Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo7/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   55

Januaro 1959 - 30a "La Informilo"

La jaro 1959 estos la jubilea jaro de Esperanto (100a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof)

Rezulto de la perletera elekto de la federaciaj komitatanoj: ĉiuj (11) estas elektitaj kun 21 ĝis 25 voĉoj el 25 voĉdonintoj.

Nancy kaj la intergrupa konkurso de UFE. Nia grupo denove partoprenis en 1958 la konkurson. Ni atingis ĉifoje la 2an lokon kun 1017 poentoj, post Perpignan (1131) kaj antaŭ Romans (937) kaj 14 aliaj urboj. Ni ricevis, kiel premion, belan libron. Jen nia aktiveco dum la jaro. Ni aperigis 63 gazetartikol(et)ojn pri nia agado, niaj kunvenoj, niaj kursoj, kaj kiam eble informojn pli ĝeneralajn pri Esperanto. Ni organizis 3 elementajn parolajn kursojn (ne tre sukcesajn: nur 7 gelernantoj ĉe la kursfino). Krome ni varbis 28 perkorespondajn gelernantoj, el kiuj duono finlernis la kurson kaj aliĝis al UEF-UEA. Ni havas nun 33 membrojn en Nancy kaj ĉirkaŭurbo, kaj ni varbis 5 eksterajn membrojn. Ni transpagis al UEF 31 abonojn al "Franca Esperantisto" kaj 11 al Esperanto". Fine, 3 el niaj membroj partoprenis la nacian kongreson en Bordeaux.

Prelego pri Hispanio. Revenante el esperanto-vojaĝo en Germanio kaj Belgio, gesinjoroj Molera (el Moya, apud Barcelono) gastiĝis ĉe gesinjoroj Chapellier kaj prezentis al esperantista publiko sufiĉe multnombra sian Landon, fine de septembro.



Nancy - La grupkunvenoj okazas nun nur unufoje monate, kun la espero, ke pli da membroj povos trovi la tempon ilin ĉeesti. La 1an de decembro 58 okazis prezento de lumbildoj pri Alpoj kaj Lazura Marbordo, kaj pri renkontiĝoj ĉe Felberg, kiu arigis sufiĉe vastan publikon.Alvoko al ĉiuj 33 membroj en kaj ĉirkaŭ Nancy, por ke ili provu ĉeestis pli regule la kunvenojn, speciale la 3an de februaro (59) kiam okazos diskuto pri la reorganizado de la kunvenaj programoj.

Sarreguemines - Naskiĝo: la 11an de februaro 58, naskiĝis Henriko en la hejmo de gesinjoroj Boyet.

Tejo-paĝo - Kursoj en Nancy: okazis sufiĉe ampleksa kampanjo per gazet-komunikoj, radio, afiŝoj por 2 kursoj, 1 en la junuldomo, 1 en "café Excelsior". Negativa rezulto: neniu lernanto. (En la junuldomo krute malaltiĝis la nombro de lernemuloj, ek de kiam ĝi prezentis televidajn programojn.) Do, problemoj por la varbado: ni ne varbis novulojn kaj ni perdis kelkajn malnovajn. Funkcias nur la koresponda kurso, kun tamen 40 gelernantoj, la plej multaj izolitaj, ĉefe en Vogezoj.

La kunvenoj de la Tejo-sekcio okazas merkrede, sed nur 2 foje monate nun. 5 ĝis 10 partoprenantoj ĉiufoje; supera kurso laŭ metodo de Pierre Delaire vekis rimarkindan intereson. Denove aperis stencilita ( de s-ro Chapellier) suplemento kun programo kaj aliĝilo pri renkontiĝo (paske) ĉe Feldberg.


Aprilo 1959 – 31-a "La Informilo".

