Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo16/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   30

20. Kelkaj famaj entuziasmaj pri Esperanto


Jules Verne verdastelano estis kaj prezidanto de Esperanto-Klubo de Amiens, en sia lasta romano « Studvojaĝo », kiu restis nefinita, pruvis la socian neceson de Esperanto.

Tagora kaj Tolstoj apogis la ideon kaj la efikecon de la Internacia Lingvo. La saman faris multajn verkistojn kaj filozofojn. Mi havas simpation por Esperanto. La brila kuniĝo de originaleco, de kohero kaj beleco kiun mi trovas en la grandaj naturaj lingvoj, oni trovas eminente en Esperanto » (J.R.R. Tolkien, aŭtoro de la Sinjoro de la Ringoj).

21. Esperanto kunrabole kun diversj asocioj38.


La gazetaro estas en ĉiuj landoj mirinda rimedo por disvastigi ideoj. Ĉar oni trovas ĉiujn elementojn, estas ĉirkaŭ tiuj diversaj elementoj kiun konstituas sin intensaj vivaj centroj. Kiel ni scias, esplori la gazeton, estas lerni kaj koni diferentaj medioj en kiu ĝi diskolviĝas. Esperanta movado, konscie pro tiu realigoj alportas partikulan zorgon por publikigi ĵurnaloj

Kiel ni diris en la antaŭa ĉapitroj, la Europa unio pri la agnosko de esperanto, parte tioj Esperanto funkcias kun UN kaj aliaj organoj de UN tiel UNESKO, FAO, UNICEFO….. La lingvo esperanto unuiĝas diversaj religiaj konfesioj en anaro de samideanoj sen kalkuli la kredon de unu al alia. En la samangulo de ideo, anaroj de diversaj kredoj (esperantostoj), grupas sin ankaŭ por krei asociojn laŭdiverse kredoj. Ekzemple (IKUE) Internacia Katolika Uniigo Esperantisto, nur por la katolikanoj; (K.E.L.I) Kristana Esperanta Ligo Internacia. Esperanto estanta senpropaĵo, pro tio ĉiuj la diversacaj de la kredo estas permesitaj membriĝi kaj krei ĝian asocion, por la Muzulmanoj, Protestantoj, Adventistoj, Jehova Atestantoj, Ateoj…ktp. Ni ŝatus plivastigi pri ĉiu asocio, sed la kadro de nia libro ne permesas tion al ni. Al tiuj kiuj dezorus scii multan pri tio, li povas legi la jarlibro.


22. Preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo


En Rimini (Italio) kun skribaĵoj Esperantaj. La lingvo kiu alproksimigas : Por la katolikoj estas liturgia lingvo ; por la kristanoj estas ekumena lingvo ; por ĉiuj religioj estas interreligia lingvo. Estas esperantistoj Hebreaj, Kristanaj, Muzulmanaj, Hinduismaj, Budhanaj, kaj laikaj.

23. Havu la esperantistoj plenan fidon.


En Jokohamo dum la kongreso kiu okazis en 2007 ; kongresanoj ricevis premion Deguĉi esperantistan pacpremion pastro Duilio Magnani el Italio, Honora Membro de UEA. Li dum jardekoj helpas espeantistojn en evoluantaj landoj, precipe en Afriko, atingis agnoskon de IKUE kaj aprobon de Meslibro fare de Sankta de la Sankta Seĝo, kaj iniciatis Esperantajn salutvortojn de la Papo je Kristnasko kaj Pasko. En preĝejo en Rimini li realigis Esperantajn kaj itallingvajn artajn mozaikaĵojn. Jen eltiraĵo pri liaj aktivaĵoj intervjuis. Jen la respondoj kiuj li donis dum lia intervuo en Jokahamo (universala kongreso de esperanto) :Mi lasis tempon legi la respondojn de la Pastro Duilio al intervuo dum la kongreso al Yokohama (Japanio) pri la Preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo konstruis en Rimini (Italio)

*Kiel naskiĝis la ideo (aŭ la inspiro se vi preferas) uzi Esperanton por ornami la preĝejon ? La Pastro Duilio respondis dirante :

Se mi devas esti sincera, la reala fakto, kiu instigis min ornami la malgrandan paroĥan preĝejon, estis la fino de mia IKUE-prezidanteco, ordonita de mia Episkopo. Oni ordonis al mi pli multe flegi la animzorgadon, kvazaŭ mi ne jam farus tion konscience kaj sindediĉe. Pro nostalgio kaj por venki mian E-izolitecon mi revis pri la pasintaj IKUE-atingoj kaj fantaziumis en la silento de mia preĝejo.

