Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Lanĉita estas reeldono de Maskerado de Tivadar Soros 2

Elŝuti 157.95 Kb.

1 Lanĉita estas reeldono de Maskerado de Tivadar Soros 2




Dato18.03.2017
Grandeco157.95 Kb.

Elŝuti 157.95 Kb.


Eldonas: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED)j (CEDProblemojj PProblemoj (CED)

20-a jaro (tria serio) ISSN 1385-2191 n-ro 77 (2/2011)

Enhavo


1 Lanĉita estas reeldono de Maskerado de Tivadar Soros 2

2 Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto 2

3 El universitatoj 3

3.1 Polaj diplomlaboraĵoj pri Esperanto-temoj (Maria Majerczak) 3

3.2 Esperanto-donaco al jubileanta profesoro (Maria Majerczak) 3

3.3 Universitataj laboraĵoj: Pierfrancesco Naccarato 4

4 Interlingvistikaj aranĝoj 4

4.1 Pri lingvoj de centra orienta Eŭropo en Poznano 4

4.2 Interlingvistika konferenco en Tartu 5

4.3 2-a Interlingvistika Simpozio en UAM, Poznano 5

4.4 Seminario “Esperanto en la oficiala edukadsistemo” 5

5 En la reto 5

5.1 IpI en la reto 5

5.2 Nova enhavo de www.edukado.net 6

5.3 Nova retaliro por Esperantologio – Esperanto Studies (EES) 6

5.4 Pri Comenius en la reto (Pavla Dvořáková) 6

5.5 Giganta libro-brokantejo 7

5.6 Arkivo de germana filologio (Roland Schnell) 7

6 Personaj bibliografioj 7

6.1 Ed Borsboom okaze de lia 75-jariĝo 7

6.1.1 Biografieto 7

6.1.2 Publikaĵoj 8

6.2 Kompleta bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke 11

6.3 Karl-Hermann Simon (1930-2011) kaj liaj verkoj 12

7 Revuoj 17

7.1 La revuo grkg akceptas fakajn tekstojn 17

7.2 European Journal of Language Policy, 3-a kajero 17

7.3 Novaj eldonoj de Interlingvistikaj Kajeroj (Inkoj) 18

8 Publikaĵo de ILEI: Simpozia kajero de Parma 20
1 Lanĉita estas reeldono de Maskerado de Tivadar Soros
La 12-an de aprilo 2011 okazis en Novjorko festo por lanĉi reeldonon de la anglalingva traduko de la Esperanto-verko de Tivadar Soros Maskerado ĉirkaŭ la morto. La verko pritraktas la sukcesan transvivon de la familio Soros en Budapeŝto dum la sistema persekutado kaj mortigo de la hungaraj judoj fare de la naziistoj en la finaj jaroj de la Dua Mondmilito.

La festo, en la hejmo de la financisto George Soros, filo de Tivadar, kunvenigis grupon de elstaraj intelektuloj de la regiono, inter ili la ĉefredaktoro de New York Review of Books, reprezentantoj de New York Times, pluraj verkistoj, kaj la konata televida komentariisto Bill Moyers. Ĉeestis ankaŭ fakuloj pri Esperanto kaj interlingvistiko Esther Schor kaj Arika Okrent. Ĉefa parolanto estis Humphrey Tonkin, kiu, en sia rolo kiel tradukinto, havis la taskon prezenti la libron kaj paroli pri ĝia ekesto. Tion farante, li kaptis la okazon, antaŭ atenta aŭskultantaro, paroli pri Esperanto kaj ĝia formiĝa rolo en la vivo kaj pensado ne nur de la patro sed ankaŭ de la filoj Soros.

La libro aperis originale en Esperanto en 1965 kaj en dua eldono en la jaro 2000 – la jaro de aperigo (en Britio) de anglalingva traduko de Humphrey Tonkin. Poste aperis tradukoj ankaŭ en la germanan, rusan, hungaran kaj turkan, kaj estas en preparo tradukoj en la italan kaj la ĉinan. Usona eldono aperis en 2001; tiun eldonon oni nun ree aperigas en Novjorko ĉe la eldona grupo Skyhorse. George Soros estis surpriza vizitanto en decembro en lanĉa festo de traduko de alia libro de la patro, Modernaj Robinzonoj, ankaŭ tradukita de Tonkin (kiel Crusoes in Siberia). Tiun feston organizis la grupo Esperanto por UN.

Tivadar Soros. Masquerade: The Incredible True Story of How George Soros’ Father Outsmarted the Gestapo. New York: Arcade Publishing. 2011. 275pĝ.

Tivadar Soros. Crusoes in Siberia and The Fairest Judgment. New York: Mondial. 2010. 31 93pĝ.

(Informoj el la reto)


2 Nova aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto
Aperis aŭtomata tradukilo el la franca al Esperanto, libere uzebla ĉe la adreso http://apertium.saluton.dk.
La tradukilo estas bazita sur Apertium — rimedaro por konstrui aŭtomatajn tradukilojn, per kiu jam funkcias tradukiloj el la kataluna, hispana kaj angla al Esperanto kaj de Esperanto al la angla. Ĉiujn eblas uzi ĉe la supra adreso. Entute per Apertium funkcias ĝis nun 42 tradukiloj.
Apertium estas programaro malfermfonta kaj libera, same uzanta liberajn datumarojn. Ekzemple por ĉi tiu nova tradukilo el la franca al Esperanto estas ĉefe uzita kiel baza dulingva vortaro la Reta Vortaro, pro tio, ke ĝi estas libere uzebla kaj havas franclingvajn ekvivalentojn preskaŭ por ĉiu vorto. La tutan fontokodon kaj lingvan datumaron de Apertium kaj de ties tradukiloj eblas elŝuti el http://sourceforge.net/projects/apertium/

Espereble tiu lanĉo ne nur liveros novan interesan rimedon, sed ankaŭ spronos pliajn homojn ekinteresiĝi pri la kreado de pliaj aŭtomataj tradukiloj aŭ la polurado de la jam ekzistantaj. Unu el la atutoj de Apertium estas, ke ĝia strukturo permesas, ke nefakuloj pri komputila lingvistiko povas evoluigi tradukilojn, kiuj donas kontentigajn rezultojn. Krome, tio, ke Apertium estas malferma, universitate stirata projekto, permesas, ke studentoj evoluigantaj tradukilojn ricevu monhelpojn, ankaŭ se temas pri tradukiloj el kaj al Esperanto. Ekzemple jam du jarojn Apertium ricevis de Guglo po naŭ 5000-dolarajn stipendiojn por studentoj evoluigantaj novaĵojn dum la nord-hemisfera somero. Tiel kredeble denove okazos post nur kelkaj semajnoj. Ĉar esperantistoj bone situas interne de la Apertium-projekto kaj mem Esperanto estas bone konsiderata en ĝi, estas tute eble ricevi stipendion por krei en tri monatoj kernon de tradukilo inter Esperanto kaj (hindeŭropa) lingvo. Cetere, sinanoncintoj ja ricevos la helpon de la cetera Esperanto-grupeto en Apertium. Aliflanke, ne-studentoj estas ja ne malpli bonvenaj en la projekton.


