Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 eniraj ritoj enira antifono

Elŝuti 35.33 Kb.

1 eniraj ritoj enira antifono




Dato06.01.2018
Grandeco35.33 Kb.

Elŝuti 35.33 Kb.

DEKUNUA JARTEMPA DIMANĈO

Jaro C – Ambrozia Rito 16ª de Junio 2007ª




1 ENIRAJ RITOJ



ENIRA ANTIFONO (Kp. Ps. 94, 6-7a) (starante)

A. Venu, ni adoru: ni adorkliniĝu al Tiu, Kiu nin kreis, ĉar Li estas nia Sinjoro kaj nia Dio.

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
A. Amen.

C. La paco, la amo kaj la kredo el Dio Patro kaj el nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.
A. Kaj kun via spirito.


KONFESO DE PEKOJ

C. Gefratoj, ni fidoplene apudiĝu al Dio, nia Patro. Li nin repacigis al Si pere de Sia Filo kaj Li nun alceptas nian pripeton.

(mallonga silento)

C. A. Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj, ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:

(oni bustofrapas dirante)

mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

(oni daŭrugas)

Tial mi petas la Beatan Marian ĉiam virgan, ĉiujn Anĝelojn, la Sanktulojn kaj vin, gefratoj, preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

C. Kompatu nin la ĉiopova Dio kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.
A. Amen.


GLORO AL DIO

C. GLORO AL DIO EN LA ALTOJ

C.A. Kaj sur la tero paco al la homoj de Lia bonvolo.
Ni laŭdas Vin, ni benas Vin, ni adoras Vin, ni gloras Vin,
ni dankas al Vi pro Via granda gloro, Sinjoro Dio,
ĉiela Reĝo, Dio Patro Ĉiopova.
Sinjoro, Filo ununaskita, Jesuo Kristo.
Sinjoro Dio, Ŝafido de Dio, Filo de l' Patro;
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, kompatu nin,
Kiu forigas la pekojn de l' mondo, akceptu nian petegon,
Kiu sidas dekstre de la Patro, kompatu nin.
Ĉar Vi sola estas sankta, Vi sola Sinjoro,
Vi sola Plejaltulo,
Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de Dio Patro.
Amen.



JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO


C. Ni preĝu. (silenta momento)

Por !a kredantoj, plue montru, ho Dio forta kaj eterna, la antikvajn miraklojn, kiujn faris Vla brako; supervenku ĉiam kontraŭan povon kaj igu, ke Via Eklezio profesiadu libere sian kredon kaj sen timoj gardu Vian leĝon. Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi, en unueco kun la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj
A. Amen.


2 LITURGIO DE LA PAROLO

UNUA LEGAĴO (sidante)

L. Benu min, ho Patro.
C.
La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"La Sinoro forigis vian pekon: vi ne mortos."

L. El la dua libro de Samuelo (12, 7-10.13).

En tiuj tagoj diris la profeto Natan al David: "Tiel diras la Sinjoro, Dio de Izraelo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izraelo kaj Mi savis vin el la mano de Saul; Mi donis al vi la domon de via Sinjoro; Mi donis al vi la popolon de Izraelo kaj de Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ alion.


Kial do vi malobeis la vorton de la Sinjoro farante fiagon antaŭ liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, lian edzinon vi prenis kiel vian edzinon kaj vi lin mortigis per la glavo de la Amonidoj. Nun estos ĉiam super via domo la glavo pro tio, ke vi malrespektis Min kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, kiel vian edzinon."
Tiam David diris al Natan: "Mi pekis antaŭ la Sinjoro!" Kaj Natan respondis al David: "Pro via pento la Sinjoro pardonas vian pekon: vi ne mortos."
- Jen la parolo de Dio!
A. Al Dio estu danko!


RESPONSORIA PSALMO (El Ps. 31)

L. Sinjoro, Vi pardonis mian kulpon, kaj deprenis ŝarĝon de mia peko.


A. Sinjoro, Vi pardonis mian kulpon, kaj deprenis ŝarĝon de mia peko.

L. Beata estu tiu, kies kulpo estas pardonita, kies peko estas forstrekita. Beata tiu, kies kulpon la Sinjoro ne plu kalkulas, kaj en kies spirito ne estas malvero.
A. Sinjoro, Vi pardonis mian kulpon, kaj deprenis ŝarĝon de mia peko.

