Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo20/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   30

8. Instruada pedagogio pri esperanta kurso.


Kiel en aliaj lingvoj, estas ankaŭ en esperanto rimarkebla kaj instruebla nur en longaj frazoj aŭ alineoj. La ritmo estu kultureta en ĉiuj fazoj de la instruado. Ankaŭ tiurilate la imitado de bonaj Esperanto-prelegantoj kaj la aŭskultado de unuakvalitaj gramofondiskoj prezentas nun praktikan rimedon por akiri la ĝustan paroltakton. Se oni ni ĉeestas esperantan kurson, la instruisto estu ĉi tie atengita pri la verbo  « esti ». Pro la parolritmo postulas ĉi tiun vorton ĉe la komencantoj grandan atenton. Nenio vorto estas tiel ofte ripetata kaj pro tio senkonscie akcentata kaj lernanto elparolu ĝi facile, rapide, iomete supraĵe kaj ligite kun la sekvanta vorto. Evitenda estas la kutimo dum la elparolo de ĉi tiu vorto pensi pri la konstruo de la frazo. Pli konsilinde estas, fari antaŭ « estas » paŭzon, pripensi, kaj nun en flua parolritmo kuri trans la verbo al la fino.

La klareco kaj precizeco de la sonoj, akompanataj de akurata parolritmo, ne sufiĉas. Ĉiu esperantfrazo devas havi ankaŭ la ĝustan melodion. La lernanto kutimiĝu jam dekomence al la voĉmodulado kaj ekzercu siajn orelojn kaj voĉorganojn. Se li volas sukcesi, li devas kompreni kaj apliki la dividon de la frazo en parolpartojn, uzante samtempe la voĉmoduladon.

La instruisto praktiku krom la imitado ankaŭ la grafikan demonstracion. Sur la nigra tabulo troviĝas kelkajn frazojn, almenaŭ unu en demanda formo. Unue oni markas per vertikalaj streketoj la parolpartojn. Malsupre montras horizontalalinio unutonan voĉon. Nun desegnu la instruiston per ondolinio aŭ punktoj la plialtiĝantajn aŭ falantajn silabojn. La unuaj signas, ke io devas ankoraŭ sekvi, la duaj, ke la ideo estas kompleta. Por komprenigi al la lernantoj la parolmelodion, sufiĉas, ke ili fermu per fingroj ambaŭ orelojn kaj parolu nature. Ĉiu ekkonas tuj la voĉmoduladon.

Samtempe oni povas marki la fortecon de la akcentoj. Ĉe tio oni evitu la tro fortan plilaŭtigon de vortoj pro logika graveco. La esperanta voĉmodulado kun la akcentado devas por la orelo de iu ajn naciano soni agrable. Ankaŭ en tiu punkto la radio kaj la gramofondiskoj povas ludi gravan rolon. La instruisto uzu ĉiun okazon, por aŭdigi al la lernantoj de la daŭriga kurso la prononcon de perfekta alinacia samideano, pruvante tiamaniere ankaŭ la lingvan unuecon.


9. Tipologia klasikado de esperanto rilate al suahila.


Klasifikado de lingvojn de la mondo faras ĝin laŭ tiu du diversaj bazoj. La du specoj de lingvoklasifiko estas la genealogia (aû geneza) kaj la tipologia.

La celo de genelogia klasifiko estas grupigi la lingvojn laû ilia historia parenceco. Sed oni povas montri, ke du lingvoj devenis el unu sama lingvo de pli frua tempo, oni nomas ilin parencaj. En tiu senco parencaj estas ekzemple la lingvoj franca, itala, hispana, portugala kaj rumana, ĉar ĉiu evoluis el latina, kio estas abunde atestita fakto. Ili estas do la ‘idoj’ de la latina, kaj ni taŭge nomas ilin latinidaj lingvoj. En simila maniero oni agnoskas la lingvojn ĝermanajn, slavajn, keltajn, arjajn, kaj pro la parenceco pli malproksima de ĉiuj ĉi grupoj ni akceptas ili ĉiujn kiel membrojn de la lingvofamilio hindeûropa. Inter aliaj lingvofamilioj de la mondo estas la finno-ugra, la semida, la malajo, polinezia, la bantua (suahili) ktp.

