Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo55/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   47   48   49   50   51   52   53   54   55

angulo de la prezidanto - Void la 1-an de septembro 1997 - La 1-an de junio 1996, en mia unua teksto en tiu rubriko, mi substrekis mian ambicion kaj la nepran neceson gajni la intereson de la junularo al nia granda afero. Alifoje mi emfazis ke la idealismo de "«Esperanto» estas la kerno de nia projekto. Hodiaŭ, kadre de la «Journées mondiales des jeunes» okazintaj en Parizo fine de aŭgusto, aperis gejunuloj avidaj de ĉiamaj valoroj: amikeco, paco, spiriteco, amo. Kiel skribis nia amiko Edmond Ludwig, la novaj generacioj estas preskaŭ virgaj, sen antaŭjuĝoj kaj tre deziremaj pri internaciaj vojaĝoj, kontaktoj, rilatoj. Ili rapide konstatos ke inter tiuj tri vortoj ekzistas tri gradoj tute malsimilaj. Por atingi la plej riĉigajn interŝanĝojn necesas majstri la lingvon de la homoj, kiujn oni renkontas. Neeblas lerni ĉiujn lingvojn! Ŝajnas pli facile kaj amike, ke ĉiu partnero faru paŝon al la alia, uzante komunan lingvon, kiu apartenas al ĉiuj homoj. Fakte tio eblas dank’ al la internacia lingvo de doktoro Esperanto. Tiun eblecon ni nepre indikos al la junularo en la diversaj lokoj, kie ili vivas ĉu por studi, ĉu por amuziĝi. La problemo estas uzi la atenditajn vortojn por ke ili estu aŭdeblaj kaj aŭskultotaj. Necesas enketi por trovi tiujn ŝlosvortojn, ĉar la pasintaj senrezultaj agadoj montris al ni ke tute fiaskas la «antikva parolado»…Estas la unua etapo de nia programo: elekti la celitan publikon, ellabori la mesaĝon, kaj diskonigi ĝin. Ni ekiru rapide sur tiu vojo al la junularo. Françoix Xavier Gilbert.


  • Nancy - La laborjaro rekomenciĝos per kunveno la 26-an de septembro je la 19-a horo en la junuldomo. Tiam estos disdonata la materialo (prospektoj kaj afiŝoj) por informado por la nova lernosezono. La samaj kursoj kiel ĝis nun estas planataj: por komencantoj merkrede je la 19-a ek de la 8-a de oktobro; progresiga jaŭde je la sama horo. Sed antaŭe, la membroj estos kunvokitaj al «ĝenerala kunveno». La direktoro de la junuldomo opinias, ke la JDo deficitas pro la servoj, kiujn ĝi donas al ni …Ĉiu lernanto de vespera kurso kaj ĉiu membro pagis lastjare kotizon je 200 F. En tiu sumo estis 35 F por la membrokarto de la JDo (laŭdire nur pago de asekuro), 80F por Esperanto France-Est (aliĝo kaj abono al «La Informilo»), la ceteraj 85F estis por la funkciado de la kursoj, komunaj abonoj al 4 internaciaj revuoj, leteroj, cirkuleroj, rilatoj kun la regiona gazetaro, pago (foje) por la akcepto de eksterlanda preleganto ktp. La junuldomo deziras, ke ĉiu lernanto kaj membro pagu kotizon je 600F jare (do trioble kompare kun tiu de la lasta jaro!), plus la membrokarto 35 F … krome en tiu kotizo ne estus enkalkulitaj la aliĝo al Esperanto France-Est kaj la abono al «La Informilo»! Jam de iom da tempo ni planas deklari nian «klubon» kiel «asocion laŭ leĝo 1901», kun specifa komitato. jam sin proponis 3 gekandidatoj por la postenoj de prezidanto, kasisto kaj sekretario. Ni tiel pagus jaran kotizon al la junuldomo, por ke nia sidejo restu en la domo, kaj laŭ la avantaĝoj dezirataj de la membroj la kotizo tiam povus varii de 250 F ĝis 350 F. La aludita ĝenerala kunveno okazos la 2-an aŭ 3-an de oktobro… kaj decidos. Sabataj staĝoj: celantaj komencantojn, ili estos denove proponataj unu sabaton monate de la 14-a ĝis la 18-a kondiĉe ke 12 personoj enskribiĝu antaŭe. La unua estas senpaga prov staĝo. La tuta serio konsistos el 7 aŭ 8 sabatoj por kompleta kurso. Regiona 3a-grada kurso: Ĝi okazis unu lundon monate de la 14-a ĝis la 17-a horo dum la tuta pasinta lernjaro, sed ĝi malfacile grupigis pli ol 3 aŭ 4 personoj. Alvoko al eventualaj interesatoj, novaj gelernantoj aliĝu por ke la nombro de partoprenantoj estu sufiĉa! Raportis J.P. Colnot

  • perkoresponda kurso: Do, ĝis nun nur 3 gelernantoj de la perkoresponda kurso el 11 finlernis «Metodon 11» (en malpli ol 3 monatoj), sed pluraj daŭre studas. Du antaŭaj lernantoj siavice finlernis «Metodon 12» Temas pri Aloyse Kaufmann en 57 Lambach, kiu finlernis la du metodojn en malpli ol 3 jaroj, kaj Alex Rubeck en 57 Bitĉe, kiu finlernis ilin en iom pli ol unu jaron kaj duono. Notinde estas, ke ambaŭ gvidis Etienne Barrier (68720 Hoĉstatt). Neprajn gratulojn al ambaŭ lernantoj kaj al ilia instruisto. Por respondi al ilia demando, ni ankaŭ disponas pri kurso 3a-grada «por la praktikantoj» kaj ĉefe «paŝoj al plena posedo». Interesatoj sin turnu al J.P. Colnot, Laxou.

