Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo6/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55

januaro 57 – 25a "La Informilo"

Do la informilo numero 25 aperis 9 monatojn post la 24a. Tute mankis artikoloj intertempe. Kompreneble mia plumo estis sufiĉe lerta por plenigi almenaŭ duonon de bulteno, kaj " la kuracisto de Lennox" atendis pluan publikigon. Sed mi tiam havis aliajn zorgojn: mi edziĝis dum junio. Do, dum pluraj monatoj mi malmulte aktivis por Esperanto ( mi memoras ke mia edzino kaj mi serĉis dum pluraj monatoj lueblan loĝejon, tiam kvazaŭ netroveblan.)



La kapartikolo de la nova "La informilo" estis alvoko de la kasisto (s-ro Chapellier) por pago de kotizoj. La jaro 1957 estos aparte grava en Francio, ĉar la 42a universala kongreso okazos en Marsejlo aŭguste. Do, oni varbu kiom eble multe da novaj membroj. ( Mi konstatas ke mi estis citata kiel ekzemplo ĉar mi varbis 17 novajn membrojn.) Alvoko al ĉiuj lokaj grupoj fari same. Nia federacio estis la plej aktiva en Francio inter 1920 kaj 1940. Sed pro la milito, ankoraŭ nun ĝi ne retrovis sian normalan situacion. Ni celas novan, decidan paŝon, por ke ekfloru grandskale nia helplingvo: la enkondukon de Esperanto en la lernejajn programojn. Por akceli tiun ĉefan eventon, ni organizas nun peticion en tuta Francio. Ni bezonas milionojn da subskriboj, kaj la devo de ĉiu esperantisto estas subskribigi tiun tekston far ĉiuj parencoj, amikoj, konatuloj, antaŭ la 15a de aprilo 1957. Folioj kun loko por 50 subskriboj estas mendeblaj al la kasisto. Samtempe kompreneble, vi pagu vian kotizon.

Nancy - Intertempe, mi ne restis tute malaktiva. Ek de la fino de aŭgusto 1956, pere de cirkulero (stencilita de s-ro Chapellier), mi invitis ĉiujn konatajn grupojn kaj izolulojn en tuta orienta Francio, sed ankaŭ en Germanio, Svisio, Belgio, al internacia renkontiĝo en Nancy. Jen la raporto pri tiu sukcesa kunveno.

Germana-Franca renkontiĝo en Nancy, la 22-23ajn de septembro 1956. La nanciaj esperantistoj organizis renkontiĝon internaci-karakteran, la 22-23ajn de septembro. Ilia celo estis plifortigi la amikajn rilatojn inter la membroj de la diversaj grupoj. 55 personoj entute partoprenis la diversajn aranĝojn. Ekde sabato posttagmeze alvenis esperantistoj el Parizo, Seelbach kaj Heildelberg. Vespere alvenis la grupo (13 personoj) de Karlsruhe, gesamideanoj el Strasbourg kaj la prezidanto de Svisa Esperanto-junularo (Claude Gacond). La partoprenantoj estis akceptataj je la 21a en la urbodomo, kiun ili vizitis. Poste ili rondiris tra la urbo, vizitante la lumigitajn monumentojn. Dimanĉe, ekde la 9a matene, samideanoj renkontiĝis sur la Stanislaa Placo. Alvenis, aŭtobuse, la grupo de Oberkirĉ kaj izolitaj lernantoj de la nancia regiono. Ĉiuj partoprenantoj retroviĝis je la 12a en "Lorena gastejo" por la komuna tagmanĝo. Tiam, s-ro Bohm, je la nomo de la Karlsruha grupo, agrable surprizis nin donacante al la nancia grupo imponan honorvazon. Posttagmeze komenciĝis, bedaŭrinde la disiĝo. Tiuj, kiuj restis ĝis la vespero, kviete promenis, serĉante ombron en la parko "Pépinière". Al ĉiuj, kiuj respondis al nia alvoko, ni kore dankas; ni esperas ke ĉiuj konservas la plej bonan rememoron el tiuj du belaj, sunaj tagoj. Ĝis revido en 1957!

Meritata distingo: S-ro Jean Chapellier, nia sekretario-kasisto, kies sindonemo ne havas limojn, kaj kiu meritas la dankemon de ĉiuj siaj amikoj, ricevis pere de la"unuiĝo arta kaj intelekta de la francaj fervojistoj"; kies membro li estas, la akademiajn palmojn kun la rango de akademia oficiro pro sia agado por Esperanto. Do, gratulojn al li.

Federacia kroniko.- Nancy-. Sekve al cirkulero de UEF, okazis speciala kunveno de la esperantista grupo de Nancy, memore al la fondo de UNESKO, al la tago de la homaj rajtoj, kaj kompreneble al la naskiĝo de Doktoro Zamenhof. La kunveno okazis la 10an de decembro en l'Excelsior. Ĝi estis dufoje anoncita en la lokaj gazetoj, kiuj ankaŭ enpresis raporteton pri ĝi. Ĉeestis 19 personoj. S-ro Schmitt prelegis pri la homaj rajtoj, s-ro G. Poiret pri la interna ideo, s-ro P. Viry pri la vivo de D-ro Zamenhof. Komuna letero esprimanta nian fidelecon al la principoj de la homaj rajtoj estis subskribita de ĉiuj kaj sendita al UNO en Neŭ York.

