Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo12/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   30

7- Diversaj influo de suahila en la mondo.


Pro « TANU30 » (Tanganjika Afrika Nacia Unio) estis uzita preskaŭ ekskluzive en la suahila lingvo en ĝia lukto por nacia liberigo aŭ realo tiun grandan prestiĝon en la internacia scenejo. Nuntempe, granda nombro da universitatoj tra la mondo havigas praktikan instrukcion en suahila. Inter aliaj, Kambriĝo, Kopenhago, Gento, Ĝenevo, Hamburgo, Leiden, Leningrado, Liège, Londono (SOAS), Los Angeleso, Leuven, Montrealo, Moskvo, Nov-Jorko. Oksfordo, Parizo (INALCO), Pekino, Pittsburgh, Prago, Romo, Uppsala ktp. Suahila kursoj estas ankaŭ instruita en Nov-Delhio kaj Japanio. Ekzistas eĉ kelkaj komercaj pluraj metodoj kun diskoj aŭ bendoj por lerni suahilan hejme.

Necesas ankaŭ noti la gravecon de la lingvo pere radio-ondoj. Radiofonio alprenis, en la moderna vivo, lokon tute unuarangan. Ne ekzistas plu familio, en la urboj, kiu ne turnas sin al iu sonoro aparato, plurajn fojojn dum la tago, por aŭdi ĉion, kio estas dirata aŭ farata en la tuta mondo. Ju pli maltrankvila estas la tempo, des pli ofta estas la aŭdado. Kaj per la radiofonio hodiaŭ, pli ol per ĉiu alia rimedo, la regantoj parolas al siaj regatoj, informas ilin pri ĉiuj interesaj temoj, kaj eĉ konigas la plej rimarkindajn laborojn de la kleruloj kaj la rezultojn de iliaj serĉadoj.

Sen mencii Tanzanio aŭ Kenjo, ĉiutagaj la informaj bultenoj, gazetaroj, estas ekspedita en suahila Londono, Internacia Franca Radio, Bruselo, la voĉo de Germanio, Voĉo de Ameriko, Radio Moskvo, radio Prago, Pekina el Japanio kaj arabaj lando, Tailado Radio. En DRK al orienta Goma, Bukavu, Bunia, Kisangani kaj Lubumbaŝi pozicioj produkti ĉiutage elsendoj en la suahila. Ĝi estas la sama kun radioaparatoj Ruando, Burundo Ugandujo kaj Zambio.
Jarcento antaŭe, la komercistoj de la orienta marbordo disvastigis la suahila kune la karavano itineroj. Liaj suahila naskis novan dialekton nomita Kingwana.

Kingwana estas suahila, parolata de wangwana bona mangwana, t.e. "Libera viroj" (kontraste al watumwa "aŭ sklavo") kie, nuntempe, loĝantaroj de Maniema parolas waungwana wangwana, kiam ili montras la fidelulojn de Mohammed. Ĉi tio ne nur inter la islamo, estas multaj kiuj fiero sin Kingwana paroli kaj fanfaronas esti atingita superan kulturon tra ilia lingvo kaj vivmaniero : aŭ Ungwana adabu Kingwana (afableco de kingwana) ili diras.

Pro tio ni daŭrigas dirante se du homoj…havas tute aliajn morojn kaj vivaranĝojn, tiam ili rigardas sin kiel fremdulojn,… instinkte evitas sin reciproke kaj al si malkonfidas, kiel oni instinkte malkonfidas al ĉio, kio kaŝiĝis por ni en mallumo

La reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigita nomon « homo » pli alten ol la nomon de gento… Mi31 vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Agu kun aliuloj tiel kiel vi deziras, ke aliuloj agu kun vi.

Ni konstante ripetadas, ke ni tute ne deziras nin en miksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.

Post la terura mondmilito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas…ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan. La sola rimedo, por atingi tian pacon, estas : forigi por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj. Jen la plej granda malfeliĉo de la homaro !

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ kontante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, laborante kune ; kaj interkonsente ili celos ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo.