La alia, dua speco de lingvoklasifiko estas la tipologia. En tipologia klasiko42 oni provas grupigi lingvojn laŭ iliaj strukturaj karakterizoj, senkonsidere pri historia parencecon. Tiuj strukturaj karakterizoj povas troviĝi en la fonomeko kaj fonologio (t.e. en la prononcado), aŭ en la morfologio (t.e. en la vortstrukturo), aŭ en la sintakso (t.e. en la sintakso), aŭ (t.e. en la frazstrukturo) ; eĉ oni povas imagi tipologion kun semantika bazo (t.e. en la signifado). La plej konata tia tipologio estas morfologia : ĝis estas tiu, kiu dividas la lingvojn en tri tipojn (izolantaj, aglutinaj, kaj fandaj). La klasifiko de tiuj diversaj lingvoj ne celas montri la povan de unu sur la aliaj, tute ne. Zamenhof en lia parolado insistis dirante, ke la celo de esperanto ne estas aliĝi al forta aŭ malforta nacio.

10. Esperanto en la literaturo.


S-ro André Baudet, prezidanto de la Pariza Komerca ĉambro, diradis, ke Esperanto devas esti nomata la kodo de internacia korespondado. Kelkaj personoj, tial, imagis al si, kaj ili plene eraris pri tio, ke oni ne devas uzi ĝi por literaturo. « La vortoj, oni argumentis, havas pasintaĵon. Ili ricevas, iom post iom, sencon klarigeblan nur per la historio de la lando, kie oni ilin uzas. La lingvo estas vere la rebrilo de la historio de tiu lando. Kiam beletrulo uzas vorton, li elektis ĝin pro la pasintaĵo, kiun ĝi elvokas, kaj la aparta senco, per kiu ĝi sin ŝanĝis dum jarcentoj.

Kiel ni ĵus diris estas vortoj, kiuj troviĝas identaj en la lingvoj de du landoj najbaraj, ne havas ĉiam tute saman signifon. Pro tio, Esperanto, kiu elektis siajn vortaradikojn inter la plej uzataj, havos vortojn, kies senco povos varii laŭ la landoj. Tial ĝia literaturo havos certan malprecizecon kaj ne povos akiri la tutan dezireblan perfektecon ».

La esperantistaj beletruloj larĝe pruvis, ke la argumento estas nur ŝajne vera. Ili montris, ke kiam Esperanto adoptis vortradikon, ĝi alprenis tiun nur kun senco preciza. Por precizigi ties sencon estas komisiita la esperanto literaturo, kiu produktis pli ol tri mil verkojn jam de kvardek jaroj, kaj ĝi plenumas sur ĉi tiu kampo ĝuste la saman rolon, kiam la aliaj literaturoj pri la vortoj de la vivantaj lingvoj.

Ĉiu vortradiko esperanta, tiel, sin ŝanĝas per speciala senco, kiu preciziĝas de jaro al jaro, kaj permesas verki en internacia lingvo grandvalorajn, originalajn kaj kolorbrilajn, verkojn aŭ fari tradukojn rigore precizajn. La esperantistoj sin komprenas reciproke, sen ia hezito, pri la signifo de la uzitaj vortoj, ĉar ĉiu esperantvorto havas sian propran senson.

