Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo21/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   17   18   19   20   21   22   23   24   ...   30

11. Rezolucio de la 93-a Universala Kongreso de E-o43 en Roterdamo.


La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Roterdamo, de la 19 ĝis la 26 julio 2008, 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la temon "Lingvo estas trezoro de la homaro"
Festante la centjariĝon de Universala Esperanto Asocio (UEA)
Notanta la gravan rolon ludita de lingvoj por konservi la konon kaj kulturoj, kaj por permesi al si portas malsamajn perspektivojn en la mondo. Observante la konstanta lingva diskriminacio kiu ekzistas je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, desegno atenton al la valoro, facileco de lernado kaj la neŭtraleco de Esperanto, kiu estas sin lingva trezoro de la homaro kaj sperto pli ol jarcento de lia praktika utileco kiel ligilo inter kulturoj. Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj por fari la jaro 2008 la Internacia Jaro de Lingvoj kaj tre aprezas UNESKO iniciatoj prenita en tiu kampo kaj inkluzivita en la mesaĝo sendita al la Kongreso de la Ĝenerala Direktoro. Ripetas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, ĉiu kulturo kaj ĉiu homo en la mondo;
nomata Esperanto-komunumo por disvastigi Esperanton, kun liaj valoroj de respekto al ĉiuj homoj kaj egaleco inter ĉiuj homaj grupoj kaj oponi kaj al la malapero de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo;
invitis kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj kaj organoj laboras por konservi la lingvojn kaj kulturojn kaj defendi homajn rajtojn en terminoj de la lingvo; instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de la diverseco de lingvoj, en konjunkcio kun la kreskanta agnosko de la diverseco de biologiaj specioj; proponas la tutmonda komunumo science studi la potencialan rolon de Esperanto en pli efika komunikado kaj justa en la mondo.

La psikologo Dr Renatto Corsetti skribis tiun: Kiel vi vidas, temas pri pli malpli la samaj vortoj de Zamenhof en Boulonjo-ĉe-maro. Ni ne multe ŝanĝiĝis en unu jarcento. Sed la grava afero estas nun fari ion konkretan pri ĉi tiu kunligo inter Esperanto kaj lingvaj homaj rajtoj. Utiligi la lingvaj homaj rajtoj por informi pri Esperanto estas la unua tasko. Utiligi Esperanton por protekti la lingvajn rajtojn estas la dua sed samtempa tasko…

Efektive UEA aranĝis okaze de la propra centjariĝo kunveno en Ĝenevo ĉe UN, kies titolo estas Internacia simpozio pri « aktuala stato de la lingvaj rajtoj en la mondo » ; Unuiĝintaj Nacioj, Ĝenevo, 2008 aprilo 24. Celis ankoraŭ pri ĝenerala deklaro de UEA pri lingvaj rajtoj kaj Esperanto, kies kernon ni tre mallonge prezentas ĉi tie. Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas unu neŭtralan lingvon, la kvalito de komunikado estas tre speciala. La fina celo de Esperanto estas antaŭenigi pacon inter popoloj kaj homoj per permesado de pli facila kaj pri justa komunikado. Uzado de komuna lingvo kiel Esperanto malhelpas situaciojn, kie homoj uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super tiuj, kiuj ne faras tion. Se oni timus, ke la privilego de la internacieco kuntrenus kun sia avantaĝoj tro grandaj por la lando, kies lingvo estus elektita, ĉu oni ne povus adopti kiel lingvon internacian, lingvon mortintan, ekzemple la latina kiu estis jam la lingvo komuna de la tuta kristano ? Ni tuj diris, ke se la kleruloj de Mezepoko kaj Renesanco, kaj iliaj kunlaborantoj, forlasis sian latinaĵon, kiu utilis tamen dum du mil jaroj por la bezonoj de la homaro, ili havis siajn motivojn, kaj tiujn motivojn estas ankaŭ la niaj.

