Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo6/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   30

3. La 1-a kongreso de Esperanto ĉe Boulojne - sur- Maro.


En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de la vojo ?

Tra densa mallumo briletas la celo

Al kiu kuraĝe ni iras

Simile al stelo en nokta ĉielo,

Al ni la direkto iras.

Pri tiaj spertoj kunparolis aŭdantaro en plena salonega Varmo vastiĝis sub lamparo. Ekscita tremo ruliĝis tra l’amaso dum atendo… Subite eksonis la muziko de l’himno la Espero:



En la mondo venis nova sento,

Tra la mondo iras forta voko

Per flugiloj de facila vento

Nun de loko flugu ĝi al loko.

Samtempe ĉiuj stariĝis… jen sur scenejo, kun estraro de l’ kongreso, eniris la amata Majstro de la lingvo - esperanto. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l’urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis ĉesis la bruadon. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liajn vortojn kiu sola vibris:

« Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas…

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, la mondo ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo ; ne kunvenis ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo ; ne kunvenis regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la mondo ; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas ; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : ĝi estas sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misterajn fantomojn ; la okuloj ili ne vidas, sed la animo ili sentas : ili estas imagoj de l’tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos… 



Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian, sed kia grandega diferenco estas inter ili reciproka kompreniĝado kaj la nia !... Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝeneta antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera, en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas ; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio ; kaj la unu fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciaco al alinaciaco, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭ tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj…

Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro ; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj !


  1. Deklaracio pri Esperantismo.

Dum la unua esperanta kongreso pri Esperanto, per parolado konate sub la nomo : « Deklaracio pri Esperantismo », hodiaŭ represita en ĉiuj esperantaj libroj, li difinis la celojn de la Esperantismo sekvantmaniere:

1°) Esperanto estas neŭtrala lingvo, kiu donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblecon kompreniĝadi facile inter ili.

2°) Esperanto, sole elprovita lingvo arta, ne devas plu esti temo por teoriaj disputadoj

3°) Esperanto estas « nenies propraĵo », nek en rilato materia, nek en rilato spirita. Ĝia aŭtoro rifuzis ĉiujn personajn aŭtorrajtojn kaj privilegiojn.

4°) La sola, unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto, estas la verketo « Fundamento de Esperanto », en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon pri ĝi.

5°) Esperanto estas nomata iu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon, tute egale kia ajn estas lia celo, uzante la lingvon.

Théophile Cart en la kolono de Lingvo Internacia, estos unu el defendanto de Fundamento. Partiano de ortodokcio de la langvo, kaj partiprenis al diskuto pri morfologio kaj sintakco kiu skuis la esperantajn cirklojn je la komenco de la jarcento, tiel kiel al polemikoj kiuj tiam metis. Dangero unueco por esperanta kolektivo. Por protekti esperanton kontraŭ ĉiu ideologia drivado, Boulogne-sur-Maro kongreso adoptis la deklaracion pri Esperanto kiu specifis interalie: «Uzi kaj praktiki esperanton estas peno disvastigi tra la tute tutmonde kiel parolkapablo de la neŭtrala lingvo kiu, sen enmiksiĝi en la internaferoj de la popoloj kaj sen celi la malpli de la mondo elimini la naciaj lingvoj ekzistante, donus al homoj diversaj naciaj ebleco kompreni sin; kiu povus servi lingvo pri akordigo en la sino de la institucio de landoj aŭ diversaj naciecoj estas en lingva konflikto; kaj en kiu povus esti publicita la faroj kiuj hava egalan intereson por ĉiuj popoloj.

Ĉiu alia ideo aŭ aspiro kiun je tia aŭ tia esperantisto asocias al esperanta movado estas lia propra afero, kies esperanto ne responda estas.» En la okazo, se ia dubo ekzistos pri iu punkto koncernanta la uzadon de la lingvo, la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio montros la solvon elektendan.

