Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1 eniraj ritoj enira antifono (Ap. 15, 3; Ef. 5, 26; Ps 135, 16) (starante) A

Elŝuti 51.98 Kb.

1 eniraj ritoj enira antifono (Ap. 15, 3; Ef. 5, 26; Ps 135, 16) (starante) A




Dato09.01.2018
Grandeco51.98 Kb.

Elŝuti 51.98 Kb.

2.a Karesma Dimanĉo

DUA KARESMA DIMANĈO (SAMARIANINO)

1 ENIRAJ RITOJ

ENIRA ANTIFONO (Ap. 15, 3; Ef. 5, 26; Ps 135, 16) (starante)

A. Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faritaĵoj, ĉiopova Dio, Vi, Kiu la Eklezion sanktigas per akvolavo dank' al la vivovorto, ĉar eterne restas Via kompatemo! Veraj kaj laŭjustecaj estas Viaj vojoj, Reĝo de la jarcentoj, Kiu Vian popolon gvidadas tra la dezerto.

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
A.
Amen.

C. La Sinjoro estu kun vi.
A.
Kaj kun via spirito.

ASPERGO PER AKVO

C. Gefratoj tre karaj, ni humile petu Dion, nian Patron, por ke li benadu ĉi akvon, per kiu ni estos alŝprucataj memore al nia bapto.
La Sinjoro renovigu nian vivon, kaj permesu, ke ĉiam ni fidelu je la donaco de la Sankta Spirito.


(mallonga silento)

C. Dio ĉiopova, deveno kaj fonto de la vivo, benu ĉi akvon por ke, purigitaj de ĉia kulpo, ni meritu la favoron de la pardono, la ŝirmon de ĉia tento de la Maliculo kaj Vian ĉiamdaŭran protektadon.
Via pardonemo, ho Patro, elirigu por eterna vivo fonton de akvo viva, por ke, liberigitaj de ĉia danĝero, al Vi ni povu sin prezenti korrenoviĝintaj. Per Kristo nia Sinjoro.
A.
Amen.

C. Dio ĉiopova purigu nin de la pekoj kaj permesu, ke dum ĉi celebrado ni estu indaj partopreni en la bankedo de Lia regno.
A.
Amen.

KOMENCE DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu. (silenta momento)

Forlavu, ho sankta Dio, la Eklezion de la malpuraĵoj de niaj pekoj, cele, ke ĝi povu marŝadi al la eterna vivo per farotaĵoj novaj, indaj je bapta renaskigo.
Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.
A.
Amen.

2 LITURGIO DE LA PAROLO (sidante)

UNUA LEGAĴO

L. Benu min, ho Patro.
C. La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L.
Amen.

"Aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ".

L. El la libro de la Readmono (5, 1-2. 6-21).

En tiuj tagoj Moseo kunvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:
Aŭskultu, ho Izraelo, la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaŭ, kaj lernu ilin kaj observu kaj plenumu ilin.
La Sinjoro, nia Dio, faris kun ni interligon sur Ĥoreb.
Li diris:
"Mi estas la Sinjoro, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.
Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Sinjoro, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj."
Ne malbonuzu la nomon de la Sinjoro, via Dio; ĉar la Sinjoro ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Sinjoro, via Dio. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Sinjoro, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Sinjoro, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Sinjoro, via Dio, observi la tagon sabatan.
Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Sinjoro, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Sinjoro, via Dio, donas al vi.
Ne mortigu.
Kaj ne adultu.
Kaj ne ŝtelu.
Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.


- Jen la parolo de Dio!
A.
Al Dio estu danko!

RESPONSORIA PSALMO (Psalmo 105)

L. Ho Sinjoro, nur Vi havas vortojn de eterna vivo.
A.
Ho Sinjoro, nur Vi havas vortojn de eterna vivo.

L. La leĝo de la Sinjoro estas perfekta, ĝi plifortikigas la animon; la parolo de la Sinjoro estas tute pura, ĝi lumon donas al la okuloj.
A.
Ho Sinjoro, nur Vi havas vortojn de eterna vivo.

L. La timo de la Sinjoro estas pura, daŭras poreterne. Ĉiuj juĝoj de la Sinjoro estas fidelaj kaj justaj.
A.
Ho Sinjoro, nur Vi havas vortojn de eterna vivo.