  • Gérardmer - La vojaĝo al Gray estis organizita de Robert Colin, kiu venas de tempo al tempo viziti la grupon en la kulturdomon. Tiu ekskurso tre plaĉis al ĉiuj eĉ al ne–esperantistoj, kiuj venis kun ni. Koncerne la du grupojn pri kiuj mi zorgas, ili sufiĉe bone funkcias. Mi prizorgas la grupon de la antaŭaj partoprenantoj kaj poste la grupon de novuloj. Mi esperas, ke post Kristnasko 1997, mi povos kunigi la duan grupon kun la unua almenaŭ por kelkaj facilaj legaĵoj. Mi ankaŭ provis varbi gejunulojn, metinte afiŝon en la koridoro de la kultur-domo… Mi atendas la rezulton. Ankaŭ per ĵurnalo de septembro mi varbos. La kurso daŭros dum julio: ĉeestos eventuale feriantaj studentoj. La kunvenoj estos malpli seriozaj:ludoj anstataŭ «laboro». Ĉiuj diras, ke ili plezure venos…Je la 2-a de septembro, ni vidos, ĉu la grupo pli ampleksos aŭ ne. Raportis Ginette Martin.

  • Colmar - Mikaelo Bronŝtejn, direktoro de plastikfabriko en Tiĥvin (Rusio) kaj kunlaboranto de Take-La Domo, ankaŭ ĉi-jare vizitis Wintzenheim, kie troviĝas la sidejo de Take. Ĉiokaze la prezidanto, Michel Basso, invitis lin al komuna manĝo kun Edmond Ludwig, ĉefredaktoro de «La Domo», kaj kun freŝbakita juna esperantisto, la liceano Erwin Kretz, kiu tiel renkontis la unuan eksterlandan esperantofonon, kun kiu li povis flue kaj intense paroli post perkoresponda kurso (pere de «Metodo 11» kaj duono de «Metodo 12»). Samokaze ĉiuj havis okazon kaj plezuron trafoliumi la riĉenhavan kolekton de esperantaĵoj de Michel Basso. Mikaelo Bronŝtejn, kiu ankaŭ estas verkisto kaj kantisto-gitaristo, bedaŭrinde venis sen sia instrumento, kiu pakaĵe vojaĝis al Esperanto-Kongreso en Valencio (Hispanio), kie li donis spektaklon. Sed Mikaelo donacis laste eldonitan kasedon kaj akompanan teksto-libreton kun la titolo «amitaj, amataj, amotaj». Raportis Edmond Ludwig.

  • Mulhouse - Dum la du lastaj semajnfinoj de junio, la kulturdomo «Espace 110» de Illzach (Haut-Rhin) ekis la reklamadon por la aŭtunaj aktivaĵoj, inter ili, la Esperanto-kurso de André Grossmann, impona reklamskipo deĵoris dum 4 posttagmezoj (anoj de Esperanto France-Est kaj de Take-La Domo). Sinjorino Mussabini, sinjoroj Basso, Grossmann, Kueny, Schlewitz, Ludwig kaj la novbakita juna -sed ĝisostula esperantisto-, Erwin Kretz. Metodoj por memlernado, informiloj estis venditaj (Take ne donacas sed vendas!!!), perkorespondaj kursoj kaj minitel-servoj estis reklamitaj. Videblis ankaŭ la ekspozicio de Esperanto France-Est kaj la «MAZI-kurso». Agrablis la vizito de esperantistoj el Germanio, gesinjoroj Kleemann.

  • Dieuze – Esperanto manifestiĝos En la MJC Jacques Prévert de Dieuze (57) funkcias «Cercle Edmond About». Ĝi regultempe starigas kulturajn kaj historiajn aranĝojn je diversaj temoj por ŝatemula aŭskultantaro el la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. La aranĝo de aprilo koncernis la edukadon al paco, kiu strikte rilatas al asocioj. Estiĝis raporto, kadre de ekspozicio, de s-ro Jean Laurain, iama ministro de la eks-militistoj (ni ne forgesu, ke li, kiel deputito, siatempe deponis leĝo-proponon favore al enlerneja lernado de Esperanto!). De pluraj jardekoj li klopodas, stimulante la vivon de asocioj en la departemento Moselle. S-ro Jean Laurain taksas asociojn kiel plej taŭgajn rondojn por kreskigi pacemajn sintenojn «Kontraŭ tri esencaj faktoroj envolvantaj malpacon, t.e.: senbrida konkurenco politika kaj ekonomika, poste fortika kontraŭstaro, fine mortigo de kontraŭulo (kaj ŝtelo de ties havaĵoj). Kontraŭ tiuj faktoroj niaj asocioj povas eduki al stimulo respektema, helpemo kaj sindonemo, kreado kaj persona plenumiĝo». Ĉi-lastaj malmilitaj sintenoj kreskigas la sentojn de civitaneco kaj de paco. Ĉu ili ne ekfloras ene de Esperantistaro? Ĉu lernado de lingvo ne postulas diligentecon, ĉu rondo vivpovas sen ĉiumembra implikiĝo, ĉu nia lingvo ne celas krei toleremon kaj amikajn interrilatojn? Jen, en venonta novembro la «Cercle Edmond About» celas konigi Esperanton. De la 3-a ĝis la 16-a, ekspozicio prezentos la lingvon en MJC, impasse Madeleine .La 8-an je la 17-a horo, okazos raporto pri Esperanto, en la sama junul-domo, fare de Armand Hubert, sekretario de la asocio Esperanto France-Est. La temo estos «Citoyenneté mondiale et langue universelle» (mondcivitaneco kaj lingvo universala). Notinde ke estrarano de organiza klubo estas s-ro André Agnier, responsulo de la franca sekcio de Esperantistaj handikapuloj (Sidejo: MJC 57260 Dieuze). Tiu okazaĵo povos esti la unua paŝo al klubo esperanta!