La latina, same kiel la angla lingvo, havas siajn malfacilecaĵojn, kaj ili estas tiaj, ke ni vidas niajn liceanojn daŭrigi siajn studojn dum ses aŭ sep jaroj, neniam sukcesantajn posedi sufiĉe la lingvon de la Romanoj, por povi esprimi per ĝi, sia penso en formo korekta.

Pro tio, oni devis forigi la latinan tezon el la literatura doktorekzameno. Ne gravas, ke onin latinigos ĉiujn vortojn internaciajn, se oni devos malgraŭe ilin deklinacii kaj konjugacii laŭ la klasikaj reguloj. La gramatiko estas ĉio : el ĝi konsistas vero lingvo, el ĝi ankaŭ devenas ĝia malfacileco, kaj la latina gramatiko estas tre malfacila.

Ni aldiru nur, ke la latina povis traduki perfekte la vivon kaj la penson de la Romanoj kaj de ĝiaj unuaj posteuloj, sed ke ĝi estus nepre ne kapabla traduki la bezonojn de la moderna vivo, de nia industrio, de nia komerco, de nia civilizo. Oni pensu, ke estus eĉ neeble, por niaj samtempuloj, traduki latine tiu simpla frazo de ilia ordinara vivo : ili prenas sian naztukon el la poŝo de sia pantalono », tute simple tial, ke niaj prapatroj havis nek naztukojn, nek poŝojn, nek pantalonjn. Kio do okazus, se oni devus pridiskuti la bezonojn de aernavigado aŭ de radiofonio :

Plie, la latina lingvo ne estas preciza, kaj en tio kuŝus por ĝi aparte grava difekto, se ĝiaj partianoj volus starigi ĝin oficila tradukilo por la dokumentoj internaciaj.

ĈAPITRO v.


Nia dirigenta kolegaro44

En laboro paca ne laciĝos,

Ĝi la bela sonĝo de l’homaro

Por eterna ben’efektiviĝos.
  1. La lingva komitato kaj ĝia akademio.


Dum la unua Internacia Kongreso de Boulogne-sur-Mer, ŝajnis necesega al Dro Zamenhof krei lingvan komitaton de Esperanto por konsiliĝi kun ĝi pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo. Oni lasis al Dro Zamenhof mem la zorgon elekti la personojn, el kiuj konsistos tiun komitaton, kaj oni donis al ĉi tiu plenan liberecon pri ĝia organizado kaj funkciado.

Por forigi la malutiloj devenantaj de sia grandnombreco (140 ĝis 150 membroj), la lingva Komitato ekelektis en sia sino supera komisiono konsistanta el dekok personoj, kiun oni nomis Akademion, kaj Prezidanton, kiu estis, laŭ deziro de Dro Zamnehof, Sro Boirac, rektoro de Dijon.

La Lingva komitato kaj ĝia Akademio estas komisiitaj tio rediras la regularon de 1912 por zorgi pri la konservado de la ĉefaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evoluon. Nek la libreto « Fundamento de Esperanto », nek la Lingvkomitato, devas tamen esti baroj por normala evoluo de la lingvo. Cetere, jen kiel la Lingvkomitato kaj la Akademio komprenas sian mision.

La Akademio de la Sciencoj de Respubliko San Marino kaj la Akademio Cornelius en Svedio uzas Esperanton kiel unu el la lingvoj por siaj laboroj. Pluraj universitatoj enmetas Esparanton en la lingvistikaj kursoj. Kelkaj Nobel-Premiitoj lernis paroli la Internacian Lingvon : inter ili Reinhart Selten, Nobel-premiito pri Ekonomio en 1994.

En pli ol unu jarcento da historio Esperanto ricevis multajn deklarojn. Multnombraj lingvistoj eksubtenis Esperanton : la germana filologo Max Műller, italaj lingvistoj Bruno Migliorini kaj Tullio De Mauro, kaj aliaj. “Mi studis la gramatikon de Esperanto kaj mi konstatis ke ĝi estas konstruita inteligente kaj havas tre belan historian ». (Umberto Eco).