Alvoko de la prezidanto: alvenas la momento de la jara kongreso federacia. Kiam mi prezentis programon por la elekto de prezidanto, la unua punkto estis: restarigo de la federacia administrantaro. Tiu laboro estis farita en januaro okaze de kunveno pri kiu vi legos raporton en alia artikolo. La dua punkto estas: fliko de la reto de niaj grupoj. Mi jam antaŭvidis intergrupajn kunvenojn kaj eĉ pensis pri kongreso en Bar le Duc por iom ŝanĝi la tradiciajn kunvenojn en Nancy. Sed mi eksciis ke nur 10 aŭ 11 personoj partoprenus, tial la komitato fine decidis pri kunveno en Nancy. Ĉar tiu loko estas en la mezo de nia regiono, multaj devus esti la partoprenantoj. Ĝis nun, mi vidis entute nur ses personojn en la federaciaj kunvenoj, mi tre dezirus, ke la kongreso estu okazo por renkontiĝi precipe kun la federacianoj fremdaj de Nancy.Vi eble pensas: kial iri en Nancy? Kion ni faros? Ĉu estos iu alloga programo? Mi ne pensas pri tio; pri la programo ekster la laboro de la kongreso, mi tute fidas pri niaj amikoj en Nancy. Mi ne serĉas luksajn spektaklojn liveritajn senpage, sed esperantan atmosferon. La ligilo esperanta estas duobla: unue estas komuna lingvo kiun vi, eble, ne aŭdas ofte, due estas komuna celo: ke la lingvo disvastiĝu. Kiam homoj renkontiĝas, parolantaj saman lingvon kaj zorgantaj pri sama projekto, tiam estas kvazaŭ mirakla kompreno.



Iuj, en tiaj okazoj sin nomas reciproke kamaradoj, aliaj fratoj, tradicie la esperantistoj uzas specialan vorton preskaŭ netradukeblan: samideanoj. Sed, kamaradoj, fratoj aŭ samideanoj ekzistas nur se ili agas kune, samkore,, kaj ili precipe vivas kiam la parolo kunigas ilin. Tio, laŭ mi, estas la bazo de Esperanto, se vi estas esperantisto, tio signifas ke vi komprenis tion; do vi devas preferi esperantan kongreson al kino kie vi restas pasive en fotelo, dum vi, nur image, partoprenas la agadon de la roluloj; vi devas preferi esperantan kongreson al distraĵo per kiu vi penas forgesi viajn zorgojn, tio estas forgesi vin mem.

Estas 70 kotizantoj en la federacio, estas, krom ili, esperantistoj, kiuj neglektis ĝis nun la federacian agadon. Venante al la kongreso, ili montros kiagrade ili sentas sin esperantistoj. Senkulpigaj leteroj estos kore akceptataj; homoj estas nur homoj; ili ne estas ĉiopovaj. Sed silento estas malaprobo. Tial, se vi aprobas nian celon, skribu sed pli bone, venu, la ĉeestontoj atendas vin. F. Boyet



raporto de la komitata kunveno. Sekve al la somera perkoresponda voĉdonado por la elekto de la federaciaj komitatanoj, kies rezultatoj vi legis en la lasta bulteno, ĉiu elektito ricevis inviton (kun aldonita tagordo) por partopreno al la komitata kunveno la 18an de januaro 1959 je la 9a matene,6, strato Clodion en Nancy. Je la fiksita horo troviĝis ĉirkaŭ la tablo S-roj Boyer, Chapellier, Colnot kaj Fondrillon. La sekretario legis la ricevitajn senkulpigojn de s-roj Buecher, Degrelle, Ferez, Heintz kaj Lienhardt. S-ro Denis, kies intenco estis veturi aŭtomobile al Nancy, devis rezigni pro tro da neĝo kaj telefonis lastmomente.

1/ La rezultatoj de la voĉdonado estis kontrolitaj kaj akceptitaj kun la konstato ke malpli ol 30% de la membroj voĉdonis.

2/ La elektado de S-ro Barido ne estas valida ĉar li neniam pagis kotizon.

