Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo3/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   30

6. Pri lingvaj egalecoj UEA4 en ĝia atribuo atentigis UN5 pri lingvaj . raktoj.


Ĉu iun tagon estonte tutmonda lingvo uzos difinatan de individuaj bezonoj estus tiom malsama de la hodiaŭa realo ? Tio eĉ ne estas certa. Unue, ne forgesindas, ke la influkapablo de individuo forte dependas de ties ekonomia potencialo. Tio lasus relative senvoĉaj almenaŭ kvin sesonojn de la homaro, ĝuste tiujn kiuj reprezentas almenaŭ kvin sesonojn de la homaro, ĝuste tiujn kiuj reprezentas almenaŭ 90% de ĝia lingva diverseco.

La riĉmondanoj unuflanke, efektive povas postuli sian varian priservadon en ilia propra lingvo, de la greka ĝis la norvega (plue, pli kaj pli en la bulgara, latva, ukraina…studu lapakumojn de multlande vendataj vindotukoj), sed la samaj riĉmondanoj pli kaj pli iĝas parto de komuna reto provizanta ilin per la samaj varoj, muzikoj kaj novaĵoj ofte en unu sama lingvo. Pli kaj pli ili sentas bezonon lerni tiun lingvon (vi jam divenis kiun) por efike rilatumi en tiu reto. Laŭ iuj ideologoj de tiu evoluo, ili baldaŭ forprenos de la denaskaj parolantoj, por tiel diri, la aŭtorajn rajtojn (kaj tio devus, laŭ ili, silentigi akuzoj pri kultura imperiismo.)

Multaj jam priskribis ĉi tiun scenaron de homaro (aŭ granda patro ĝiaj) unulingviĝanta – iuj jubile, aliaj kondamne. Apenaŭ eblas paroli pri ĝi sen valorjuĝo, kaj tion ankaŭ ni ne kapablas. Ni kondamnas tiun evolueventualon pro almenaŭ du kialoj.

* Unue, lingva egaleco tiel akirita koncernus nur la bonhavan parton de la homaro, kaj signifus do timigan mankon de solidareco kun la aliaj.

* Due, ni malfacile kredas la montron de tiuj hura-optimistoj laŭ kiuj ĉies angla (aŭ ĉies Esperanto) ne nepre mortigus lokajn specifecojn lingvajn. Stabilaj situacioj multlingvaj estas escepto en la « riĉmondo », kaj necesus granda ŝoviĝo de la ĉefflua pensado por ke tio ŝanĝiĝu.

Eble tie kuŝas rolo por ni esperantistoj ? Kuninflui la ĉeffluan pensadon, instigi ĝin al aprezo de multlingveco, montrante la baldaŭ 120-jaran sperton de nia lingvokomunumo, kiu, iom paradokse, kunvivigis la ideon de lingvo por ĉiuj kun praktiko de neevitebla multlingveco ĉe la uzantoj de Esperanto ?

Hodiaŭ pri la avantaĝo de la tuta mondo eble kiam la ideo de unuiĝinta Eŭropo iĝante realaĵo, ĝi similis la ĝusta tempo venis por informi la publikon datumo problemo kiu estas nun la unua ordo graveco kaj sur kiu gvidantoj de nacioj interesata kurbiĝo, ŝajnas, kun iuj necerteco.

Temas pri la universala lingvo, dum skrupule respekti la bienon kaj lingvan heredaĵon de ĉiu nacia lingvo permesos malsamaj etnaj grupoj en la Eŭropa Komunumo, ne resti fremduloj unu al alia, sed dividi sian bezonon, aspiroj kaj kulturo.

 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.

Antaŭ longe, ke la demando pri internacia lingvo hantas la mensojn plej perceptanta kaj testado, kiel multaj ol vana, signalisas la historion de ĉi tiu komprena instrumento, ke homoj penis forĝi forta elfrotita tempo.

Mi konvinke emfazas la profundan maljustecon de la gravegaj diskriminacio kaj unuflanke avantaĝo kiujn la nuna situacio eternigas, klarigante, ke la memreprodukta regado de la angla atribueblas al historie analizeblaj kialoj ekonomiaj kaj politikaj. Mia kontribuaĵo klopodas starigi ponton inter la postuloj al efikeco kaj egaleco ĉe scienca edukado kaj priscienca komunikado al la publiko unuflanke, kaj la lingvaj homaj rajtoj kaj lingva ekologio aliflanke. Aludante al la Internaciaj Lingvaj Jaro kaj ties slogano « lingvoj gravas ! » mi alvokas por lingvopolitiko en la scienco, kiu estu kaj interlingva kaj multlingva, kaj lanĉis konkretajn proponojn por iniciatoj kiuj povus helpi kunigi tion kion mi nomis rajton al la scienco kaj nian strebadon al lingva demoktratio.