  • Sarreguemines - La 17-an de junio, la grupo de Sarreguemines gastigis amikan grupon el Sarlando; la 3-an fojon de du jaroj kunveniĝas tiu rondo. Estis okazaĵo, kiun atendis delonge ĉiuj anoj: la espero sperti novan etoson inter alilandanoj stimulis la lernemon. Kvankam ĉiu unuopulo ne plene regas la lingvon, la volo dialogi arigis la praktikantojn kaj senkulpigis ian parolan mallertecon. La 28-an de aŭgusto okazos radio-elsendo ĉe «Radio-Studio1» en Bitĉe (57). Germana firmao patronas unuhoran elsendon favore al Esperanto. Sarlanda Esperanto-Ligo kaj la grupo de Sarreguemines kune preparas la enhavon, kiu estos franc-kaj germanlingva. La translima interkompreniĝo per amikeca kunlaboro konkrete pruvos la fareblon de eŭropa civitaneco. Redaktis A. Hubert

  • Sarlanda «printempa» kultura semajnfino okazis de la 30-a de majo ĝis la 1-a de junio en la Kardinal–Wendel–Haus en Homburgo. La plej grava allogilo de tiu kunveno iĝis la seminario pri ĵurnalismo. Stefan Maul, fondinto de la revuo «Monato» kaj redaktoro ĉe «Augsburger Allgemeine» proponis siajn spertojn gazet-nivelajn. Li ne prelegis sed starigis etoson de redakcio, kie la ĉeestantoj klopodis kiel ĵurnalistoj sub la atentemo de ĉef redaktoro. Temis pri vicigo de informoj laŭ ilia graveco, pri redakto de artikoloj laŭ difinitaj reguloj, sciante ke pli-malpli ofte fortranĉiĝas paragrafoj, pri verko de preciza kaj alloga elturniĝo. Taŭga titolo alsendenda ĉekape kaj grandlitere estis aparte pristudita. Pli ol dudek kvazaŭ-ĵurnalistoj unuece cerbumis pri artikolo; dudeko da diversaj titoloj viciĝis poste sur tabulo estigantaj miron, ekridon, bruan konsenton pro eltrovoj. La teamo preparis ankaŭ intervjuon de la punkto «decido» ĝis «finpunkto post disvolviĝo». La Kardinal Wendel-Haus prezentis siajn aranĝeje taŭgajn eblojn. La ĝardeno, malgraŭ la freŝa vetero, iĝis agrabla promenadejo. la manĝejo estis bele renovigita. Studeman etoson oni trovis ĉe ampleksa libro-servo, en la konversacia rondo, en la komenca kurso. Ĉeestis pluraj gejunuloj la "mazi-kurson", kaj dum la paŭzo ili trovis plian okazon por uzi Esperanton ludante «aŭele» (afrika sem-rikolt-ludo) en la enirhalo. Di servo pruvis, ke ankaŭ religi-emuloj kontentiĝas en sia emo por Esperanto. Dume,ekster la stud-horoj, graviĝis la tempo de kontentigaj inter sanĝoj ĉetable, dumpaŭze kaj vespere en komuna rondo. Raportis A. Hubert

  • Diversaj raportoj – duonpaĝa raporto de Catherine Roux pri la SAT-kongreso (2-9ajn de aŭgusto 97) en Aùgsburgo: partoprenis 193 sat-anoj el 17 landoj. = Raporto de Jacqueline Lepeix pri konferenco de Osiek en Greklando. = La 24-an de januaro 1997, s-ino Germaine Ferez, festis en Nice sian 100-an datrevenon. Ŝia edzo Hubert Ferez, forpasinta en 1975, estis tre aktiva en nia regiono, post la jaro 1920 kaj denove en la jaroj 1950. Li aktivis en Strasburgo kaj disponigis al J.P. Colnot dum multaj jaroj sian perkorespondan kurson. Li prezidis la "unionistan movadon" kaj organizis en Strasburgo diversajn kongresojn kaj renkontiĝojn.


4-a trimestro 1997 – 100-a "La Informilo" (44 paĝoj)

  • Bar le Duc - Frontpaĝe, foto de la komerco- kaj industrio-ĉambro en Bar le Duc, kun la informo de la 18-an de junio 1997: la urbokonsilantaro decidis nomi la placon antaŭ la komerca ĉambro "place Zamenhof, père de l'Espéranto".. La informo resumas ankaŭ la atingoj de la komercoĉambro por kaj per Esperanto.(la placo estos oficiale inaŭgurata nur la 14-an de marto 1999).

  • Angulo de la prezidanto, François Xavier Gilbert – Estimataj gesamideanoj, karaj gelegantoj. Mi kaptas la okazon de tiu 100-a numero de «La Informilo» por paroli al vi pri ege grava afero.

Fakte en 1998 okazos por nia movado 2 imponaj evento: =unue la 100-a datreveno de la kreo de la Nacia Unuiĝo por Esperanto en Francio. =due, la disvolviĝo de la universala kongreso en Montpellier en Francio. Denove mi starigas la esencan demandon: ĉu la esperantistaro estas movado aŭ aro da izoluloj? Fakte, Esperanto-France, nia nacia unuiĝo, konstatis ke dum la 10 lastaj jaroj, la nombro da membroj malaltiĝis je ĉirkaŭ 20%. Ĉu ni povas akcepti tiun ciferon sen reagi? Mi diras «ne»! Tiun-ĉi jaron nepras ke ni plene mobilizu nin por montri ke la esperanta movado en Francio grupigas multajn homojn. Fakte, politikistojn, respondeculojn, eminentulojn, gazetistojn… ni atentigos pri tiuj du eventoj – ni estu kredindaj!- De nia projekto, «la interna ideo» dependas ilia rigardo ĉe nia vivado. Do senhezite kaj amase ni aliĝu al Esperanto-France. Ni konsilu al niaj geamikoj aliĝi rapide. Okaze de tiu aliĝkampanjo, la petita kotizo por la simpatiantaj novuloj estas nur 100 Fr. En 1997 aliĝis 42 homoj de nia regiono …por 1998 ni celu 80 homojn ! Tio estos facile atingebla, ĉar estas pli ol 200 abonantoj al «La Informilo», kaj tiom pli da legantoj! Ju pli ni estos nombraj, des pli la movado estos forta! Kia estas nia ambicio? Mi antaŭdankas vin, ĉar mi estas certa ke vi komprenis la gravecon de mia alvoko (Vi povas pagi al nia amiko André Grossmann… aldonante la kotizon de 30 Fr por nia regiona asocio – aŭ rekte al UFE)