La Hegemonio de iu ajn lingvo kuntrenas maljustan subklasigon de la aliaj lingvoj kaj de la aliaj kulturoj. Sekve necesas ke oni serĉu, ĉu estas alternativo. Kaj jam ekzistas alternativo : supernacia, neŭtrala, facila, elprovita dum pli ol 100 jaroj per reala komparo kun naciaj lingvoj de la tuta mondo. Malhelpata de la diktaturoj, cenzurata de tiuj, kiuj revas hegomoni, subtaksata de tiuj, kiuj ne konas ĝin, jam hodiaŭ fratigas milionojn da homoj de ĉiuj kontinentoj, ĝi estas.

8. La unuaj paŝoj de esperanto en afriko32

a. Norda Afriko


Alĝerio

Szerdahelyi (en 1982) kaj Kökény & Bleier (en 1933) kontraŭdiras unu la alian se nomi kaj datumi la unuajn esperantistojn en tiu ĉi lando. Laŭ la opinio de Szerdahelyi tiuj ĉi estis André Lardet en 1896 en Bordj-bou-Arréridj, Ch. Claizerguez en Rio Salado kaj E. Gard en Mostaganem (Oran) en 1898, Paul Decor en Oran kaj M. A. Rivier en Alĝero en 1899. El tiuj ĉi kvin nur la lastaj du estas menciitaj en Kökény & Bleier. En ambaŭ ankaŭ la kapitano A. Capé-Montrosier estas nomita, kiu en 1903 komencis fari “neordinare viglan propagandon per artikoloj kaj paroladoj” Kökény & Bleier. Kun H. Tarry li fondis Esperanto-grupon, kiu en tempodaŭro de ses semajnoj povis honoranime enskribi 122 membrojn, inter kiuj la prefekto, la urbestro de Alĝero kaj aliaj altranguloj. Propagandaj artikoloj aperis interalie en La Nouvelliste d’Alger, Les Nouvelles kaj La Dépéche Algérienne, per kio Esperanto estis favore lumigata en Alĝerio kaj eĉ ĝis trans la limon en Tunizio.

Post speciala peto de Capé-Montrosier, la Francia ministro pri milito permesis al la oficiroj membriĝi al Esperanto-grupo. En marto 1904 la Esperanto-grupo jam havis 283 membrojn. En tiu sama jaro Capé-Montrosier entreprenis propagandan vojaĝon tra la lando, kio vekis la intereson “eĉ de italaj kaj hispanaj kolonisoldatoj” Kökény & Bleier Dum la jaroj 1904 kaj 1905, la klubo eldonis revuon, Turko Revue, kiu havis konstantan eron nomitan Esperanto Revue Szerdahelyi. Kökény & Bleier nomas ĝin Turco-Revue kaj implicite komprenigas ke ĝi tute konsistis el propagando por Esperanto.

Capé-Montrosier staris ankaŭ ĉe la bazo de la dulingva revueto Alĝera Stelo L’étoile Algérienne, kiu aperadis ĉiun duan semajnon ekde la 20-a de februaro 1905. Ĝi havis kiel subtitolon ‘Petite Organe de Propagande Espérantiste de l’Afrique du Nord’. Ĝi estis destinita precipe por la koloniistoj de Alĝerio kaj Tunizio kaj por la hejmlando Francio, kaj certe ne por la originaj loĝantoj de tiuj ĉi regionoj. Kelkaj frazoj aŭ frazpartoj atestas pri tio, ekzemple ‘Tous les français pourront lire le texte mêlé qui suit’ = Ĉiuj Francoj kapablos legi la tekston miksitan, kiu sekvas (Alĝera Stelo 1905) aŭ la seninterrompa laboro de la koloniistoj de Norda Afriko, sekva al la heroeco de la militistoj (Alĝera Stelo 1905. Post la unua aŭ dua numero la nomo estis ŝanĝita en ‘Alĝeria Stelo’. Ili estis decidintaj ke la ĉefurbo ‘nia urbo’ nomiĝos Alĝero kaj la landon Alĝerio. Ekde 1906 la revuo havis alian subtitolon: ‘Duonmonata Oficiala Organo de la Grupo Esperantista de Alĝero kaj de Norda Afriko’. Ekde majo 1906 ĝi aperadis ĉiumonate. La lasta numero aperis en septembro 1906. Ĉar Capé-Montrosier devis reiri Francion, Bresson transprenis la prezidantecon.

