Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 Kolektiĝas pacaj batalantoj

Elŝuti 0.65 Mb.

1 Kolektiĝas pacaj batalantoj




paĝo1/30
Dato14.03.2017
Grandeco0.65 Mb.

Elŝuti 0.65 Mb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   30

ĈAPITRO I.


Sub la sankta signo de l’espero1

Kolektiĝas pacaj batalantoj,

Kaj rapide kreskas la afero

Per laboro de la esperantoj.

01. Frontigi kontraŭ nova kulturo.


Imagu en la mondo, ĉiujare milionojn da homoj travojaĝas..., ĉiutage aliaj personoj elmigras al malproksimajn fremdajn landojn, kiuj en multaj kazoj kaŭzas konsiderindajn problemojn. Subite, tiuj vojanĝantoj aŭ enmigantoj, ili sin trovas ĉirkaŭitaj de homoj kiuj parolas aliajn lingvojn ol sian propran, havante malsaman kulturon, tio estas kiuj, manĝas aŭ vestas malsame ol ili, ofte kompleksitaj, traŭmatizitaj per la miskompreno de la loka lingvo de la medio kie ili estas. Ili iĝas kiel surdaj. Kiel konsekvenco tiuj homoj, sentas sin en la devigo lerni la lingvon de la loka medio kie ili estas.

Verdire, tra la tuta mondo, la lingvistika problemo de lingvo kontribuas al pliigi la malekvilibron inter la nordo kaj la sudo, oriento kaj la okcidento. Ĝi malfavorisas la vojaĝantaj homoj kaj multaj da homoj kun ĉio, kio estas elradikigitaj. Grandaj medioj de la terglobo estas sin detenitaj da fortoj necesaj por ilia evoluo. Pro tio hodiaŭj multaj da diligentaj homoj preferas lerni diversajn lingvojn, ne ĉar ili ŝatas scipovi bone paroli ilin sed ĉar ili intensas rompi tiun komunikan barilon kiu ekzistas inter la homoj kaj kiu malpermesas al ili, esprimi, al iliaj similuloj kiun ili renkontas en fremdaj landoj dum iliaj vojaĝadoj. Sed, necesas sin demandi ; kiom da lingvoj homoj devas sciapovi por esti ekvilibrita lingvestike ?

Dum niaj lastaj esploradoj, pri la migradoj de afrikanoj al eksteraj landoj, ni konstatis, ke hodiaŭj estas pli da Beninanaj kuracistoj en Parizo, ke ĝi havas la tutan Beninlandon. Por multaj da loĝantaroj de diversaj landoj, la uzon de eksakoloniaj lingvoj helpas por promocii modelo de socio kiu estas malbone taŭgas por la plejparto de la mondo. Ĉi tiu lingva profita povo trudas sian lingvon al la malutilo de 95% de la monda loĝantaro.
Pli kaj pli respondecaj politikistoj estas konsciaj, pri la trafo de la lingvproblemoj ; lingvoj sur iliaj politikevoluoj, sed grandega informa peno ankoraŭ estas farita.

Jen ankoraŭ alia ekzemple kiun ni trovis ĉe bantuaj2 popolo, kiuj de longe uzis suahilan lingvon. Suahila lingvo faciligis la komunikadon inter afrikanoj el diversaj landoj kiam ili renkontas ilin vojaĝe. La utiligado de suahila por afrikanoj estis bone io, interesa ankaŭ por aliaj kulturaj, sociaj, vidpunktoj. Sed kiam la koloniaj penetris en afrika kontinento, la eksakoloniaj potencaj landoj sukcesis konvinki afrikanojn, ke nur eŭropaj lingvoj estas io valora, io, kio donos al afrikanoj karieron kaj bonan vivon, ĉar afriklingvoj estu senutilaj kaj ne indaj esti entute studataj. Historikaj faktoroj kiel koloniado havis fortan efikan al lingvoj kaŭzante marĝenigon de indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj kaj malkreskon de ilia uzo.

La enkonduko de la lingvo de koloniantoj en Afriko, Azio, Norda kaj Sud Amerikoj komencis la marĝenigon de indiĝenaj kaj minoritataj lingvoj. En edukado, administrado, politikavivo kaj komunikado la lingvo de la koloniantoj estis privilegiataj. Minoritatoj kaj indiĝenaj lingvoj ofte estis traktataj kiel neevoluintaj, obstaklaj al la enkolonia hegmonio, aŭ bremsaj al la nacia evoluo. Same ni povas hodiaŭ diri, ke la tutmondego havas rektan kaj detruan efikon sur minoritatajn lingvojn kaj sur la lingvan diverscecon, ĉar tutmonda komunikado kaj surmerkatigo bezonas tutmondan interkopreniĝon.

Nune, nur analfabetuloj parolas ilin, tiam modernaj homoj parolas anglan, francan k.t.p. Tio evidente estas unu el la grandaj kaptiloj per kiuj eŭropaj landoj sukcesas ankoraŭ teni la sendependajn afrikajn landojn en duonkolonia stato.

Ĝis nun, multaj da homoj en afrika kontinento preferas lerni anglan cele iam havi bonan laboron. Nur kiam afrikanoj estos memsufiĉaj ankaŭ en ĉi tiu kampo ili ĉelos rigardi al la eŭropaj landoj kiel al lum-turoj. Ĉu Claude Levi Strauss ne pravis kiam li diris: « Neniu popolo sen kulturo », Videbla estas, popolo kiu perdas sian lingvon, perdas sian kulturon, kaj polopo kiu perdas sian kulturon forgesas sian lingvon.

