Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo14/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   30


12. Laŭĝie historia ĉu Esperanto datumas delonge?


La valoro de Esperanto kiel rimedo por tradukado de literaturaj verkoj estas konfirmita de la sekva eksperimento, direktita de profesoro Aymonier: Franca teksto estis proponita de Abelo Hermant tradukistoj de la germana, angla, rusa, itala, hispana kaj Esperanto; tiuj kvalifikitaj tradukistoj kaj oficiale rekonitaj de la tribunaloj havigis sekure sur kompetento. Tiam, dua teamo estis retradukita en la franca versioj donitaj de la unua. Ni tiam komparis la tradukojn. Fine fini per citante la decido en 1951 de grupo de 84 japanaj sciencistoj, post revizii la lingvon - Esperanton kiel internacian sciencan komunumon. La plej alta japanaj homoj apartenantaj al ĉiuj branĉoj de scienca scio inkludante profesoroj, direktoroj de observadoj, renomaj kuracistoj, ktp... Decidis eldoni la rezultojn de ilia laboro en Esperanto aŭ provizi almenaŭ resumon en la lingvo al la fino de lia libro skribita en japana lingvo. Estas kurioza aŭdi la ĉinan diskuton rekte estas sen filtrilo kiu estas la tradukado de la mondo aktuala sociaj problemoj ĉinie. Tiu estas certe, ke la mondo en tuta la disvastigo de Esperanto. Estas granda kaj vera rakonto rilate al ĉi tiu movado, kiu etendiĝas plejparte sur nia jarcento, kaj sekve havas sian propran modelitan historion sur la granda historio de la jarcento.

En la internaciaj asembleoj la simultana traduko devus permesi al ĉiuj esti komprenata parolante sian lingvon. Sed ofte la tradukisto estas devigata ripari per imago aŭ improvizi…La kresko de Eŭropa Unio ne povas esti helpata de sistemo tiel neperfekta kaj supermezure tro kosta. Kaj la normala civitano ? Dum la vojaĝoj tra Eŭropo certe ne ĉiam oni havas je dispono prefere sian interpretiston.

La 20 oficialaj lingvoj do Eŭropa Unio estas la jenaj kun la milionoj da parolantoj. Ek de la jaro 2007 kun la aldono de la kelta la lingvoj de EU estos 21. Praktikaj sekvoj estas rimarkindaj ; patroloj da interpretistoj, kiuj produktas tumojn da paperaĵoj je jara elspezo je pli ol 800 milionoj da eŭroj.

13. Ĉu Esperanto estas akceptita en poŝto ?


Ekzemple jen en francujo laŭ decido datita de la 27 de majo 1938, la Ministro de la Poŝtoj ordonis, ke en ĉiuj poŝtoficejoj, en kiuj deĵoros oficisto kapabla paroli esperante, giĉeto kun la mencio « Esperanto » povos esti malfermita. Tiu grava decido, kiu estis efektivigita en la grandaj urboj, montris al la publiko la profiton, kiun oni jam nun povas ricevi el la scio de Esperanto.

Sendube, nur la oficejoj de la gravaj centroj estis utiligitaj por tiu unua provo de helpa lingvo, sed tio estis nur unua eksperimento destinita precipe por pruvi, ke nenio estas pli facila ol kompreniĝo per Esperanto. Estis jam decidite de antaŭa Ministro de la Poŝtoj, ke telegramoj esperante redaktitaj, estos rigarditaj kiel en la klara lingvo, kiel proponis la klara Internacia Telegrafa Konferenco. Tiu konferenco asimilis do Esperanto al vivanta lingvo kaj al la latina, rigardata antaŭ malmulte da tempo kiel la nur ebla universala lingvo.

Sed neniam latina telegramo estis fakte sendita. Neniu, efektive, estus tiel senigita je praktika senco por sendi, ekzemple, al industriisto aŭ komercisto, komercan telegramon latine redaktitan. Kaj estus akceptite de neniu, ke administraj aŭ politikaj telegramoj estu redaktitaj en lingvo ne posendanta la vortojn necesajn por esprimi precise la faktojn aŭ ideojn de la moderna civilizeco. Tiuj du pripoŝaj decidoj, kiuj restis senefikaj dum la milito, estas reaplikotaj, kaj ili prezentas, por la estonteco de la helpa lingvo ne troigeblan gravecon.