De la 15-a ĝis 17-a de aprilo 1905-a okazis granda Esperanto-ekspozicio en Alĝero, kien kelkaj miloj da vizitantoj translokiĝis. En 1906 Esperanto-grupo estis fondita en Caen, kaj laborista grupo en Alĝerio. Tiu ĉi lasta tenis kontaktojn kun la Angliaj laboristoj pri la fondado de ĵurnalo, kiu defendos la internaciajn interesojn de la proletaro. Laŭ la opinio de Kökény & Bleier post tio tiu ĉi viveca movado estas kolapsinta. Szerdahelyi mencias aldone du aliajn revuetojn, kiuj aperis tre efemere: ili estas Afrika Esperantisto, kiu estis eldonata pomonate de majo 1907 ĝis februaro 1908 en Alĝero, kaj Alĝeria Informilo. La intenco de tiu ĉi lasta estis ke ĝi, kiel ĉiusemajna periodaĵo, aperos ĉiun ĵaŭdon en Esperanto kaj en la franca, sed de ĝi aperis neniam pli ol unu numero. En Esperanto tamen denove fariĝas mencio pri tri Esperanto-kursoj.

Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 esperantistoj rezidas en kvin urboj. Tiuj ĉi estas Ain-Beida, Alĝero, Constantine, Philippeville kaj Relizane. Tie vivas entute laŭinforme ankoraŭ 26 esperantistoj, sed plu neniu organizita grupo. La Internacia Centra Komitato-raporto de 1931 atentigis pri tio ke en Alĝerio ja izolaj esperantistoj rezidas, sed ke ilia helpo por la movado ofte estas nur portempa, pro tio ke ili, estantaj kolonioficiroj, ofte post unu jaro ja jam forlasis la landon Kökény & Bleier. En 1933 estis UEA-delegitoj en Alĝero, Phillipheville, Sétif kaj Constantine.

Kökény & Bleier dediĉis unu frazeton al la ‘indiĝenoj’, el kiuj la lernintoj de Esperanto prefere aliĝis al SAT pro ties politika orientiĝo ol al UEA.

Egiptio

Ankaŭ tie ĉi Szerdahelyi mencias unu pioniron pli ol Kökény & Bleier, nome Nicolas A. Vatimbella en 1894 en Ramleh. Ambaŭ mencias A. Piolet en Ismailia kaj Robert Laussac kaj René Japiot en Aleksandrio en 1901. Danke al tiu ĉi lasta aperis artikoloj en ‘La Correspondence Egyptienne illustrée’. En 1908 alia pioniro, Fadie, gvidis Esperanto-kursojn en Khartumo Kökény & Bleier. La unua revuo, Egipta Esperantisto aperis ne pli frue ol en decembro 1921 en Aleksandrio. Ĝi estis publikigata ĝis 1922 sub redaktado de G. Wilken en la franca, Esperanto kaj la itala Szerdahelyi. Laŭ la opinio de Kökény & Bleier la propagandilo ekaperis nur en 1922. Tiu ĉi kontraŭeco eble povas esti eksplikata per tio ke la unua numero en 1921 aperis en decembro, kaj tiu ĉi krome eble estis nulnumero.