Inter 1903 kaj 1994, 26 Nobel- premiitoj manifestis sian subtenon al Esperanto. Sep el ili parolas ĝin.



  1. Sir Josph Thomson (fisiko, 1906)

  2. Wilhelm Ostwald (Kemio, 1908)

  3. Rabindranath Tagore (literature, 1913)

  4. Halldor K. Laxness (literature, 1966)

  5. Salvatore Quasimodo (literature, 1988)

  6. Alfred Fried (paco, 1991).

  7. Reinhart Selten (ekonomio, 1994)

Esperanto estas vivanta lingvo. Ĝis evoluas laŭnature maniero, same kiel la naciaj lingvoj, per iom post iomaj aldonoj kaj ŝanĝiĝoj, laŭbezone eniĝintaj en la uzadon. Tamen tiu libereco de la esperantistaro por riĉigi la lingvo ne estas senlima. Nature evoluo tute ne samsignifas, kaj ĝia natura evoluo devas fariĝi internacie, unuece, kaj sammaniere en ĉiuj landoj, por ke la komprenebleco restu perfekta de lando al lando.

La Akademio postulas do, ke oni rigardu Esperanton kun sama respekto kiel la gepatran lingvon, t.e. evitante enkonduki en ĝin sisteme, kaj amase aŭ kaprice, novaĵojn aŭ ŝanĝojn. La unua kondiĉo de normala progresado, por la lingvo, la ĉefa kondiĉo de plene libera vivo estas tiu profunda respekto montrenda al ĝi, kiu malebligas, ke oni kreu sen absoluta neceseca vorto aŭ esprimmaniero novaj.

La rolo de la esperantista, Akademio estas do tute sama, kiel tiu de ĉiuj Akademioj en la mondo, rolo esence konservativa. La Akademio devas unue malhelpi ĉiun malrespekton de la fundamentaj gramatikaj reguloj kaj de la vortaro ; ĝi devas, aliparte, zorgi, por ke la evoluado de la lingvo fariĝu laŭ la principoj, la reguloj, kaj la instrukcioj, entenataj en la fundamentaj dokumentoj.

La unuaj pliriĉigis la lingvon, kreante la sciencan kaj teknikan terminaron necesegan por la specialaj medioj. Aliaj precizigis la sencon de la vortoj uzante Esperanton por la tradukoj, kaj kreante originalan literaturon. Aliaj, fine, agemaj homoj, profitis la okazantaĵojn tiajn, kiaj ili prezentiĝis, kaj ĉerpis el ili la argumentojn bezonatajn, por pruvi la necesecon de internacia helpa lingvo. Ili ankaŭ organizis ĉiujare, en nia sola lando, deksep regionajn esperantistajn kongresanoj.

En la tuta mondo, sub la direktado de franco, Intendanto Ĝeneralo Bastien, kies agado, moderna kaj lerta, estis plej efika, disvastiĝis la naciaj scioj de la tutmonda unuiĝo. La sekretariestro de la Internacia Oficejo en Londono, C.C. Goldsmith, kiu surportas pene ŝarĝon, prenis sur sin la regulan publigon de la internacia Jarlibrro, de la teknikaj vortoj kaj de la ĵurnalo, kaj preparon de la kongresoj.

Sennombraj aktivuloj jam dediĉis sian penon, ĉiulande, por afero, kiu ŝajnis plej interesa al unuj, pasioveka al la plejmulto, preskaŭ sankta al ia nombro da aliaj. La serĉado de neprofitodona idealo, kaŭzo de morala plialtiĝo por tiuj, kiuj ĝin celas certe allogos la plej bonajn el niaj samtempuloj, kaj ilin incitos enviciĝi sub la verdastela standardo, simbolo de espero kaj kreskado en mondo, kiun ankoraŭ skuegas la ŝtormo de la pasioj.

1   ...   17   18   19   20   21   22   23   24   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • ĈAPITRO v.

  • Elŝuti 0.65 Mb.