14. Esperanto en la komercaj medioj.


La Komerca Ĉambro de Parizo, depost 1920, senhezite respondis al la alvoko de la esperantistoj organizaĵoj. Ĝi opiniis necesa la kontrolon de la taŭgeco de Esperanto por la preciza traduko de iu ajn teksto. Oni do tradukigis, per personaj speciale kompetentaj, saman dokumenton en kvar lingvojn kaj en Esperanton. Oni donis poste la unuajn la francan originalan tekston. Oni konstatis, ke la esperanta provaĵo reproduktis la francan dokumenton multe pli precize, ol la kvar aliaj konkurantaj lingvoj.

La Komerca Ĉambro tiam decidis instruigi la helpan lingvon en ĉiuj komercaj lernejoj kontrolataj de ĝi. Kvankam la diplomitaj instruistoj de Esperanto estis malmultaj, kaj neniam praktikis tian instruadon, la kursoj donis bonegan rezulton.

Sro André Baudet, konvinkita esperantisto, fariĝinte prezidanto de la Parizo Komerca Ĉambro, demandis sin, ĉu ne estos oportune konsulti, pri la helpa lingvo, la franca Komercĉambro. La konsulto okazis, kaj la Komercĉambro, pristudinte la problemon dum sia ĉiujara kongreso, unuanime aprobis rezolucion, kiu rekomendis la uzadon de Esperanto el la medioj industriaj kaj komercaj.

André Baudet ne kontentiĝis per tio kaj en nomo de la Pariza Komerca Ĉambro, li invitis la komercajn organizaĵojn de la tuta mondo kunveni en Konferencon, kiu pristidus ĉiun aspekton, industrian kaj komercan, de la ĝeneraligita uzo de la lingvo helpa. La konferenco, malfermita la 14-an de majo 1925, havis tre grandan sukcecon. Ĉiuj resolucioj proponitaj por Esperanto estis unuanime akceptitaj, sen ia ajn opozicio. Partoprenis en tiu Konferenco : 10 registaroj, 171 Komercaj ĉambroj, 14 Komercaj Foiroj, kaj 208 komercaj entreprenoj.


15. Esperanto en dogano.


Delonge la franca dogano konstante ekrilatas kun la fremduloj. Ĝi devas konigi al ili iliajn rajtojn, kiam ili eniras francujon, iliajn devojn kontraŭ la lando, kiu ilin akceptas, la impostojn pagendajn pro la varoj, kiujn ili importas.

Afiŝo, laŭ unika modelo, estas tiucele surmetita sur la muroj de ĉiuj landlimaj stacioj. Tiu afiŝo estas redaktita en sep lingvoj. Sed, ĉar la lingoj parolataj en la mondo ne estas nur sep, ŝajnis necesa al la antaŭmilita doganestro aldoni simple al tiuj lingvoj Esperanton.

La naciuloj de la malgrandaj landoj, kies lingvo ne figuras sur la afiŝo, ne havas do hodiaŭ la ekskuzon de la nesciado pri la franca regularo, se ili troviĝas kulpaj. La Doganestraro opinias, ke persono vojaĝanta en fremda lando, devas se ĝi ne scipovas la lingvon de la lando, kiun ĝi aliras, almenaŭ scii Esperanton, kion prezentas la minimuman postuleblan penon por iu, kiu ne apartenas al unu el la sep ĉefaj londoj, kaj kiu deziras ekrilati kun la fremdularo. Depost la 31-a de januaro 1938, la internacia afiŝo por la fremduloj havas do tekston esperantan, kaj la esperantistaj doganistoj povas, deĵorante, surporti la verdan stelon.

En la grandaj fervojaj stacioj de Parizo, grandaj esperantaj surskribaĵoj estis ankaŭ faritaj, por informi la fremdajn vojaĝantojn pri la loko de la ĉefaj servejoj de tiuj stacioj : elirejo, enirejo, pakaĵejo, biletvendejo, dogano... Tio montras, ke studperiodo, pri la elekto de internacia lingvo, finiĝis, kaj ke oni povas eniri novan periodon : tiun de la praktika aplikado.


1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • 13. Ĉu Esperanto estas akceptita en poŝto
  • 14. Esperanto en la komercaj medioj.
  • 15. Esperanto en dogano.

  • Elŝuti 0.65 Mb.