  • Jubileo de nia informilo – Pluraj paĝoj estas dediĉitaj al la komemorado de tiu 100-a numero de la nova serio de ."La Informilo"(depost 1973). Ĝin prizorgis entute Pol Denis ek de la tria numero "La Informilo" (nova serio) fariĝos baldaŭ kvarono de jarcento! La frontartikolon de tiu numero 1 verkis nia samideano Jean Paul Colnot, tiam prezidanto de nia federacio: André Grossmann fieris informi pri la 60 partoprenintoj en nia jara kongreso 1972 en Strasburgo. Dum la sama jaro … 42 homoj aliĝis al nia perkoresponda kurso!… Plena pensiono por la anoncita kongreso 1973 en la MJC kostos 33,50 F… Statistiko: en 1972/73, 39 membroj en Strasburgo kaj 12 en Nancio. Oni «kunvenas» aliloke. Ne vane sendis J.P. Colnot komunikojn al la gazetaro: 127 informpetoj eniris lian leterkeston! Pri la planita 32-a federacia kongreso de majo 1973 finiĝis la mandato de s-oj Colnot, Durant, Richerateaux kaj Wermelinger. (Ni scias, ke ili estos reelektitaj). Cetere la kultura kaj distra programo estos ege riĉa interalie denove furoros la diapo-prezentado de s-ino Oehri: ĉijare ŝi invitos al «Djerba kaj aliaj regionoj de Saharo»… Siaflanke J.P. Colnot invitas la federacianojn partopreni en diversaj aranĝoj… piedmigrado en La Hingrie, SAT amikara kongreso en Lausanne (je Pasko), eŭropa Esperanto kongreso enLuksemburgo (je Pentekosto). En 1942 oni esperantumis jam en la Hingrie, en Primoŝteno (miriga kaj mirinda esperanto-kampadejo sur la adriatika marbordo, kiu bedaŭrinde malaperis «profite» al «moderna» beton-hotelaroj), en la kastelo Grésillon, en la tutmonda UEA-kongreso en Portland…..(Tiun numeron 1 helpeme tajpis fraŭlino Jacquot, kiu daŭre fidelas inter niaj abonantoj.)

Parolado de la nuna prezidanto F.X. Gilbert - Varmajn kaj amikajn dankojn al iu modestulo! Je la nomo de ĉiuj gelegantoj de «La Informilo», fidelaj aŭ laŭokazaj, dankemajn salutvortojn mi prezentas al nia nelacigebla amiko Pol Denis. De post 25 jaroj, li prizorgas la redakton, la presadon kaj la poŝtsendon de nia regiona revuo. Kiom da horoj li dediĉis al tiu tasko mi ne kuraĝas kalkuli. En 1972, antaŭ unu kvarono de jarcento, li transprenis la taskon de s-ro Colnot. En tiu epoko, «La Informilo» konsistis en bulteno de 4 paĝoj stencilitaj per malmodernaj aparatoj. Oni devas konfesi ke la aspekto ŝanĝiĝis rapide dank’al la multfacetaj kvalitoj de nia amiko. Desegnisto li estas, raportisto li estas, humoristo li estas!!! enpaĝigisto, presisto, poŝtisto li estas, ankaŭ aliajn metiojn li praktikis por perfektigi nian revuon! Ĉiu redaktisto ja malkovris kiom sola estas li, kiom malnombraj alvenas la artikoloj, eĉ la simplaj informoj por redakti artikolojn mankas… Ĉion, «aŭ preskaŭ ĉion», la redaktoro devas serĉi, trovi per legado de multaj aliaj revuoj. Pertelefone li petas lastminute komentojn pri evento por doni la laste ĝisdatitajn informojn… Vere nia amiko Pol Denis ne evitis tiun komunan sorton. Kaj sen plendi, sen grumbli, li regule kaj senĉese aperigis ĝustmomente la atenditan numeron de «La informilo». Kion diri pri la enhavo? Parto franclingva, parto esperantlingva, ĝi kapablas kontentigi la komencantojn kaj la … spertulojn! Por prezenti la vivon de nia movado al ne-esperantistoj, ĝi taŭgas plejofte. Kaj la frontpaĝo? Ciam alloga per foto iĝinta pli kaj pli bonkvalita dank’al la progreso de la uzata tekniko. La internaj paĝoj permesas trovi abundajn informojn pri la internacia vivo de la movado Esperanto ĉu en Francio, ĉu tra la tuta mondo. Nepre necesa ilo por komuniki inter la membroj de nia asocio, por anonci la staĝojn organizitajn de la lokaj grupoj, de la regiona asocio, de niaj eksterlandaj amikoj, «La Informilo» aperas ne-antstataŭigebla rimedo por komuniki inter ni. Vere ni ege fieras pri nia revuo, kiun multaj regionoj envias al ni! Trarigardante la liston de la abonintoj, mi konstatas ke pli ol 15 % estas Esperantistoj, kiu ne loĝas en nia regiono. Tio pruvas la kvaliton de la farita tasko. Pro tio precizi, mi dankas tutkore nian amikon Pol Denis.