Universala Esperanto – Asocio (UEA), kiu ĵus reprezentiĝis en Socia Forumo de Homrajta Konsilio de UN en Ĝenevo, estis invitita prezenti al la Konsilio deklaron pri sia starpunkto en afero, kiun ĝi trovas gravan. UEA havas la rajton sciigi siajn strapunktojn ankaŭ al tiu grava organo de Unuiĝintaj Nacioj pro sia oficiala statuo de Neregistara Organizaĵo en specialaj konsultaj rilatoj kun la monda organizaĵo. La aktuala deklaro de UEA temas pri lingvaj homaj rajtoj kaj estis submetita al la 9-a sesio de la Homrajta Konsilio en Ĝenevo (8-26 septembro) en la angla, franca kaj hispana lingvoj.


7. La gepatra lingvo.

Laŭ iniciato de la Ĝenerala Asembleo de Uniĝintaj Nacioj, trovis ke estus bona, ke en 365 tagoj de la jaro estu nacia tago de gepatra lingvo. La jaro estis proklamita kiel Internacia Jaro de Lingvoj, kies aktivadojn kunordigas Unesko. UEA de pli ol 50 jaroj estas kun ĝi en oficialaj rilatoj, post kiam ĝi en la fama rezolucio deklaris, kaj la atingaĝoj de Esperanto kongruas kun ĝiaj celo kaj ideoj.

Ne mirige, ke la Esperanta komunumo tuj reagis al la alvoko de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, ke la ideo « lingvoj gravas ! » estu diskonita ĉie, ia proklamante la kongresan temon de sia jubilea Universala Kongreso en Roterdamo 2008 Lingvoj, trezoro de la homaro. Tio estas iniciato sur la plej alta ŝtupo de la organizita Esperanta movado. Multaj aliaj estas dum la tuta jaro 2008 entreprenataj loke. Ili estas entreprenataj de esperantoj, aŭ se vi preferas Esperanta-parolantoj, homoj kiuj sentas la profundan bezonon kaj scivolemon komuniki, rilati kun aliaj homoj sur regiona kaj monda, internacia nivelo. Multaj el ili ellerni esperanton kiel laŭvican lingvon, aliaj konatiĝas kun novaj naciaj lingvoj jam ellerninte Esperanton.

Tial la Esperantaj parolantoj estas pli konsciaj pri la lingvaj demandoj. Laŭ la propra sperto ili estas kapablaj argumenti, ke Esperanto estas pli justa solvo de la lingva problemo en la mondo, ebligante lingvan egalecon al ĉiu, neatingeblan pere de la nacia lingvo. Ili estas ankaŭ kapablaj argumenti, ke Esperanto donas pli facilan solvon, ĉar ĝi estas pli facile lernebla kaj ellernebla ol kiu ai nacia lingvo.

Kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj estas kelkaj tagoj apartaj, kiuj povas fariĝi en nia Esperanta komunumo laŭvice okazo por denove deklari nin defende por la monda lingva heredaĵo, kontraŭstarante truditan tutmondiĝon, kiu ne respektas homojn, nek iliajn lingvojn kaj kulturojn. Unu el la plej proksimaj estas la Tago de la Gepatra Lingvo, eksolenata de la 21-a de februaro 2008.

En sia mesaĝo pri la solenado de la Internacia Jaro de Lingvo 2008 la Ĝenerala Direktoro de Unesko atentigis pri la danĝero, ke en la daŭro de kelkaj generacioj povas malaperi pli ol duono el la sep mil lingvoj parolataj en la mondo, kio estas reala minaco pri kultura malriĉiĝo de nia homa civilizacio. Por ni tio estas la okazo memorigi, ke esperantistoj strebas konservi ĉiujn gepatrajn lingvojn kaj en internaciaj kontaktoj ili proponas aplikon de neŭtrala lingvokomunikilo ne ekskludante la tiucelan uzon – sed kontraŭstarante trudan aplikadon – de nacia(j) lingvo(j) malaperigantan naciajn lingvojn de sur la monda scenejo.

Jam komence de la 20-a jarcento unu el la plej grandaj filozofoj Ludwig Wittgenstein diris : « La limoj de mia lingvo difinas la limojn de mia mondo. » Ĉiu lingvo estas portanto de la nacia identeco kaj ĝia kultura bunto, ĉiu estas trezora gemo en la monda lingvohereda diverseco. Ĉiu el la E-parolantoj havas pri tio plenan konscion.

La Tago de la Gepatra Linvo povas ankaŭ stimuli seriozajn esplorojn inter la Esperanto - denaskuloj, multfoje pluringvaj, kaj junaĝaj E-lernantoj, por ricevi riĉan dokumentmaterialon pri la fenomeno. Konklude, « la limoj de mia lingvo difinas la limojn de mia mondo » tio povus esti ĝermo de estontaj studoj pri tio kiel – se parafrazi la vortojn de L. Wittgenstein – Esperanto vastigas la limojn de nia mondo. Sed kion ni esperantistoj povas fari konkrete, utiligante la jaron Tagon de la Gepatra lingvo ?