Zamanhof, havis klaran vizion. Li ne volis permesi, ke Esperanton evoluu kiel sengvidan naturan lingvon, post pluraj jardekoj li vidis, ke ĝi povus perdi sian logikecon, sian regulecon, sian facilecon, sian bonecon kaj sian taŭgecon. La celo de ĉiu nacia lingvo estas la esprimo de la pensmaniero de ĝiaj nunaj parolantoj. Ĉe nacia lingvo gravas nur la nuno kaj la demokrate fiksitaj lingvaj normoj laŭ la uzo far la plejmulto da parolantoj. Male, la celo de Esperanto estas funkcii kiel tutmonda internacia komunikado, kapabla esprimi ĉion eblan, jes tamen ne en ia ajn arbitra maniero, sed ĉiam logike, ĉar nur logikeco povas esti kaj resti tutmonda. Ĉe Esperanto gravas pli la estonto ol la nuno, ĉar la plej grava celo de Esperanto ankoraŭ ne estas atingita.

Mi lasas vin tempon legi kaj aŭskulti la ateston de Roman Dobrzyński. Jen tion kion li renkontas al ni .... "Tri monatojn mi pasigis Pekino, instruante Esperanton en privata universitato. En ĝia turisma fakultato mi laboris kiel gastprofesoro.

Mi loĝis en ĝia nova parto, kiu situas en la norda ekstremo de Pekino, survoje al la Granda Muro. Sur dudek hektaroj staras modernaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de muroj. En ili tri mil studentoj trovas kondiĉojn, kiuj plene kovras la bezonojn pri studado kaj ĉiutaga vivo tiel, ke oni povus diplomiĝi sen eliri eksteren. La oferton instrui Esperanton en la mezo ĉina univestitato akceptis defion, kiu evidentiĝis grandega kaj renversis mia imagon pri la facileco de la lingvo internacia. La ĉinoj nomas ĝin « shi jie yu, » kio signifas mondlingvon, kaj prononcas proksimume ŝi ĵie ju. Tamen se vi eĉ sukcesos ekzakte elbuŝigi unuopajn sonojn, ankaŭ tiam ĉinoj vi ne komprenos, ĉar ĉiu sono devas esti dirita adekvata en tono, por ke la vorto reprezentu la dezirantan signifon. En 1986 okazis Universala Kogreso de Esperanto en Pekino. Mi akompanis eŭropan esperantiston, kiu estis poligloto kaj parolis ankaŭ la ĉinan. Li parolis, sed tute ne estis komprenata.
Eŭropajn lingvojn kaj la Ĉinan dividas abismo. Centro Ŝtato Rego Teorio Mola Objekto Lerni Korto. Tiu abstrakta kunmeto de vortoj konsistigis la nomon de mia lernejo : "Ĉina Universitato de Administrado kaj Informadiko." La Ĉina vortfarado radikas en la fora historio, estas strikte ligita kun ideografio, tial multaj vortoj prezentas enigmojn en mem. El du vortoj piao liang la unua signifas "videbla" la alia, "lumo" ambaŭ signifas "bela".

En la Ĉina lingvo mankas morfologion ŝanĝiĝon pri persono, genro, kazo, gramatika nombro ktp. Ĉiu vorto aŭ pli precize ideogramo havas unusolan formon, kiu estas komprenebla kun la Esperanta radiko. Ni Hao! tradukiĝas ekzakte "Vi Bon ! kaj signifas "Saluton." Haunying Ni! signifas "Bonvenon al vi" sed precize tradukiĝas kiel "Ĝoj Renkont'Vi."


Scivolemuloj pri la Ĉina lingvo profundiĝu mem en tiun temon. Mia citu nur kelkajn propre notitajn ekzemplojn. Mia diris al studentoj "preni" ili ripetis "pleni" iri al lernejo diris ili al lelnejo. Ili prononcis « revi por diri levi, Birdo por diri bildo.Estas konata afero, ke azianoj malfacile prononcas literon la "r". Sed tio ne estas la sola problemo. Kiam mi diris "monto" - oni ripetis "mondo". Ne ĉiuj ĉinoj havas samajn problemojn. Ekzemple la nordanoj anstataŭ ‘ « kaj »prononcas kiel « gaj » la vorto "Kongreso"ili diras "gongleso"