Troviĝis en Francujo, por diskonigi la lingvo kaj verki la malfacilaĵojn de la komenco, ekipo tute rimarkinda, konsistanta el famaj scienculoj kondukitaj de kelkaj viroj, kies nomoj ne estas forgeseblaj : Generado Sebert, Carlo Bourlet, Cart, Bastien, Rollet de l’Isle, Archdeacon, Rousseau, kvardeko da membroj de la Scienca Academio, kaj apud ili, Aymonier, Grosjean-Maupin, kies laboron daŭrigas s-ro Waringhien, eminentaj filologoj, kiuj malfermis al la propagando la plej larĝan vojon. Aliaj, sur la praktika tereno, plenumis agadon, pri kiu oni povas almenaŭ diri, ke ĝi ebligis organizi, en la tuta lando, administron de la propagando kapablan doni decidigajn rezultojn.

Viroj kiel Petit kaj Guillaume, Belhoste, Warnier, Hammond, R. Schwartz, René Dubois, Micard en Nantes A. Paris, Marly en Bordeaux, Pouchot, Borel kaj Levin en Lyon, Bourdelon en Marseille, Saget, Humez, Sinoj Honnorat, Royer, Rameau, Ferrand kaj Gallet, Sinjoroj Le Seach kaj Dupuis en Rouen, Laffon, Deligny, Lanti, Ferez, Dejean, Gicquel, kaj ankaŭ Sinjoroj Llech, Houzé, Goerge, Volqueman, Vernay, Chagnoux, R. Bernard, Aussenac, k.t.p;

La familio de Dro Zamenhof, kaj precipe lia filino Lidja kaj lia frato Leono, multe helpis por triumfigi la laboron de la Majstro. Lidja Zamenhof faris, en kursejoj de ĉiuj landoj, kun eksterordinara kompetenteco, esperantajn lecionojn laŭ rekta metodo, kies rezultoj estis tute rimarkindaj. Grupestroj kaj federaciestroj, faris la plej grandajn servojn al la Esperantismo. Ni aŭskultu kion tion diras al ni, s-ro Andreas Kunzli, pri la vivo de Zamenhof-jaro 2009.

«Neŭtrala lingvo kaj nova humanisma etiko ». Esperanto, homaranismo kaj cionismo nomiĝas la tri premisoj, sur kiuj baziĝis la tuta pensado, verkado kaj laborado de Dro Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859 – 1917). Eblas kronologie inversigi la vicon de tiuj tri pilieroj laŭ disponebla prioritato ĉe Zamenhof, kiu alterne okupiĝis pri ili, foje pli intense, foje malpli.

Certe oni povus ankaŭ uzi sinonimojn : Esperanto estas la vivanta simbolo de la internacia neŭtrala planlingvo la homaranismo esprimas novtipan humanisman etikon en la nomo, la cionismo klopodis solvi la problemojn de unuopa etno, do de la hebreoj aŭ judoj, al kiu Zamenhof apartenis. Ĉe L. L. Zamenhof ĉiuj tri temoj estis intime kaj nedisigeble interligitaj. Ekskludi unu el ili, ekzemple la judan fonon de Zamenhof, do simple ne eblas, ĉu tio plaĉas aŭ ne. Kompreneble, la Esperanto-movado elektis kaj popularigis nur la ideon de la neŭtrala lingvo, ĉar ĝi konsideras sin movado ne religiece, sed internacia lingvo (aŭ planlingva), dum la homaranismo kiel dubinda doktrino, ĉar konsiderata kiel tro utopia, estis maksimume efektivigebla kiel ‘interna ideo’ de la esperantismo kun la kerna signifo de solidareco kaj amikeco inter la popoloj.