Fine, reorganizado de la kunvenoj estis decidita. Gvidantoj zorgos pri la kunvenoj. Elektado de nova komitato estas decidita por la proksima kunveno, la 7an de januaro.

Dum la kunveno de la 7-1-1957 la jena komitato estis elektata:

- prezidantino: s-ino B. Fondrillon

- vicprezidantoj: s-roj L. Collin, J.-P. Colnot

- sekretario-kasisto: s-ro J. Chapellier - helpsekretario: s-ro P. Viry

- rilatoj kun la gazetaro: s-ro P. Lemoy - bulteno : s-ro P. Fondrillon

- membroj: S-inoj Schmitt, Colnot, s-roj F. Chanut, G. Poiret, Bolzinger.

Ni rememorigas ke s-ro prof. Schmitt estas dumviva honora prezidanto de la nancia grupo.

La loka UEA grupo kunvenas nun ĉiujn unuajn lundojn de la monato je la 20h30 en aparta bela salono de kafejo Excelsior, tute apud la centra stacidomo.

La junulara sekcio, en junuldomo, 36 cours Léopold, kunvenas la 1an kaj 3an jaŭdojn de ĉiu monato; ĝi ankaŭ organizis superan kurson, kiu estas malfermita al ĉiuj nanciaj membroj.

Geedziĝoj - Niaj geamikoj, Micheline Janot kaj J.-P. Colnot geedziĝis la 30an de junio 1956 en Thiaville (M&M). Ni ŝuldas al Esperanto tiun ĝojigan okazaĵon: la du gesamideanoj interkonatiĝis ĉe esperanta kurso kie J-P. Colnot estis profesoro kaj M. Janot lernantino. Al la novaj geedzoj, ni direktas niajn sincerajn bondezirojn je feliĉo kaj prospereco.



Strasbourg - La ĝisnuna kunvenejo de la strasburgaj esperantistoj Café de France fermiĝis kiel la antaŭa kunvenejo Luxhof. Ili nun rendevuas en Maison des Tanneurs, 42, bains aux plantes, la 1an kaj la 3an merkredojn, je 20h30, tre agrabla malnova domo en mezepoka stilo, kutima rendevuo de eksterlandanoj, kiuj trapasas Strasburgon.

Tejo-paĝo. T.E.J.O. transformiĝis. Anstataŭ esti sendependa, , ĝi nun estas restarigita en la kadro de UEA, kiel ĝia junulara sekcio. Anstataŭ nevivopovan organizon, ni havas nun junularmovadon firme subtenatan de UEA. Ni klopodos, ke ĉiu landa asocio, ĉiu loka grupo aliĝinta al UEA havu sian junularan sekcion.Ĉiuj membroj de UEA kaj UFE sub 25 jaroj estas nun aŭtomate membroj de TEJO. Ek de la 18a jaraĝo, oni povas fariĝi junular-delegito de UEA (JD). ( Mi mem tuj fariĝis JD.)

"La Informilo" intencas daŭre aperigi informojn pri TEJO, sed mankas sufiĉe da abonantoj, mankas ankaŭ informoj el grupoj kaj izoluloj. Abonu kaj informu por garantii la regulan aperadon de la bulteno.



Julio 1957 – 26-a "La Informilo"

Aperis mirinda nova lernanto: li lernis Esperanton en 2 semajnoj, ekinstruis ĝin unu monaton poste. Legu la kapartikolon de tiu "La Informilo", verkitan de li mem sub la titolo: Impresoj de nova esperantisto Antaŭ ses monatoj, mi ricevis la lernlibron "cours pratique d'Esperanto" senditan de la nancia koresponda kurso. Kial mi mendis tiun-ĉi libron? Kio okazis, kiam mi ĝin tralegis? Jen tio, kion mi deziras ĉi tie diri. Mi mendis tiun-ĉi libron por scii. Mi estas scivolema. Kelkfoje, mi aŭdis paroladojn, opiniojn pri Esperanto. Iuj diris, ke tiu ĉi lingvo estas infanaĵo bona por maljunaj virinoj aŭ ne okupitaj fraŭloj; aliaj, ke ĝi estas bona afero. Iom post iom, legante mian unuan esperantistan libron, mi ekkonis tiun-ĉi "strangan" lingvon.Ĝi malkaŝis al mi sian facilecon, sian logikon, sian riĉecon. Oni povas, sciante la ĉefajn regulojn, fari la necesajn vortojn, aŭ almenaŭ ilin trovi. Baldaŭ, mi povis legi kelkajn artikoletojn, cetere tre interesajn, kiel tiujn de "La Informilo". Mi konis Zamenhof nur laŭ la nomo, rapide mi estis kapabla legi lian vivon. Nun mi povas facile aŭ sufiĉe facile legi iujn ajn librojn. Neniam, mi vidis tian lingvon. Mi diros al vi, bonvolu ne ĝin ripeti, ke, post ses monatoj, mi legas kaj komprenas pli bone Esperanton ol... la latinan ligvon post 6 jara lernado. Do, mi eltrovis la gravan valoron de Esperanto. Ĉu mi povis scii tion kaj ne ĝin diri? Ne. Tial, dank'al la petskribo, mi povis paroli pri Esperanto kun multaj amikoj, konatoj kaj personoj tute ne konataj. Kion diri pri tio? Iuj, sciiĝante pri mia studo de la lingvo, kriis, kriaĉis: "Kiel? Kion? Vi?". Feliĉe, nur kelkaj tiel opiniis. Aliaj libere kaj facile konsentis. Tiu ĉi peticio permesis al mi veni al la konvinko, ke personoj, al kiuj oni parolas pri Esperanto, kutime konsentas kun ni. Ĉiam ni havos "malamikojn": tio ne gravas. Ĉiuj sur nia loko, provu gajni pli kaj pli da amikoj. Mi povus ankaŭ paroli pri la korespondado kun alilandaj samideanoj. Mi multe lernis dank'al tiu korespondado. Unue pri Esperanto, kompreneble. Due, mi sentis, ke ĉie estas aliaj personoj, junaj kaj maljunaj, inteligentaj kaj malpli inteligentaj, kiuj pensas kiel mi. Fine mi ekkomprenis la diversajn spiritstatojn de diversaj korespondantoj. Esperanto estas bona rimedo por interkompreniĝi, interfratiĝi. Kompreneble, ĝi ne estas sufiĉa rimedo, sed eble nepre necesa, por ke ĉiuj povu proksimiĝi. Kiel iu diris:"lernu kaj instruu!" Roger Degrelle.