3/ Laŭ la statutoj, art. 8, la komitatanoj elektis sian estraron:



prezidanto: s-ro Boyet - sekretario: s-ro Colnot - kasisto: s-ro Chapellier

Momente, ne montriĝas necesaj pli multnombraj estraranoj.

4/ La nunaj statutoj, kies lastaj modifoj, datiĝas je 1935, bezonas modernigon kaj adapton al la nuna situacio; ili estas studataj artikolo post artikolo kaj la nova redaktado estos presita post tiu-ĉi raporto, por permesi al ĉiuj ĝin legi, studi kaj proponi eventualajn ŝanĝojn. Tiuj statutoj estos proponataj, por definitiva aprobo,okaze de nia venonta ĝenerala jarkunveno.

5/ Reorganizo de la federacio -ĉar la prezidanto de UFE anoncas ke projektoj estas nuntempe studataj por reorganizo de la federacioj kaj grupoj- ni decidis atendi la ricevon de tiuj projektoj por labori laŭ la montrota vojo.

Antaŭ la disiĝo, la 3 nanciaj komitatanoj tre kore dankis s-ron Boyet, kiu devis veturi el Sarreguemines vagonare, forveturante je la 6a matene kaj rehejmiĝante nur post la 20a vespere (la neĝo ne permesis uzi aŭtomobilon). Tio estas ekzemplo de sindonemo kaj malavereco.(kelkaj ne aprezis tiujn liniojn...)

Sekvis la teksto de la novaj statutoj. Ni ne publikigos ĝin ĉi-tie ĉar ĝi ne plu estas aktuala: okazis ĝis nun 2 aŭ 3 ŝanĝoj.

Duafoje, tiu 31a "La Informilo" entenis suplementojn: stencilitan kun programo kaj aliĝilo pri la 19a federacia kongreso (la 10an de majo en Nancy), kaj programo kaj aliĝilo (presitaj) pri la kongreso de Tejo (julie en Gdansk).
Julio 1959 - 32a "La Informilo". Post la jara kongreso de la federacio, la prezidanto skribis:

" Vi legos, sur aliaj paĝoj de tiu bulteno, la protokolon de la laborkunveno de nia kongreso. Por ke la laboro tiam farita ne estu perdita, vi devas pripensi la decidojn de la kongreso:

1/ Ni deziras pli intime partopreni la vivon de la nacia asocio, tial: a) ni akceptis pagi por sendi delegiton, kaj al la kongresoj de UFE, kaj al la komitato de tiu asocio; b) ni petis de UFE, ke ĝi sendu pli frue la informojn necesajn al la preparo de la nacia kongreso, por ke nia federacia fariĝu pli rekte ligita kun la nacia.

2/ Ni deziras ke la grupoj vivu, sed pri tio ni povas fari nenion. Tamen, ni proponas sugesti aranĝojn intergrupajn kaj kiel preparo ni ekpublikigas liston. Do legu atente tiun liston, elektu viajn najbarojn kaj provu ekorganizi ion. Tiam la rolo de federacio estos apogi vin per reklamo kaj eventuale sendo de helpanto.

Jen la laboro en la nuna etapo de revekiĝo de orienta federacio".

La prezidanto F. Boyet

Protokolo de la 19a kongreso de la orientfranca esperantista federacio,

okazinta en Nancy la 10an de majo 1959.

Photo 9 – photo 10
La kongreson partoprenis 21 gesamideanoj. S-ino Fondrillon, je la nomo de la nanciaj esperantistoj, unue salutas la ĉeestantojn; kaj tuj poste s-ro Boyet, federacia prezidanto malfermas la kongreson. Post kelkaj salutvortoj li transdonas la parolvicon al s-ro Colnot. La sekretario legas senkulpigajn leterojn senditajn de s-ro Buecher (Mulhouse), Degrelle (Joeuf), Ferez kaj Heintz (Strasbourg), komitatanoj. s-ro Lienhardt (Mulhouse) telefonis. Ankaŭ sendis leteron s-ro Lavisse (Nancy), f-inoj Oehri (Strasbourg), Prudhomme (Chevillon), Jacquot (Epinal) , s-ro Homberger (Terville). Pluraj el tiuj leteroj riproĉas pri la malfrua sendo de "La Informilo", kiu malebligis la ĉeeston de kelkaj el la forestantoj.