La esperantistoj en Egiptio en tiu ĉi periodo faris relative multan propagandon, kion pruvas la – kvankam tre mallongaj – informoj pri tio en la revuo Esperanto. En la dudekaj jaroj troviĝas en Tra la Mondo Esperantista Kroniko, rubrikoj kun novaĵoj pri la diversaj landoj, sub Afriko nur nord-afrikaj landoj, kaj tiukaze precipe Egiptio. En 1922 ja estis fondita Egipta Esperanto-Asocio, kies membroj estis tamen precipe eŭropanoj. Tiel troviĝas en Esperanto komuniko pri porpropaganda kunveno kiun 200 personoj ĉeestis. En 1927 Esperanto sciigis ke en Kairo la arablingva ĵurnalo Al Mokattam raportadas pri la Esperanto-afero. En ĉi-sama numero oni sciigis interalie ankaŭ ke en Bursaido 18(Porto-Saido) estas nova grupo, kiu la sekvan jaron havis dudek membrojn, el ĉiuj kiuj estis finintaj sian kurson, aliĝis al UEA. Ankaŭ el la statistiko de Dietterle33 montriĝas ke el relativa vidpunkto Egiptio havis tre firman pozicion en tiu ĉi periodo. Ĝi raportas pri tiu ĉi lando en 1928 la plej altan nombron da izolaj membroj de ĉiuj afrikaj landoj (89), kaj klubon en Bursaido de dek kvin personoj. Esperantistoj estis en ses urboj, nome en Aleksandrio, Kairo, Kair-Zayat, Tantah, Bursaido kaj Suezo. La ICK-raporto de 1929 citata en Kökény & Bleier mencias ke la movado komencas akiri pli kaj pli palpeblan formon, kion pruvas la regulfoja aperado de propagandaj artikoloj en la enlanda, precipe arablingva gazetaro. La apero de arablingva Esperanto-lernolibro de Amin-El-Mofti en Aleksandrio, plisimpligis la lernadon de la lingvo ICK-raporto de 1932, citata en Kökény & Bleier 1933. El ĝi montriĝas ke en tiu ĉi periodo Esperanto estis instruata ja ankaŭ al ne-eŭropanoj. La ICK-raporto de 1933 (citata en Kökény & Bleier 1933, faras mencion ankaŭ pri arabaj Esperantoŝlosiloj kaj -faldfolioj, kiuj multe plifaciligis la instruadon. Valorhava en tiu ĉi raporto estas ja ankaŭ la fakto ke Tadros Migalli, ne-eŭropano fariĝis la efektiva gvidanto, asistata de Nassif Marus. En 1933-1935 N. L. Newell gvidis kurson laŭ la Cseh-metodo en Kairo. Poste evidente, probable sub influo de la militado, la Esperanto-movado en Egiptio devas esti finiĝinta, ĉar en 1944 ĝi estis reestartigita, precipe inter soldatoj kaj militkaptitoj (Lapenna 197). Kiam en oktobro 1947 la usona esperantisto kaj vickonsulo John Robertson, venis Kairon, lia ĉeesto havis entuziasmigan efikon al la lokaj esperantistoj (Megalli 1947). Okaze de la 88-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, Tadros Migalli, tiam jam ĉefdelegito de UEA pri Egiptio, prelegis en la araba pri la vivo de Zamenhof dum kunveno de la YMCA (Young Men's Christian Association (Kristana Asocio de Junaj Homoj)) de Kairo. Preskaŭ ĉiuj 50 ĉeestantoj enskribigis sin, post provlecioneto, por la sekva kurso (Megalli 1948). La Egiptia Esperanto-movado estis bone organizita, kion pruvas la komuniko en Esperanto (1948), kiu mencias ke la egiptoj-Esperantistoj en ĝenerala kunveno elektis novajn gvidantojn por 1948. Prezidanto fariĝis Amin-El-Mofti, sekretario Said Saleh kaj Tadros Megalli partoprenis en la komitato. En la unuaj monatoj de 1949 novaj kursoj estis donataj en Kairo. Journal d’Egypt kaj Images donis spacon por la Esperanto-movado (Esperanto 1949a). En 1951 la movado denove eksilentis (Lapenna 1974), sed en tiu sama jaro la Mezorienta Esperanto-Federacio estis registrita ĉe la Ministerio de Socialaj Aferoj. Tiu ĉi fondis jam antaŭ majo 1952 sekcion kiu respondecis pri kursoj per korespondado (Esperanto 1952).

Maroko

Laŭ la opinio de Szerdahelyi I. Grossart, komercisto, kaj Vincent C. Richard, kemia inĝeniero, estis la unuaj pioniroj en Tanĝero. La unua estis tie depost 1896 kaj la lasta depost 1898. Laŭ Kökény & Bleier la unuaj pioniroj estis tie ne pli frue ol en 1906, kaj jam en la figuro de Francaj oficiroj. En 1913 tiam estis fondita en Melilo la unua Esperanto-asocio, far la kapitano Ferdinand Redondo. Tio ĉi klarigas probable la relativan plialtiĝon de la nombro de UEA-membroj en 1914.