Interesiĝantoj iel kontribui ne hezitu aliĝi al la retlisto

http://groups.google.com/group/apertium_eo aŭ eventuale kontaktu Hèctor Alòs i Font : hectoralos@gmail.com

(Fonto: http://www.eventoj.hu)


3 El universitatoj
3.1 Polaj diplomlaboraĵoj pri Esperanto-temoj

En decembro 2009 Evelina Tokarczyk tre sukcese defendis sian magistrigan laboraĵon „Humanaj aspektoj de Esperanto”, verkitan en la fako Internaciaj Rilatoj de Jagelona Universitato. Evelina Tokarczyk estas prezidantino de la Studenta Scienca Esperanto-Rondo en Jagelona Universitato, Krakovo (Pollando). Pri preparado de la laboraĵo eblas legi en ŝia anoncpaĝo kaj letero, en http://www.esperanto-reto.org/studenta, en la sekcio Diplomlaboraĵoj pri Esperanto – helpo. La nacilingva laboraĵo kun resumo en Esperanto aperos sampaĝare, en la sekcio Diplomlaboraĵoj pri Esperanto – tekstoj.

Entute, dum 2006-2009 kvar studentinoj defendis diplomlaboraĵojn pri Esperanto-temoj en neesperantaj fakoj de krakovaj superaj lernejoj: kulturologio internacia, ĝermana filologio, sociologio, internaciaj rilatoj, kaj unu en la Esperanto-fako de Poznano. La temoj estis respektive: la kulturo de Esperanto, Esperanto-lernado, la lingva-kultura komunumo de esperantistoj, la humanaj aspektoj de Esperanto kaj ties propedeŭtika valoro. En la proksima urbo Katowice estas preparata magistriga laboraĵo pri Esperanto-bibliotekoj, kaj jam aliaj krakovaj gestudentoj esploras la eblon diplomiĝi pri Esperanto-rilata temo. La universitatan Esperanto-instruadon kaj agadon prizorgas Maria Majerczak.

Maria Majerczak (mmajerczak@gmail.com)
3.2 Esperanto-donaco al jubileanta profesoro
Esperanto-instruistoj semas kaj semas...kaj ne scias kie kaj kiam, kaj kia aperos frukteto. Unu Esperanto-lerninto povas post jardekoj 'fari' nekonscie ion por la prestiĝo de Esperanto1. Ĉu ludo de hazardaĵoj? Bv. vidi la ĉi-suban ekzemplon.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.

La 3-an de novembro 2010 en Krakovo okazis solenaĵo honore al la slavisto, turkologo, hungarologo, prof. d-ro habil. Stanisław Stachowski, okaze de lia 80-a naskiĝdatreveno. Jagelona Universitato eldonis belaspektan festan libron "Studies on the Turkic World" kun sciencaj artikoloj en la lingvoj: angla, germana, franca kaj turka. Sed la artikolaron komencas teksto en...Esperanto.

Evidentiĝis, ke la emerita profesoro konservas rememorojn pri sia junaĝa esperantisteco kaj foje entuziasme rakontas, ekz. pri sia iama korespondado en Esperanto. Do, la redaktorinoj de la libro ekhavis la originalan ideon fari al la aĝa profesoro naskiĝtagan Esperanto-donacon: publikigi la (jam preparitan) priskribon de lia scienca vivo en Esperanto. Trovo en la libro, dum la festo, de Esperant-lingva teksto pri sia vivo (!) estis por la sciencisto agrabla surprizo. Sed...la nomo de Esperanto ne aperas en la artikolkolekto. Do, la lingvo de la unua teksto, videbla kiam oni malfermas la libron, estos por la plimulto de la lingvistoj, kiuj konsultos la verkon, enigmo. Pro scienca kuriozeco ili verŝajne serĉos kiu lingvo tio estas... Tamen, la lingvo de la biografio de la profesoro ne estas enigmo por la kvardeko da eminentaj lingvistoj, invititaj al la festo. La nomo de Esperanto estis emfazita komence de la solenaĵo, kiam oni esprimis dankon por la esperanta traduko (farita de Maria Majerczak).

Unu el la du redaktorinoj (neesperantistinoj), d-rino B. Podolak, estas de pluraj jaroj grava partnero de la Studenta Scienca Esperanto-Rondo de la universitato.

Tiu teksto kaj fotoj

<https://docs.google.com/View?docID=0AWLyo2buioHAZGhwM3NmNXBfMjE0M2NqZnh0NnA1&revision=_latest>

pri la verko (eblas enfote legi la komencon de la biografio) (aŭ



https://docs.google.com/View?docID=0AWLyo2buioHAZGhwM3NmNXBfMjE0M2NqZnh0NnA1&revision=_latest)
“Studies on the Turkic World. A Festschrift for Professor Stanisław Stachowski on the Occasion of His 80th Birthday”. Red. B. Podolak, E. Mańczak-Wohlfeld. Wydawnictwo Uniwersytetu Jagiellońskiego (Jagiellonian University Press), Kraków, 2010. 268 p., 17.6 x 25 cm, bindita.

Post la festo la profesoro, kiu ankaŭ estas organizinto kaj direktinto de la Katedro de Hungara Filologio de la universitato, estis plezurigita per ricevo de ligilo al esperanta kulturaĵo - la kortuŝa kanto "Trovis mi patrujon", profesie kantata de Anjo Amika (You Tube). Aŭskultante la muzikaĵon, oni vidas belegajn vidaĵojn de Budapeŝto.



Maria Majerczak
3.3 Universitataj laboraĵoj: Pierfrancesco Naccarato
Naccarato, Pierfrancesco (2009): L’Esperanto: la storia, la comunita: Le problematiche, la lingua. (Tesi di laurea in sociolinguistica. Corso di laurea in Scienze della Comunicazione). Bologna: Universita ‘degli studi di Bologna. Facolta ‘di lettere e filosofia. Seconde Sessione. Anno Accademico 2008/2009. Relatore: Prof. Fabio Foresti; Correlatore: prof. Constantino Marmo, 542 p. (magistra disertacio)
4 Interlingvistikaj aranĝoj
4.1 Pri lingvoj de centra orienta Eŭropo en Poznano
De la 21-22.03.2011 okazis internacia konferenco en Poznano (PL) "Between the Languages of Central Eastern Europe" (Inter la lingvoj de Centra-Orienta Europo), kies oficialaj lingvoj estis: pola, hungara, slovaka, ĉeĥa, angla kaj Esperanto.