En tia religia medio, kiam mi rimarkis la senornaman internon, naskiĝis la unua ideo, plibeligi ĝin per la rememorigo de la plej grava evento por la katolika E-movado : la aprobo kaj eldon de E-lingva Meslibro. Ĝi elvokis la unuan lingvan eventon en la historio de la Eklezio : Sankta Papo Hadriano la 2-a, en la jaro 868, aprobis la uzon de la slava lingvo de fratoj Kirilo kaj Metodio por la tiutempa roma Liturgio. Do, kial ne bildigi la duan similan lingvan historian eventon en mia preĝejo ? Tiuj slavaj sanktuloj sukcesis venki la barojn starigitajn de la roma kurio, kaj kiel ili, ankaŭ la papo Wojtyla (Sanka Papo Johano Paŭlo la 2-a). Do, ni honoru lin. Sed, kiamaniere ? Pli ol pentraĵojn mi preferas mozaikaĵojn. Tial estis deĉidite voki majstron pri mozaikaĵoj el la urbo Ravenna (patrujo de tiu arto), s-ron Antonino Vaccalluzzo, kaj mi komisis al li bildigi la , misteron de la kristana Pasko », metante je la centro vitralon kun la bildo de Jesuo Kristo resurektinta : la unua papa saluto en Esperanto farita « Urbi et Orbi » (al Romo kaj al la mondo) ringe kronigas la bildon de kristo. Estis la jaro 1996 kiam aperis en la preĝejo la unua Esperanta mozaiko. La plena konsento de la fidelularo instigis min projekti aliajn artaĵojn, ĝis lasta starigita okaze de la Esperantista Ekumena Kogreso, kiu okazis en Rimini septembre de 2003, tuj antaŭ la fermo de mia paroĥo.

*Ĉu la elektita enhavo iel respegulas vian vivon ?

Kompreneble. La enhavo de la ornamaĵoj estas inspiritaj de religiaj temoj kaj paroĥa animzorgado, kiuj, kadritaj en la preskaŭ tridekjara poresperanta periodo, malfermiĝis al tutmonda horizonto per evangelizado kaj bonfarado per de la internacia lingvo. Sed ne nur : la plej granda ĝojo por mi estas ekvidi, ke la fidelularo iom post iom malfermis sian bonfaran horizonton favore al mizeruloj, al ekumena kaj interreligia dialogo, kaj ĉio tio pere de Esperanto. Ĝi ne estas plu skandalo aŭ hobio, perdo da tempo kaj infaneca utopio. Vidante Rimini hodiaŭ, la urbon de turismo kaj amuziĝo, oni ne pensus, ke ĝi povas esti urbo kun malfacilaj situacioj. Kaj tamen, en via biografio mi legis, ke via infaneco esti malriĉa, ke vi eĉ almozpetis por povi studi. Jes, mi ne hontas deklari mian kamparan devenon. Male, mi sentas min orgojle filo de kamparanoj, tamen riĉaj nur je malsanoj kaj je familia ĝojo. Neniu povas forgesi sian infanecon, des pli se ĝi estis travivita precipe dum milita periodo, malproksime de la vilaĝo kaj eĉ hejmo. Mi komprenas nun pli bone, vizitinte la afrikajn landojn, la petojn de la malriĉuloj kiuj revas pri alfabetego kaj studado, pli ol pri vivrimedoj. Pli facile oni akceptas la akvan soifon ol la klerig-soifon. Efektive, en ili mi revivas min infanecon, kiam mi kun prezentbileto de mia paroĥestro frapis je la pordo de kelkaj bonŝanculoj de la vilaĝo kaj de la najbaraj urbetoj. Vere, la alfabetigo valoras pli ol la pano. Mia koro ploras, kiam al niaj gesamideanoj el foraj landoj mi devas respondi, ke mankas la mono. Efektive, oni ne povas certe monhelpi al ĉiuj, sed tio malvarmigas la sangon en la vejnoj.