Nancy - Grupkunvenoj okazis la 1-an lundon de ĉiumonato. Ĉiufoje ĉeestis ĉirkaŭ 15 personoj. Diskutoj alternis kun lumbildoj. Dum majo, prelegis Roger kun lumbildoj faritaj dum sia soldata vivo en Alĝerio. Li rakontis, parolis i.a. pri "tineo". Neniu diris ion, krom mi:" tineo"? Kio estas? Eble mi eraris, balbutis Roĝero. Finfine ni kontrolis en vortaro "tineo = une mite". Do, jen vorto, kiun neniu komprenis, ĉar ĝi ne estas ofte uzata. Sed neniu kuraĝis peti ĝian signifon! Dank'al komencanto ni lernis ion!

Krom la kunvenoj de la Esperanto-grupo de Nancy en "Excelsior", okazis ankaŭ ĉiusemajne tiuj de la junulara sekcio en la junuldomo. Dum tiu tempo, la kolektado de subskriboj daŭris en tuta Francio. La limdato estis prokrastita ĝis oktobro.

Tejo-paĝo. La internacia junular-kunveno de Tejo okazos julie en Villeneuve les Avignon. Speciala alvoko al la junuloj aliĝi al Tejo. Paska renkontiĝo en nigra arbaro. Denove ni partoprenis, sed el Nancy kaj Verdun ni povis veni aŭtomobile nur dum 24 horoj. Nur 1 francino, post 5-monata lernado perkoresponda, ĉeestis la tutan aranĝon, kaj raportas jene: dela 18a ĝis la 23a de aprilo okazis tre interesa junularkunveno sur Feldberg, en la konforta junulargastejo "Hebelhof". Mia vojaĝo ne estis tre facila, pro fervoja strikado mi vojaĝis unue petveturante ĝis Strasburgo. Poste trajne, sed en Freiburg mi maltrafis la trajnon pro la malfacilaĵoj de fremda lingvo. Mi komprenis malbone la informojn de la germanaj oficistoj kaj vizitis ĉiujn kajojn de la stacio por serĉi mian trajnon! Nur post la foriro de la trajno, mi trovis la ĝustan kajon. S-ro Von der Ley, el Tailfingen, prezidis tiun renkontiĝon. Prof. d-ro Perrenoud, prezidanto de Svisa Esp. Societo (Neufĉâtel), d-ro Michel Schmidt, organizanto de la kunveno, s-ro Günther Becker, prezidanto de Tejo, s-ro Reuĉlin, prezidanto de Germana Esp. Junularo (Mannheim) interese prelegis pri Esperanto en la mondo kaj pri diversaj aferoj. D-ro Perrenoud montris la "oran metodon" kun demonstracio pri ĝia aplikado (t.e. metodo por plej rapide instrui Esperanton.). S-ro Von der Ley aranĝis amuzajn vesperojn: teatraĵojn, literaturon kaj ludojn. Mi lernis kelkajn esperantajn kantojn kaj mi partoprenis plurajn ekskursojn: interalie al la plej alta punkto de Feldberg kaj al Sĉlursee, grandioza pejzaĝo de Nigra Arbaro.La "paska leporo" kaŝis, en la arbaro proksime de la junulargastejo, individuajn nestojn kun ovoj por ĉiuj partoprenantoj. Tio estis tre afabla, ĉu ne? Tiu renkontiĝo estis, mia unua kontakto, kun Esperanto, tial mi antaŭe iomete timis, sed ĉiuj gesamideanoj germanaj kaj svisaj estis tre simpatiaj. Mi estas tute entuziasmigita de tiu bona renkontiĝo kaj mi esperas, ke mi ankoraŭ povos partopreni aliajn similajn kunvenojn. Johanino Clément (Mirecourt)