La prelegoj kaj diskutoj okazis en 4 sekcioj: lingvopolitiko, interkultura komunikado, informteknologio en lingvoinstruado kaj kulturaj rilatoj en la landoj de la regiono (ĉefe Viŝegradaj landoj).

En la unua sekcio prelegis Jozef Reinvart pri lingvopolitiko en EU kaj pri la Platformo de civila societo por multlingvismo, Ilona Koutny pri la Rolo de la planlingvo Esperanto en Mez-Orienta Europo, en la tria sekcio Marek Blahuš pri Lernu.net kaj Petro Balâž pri la slovaka reta instruprogramo baziĝanta sur la antaŭa.

Ilona Koutny (ikoutny@amu.edu.pl )



4.2 Interlingvistika konferenco en Tartu dum oktobro 2011
En IpI 76 (1/2011), p. 3, ni anoncis la interlingvistikan konferencon omaĝe al prof. dr. Aleksandr Duliĉenko, kiu okazos jarfine en Tartu. Sed mankis la konkretaj datoj.

Intertempe ni eksciis: La konferenco okazos 28.-30.10.2011. Publikigotajn kontribuojn oni sendu al / kaj informojn oni ricevas de Madis Linnamägi madis@forselius.ee.
4.3 2-a Interlingvistika Simpozio en Poznano dum septembro 2011
„Interlingvistiko kaj esperantologio antaŭ la defioj de la 21-a jarcento”, jen la ĉeftemo de la

2-a Interlingvistika Simpozio, kiu okazos la 22-an kaj 23-an de septembro 2011 ĉe la Universitato Adam Mickiewicz in Poznano.



Ĉefaj temoj / sekcioj:

- Ĉu la Esperanto-movado respondas al la defioj de la nuntempo?


- Moderna lingva priskribo de Esperanto


- Modernaj metodoj en la instruado de Esperanto


- Nuntempa Esperanto-literaturo


- Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto

La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas al partopreno kaj kontribuo al la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones (23-25.09.11) same en Poznano. Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas antaŭvidata.
Kondiĉoj:

- Aliĝo ĉe: interlin@amu.edu.pl

- Ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo).

- tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.


4.4 Seminario “Esperanto en la oficiala edukadsistemo”
Sub la supra temo okazos seminario kaj prelegserio pri interkultura edukado kadre de “Pedagogia semajno” meze de julio en la franca Esperanto-kastelo Greziljono.

Pro pluaj informoj vidu: http://gresillon.org/somero kaj http://gresillon.org/agendo aŭ skribu al bertox@free.fr.


5 En la reto
5.1 IpI en la reto
La “Informilo por Interlingvistoj” (IpI) estas regule sendata al Esperantic Studies Foundation kaj pro tio ekde n-ro 22 ankaŭ legeblas en la reto:

http://esperantic.org/en/communications/ipi/archive .

5.2 Nova enhavo de www.edukado.net
La riĉa retejo konstruita por instruistoj kaj instruantoj de Esperanto www.edukado.net, sub gvido de d-rino Katalin Kovats, estas tute nove formita. Rigardu laŭ jena enhavtabelo:


Novaĵoj

Instrumaterialoj

Poznan 2010-2011

Ekzamenoj

Referenckadro

UEA-KER

UEA-ILEI

Naciaj

Biblioteko

Katalogo

Dosierujo

Diplomlaboraĵoj

Panteono

Retligiloj

Kursejo

RITE

Informoj

Komunumo

Uzantoj

Uzantomapo

Forumo

Koresponda Servo

Pri la paĝaro

Sinprezento

Multlingve

Gastolibro

Paĝarmapo

Kontakti nin

Rekomendi nin

Reguloj

Helpopaĝo

Subteni nin

RSS-fluoj


5.3 Nova retaliro por Esperantologio – Esperanto Studies (EES)
Interesiĝantoj pri la reta eldono de la esperantologia revuo “Esperantologio – Esperanto Studies (EES)”, kiun redaktas prof. Christer Kiselman, eble rimarkis malhelpon aliri la dosierojn. Jen la nova adreso: http://www2.math.uu.se/esperanto/ .
Pri la revuo ni i.a legas:

La revuo estas publikigata en du formoj, tamen enhave identaj: presita sur papero kaj rete alirebla.


La unua kajero, ampleksanta 80 paĝojn, estis publikigita la 26-an de julio 1999.
La dua kajero enhavas tri artikolojn kaj kvar recenzojn. Ĝi aperis la 17-an de majo

2001.
La tria kajero enhavas tri artikolojn kaj unu recenzon. Ĝia papera versio aperis la 23- an de julio 2005; la reta la 31-an de julio 2005.


La kvara kajero enhavas kvin artikolojn kaj unu recenzon. Ĝia papera versio aperis la 25-an de julio 2009; la reta la 5-an de aŭgusto 2009. La kovrilaj paĝoj estas en aparta dosiero ĉifoje.
La 5-a kajero estas preparata.
5.4 Pri Comenius en la reto
La 28-an de marto 2011 oni rememoras la naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592-1670) – Comenius/Komenio, nomata ne nur "Instruisto de la nacioj", sed ankaŭ "Prapatro de la ideo de la internacia lingvo".

Siajn pensojn kaj opiniojn pri tiu temo li resumis en siaj du verkoj "Via lucis" (Vojo de Lumo) kaj "Panglottia" (en la unua plejparte teorie, en la dua li prezentis ankaŭ siajn konkretajn proponojn).

Omaĝe al la naskiĝtago de Komenio ni prezentis en la retejo de Ĉeha E-Asocio aktualaĵon http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vojo-de-lumo-de-komenio.html - kiu rilatas al kreo de aparta albumo kun esperantigitaj verkoj kaj sonregistraĵo, kun aparta substreko al "Vojo de Lumo", kie li priskribas siajn ideojn pri neceso kaj kvalito de la universala lingvo kaj manierojn de ĝia ebla estigo. Mi opinias, ke baza kono de lia verkaro devintus esti parto de nia ĝenerala klereco.

