Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 eniraj ritoj enira antifono (Ps. 71, 16-17a-c) (starante) A

Elŝuti 99.07 Kb.

1 eniraj ritoj enira antifono (Ps. 71, 16-17a-c) (starante) A




Dato15.10.2017
Grandeco99.07 Kb.

Elŝuti 99.07 Kb.

2.a de Avento – jaro B

2.a DIMANĈO DE ADVENTO


1 ENIRAJ RITOJ
ENIRA ANTIFONO (Ps. 71, 16-17a-c) (starante)
A. Kiel lebanona cedro leviĝos lia frukto.

La Sinjoro estos por ĉiam benata,

antaŭ la sunon ascendos Lia nomo;

en Li estos benataj ĉiuj teraj gentoj.


C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.

A. Amen.

C. La paco, la karitato kaj la kredo el Dio Patro kaj el nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.

A. Kaj kun via spirito.
KONFESO DE PEKOJ.
C. Gefratoj, en la Eŭkaristio la Sinjoro venas al ni renkonte kun amo senlima, kun pardonemo, kiu nin savas. Ni eldiru la pripenton pri niaj pekoj, cele ke ni povu diri dankon al Dio kun koro pura.
(mallonga silento)
C. Vi, Kiu volis surpreni nian homan naturon, Kyrie, eleison.

A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu venas por nin liberigi de la superregado de la morto,

Kyrie, eleison.

A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu estas fonto de ĝojo vera por ĉiuj, kiuj Vin atendas,

Kyrie, eleison.

A. Kyrie, eleison.

C. Kompatu nin la Ĉiopova Dio kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.

A. Amen.
JE LA KOMENCO DE LA LITURGIA ASEMBLEO
C. Ni preĝu. (silenta momento)
Inspiru al Via familio, ho ĉiopova Dio, la sanktan proponon iri renkonten, ageme kaj kun justeco, al la Savanto, Kiu venas por ke ĝi meritu posedi la regnon de la ĉieloj.

Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito en jarcentoj da jarcentoj.

A. Amen.
2 LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)
UNUA LEGAĴO
L. Benu min, ho Patro.

C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.

L. Amen.
"Reĝo de Izraelo estas la Sinjoro meze de vi."
L. El la libro de Profeto Cefanja (3, 14-18a).
Ĝoju, popolo de Cion; ĝubilu, Izraelo;

ĝoju kaj estu gaja el via tuta koro, popolo de Jerusalemo!

La Sinjoro revokis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon.

La Sinjoro, reĝo de Izraelo, estas kun vi,

kaj vi ne plu vidos malfeliĉon.

En tiu tago oni diros al Jerusalemo: "Ne timu, Cion!

Ne senfortiĝu viaj manoj."

La Sinjoro, via Dio, estas kun vi, Li estas forta savanto.

Li ĝojos pri vi, renovigante vin per sia amo;

Li ĝojos kiel en la festaj tagoj.
- Jen la parolo de Dio.

A. Al Dio estu danko!


RESPONSORIA PSALMO (el Ps. 79 [80])

L. Lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.

A. Lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.
L. Vi, paŝtisto de Izraelo, aŭskultu;

Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn,

Vi, kiu sidas super la keruboj, aperu!

Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase

veku Vian potencon, kaj venu, por savi nin.

A. Lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.

L. Sinjoro, Dio de la armeoj,

ĝis kiam vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?

Vi nin nutras per pano larma,

Vi trinkigas al ni larmojn per granda mezuro.

Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj,

kaj niaj malamikoj nin mokas.

A. Lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.

L. Ĉiopova Dio turniĝu,

rigardu el la ĉielo kompate;

zorgu pri la vitejo, kiun plantis Via dekstra mano,

pri la plantido, kiun Vi kreskigis por via plezuro.

A. Lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.

L. Ni ne plu foriros de Vi, vi vivigos nin,

kaj ni vokos Vian nomon.

Sinjoro, Dio de la armeoj, relevigu nin,

lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.

A. Lumigu Vian vizaĝon, kaj ni estos savitaj.

DUA LEGAĴO
L. Benu min, ho Patro.

C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.

L. Amen.
"Ankaŭ Izraelo tuta estos savita"


L. El la letero de la Sankta Apostolo Paŭlo al la Romanoj (11, 25-33)
Gefratoj, mi ne volas, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron,

por ke vi ne opiniu vin saĝaj,

ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izraelo,

ĝis la pleneco de la nacianoj envenos;

kaj tiamaniere la tuta Izraelo saviĝos,

kiel estas skribite:"El Ciono venos Liberiganto;

li deturnos de Jakobo malpiecon;

kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili,

kiam mi forigos iliajn pekojn."

Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi;

sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.

Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.

Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio,

sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,

tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke,

per la kompato montrita al vi,

ili ankaŭ nun ricevu kompaton.

Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo,

por ke Li kompatu ĉiujn.

Ho profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio!

Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj,

kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
- Jen la parolo de Dio.