Nur fine de tiu 26a "La Informilo", troveblas franclingva alvoko de la redakcio. Fakte ĉi tiu numero aperis julie, kaj la antaŭa januare. Mankis informoj kaj mankas abonoj por vivigi la bultenon. Nova alvoko do al la "malnovaj samideanoj de l'orienta federacio", kiuj restis surdaj al la antaŭaj alvokoj. Sed ĉifoje oni petis informojn al la novuloj, al la lernantoj de la perkoresponda kurso. Tuja rezulto: artikoloj tiel abundas, ke ne plu eblas enpresi ĉiujn! (La unua aperanta estas la raporto pri Feldberg.) Tamen, malgraŭ tiu abundo de artikoloj, la sekvanta bulteno(nhh 27) aperas nur 6 monatoj poste.




Januaro 58.- 27a "La Informilo" -

Frontpage, aperas alvoko de la 2 sekretarioj (la ĝenerala: s-ro Chapellier, kaj la helpa: s-ro Colnot). Ili memorigas pri la surpapera komitato nomumita de UFE antaŭ pli ol unu jaro, dum oktobro 56, komitato sen prezidanto. Do estas nova alvoko, por ke anoncu sin kandidato al la prezidanteco, kaj propono pri ĝenerala kunveno dum printempo 58, kiu povus okazi en Nancy, se almenaŭ kelkaj homoj bonvolos respondi.

Ekzamenoj en Nancy - maje 1957. 5 gelernantoj el 8 sukcesis. Gratulindaj, 3 el ili, kiuj meritis la citon tre bone: Roger Degrelle, kaj 2 kunlaborantoj de la perkoresponda kurso: P.J. Mattenet kaj P. Viry. Iom pli ol unu monaton post sia eklernado de Esperanto en 1956, Roger Degrelle malfermis kurson en la supera katolika seminario en Villers les Nancy ( nun plejparte okupata de "maison de l'Asnée", kie ni organizis plurajn staĝojn). Sed somere 57, post fino de siaj studoj, li forlasis la seminarion. Anstataŭis lin la plej bona lernanto, Jean Bertrand. Brilaj lernantoj, posedantaj ĉiuj 4 aŭ 5 lingvojn (latina, greka, germana, angla, plus kelkaj aliaj). Finfine ili abonis plurajn gazetojn kaj ĉefe legis perfekte la lingvon. Sed la tiama ekzameno konsistis el 10 frazoj tradukotaj esperanten el la franca. Neniu preparo antaŭe. Katastrofa rezulto: Ĉiu kandidato fabrikis sian Esperanton! La verboj estis perfekte konjugaciitaj, neniam mankis akuzativo aŭ refleksivo. Sed la radikoj uzitaj estis plej fantaziaj. Neniu sukcesis, krom Jean Bertrand!

Kaj nun Strasburgo vekiĝis!. Ankaŭ Strasburgo ekzistas! Ekkrias artikolo verkita de P. Cellier. Ĝi estas la sidejo de la konsilantaro por Eùropo. Certe pri ni esperantistoj, oni ne ofte aŭdas, ĉar ni ne movas montarojn kaj inter ni ne sidas petol-aŭ bruemuloj. Sed tamen Esperanto vivas en la urbo malgraŭ multe da malfacilaĵoj. Dufoje monate, kunvenoj okazas en gastema tipa kadro, eĉ spite al la vintro kaj la malbela vetero. En ili, oni sentas nedifinitan incitan bloveton: la "interna ideo". Ridante, ŝercante, ni babiladas pri ĉiuj temoj, atendante kelkajn nekonatajn amikojn alilandajn. Tiel la horoj, laŭ ni, tro rapide forflugas. Unuagrada kurso okazis en la ĉefpoŝtoficejo. Ĝi okazis 2 foje semajne de Pasko 1954 ĝis la fino de junio. Ek de la 12a leciono, la gelernantoj ekkorespondis eksterlanden, kun ĝojo ili ricevis respondojn. Kelkaj fariĝis tre fervoraj esperantistoj kaj ĉeestas la kunvenojn. Aperis inter la dumvivaj membroj de UEA la nomo de s-ro Alfred Schwing (Strasbourg).