L. Vin kontentigu la vortoj, kiuj eliris el mia buŝo. Antaŭ Vi estu miaj enaj pensoj, Sinjoro, mia roko kaj mia Elaĉetinto.
A.
Ho Sinjoro, nur Vi havas vortojn de eterna vivo.

DUA LEGAĴO

L. Benu min, ho Patro.
C. La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L.
Amen.

"Kiu amas sian proksimulon plenumas la leĝon."

L. El la letero de la Sankta Paŭlo Apostolo al la Romanoj (13, 7-14)

Gefratoj,
redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata;
imposton, al kiu imposto; timon al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo;
ĉar amante sian proksimulon oni plenumas la tutan dian leĝon.
La leĝo diras: Amu vian proksimulon kiel vin mem;
en ĉi tiu ordono estas entenataj ĉiuj aliaj, kiel:
ne adultu, ne mortigu, ne ŝtelu, ne deziru.
Tiu, kiu amas sian proksimulon, ne faras malbonon al li;
amo do estas la perfekta plenumo de la leĝo.
Jen estas la ĝusta tempo por leviĝo el dormo,
ĉar nia savo estas nun pli proksima
ol kiam ni komencis kredi.
La nokto jam finiĝas, la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de la mallumo
kaj surmetu la armilojn de la lumo.
Ni kondutu honeste kiel en plena lumo,
ne en diboĉado kaj drinkado,
nek en volupto kaj senbrideco,
nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Ni ne sekvu la inklinon de la egoismo;
sed kuniĝu al la Sinjoro Jesuo Kristo.


- Jen la parolo de Dio.
A.
Al Dio estu danko!

AKLAMA KANTO (Joh. 4, 42 kaj 15) (starante)

A. Laŭdo al Vi, Kristo, reĝo de eterna gloro!
L. Sinjoro, Vi ja estas la Savanto de la mondo:
donu al mi akvon puran, por ke mi ne plu soifu.
A.
Laŭdo al Vi, Kristo, reĝo de eterna gloro!

EVANGELIO

"Fonto de akvo ŝprucanta por eterna vivo."

C. La Sinjoro estu kun vi.
A.
Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laŭ Johano (4, 5-42)
A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

(Oni povas mallongigi la tekston, ne legante la partojn kursive skribitajn)

C. En tiu tempo Jesuo iris al Samaria urbo, nomata Siĥar,

apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef.
Tie estis la puto de Jakob.
Lacigita pro la vojirado, Jesuo sidiĝis apud la puto.
Estis cirkaŭ tagmezo.
Liaj disĉiploj jam foriris en la urbon por aceti nutraĵojn.
Samaria virino venis por ĉerpi akvon.
Jesuo diris al ŝi: "Donu al Mi trinki."
La virino respondis:
"Kial Vi, kiu venas el Judeo,
petas trinki de mi, kiu estas Samarianino?"
La Judoj ne havas bonajn interrilatojn kun la Samarianoj.
Jesuo respondis al ŝi:
"Vi ne scias, kiu estas tiu, kiu petas de vi por trinki;
kaj vi ne scias, kion Dio povus doni al vi pere de Li.
Se vi scius tion, vi mem petus Lin, kaj Li donus al vi vivan akvon."
La virino rimarkis:
"Sinjoro, Vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda.
De kie do Vi prenas tiun vivan akvon?
Ĉu Vi estas pli granda ol nia patro Jakob,
kiu trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj brutoj,
kaj poste donis al ni la puton?"
Jesuo respondis al la virino:
"Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos.
Sed kiu trinkas el la akvo, kiun Mi donos al li, neniam plu soifos;
kaj la akvo, kiun Mi donos al li,
fariĝus en li fonto ŝprucanta por eterna vivo."
La virino diris al Li: "Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon;
tiel mi ne plu soifos, kaj ne devos veni ĉi tien por ĉerpi
."

