Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo25/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   22   23   24   25   26   27   28   29   30

Mallonga ekvido pri la Evoluo de la movado-Espranto inter 1960-1980 kaj la Karavano de Amikeco46.


Post la sendependiĝada ondo la interesiĝo pri Afriko kreskis en la eŭropa Esperanto-movado, kio instigis la jugoslavan Tibor Sekelj al unujara migrado tra Afriko per Karavano de Amikeco. La aliaj esperantistoj atentis precipe pri la lingvaj problemoj de Afriko. En diversaj Esperanto-gazetoj aperis, krom la mallongaj artikoloj aŭ anoncoj pri kurso tie ĉi aŭ ekspozicio tie, ideale pli longaj artikoloj pri la lingva situacio en Afriko, la rolo kiun la Esperanto-movado tie povas aŭ volas ludi kaj la malfacilaĵoj kiujn ĝi povas travivi en tio. Oni starigis komisionojn (vidu §4.4/5) kaj eldonis broŝurojn por esplori la lingvan situacion en Afriko, kaj konvinki la afrikanojn pri la utilo de Esperanto rilate la solvadon de iliaj lingvaj problemoj. Inter la eŭropaj esperantistoj tamen regis malkonkordo pri la ĝustaj strategioj por rapide kaj efike akceptigi Esperanton en Afriko, kio instigigis al polemiko en la revuo Esperanto. Karavano de Amikeco ekvojaĝis je la 8-a de marto 1962 kun ok partoprenantoj (el kiuj kvar esperantistoj) tra Turkio kaj Sirio al Egiptio. Tie komenciĝis la vera vojaĝo, kiu havis kiel celon tramigri kiom eble plej da landoj de Afriko, sed kiu post unu jaro tra orienta Afriko, finiĝis en Daresalamo (Sekelj 1991). Kiam esperantistoj parolas aŭ skribas pri la movado en Afriko oni sufiĉe ofte referas al tiu ĉi projekto de Tibor Sekelj (interalie Gruner 1994: 26 kaj H. Bakker, intervjuo, 18/1/1999). Ŝajnas kvazaŭ tio estintus la unua propagando por Esperanto en Afriko, kiu tamen estas konsiderata nesukcesinta, ĉar la afrikaj interesitoj ne estis mentorataj kaj poste ili ne plu ricevis multan informaĵon kaj malsekvis. Estas fakte tiel ke lia propagandado por Esperanto en Afriko postlasis ne multajn spurojn, sed verdire tio ankaŭ ne estis lia prioritata intenco. Ŝajnis prefere al li en tiu momento, dum aŭ ĝuste post la sendependiĝo de la plimulto da afrikaj landoj, tre urĝe krei amikajn rilatojn inter afrikanoj kaj ne-afrikanoj, per disvastigado de konoj pri la naturo kaj pri la homoj de Afriko. Por tio li volis ja dum tiu ĉi ekspedicio kolekti multajn informojn. Krome ankaŭ li estis decidinta ke ne plu sufiĉas paroli pri la foresto de Afriko en la movado, kaj li trovis ke la momento estis alveninta por ekagi. Sian taskon li vidis precipe en la formo de ekkonado de la faktoj pri tiuj landoj kaj ties popoloj, lingvoj kaj problemoj, antaŭ ol aliuloj povos ekagi per ĉiu forto. Tamen li parolis pri Esperanto ie kaj tie en universitatoj, kun ministroj pri edukado kaj en Tanzanio eĉ kun prezidento Nyerere. Krome li survoje donis kelkajn lecionojn. Liaopinie oni povas ja ne mezuri la laboron de la karavano por Esperanto laŭ la nombro de novaj esperantistoj, sed ja laŭ ‘la valora kontribuo al la ekkono de Esperanto sur tiu kontinento’, pro la multaj disdonitaj broŝuroj kaj pro la fakto ke la homoj povis vidi ke Esperanto funkcias. En la lasta ĉapitreto de lia libro, pri la dolĉaj rememoraĵoj kaj pri tio kio nun devos esti farata, ne troviĝas vorto pri Esperanto (Sekelj 1991: 162-4). Sufiĉis do por li konatigi Esperanton en Afriko, sed li ne havis la intencon nek en la komenco, nek je la fino de sia vojaĝo, eksekvadi la interesitojn. Tiukaze oni ĝustadire ne povas riproĉi al li ke li ne faris tion ĉi. Estis pli logike UEA, kiu, sciante oficiale pri la ekspedicio (Esperanto 1963 59/1: 16), povintus utiligi la kontaktojn faritajn, por ankaŭ en la praktiko fariĝi ‘universala’ asocio. Jarojn poste ankoraŭ kelkaj el liaj adresoj estis uzataj de TEJO (vidu plu), sed tio estis fakte multe tro fortempe por ankoraŭ povi profiti el la entuziasmo kiun Sekelj laŭfame estis vekinta.