L. Mian pekon mi konfesis al Vi, mian kulpon mi ne kaŝis. Mi promesis: mi konfesos miajn krimojn antaŭ la Sinjoro! Kaj mian kulpon Vi pardonis al mi.
A. Sinjoro, Vi pardonis mian kulpon, kaj deprenis ŝarĝon de mia peko.

L. Vi, Sinjoro, estas mia ŝirmo; kontraŭ danĝero Vi min gardas; per ĝojaj kantoj de savo Vi min ĉirkaŭas.
A. Sinjoro, Vi pardonis mian kulpon, kaj deprenis ŝarĝon de mia peko.

L. Ĝoju pro la Sinjoro kaj jubilu, justuloj; jubilu ĉiuj, kiuj havas puran koron.
A. Sinjoro, Vi pardonis mian kulpon, kaj deprenis ŝarĝon de mia peko.


DUA LEGAĴO

L. Benu min, ho Patro.


C.
La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Ne plu mi mem vivas, sed Kristo vivas en mi."

L. El la letero de la apostolo Paŭlo al la Galatoj (2, 16.19-21)

Gefratoj, ni scias, ke neniu praviĝas per la moseaj leĝoj, sed nur per la kredo je Kristo Jesuo. Kaj ni mem kredis je Kristo Jesuo, por ricevi savon per nia kredo je Li, kaj ne per faroj laŭleĝaj: ĉar per tiuj faroj neniu saviĝos.


Fakte, per la Leĝo mi mortis al la Leĝo, por ke mi vivu al Dio. Kun Kristo mi krucumiĝis. Kaj ne plu mi mem vivas, sed Kristo vivas en mi. Kvankam mi plu vivas en la karno, mi vivas nun per la kredo en la Filon de Dio, kiu amis min kaj donis sian vivon por mi. Efika estis por mi la graco de Dio. Se tamen la praviĝo plenumiĝas per la Leĝo, tiam vane Kristo mortis.

- Jen la parolo de Dio.
A. Al Dio estu danko!



AKLAMA KANTO (Joh. 14, 23) (starante)

A. Haleluja, haleluja.
Se iu amas Min, li observos mian vorton - diras la Sinjoro -;
mia Patro amos lin, kaj Ni venos al li kaj restos ĉe li.
Haleluja.

EVANGELIO

C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laŭ Luko (7, 36 - 8,3)
A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.


"Ŝiaj pekoj estas multaj; sed ili estas pardonitaj, ĉar ŝi montris dankan amon."