  • Nancy - «Esperanto-Nancy-54». Jen la nova nomo de nia grupo en Nancy. Post 46 jaroj «Activité–Espéranto» ne plu ekzistas. Ĝenerala kunveno okazis la 15-an de oktobro. Ni elektis komitaton, kiu konsistas el Prezidanto Jean-Luc Thibias, sekretario Jean Paul Colnot, kasistino Claudy Demongeot, membroj Eliane Demongeot, Roland Genot, Guy Geoffroy («Vito»). Sekve al dissendo al lokaj radioj de komunikoj pri niaj kursoj okazis en oktobro intervjuo de «NRJ», kaj la 3-an de novembro de «Radio-France Nancy-Lorraine». Rezultis pluraj duminutaj elsendetoj, kiuj aŭ entenis erarojn pri la kotizo aŭ diris kontakti la respondeculon sen indiko de adreso aŭ de telefonnumero. Neniu rezulto! Petoj pri korektoj glitis en nebulon…Perkoresponda kurso – Kiel raportite en la lasta «La Informilo», 3 gelernantoj de nia perkoresponda kurso finlernis «M11» en malpli ol 3 monatoj. Du el ili nun siavice finlernis la 2an gradon per «M12»: s-ro Ervin Kretz (68000 Colmar) gvidita de s-ro Grossmann, kaj s-ro Pierre Bore (68240 Kaysersberg) gvidita de s-ro Barrier. Kvara lernantino intertempe finlernis «M11»: s-ino Yvette Barnier (57200 Blies-Guersviller) gvidita de s-ro Thibias. Gratulojn al ĉiuj!. De post la somero, aliĝis 2 komencantoj perkoresponde (unu varbita de Take. unu de Pol Denis) 30 komunikoj senditaj al la regiona gazetaro alportis ĉirkaŭ 40 informpetojn… sed neniun aliĝon. La Esperanto-grupo de Clermont–Ferrand legis pri nia kurso en «La Informilo», kaj troviĝante sen gvidanto por siaj propraj kursoj enskribis 2 el siaj membrinoj al nia duagrada, kun la celo profitigi la tutan grupon per la lernado de «M12». Krome, inter la finintoj de «M12», du aliĝis al nia tria grado. Raportis Jean Paul Colnot

  • Colmar - Pro modesteco li mem ne deziris skribi pri sia aktivado! Do mi mem, la subskribinto de tiu artikoleto, raportos pri la laboro surterena de la 18-jara aktivulo, la liceano Erwin Kretz. Post rapida finlernado de M 11 (kadre de la perkoresponda kurso de Esperanto France–Est) li iun vesperon telefonis al mi kaj ni interbabilis nur en Esperanto. Ni decidis pri renkonto en la sidejo de Take, en Wintzenheim, kaj tie denove dum pli ol unu horo ni diskutis en Esperanto. Cetere: Michel Basso, la estro de C.L-bâtiment kaj prezidanto de Take, aŭdis nin de la apuda oficejo kaj venis por kundiskuti, forgesante sian laboron! Jam Erwin estis leginta la libron de Pierre Janton, "l’espéranto" kaj do jam multon sciis pri la movado.Intertempe li estis plustudinta per M 12 kaj nun per "paŝoj al plena posedo"de William Auld. De tiam li partoprenis reklamadon en Illzach por la grupo de Mulhouse. Li daŭre reklamas Esperanton en sia liceo en Colmar ĉe geprofesoroj kaj gelernantoj. Jam li vendis 2 ekzemplerojn de "nouveau cours d'Esperanto" al homoj, kiuj deziras mem lerni kaj li instruas krome la lingvon al studento pri merkatiko. Jam li vizitis la muzeon de Gray kaj vigle korespondas tra la kontinentoj. Kiu diris, ke Esperanto ne estas lernebla facile kaj parolebla tre rapide? Kondiĉe ke oni lernu serioze. . Grandegan sukceson ĝuis la libro-foiro de Colmar (Orienta Francio), kie Take-La Domo promociis Esperanton kaj varbis por la perkoresponda kurso de Esperanto France-Est. Sabate kaj dimanĉe la 29-an kaj 30-an de novembro pluraj junaj kaj malpli junaj Take-anoj, serenaj kaj viglaj, prezentis dum 2 tagoj la internacian lingvon al ege scivolema publiko, kiu malkovris la lingvon ankaŭ per aŭskultado de la satelitaj elsendoj de Pola radio! Inform-materialo estis vendita kaj la lingvo prezentita per perkuta slogano: "lernu unu milionon da vortoj en 5 minutoj! kaj revolucie moderna reklamilo, t.e…blanka lerneja tabulo! La kontakt-eblecoj per la reto kaj la libroj/revuoj literaturaj kaj teknikaj estis tre efikaj persvadiloj. Al ĉiuj interesiĝantoj estis montritaj la franclingvaj libroj priesperantaj de Janton, Centassi/Masson, kaj Piron, haveblaj en nemovadaj libro-vendejoj. Rezulto: svarmis la interesiĝantoj: mirantoj alvenigitaj de la sekva skipo da deĵorantoj: Fanny Roussey, Erwin Kretz, Roberto Kueny, André Grossmann, Bruno Schmitt, Michel Basso, Edmond Ludwig kaj Renée Triolle. Komencis ĵaluzi la deĵorantoj en apudaj budoj: iuj eĉ imitis niajn teknikojn kaj ekinstalis sin antaŭ siaj prezento-tabloj. Iom post iom ankaŭ ili venis por kapti informojn. Laŭdire 20 000 personoj vizitis la dutagan foiron. S-ino Renée Triolle, vicprezidantino de UEA vigle partoprenis la varbadon. Ankaŭ ŝi rimarkis, ke nova epoko alvenis por Esperanto: la epoko de la virgaj nesciantoj! Jen merkato por nia lingvo per diskonigo de prestiĝa bildo. Raportis E. Ludwig

