Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo19/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   ...   30

7. Prononco de esperanto laŭdiversecaj nacioj.

Moderna lingvoscienco uzas terminon « fonemo » por sono, kiu kapablas diferencigi sencon de vortoj kaj vortformoj. Ekzemple, en esperanto « b » kaj « » estas apartaj fonemoj, ĉar ili diferencigas sencon de la vortoj : Balo anstataŭ Valo ; Rabi kaj ravi. Sed ne ekzistas en ĉiuj lingvoj tiuj fonemoj. Ekzistas lingvoj (hispana, norgreka), en kiuj « b » kaj « v » estas variantoj de la sama fonemo, do en ili ne ŝanĝiĝas senco de vorto, se anstataŭ « b » oni prononcas « » kaj inverse. Oni povas doni tre multajn ekzemploj, kiuj montras, ke ankaŭ en esperanto mankas iujn fonemojn, kiuj ekzistas en aliaj lingvoj. En kelkaj lingvoj (ekz, franca, itala…) ekzistas kiel apartaj fonemoj vasta kaj malvaste, vasta kaj malvasto en tiu lingvoj diferencigas sencon de vortoj, sed en Esperanto ne.

Lingvoscienca fako, kiu okupiĝas pri fenomoj, estas nomata fonologio, sed pli ĝuste fonematiko au fonemiko. La kvanto de fonemoj en iu certa lingvo estas plimapli preciza, kalkulebla.

En Esperanto ĉiu fonemo estas skribe reprezentanta de speciala litero. Pro tio ni nomas esperantan ortografion fonetika aŭ pli ĝuste fonematika aŭ fonemika. Ĉar fonemo difencigas sencon de vortoj kaj vortformoj, do nia unua kaj ĉefa postulo de korekta prononcado en Esperanto estu strikta diferencigo de ĉiuj ĝiaj fonemoj.

Por tiuj kiuj lernas esperanton gviditaj per instruisto, lia instruisto de esperanto devas esti tiurilate tre postulemej kaj rigoraj, kaj en ĉiuj nacilingvaj lernolibroj ĉiam devas esti avertoj pri fonemikaj prononceraroj, specifikaj por tiu aŭ alia nacio. Ni penu, ke ĉiu fonemo havu apartan prononcon kaj ne koincidas kun iu alia. Ĉiu lingvo havas sian propran sistemon de fonemeoj. Ekzemple, rusoj en senakcenta pozicio povas miksi « a » kaj « o ». Li diras : - Oranĝo anstataŭ Arango ; - Komparo anstataŭ Kamparo ; - Poŝtisto anstataŭ Pastisto ; - Koro anstataŭ Kara, - Mi venos anstataŭ mi venas.

En la sama senakcenta pozicio ruso povas miksi e kaj i. la rusa lingvo ankaŭ ne difencigas la fonemojn « g » kaj « h » :



Galo kaj haro ; - Gasti kaj - hasti
Eble la plej okulfrapa ekzemplo de tipaj prononceraroj estas sorto de « » kaj « l » en la buŝo de japanoj kaj ĉinoj. En Japana lingvo ne ekzistas l, en la ĉina « r ». Tial japanoj kaj ĉinoj povas miksi en sia prononcado tiujn fonemojn : ekz. Rado kaj - lado kaj - Rano kaj - lano,
Oni devas noti, ke ankaŭ eŭropanoj ne ĉiam bone prononcas tiun “r”. Angloj en iuj fonetikaj pozicioj prononcas ĝin tre malforte, preskaŭ, nule, neaŭdeble por reprezentantoj de iuj aliaj lingvoj. Tio povas kaŭzi miskromprenon: « v »

Jen ankoraŭ aliaj ekzemploj, kies eŭropanoj speciale la anglo preterlasas la literon « r » en iliaj prononcadoj de la vortoj kiel. - Verki prefer ili prononcas – Veki ; - Surda ili prononcas – Suda ;- Karto ili prononcas - Kato

Laŭfoje en prononcado de germanoj, danoj, estonoj renkontiĝis mikso de vocaj kaj servoĉaj konsonantoj

B kaj P ; D kaj T ; G kaj K ; V kaj F ; S kaj ; Ĝ kaj Ĉ ; Ŝ kaj Ĵ.