C. En tiu tempo unu el la fariseoj invitis Jesuon manĝi kun li. Jesuo eniris en lian domon, kaj sidiĝis ĉetable. En tiu vilaĝo troviĝis pekulino. Kiam ŝi eksciis, ke Jesuo estas en la domo de la fariseo, ŝi alportis alabastran vazon da parfuma oleo; ŝi genuiĝis malantaŭe ĉe la piedoj de Jesuo kaj plorante komencis priverŝi liajn piedojn per siaj larmoj; poste ŝi viŝis ilin per la haroj de sia kapo, kisadis ilin kaj ŝmiris ilin per sia parfumo.
La fariseo, kiu invitis Jesuon, vidante tion, pensis en si: "Se Li estus vere profeto, Li scius kiu kaj kia virino Lin tuŝas: ŝi estas pekulino!" Tiam Jesuo diris al li: "Simon, Mi havas ion por diri al vi." Kaj li diris: "Majstro, parolu." "Iu havis du ŝuldantojn: unu ŝuldis al li kvincent denarojn, kaj la alia nur kvindek. Sed neniu el la du havis eblecon redoni al li la monon. Tiam li pardonis al ambaŭ iliajn ŝuldojn. Kiu el ili do pli amos lin?" Simon respondis: "Tiu, mi supozas, kiu ricevis pli grandan favoron." Kaj Jesuo diris al li: "Vi juĝis prave."
Kaj Sin turnante al la virino, Li diris al Simon: "Ĉu vi vidas tiun virinon? Mi eniris en vian domon, kaj vi ne donis al Mi akvon por la piedoj, sed ŝi lavis miajn piedojn per siaj larmoj kaj viŝis ilin per siaj haroj Vi ne salutis Min per kiso; sed ŝi ekde mia eniro ne ĉesis kisadi miajn piedojn. Vi ne ŝmiris mian kapon per oleo, kaj ŝi ŝmiris miajn piedojn per sia parfumo. Pro tio Mi diras al vi: ŝiaj pekoj estas multaj; sed ĉiuj estas pardonitaj, ĉar ŝi ege ekamis. Kaj al kiu oni malmulte pardonas, tiu malmulte amas." Poste Jesuo diris al ŝi: ,,Mi pardonas al vi viajn pekojn." Tiam tiuj, kiuj sidis ĉe la manĝo kun Li, komencis diri inter si: "Kiu Li estas, ke Li eĉ pardonas pekojn?" Sed Jesuo diris al la virino: "Via kredo savis vin: iru en paco!"
Kaj post nelonge Li vojiradis tra urboj kaj vilaĝoj, predikante kaj anoncante la ĝojan mesaĝon de la regno de Dio. Estis kun Li la dekdu disĉiploj, kaj iuj virinoj, kiuj estis liberigitaj de malbonaj spiritoj kaj malsanoj. Inter ili Maria, nomata Magdalena, el kiu Jesuo forigis sep demonojn; Johana, edzino de Ĥuzas, administranto de Herodo, Susana kaj multaj aliaj, kiuj helpis al ili per siaj havaĵoj.

- Jen la parolo de la Sinjoro.
A. Al Kristo estu laŭdo!


KANTO POST LA EVANGELIO (Kp Ez. 32, 12-13)

A. Sinjoro, ĉesigu Vian koleron; estu pardonema al la kulpoj de Via popolo, kiel Vi ĵuris je Vi mem, ho Dio.

(Sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
A. Ĉiam li estu laŭdata.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, la Sinjoro Jesuo venis kaj venas al ni renkonte, al ni sendante siajn disĉiplojn, kiuj predikadas laŭ Lia nomo. Fidoplene kaj plendanke ni prezentu al la Patro niajn petojn.

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Elaŭdu nin, Sinjoro.."
A. Elaŭdu nin, Sinjoro.


L. Por ĉiuj baptitoj, cele ke, interne de la Eklezio, ili agnosku sian ministerion kaj kapablu plenumi ĝin, laŭiĝante je la Dia volo: ni preĝu.
A. Elaŭdu nin, Sinjoro.


L. Cele, ke la inspiro al servo kaj al sindonemo senreciproka, kiujn la Sinjoro de ni postulas, povu invadi la socion en kiu ni vivas, ni preĝu.
A. Elaŭdu nin, Sinjoro.


L. Cele, ke la zorgemo al la malsanuloj sen espero kaj la forta komprenemo al la angoroplenaj estu veraj signoj de la apudeco de la regno de Dio: ni preĝu.
A. Elaŭdu nin, Sinjoro.


(aliaj intencoj)


KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Al Viaj kreitaĵoj, ho Dio, Vi preferas montri pardonemon anstataŭ kolero; vidu kiom malfortaj kaj ŝancelemaj ni estas kaj igu, ke venku super nia mal­riĉeco la lumo kaj la forto de Via favoro. Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.

3 EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
A. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
A. Amen.


KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, vokitaj por partopreni je la sama pano kaj je la sama kaliko, en komuneco kun la tuta Katolika Eklezio, ni kune proklamu nian kredon.

C. MI KREDAS JE UNU DIO,

C.A. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero, de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj. Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio, kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstan­ca kun la Patro: per Kiu ĉio estas farita. Kiu por ni homoj kaj por nia savo descendis de la ĉieloj. Kaj per la Sankta Spirito Li en­karniĝis el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo. Krucumita por ni sub Poncio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita. La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj, ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro. Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn, kaj Lia re­gno estos senfina. Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Vivig­anto, kiu devenas de la Patro kaj de la Filo. Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata; Kiu parolis per la profetoj. Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola. Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj. Kaj mi atendas la revivigon de la mort­intoj, kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Venas al ni de Via donemo, ho Patro, la donacoj, kiujn ni nun al Vi oferas; akceptu ilin bonvole kaj ilin aliformu al Viaj sanktaj misteroj cele ke ili subtenu nian ĉiutagan ekzistadon kaj nin konduku al la eterna feliĉo.
Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
A. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.