  • Wintzenheim - Mikaelo Bronŝtejn, direktoro de plastikfabriko en Tiĥvin (Rusio) kaj kunlaboranto de Take-La Domo ankaŭ ĉi-jare vizitis Wintzenheim, kie troviĝas la sidejo de Take. Ĉi-okaze la prezidanto, Michel Basso invitis lin al komuna manĝo kun Edmond Ludwig, ĉefredaktoro de La Domo, kaj kun freŝbakita juna esperantisto, la liceano Erwin Kretz, kiu tiel renkontis la unuan eksterlandan esperantiston kun kiu li povis flue kaj interese paroli post perkoresponda kurso pere de Metodo 11 kaj duono de Metodo 12! Samokaze ĉiuj havis la plezuron trafoliumi la riĉenhavan kolekton de esperantaĵoj de Michel Basso. Mikaelo Bronŝtejn, kiu ankaŭ estas verkisto kaj kantisto-gitaristo, bedaŭrinde venis sen sia gitaro, kiu pakaĵe vojaĝis al esperanto-kongreso en Valencio (Hispanio), kie li donos spektaklon. Sed Mikaelo donacis laste eldonitan kasedon kaj akompanan teksto-libreton kun la titolo "amitaj, amataj, amotaj" – informoj pri la ĝenerala asembleo de Take-La Domo. Kompreneble ĉefe proksimuloj de la sidejo partoprenis la ĝeneralan asembleon en Wintzenheim, dimanĉe la 14-an de septembro. Bonvenigis ĉiujn la prezidanto, Michel Basso, kiu ĝojis pro la farita laboro kaj direktis dankon al ĉiuj kunlaborantoj. Li ankaŭ dankis al la membroj, kiuj sendis rajtigilon, montrante tiel sian intereson pri la vivo de la asocio. Sekvis legado de la agada kaj financa raportoj, kiuj ambaŭ estis adoptitaj unuanime. Estis elektita unuanime la nova estraro, kiu konsistas el la jenaj homoj: prezidanto: Michel Basso - vicprezidanto: Renée Triolle kaj Fabien van Mook (Nederlando) - sekretario: Edmond Ludwig - kasisto: André Grossmann - vickasisto(La Domo): Bruno Schmitt - ĉefredaktoro de La Domo: Edmond Ludwig - Krome estis alelektitaj al la komitato Erwin Kretz kaj Roberto Kueny. Jean-Pierre Cancel plukonsiladas pri informado. Tuj post la oficialaĵoj la tuta skipo transiris al priparolado de la planitaĵoj: = regiona libro-foiro: Estis decidite plu-rekruti lokajn esperantistojn por subteni la laboron de la loka skipo de Take. Pro tio Take ree partoprenos la regionan libro-foiron de Colmar kie jam dufoje sukcesa varbado kun rekrutado de novaj gelernantoj ebliĝis. Ĉi-foje la temo estos: la vojaĝoj. = eldonado: La revuo La Domo ĝis nun regule aperis, kun regula alsendo de fakartikoloj verkitaj de fakuloj en sciencpopulara stilo por aliaj fakuloj kaj por ne–fakuloj. Ĉar kvazaŭ la tuta materialo pretas por la eldono de la planita libro pri sukero, ĉi estos realigata dum la venontaj monatoj fare de la loka skipo. Estas planataj pliaj faklibretoj: pri ĝardenoj, pri kristnaskaj keksoj, pri dezajno kaj pri kemio. Reklamado: Esperanto-surstrate. En Francio Take plu disdonas panelojn 3615-Esperanto por surstrata reklamado kunlabore kun Esperanto France-Est kaj Esperanto France, asocioj al kiuj Take provizas la adresojn de novaj rekrutitoj. Take provas promocii la tradukservon de IKEF (I.T.R.E.). Okazis ankaŭ debato pri baldaŭe helpo al la Esperanto-muzeo de Gray (Francio), por ke ĝi estu pli kaj pli vizitata, ankaŭ de ne-esperantista publiko. Komercado per Esperanto. Fine Michel Basso parolis pri siaj kontaktoj komercaj dank’al Esperanto, kiuj, malgraŭ malfacilaĵoj konstantaj, komencas iĝi frukto-donaj. Kiam oni vidas la faskon da leteroj kun prospektoj, faksaĵoj kaj retmesaĝoj prikomercaj en Esperanto, kiuj atingas Take nuntempe, oni sin demandas ,kial daŭre iuj rifuzas akcepti realaĵon tiel evidentan! Mi precizigu ,ke prospektoj el Ĉinio tre ofte prezentas tekston en Esperanto. Post treĉa laborado dum la mateno finiĝis la kunveno ĉirkaŭ tablo en agrabla restoracio meze de la naturo en agrabla etoso esperantista Raportis Edmond Ludwig

  • Gérardmer - Multe da informado mi disdonis miaflanke. Afiŝoj sur la muro de la kultur–domo kun ŝanĝo de tiuj afiŝoj oportune, «reklamo» dufoje tra la gazeto «l'Est Républicain» en la loka paĝo. Kvar personoj el nia grupo partoprenis en nia aŭtuna staĝo en Buhl, evento kiu entuziasmigis ĉiujn. Akcepto de Raita, ĉarma finnlanda virino, kiu venis kun Modesto Ramelli kaj ravis nin per sia afableco, sia klereco kaj sia bonhumoro. Kune kun ni vizitis la naturan ĉirkaŭaĵon, ekspoziciojn, magazenojn… kaj restoracion. Ŝian intereso-plenan raporton vi malkovros en ĉi-tiu bulteno. Cetere mi aĉetis foto-kopiilon, kiu ebligas al mi esti pli efika por ellabori kurs-lecionojn. Mi prefere silentu pri la nombro de la klubanoj, situacio, mi esperas, provizora… Ginette Martin (Saulxures sur Moselotte (88))

  • Agotago en Orienta Francio!- per la ekspozicio de Esperanto France-Est kaj materialo disponigita de Take-La Domo, Michel Basso kaj Edmond Ludwig prezentis Esperanton dum la tago de la asocioj de Wintzenheim. Montriĝis refoje, ke la ekspozicio estas bona rimedo por allogi la homojn, kiuj post iom da legado starigas demandojn, kiujn la deĵorantoj iom povas respondi. Kvankam malgrandas la loka grupo. Esperanto iĝis realaĵo surloka. Per tiu reklamado Take-La Domo rekomencis agadjaron por pligrandigo de la loka skipo. Skribis E. Ludwig