S-ro Colnot, kaj S-ro Fondrillon, presisto de "La Informilo", klarigas, ke la presado postulas plurajn semajnojn da laboro. La decidoj pri kongresoj aŭ kunvenoj do okazu tre frue kaj la teksto presota estu en la manoj de la presisto minimume unu monaton antaŭ la dezirata dato de sendo de la bulteno. Tiel la lasta "La Informilo" estis presita la 30-an de aprilo kaj sendita la 1-an de majo, do 9 tagojn antaŭ la kongreso.

¨Poste la sekretario legas la raporton pri la aktiveco -aŭ pli ĝuste la manko de aktiveco- de la federacio, de 1953 (dato de la antaŭa kongreso) ĝis 1959. La manko de samideanoj kapablaj aŭ bonvolemaj faris ke, dum 6 jaroj, la federacio restis en letargio. La membraro stagnas, kursoj kvazaŭ ne ekzistas, la diversaj grupoj ŝajne malaperis, ĉar neniu informo pensigas ke daŭre okazas kunvenoj. Eĉ en Nancy, kie lastjare estis 33 kotizpagantoj -preskaŭ duono de la federacio- kaj ĉijare nur 21, la situacio ne estas tre brila. Tre malmultaj aktivuloj, kiuj laciĝas ĉar ili devas prizorgi ĉion kaj ili tiel foruzas siajn tempon kaj energion sen rezultoj. La federacio perdis 17 membrojn de 1951 ĝis 1958. La rimedoj estas malfacilaj. Neniu laŭdire havas tempon por ion fari. La aktivuloj estas tiel malmultaj kaj disponas pri tiel malfortaj rimedoj ke oni ne rajtas atendi miraklojn. Ni agu, ni varbu, ni serĉu kiel interesi kaj konservi la varbitojn.

La kasisto, s-ro Chapellier, senkulpigita ĉar li nun ĉeestas la internacian kongreson de esperantistaj fervojistoj en Aùstrujo, preparis la stencilitan kasraporton, kiun oni disdonas al la ĉeestantoj. La raporto montras bonhavon de 19.705fr kaj estas aprobita. La kotizoj, abonoj al "La Informilo" kaj diversaj donacoj alportis 30.482fr dum 6 jaroj. La elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, kaj 2 kliŝoj por la bulteno, 10.777fr en la samaj 6 jaroj.

Tiam okazas sufiĉe longa kaj vigla diskuto pri "La Informilo". Kelkaj samideanoj donas diversajn konsilojn por igi ĝin pli interesa, aŭ por faciligi kaj reguligi ĝian aperadon. S-ro Denis opinias, ke ĝi ne aperas sufiĉe ofte. Tamen, neniu alportas ion pozitivan. Plian laboron oni sugestas, sed neniu plia kunhelpanto anoncas sin. Niaj financoj ankaŭ ne rezistus longe al tro ofta sendo de bulteno, ĉar oni sciu ke de la lasta plialtigo de la poŝtaj tarifoj, oni devas elspezi 10fr por la sendo de ĉiu bulteno.