Relegi kaj restudi en niaj grupoj kaj kluboj la pasintjaran Deklaron lige kun la Tago de la Gepatra Lingvo de la tiama eksprezidanto de UEA, Doktoro piskologo Renato Corsetti. Sed krome, valoras konatiĝi kun la situacio de niaj propraj naciaj lingvoj. Profundigi konojn pri danĝeroj aperintaj historie en ilia evoluo. Ekzemple popoloj en la daŭro de la pli ol 120-jaraj dispartigoj, malgraŭ premo de la aneksintoj kaj elnaciigaj kampanjoj, sukcesis savi la komunan lingvon. Tio ebligas post la 1-a mondmilito la renaskiĝon de la pola ekzemplo de nur unu nacia lingvo. Ni povas kolekti pli multajn.

Valoras konatiĝi kun la nuntempaj danĝeroj, transformiĝoj en niaj naciaj lingvoj. Valoras konatiĝi kun institucioj ekzistantaj en la unuopaj landoj gardantaj la nacian lingvsubstancon.

Valoras interŝanĝi tiujn konojn inter diverslandaj kluboj, grupoj kaj utiligi ilin prelege por la ekstera, nacia publiko, ekzemple en lernejoj troviĝantaj sub la patroneco de Unesko. Landnivele valoras informi pri tiuj iniciatoj proprajn Unesko-komitatojn kaj aliajn neregistarajn organizojn kun celoj similaj al la niaj kaj sur tiu platformo intimigi reciprokajn kontaktojn. Ne laste, necesas diskonigi informojn pri siaj aktivadoj, sukcesoj. Sciigante ilin al la landaj respondeculoj pri la informado, al UEA kaj ĝia informrespondeca estrarano.

En iu el siaj deklaroj, lige kun la tago de la Gepatra Lingvo, la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koichiro Matsuura deklaris, ke La gepatraj lingvoj estas unikaj tiusence, ke ili difinas la homajn estontaĵoj ekde la enmondiĝo, liverante specifan alrigardon al la mondo, kiu efektive neniam malaperas, sendepende de la nombro de pli poste alproprigitaj lingvoj. La lernado de iliaj lingvoj estas la maniero konatiĝi kun alia mondpercepto kaj aliaj sintenoj.

La baldaŭ Tago de la Gepatra Lingvo instigu nin rimarki alilandanojn, enmigrintojn en niaj landoj kaj konatiĝi kiamaniere estas realigata ilia rajto al la gepatra lingvo.

La Tago de la Gepatra Lingvo stimulu nin proksimiĝi al ili kaj ankaŭ al ili proksimigi la idealojn kaj praktikajn. La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, ne nul restas grava por ilia kultoro, ĝi estas fundamenta por ilia psika evoluo. Pluraj larĝaskalaj studoj en multaj diversaj landoj demontris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), iliaj ĝeneralaj lern-atingoj estas pli bonaj. Krome, ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo. Se ili estas instruataj en la gepatra lingvo nur unu aŭ du jarojn kaj ili poste devas transiri al la uzo de la reganta lingvo, ili povas komence sukcesi relative bone, sed proksimume ekde la kvara lernojaro ilia progreso ekmalrapidiĝas kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj denaske la regantan lingvon plukreskaj. Gravas ankaŭ, ke la homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA apogas lernadon de 2, 3 aŭ 4 lingvoj, laŭ la cirkonstancoj, t.e.

-1. La gepatran lingvon, - 2. La regionan lingvon, se ĝi estas malsama, - 3. La nacian lingvon, se malsama ol unuaj du - 4. La internacian lingvon, kiu apartenas al neniu nacio « nome Esperanton ».

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unusole neŭtralan, kaj komunan lingvon, la kvalito de la komunikado estas eksterordinara. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj iĝante la komunikadon pli facila pli justa. Uzo de komuna lingvo evitigas situacion, en kiu homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la aliaj.

Ni dezirus, ke Unuiĝintaj Nacioj pripensu tion ĉi koncerne siajn proprajn kunvenojn. La diferenco estas tre evidenta, kiam oni aŭdas delegitojn, kiuj sin esprimas en la angla, la franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu ĉi estas ĉu la dua, ĉu la tria lingvo. Kiam ekparolas iun uzanta sian gepatran lingvon, ofte la diferenco estas frapa - tio, kion tiu ĉi diras, havas multe pli da pezo kaj allogas la atenton multe pli ol parolanto uzanta fremdan lingvon.

Pro tio UEA starpunkis tiuj lingvaj rajtoj kaj la lingaj rajtoj restas esencaj al ĉiu kaj por ĉiu popolo, sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiuj ĉi rajtoj devas estis protektataj precipe por malgrandaj grupoj. Universala Esperanto – Asocio subtenas minoritatajn lingvojn de pli ol 100 jaroj. Fine, la Tago de la Gepatra Lingvo profundigante nian scion kaj konscion pri la neceso gardi la lingvdiversecon de la mondo, konsciigu al ni la moralan devon paroli laŭtvoĉe pri Esperanto, laŭ la vortumo de doktoro Renato Corsetti : negepatra internacia lingvo – gepatralingvo – protekta.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • Eŭropa Komunumo

  • Elŝuti 0.65 Mb.