Pavla Dvořáková (pavla.esperanto@gmail.com )
5.5 Giganta libro-brokantejo
En la reto ekzistas diversaj librovendejoj kaj brokantejoj. Unu el la plej grandaj certe estas la germanlingva (sed enhave internacia) libro-brokantejo “Zentrales Verzeichnis Antiquarischer Bücher” (Centra registrejo de brokantaj libroj).

Pli ol 3000 profesiaj libro-brokantistoj el 27 landoj ofertas pli ol 35 milionojn da titoloj ne nur en la germana sed ankaŭ en aliaj lingvoj, krome muziknotojn, grafikaĵojn, aŭtografojn, bildkartojn, muzikdiskojn.

Jen la aliro: http://www.zvab.com/index.do .
5.6 Arkivo de germana filologio
En la jara raporto pri la publikaĵoj sur la kampo de germana filologio (Jahresbericht über die Erscheinungen auf dem Gebiete der germanischen Philologie,1880-1954) oni ankaŭ trovas materialojn pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj. La aliro:

http://www.archive.org/details/jahresberichtb25geseuoft
Se oni anstataŭas la ciferon 25 per 01-10 kpt. oni povas traserĉi la jarkolektojn.
(Laŭ informo de Roland Schnell)

6 Personaj bibliografioj
6.1 Ed Borsboom okaze de lia 75-jariĝo
6.1.1 Biografieto
Ed Borsboom naskiĝis en Hago, Nederlando, la 14-an de Majo 1936. Li studis germanistikon kaj instruis la germanan lingvon en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999.

Li lernis Esperanton en 1951, helpis dum siaj liberaj horoj en Internacia Esperanto-Instituto (IEI) ĉe Andreo Cseh, aktivis en TEJO, kaj fariĝis ŝtata tradukisto por Esperanto.

En 1976 aperis lia biografio pri Lanti. Dum la 80-aj jaroj li ĉiusomere donis kursojn pri Esperanto-literaturo en La Chaux-de-Fonds ĉe Claude Gacond kaj ekde la 90-aj jaroj en Kvinpetalo ĉe Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange.

En 1984 li editoris 66 kolumnojn de Cseh “Vortoj de Andreo Cseh”, en 2003 li publikigis la biografion “Vivo de Andreo Cseh”, en 2010 modernigis la 6-an eldonon de “Konversacia Vortaro” de Cseh el 1930.



Ed Borsboom kunlaboris 20 jarojn en la redakta stabo de “Literatura Foiro” kaj poste dum sama periodo en “La Gazeto”. Depost 1995 li prezidas la estraron de Internacia Esperanto-Instituto (IEI).

La legantoj de IpI tre kore gratulas al la jubileulo, se ankaŭ postdate...




6.1.2 Publikaĵoj

Monografioj kaj kontribuoj en antologioj



1968

Nederlando – nacio en Okcidenta Europo (trad. el la nederlanda), eld. la Ministerio por Eksteraj Aferoj. Den Haag, 65 p.
1976

Vivo de Lanti. Parizo: SAT 273 p.
1978

Nederlando (trad. el la nederlanda), eld. la Ministerio por Eksteraj Aferoj, Den Haag, 47 p.
1984

Vortoj de Andreo Cseh (Red.), Saarbrücken: Iltis / De Bilt: Societo Andreo Cseh, 210 p.
1989

Tra l’silento (postparolo, 5-a eldono), Wien: Pro Esperanto/ Budapest: Hungara Esperanto-

Asocio-Budapest p. 25-28.


2003

Vivo de Andreo Cseh, Den Daag: Internacia Esperanto-Instituto, 313 p.
2010

Konversacia vortaro (Red.), Den Haag: Internacia Esperanto-Instituto, 111 p.

“De TJO al TEJO al TONKIN”. En: Detlev Blanke / Ulrich Lins (Hrsg.), La arto labori kune. Festlibro por Humphrey Tonkin, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 507-513.


Artikoloj en revuoj

rec. = recenzo


1960

“Memoroj pri eleganta urbo”. En: La Praktiko, junio, p. 86-88.


1965

“Rimarkinda verko” (rec. Libro de amo). En: Nederlanda Esperantisto, julio/aŭg., p. 63-64.


1966

“Mio mia” (rec. Mio mia). En: Esperanto, januaro, p. 9.


1971

“Inda monumento por Heinrich Heine” (rec. Kantoj kaj romancoj). En: Nederlanda Esperantisto, aŭgusto.


1974

“Atako al milito” (rec. La krimo de l’milito). En: Esperanto, marto, p. 54.

“La flavaj gantoj de Ernest Drezen”. En: Esperanto, julio/aŭgusto, p. 130-131.

“Kontaktoj kun sindikatoj”. En: Sennaciulo, oktobro, p. 167.



1976

“Drinkokanto”. En: Literatura Foiro, oktobro, p. 12.

Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.


1977

“La netaŭgeco de latino” (rec. Int. Lingvo en eklezio kaj mondo). En: Dialogo,jan.-marto,

p. 8.

“Trafis la ĝustan tonon” (rec. Rimletero). En: Dialogo, jan.-marto, p. 28.



“Babilante kun Manders”. En: Literatura Foiro, oktobro, p. 9-10.
1978

“Kvazaŭ la originalo” (rec. Ribela saĝo). En: Dialogo, jan.-marto, p. 10.

“Fajna Lingvosento” (rec. Trigroŝa romano). En: Dialogo, apr.-sept., p. 30-31.

“Kiu tradukis” (rec. Koloraj nuboj). En: Dialogo, apr.-sept., p. 29.

“Ne tiele parolis Zaratustra” (rec. Tiele parolis Zaratustra). En: Dialogo, okt.-dec., p. 42-43.
1979

“Ŝulca Volapukaĵo” (rec. La perdita honoro de iu Katarina Blum). En: Dialogo, jan.-marto,

p. 9.

“La vivo je la servo de la verda stelo”. En: Literatura Foiro, junio, p. 5.


1980

“Hendrik de Hoog sepdekjara”. En: Literatura Foiro, aprilo, p. 31-32.


1981

“Panoramo de Esperanta literaturo” (rec. Panorama de Esperanta literaturo). En: Literatura



Foiro, aŭg., p. 17-18.
1982

“Kluba historio” (rec. La Esperanto-movado en Uppsala). En: Dialogo, sept.-dec., p. 54.


1983

“H. J. Bulthuis en retrospektivo”. En: Literatura Foiro, febr., p. 5-9.


1984

“Dedektiva Piĉalo” (rec. La mortsonorilo de Chamblay). En: Dialogo, jan.-aprilo, p. 12-13.

