Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo26/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   22   23   24   25   26   27   28   29   30

Internacia komuniklingvo estu sennacieca.


Ni aŭdu tion kiun diras al ni Profesoro Charles Durnda, specialisto pri informadiko kaj fama franca aŭtoro de du libroj pri la pozicio de la angla lingvo….Hodiaŭ nepras, ke ni disrompu la cirklobarilon de silento, trude starigitan de la amaskompremunkilo kaj de la oligarkio, de kiu ili estas komisiitaj. La esperantistoj ne nur prononcias Esperanton. Ili ankaŭ postulas la rajton, kiun havas la popolojn por sia digno, pensi, labori per siaj lingvoj, vivi laŭ siaj propraj kulturoj, esti si mem plen kaj sentrude. La esperantistaj asocioj havas multajn komunajn ecojn kun aliaj grupoj, kiuj kreiĝis dum la dek kvin pasintaj jaroj dise tra la mondo kaj aparte en Eŭropo. Tiuj grupoj prizorgas la defendon de multaj naciaj lingvoj, kiujn la tutmonda plutokrataro ŝatus nuraj dialektoj, kaj kies rolo tiel iĝus esence folklora. Jen kial alianco veran simbiozon kio helpos nin multe pli efike disscigi niajn mesaĝojn.

Hodiaŭ la esperantistoj estas la solaj, por proponi al ni lingvon vere internacian kaj de ĉiuj akireblan. Li daŭrigis dirante, ke li ne priskribu ĉi tie la avantaĝojn de Esperanto, ĉar vi ĉiuj ilin scias pli bone ol mi, kiu ankoraŭ ne parolas vian lingvon. Tamen aliaj asertas, ke la gepatra lingvo de iu grupo, reprezentanta ne pli ol 6 ĝis 7% de la tutmonda loĝantaro, estas universala lingvo, kaj tio starigas seriozan problemon. Fakte, se unu natura lingvo estas proklamita universala, tio samtempe subaŭdigas, ke la aliaj ne estas tiaj. Se unu lingvo posedas superecojn super la aliaj, tio memkompreneble substrekas malsuperecon de aliaj. Tion oni nomas duopeco de la kvalifikiloj, kaj tio estas ege ĝena, ĉar, se unu lingvo superas la aliajn, ĝiaj parolantoj same konsideros superantaj la alilingvanojn, vole nevole. Profesoro Charles Durand, ŝatus ĉi tie parentezumi. Ni ĉiuj scias, ke antaŭ 1960 ekzistas en Usono strikta rasa aparartigo bazita sur la laŭdira malsupereco de la nigrulo. Dume ĝisfundaj enketoj montris, ke la nigruloj mem plejmulte samopiniis ĉi tiel. Tiu interkompletiĝo de la opinioj ĉiam ekzistas en la rilatoj inter koloniantoj kaj koloniatoj, inter regantoj kaj regatoj.

Nu, ni konstatas similan situacion inter la denaskaj parolantoj de la laŭdire universala lingvo kaj la ceteruloj. La preskaŭ sistema diskriminacio favoranta la denaskajn angloparolantojn estas natura sekvo de la supereco prikonsentita al la angla lingvo, tial ke en multaj landoj la angla lingvo estas formale agnoskata kiel la nura lingvo uzota en ekzemple la internaciaj teknikaj-sciencaj interŝanĝoj. Ankaŭ la diskriminaciaj dungprocedoj povas ekzisti nur pro la kredo komuna al la denaskaj angloparolantoj kaj al tiuj kiuj ne estas tiaj pri tiu laŭdira « supereco » de la angla lingvo. Tiu kulpa interkonsento, kiu estas nenio alia ol unu reganta grupo kaj alia regata grupo, estas naskanta en de ĉiuj internaciaj organizaĵoj ja ne devigataj je dungaj kvetoj evidentajn malegalecojn, kiujn la aktualaj tendencoj povas nur plifortigi.