  1. UEA-ideologio en la komenco de la ’60-aj jaroj

La broŝureto The international language Esperanto – Common language for Africa – Common language for the world, donas ideon pri la ideologio kiun UEA manipulis, ĝuste post la sendependiĝada ondo, por akceptigi kaj vastigi Esperanton en Afriko. Ĝi aperis en 1962, kaj en la angla, la franca, kaj la araba. La origina Esperanto-versio de la teksto estas verkita de Tibor Sekelj. Li komencas per mallonga priskribo de la ĝenerala lingva situacio – kiu finiĝas per la konstato ke homoj de diversaj afrikaj landoj ne povas kompreni unu la alian se ili estis koloniigitaj de diversaj eŭropaj potencoj – el kio liaopinie sekvas ke tiu ĉi situacio fariĝis neakceptebla kaj ke la afrikaj popoloj urĝe bezonas komunan lingvon.

Tiu ĉi lingvo devos esti lernata laŭ la tuta kontinento kiel dua lingvo, tiel ke ‘cultural contact between one tribe and another, between one nation and another, will go forward in parallel with technical progress, to the brighter future of a strong and united Africa’ (Kultura kontakto inter unu tribo kaj alia, inter unu nacio kaj alia, evoluos paralele al teknika progresado, al la pli brila estontumo de fortika kaj unuigita Afriko). Estos krome ‘a great step forward towards the friendship and peace of the world’ (granda antaŭiga paŝo en la direkto de amikeco kaj paco tra la tuta mondo), se tiu ĉi lingvo aldone iam povu esti akceptita ankaŭ de la cetero de la mondo, sekvanta la ekzemplon far Afriko. Post tio sekvas argumentaĵon pri la elekto de tiu dua lingvo. La francan kaj la anglan oni deklaras neakcepteblaj, ĉar por povi akiri kompletan, do ankaŭ kulturan sendependecon, Afriko devas liberigi sin de la lingvoj de la estintaj koloniaj potencoj. Tial iuj proponis jam unu el la tri plej parolataj afrikaj lingvoj, sed tio ĉi estos avantaĝa por tiuj kies gepatra lingvo estos elektita kaj do estigos sentojn de supereco kaj ĵaluzon. El tio ĉi sekvas la kondiĉoj por akceptebla dua lingvo: ĝi devas esti neŭtra kaj ne malkontaktigi Afrikon de la cetera mondo. Post tio Esperanto estas prezentata. La respondo je la fakto ke ĝi estas farita de eŭropano, estas ke la telefono, la radio kaj la aŭto ankaŭ estas eŭropaj aŭ usonaj inventaĵoj, sed ke neniu afrikano tial rifuzos ilin. La modernaj uzobjektoj apartenas al ĉiu kiu ilin utiligas, kaj tia uzobjekto estas Esperanto por tiuj kiuj prenas ĝin. Sekvas argumentoj rilate al ĝia neŭtraleco (kaj koncerne ideon kaj konstruitecon de la lingvo mem), la facilo kun kiu oni povas lerni ĝin, la fakto ke oni povas utiligi ĝin en ĉiu sfero, kaj priskribo de tio kion Esperanto jam atingis dum sia mallonga ekzistado, malgraŭ la tendenco de la homo rifuzi ĉion kio estas nova. La teksto finiĝas per ebla estontuma skizo pri ĝia disvastigo kaj la avantaĝoj kiujn la afrikanoj povos tiri el ĝi. Tiel Afriko povos pli bone dediĉi siajn energion kaj disponeblajn financojn al la evoluado de siaj landoj kaj popoloj, pro tio ke ĝi ne estos forlogata de la batalo pri la lingvaj problemoj.

Oni ankoraŭfoje emfazas ke sendube aliaj nacioj kaj kontinentoj sekvos la afrikan ekzemplon. Ŝajnas certe al la aŭtoro ke ‘the pioneering of this new era in human understanding will be Africa’s great contribution to the solution of the modern world’s major problem’2. Ĝi estas eblo por la afrikanoj ‘contribute to the general progress of mankind’3. Post la teksto sekvas citaĵoj de sep grandpersonoj, inter kiuj du afrikaj ministroj, kiuj pozitive parolis pri Esperanto kaj listo de adresoj de la naciaj Esperanto-unuiĝoj. Inter tiuj ĉi estis tiam nur unu afrika, nome tiu de Malagasio. El tiu ĉi broŝuro montriĝas ke oni proponis Esperanton al la afrikanoj kiel lingvon kiu povas helpi al ili, pro sia neŭtraleco, por fariĝi kulture sendependaj. La fakto ke Esperanto tiam (kaj ankaŭ nun) ankoraŭ ne estis sufiĉe vastigita por vere servi kiel internacia lingvo, evidente ne estis konsiderata kiel problemo. Oni eĉ petis al Afriko doni la ekzemplon.

Poste 2 La pionirado de ĉi tiu nova erao pri interhoma kompreniĝo estos la granda kontribuo de Afriko al la solvo de la ĉefa problemo de la mondo. 3 kontribui al la ĝenerala progreso de la homaro 26 venos kritiko je tio. Tiam kelkaj asertis kontraŭe ke, por afrikanoj, lerni Esperanton ne havas sencon se ĝi ankoraŭ ne estas rekonita de Eŭropo aŭ UNoj (inter aliaj Rousseau,). Ankoraŭ poste la afrikaj esperantistoj mem deklaros en kongresa rezolucio ke, sen la permeso de la eksaj kolonioj, neniu afrika lando povas akcepti Esperanton kiel oficialan lingvon.

1   ...   22   23   24   25   26   27   28   29   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • UEA-ideologio en la komenco de la ’60-aj jaroj

  • Elŝuti 0.65 Mb.