŭropaj kaj ĉinaj esperantistoj. Laŭ lia klarigo, la lingvo utilis al li por frue kompreni ankaŭ la malakordon de teorio kaj realo en komunismo. En 1951 li eksiĝis el Komunista Partio de Japanio. Precipe en la finaj jardekoj de sia vivo li multe verkis por japanaj periodaĵoj pri aktualaj problemoj de orienta Eŭropo. Al taggazetoj (Asahi, Mainichi, Yomiuri k.a.) li kontribuis ankaŭ eseojn pri Zamenhof, Ivo Lapenna kaj William Auld.

Kurisu tradukis japanen ankaŭ rekte el Esperanto: La danĝera lingvo de Ulrich Lins (1975) kaj Tempesto super Akonkagvo de Tibor Sekelj (kun sia filo Akane, 1990). En 1979 li iniciatis la fondon de Societo por Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis. Al japanaj kulturaj periodaĵoj li regule kontribuis diversteme, laste ankaŭ pri sia vivo, en kiu tiom rolis la Esperanta korespondado. En 1991 li iĝis Honora Membro de UEA. 85-jara li debutis kiel Esperanto-verkisto, gajnante per eseo en la Belartaj Konkursoj de UEA la Premion Luigi Minnaja.

Debuto estas komenca stadio de ŝaka ludo (ĉirkaŭ 15-20 movoj), karakteriziĝas mobilizon de fortoj de ludantoj.
Dum la 92-a UK en Jokohamo (2007) li kaptis la atenton de ĉiuj kongresanoj per vigla parolado, en kiu li alvokis, ke la esperantistoj pli forte subtenu la Esperantan literaturon (publikigita en la libro Kajto de Esperanto, 2010, p. 344-345). Li mortis la 18-an de aprilo 2009.


Kurisu planis aperigi detalan aŭtobiografion. Siajn “radikojn” li komencis priskribi en la monata literatura revuo Hoppô Bungei (1983-1985); li ĉesis post la 27-a daŭrigo. En la kvaronjara revuo Hitori kara (Ekde unu homo) en marto 2005 ekaperis alia serio de memoroj, ĉefe pri tio, kion Esperanto donis al li; la lasta kontribuaĵo aperis en n-ro 38 (junio 2008).
4.1.2 Verkoj de Kurisu Kei
  1   2   3


Elŝuti 226.69 Kb.

  • Enhavo
  • 2.3 Konferenco okaze de la 400-a naskiĝtago de Thomas Urquhart

  • Elŝuti 226.69 Kb.