Rilatoj kun la nacia movado. Unue montriĝas ke ni ne havos ĉijare delegiton en la nacia kongreso en Tours. Tial ni sendos leteron kun sugestoj al UFE. La kongresanoj plendas pro la manko de dokumentado sendita de UFE pri la enhavo de la tagordo de la nacia kongreso. La delegitoj devas voĉdoni sen sufiĉaj informoj pri problemoj, kiujn ili ne povis detale pristudi. La federacioj ne povas antaŭe diskuti tiujn problemojn, do ne povas aŭdigi siajn voĉojn pere de siaj delegitoj. Oni devas fidi la flarkapablon de la delegitoj. Sendi reprezentantojn en tia situacio estus blinda afero. En vigla diskuto pri kio estas kaj kio devus esti la kongresoj, partoprenas la komitatanoj kaj kelkaj membroj, ĉefe ge-roj Schmitt, s-roj Offroy, Manceau kaj aliaj. Ŝajnas ke la vidpunktoj de antaŭmilitaj kaj postmilitaj samideanoj ne koincidas, ŝajnas ke antaŭe oni povis kalkuli kun multe da kunlaboro por organizi ion, dum nun la aktivuloj laboras solece por la laborkunvenoj, kiuj interesas nur ilin, kaj ne havas tempon nek helpon por prizorgi distrajn aranĝojn, kiuj kontentigus la plimulton. 14personoj el 17 voĉdonas por la estonta principa sendo de delegito al la nacia kongreso, kaj al la kunvenoj de la komitato de UFE en Parizo ĉiun trimestron, kun pago de parto de la vojaĝkostoj fare de la federacia kaso. Tamen, estos necese trovi pliajn monrimedojn ĉar la federacia kaso ne povus longe ebligi tion.

Pri la vivo de la grupoj, estas dezirinde ke en la urboj kie loĝas pluraj samideanoj okazu regulaj kunvenoj. Tamen, tio ne dependas de la federacio sed de la lokaj samideanoj. Ĝenerale la homoj precize deziras tion, kion ili ne posedas: izoluloj sopiras al kunvenoj, dum loĝantoj de urbo kie estas grupo pli ŝatas sendependecon kaj neglektas la kunvenojn.


  1. vizito de la urbo

A


ranĝojn intergrupajn devas instigi la federacio. Oni proponas aperigi en "La Informilo" la liston de la membroj de la federacio, ĉar se la estraro scias kie loĝas la membroj, multaj el tiuj ne konas eĉ la ekziston de najbaraj samideanoj. Alia propono petas la listigon ankaŭ de konataj samideanoj ne membroj en la federacio. Tiel oni esperas okazigi kontaktojn inter esperantistoj najbaraj. Tamen konstatante la malfacilecon aktivigi la membrojn, oni despli povas dubi pri la ebleco interesi personojn, kiuj tute ne sentas sin ligitaj kun la Esperanto-movado.
Kaj tuj poste estas pristudataj la novaj statutoj proponitaj en "La Informilo" n° 31. Neniu nova propono, la statutoj estas akceptitaj unuvoĉe.

Antaŭ la fermo de la kongreso, s-ro Pol Denis protestas kontraŭ la ŝanĝiĝo de la nomoj de la Nacia Unuiĝo kaj de la gazeto: "Union Française de l'Espéranto" anstataŭ " Union Espérantiste Française" kaj "revue française d'Espéranto" anstataŭ "franca Esperantisto". Pluraj ĉeestantoj aprobas lin.

La tagordo estas elĉerpita je la 12a30. Komuna tagmanĝo okazas poste: 19 personoj partoprenas ĝin.

( En Esperanto-ekzameno, nur unu kandidato,... kiu sukcesis.)

Aperis du suplementoj en tiu "La Informilo": stencilita listo de ĉiuj membroj de la federacio, kaj la presita teksto de la novaj statutoj.

Tejo-paĝo - raporto pri la internacia paska junularkunveno ĉe Feldberg. Partoprenis 45 gejunuloj el Germanio, Jugoslavio, 2 el Francio ( P. kaj B. Cuené el Strasburgo).

En Nancy ni vigle varbis por tiu kunveno, pluraj novaj gelernantoj lernis rapide kaj fervore por povi inde partopreni ĝin. Sed lastmomente ni ne povis veni, nur ĉar la organizanto ne povis trovi ununoktan loĝejon por ni! La fiasko de la projekto tute nuligis la rezulton de la kurso, la fervoro de la lernantoj falis kun la perdo de la promesita celo; neniu el la tiamaj gelernantoj daŭrigis la lernadon! (Komenco de la disfalo por la nancia junularo- grupo.)