02. Ĉu ekzistas lingvo la plej supra ol aliaj.


Nenio lingvo, nenio kultura estas supra ol aliaj, sed bedaŭrinde, kiam ŝovistoj, parolas al ni « pri amo al la patrujo tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaǔ en sia propra patrujo konsistante instigas homon kontraǔ homo tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas…, ĉar en ilia buŝo la sankta vorto « amo »malpuriĝas3 !

István Ertl parolis pri la lingva egaleco. Laŭ liaopinie, «La lingva egaleco estas unu el tiuj aferoj obstine alstrebindaj kiuj neniam ekzistis, ne ekzistas kaj ankaŭ ne ekzistos. Ĉiuj homoj naskiĝas egalaj, ĉar egale senlingvaj (se ne konsideri enuterajn aŭdospertojn) sed ilia malegaleco estas kodita en ilia ĉirkaŭaĵo socia kaj familia, en ilia individua malsameco. Iuj el ni uzas lingvon kun pli da sperto kaj lerto ol aliaj (kiuj eble mastras kaj mastras ŝraŭbtumilojn kaj stirilojn). Kelkaj, eĉ ne malmultaj homoj, faras el lingvo la precipan ilon de sia laboro aŭ kreado, ekde aktoroj kaj advokatoj ĝis interpretistoj, psikologoj kaj poetoj. Lingvo estas akirilo, gardilo kaj eĉ esprimilo de potenco. La fajnan evoluintecon de nia infana raso pruvas ke ĝi eĉ ne ĉiam bezonas pugnon aŭ armilon por vundi kaj murdi foje lingvo sufiĉas. Lingvo estas kapablo laŭ iuj, eĉ organo.

Se lingva egaleco inter individuoj ne eblas, kian sencon havas paroli pri lingva egaleco en internaciaj rilatoj ? Ŝajne, ne multan.

Tamen, ĝis nun ni konsideris lingvan egalecon kiel egalecon de kapabloj, tial laŭdifine neeblan. Se anstataŭe ni ekrigardas ĝin kiel egalecon de ŝancoj por diverslingvanoj, la bildo ŝanĝiĝas. Tiam ni ektraktas la kampon de homaj rajton kaj emancipiĝo, ekrigardas nian temon kiel parton de longa batalo por socia justeco, kiu apenaŭ komenciĝis.

Ŝatoj, ĉi tiuj «malvarmaj monstroj », trudis kaj trudas sian lingvon al siaj ŝtatanoj – ne ĉefe pro motivoj de efikeco, kiel precipe ili volus kredigi, sed precipe por ke la ŝatatanoj iĝu kiel eble plej ĝismedole anoj de sia ŝtato. Kiam la siberia popolo de njenjecoj (nuntempe 40-milopa) estis pelita al ruslingvaj lernejoj, ĝis spertis ekperdon ne nur de sia lingvo, sed ankaŭ de siaj tradicioj kaj kutimoj ĝenerale, dum ĝiaj samanoj estis murdataj kaj ĝiaj boacoj – kolĥozigitaj. Ne rajtis ekzisti pli ol unu maniero esti sovetiano, kaj la homaro survojis al unulingviĝo rusa, laŭ Stalin-flataj istoj pri lingvo.

Por ke ŝtatoj pretu kompromisi kaj iugrade plurlingviĝi, necesas speciale ekvilibro de sociaj malsamlingvaj fortoj: tiel klariĝas la diversema lingvopolitiko de la Habsburga monarkio, de nuntempaj Kanado aŭ Kebekio. En aliaj egaleco kontraŭas manko de rimedoj, kiel en Sud-Afriko, kie dek unu lingvoj estas egalrajtaj nur laŭ la konstitucio. La lingvan funkciadon de ideala mondo difinus ne ŝtatoj de supre, sed de subaj bezonoj indivuaj. Tion ja devus plifaciligi la rol-reduktiĝo de ŝtatoj la nuna tutmondiĝa epoko se la ŝtatojn ne ekanstataŭus, jam nun, aliaj rolantoj tutmondaj, de konzernoj ĝis kontaktoretoj, interesataj pri normigo (do maldiversigo) de komunikado.

« La stato reguligas la viron kaj la rilatojn de la homoj sur sia teritorio. Ekster tiu teritorio ĝia povo malperas. Kaj tamen, ekde la momento, kiam pluraj ŝtatoj formiĝis, ili mem kaj iliaj civitanoj nepre devis veni en reciprokajn kontaktojn ; inter ili ekestis certaj rilatoj. Tiujn rilatojn oni kutime nomas internaciaj rilatoj, kvankam, pro la kaŭzoj klarigitaj, estus pli korekte ilin nomi « interŝatataj rilatoj », ĉar, ja temas pri la rilatoj inter la ŝatoj (aŭ iliaj civitanoj) kaj ne inter la nacioj. » Tiuj diversaj malfacilecoj ke homoj renkontas dum ilia vojaĝoj aŭ migradoj sentigi nin ‘la bezonon de internacia lingvo’.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   30


Elŝuti 0.65 Mb.

  • 02. Ĉu ekzistas lingvo la plej supra ol aliaj.

  • Elŝuti 0.65 Mb.