En Eŭropo iuj provas kredigi al eŭropanoj, ke la scipovon de la angla fariĝis nemalhavebla pro komercaj reguloj kaj planedskalaj komunikbezonoj. Dume kiel oni scias, se la celoj de tia lernado estus nur pragmataj, al Esperanto kaj ne al la angla la apostoloj de la universala interkompreniĝo devus sin turni ! Devige oni konstatu, ke la angla rolas hodiaŭ en kontinenta Eŭropo same kiel antaŭ 1990 la rusa en la stelitoj de Soveta Unio kaj en ties anesksitaj respublikoj. La socilingvisto Louis-Jean Calvet evidentigis en tiu procezo etapojn tute similajn al tio, kio videblas nun en okcidenta Eŭropo pro la angla. Malesto de lingva politiko en la neruslingvaj respublikoj sekvigis ampleksajn vortajn prunteprenojn el la rusa lingvo, aparte en la sciancaj kaj teknikaj sferoj. Tiel tre rapide, la lokaj lingvoj izoliĝis en poramasaj funkcioj, dum la rusa specifiĝis por la informadaj, oficialaj, sciencaj funkcioj. En 1975 dum konferenco okazinta en Taŝkento estis proponita la instruado de la rusa ĉie ekde la infavartejo, kaj poste en 1979, dum alia konferenco en Taŝkento titolita La rusa lingvo, lingvo de amikeco kaj de kunlaborado de la sovetaj popoloj, estis sugestite devigi la studentojn redakti siajn memuarojn en la rusa. Sekvis manifestacioj en Tbiliso (Kartvelio), Talino (Estonio), ribeletoj en la aliaj landoj, peticioj de la kartvelaj intelektuloj) ktp… Iuj lingvanoj ekkonsciis, ke ilia lingvo malrapide solviĝas en la rusa. Okazis do fenomeno de akcelata sorbado de la sovetaj lingvoj fare de la rusa, neniel volata de la popoloj, sed male ĉiel dependanta de la potenco kaj de la lingva politiko de Rusio fronte al ĝiaj satelitoj. Estas evidente, ke simila procezo disvolviĝas en la Eŭropunia konstruiĝo faciligas la rapidan sateliĝon de la malnova kontinento sub la Usona Ameriko.

En Soveta Unio la prunteprenoj el la rusa estis malpiigontaj la diferencojn inter la lingvoj profite al la rusa. Aplikite tiam en Soveta Unio kaj hodiaŭ en kontinenta Eŭropo, tiu speco de lingva imperiismo nature laŭiras diversajn vojojn, samtempe influante la lernejan kaj universitatan politikon, la lingvoplanadon kaj la amaskomunikilojn. La lingva imperiismo ne estus tre dangera, se ĝi ne estus la elmontro de kruda simpla imperiismo, kaj sufiĉas observi por taksi ties entenaĵojn. Estas interese, ke ofte ĝusta la anoj de malagrandaj nacioj asertas, ke ekzistas jam ĝenerale akceptita mondlingvo ; la angla. Se tio estus vera, ĝi regus sola en internaciaj kunvenoj. Tamen estas konate, ke la plej supera internacia organizaĵo, la Unuiĝintaj Nacioj (UN), uzas kvin oficialajn kaj tri laborlingvojn. Kiu vojaĝas tra Eŭropo, spertas ĉie, ke la angla lingvo ne estas la internacia lingvo, ĉar oni devas kompreniĝi ne sciante la hejman lingvon per diversaj lingvoj, plej ofte per gestoj. Kompreneble estus malsaĝe malatenti la grandan signifon de la angla lingvo, sed la konkurado kaj ĵaluzo inter la grandaj lingvoj kaj la timo de malgrandaj neniam permesos, ke lingvo kun politika potenco havu privilegian pozicion. Tiun rolon povas transpreni nur neŭtrala lingvo, t.e. Esperanto, kiu estas krome pli facila, eble ankaŭ pli bela, sed el internacia vidpunkto certe pli praktika.

Se oni konsideras nur du grandajn lingvojn, la anglan kaj la rusan, estas jam pripensindaj la plendoj de Usonaj gigantoj General Eletric Bell Telephone Laboratories, General Dinamics k.a, ke ili ne povas ĝustatempe utiligi la enhavon de 2000 sovetaj fakaj publikaĵoj, ĉar mankas proksimume 19 mil spertaj tradukistoj. Antaŭ ni esperantistoj nun ilin ne havas. Sed kiam ili iam ekfuncios, ilia traduklaboro estos vere internacia, utiligebla ne nur de usonaj kaj sovetaj sciencistoj, sed ĉie en la mondo

En multaj landoj ĉi tie reprezentataj la amaskomunikiloj injektas en la naciajn lingvojn, tute artifike, centrojn da novaj anglo-usonaj vortoj, kiuj tiel anstataŭas la lokan vortaro. Tiel estas ekzemple en itala, germana, franca, hispana, en sveda. En la reklamiloj la bildoj pri moderneco, pri teknologio, tiel nomata alta, pri movebleco, pri scienco, pri liberaleco, pri efikeco, pri profesia sukceso, pri riĉeco, kaj eĉ pri sporto, estas ekde nun preskaŭ ĉiam kunligitaj kun anglo-usonaj terminoj, kiuj tiel tute artifike anstataŭas la terminojn de la gepatraj lingvoj, tiamaniere vunditaj. Tiu seninterrompa entrudiĝo kreas en la loĝantaro Pavlovan reflekson, kiu favoras ne nur la trejnadon al la angla lingvo sed ankaŭ la konsenton por la ega anglosaksa superrego kultura, ekonomia kaj politika fare de la socioj, kiuj pro ĝi suferas.