Multaj sudanoj ne kapablis prononci la litero ‘ r ’ nek ‘ n’ Nek ambaŭkaze diris " l "Neĝa, tre diligenta studantino, surskribis kelkajn paĝojn sia kajero per nur unu vorto" « frato ». ". Kiam mi petis legi trifoje la vorton frato, frato, frato. » ŝi diris " flado, flado, flado" Tiam mi komprenis, ke necesas lernigi unuopajn vortojn al ĉiu studento individue. Dum miaj lernantoj ripetadis sensukcese Esperantan vorton, mi provis prononci ĝian ĉinan ekvivalenton. Evidentiĝis, ke mi eĉ pli fiaskas, kio edifis la junajn ĉinojn. Ni ĉiuj estas samaj viktimoj de la Babela Turo.


Antaŭ duonjarcento estis adaptita la latina alfabeto al la tiel nomata la "ĝenerala lingvo" (putonghua). Ĝi estas fakte la pekina dialekto disvastigita en la tuta teritorio de Ĉinio. La alfabetigon la "putonghua" multe influis Esperanton. Nun surbaze la latina alfabeto funkcias komputiloj kaj poŝtelefonoj. Tamen ne estas facile afero legi la ĉinan lingvon per la latinaj literoj. Ekzemple mi petis studenton prononci kaj skribi la vorton "Prospero" kaj li skribis al mi la vorton "blosbilo."
Mi havis sume ses grupojn kiuj ampleksis 80 studentojn. Ne eblis memori iliajn ĉinajn nomojn, tial mi petis, ke ĉiu mem traduku sian personan nomojn, al Esperanto aŭ elpensu pseŭdonimon. Knabinoj adoptis siajn nomojn en adjektiva formo: Jada, Verda, Neĝa, Bela Sukero, Sona, Akva. Inter studentoj distingiĝis Soldato, Tigro kaj la kompatinda Prospero. Dum tri monatoj li ne sukcesis flue prononci sian Esperantan nomon. Dum superaj ekzamenoj oni kontrolas prononckapablon la ekazmenatoj per Jena turmenta frazo : « Pro propra profesia progreso kaj prospero" kion oni prononcas pli malpli: Blo blobla blofesia "ktp. La parolaparato de eŭropano estas malsame formita ol tiu ĉino. Tial vorton la "parto" li ripetis kiel "baldo"
tre kiel "dle" "kajo" kiel "gajo", "tago" kiel "dako" ktp. Reciproke mi mem fuŝe aŭdi ĉinajn vortojn ne povante distingi "b" kaj "p", "d" kaj "" t ". Por mia" "ofte sonis kiel" e", " o "kiel" u "kaj" e "ŝajnis" i. "Mia petis skribi" per kreto, oni skribis" pal glado ".

Bu Dong ("Mi ne komprenas") sonas por mi en la parola formo kiel Pu Tun. Ĉinoj ne pensas pere de sonoj kaj literoj, sed per bildoj (ideografiaĵoj). Ili lernas tutan vorton kaj ne dispartigas ĝin je unuopaj sinsekvaj sonoj reprezentataj de respektivaj literoj. La Ĉinan lingvon konsistigas unusilabaj vortoj kun komenca konsonanto kaj vokalo. Tial nur estas"Prospero" prezentas por ĉino kakofonion Ĉina, sed ankaŭ aliaj multsilabaj vortoj, eĉ sen damna la "r" kiel ekzemple "konstitucio".

La problemo pligrandiĝas en kunmetitaj vortoj, kiel korespondamikino. Ĉino vidas en tiu ĉi sepsilaba esprimo sep diversajn vortojn. Li ne nur devas ekmemori ĉiun silabon aparte, ankaŭ ilian sinsekvon kaj stumblas eŭropa infano, diranta  "kolomotivo, aŭ lomokotivo, aŭ kolomotivo " anstataŭ "lokomotivo".