A. Al Dio estu danko!
AKLAMA KANTO (Mt. 21, 1-9) (starante)
A. Haleluja, haleluja.

Benata tiu, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana al la filo de Davido. Haleluja


EVANGELIO
C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laŭ Marko (11, 1-10)

A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

"Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Sinjoro"

C. Kiam ili alproksimiĝis al Jerusalemo, al Betfage

kaj Betania, apud la monto Olivarba,

Li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili:

"Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi,

kaj enirinte ĝin vi tuj trovos azenidon alligitan,

sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis;

malligu kaj alkonduku ĝin.

Kaj se iu diros al vi: kial vi faras tion?

respondu: La Sinjoro bezonas ĝin;

kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien.

Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan

apud pordo ekstere sur la strato;

kaj ili malligis ĝin.

Kaj iuj apudstarantaj diris al ili: Kion vi faras,

malligante la azenidon? Sed ili respondis al ili,

kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.

Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo,

kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi.

Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo,

kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj.

Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana!

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Sinjoro;

estu benata la venanta regno de nia Patro Davido.

Hosana en la supera alto!
- Jen la parolo de la Sinjoro.

A. Al Kristo estu laŭdo!
POST LA EVANGELIO (Jes. 14, 1a-c; 1 Kor. 4, 5c)
A. Estas venonta la tempo de la Savanto,

kaj Liaj tagoj ne malfruos.

Jen: la Sinjoro estos kompatema,

Li disigos la tenebrojn per Sia lumo.


(sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.

A. Ĉiam li estu laŭdata.

UNIVERSALA PREĜO
C. Tre karaj gefratoj, ni propetu Dion, nian Patron, cele ke la alveno de la Savanto en la mondon reekburĝonigu justecon, bonon kaj pacon.
L. Ni preĝu kune kaj diru: "Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro".

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

L. Por ke la tagoj de la Advento estu por ĉiuj fideluloj okazo de renovigo de la kredo en la Sinjoro kiu apudiĝas, kaj estu por ili ankaŭ tempo de reveno al la fontoj de la espero: ni preĝu.

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

L. Por la justeco kaj por la paco en la mondo: por ke ĉiu starpunkto de fermemo, de egoismo kaj de diskriminacio lasu lokon al vera frateco: ni preĝu.

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

L. Por la plej malriĉaj kaj la plej forgesataj: por ke ilia sufero trovu justan agnoskon interne de socio pli malfermita kaj pli sentema: ni preĝu.

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

L. Por ke la seriozaj ekonomikaj kaj sociaj problemoj ne fermu la korojn

de la bonvolemuloj kontraŭ la bezonoj de la misiista Eklezio: ni preĝu.

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

L. Por la Ekleziaj komunumoj, kiuj atendas "novajn preĝejojn": cele, ke ili sentu la konkretan solidarecon de ĉiuj paroĥoj, kaj al tiuj, kiuj sindoneme kunlaboras por ilia konstruado: ni preĝu.

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

L. Por nia asembleo: por ke, dum ni atendas la Sinjoron ni aliturniĝu al vivo pli kaj pli laŭevangelia kaj anhelanta al Dio rilate ĉion, kion li de ni postulas tagon post tago: ni preĝu.

A. Malkaŝu al ni Vian vizaĝon, ho Sinjoro.

(aliaj intencoj)


KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO
C. Subtenu en ni, ho Dio, la esperon, plikreskigu nian kredon kaj nian filan amon, kaj plenigu nin per favoroj laŭ Viaj promesoj.

Per Kristo nia Sinjoro.

A. Amen.
3 EŬKARISTIA LITURGIO


RITO DE LA PACO
C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.
DONACOFERO (sidante)
C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.

A. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de

Kristo, Via Filo.

A. Amen

KREDO-KONFESO (starante)
C. Gefratoj, por celebri riĉrezulte la Eŭkaristion, sakramenton de unueco de la Eklezio, ni kune proklamu la katolikan kredon.
C. MI KREDAS JE UNU DIO,

C.A. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,

de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.

Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,

ununaskita Filo de Dio,

kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.

Dio el Dio, Lumo el Lumo,

Dio vera el Dio vera,

generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:

per Kiu ĉio estas farita.

Kiu por ni homoj kaj por nia savo

descendis de la ĉieloj.

(Oni klinas la kapon, ĝis: "fariĝis homo")



Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis

el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.

Krucumita por ni sub Poncio Pilato,

Li mortis kaj estis entombigita.

La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,

ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.

Kaj Li revenos kun gloro,

juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,

kaj Lia regno estos senfina.

Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,

kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.

Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;

Kiu parolis per la profetoj.

Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.

Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.

Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,

kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.

ORACIO PRI LA DONACOJ
C. Donu al ni, ho Dio Ĉiopova, pere de la Dia forto de ĉi tiu mistero, la eternan vivon de Kristo, Via Filo, Kiu partoprenis en nia mortemula naturo, kaj Kiu vivas kaj regas en jarcentoj da jarcentoj.

A. Amen.
PREFACO
C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!

A. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.