Oktobro 1959 - 33a "La Informilo"- Jen la raportoj de la sekretario J.P. Colnot:

Kvin monatoj pasis de post la maja federacia kongreso kaj tri monatoj de la lasta eldonita "La Informilo". Neniu artikolo alvenis por la nuna numero, niaj grupoj kaj izoluloj ŝajne revenis al sia dormado Pli ĝuste, ĝenerale ili neniam eliris el tiu dormado, mi ne estas sufiĉe naiva por pensi ke niaj artikoloj kaj alvokoj en "La Informilo" estas tiel efikaj ke ili povis veki ĉiujn niajn dormemulojn. Tamen por tiuj, kiuj diras sin esperantistoj, multo estas nun farota- eĉ farenda.



Unue, ĉie kie loĝas pluraj najbaraj gesamideanoj, tiuj personoj kontaktu aŭ rekontaktu unu la aliajn por reformi kiel eble plej multe da grupoj. Tiuj grupoj kunvenu kiel eble plej regule kaj ofte, kaj ili kunvenu kun agadcelo: propagando, organizo de kursoj, studrondoj, ktp... La federacio mem povas nenion fari por rekrei grupojn krom inciti ĉiujn samideanojn al vekiĝo kaj al agado. Ni ne povas viziti ĉiun el vi por kuntiri vin per la mano. Niaj alvokoj kaj incitoj ripetitaj en ĉi tiu bulteno devus sufiĉi, por ke vi decidu mem fari ion. Due, ke tiuj samideanoj kiuj agas iel ajn bonvolu sendi raporton -eĉ mallongan- pri sia aktiveco al la sekretario de la federacio, por aperigo en "La Informilo". Por januaro, la raportoj alvenu frue , komence de decembro. Trie, ĉiuj, eĉ izoluloj, povas starigi liston de eminentaj personoj en sia urbo: parlamentanoj, urbestraranoj, profesoroj, industriistoj, ktp... Kopion de la listo oni sendu al UFE, 34 rue de Ĉabrol, Paris (10), mendante la specialan broŝuron eldonitan franclingve okaze de la Zamenhofjaro. La necesan nombron de tiu broŝuro vi ricevos senpage, kaj vi bezonos nur disdoni la broŝurojn al viaj eminentuloj.

Fine, mi antaŭe petas pardonon de nia legantaro, ĉar preskaŭ ĉiujn artikolojn de la nuna "La Informilo" mi devis subskribi: tio signifas, nur ke neniu alia volis verki ion ajn. Do, se vi ne plu deziras legi mian prozon en "La Informilo", sendu ĉiuj sufiĉan kvanton da teksto por ke mi ne plu bezonu "pondi" ion.

Krom kelkaj junuloj kun kiuj ni povis organizi ekskursojn (vidu la Tejo-paĝon), krom ankaŭ la 10 fidelaj gekorektantoj de la koresponda kurso de Nancy (pri kies aktiveco ni intencas raporti pli detale en la proksima "La Informilo"), mi konas nur unu samideanon kiu klopodis por ion fari: s-ro Manceau, en Creutzwald, gvidanto de kinoklubo, preparas viziton de s-ino Kaĵino, japana ĵurnalistino al 4 kino-kluboj de nia regiono.

Ni citu ankaŭ, kiel aktivulojn en nia komitato, s-ron Fondrillon, kiu daŭre presas "La Informilo"-n, kaj s-ron Chapellier, kiu daŭre prizorgas la federaciajn financojn.