Nancy kaj la nacia intergrupa konkurso: U.F.E. organizis oktobre 1956 intergrupan konkurson. Nancy estis la sola urbo de la orienta federacio, kiu partoprenis ĝin. La konkurso finiĝis dum junio 57, kaj la grupo de Nancy sukcesis atingi la 3an lokon en Francio, kun 6658 poentoj (post St Claude 9128, Dijon 7159) kaj antaŭ 13 aliaj grupoj. Por atingi tiun rezulton, jen nia aktiveco:- aperigo de 83 artikoletoj aŭ anoncetoj pri Esperanto kaj pri nia aktiveco, en la loka gazetaro,- okazigo de 48 kunvenoj (ĉu tutgrupaj, ĉu junularaj),- sendo al UFE de 38 kotizoj, 32 abonoj al "Franca Esperantisto", 13 al "Esperanta revuo", 8 al "Mondo" (por nia grupo kaj la perkoresponda kurso),- malfermo de parola kurso kun 20 gelernantoj (en la supera katolika seminario). (Sed 2 publikaj kursoj en Nancy mem tute fiaskis.) Ni ankaŭ plenigis tute 44 peticifoliojn, (kun po 50 subskriboj), kaj parte 13 aliajn. Sed krome parto de nia agado ne valoris por la konkurso: gvidado de perkoresponda kurso kun 40 gelernantoj, respondo al ĉirkaŭ120 informpetoj kaj organizado de renkontiĝoj. Ni esperas fari ankoraŭ pli bone por 1958-59. La peticio: en Nancy ricevis ĉirkaŭ 3000 subskribojn. La ĉefa rikoltinto estis Roger Degrelle, kiu unue sukcesis subskribigi la episkopon de Nancy. Poste, tute nature, subskribis ĉiuj pastroj katolikaj ĉirkaŭ Nancy, ĉiuj estroj kaj instruistoj de katolikaj lernejoj, ĉiuj religiulinoj, ktp...

S-ro Chapellier, kiel ĝenerala sekretario, sendis leteron al dekoj da parlamentanoj en nia regiono. Subskribis la peticion Jean Crouzier, deputito (54), P.O. Lapie, vicprezidanto de la nacia asembleo (li skribis "ankoraŭfoje mi esprimas mian simpation al Esperanto"), Kriegel Valrimont, deputito (54), (kiu diris"mi ne vidas kial Esperanto ne enirus la abiturientekzamenon"), G. Gaillemin, deputito (88), (kiu "intervenas favore al la komisiono de nacia edukado"), F. Valentin, senatano (54), (konfesis ke li nenion konas pri Esperanto, kaj petas informojn, kiujn ni tuj sendis). La plej kuraĝa estis la senatano-urbestro de Nancy (s-ro Pinĉard), kiu respondis: "inter miaj taskoj ne troviĝas la subskribo de peticioj!"



Tejo-paĝo - Malmultaj renkontiĝoj kaj ekskursoj okazis ĉijare. La kaŭzoj estis la troa okupiteco de la respondeculo, kaj la manko de intereso de la gejunuloj. Krom la renkontiĝo ĉe Feldberg jam raportita, ni ekskursis 7 ope ĉirkaŭ St Dié dum majo (ni venis el 3 departementoj). Sed la vetero estis malfavora. Ni revenis frostiĝintaj. La artikolo estis verkita parte franclingve por la multaj novaj gelernantoj de la kursoj. Ni petis kunlaboradon de ĉiuj, por organizi renkontiĝojn ne nur promenajn sed se eble okazantajn dum lokaj festoj aŭ similaj. Unuafoje, en "La Informilo"27 aperis stencilita suplemento kun programo de junularrenkontiĝo ĉe Feldberg.
Aprilo 1958 28a "La Informilo"

Frontpaĝe kuŝas grandlitera titolo: kongreso de nia orienta federacio. La sugesto farita al ĉiuj samideanoj, kiuj interesiĝas pri la vivo de la federacio, sur la unua paĝo de la lasta bulteno nhh 27, okazigi kongreson aŭ almenaŭ kunvenon, dum printempo 1958, en Nancy, alportis... unu respondon. Sed tiu sola respondo estis ege plezuriga kaj grava. S-ro Boyet, lerneja inspektoro en Sarreguemines, la respondinto, proponis sian kandidatecon al la prezidanta posteno. Por la federacio, tiu fakto estas efektive grava, ĉar de la morto de s-ro Zimmermann, decembre 54, ĝi ne plu havis prezidanton,; la komitato ne plu estis kunigita, kaj de tio rezultis stagnado de la komuna laboro. Pro la videbla manko de intereso de la membroj kaj ankaŭ pro manko de tempo antaŭ la nacia kongreso, ne estas eble organizi kongreson ĉi jare, sed ni invitas la membrojn kaj tute speciale la komitatanojn al kunveno, kiu okazos la dimanĉon 18an de majo venonta, 6, strato Clodion en Nancy, je la 10a. S-ro Boyet, sendinte la ĉi-suban leteron, anoncis sian partoprenon.. J. Chapellier

Karaj samideanoj,

La federaciaj sekretarioj alvokis en "La Informilo", petante prezidanton por sia federacio. Mi ne scias, kion ili atendas de prezidanto, sed, ĉar ili ŝajne tion tre deziras, mi proponis min kiel prezidanton. Oni petis de mi kandidatan programon. Mi povus prezenti belajn promesojn, kiuj venus nur el mia imago, kaj estus destinataj al rubujo. Sed mi abomenas tian sintenadon, tial mi tute sincere respondos, ke mi ne havas precizan programon. Mi opinias ke federacio devas esti vivantaĵo; ke krom la kongreso, kiu preparas la nacian kongreson de UEF, devus okazi kunvenoj inter grupoj; sed mi ne scias ĉu grupoj ekzistas en la federacio. Pro tiuj diversaj kaŭzoj, mi diros, kiel diras la kandidatoj al posteno de ĉefministro: "mi unue informiĝos antaŭ ol doni firman respondon". Cetere mi petas ke vi ne atendu de mi gravegan laboron, ne esperu ke mi naskigos mondon el neniaĵo. Prezidanto prezidas, tio signigas harmoniigas la agojn de la aliaj; do ne mi, sed vi ĉiuj, vivigos la orientan federacion. Pro tio, mi deziras al vi kuraĝon. F. Boyet

Post la propono: "ĉu vi volas esti delegito de UEA?" sekvis la listo de ĉiuj delegitoj kaj fak-delegitoj en nia federacio, kaj konsiloj por fariĝi delegito.