  • Sarreguemines - Aùtune la unua renkontiĝo de grupo ĉiam kontentigas pro ariĝo de preskaŭ la tuta membraro. Dunivelaj kursoj funkcios, ĉe «Esperanto Stelo», por progresantoj kaj praktikantoj. Rimarkinde: la lernado de la lingvo progresas etpaŝe. La gelernantoj ĉeestas la kurson lacaj pro taglaboro. Bezonas trovi mallacigajn momentojn dum la leciono. Kiel novaĵo ĉi-jara, ni praktikos konversacian rondon, unuafojan monate. Programiĝis aŭskultado de radio-elsendo, ludoj prezento de skribaĵo (literatura, letera, presa), babilado kaj kafo. Niaj du radio-amatoroj pruvas la taŭgecon de la lingvo. Post unujara lernado la komunikado per Esperanto eblas, ĉu per rekta konversacio, ĉu per poŝtkarto. Ĉiukaze tiu per-radia hobio vipas la lernemon. Rilato kun afrika klubo estas nia estonta celo. Kun ĝemela grupo ni intencas interŝangi informojn pri surlokaj vivo kaj problemoj, interŝangi kulturaĵojn, kiel kasedojn, revuojn, librojn… Ni volas sukcesi tian ĉi-epoke malkovrigan eblecon. Ekspozicio kaj prelego «monda civitaneco kaj lingvo universala» konigos Esperanton en urbo Dieuze (57). La temo ne prezentas la internacian lingvon kiel universalan, sed kiel atingon de plurjarcenta serĉado fare de kleruloj. Descartes kvazaŭ iniciadis la emon al universaleco sur lingvo-kampo. Ĉu nova grupo poste floros en Dieuze? Ĉi-urbe eblas informi la loĝantaron per la senpaga komerca eldonaĵo «Telex». La redaktoro akceptas artikolon kaj eldonas ĝin sen fortranĉo. Dumjare plurfoja raporteto prezentas ian agadon de la grupo (A. Hubert)

  • Bar le Duc - La urbestraro de Bar le Duc sciigis al nia grupo ke ĝi decidis akcepti nian proponon doni al iu loko en la urbo la nomon Zamenhof. Tiel, la placo situanta antaŭ la komercoĉambro nomiĝas ek de la 18-a de junio, «Place Zamenhof, père de l"Espéranto». 2 membroj de la klubo partoprenis la universalan kongreson en Adelaido en Australio, kaj la antaŭ kaj post-kongresajn aranĝojn. Ili planis rakonti tiun belegan vojaĝon al la klubanoj okaze de monata kunveno. Okaze de internacia manifestacio organizita de mosa vilaĝo sub la titolo «tutmonda kampareco–mondial rural», nia klubo rezervis budon por prezenti la internacian lingvon al la publiko dum 2 tagoj, la 6 kaj 7-ajn de septembro. La loko por la klubrendevuoj estis ŝanĝita. Ĝis nun la komercoĉambro disponigis al ni senpage salonon en aparta konstruaĵo. Ve, ĝi baldaŭ vendos tiun-ĉi, kaj ni nepre elektis novan lokon. De nun, ni frekventas la «centre social de Marbot–Hinot». En tiu nova loko, sen sukceso, ni proponis kurson por komencantoj. Sed eble aperos scivolemuloj!!! La klubanoj daŭrigas la monatajn kunvenojn por organizi la agadojn de la klubo kaj babili pri diversaj temoj. Ĉeestas ĝenerale inter 6 kaj 10 homoj. Unu paro: gesinjoroj Desĉenes aliĝis al la perkoresponda kurso. Punktaj renkontoj ebligos parolajn ekzercadojn. Raportis.F.X. Gilbert

  • 44-a regiona staĝo okazis en Buhl, apud Guebwiller, la 11 kaj 12-ajn de oktobro 1997. Partoprenis malpli ol 50 staĝanoj. Funkciis: kurso A1 (gvidis s-ro Ludwig per M10), B (pratikantoj, gvidis R. Triolle), C ( tradukoj, gvidis R. Cuenot), kaj seminario D ( gvidis E. Wermelinger). La kurso A1 ne povis funkcii pro manko da lernantoj.-