Jesuo diris al ŝi: "Iru, voku vian edzon kaj revenu ĉi tien."
Respondis la virino: "Mi ne havas edzon;
Jesuo diris:
"Prave vi diris: Mi ne havas edzon;
ĉar vi havis kvin edzojn,
kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo."
La virino ekkriis: "Sinjoro,


mi vidas, ke Vi estas profeto!
Niaj patroj, la Samarianoj, adoradis Dion sur ĉi tiu monto;
kaj vi en Judeo diras,
ke la nura loko por adori Dion estas Jerusalemo."
Jesuo diris al si:
"Vi Samarianoj adoras Dion ne konante Lin;
ni en Judeo adoras kaj konas Lin,
ĉar Dio savas la homojn komencante de nia popolo.
Sed kredu al Mi, venas la tempo, kiam adoro al Dio
ne plu estos ligita al ĉi tiu monto, aŭ al Jerusalemo.
Venas tempo, eĉ, ĝi jam venis,
kiam la homoj adoros la Patron en la Spirito kaj vero.
Dio estas spirito kaj kiu adoras Lin
devas esti gvidata de la Spirito kaj de vero."
La virino respondis:
"Mi scias, ke venos la Mesio, nome, Kristo.
Kiam Li ĉeestos, Li instruos nin pri la tuta vero."
Jesuo diris: "Mi estas la Mesio, Mi, kiu parolas al vi:"


Tiumomente alvenis liaj disĉiploj.
Ili miris, vidante ke Li parolas kun virino.
Tamen neniu demandis: "Kion Vi volas de ŝi?"
aŭ: "Kial Vi parolas kun ŝi?"
Dume, la virino, lasante sian akvokruĉon,
foriris en la urbon kaj diris al ĉiuj:
"Venu kaj vidu la homon, kiu diris al mi ĉion, kion mi faris.
Ĉu eble Li estas la Mesio?"
Tiam ili eliris el la urbo kaj sin direktis al Li.
Dume la disĉiploj petis Lin, dirante: "Rabeno, manĝu."
Sed Li respondis: "Mi havas nutraĵon, kiun vi ne konas."
La disĉiploj diris inter si: "Ĉu iu alportis ion por mangi?"
Sed Jesuo diris al ili:
"Mia nutraĵo estas plenumi la volon de tiu, kiu Min sendis,
kaj efektivigi Lian ordonon.
Estas proverbo inter vi, kiu diras:
'Ankoraŭ kvar monatoj kaj poste oni rikoltos.'
Sed Mi diras al vi:
Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn,
ke ili jam estas blankaj, pretaj por la rikolto.
La rikoltanto jam ricevas pagon
kaj kolektas frukton por la eterna vivo,
tiel ke la semanto ĝojas kun la rikoltanto.
Tie ĉi alia proverbo pravas:
'Unu semas kaj alia rikoltas.'
Mi vin sendis por rikolti, kion Vi ne prilaboris;
aliaj laboris, kaj vi rikoltas la frukton de ilia laboro."


Dume la Samarianino rakontis al ĉiuj,
ke Jesuo kapablis diri al ŝi ĉion, kion ŝi faris.
Pro tio multaj Samarianoj el tiu urbo kredis je Jesuo.
Kiam do ili venis al Jesuo petante, ke Li restu ĉe ili,
Li restis tie du tagojn.
Kaj kiam ili aŭskultis Liajn vortojn, multe pli da homoj kredis.
Kaj al la virino ili diris:
"Ni kredas jam ne dank' al via rakonto,
sed per propraj oreloj ni aŭdis,
kaj ni estas konvinkitaj, ke Li vere estas la Savanto de la mondo."


- Jen la parolo de la Sinjoro.
A.
Al Kristo estu laŭdo!

POST LA EVANGELIO (Ez. 36, 24-26; Ps. 50, 12)

A. Mi vin disigos de la gentoj - diras la Sinjoro - kaj vin surverŝos per akvoj puraj: de ĉiaj viaj kulpoj vi estos purigitaj kaj al vi mi donos penson novan, novan spiriton de justeco.

(sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
A.
Ĉiam li estu laŭdata.

UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, nian humilan preĝon ni levu al Dio, Kiu al ni montris Sian amon vokante nin al la vivo kaj elektante nin Liaj filoj.

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Savu nin, Sinjoro, per Via graco".
A.
Savu nin, Sinjoro, per Via graco.

L. Por tiuj, kiuj renaskiĝis en la Bapto: cele, ke la nomo "fideluloj" ververe indiku la apartenon al Kristo kaj esprimiĝu en la decido konkretigi la promesojn baptajn: ni preĝu.
A.
Savu nin, Sinjoro, per Via graco.