Laŭ nombro de membroj, nia federacio atingis la 3an rangon en Francio, kun 67 membroj en 1956 kaj 75 en 1957 (post Parizo, 255 membroj, kaj Rodano-Alpoj, 133.)

Nova naskiĝo en la familio Denis,nun en Bar le Duc: Isabelle nun akompanas Diana kaj Bertrand. Kaj Michel naskiĝis en Vandoeuvre, filo de Henri Collin kaj nepo de Louis Collin.

Alvoko al kunlaboro de pliaj korektantoj por la perkoresponda kurso.



Ordinado - Nia samideano Roger Degrelle, kies esperanta aktiveco en la katolika medio estis mirinde fruktodona, ricevis la pastrecon katolikan en la supera seminario de Nancy la 22an de marto 1958. Li eniris la sacerdotecon en la preĝejo sankta Petro, farante unuafoje sanktan meson. La ceremonio, okazanta la Paskan dimanĉon, estis grandioza. La navojn tute plenigis la familio, la amikoj, la fideluloj. Ĉiuj kuniĝis en komuna preĝado, petante Dion, ke li benu sian novan ministron. Ĉeestante ni, katolikaj esperantistoj, memoris belan meson en Esperanto en Vieno dum universala kongreso. Ni esperu ke, iam, tiel oficos pastro Degrelle por esperanta ĉeestantaro, kunigante fidelulojn el la tuta mondo. E.Schmitt

Julio 1958 - 29a "La Informilo"

Kunveno de la komitato. Kiel anoncite ĝi okazis en Nancy, la 18an de majo.Ĉeestis s-ro Chapellier, sekretario-kasisto, s-ro Colnot, help-sekretario kaj s-ro Boyet, komitatano. Krom tiuj komitatanoj ĉeestis nanciaj esperantistoj inter kiuj estas speciale menciindaj ges-roj Fondrillon kiuj akceptis la kunvenantojn, kaj ges-roj Schmitt. La celo de la kunveno estis: reordigo administracia de la federacio. S-ro Boyet petis informojn de la sekretarioj. Aperis ke iuj membroj de la federacio, ne nur malmulte informas la estrojn pri sia laboro, sed neglektas pagi kotizon. Tiel estas malfacile koni eĉ la nombron de la esperantistoj en la regiono, estas neeble scii kiu estas la laboro farita en la grupoj. Unuanime, la ĉeestantaro opiniis necesa por la vivo de la federacio, regula ligo inter la grupoj, la izoluloj, kaj la estroj federaciaj. Estas ankaŭ necesa la ekzisto de kompleta administrantaro, kaj tio kondukas al elekto de prezidanto. S-ro Chapellier montris kopion de letero, sendita de s-ro Férez al s-ro Petit, per kiu s-ro Férez kandidatiĝas por tiu federacia posteno. (! post monatoj de rifuzo!-NDLR) Tiam estis neeble voĉdoni, ĉar la kandidateco de s-ro Férez ne estis konata de la personoj, kiuj perletere voĉdonis. En tiu situacio, s-ro Boyet proponas regulan agadon laŭstatutan. Kvankam tiu kunveno okazis por elekti prezidanton, ĉar oni ne fiksis plej malfruan daton por la prezentado de la kandidatoj, ne estas eble rifuzi la kandidatecon, eĉ malrektan, de s-ro Férez. Sed, ĉar la anoj de la federacio ne povis voĉdoni por tiu nova kandidato, estas malfacile laŭ morala vidpunkto, nun firme decidi. Tiel la kunveno fariĝis neutila, kvankam iuj elspezis por ĝin ĉeesti. La jena propono finfine estis adoptita de la komitatanoj ĉeestantaj. La tuta membraro estos informita pri la ekzisto de du kandidatoj. Post la 18a de majo, oni ne plu akceptos novan kandidaton. La du kandidatoj devos sendi programon, por ke la anoj povu racie elekti. La voĉdonado okazos perletere. La membroj, kiuj ne estos respondintaj antaŭ la 31a de aŭgusto,1958 estos nombritaj kiel sindetenintoj. La kunveno finiĝis post la akcepto de tiuj decidoj.

Je la nomoj kaj kun la aprobo de la ĉeestintoj raportis F. Boyet

Sekve al la kunveno, kies raporto ĉisupras, kaj laŭ la decido de la ĉeestantaj komitatanoj; la sekretario sendis leteron al s-ro Férez en Strasbourg, petante lian programon, por permesi al la federaciaj voĉdonontoj, post komparado de la du programoj, elekti objektive kun plenaj informoj.