- Brava kaj - Prava, - Bubo kaj - Pupo, - Baki kaj – Paki ; - Mardo kaj – Marto ; – Sendi kaj – Senti ; - Dento kaj – Tendo ; – Sago kaj- Sako ; - Logi kaj –Loki ; - Frago kaj - Frako – Vino kaj – Fino – Vojo kaj - Fojo - Vermo kaj – Fermo, - Sumo kaj - Zumo – Pesi kaj - Pezi - Preso kaj - Prezo - Kago kaj - Kaĉo- Aga kaj - Aĉa - Vojaĝo kaj - Vojaĉo - Sako kaj - Jako - Ŝipo kaj - Ĵipo

Renkontiĝas ankaû mikso da afrikanoj kaj simplaj plosivoj C kaj S. ekz. :Colo kaj – Solo - Cento kaj – Sento - Ĉ kaj Ŝ ekz. :Ĉelo kaj – Ŝelo – Ĉia kaj - Ŝia - Ĝ kaj Ĵ Aĝo kaj – Aĵo ; Ĝibo kaj - Ĵibo

Ĉe skandinavoj okazas mikso de C kaj Ĉ : - Celo kaj - Ĉelo : - S kaj ŜMuso kaj- Muŝo - Ĝ kaj Z ekz. : Ruĝa kaj – Ruza – Rifuĝi kaj - Rifuzi

La rusa lingvo ankaû ne diferencigas la fonemojn G kaj H ekz. :Galo kaj Halo (povas miksi en sia prononcado tiujn fenemojn). Revi kaj - Levi – Bildo kaj - Birdo Kiel lastan pekon kontraû esperantoj fonemoj mi tuŝos nuligon de “H’’ en iafoja parolado de francoj, italoj kaj kelkaj aliaj naciaj. « O » - Horo kaj – Oro; Haro kaj – Aro – Homaro kaj – Omaro – Hardi kaj - Ardi ktp…

Principe multe malpi grava estas normaro de prononco de alofonoj t.e. de diversaj variantoj de fonemoj. Estas indiferente ekzemple, ĉu oni prononcas palatizitan (molan) aŭ ne palatizitan (malmollan) « ŝ, ĉ », en la vortoj « ŝipo, ĉelo » ; « voĉan au senvocan » « h, j » en la vortoj « homoj, fojno ». Ordinare ni eĉ ne perceptas la fonetika diversecon de tiuj alofonoj, de diversaj variantoj de la samaj fonemoj. Pro tio la tiel nomata problemo pri vasteco kaj longeco de esperantaj vokaloj estas tute malprava kaj sensignifa. Esperanto ne havas diferencon inter vokalaj fonemoj laŭ ilia vasteco kaj longeco. Iafoje tamen estas grava la demando pri alofonoj. Ekzemple, rusoj ofte moligas dentalan « t » en pozicio antaŭ vokaloj de « c » : « timo kaj cimo, tiklo kaj ciklo, tia kaj cia ».

Lastloke ni okupiĝu iom pri asimilado de sonoj en parolĉeno. Distance proksimaj sonoj povas influi unu la alian iurilate. La regresiva asimilado estas disvastigita en tre multaj lingvoj kaj pro tio estas tolerebla kaj permesebla : absurda kaj apsurda, ekzisti kaj egzisti, disŝiri kaj diŝŝiri. Male la progresiva asimilado ne nur ne estas rekomandinda, sed ne devas esti eĉ permesebla : univerzitato,antaŭ universito inzekto antaŭ insekto, diverza antaŭ diversa ktp.

Ne estas rekomenditaj, sed eble nur tolerataj ankaŭ kelkaj aliaj eventualaj fonetikaj procedoj en parolĉeno, kiuj povas aperi en esperanta prononco pro influo de naciaj lingvoj : a) transformiĝo de sonkombinoj ng en uvulan n (sango, atingi) ; b) palatizo de konsonantoj antaŭ j (sinjoro panjo) ; c) apero de j inter vokalo (ĉielo diferenta de ĉijelo, piedo diferenta de pijedo, mia diferenta de mija).

Do ni povas konkludi, ke kiam ni parolas pri unueca prononco en Esperanto, oni parolas precipe pri strikta diferecigo de fonemoj, sed plej ofte oni parolas precipe pri strikta diferencigo de fonemoj, sed plej ofte oni ne povas insisti, ke iu speciala alofono estu sola reprezentanto de la koncerna fonemo. Do ni rigore obeu la principon de fonemikeco, kiu estas esence grava de l’vidpunkto de interkompro, sed estu toleremaj al tio, kio estas sensignifa de tiu vidpunkto.

1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • « t »

  • Elŝuti 0.65 Mb.