L. Por la homoj, kiuj enŝtoniĝis en la nekredemo: cele, ke la diskreta kaj forta laboro de la Sankta Spirito de Dio faru, ke ili estu kapablaj akcepti la parolon de savo: ni preĝu.
A.
Savu nin, Sinjoro, per Via graco.

L. Por la misiistoj kaj la kateĥistoj: cele, ke ĉiam ili gardu en si la fervoron kaj la ĝojon de la evengelizado, eĉ kiam semi oni devas en grundon, kiu ne montras signojn de fruktiĝo: ni preĝu.
A.
Savu nin, Sinjoro, per Via graco.

L. Por nia komunumo: cele, ke la kristana vivo, kiun ni travivas estu daŭra konfirmo de la bapta graco kaj evoluo de la amo, kiun Dio enmetis en nian koron: ni preĝu.
A.
Savu nin, Sinjoro, per Via graco.

(aliaj intencoj)

KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Akceptu, ho Dio forta, niajn petojn kaj kun Patra amo subtenu tiun, kiu Vin vokas kun plena fido: helpu nin por ke ni batalu kontraŭ la malbonon per la armiloj de la sobreco kaj de la abstinemo. Per Kristo nia Sinjoro.
A.
Amen.

3 EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni intersangu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
A.
Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
A.
Amen.

KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, por celebri fruktoporte la Eŭkaristion, sakramenton de la unueco de la Eklezio, ni kune konfesu la katolikan kredon:

C. MI KREDAS JE UNU DIO,
C.A. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
(Oni klinas la kapon, ĝis: "fariĝis homo")
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj
fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. Gardu favore, ho Dio, la donacojn, kiujn Via popolo al Vi prezentas kaj kune akceptu ankaŭ nin, kiel spiritan sinoferon. Per Kristo nia Sinjoro.
A.
Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
A.
Kaj kun via spirito.

C. Levigu viaj koroj!
A.
Ni havas ilin ce la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.
A.
Estas inde kaj juste.

C. Vere estas bone kaj juste Vin celebradi, ho Patro de senfina pardonemo. Kristo, nia Sinjoro, por malkaŝi la misteron de Sia bonvolemo al ni, laca kaj soifema, bonvolis sidiĝi putoflanke kaj, petante por trinki al virino el Samario, ties menson malfermis al la kredo; dezirante plename ŝin porti al la savo, li eksentigis en ŝia koro la soifon pri Dio. Pro ĉi tiu plano de graco, kune kun ĉiuj ĉielaj ĥoroj, ni senfine kantu la himnon de Via laŭdo:

C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj.
Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero.
Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro.
Hosana en la altoj!

(oni surgenuiĝu)


(Kun etenditaj manoj, la celebranto diras:)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco.

(La celebranto kunigas la manojn, kaj, etendante poste ilin super la pano kaj la kaliko, diras:)



Ni petas do:
sanktiĝu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito,

(Li kunigas la manojn kaj krucosignas la oferaĵojn, aldonante:)



por ke ili fariĝu por ni la Korpo + kaj la Sango
de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(La celebranto kunigas la manojn.


En la sekvaj formuloj la vortoj de la Sinjoro estu prononcataj klarvoĉe, laŭ la postulo de ilia signifo.)

Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono,

(La celebranto prenas la panon, kaj tenante ĝin super la altaro, daŭrigas:)



Li prenis la panon
kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj,
dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas mia korpo,
kiu por vi estos oferdonata.

(La celebranto montras al la popolo la konsekritan hostion, remetas ĝin sur la patenon, kaj surgenue adoras.


Poste li daŭrigas:)

Simile post la vespermanĝo,

(li prenas la kalikon kaj, tenante ĝin iomete super la altaro, aldonas:)



prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante,
Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

(li iomete kliniĝas)



Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj:
ĉar tio estas la kaliko de mia sango,
de la nova kaj eterna testamento,
kiu por vi kaj por multaj estos verŝata
por forigo de la pekoj.


Faru tion je mia rememoro.

(La celebranto montras la kalikon al la popolo, remetas ĝin sur la korporalon, kaj surgenue adoras. Poste li diras:)



C. Jen la mistero de la kredo!
A.
Ni anoncas Vian morton, Sinjoro, kaj konfesas Vian resurekton, ĝis kiam Vi revenos en gloro.