Al la ricevita letero, s-ro Férez respondis la jenon: samideano kaj amiko s-ro Jean Chapellier faris al mi amikan proponon prezenti min kiel kandidaton por la prezidanteco de nia federacio. Mi lin dankegas pro tiu afabla intenco, sed mi multe preferas anstataŭ fari akton de kandidateco, subteni la kandidatecon de nia bona samcelano s-ro Boyet, kiu estas prezidanto de GEE asocio, kiun, antaŭ la mondmilito, li fondis kun nia amiko s-ro Despeyroux. Mi do tutkore voĉdonos por li kaj, fidela al mia principo Unionista, invitas miajn amikojn kaj samcelanojn al sama gesto!

Evidente mi ĝoje helpos al plifortigo kaj kreskado de nia federacio tiel ke ĝi fariĝu unu el la plej potencaj de nia granda nacia asocio UEF. Hubert Férez

Ni dankas s-ron Férez pro la letero, kiu denove klarigas la situacion kaj evitas al la voĉdonontoj elekton, ĉiam malfacilan. Ĉiu membro, kiu pagis sian kotizon en 1957 kaj en 1958, trovos entenate voĉdonilon sur kiu troviĝas la nomoj de la komitataj kandidatoj. Bonvolu resendi tiun voĉdonilon al la sekretario, antaŭ la 31a de aŭgusto 58. Vi povas, laŭ via deziro, forstreki aŭ aldoni nomojn. La komitatanoj, poste, elektos inter si la prezidanton, vicprezidanton, ktp...

komentario pri la balotado. Ni atentigas ĉiujn, ke dum la kunveno de la 18a de majo estis esprimata la deziro, ke povu voĉdoni kaj prezenti sin kiel kandidatojn, nur tiuj membroj, kiuj pagis kotizon al UEF-UEA dum 1957, kaj la novaj membroj de 1958. Ni prezentas al vi liston de kandidatoj, kelkaj el ili, pro neglekto de kotizpago, ne konformiĝas al la ĉisupre menciitaj kondiĉoj. Ilia elektado estos do valida nur post reordigo de la kotiza stato en la federacio, kaj laŭ la decido de la plimulto de la komitatanoj. Kunveno de la komitatanoj por pritraktado de tiuj aferoj kaj elekto de la prezidanto kaj aliaj funkciuloj povus esti antaŭvidata por septembro. Ni donas krome la jenajn precizojn: ni reprenis la liston de membroj de la ĝisnuna komitato kaj ni aldonis du novajn nomojn, tiujn de samideanoj Degrelle kaj Fondrillon, kiujn ni kontaktis kaj kiuj akceptis eniri la komitaton. El la antaŭaj membroj, s-ro Boyet estas kandidato al la prezidanteco, s-ro Chapellier daŭrigos la taskojn de ĝenerala sekretario kaj kasisto, ĝis kiam bonvola samideano akceptos anstataŭi lin. S-ro Colnot estos denove kandidato al helpsekretarieco. S-ro Buecher ne plu estas kandidato por vicprezidanteco; vakas do tiu posteno. S-ro Lienhardt akceptas esti kandidato por la komitato, sed kondiĉe ke antaŭ la balotoj estu klare dirite, ke li ne mem deziris tiun kandidatecon, kaj ke ne estus proponata al li iu funkcio.

Programo de s-ro Boyet. De post la kunveno en Nancy, mi pli klare vidas la situacion, kaj nun mi povas starigi programon. Unue mi montros la situacion de la federacio, due mi konigos mian idealon pri vivo de federacio, trie mi redaktos programon, kiu povus konduki de la nuna situacio al la idealo:

1/ en la regiono kelkaj personoj estas konataj kiel esperantistoj. Tio signifas, ke ili plimalpli kapablas paroli la internacian lingvon, kaj pagas aŭ pagis kotizon al iu esperantista movado. Sed, krom en Nancy, ŝajnas ke la grupoj ne ofte kunvenas, ke la individuoj agas (aŭ ne agas) en plena malordo, laŭ personaj inklinoj. La esperantistoj havas la sintenon de aprobantoj de Esperanto. Tio estas pli bona ol nenio, sed malproksimas de la racia konduto de Esperantisto.

2/ la malamikoj de Esperanto opozicias, ĉar la esperantistoj estas tro malmultaj kaj la kono de la lingvo neutila. La opoziciuloj krome asertas, ke tiu "projekto" ne povus esti uzata en la ĉiutaga vivo. Tiu sintenado de la malamikaro devas montri la vojon al la amikoj de esperanto. Esperantisto kredas ke la homoj povas uzi la internacian lingvon. Sed tiu kredo estas neutila, sterila, se ĝi ne disvastiĝas. La celo de esperantisto devas esti kredigi la aliajn pri la vivo de la lingvo, tial li devas ĝin uzi kiel eble plej ofte. Por uzi Esperanton parole, estas necese kunveni, tial la grupoj estas utilaj se oni kunvenas kaj parolas en Esperanto. Por la propagando, la temoj de prelegoj, por kunordigita laboro en tuta Francio, la nacia instanco devas doni la impulson. Sed por la vivo en la grupoj, la iniciato devas esti loka. En la grandaj grupoj, ĉio iras glate, sed kelkfoje, iuj esperantistoj sentas sin izolitaj. Tial la federacio devas esti la loko kie la grupoj alproksimiĝas, interŝanĝas spertojn, iniciatojn, kaj, el tiu interŝanĝo ĉerpas novan kuraĝon. Tiu ligo estas duobla: skribe, pere de la bulteno, parole, okaze de intergrupaj kunvenoj.