Por ĉino ĉiu vorto en Esperanto estas fremda, ankaŭ geografiaj nomoj. Usono estas Mei Guo, Pollando – Bo Lan, Parizo – Ba Li, Varsovio Hua Sha, Europo – Ou Zhou. En poŝtoficejo mi volis sendi poŝtkarton al Hamburgo.

Sub la adreso mi skribis angle la nomon de la cellando.

La poŝtkarto ne povis esti sendita, ĉar neniu oficisto sciis, kio estas "Germany". Paranteze "Germanio" en lŝa ĉino estas De Guo, kio signifas, Nobla Lando. Kial do la Zamenhofa lingvo nomiĝas en ĉina " shi jie yu"? ĉar la vorto Esperanto estas por ĉinoj ne prononcebla kaj propagandi la lingvon sub tiu ĉi nomo havus neniun Sencon. Parto de miaj studentoj post trimonata lernado ankoraŭ Parolis espelando kaj mi devis konsideri tion progreso kompare kun la pli gruaj variantoj, kiel ekzemple, esblando. Tamen je la fino la plimulto sukcesis klare prononci" Esperanto ".

Dum la instruado akompanis min ĉinaj Esperantistoj, Cui Jiayou "Gajo" kaj Liu Baoguo, "Optimisto." Ili instruis laŭ ĉinaj lernolibroj, dum mia takso estis paroligi la studentojn. Por tiu celo uzis televidan kurson "Mazi en Gondolando". Mi finis ĝian Esperanton en 1995 per korinfarkto, el kiu savis min tuja operacio. Mazi , savis min 11 jarojn pli malfrue en ĉinio, ĝi kreis etonon de interesiĝo kaj bonhumoro.

La studentoj povis tuj ekparoli, ripetante dialogojn kaj respondante demandojn. La instruadon faciligis la fakton, ke en Ĉinio je mia surprizo estas vendata, Mazi en Gondolando en formo de diskoj kune kun akompana lernolibro, en kiu troviĝas dialogoj en Espeanto kaj en la ĉina. Tiamaniere la studantoj komprenis la tekston, kio multege faciligis nian konversacion kaj iumomente ebligis al mi instrui tute sola.

En la universitata kampo kvindek studentoj lernis en du grupoj. La aliaj kvar grupoj estis malgrandaj kaj sume nombris tridek personojn. Ili estis studentoj pri turismo, kiuj praktikis en hoteloj kaj restoracioj. Mi volonte veturis al ili, ĉar la instruado en malgrandaj grupoj estis tre agrabla kaj efika. Unu el la grupetoj konsistis el nur tri knabinoj. Pro la vestajkoloroj mi spontane baptis ilin kredo, Espero kaj Amo. Ili tre diligente kaj efike lernis kaj kiel la unuaj atingis la finon de la aventuroj de Mazi.

Laboro kun la du grandaj grupoj estis pli malfacila. Ne eblis reteni la atenton de ĉiuj. Ĉetere en privata lernejo ne ĉiuj studentoj vere interesiĝas pri studado. Alia problemo estis malmulta tempo. Mi venis por nur tri monatoj. Ĉiuj havis du horoj semajne. Tamen pro diversaj kaŭzoj, kiel sportaj kaj aliaj konkursoj, lecionoj ofte ne okazis. Laŭ mia kalkulo ĉiu grupo perdis almenaŭ duonon de siaj lecionoj. Mi special atentis studentojn, kiuj montris la deziron lerni.

Post la lecionoj mi plu troviĝis en la univeritata kampo. Tiamaniere miaj kontankoj kun la studentoj estis daŭraj kaj donis al mi oftan eblon babili. La diligentuloj vizitis min en mia apartamento kaj tiam okazis la plej efikaj ekskursoj al pekinaj vidindaĵoj kun du, tri personoj. Ili havis vortarojn kun si. Tiam Esperanto tute nature funkciis. Jada, la plej diligenta studentino, diris al mi ĉe la adiaŭo: Mi lernas okan jaron la anglan lingvon kaj mi ne povas parole. Mi lernas tri monatojn Esperanton kaj mi povas paroli.