Ankaŭ la fotografo R. Manfred laboris en 1925 por Esperanto, kaj C.V. Richard gvidis kursojn Kökény & Bleier. La fakto, ke nur oficiroj sekvis tiun ĉi, montras, ke soldato el Melilo per anonco en Esperanto serĉis korespondemulojn. Laŭ la statistiko de Dietterle ekzistis esperantistoj en 1928 en dek loĝlokoj, el kiuj unu kun klubo de dek ses membroj, nome en Tanĝero. La ceteraj urboj estis Amiszmiz, Arzilo, Ber-Rechid, Ceuto, Cuta, Kénitra, Marakeŝo, Melilo kaj Rabato. En 1933 tio ĉi jam estis malpliiĝinta al Ceuto, Kénitra, Tetuan, Kazablanko (Daralbaido), Miknaso kaj Tanĝero (Kökény & Bleier). Je la 26-a de decembro 1950 Radio Maroc elsendis, dum kvaronhoro, unuan propagandan paroladon pri Esperanto. Tio ĉi fariĝis en la franca (Esperanto 1951. Proksimume unu jaron poste oni jam elsendis franclingvajn Esperanto-kursojn tra tiu ĉi radistacio. Martofine de 1952 en Rabato 19 okazis ĝenerala kunveno de Maroka Esperanto-Asocio. Ĉeestis granda (rilate tiun ĉi landon ) nombro da homoj, nome 69 Esperanto 1952.

Tunizio

Ankaŭ tie ĉi Kökény & Bleier kaj Szerdahelyi ne akordiĝas. Laŭ la lasta la unuaj pioniroj ekde 1892 estis Léon Chemla, advokato kaj ekde 1900-1901 J. M. C. Ganouna en Tunizo. En Ain-el-Asker Esperanto-pioniroj estis ekde 1900-01 Machuel, Combet, Darmandaritz kaj Colson. Kökény & Bleier scias ke en 1893 estas iuj abonantoj al La Esperantisto en Tunizio, sed ne povas etikedi nomojn. Ankoraŭ laŭ tiu ĉi fonto V. Macguel, Combet kaj Darmandaritz en 1900-01 rezidas en Tunizo, dum Colson en Ain-el- Asker pionire klopodis. Dank’al Capé-Montrosier en Alĝerio, la movado en Tunizio ekde 1904 fariĝis pli viveca ol iam. Sub lia influo estis fondita Esperanto-sekcio en la Instituto de Kartago. Poulain fariĝis ĝia prezidanto. Li uzis tiam ne tiel konatan ankoraŭ manieron de propagandado, nome la gluadon de propagandaj afiŝoj de la nordafrika Esperanto-grupo sur la kolonojn de la fervojoj. En 1907 du Esperantoasocioj estis starigitaj, unu en Mehdia kaj unu en Sonsee.

Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 oni povis trovi en Tunizio esperantistojn en kvar urboj. Tio rilatas al Hammam-Lif, La Pêcherie, Tunizo kaj Tindja. Estis en ĉiu urbo nur unu esperantisto. Tion ĉi oni povas konkludi el la fakto ke en tiu momento en Tunizio ne plu ekzistis klubo kaj tie rezidis nur kvar izolaj esperantistoj. En 1933 ankaŭ estis neniu UEA-delegito en la lando laŭ Kökény & Bleier.
Sudano

(Malio (Francia Sudano, trad.) kaj (Anglia, trad.) Sudano estas kolektitaj sendistinge sub la nomo Sudano en Kökény & Bleier; nur per la urbonomoj mi povis distingi. La ICK-raporto de 1930 (citata en Kökény & Bleier) mencias ke iu Marin ankaŭ en tiu ĉi lando povis kolekti dekon da ‘indiĝenaj adeptoj’. Li ankaŭ sukcesis fari paroladon en la Gordon-instituto de Khartumo. Tri jarojn poste troviĝis izolaj esperantistoj en diversaj lokoj en Sudano. En Atbara estis starigita grupo, al kiu apartenis arabaj, siriaj kaj koptaj membroj (ICK-raporto, citata en Kökény & Bleier).