A. Estas inde kaj juste.

C. Vere estas inde kaj juste, nia devo kaj fonto de savo, Vin ĉiam glori, ĉi tie kaj ĉie, Dio ĉiopova kaj sankta. De Vi ni ricevas ekzistorajton, forton por agi kaj la donacon de la vivo, kaj per tio Vi ĉiutage al ni montras Vian patran amon. Jam dum ĉi tiu mallongedaŭra vivo, Vi certigas al ni kaj antaŭdonacas la po­sedon de la eterna riĉo kaj, per la donaco de primicoj de la Spirito, kiu revi­vigis Kriston el la mortintoj, Vi gardas nin en la vigla espero partopreni je la gloro senfina. Ĝojoplenaj pro ĉi certeco, kune kun la ĉiamdaŭra kanto de la anĝeloj kaj sanktuloj, ni levas al Vi la himnon de danko kaj de laŭdo:

C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!


(Oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo † kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.



Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por multaj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.



C. Jen la mistero de la kredo!
A. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni pet­egas ke, partoprenante en la kor­po kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito. Rememoru, Sinjoro, Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo........, nia Episkopo ........, kaj la tuta klerikaro. Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo. Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭ­di kaj glori Vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

C. Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro Ĉiopova, en unu­eco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
A. Amen.

4 RITO DE KOMUNIO 

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Ps. 9, 2b-3)

A. "Mi anoncos, ho Dio, Viajn mirindajn faritaĵojn, en Vi mi ekĝojas kaj ekzultadas, mi kantas himnojn al Via nomo, ho Plejaltulo".

C. Obeante la parolon de la Savinto kaj de Lia Dia instruo formitaj, ni kuraĝas diri:

C.A. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
A. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
A. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
A. Kaj kun via Spirito.

C. Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton, sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


KOMUNIA ANTIFONO

A. La vivo fluadas, kaj niaj tagoj estas finiĝontaj. Ĝis ni havas tempon, ni leviĝu por laŭdon doni al Kristo Sinjoro. Ni eklumigadu la lampojn, ĉar la Juĝisto de la Universo estas juĝonta ĉiujn gentojn.


ORACIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)

Ni ricevis, ho Patro, la donacojn de la sankta mistero; la celebrado, kiun Via Filo ordonis al ni plenumi je Lia memoro estu efika helpo por nia malforteco kaj ĝi nin gardu en komuneco kun Li, Kiu vivas kaj regas en jarcentoj da jarcentoj. Per Kristo nia Sinjoro.


A. Amen.


5. KONKLUDAJ RITOJ



C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la Ciopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.


A. Amen.

C. Ni foriru en paco.
A. En la nomo de Kristo.

LfEsperanto è una lingua internazionale ideata da L. L .Zamenof, che ne ha pubblicato la grammatica nel 1887

Già dai tempi di Pio X, la Chiesa ha prestato attenzione a questa lingua, fino a riconoscerla come lingua liturgica, con lfapprovazione del Messale Romano nel 1990. Il Santo Padre dal 1994 usa anche questa lingua per gli auguri prima delle benedizioni Urbi et Orbi e, dal 1977, la Radio Vaticana dif­fon­de regolar­i trasmissioni in Esperanto.

Dal 1910 si è costituita la Internacia Katolika Uniĝo Esperantista (IKUE: Unione Esperantista Catto­lica Inter­na­zionale) che dal 1992 è riconosciuta dal Pontificio Consiglio per i Laici.

(Per ulteriori informazioni sullfIKUE e sulla sua sezione italiana (UECI), telefonare al 02.2621149 o al 02.66301958 o visitare il sito: www.ueci.it.)





Elŝuti 35.33 Kb.


Elŝuti 35.33 Kb.