Por alia dimensio : tio estis mia kvina vizito al Ĉinio. Ĝi daŭris pli longe ol la pli fruaj kaj malfermis antaŭ mi alian dimension de la interhomaj rilatoj. Mi vivis inter la ĉinoj, kiuj rapide fariĝis amikoj kun propraj vizaĝoj kaj nomoj, ankaŭ kun siaj propraj ĝojoj aŭ zorgoj. Foje vizitis min knabino por plori pro sia amproblemo. Studentoj venis el diversaj anguloj de la grandega. Ĉinio, dum tuta jaro ili ne vidas siajn familianojn. Ofte mi rolis kiel anstataŭa avo. Kial ? Neniu alia eksterlandano intruis en la universatato. Miaj studentoj konfesis, ke ili pli frue neniam vidis de proksime « blankan longnazulon ». Mi funkciis kvazaŭ ekzotika estaĵo, kiun oni povis sendangere tuŝi, dum en Ĉinio rilatoj inter studentoj kaj instruistoj estas tre formalaj.

Instruisto ĝuas prestiĝon. Oni nomas lin Lao Shi, kio Shi (Roman Instruisto). Maljuna Intrui. Mi estis Luoman Lao Shi (Roman Intruisto). Fakte mi ĝuis duoblan estimon, jen kiel Lao (maljunulo), jen kiel Lao Shi (intruisto). En Ĉinio homo ne hontas pro sia maljunuce. La eksterordinara atento, kiun renkontas ĉiuflanke maljunuloj, estas en tiu lando specifa aspekto de la homaj rajtoj.

Komence mia eŭrope komprenata vira ĝentileco rilate al virinoj koliziis kontraŭ la ĉina ĝentileco rilate al maljunuloj. Kiam mi haltis ĉe la pordo por lasi la virinon eniri la unua, ankaŭ ŝi haltis por ke mi povu eliri la unua. Finfine mi cedis al la ĉina tradicio kaj senĝene uzis la privilegion de mia aĝo. Ne ĉiuj ĝentilaj gestoj estas kompreneblaj por eŭropano. Foje oni salutis min per jenaj vortoj : « Mi trovas, ke vi havas pli da grizaj haroj ol antaŭ du jaroj. Tio estis komplimenta aludo al mia aĝo.

Mi devis kompreni, ke malgraŭ la grizaj haroj mi aspektas vigle. Tiel klarigis al mi Lui Jianguo, esperantisto el Hefei, kiu organizis mian vojaĝon al Ĉinio. Ĝentileco estas grava elemento de la ĉina kulturo, ofte ĝi estas formaligita. Ekzemple dum testado pli alte devas trovigi la glason de pli grava persono.

Neĝa esti oficistino en la dekanejo de la turisma fakultato. Ŝi zorgis pri miaj ĉiutagaj aferoj. Ŝi ankaŭ prepares la teknikajn kondiĉojn de la intruado. Neĝa ĉeestis lecionojn en ĉiuj grupoj kaj tiamaniere lernis multe pli ol aliaj. Subite Esperanto fariĝis nia natura laborlingvo. Okaze de la unuamaja festo la lernejo fermiĝis por tuta semajno. La dekanino Ruan Liping invitis min viziti ŝiajn gepatrojn en la urbo Tonghua apud la nordkorea limo. Neĝa akompanis nin kiel multaj aliaj ĉinoj, ne parolas la anglan lingvon, malgraŭ pluraj jaroj de ĝia lernado. Tamen parolante en Esperanto, ŝi ofte diris thank you. Tiuj du vortoj furoras en Ĉinio. Eĉ se mi angle. Laŭ mia asistanto al la ĉina esprimo san ke you, kio signifas tri gramoj da oleo.