Kanariaj Insuloj

Ankaŭ tie ĉi la pioniroj klare estis kolonisoldatoj aŭ koloniistoj. En 1905 tiuj ĉi estis en Las Palmas Alfredo Cabrera, A. Rodriguez Alvarez kaj F. Gonzales Correa. La unua Esperanto-grupo en 1907 en Laguna estis fondita de S. Ferreira kaj E. Rivero. La statistiko de Dietterle faras menciojn de esperantistoj en tri urbolokoj, nome en Puerto de la Cruz, Santa Cruz de Tenerife kaj Las Palmas, kaj en la lastaj du organizitaj grupoj estis. En 1933 ekzistis ankaŭ en tri lokoj UEA-delegitoj.




  1. Okcidenta Afriko


Pri Malio la du fontoj pli akordiĝas. Ambaŭ mencias la ĉeeston de la esperantisto Ch. de Troismonts en Ségou en 1897. A. Depuis dum jaroj propagandis en Tombukto kaj en Avid, 20 kaj rezidis raditelegrafisto kaj UEA-delegito en Bamako.

Laŭ la statistiko de Dietterle en 1928 estis nur unu esperantisto en Bamako. Pruvo de la fakto ke en tiuj unuaj jardekoj nigrafrika esperantisto estis raraĵo, estas ja ke en Esperanto (1933) parto de la letero de S. B. Anomah, togolandano, estis presita. Li estis lerninta Esperanton en Bremen Mission. La Praktiko de aprilo 1933 publikigis eĉ lian foton (La Praktiko).

En Franca Gvineo L. Demarest ekde 1901 faris pioniran laboron en la urbo Blondal (Szerdahelyi)

  1. Orienta Afriko


Etiopio

Pri tiu ĉi lando estas tre malmultaj donitaĵoj rilate al eventualaj esperantistoj. La unua tiea esperantisto estis Karlo Ludvik, en 1925 en Adisabebo (Kökény & Bleier). Laŭ la statistiko de Dietterle de 1928 tiam estis ade nur unu esperantisto en Etiopio, nome en Adisabebo.


Zanzibaro

En tiu ĉi insulo en 1960 Esperanto-kurso estis donita de la protestanta pastoro Robert Sparks kune al hindaj, arabaj kaj afrikaj studentoj de King George VI School.



Mozambiko

Sub la nomo Portugalia Orienta Afriko en la statistiko de Dietterle de 1928 esperantistoj estas menciitaj en du urbolokoj, nome en Lorencomarko kaj Moebase , kaj en la unua troviĝis klubo de kvin homoj. Post tio dum longa tempo oni ne povas trovi tie informaĵon, sed ekde 1961 menciiĝas Mozambiko regulfoje en Esperanto. Tiel estas prezentita en Esperanto raporteto de ekspozicio farita de la Esperanto-sekcio de Clube dos Lisboates. Tiu ĉi okazis, inter la 10-a kaj 25-a de oktobro 1960, pro la 25-a datreveno de la klubo. Oni ne klarigas ĉu ankaŭ ĝia Esperanto-sekcio tiam akiris tiun aĝon. La 7-an de majo 1960 Horacio de Jesus Henriques, UEA-delegito, organizis en Nampula ankaŭ ekspozicion en la ĉambroj de la katolika junlaboristaro. Krom la episkopo kaj la distriktestro, ĉeestis ankaŭ civilaj kaj armeaj aŭtoritatuloj (Esperanto 1961).



Malagasio.

Kiel pioniroj estas nomitaj tie ĉi kaj Franco , P. Bourdier kaj Malagaso, M. Ravelojaona. Ili ekde 1901 ambaŭ pionire aktivis en la ĉefurbo Antananarivo. En 1903 aldoniĝis tie ĉi en Diego-Suarez ankaŭ P. Lemoine. Du jarojn poste la unuaj Esperanto-grupoj estis starigitaj, en Antananarivo kaj Ankadifotsy. Le Courrier de Tananarivo prese aperigis Esperanto-kronikon kaj -artikolojn. En 1907 estis starigitaj kaj malagasa Esperanto-grupo kaj grupo en la 13-a 21 regimento de la kolonia infanterio. Tiu ĉi lasta havis 30 membrojn. Tamen en 1928 estis, laŭ la statistiko de Dietterle, nur unu esperantisto en la insulo, nome en la ĉefurbo. Laŭ ĝi, tie ankaŭ pluekzistas neniu klubo. Sed laŭ la ICK-raporto de 1929 tie ‘troviĝas jam notinda nombro de esperantistoj indiĝenaj’ (citata en Kökény & Bleier). En 1933 malagasa Esperanto-ŝlosilo estis preparata. UEA-delegito tiam ekzistis nur en Fianarantsoa.