“1954-1984: post 30 jaroj”. En: Transalpa Esperantisto, n-ro 11, aprilo-junio, p. 7.

“Leender Deij, vortiganto de teruraĵoj”. En: Literatura Foiro, junio, p. 5-6.


1985

”... kaj ŝipo ne aperis”. En: Literatura Foiro, aŭg., p. 22-24.


1986

“Fascina provo de naturalisma lingvo-uzo” (rec. Lenz). En: Dialogo, majo-dec., p. 24-27.


1987

“Nia mantelo por la J-Jaro”. En: Literatura Foiro, febr., p. 26-27.

”Leginda por pli granda publiko” (rec. Naturalismo kaj skemismo). En: Dialogo, okt.-dec.,

p. 59-61


1988

“Meditiga enhavo” ( rec. Pensoj okaze de la cent-jara jubileo de Esperanto). En: Dialogo,

jan.- majo, p.12-14

”Vortaj ludoj”(rec. Vortaj ludoj). En: Literatura Foiro, junio, p. 47-48.


1989

“Sub cirkotendo” (rec. Sub cirkotendo). En: Literatura Foiro, febr., p. 52-53.


1991

“Margarete Saxl, eminenta nekonato”. En: Literatura Foiro, aŭg., p. 20-24.


1993

“Nia familia tablo” (kun Gerrie van Geffen). En: Literatura Foiro, febr., p. 52-53.

“Ŝirjaev, la favorata”. En: Literatura Foiro, junio, p. 143-146.

”Ekparolas la arĥivoj” (rec La vivo kaj morto de Vladimir Varankin 1902-1938). En:



Esperanto, julio-aŭg., p. 7-8

“La reviviĝo de Ivan Ŝirjaev” (rec. La dormanta grafino). En: La Gazeto, okt., p. 6-8.


1994

“Makkink, la pura klara mens’ “. En: Literatura Foiro, dec., p. 289-292.


1995

“Kiu estis Andreo Cseh?” En: Literatura Foiro, junio., p. 121-124.


1996

“Predu min, sinjorino” (origina titolo “Eli Urbanova, nia unika hetajro”, (rec. Hetajro

dancas). En: Literatura Foiro, junio, p. 143-145.
1999

”Julius Glück, eminenta propagandisto de Esperanto”. En: La Gazeto, aprilo, p.13-14.


2001

“Jo Punt 1906-2001”. En: Fen- X, nov.-dec., p. 10-11.


2003

”Ĉu lasta poemaro de Eli Urbanova?” (rec. Rapide pasis la temp’). En: La Gazeto, dec.,

p. 22-23.
2005

“Gratulon al Frans Makkink”. En: La Gazeto, junio, p. 8.


2006

“Monumento por Adolf Mildwurf”. En: La Gazeto, jan., p. 12-13.

“Thomas Mann en Esperanto” (rec. Lotte en Weimar). En: La Gazeto, dec., p. 25-28.
2007

“Cent jaroj da vigla agado” (rec. “Esperanto, Lingvo kaj Kulturo en Berlino”). En: La Gazeto,

junio, p. 25-26.

“Bona svisa vino al la fino” (rec. Universalaj Lingvoj en Svislando). En: Svisa Esperanto-



Societo informas, julio-sept., p. 25-28.

”Bonvena ŝtopo en nia historiografia breĉo” (rec. Historio de Esperanto de Korĵenkov). En:



Esperanto, nov., p. 232.
2008

“Tonkin kaj Shakespeare”. En: La Gazeto, aprilo, p. 31-33.

”Traduko klara kaj travidebla”” (rec. La morto en Venecio). En: La Gazeto, dec., p. 23-24
2009

“Ewa Bondar, la inspirata”. En: La Gazeto, junio, p. 34.


2011

“Eva Farkas, altkvalita Ĉe-instruistino”. En: La Ondo de Esperanto, marto, p. 10-11.


6.2 Kompleta bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke
En IpI 76 (1/2011), p. 20-27 aperis elekto de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Intertempe aperis la (preskaŭ) kompleta bibliografio de lia verkaro.

Ĝi estas dulingva kaj pro tio ne nur uzebla por germanlingvuloj sed ankaŭ por esperanto-parolantoj:


Becker, Ulrich (2011, Hrsg./Ed.): Interlingvistiko kaj Esperantologio. Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj./ Interlinguistik und Esperantologie. Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto. New York: Mondial, 234 p.

(1958 – 2010: 1207 registritaj bibliografiaj unuoj).


Jen la enhavo:
- Vorwort des Herausgebers / Antaŭparolo de la Editoro

- Einführung in die Bibliographie / Enkonduko en la bibliografion

- Biographie / Biografio

- Abkürzungen / Mallongigoj


A Veröffentlichungen von / Publikaĵoj de Detlev Blanke
1 Monographien / Monografioj (M)

2 Herausgegebene Sammelbände / Redaktitaj antologioj (R)

3 Herausgabe und Herstellung gebundener Manuskripte / Redakto kaj produktado de binditaj manuskriptoj (Man)

4 Übersetzungen / Tradukoj (Tr)

5 Redaktion von Periodika / Redakto de periodaĵoj (Per)

6 Diverses / Diversaĵoj

7 Artikel, Rezensionen und Beiträge in Sammelbänden /

Artikoloj, recenzoj kaj kontribuoj en antologioj


B Veröffentlichungen über / Publikaĵoj pri Detlev Blanke
8 Deutsch / en la germana

9 Esperanto

C Listen und Indizes / Listoj kaj indeksoj
10 Periodika / Periodaĵoj

11 Rezensierte Werke / Recenzitaj verkoj

12 Namensindex / Nomindekso

13 Sprachen / Lingvoj

14 Sachindex

15 Temindekso


6.3 Karl-Hermann Simon (1930-2011) kaj liaj verkoj
La 28-an de Marto 2011 forpasis la forstsciencisto kaj terminologo Karl-Hermann Simon el Eberswalde/Germanio. En IpI 76 (1/2011), p. 5-8 ni detale informis pri libro, aperinta en 2010, redaktita de Detlev Blanke kaj Stefan Panka, kiu enhavas liajn ĉefajn eseojn en la germana kaj en Esperanto pri la forstfaka vortaro, “Lexicon silvestre”.

Por honori la forpasinton ni aperigas la liston de liaj publikaĵoj rilate al la forstfaka lingvo.


Mallongigoj
I Unua volumo (prima pars)

II Dua volumo (secunda pars) ktp.