Ĉinoj obsede lernas la anglan. Buso numero 8, per kiu mi atingadis la lastan etapon de la revenvojo al la universitato, estis ĉiam plenplena. Dekjaraĝa knabino levis supren kajeron kaj ripetis anglajn vortojn. Optimisto alparolis ŝin : « Ho, vi amas la anglan lingvon !

Ne, mi ĝin malamas, respondis la lernantino. ‘Do, kial vi lernas ĝin en tia interpremo ? Sekvis, surpriza respondo : « Se mi ne diros parkere dek novajn vortojn, la patrino ne donos al mi tagmanĝon. Ĉinoj akceptis senkritike la novan kredon pri la angla kiel la ĉefa instrumento de profesia kariero. Tamen la rezultoj de tiu amasa lernado estas « magraj », kiel konstatis aŭstralia esperantisto instruanta la anglan en alia universitato. Post jaroj da lernado ĉinoj ne sukcesas paroli, aŭ parolas tiel, ke oni ne povas ilin kompreni.

Esperanto estas tre malfacila lingvo por ĉinoj, tamen la angla estas multege pli malfacila. Laŭ la propra sperto mi opinias, ke Esperanto povas efike helpi ĉinojn lerni eŭropajn lingvojn. Kun plezuro mi observis, kiel miaj studentinoj memstare penis esprimi sin parole, foliumante vortaron. Neĝa iam konfesis “Mi volas esti bona Esperanto- instino”. En Ĉinio verŝajne lernas Esperanton pli multe da homoj ol en kiu ajn alia lando, sed tre malmultaj ĝin parolas.

Mia sperto pruvas, ke dum la instruado necesas paroligi lernantojn en Esperanto anstataŭ parole en la nacia lingvo pri Esperanto. Tiu ĉi postulo pli bone realiĝas, se la instruisto estas eksterlandano prezentas alian modelon de prononcado kaj tiel helpas lernantojn senkateniĝi de la nacia fonetiko. Krom ĉio ĉi mia eksterlanda alieco tutcerte vekis scivolemon de la studentoj kaj samtempe ilian interesiĝon por la instruata objekto.

Se mi devus tute sola instrui, fiasko estu neevitebla. Tial la decido de la dekanino dungi ankaŭ la ĉinajn instruistojn estis saĝa. Tiamaniere formiĝis eble tute nova kaj fruktodona modelo de la Cseh-metodo. Laborante duope ni havis ŝancon instrui Esperanton ne kiel abstraktan lingvo-kodon, sed kiel portilon de utila scio. Fakte pere de Esperanto mi lernis multe pri la ĉina kultoro, sed samtempe mi povis transdoni al la studentoj konkretajn informojn kaj klarigojn, respondante iliajn demandojn.

Mi parolis malrapide kaj klare, klopodante ke la aŭskltantoj min komprenu. Ne ĉiam tio eblis, tiam intervenis mia asistanto per interpreto. Jada, Neĝa kaj Verda korespondas kun mi rete. Ili estas veraj “Esperanto-istinoj”.



Mi pensas ke vi memoras pri la parolado de Zamenhof en Bulonjo-sur-Maro dum la unua inaŭgura kongreso kiam li diris: « …sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera ; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas…la unuan fojon en la homa historio ni membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon… Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭa inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne frankoj kun angloj, ne rusoj kun poloj sed homoj kun homoj. Due, mi pensas, ĉar utiligo de la konceptoj pri lingvaj rajtoj estas la nuntempa maniero por diri pri esperanto, tion, kion ni ĉiam diris, en maniero, kiun la mondo eble volas aŭskulti pli volonte lastatempe. Koni esperanto, estas koni ĉiujn kulturojn de la mondo.
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • 9. Tipologia klasikado de esperanto rilate al suahila.
  • 10. Esperanto en la literaturo.

  • Elŝuti 0.65 Mb.