  1. Centra Afriko


Belgia KongolDemokratika Respubliko de Kongo en 1905 estis la pioniro Fr. Hela en Shangulu (Szerdahelyi). Laŭ la statistiko kaj listo de Dietterle en 1928 estis en kvin lokoj po unu esperantisto, nome en Banalya, Bandundu, Matadi, Panga kaj Stanlejo (Stanleyville, trad.). En 1933 troviĝis UEA-delegitoj en Panga kaj Costermansville.

En 1949 la flandra profesoro Edward Symoens donis postinstruhorajn Esperantolecionojn ĉe Reĝa Ateneo de Elizabethville (hodiaŭa Lubumbashi). Krome oni donis en la sama lernejo je dimanĉo kursojn por plenkreskuloj. Laŭ informo en Esperanto tiuj ĉi verŝajne estas la unuaj Esperanto-kursoj iam donitaj en Belgia Kongolo.


  1. Suda Afriko


Rodezio – Centrafrika Federacio (Zambio, Zimbabwo kaj Botsvano)

La plej frua fonto tie ĉi estas la statistiko de Dietterle, kiu pruvas ke en 1928 en Suda Rodezio dise en tri lokoj estis kvar esperantistoj, nome en Bulawayo, Plumtree kaj Salisburo. En Esperanto (1956) oni sciigas la fondon de Tut-Rodezio Esperanto Societo kaj estas anoncita la apero de loka Esperanto-revueto.



Sudafriko

Laŭ Szerdahelyi (1982) H. Best en 1894 estis la unua esperantisto en Pretorio. Du jarojn poste plie venis tien la pioniroj H. P. Alberts en Kaba Kolonio (tiam sendependa ŝtato, ekde 1910 Provinco Bonespera Kabo, trad.) kaj E. Way kaj H. Clark en Transvaalio (egale sendependa, trad). En 1901 troviĝis W. Coquelin en Transvaalio kaj en 1905 A. F. Whiteside en Johanburgo (Kökény & Bleier). W. Carter estis pioniro en Pretorio ekde 1905, kaj tie fondis en 1906 la unuan Esperanto-grupon. La centro de la movado restis Pretorio, kie en 1908 estis fondita Esperanto-asocio. En tiu sama jaro ankaŭ en Welingtono estis fondita Esperanto-grupo (Szerdahelyi). J. Dusart ekde 1911 eldonis en Durbano la revueton The South African Esperantist. En 1926 en Pretorio geedzoj James kaj R. Spero organizis dek du Esperanto-kursojn. La statistiko de Dietterle montras ke en 1928 en Bonespera. Kabo en kvar loĝlokoj estis esperantistoj (nome en Beaufort West, Kaburbo, Sea Point kaj Wynberg) kaj en Transvaalio en sep loĝlokoj (nome en Benoni, Irene, Johanburgo kaj Pretorio (nun en provinco Gauteng, trad.), Elim, Tzaneen, Pitersburgo (nun en Norda Provinco, trad.). En 1933 estis UEA-delegitoj en Beaufort West, Kaburbo, East Londen kaj Johanburgo.

En 1950 F. Woolf sukcesis tiom interesigi pri Esperanto la edukadan instancon de la teknika lernejo de Port-Elizabeta, ke ili permesis ĝian instruadon, malgraŭ la fakto ke la tiea movado en tiu momento estis konsiderata de UEA kiel malforta. En 1960 oni organizis grandan Esperanto-ekspozicion en Johanburgo…

1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • 8. La unuaj paŝoj de esperanto en afriko 32
  • Okcidenta Afriko
  • Orienta Afriko
  • Suda Afriko

  • Elŝuti 0.65 Mb.