Red. redaktis


I/fr/2 Unua volumo, franca versio, dua eldono

cs Ĉeĥa

de Germana

en Angla

eo Esperanto

et Estona

fr Franca

hr Kroata

lv Latva

pl Pola

ro Rumana

ru Rusa

sl Slovaka

sq Albana

tr Turka


1982

(kun J. Kutz): ”Al kelkaj energiproblemoj el la vido de la arbarmastrumado.”. En: Vlastimil Novobilský, Zdeněk Pluhař (Red.), Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko (AEST). 13.-15.8.1982 en České Budějovice. Prag: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, p. 20 – 25.


1984

“Pri la taksado de la endanĝerigo de agrokulturaj terenoj pro malfruaj frostoj“. En: Zdeněk Pluhař, Vlastimil Novobilský (Red.), Kolekto de la referaĵoj el la internacia seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko (AEST). Brno: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, p. 31-39.


1985

(kun Gunter Ritter kaj Rudolf Lützke): „Pri la bilancado de la akvobuĝeto de unuopaj arbejoj en la ebena regiono de GDR“. En: Aleš Bednařik, Ján Mužlay (Red.), Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko (AEST’81). Kolekto de referaĵoj de konferenco okazinta 14.-17.08.1981 en Žilina, Vol. I, Žilina: Asocio de Esperantistoj de SSR, p. 95-100.


1988

„Al la raciigo de terminologia kaj vortara laboroj”. En: AEST’88. Raciigo en Scienco kaj Tekniko. Poprad: Slovakia Esperanto-Asocio, p. 136 – 140.



1990

(kun Ingward Ullrich kaj Elsbeth Pluquet): „Vorschlag zur Klassifizierung von Termini auf dem Gebiet des Forstwesens“(Propono pri la kasifiko de terminoj sur la kampo de la forstfako). En: Beiträge für die Forstwirtschaft 24(1990),3, p.146-14.


1992

Lexicon silvestre. Prima pars. Provekzemplero (Kun helpo de Fame-Fondaĵo, Stuttgart/Germanio), Eberswalde-Finow, 431 p. (ekzemploj en 25 lingvoj).
1993

„Lexicon silvestre - ein neuartiges Forstwörterbuch“. En: Beiträge zur Forstwirtschaft und Landschaftsökologie 27(1993), Nr. 1, p. 43-44.


1994

(kun Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth): „Lexicon silvestre, Prima pars“ kun novaj vortradikoj. Scienca Revuo, Vol. 45 (1994), Nr. 2 (165), p. 35-40.


1995

Lexicon silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I/ eo) kun difinoj. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde 1995, ISBN 3-931 262-09-1, Unua eldono, 84 S. (bindita).

(kun Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth): "Lexicon silvestre" - novspeca eldono en la forstfaka literaturo. En: Petr Chrdle (1995, Red.), La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto, Prag: Ĉeĥa Esperanto-Asocio, p. 93-99.

[Red]: Lexicon silvestre, Słownik leśnictwa, Część polska (I/pl). Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 53 p.
1996

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutscher Teil (I/de) mit Definitionen. Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 118 p.


[Red] Lexicon silvestre, Dictionnaire de foresterie, Version française (I/fr/2) avec des définitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 125 p.
1997

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (I/eo/2) kun difinoj. Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 84 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (I/de/3) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 95 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionary of Forest Affairs, English Version (I/en/2) with Definitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., S. 125 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dicţionar forestier, Versio română (I/ro/1), Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 52 p.

[Red] Lexicon silvestre, Šumarski riječnik, Hvratski dio (I/hr/1), Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 94 p.

[Red] Lexicon silvestre, Ormancılık Terimleri Sözlüğü, Bölüm (I/tr/1) (Açıklamalı), Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 58 p.

„Die Internationale Sprache Esperanto im „Lexicon silvestre“. En: Ulrich Becker (1997, Red.), Terminologiewissenschaftliche Aspekte der Interlinguistik. Interlinguistische Informationen, Beiheft 2, Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V., p. 13-15.


1998

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (II/eo/1) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 82 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (II/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 117 p.

(kun Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth): ‚Lexicon silvestre’. Leksikono kaj Vortaro kun Novaj Spertoj. Scienca Revuo Vol. 49 (1998), Nr. 1, p. 11-17.


1999

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (III/eo/1) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 97 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (III/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 144 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionnaire de foresterie, Version française (II/fr/1) avec des définitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 120 p.

[Red] Lexicon silvestre, Lesnický slovník, Česká verze (II/cs/1) s definicemi, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 98 p.

(kun Ingward Ullrich): Prinzipien des multilingualen Forstwörterbuches „Lexicon silvestre“ mit Esperanto-Teil. En: Ulrich Becker (1999, Red.): Interlinguistik und Lexikographie. Interlinguistische Informationen, Beiheft 5, Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V.,

p. 40-51.
2000

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (I/de/4) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 100 p.

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (II/eo/2) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 87 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (II/de/2) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 151 p.

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (IV/eo/1) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 103 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (IV/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 163 p.

(kun Ingward Ullrich): „Spertoj sur la vojo al terminologia prilaborado de la forstfaka lingvo“. En: Scienca Revuo, Vol 51 (2000), Nr. 2, p. 32-41.
2001

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (I/eo/3) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 107 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionary of Forest Affairs, English Version (II/en/1) with Definitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 164 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionnaire de foresterie, Version française (III/fr/1) avec des définitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 151 p.

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (V/eo/1) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 115 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (V/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 194 p.

[Red] Lexicon silvestre, Лecной Cлoвapь, Pyccкaя вepcия (I/ru/1) c дефинициями, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 97 p.

(kun Ingward Ullrich): ”Erfahrungen bei der terminologischen Bearbeitung der forstlichen Fachsprache“. En: Detlev Blanke (Red.), Sprachenpolitik in Europa. Interlinguistische Informationen, Beiheft 6. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V, p. 146 – 157.

(kun Boris Dimitrov Marinov, Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth): „Pri la internacia lingva interkompreniĝo kadre de la forsta fako“. En: Sabine Fiedler, LIU Haitao (2001, Red.), Studoj pri interlingvistiko. Studien zur Interlinguistik. Festschrift für Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. Dobřichovice: KAVA-PECH, p. 639-651.

(kun Boris Dimitrov Marinov, Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth): “On the International Language Communication in the Field of Forestry” (resumo). Informilo por Interlingvistoj (Rotterdam), 10, Nr. 39 (4), p. 18.


2002

(kun Boris Dimitrov Marinov kaj Ingward Ullrich): „Erfahrungen mit Normtermini in Esperanto“. En: Detlev Blanke (Red.), Plansprachen und ihre Gemeinschaften, Interlinguistische Informationen, Beiheft 8, Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V.,

p. 115 – 122.