*Unu el viaj karakterizoj estas « kuraĝo » (cetere, eco tipa de via regiono) : vi ne hezitas kontakti ‘gravulojn’ por prezenti Esperanton kaj ĝian realaĵon. Ĉu ĉe aŭtoritatuloj dum la jaroj vi konstatis pli aŭ malpli favoran sintenon rilate al nia movado ?

Bedaŭrinde, la malfavora ĝenerala sinteno pri Esperanto estas bone konata de ĉiuj. En nia religia medio, same. Tamen, se ni, anstataŭ paroli pri Esperanto, parolus pri konkretaj atingoj, ekzemple (por resti en la religia temaro) pri la Meslibro, la dekretoj de la vatikanaj instancoj, de la papo je Pasko kaj Kristnasko, neniu kuraĝus moki onin. La malfavorantoj, fronte al faktoj kaj konkretaj realaĵoj, ne havas kontraŭ argumentojn, kaj eĉ povas ŝanĝi opinion. Ne multe diferencas la pasinteco disde la nuntempo koncerne la sintenon fronte al Esperanto. Mokis min antaŭ 30 jaroj ĉu kardinaloj ĉu oficistoj, samkiel lastempe pastroj kaj fideluloj, kiuj tamen ne konis min kaj neniam aŭdis aŭ vidis ion konkrete. En mia dioceza medio neniu, aŭ nur malmultaj kunpastroj, kuraĝas ankoraŭ moki mian agadon. Tamen, gravulo aŭ ne, konato aŭ nekonato, kiam oni sen tro da vortoj, prezentas la Meslibron al kredantoj, aŭ al nekredantoj la ‘evangelio’ de Maŭ, tiam oni vidas ŝanĝi la mienon kaj la sintenon, kiel mi speris okaze de renkontiĝo kun iu kardinalo en Vatikano : li akuzis min ĉar mi perdadis valoran tempon anstataŭ animzorgi, sed, vidinte la E-verkojn de Maŭ, li respondis : ‘Oh ! Vere, mi ne sciis pri tio. Oni ne bezonas vortojn. Necesas faktoj. Tro da predikantoj kaj malmultaj atestantoj, oni diras religinivele. Same en Esperantio. Oni devas eniri la socion ne per belaj prelegoj, sed per videblaj kaj validaj faktoj kiuj celtrafu la atenton de la eksteraj aŭskultantoj. Ekzemple, efikas ege pli multe E-Meso en la Katedralo, des plis bone se ĉefgvidata de la loka Episkopo (des pli multe de Kardinalo), ol dek kongresoj.



*Unu el la temoj kiuj oni ofte debatas ĉe esperantistoj estas : ĉu Esperanto estas celo aŭ ĉu ĝi estas rimedo ? Via agado esence ŝajnas resumo de la du tezoj. Kiujn projektojn pere de aŭ por Esperanto vi realigis ?

Okaze de la 100-a datreveno de la apero de Esperanto en mia urbo Rimini mi pretigis broŝuron kiu resumas, interalie, la projektojn de nia rondofamilia. Ne eblas ĉi tie listigi ilin ĉiujn, sed, por doni ideon, mi diru, ke ekde 1978 ĝis hodiaŭ ni realigis 47 projektojn en 22 landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio, egalvalore al pli ol 182.000 eŭroj (ĝi estas rimarkinda sumo, se konsideri la konsiston – vere limigitan – de nia rondo). Ĉiuj ĉi agadoj okazis (kaj okazas) pere de komunikado per Esperanto kaj, logike, pere de la lokaj esperantistoj. Tio signifas, ke oni starigas la ricevanton je egala digno kun la bonfaranto, pere de la komuna lingvo. Jen, laŭ mi, ekzemplo pri la valorigo de Esperanto, kiu, estante une rimedo, fariĝas ankaŭ celo, ĉar, je la fino, la neesperantista bonfaranto decidas lerni ĝin por konservi kontakton kun la persono, kiun li ekkonis kaj helpis.


1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • 21. Esperanto kunrabole kun diversj asocioj 38 .
  • 22. Preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo
  • 23. Havu la esperantistoj plenan fidon.

  • Elŝuti 0.65 Mb.