Tejo-paĝo - Ĉu ankoraŭ vivas junulara sekcio en orienta Francujo? Antaŭ kelkaj jaroj, ni povis plenigi tutan paĝon de ĉiu "La Informilo" per la raportoj de aktiveco de la tiama Tejo sekcio. Ĉu nun, tiu sekcio ankoraŭ ekzistas, kaj ĉu nia bulteno rajtas ankoraŭ porti kiel subtitolon "et de la jeunesse espérantiste de France"? La junularan sekcion naskis la koresponda kurso de la junuldomo de Nancy. Ĉar la varbado, post kelkaj bonaj jaroj, poste ne plu atingis sufiĉe la junularan medion, ĉar multaj membroj militservis, geedziĝis, maljuniĝis aŭ tute simple malaperis, la nombro de membroj rapide falis post 1955. La ŝanĝiĝoj okazintaj en Tejo dum 1956 kun ĝia starigo kiel junularsekcio de UEA, anstataŭ doni fortojn al nia regiona sekcio, tute male pereigis ĝin, ĉar la nova aĝolimo kaj la forigo de la kategorio "subtenantaj membroj" faris, ke la plej fervoraj membroj, kiuj ankaŭ estis la plej aĝaj, tuj sentis sin fremdaj en Tejo. Ili aliĝis al UEA aŭ tute simple ankaŭ malaperis. Ĝis 1957 ni havis reprezentantojn ĉe la internacia junularkunveno de Tejo, kaj dum 1956-57 kaj 58 ni povis partopreni la paskan renkontiĝon ĉe Feldberg. Dume, ni povis iniciati kelkajn ekskursojn kaj renkontiĝetojn regionajn, sed kun malgranda sukceso. Dum la nuna jaro 1959, ni eĉ ne povis partopreni la internacian renkontiĝon ĉe Feldberg, kiel raportite en la lasta "La informilo". Kio restas do el nia junulara sekcio? Krom la junulardelegito, kiu daŭre vivas sed pro maljuniĝo kaj ĉiam pli multaj kromaj taskoj ŝatus trovi baldaŭan posteulon, krom li, do estas 11 Tejoanoj: f-ino Duval en Aillevillers, s-roj michel Chapellier, Bernard Schmitt en Nancy, Mathieu en Thaon, Aubry en Lunéville, F-inoj Mangel en Le Lyaumont, Jannot en Ligny, Prudhomme en Chevillon, s-roj Harroué en Darnieulles, Pierre kaj Bernard Cuene en Strasbourg.

Al ili ĉiuj mi demandas: kion vi faras? ĉu vi ne havas deziron kontakti unu la alian, varbi junajn kamaradojn? Vi posedas viajn adresojn reciprokajn, la listo aperis en la julia numero de "La informilo". Vekiĝu, interŝanĝu leterojn kaj spertojn, korespondu tutmonden, legu gazetojn, partoprenu esperantistajn kunvenojn kaj aranĝojn, kaj nepre skribu al mi pri via agado. Tiel mi havos materialon por la Tejo-paĝo de la estonta "La Informilo"!

J.P. Colnot iniciatis kun sukceso plurajn ekskursojn piedajn ĉi-jare, kaj estas rimarkinde ke nur unu Tejo-ano partoprenis ilin. Venis malpli junaj gesamideanoj, kaj eĉ kelkaj neesperantistoj, kaj ĉiuj estis interesataj kaj tre deziras daŭrigi tiajn ekskursojn en kiuj retroviĝas gesamideanoj el diversaj urboj. Jen, por allogi vin, kie ni ekkursis:

- dum Pasko, anstataŭ iri al Feldberg, ni, sed nur 5 ope, ĝuis mirinde belan ekskurson piedan en mozelaj Vogezoj. De Lutzelbourg al Saverne la dimanĉon, ni suprenmarŝis ĉiujn montojn de la suda flanko de la Zorn-valo, vizitante ĉefe la idolanan muron de Wustemberg, la Korvorokon, la ruinkastelon de Oĉsenstein, la rokegojn de Brotsĉ kaj la tri ruinkastelojn de ambaŭ Geroldseck kaj de Haut-Barr. La lundon, la vetero estis malpli favora, ni revenis norde de la Zorn-valo, vizitante ĉefe la Karlsaltejon,la Grifokastelon, la kapelon de sankta Vito kaj la Rapen-rokegon. Entute 50 kilometrojn dum la 2 tagoj, kun multaj ripozmomentoj.- dum Pentekosto, ni decidis ankoraŭ pli belan ekskurson: ni rendevuis 4 ope ĉe la Bonhomme-pasejo, kaj de tie, ĉiam piede, ni supreniris al la Blanka Lago, kiun ni longe ĉirkaŭis, poste al la Nigra Lago, al la Truta kaj Verda Lagoj. La lundon, de Soultzeren en la Munster-valo, ni supreniĝis al Frankenthal-Rokegoj kun la celo atingi la supron de Hohneck. Ve! Ni eraris pri vojo kaj subita fulmontrondro atakis nin meze en la mirinde bela "Vojeto de la Rokegoj". Finfine, ĉio bone finiĝis, denove 50 km ni estis marŝintaj en 2 tagoj.- ĉar la "vojeto de la Rokegoj" tre impresis nin, ni decidis pri denova ekskurso tien kaj ni povis tion-ĉi fari la 7an de septembro. Ni estis 5, kaj de la "Schlucht-pasejo", ni sukcesis ĉifoje dank'al favorega vetero atingi la supron de Hohneck: 15 km en admirinda pejzaĝo. Pro la ĉiam bela vetero, ni tuj decidis plenumi la projekton kiun ni deziris efektivigi de 2 jaroj! Ni ekskursis al la Lago la Maix kaj al la Donon-pasejo la 14an de septembro. Ni estis 8 ĉifoje, kaj ni piediris nur 10 km en pli ripoziga pejzaĝo. Ĉu aliaj tiaj ekskursoj interesas vin? Jes? Do skribu al mi kaj mi avertos vin kiam ni decidos pri alia.


Januaro 1960 - 34a "La Informilo"

La sekretario atendas proponojn de samideanoj, kiuj bonvolus prizorgi la organizon de la federacia kongreso. La kongreso devas okazi antaŭ Pentekosto kaj ĉiuj informoj pri ĝi devas aperi jam dum aprilo.

En tiu bulteno aperas suplementa flugfolio (reklama) financita de konataj firmaoj, kaj diskonigita de "Ligue française pro Unesco", kreita de s-ro Lienhardt. La flugfolio incitas la gejunulojn lerni Esperanton.

Perkoresponda kurso de Nancy: artikolo resumas la aktivecon de tiu kurso, la nova adreso de la junuldomo estas 27 rue de la République en Nancy ( anstataŭ 36 cours Léopold). Do, 9a jaro de funkciado de tiu kurso, ĝi jam varbis centojn da gelernantoj, el kiuj bedaŭrinde ne ĉiuj finlernis la kurson, kaj ankoraŭ malpli restas aktivaj post kelkaj jaroj. La kurso estas senpaga, tamen kotizo estas petata, aktuale 30 NF (intertempe naskiĝis la nova franko!). Pere de tiu kotizo, la gelernantoj pagas la kurslibron, sed ankaŭ aliĝon al UFE kaj la federacio, kun abonoj al "Franca Esperantisto", al "La Informilo", al "la praktiko", kaj senpagan anoncon por peti korespondantojn. Gvidas la lernantaron 11 korektantoj, el kiuj ni mem formis 7. La pliboniga kurso estas je la servo de la homoj dezirantaj kunlabori kun ni, kaj/aŭ al la membroj de UFE-UEA dum la koncerna jaro.

Tejo-paĝo:programo de la 16a internacia kongreso en Roterdam julie.(Mi peradis tiam la aliĝojn kaj kotizojn.)

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Chapellier
  • Boyet
  • Colnot
  • Schmitt
  • Denis
  • Oktobro 1959
  • Fondrillon
  • Duval

  • Elŝuti 2.03 Mb.