Pri la cionismo Zamenhfo rezignis, kaj li lasis al aliaj la taskon efektivigi ĝin. En la Esperanto-propagando la juda deveno de Zamenhof estis longe prisilentata, eĉ en la Enciklopedio de Esperanto (1934). Ĉi tiun neceson nevidente diktis la cirkonstancoj de konkreta historia periodo. Ĉar en la vivotempo de Zamenhof kaj ankaŭ poste la antisemitismo estis integra elemento de politikaj reĝimoj de diversaj ŝatoj, de Francio kaj Germanio ĝis Pollando kaj Ruslando. Preskaŭ neniu nuntempa esperantisto, krom se li aŭ ŝi estas informita, konscias, ke Zamenhof origine celis krei neŭtralan lingvon ekskluzive por sia propra gento vivante en la diasporo, aŭ ke la lingvo Esperanto estis nur parto de la ‘granda ideo’ de la projekto, kiun Zamenhof nomis homaranismon (pli frue hilelismo), kiu siaflanke sen la judas av-ideo ankaŭ ne estas pensebla8. Feliĉe, kelkaj esperantologoj denove dediĉas atenton al tiu grava temo9. Kaj anstataŭ prihonti aŭ kaŝi la judecon de Zamenhof, ni povas hodiaŭ fieri pri heredaĵo, sendepende de tio, ĉu ni estas kristanoj, ateistoj, sennaciuloj, aŭ io alia, aŭ judoj mem. Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastigis tra la mondo malrapide, sed progrese.

Kompreneble, oni povas kaj devus daŭre okupiĝadi pri lingvistikaj kaj literatursciencaj demandoj lige kun la verkaro de Zamenhof, kvankam multo estas jam farita.

La Rusa revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn, de l’vasta imperio. Ĉu ili scios daŭre liberiĝi interfrate kaj senŝanĝe, kiel komencite ?

Nun, ni estas en 1914, morgaûa de la unua mondmilito, 3.739 personoj el diversaj landoj estis inskribita por portopreni al Pariza Kongreso. Zamenhof pretis partoprini kun aliaj samideanoj, sed tiu kongreso ne okazis ĉar germanaj aŭtoritatoj ordonis malpermeson al Zamehnof venir partopreni al tiu evento. Pritempo venis, la unua mondmilito ekplodis, estis la 2-an de aŭgusto 1914. La milito okazigas malapero da multaj asocioj kaj esperantpublikaĵoj inter aliaj Lingvo Internacia. Dume la milito multaj da esperantistoj mortis. Ni estas jam en 1917, Li (Ludoviko L.Z.) pensadas multe, kaj skribadas urĝe. Nova homaro devas organiziĝi… sed kiom laciga nedormado ! Kiom turmenta la deviga sidado ! Kiom dolora la batado de l’koro ! Ĉu ne li kiu verkis la poemon kiun li titolis « ho, mia kor’… » Ĉu ne li kiu parolis pri la maltrankvileco de la homa koro…Nun jen ankaŭ lia koro ekbatis maltrankvile tiel kiel li kantadis



Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,

El mia brustro nun ne saltu for !

Jam teni min ne povas mi facile,

Ho, mia kor’ !

Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn ! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de Aprilo 1917. Li etendiĝis sur kanapo. Al pordo lia edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita…Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki sed li ne sukcesi. Lia voĉo haltis en la gorĝo. Jen alkuris lia edzino, ŝi helpis lin por residi. Ve ! jam ĉesis bati tiun koron, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la hora liberiga ripozo…



Ho, mia kor’ ! Post longa laborado

Ĉu mi ne venkos en decida hor’ ?

Sufiĉe ! Trankiliĝu de l’batado,

Ho, mia kor’ !

Ĉiu estis farita … Tiel estu !

Pluva, malhela, malvarma tago, la varsoviaj Esperantistoj kortuŝitaj akompanis la ĉerkon en kiu kuŝis la korpo de mortinta fama Doktoro, inicianto de la lingvo Esperanto, paŝo post paŝo al tombejon malĝoje kantante poeton Belmont :

Ne venis Polujo kadavron honori

De filo pollanda, de monda saĝul’…

Ho kiel sangaĝis en mi pola kor’…

Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko

Ĉar mortis bonkora helpant’ okulisto.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • Deklaracio pri Esperantismo.

  • Elŝuti 0.65 Mb.