(kun Boris Dimitrov Marinov, Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth): „Zur internationalen sprachlichen Verständigung im Forstwesen“. En: Beiträge für die Forstwirtschaft und Landschaftsökologie 36(2002), Nr. 1, p. 21-26.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (IV/de/2) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 192 S.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionnaire de foresterie, Version française (IV/fr/1) avec des définitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 167 p.

[Red] Lexicon silvestre, Lesnický slovník, Česká verze (I/cs/3) s definicemi, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 113 p.

[Red] Lexicon silvestre, Lesnický slovník, Česká verze (II/cs/2) s definicemi, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 119 p.

[Red] Lexicon silvestre, Gozdarski slovar, Slovenski verze (I/sl/1) z definicijama, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 61 p.

[Red] Lexicon silvestre, Meža nozares vārdnīca, Latviskā versija (I/lv/2), Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 51 p.

[Red] Lexicon silvestre, Metsanduslik sõnaraamat, Eestikeelne osa (I/et/1) koos seletustega, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 61 p.
2003

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (III/de/2) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 151 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (V/de/2) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 151 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionnaire de foresterie, Version française (V/fr/1) avec des définitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 194 p.

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (VI/eo/1) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 81 p.

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (VI/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 131 p.

[Red] Lexicon silvestre, PJESA E PARE, Fjalor i pylltarise, Versioni shquip (I/sq/1) me definicionet, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 76 p.

(kun Ingward Ullrich): „Prinzipien des multilingualen Forstwörterbuches „Lexicon silvestre“. En: Detlev Blanke (2003, Red.): ProCom’98. Sektion 3 „Terminologiewissenschaft und Plansprachen“. Beiträge der Internationalen Konferenz Professional Communication and Knowledge Transfer (Wien, 24-26 August 1998). Infoterm-TermNet. Interlinguistische Informationen, Beiheft 10. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V., p. 110-127.

(kun Horst Weckwerth kaj Klaus-Peter Weidner): „La plurlingva vortaro Lexicon silvestre (Ls) sur CD“ (Das mehrsprachige Wörterbuch Lexicon silvestre (LS) auf CD. En: Zdeněk Pluhař (2003, Red.), Fakaj Studoj en Esperanto. Dobřichovice: KAVA-PECH, p. 75-78

(kun Horst Weckwerth kaj Klaus-Peter Weidner): „Das „Lexicon silvestre“ als CD“. En: Detlev Blanke (2003, Red.), Plansprachen und elektronische Medien. Interlinguistische Informationen, Beiheft 9. Berlin: Gesellschaft für Interlinguistik e.V., p. 98-101.


2004

[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (I/de/5) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 145 p.

[Red] Lexicon silvestre, Vortaro de forsta fako, Esperantlingva versio (VII/eo/1) kun difinoj, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 87 p.
[Red] Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (VII/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 140 p.
2005

[Red] (2005): Lexicon silvestre, Wörterbuch des Forstwesens, Deutsche Version (VIII/de/1) mit Definitionen, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 148 p.

[Red] Lexicon silvestre, Dictionnaire de foresterie, Version française (VI/fr/1) avec des définitions, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 118 p.
2007

[Red] Lexicon silvestre, Słownik z zakresu terminologii leśnictwa, Część polska (I/pl/1) z definicjami, Eberswalde: Förderverein „Lexicon silvestre“ e. V., 46 p.


7 Revuoj
7.1 La revuo grkg akceptas fakajn tekstojn
Kiel la listo en IpI 74, p. 7-13, montras, la tradiciriĉa klerigkibernetika revuo “Grundlagen-studien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft/Humankybernetik“ (“Bazaj studoj pri kibernetiko kaj humansciencoj/homkibernetiko”, grkg/Humankybernetik, en 2011 jam en la 52-a jaro!) ofte publikigas interlingvistikajn tekstojn. Ekde 2010 ĝi publikigas “galerion de sciencaj aŭtoroj”, kie aperas aŭtoroj kun tipa teksto, foto kaj elekto de siaj publikaĵoj.
La redaktorino, d-rino Věra Barandovská-Frank, invitas tiujn fakulojn, kiuj interesiĝas pri la temaro de la revuo, kontribui. La lingvoj estas la germana, angla, franca, itala kaj Esperanto, la resumo en alia lingvo ol tiu de la teksto, ofte en Esperanto. Provnumeron vi ricevos laŭpete. Sendu viajn demandojn, petojn kaj proponojn al vera.barandovska@uni-paderborn.de.
7.2 European Journal of Language Policy, tria kajero
En IpI 71 (p. 22), 74 (p. 18) kaj 75 (p.15) ni prezentis la enhavtabelojn de la nova lingvopolitika revuo, kiu koncentras sin al lingvaj problemoj de Eŭropo. Rimarkindas, ke ankaŭ konataj interlingvistoj jam kontribuis al la revuo, tiel en kajero 2(2010)1, la entute tria numero, Sabine Fiedler.

Kaj en la sube prezentita kajero aperas artikolo de la finna interlingvisto Jukka Pietiläinen. La revuo aperas jare kun du kajeroj.


Jen la enhavo de la unua kajero de la tria jaro: 3.1(2011):
Editorial

Michael Kelly
Articles
Public opinion on useful languages in Europe

Jukka Pietiläinen

Foreign language policy addressed to Greek primary and secondary education: teachers’ viewpoints and students’ attitudes towards plurilingualism



Eleni Griva and Sofia Iliadou
Language policy in Swedish higher education: a contextualised perspective

Béatrice Cabau
Issues in institutional language policy: lessons learned from peace-keeping in Bosnia Herzegovina

Michael Kelly
Interventions
Entre Gerfaut et Germinal, Le GERFLINT : de quelques inférences, ellipses et paraboles sur la nécessité imperieuse de défendre le plurilinguisme

Jacques Cortès
Burning and new emerging issues - short- and medium-term challenges

Wolfgang Mackiewicz
Graz Declaration on Language Education 2010
European Universities in need of HELP! (Higher Education Language Policy)

Régis Ritz
LanQua Toolkit: The Quality Model

Youth on the Move


Eurobarometer on graduate employability
The Paris Declaration
Questions parlementaires
Portalingua : peser les langues du monde

Louis-Jean and Alain Calvet
7.3 Novaj eldonoj de Interlingvistikaj Kajeroj (Inkoj)
En IpI 74 (3/2010), p. 19-20, ni prezentis novan interlingvistikan revuon, kiu ekzistas nur en la reto. Ĝin redaktas kelkaj italaj lingvistoj. La reta aliro estas jena:

http://riviste.unimi.it/index.php/inkoj/issue/view/80
Sube ni prezentas la enhavtabelojn de la 2-a kaj 3-a kajeroj:
La enhavo de Vol 1, kajero 2  (2010)
Lettere contro Natura. Il gioco artificiale delle lettere e dei numeri / Kontraŭnaturaj literoj. La artefarita ludo de la literoj kaj de la ciferoj.