Rémi Kauffer, profesoro en la prestiĝa lernejo pri politikologio de Parizo, skribis en sia libro titolita « La armilo de la misinformado ». Milito de la multnaciaj firmaoj kontraŭ Eŭropo : « Trudante siajn konceptojn, siajn terminarojn, siajn mondprojektojn, Usono provas enkatenigi siajn rivalojn en pensadcirklon por ili desegnitan, tiamaniere ke tiel malliberigite ili ne plu povos eligi sin el ĝi. Trudi sian vortaron signifas venki la unuan batalon.

Dank’ al tiu kreskanta entudiĝo la usonbrita influo povis disvastiĝi. De la reganta elitaro, de la ekonomiaj medioj, ĝis la « antaŭeniĝantaj » roloj el la mezaj societavoloj, ĝi enpenetris la popolajn klasojn. Pervorta batalo, perbilda batalo. Laŭ tio ke la usonecigo de la terminoj kaj de la imagitaĵoj kun estas kun la usonecigo de la konsummodo, tiu fenemeno donas unu el la plej efika subteniloj por la entrudiĝo de la usonaj firmaoj en la progresantajn merkatojn. Nu, eĉ se komerca, ĉiu ajn milito estas unue milito de la spiritoj. Ankaŭ ĝi tute ne kompareblas kun psika « blitzkrieg » (fulm-milito) elpensita kaj gvidata al proksima celo. La misiformado male entenas daŭran agadon zorge estritan kaj gravajn rimedojn teknikajn, financajn, homajn.»Tiu ĉi klarigo estas do geografi-politika kaj ĝi plene konfimas la diraĵojn de Zbigniew Brzezinski, kiam li asertas, ke Eŭropo estas de nun usona protektorato. Niaj tiel nomataj elitoj absolute ne prikonscias, ke la posedantoj de la vortoj kaj ke posedante aliajn pensojn oni posedas ĉion ceteran. Tiu ignoro estas ĝeneraligita.

Tiel la ĝeneragita uzado de la angla, kiel difinilo kaj prezentilo de vastan videblecon al la sciencaj laboroj de anglalingvaj popoloj, dum ĝi samtempe enmarĝenigas la aliajn, kompreneble tiom pli, ke la laboroj estas anglalingve redaktitaj, kaj ke sekve ili devas enmuldiĝi en la anglalingvajn postulojn koncerne la formon kaj la enhavon. El tio fontas mimetismo aŭ imitismo, kiu havas plagajn sekvojn, ĉar ĝi gvidas laŭ konkurenca inspiro al programoj, kiuj ne povas respondi al vere noviga logiko.

Laŭ tio ke estas efektive la anglligvaj landoj kiuj tiel difinas la normojn de la bona scienco, estas memkompreneble, ke la scienco de la anglalingvaj landoj montriĝas tiel supera fronte al tiu de la aliaj. Tiel longe kiam la fremdaj sciencesploristoj, konscie aŭ nekonscie, konsentos pri tiu propra malsureco, uzante la anglan kiel priskribilon de sia laboro, ili montriĝos simplajn perantojn de la anglo-usona sciencesplorado kaj ili ne povos plene valorigi sian laboron.

Do ĉu la scipovo de la sinpretende universala lingvo ebligas pli altan nivelon de prospero ? Tion ŝajne kredas la registoj de Tajvano, ĉar ili ĵus dungis mil instruistojn denaske angloparolantajn por plialtigi la angllingvan nivelon de siaj gejunuloj.

Tamen, kion mi rimarkigis okaze de konferenco okazinta en tiu lando en novembro 2002, se ni rigardas la najbarajn landojn, ni ekvidas ke Filipinoj, kie la angla lingvo estas supere plej bone parolata en la regiono, estas ankaŭ malplej altnivelaj sur la ekonomia tereno en Sudokcidenta Azio ! Unusole lingvo malmultigas la nombron de esprimmodoj kaj de referencpunktoj, kaj ĝi ignoras la pens-skolojn funkciantajn per aliaj lingvoj. Ne eblas konfidi al aliaj la regadon de la difinoj kaj de la enbildigiloj de la homa kono. Jen kial la internacia komuniklingvo estu nepre sennacieca, kaj Esperanto estas la nura lingvo nun konforma al tiu kriterio…


1   ...   22   23   24   25   26   27   28   29   30


Elŝuti 0.65 Mb.


Elŝuti 0.65 Mb.