(Etendante la manojn, la celebranto diras:)



C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro,
la panon de vivo kaj la kalikon de la savo,
dankante, ke Vi konsideris nin indaj
stari antaŭ Vi kaj servi al Vi.
Kaj humile ni petegas
ke, partoprenante en la korpo kaj la sango de Kristo,
ni unuiĝu per la Sankta Spirito.


Rememoru, Sinjoro,
Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo
kaj perfektigu ĝin en la karitato
kune kun nia Papo .................
nia Episkopo ................., kaj la tuta klerikaro.

(En la meso por mortintoj oni povas aldoni:)



C. Memoru pri Via servant(in)o .................
kiun Vi hodiaŭ vokis al Vi el ĉi tiu mondo.
Bonvolu, ke li (ŝi),
kiu estis similigita al Via Filo en la morto,
ankaŭ similiĝu en lia resurekto.


Memoru ankaŭ niajn gefratojn,
kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto,
kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato;
kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo.


Kompatu nin ĉiujn, ni petas,
ke kun la beata Dipatrino virga Maria,
kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj,
kiuj surtere plaĉis al Vi,
ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭdi kaj glori Vin.

(La celebranto kunigas la manojn)



Per Via Filo Jesuo Kristo.

(Tiam la celebranto prenas la patenon kun la hostio kaj la kalikon kaj, ambaŭ levante, diras:)



Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo,
al Vi, Dio Patro ĉiopova,
en unueco kun la Sankta Spirito,
estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
A. Amen.

4 RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Joh. 4, 13-14 )

A. Ho Jesuo, Vi diris al la Samarianino: "Kiu trinkos el la akvo, kiun Mi al tiu donos, ne plu soifos por eterne". Donu al ni el tiu akvo, Sinjoro, tiel ni trinkos kaj ne plu soifos.

C. Obeante la vorton de la Savinto kaj formitaj de lia Dia instruo, ni kuraĝas diri:

C.A. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.


(Kun etenditaj manoj, la celebranto daŭrigas:)

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj;
donu favore pacon en niaj tagoj,
por ke, helpitaj de Via kompato,
ni estu ĉiam liberaj de la peko
kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero,
atendante la beatan esperon
kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
A.
Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj:
"Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi",
ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio;
kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin.
Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
A.
Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
A.
Kaj kun via Spirito.

C. (mallaŭte)

La akcepto de Via Korpo kaj Sango, Sinjoro Jesuo Kristo,
ne fariĝu por mi juĝo kaj kondamno,
sed pro Via kompato, ĝi utilu al mi
kiel gardilo kaj kuracilo por mia animo kaj korpo.


(La celebranto genufleksas, prenas la hostion kaj, tenante ĝin iom super la pateno, sin turnas al la popolo kaj diras klarvoĉe:)

C. Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.
Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

(Kaj, kun la popolo, li aldonas unufoje:)



C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton,
sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


C. La korpo de Kristo gardu min por la eterna vivo.
C. La sango de Kristo gardu min por la eterna vivo.


(Tiam la celebranto prenas la patenon aŭ hostiujon, iras al komuniigontoj kaj montras al ĉiu el ili hostion iom levitan, dirante:)

C. La korpo de Kristo.
(La komuniiĝanto respondas:)
K. Amen.

C. Tion, kion ni prenis per la buŝo, Sinjoro, ni akceptu per pura menso;
kaj la portempa donaco fariĝu por ni la eterna savilo.


KOMUNIA ANTIFONO (Joh. 7, 38; Nom. 20, 6)

A. El Via koro, Jesuo, elfluos riveroj de akvo viva. Aŭskultu kompateme la krion de ĉi popolo kaj malfermu al ni la trezoron de Via favoro, kiu sanktigas la koron de la kredantoj.

ORACIO (starante)

C. NI preĝu: (silenta momento)

Brilu, ho Dio, en la lumo de Via favoro, la Eklezio de Via Kristo, kiu je ĉi tiu Sankta Bankedo ricevis la certecon de la eterna komuneco kun la Sinjoro releviĝinta kaj kiu vivas en jarcentoj da jarcentoj.
A.
Amen.

KONKLUDAJ RITOJ

C. La Sinjoro estu kun vi.
A.
Kaj kun via spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Vin benu Dio Ĉiopova, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
A
. Amen.

C. Ni foriru en paco.
A
. En la nomo de Kristo.



Elŝuti 51.98 Kb.


Elŝuti 51.98 Kb.