3/ programo. Post la restarigo de federacia administrantaro,ankaŭ la grupoj devas reordigi sin. Ĉiu persono, kiu pagas kotizon devas esti ĉu membro de iu grupo, ĉu izolulo. La grupanoj devos kunveni kaj nomi prezidanton, kiu respondecos pri la vivo de la grupo. La izoluloj estos mem respondecaj pri la vivo de Esperanto en la loko kie ili vivas. La administrantaro planos grupigon de la izoluloj najbaraj kaj zorgos pri okazigo de kunvenoj. La grupoj devos kunveni regule ĉiusemajne aŭ almenaŭ dufoje en la monato. Kiam ili estos organizitaj, la federacia administrantaro konktaktos ĉiujn grupestrojn por plani debaton en la grupoj kaj inter la grupoj. Ĉiu debatero estos okazo de kunveno kaj de protokolo. Ĉi tiu materialo estos sendita al la federacio por presado en la bultenon.



Mi proponis al vi laboron, eble vi opinias, ke tempo mankas por tio, eble vi ne havas tempon esti vera esperantisto, vi preferas resti apoganto de projekto kaj flegi fantoman asocion. Se tio estas la situacio, ne voĉdonu por mi, la situacio estos multe pli klara. F. Boyet

Tejo-paĝo. Internacia junular-kunveno sur Feldberg dum Pasko. La Badena Ligo de Germana Esperanto-junularo denove invitis siajn geamikojn (sed verŝajne lastfoje, bedaŭrinde) al sia kutima internacia kunveno sur Feldberg. Pri la tuta organizado zorgis nia amiko Waldemar von der Ley el Tailfingen (Dio kaj la partoprenintoj ja scias spite al kiaj malfacilaĵoj!). 7 Svisoj kaj 23 Germanoj partoprenis la tutan renkontiĝon de la 3a ĝis la 7a de aprilo. La programo enhavis allogan sinsekvon de prelegoj, kunvenoj kaj ekskursoj. Ni francoj partoprenis 18-ope (el kiuj bedaŭrinde nur 8 geesperantistoj) sed nur dimanĉe kaj lunde, ĉar pli longe ni ne povis. Sur Feldberg tre dika estis la neĝtavolo (inter 1 kaj 2 metroj). La junurlargastejo Hebelhof malaperis malantaŭ neĝmuroj altaj je 3 aŭ 4 metroj. Skiantoj abundis ĉie sur la montoj; skiemuloj svarmis en hoteloj kaj en la junulargastejo mem, kie 400 gejunuloj estis loĝigataj. Neĝbataloj oftege okazis, kaj Esperanto tiam ne estis bezonata en tiu... malvarma milito!. La grupa fotado preskaŭ fiaskis sub la lavango de neĝbuloj, la ekskursoj limiĝis pro la dika neĝtapiŝo kaj pro la nebulo, kiu danĝerigis tro malproksimajn migradojn. Tio ne estis malbona, ĉar restis pli da tempo por amika babilado interne de la gastejo. Vespere, tro frua deviga enlitiĝo krute haltigis nian lumbildprojekciadon jam je la 21a30. Sed entute, la renkontiĝo estis tre plaĉa, la medio tre simpatia. Inter la francaj partoprenintoj, la kontenteco estis ĝenerala kaj ĉiuj bedaŭris, ke ili ne povis resti pli longe. Espereble ĝis revido baldaŭ, karaj najbaraj translimaj geamikoj!

Ankoraŭ pri la peticio. Dank'al la agado de pluraj nanciaj samideanoj, ni sukcesis, ke la loka sekcio de la asocio de profesoroj pri vivantaj lingvoj voĉdonu la jenan rezolucion kies raporto aperis en la nhh 1 de 1958 de la bulteno "les langues modernes" (revue et bulletin de l'association des professeurs de langues vivantes de l'Enseignement public):

l'Espéranto au baccalauréat. Monsieur Chassard se fait l'interprète d'une suggestion qui lui a été faite de voir l'Espéranto admis comme épreuve facultative au baccalauréat. Une vive opposition se manifeste aussitôt contre l'Espéranto comme langue vivante. Finalement, la Régionale émet le voeu suivant " en dépit de son antipathie naturelle contre une langue faite de pièces et de morceaux bien qu'intelligemment conçue, la Régionale veut bien tenir compte de l'idéalisme humanitaire dont elle se réclame et admet que l'Espéranto puisse devenir matière orale facultative au baccalauréat. Elle demande en conséquence que l'assemblée générale mette la question à l'étude."
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Schmitt
  • Januaro 58
  • Degrelle
  • Denis
  • E.Schmitt Julio 1958
  • Férez
  • Boyet
  • Degrelle kaj Fondrillon
  • Colnot

  • Elŝuti 2.03 Mb.