Paolo Valore

Saturno, Giove, Marte e Filippo: le quattro chiavi del Codice Bellaso / Saturno, Jupitero, Marto kaj Filippo: la kvar ŝlosiloj de la Kodo de Bellaso



Massimo Rizzardini
The (inter)linguistic ecology of education / La (inter)lingva ekologio de la edukado

Mark Fettes
Comunicazione internazionale e libero pensiero: Esperanto tra pianificazione linguistica e religiosa / Internacia komunikado kaj libera penso: Esperanto inter lingvistika kaj religia planado

Davide Astori
Stojan Ĝuĝev – Interlingvistika Utopiismo

Federico Gobbo
"Word and Object" – 50 Years Later

Paolo Valore
Recenzoj:
Achille C. Varzi – Il mondo messo a fuoco.

Ettore Brocca
Emanuele Banfi, Nicola Grandi – Le lingue extraeuropee: Americhe, Australia e lingue di contatto

Leonardo Caffo
La enhavo de Vol. 2, kajero 1 (2011) (la tria kajero entute):
L’arte occulta della cifra: la crittografia moderna di Leon Battista Alberti / La kaŝita arto de la ĉifro: la moderna kriptografio de Leon Battista Alberti

Massimo Rizzardini
The impossibility of an Esperanto linguistics / La neebleco de priesperanta lingvoscienco

Ken Miner
Written in the wind: Francesca Phillips & el Silbo of La Gomera

Alessandra Maria Carfì
Language Whistling: a Comparison between Silbo and Solresol / Lingva fajfado: komparo inter Silbo kaj Solresol

Federico Gobbo
Il silbo, la lingua degli uccelli e le tradizioni iniziatiche / Silbo, la birdolingvo kaj la inicaj tradicioj

Francesca Gualandri
Premio «Giorgio Canuto» per le tesi di laurea in Interlinguistica ed Esperantologia

Paolo Valore
Linguaggio e realtà: prospettive storiche e teoretiche.

Paolo Valore
Recenzoj:

F. Berto – L'esistenza non è logica. Dal quadrato rotondo ai mondi impossibili



Costanza Brevini

La Chaux-de-Fonds, 17-21 aŭgusto 2009: Aktoj de la unua Simpozio pri Homaranismo en KCE



Paole Valore
8 Publikaĵo de ILEI: Simpozia kajero de Parma
ILEI kun plezuro anoncas la aperigon de la Simpozia Kajero el nia Konferenco en Parma en 2006, kiu estis organizita kunlabore kun la Universitato de Parma (Departamento pri Fremdaj Lingvoj kaj Literaturo), Itala Esperanto-Federacio kaj la itala sekcio de ILEI. La kajero estas trilingva (Esperanta, angla, itala) kun 53 grandformataj paĝoj. Ĝi troviĝas nun en la retejo de ILEI <www.ilei.info> en PDF formato (PDF-varianto 1.5). Ĝi aldoniĝas tie al la kajero el Krakovo, kie okazis Simpozio en 2009. Tiuj verkoj ricevos plian kontroladon, prepare al dua reteldono, kiu formos la bazon por fizika aperigo en tre modesta eldonkvanto. Ni kore dankas al la organizintoj de tiu evento, al nia redaktoro Jozefo Nemeth kiu akceptis la komision de la nova estraro plenumi la lastajn partojn de la enpaĝiga kaj kunordiga laboro, al la lingvaj reviziintoj, kaj al la kontribuintoj, kiuj devis tro streĉi sian paciencon, atendante tra kvar jaroj por vidi la fruktojn de sia laboro. Jen la enhavo de la kajero:
- Davide Astori Esperanto en Parma kaj la rolo de Giorgio Canuto

- Humphrey Tonkin Fremdlingva studado en Usono: Demandoj kaj problemoj

- Augusto Carli Lingvoj de la internacia scienca komunikado

- Mauro La Torre Interlingva Edukado: strategioj kaj solvoj (resumo)

- Federico Gobbo Pedagogiaj modeloj por la distanca lingvolernado. La kazo de Esperanto

- Jean-Pierre Boulet Lernado de Esperanto kiel edukado al paco

- Aida Čižikaitė, Verba tempsistemo en Esperanto (resumo)
La kajero krome prezentas apendice resumon pri la enhavo de la Simpozio en Kaunas, Litovio en julio 2005. La retversioj de la kajeroj el Parma kaj Krakovo estas senpage je via dispono, sed ni petas vin memori, ke ech reteldono por ILEI tute ne estas senkosta! Por helpi al ni kovri tiujn kostojn, kaj realigi la aperigojn de la kajeroj en presita formo, kaj subteni la novan simpozion en Kopenhago en julio 2010, viaj donacoj al nia Fonduso Szerdahelyi tre bonvenas. Legu pri niaj fondusoj kaj kasoj en la financa parto de la retejo www.ilei.info, ene de la rubriko 'Dokumentoj'. Antaudankon pro via subteno, kaj agrablan legadon!

Stefan MacGill, Prezidanto, ILEI
___________________________________________________________________________

Eldonas: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA), Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. www.esperantic.org . ISSN 1385-2191. Redaktas: Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, tel.: 49-30-54 12 6 33, fakso: 49-30-54 98 16 38, detlev@blanke-info.de. Mendu nur ĉe UEA. Kontribuojn sendu nur al la redaktoro, per retpoŝto aŭ KD. Artikoloj sen aparta indiko pri aŭtoreco kutime estas kompilitaj de la redaktoro. Represo kun fontindiko estas permesata. Bv. sendi pruv-ekzempleron. Oni ĉefe bibliografias viditajn materialojn. Kunlaborantoj el ĉiuj mondaj regionoj bonvenaj.IpI riceveblas laŭpete senpage de CO de UEA .

1 Aparte pri tiu temo kp. D. Blanke, Ĉu instrui nur la lingvon? Kiel trovi, teni kaj aktivigi homojn kun specifaj kapabloj? Kelkaj personaj spertoj. En: Internacia Pedagogia Revuo 41(2011)1, p. 7-13.






Elŝuti 157.95 Kb.

  • Enhavo
  • Monografioj kaj kontribuoj en antologioj

  • Elŝuti 157.95 Kb.