A. Estas inde kaj juste.
Vere estas inde kaj juste, nia devo kaj fonto de savo,

ke ni ĉiam kaj ĉie danku al Vi, Sinjoro, Patro Sankta,

Kiu estas Dio de kompatemo

kaj anstataŭ puni preferas doneman pardonon.
En la homeco de Via Filo, Vi rekreis la homon

por ke la morto ne aliformu en li Vian vivantan bildon.

Estas la favoro de Via kompato, kiu nin savas:

el la karno de Adamo, la peko al ni donis morton, el la karno de Kristo

Via senfina amo nin restarigis al la vivo.

Per ĉi tiu Via donaco,

kune kun la plenĝojo de Viaj anĝelaj legiaroj,

ni kunkantas la himnon de Via gloro, senfine dirante:
C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.

Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.

Hosana en la altoj!

Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.

Hosana en la altoj!
(oni surgenuiĝu)

(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)


C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.
(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)
Ni petas do:

sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito,
(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:)
por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango

de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
(La celebranto kunigas la manojn.

En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.)


Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,
(La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:)

Li prenis la panon

kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,

dirante:
(li iomete kliniĝas)
Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas mia korpo,

kiu por vi estos oferdonata.
(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras.

Poste li daŭrigas:)


Simile post la vespermanĝo,
(li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:)
prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,

Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:
(li iomete kliniĝas)
Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:

ĉar tio estas la kaliko de mia sango,

de la nova kaj eterna testamento,

kiu por vi kaj por multaj estos verŝata

por forigo de la pekoj.
Faru tion je mia rememoro.
(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras.

Poste li diras:)


C. Jen la mistero de la kredo!

A. Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton,

ĝis kiam Vi revenos en gloro.
(Etendante la manojn, la celebranto diras:)
C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,

la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,

dankante, ke Vi konsideris nin indaj

stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.

Kaj humile ni petegas

ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,

ni unuiĝu per la Sankta Spirito.
Rememoru, Sinjoro,

Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo

kaj perfektigu ĝin en la karitato

kune kun nia Papo .................

nia Episkopo ................., kaj la tuta klerikaro.
(En la meso por mortintoj oni povas aldoni:)
C. Memoru pri Via servant(in)o .................

kiun Vi hodiaŭ vokis al Vi el ĉi tiu mondo.

Bonvolu, ke li (ŝi),

kiu estis similigita al Via Filo en la morto,

ankaŭ similiĝu en lia resurekto.
Memoru ankaŭ niajn gefratojn,

kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,

kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato;

kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.
Kompatu nin ĉiujn, ni petas,

ke kun la beata Dipatrino virga Maria,

kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj,

kiuj surtere plaĉis al Vi,

ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.
(La celebranto kunigas la manojn)
Per Via Filo Jesuo Kristo.
(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:)
Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,

al Vi, Dio Patro ĉiopova,

en unueco kun la Sankta Spirito,

estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.

A. Amen.

4 RITO DE KOMUNIO
JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Zeĥ. 14, 5.7)
A. Jen: la Sinjoro venas, kaj ĉiuj Liaj sanktuloj kun Li; kaj estos en tiu tago granda lumo.
C. Gvidataj de la Spirito de Jesuo kaj lumigataj de la saĝo evangelia, ni kuragas diri:
PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo,

sanktigata estu Via nomo.

Venu Via regno.

Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ

kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,

kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
(Kun etenditaj manoj, la celebranto daŭrigas:)
C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;

donu favore pacon en niaj tagoj,

por ke, helpitaj de Via kompato,

ni estu ĉiam liberaj de la peko

kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,

atendante la beatan esperon

kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.

A. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.
C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj:

"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",

ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio;

kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin.

Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.

A. Amen.
C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.

A. Kaj kun via Spirito.
C. (mallaŭte)

La akcepto de Via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,

ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,

sed pro Via kompato, ĝi utilu al mi

kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.
(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoĉe:)
C. Jen la Ŝafido de Dio,

jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.

Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.
(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)
C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,

sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.
C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.

C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.
(Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al komuniiĝontoj kaj montras al ĉiu el ili hostion iom levitan, dirante:)
C. La korpo de Kristo.
(La komuniiĝanto respondas:)
K. Amen.
C. Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso;

kaj la portempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.
KOMUNIA ANTIFONO (Jes. 40, 1; 41, 14)
A. "Konsolu, konsolu mian popolon - diras via Dio ­–

Ne timu, Mi estas via helpo, via Elaĉetinto."


ORACIO (starante)
C. Ni preĝu: (silenta momento)

La forto, kiun ni ricevis en Viaj misteroj, ho Ĉiopova Dio, nin helpu regi nian egoismon kaj plifirmigu en ni la deziron je Via regno.

Per Kristo nia Sinjoro.

A. Amen.
5 KONKLUDAJ RITOJ
C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via Spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo + kaj la Sankta Spirito.

A. Amen.

C. Ni foriru en paco.

A. En la nomo de Kristo.






Elŝuti 99.07 Kb.


Elŝuti 99.07 Kb.