Eroj kaj eĥoj el nia aŭtuna semajnfino en Buhl…laŭ A. Hubert. Ĉu progreso toksas nin? Seminario gvidita de s-ro Eugène Wermelinger titolita «Nova lumo por pli sana vivo». La preleganto atentigis la aŭskultantaron pri daŭre kreskanta malkvalito de nutrajoj liveritaj de industrinivela produktado kaj kemihelpa agrikulturado. Certe sankontroloj streĉe analizas la kemian enhavon de ĉiu konsumcela produkto. Sed naturajn vitaminojn, oni anstataŭas per aldonaj; povran guston de nutraĵo, oni kompensas per aromoj. Laboratoriaj procedoj vidigas strangan diferencon inter natura kaj grandskale produktita nutraĵo. Unua procedo: sensitiva kristaliĝo de ne–rafinita sukero prezentas regulan arboforman figuron, blanka sukero kontraŭe montras kaosan, nigran bildon. Dua procedo: la «kirliana» fotografio vidigas elsendon de lumeroj fare de vivantaj vegetaloj, aŭ fingroj, sango, ktp…, interna lumo radias eksteren. Tiele bela lumkampo ĉirkaŭas «vivantan» tritikon kaj mallarĝa nimbo kemie produktitan. Nunaj specioj de tritiko entenas malpli da lum-energio kaj rapide perdas sian ĝerm-kapablon. Tiun fotono-radiadon de ĉiu vivantaĵo ŝuldas kosma energio, ĉefe suna. Pro sana kreskado, plantoj pli amplekse staplas tiun vivigan energion kaj liveras ĝin al bestoj kaj homoj. Ju pli «lum-enhava», des pli valora la manĝaĵo. Manko de tia energio malsanigas la korpon. Ankaŭ malbona traktado deprenas kvaliton de produktoj. Mikro-ondaj fornoj enigas malordon en la fizika regno de la ĉeloj: ili liveras manĝaĵon ne- agordigeblan al sana vivo. Plue tiu foton-elsendo iel klarigas la sanigan efikon de homeopatiaj rimedoj (laŭ eksperimentaj laboroj de Pr. Orszaĝ). La memora kapableco de akvo funkcias kvankam ne kontentigante la oficialan, materian koncepton de scienc-fakuloj. Konklude, Eugène Wermelinger difinas ĉiun vivantaĵon kiel organizitan sistemon kiu radias emisie kaj … riceve. Tiu radiado interligas ĉiujn vivantojn kaj substrekas la kosman interdependon. Eĉ plej taŭga surogato ne kapablas anstataŭi natur-produktan nutraĵon kiu sola kunligas bonguston kaj energiplenon
Photos 92 – 93
Sabat-vespere la staĝanojn lulis belkanto. Operkantisto, Miroslav Smicka, piane akompanita de s-ino Durand Marie-Jeanne interpretis ŝatatajn ariojn de Sĉubert, Mozart, Brahms…kaj kantojn el Ĉeĥio. La du muzikistoj, Ĉeĥo kaj Alzacino ne sin komprenis lingve sed mire agordiĝis muzike. Elstara romanika kirko en Murbaĉ kaj multpanela pentraĵo en la preĝejo de Buhl imprese atentigis la vizitantojn. Ciceronis E. Wermelinger, vizitadulo de tiuj «lum–lokoj». La unue (kaj laste) funkcianta servo estis la libro-elmontro de s-rino Colnot. Funciis kursoj dank’ al gesinjoroj. Triolle, Ludwig kaj Cuenot. La urbestro de Buhl bonvenigis la staĝanojn. La kunven-domo «Rimliŝof» viciĝas en taŭga serio de konfortaj staĝejoj, kiujn ni aprecas en la federacia areo. Koran dankon kaj gratulojn al la organiza skipo. Miroslav Smyĉka kantis por ni en Buhl. La operkantisto Miroslav Smyĉka samtempe solisto de la operdomo en Usti-Nad-Labem, komencis sian kantistan karieron kiel ĥorkantisto en operejo de ŝtata teatro de Brno post kelkjaraj studoj en filosofia fakultato kaj muziklernejo kun konservatorio en la sama urbo. Baldaŭ poste komenciĝis lia kariero de opera solisto-baritonulo. Li, en la jaroj kiam ne estis en lia patrujo eblecoj realigi siajn kapablojn eksterlande, kantis alterne en pluraj operoj ĉekoslovakaj, krome li de tempo al tempo gastis kun respektivaj operensembloj en proksima eksterlando, en Pollando, Hungario, kaj Orienta Germanio. Ekde la komenco de la 70-aj jaroj (post kiam li ellernis Esperanton) li estis invitata al kantaj kontribuoj ĉe ĉiujaraj Esperanto-kongresoj. Tamen dum longaj 70-aj kaj 80-aj jaroj li ne havis eblecon, t.e. permeson, partopreni Esperanto-aranĝon eksterlande pro la malfavoro de Esperanto kiel kosmopolita societo ĉe la ŝtata polico en komunista reĝimo. Plua preteksto por la malpermeso elvojaĝi okcidenten estis por la polico rifuzo de la kantisto subskribi la antiĉarton en la jaro 1977. Malgraŭ tiuj obstakloj li jam koncertis en Anglujo, Jugoslavio, Nederlando, Bulgario, Hungario kaj Germanio en diversaj lingvoj. Ankaŭ en la revuo Esperanto oni skribis pri li, ke li pruvas, kiel gravas, se la kantisto regas la kantlingvon. Raportis E. Ludwig.

Sukcesa 50-a jubileo de sarlanda esperanto-ligo - En Homburgo, de la 6-a ĝis la 9-a de novembro 1997 ariĝis cento da esperantistoj el la tuta mondo (de Japano ĝis Irlando tra Pollando, Germanio Luksemburgio kaj kompreneble Francio) por festi la 50-an jubileon de sarlanda Esperanto-ligo. La turistaj kaj prelegaj aranĝoj estis elstare organizitaj de Edgar kaj Pierrette Muller sub la prezidanteco de Oliver Walz. Vendrede ni vizitis en la urbo Pirmasens ŝu-fabrikon, kie juna kaj freŝbakita esperantisto – li eklernis la lingvon internacian en januaro - gvidis nin tra la tuta fabriko. Ni ricevis dikan esperantlingvan dosieron pri la tekniko de ŝu-fabrikado kun faka glosaro. Tiel, nun, ni pli bone komprenas, kiel la ŝuoj multe kostas! Posttagmeze okazis emociplena momento dum la vizito de «An Vöklinger Hutte», kiu estis dum la dua mondmilito, ŝtalfandejo, sed ankaŭ loko, kiu servis ĉefe kiel «pun-koncentrejo» Nia amiko Maurice Sujet kiu travivis tie tiun severan periodon, ebligis al ni pli bone kompreni la signifon de la vortoj «faŝisto» kaj «diktatoro». Sabate matene ni promenis tra Zweibrücken kie ni malkovris kun granda surprizo multajn ŝpurojn de la restado de la pola reĝo Stanislas Leszczynski, antaŭ lia alveno en Nancio (La loka muzeo konservas unikaĵojn de tiu epoko, same kiel la «Somera Palaco», nuntempe luksa restoracio nomata «La Fasanerie»), kaj la ĉevalejon de Zweibrücken, kie ni eksciis, ke la tieaj ĉevaloj estas bredataj antaŭ ol esti transportataj al la ĉevalejo de Rosières aux Salines… apud Nancio! Sabate posttagmeze ni ĝuis kompletan serion da prelegoj: Birthe Lapenna elvokis la vivon kaj la verkaron de sia edzo, profesoro Mangold esploris la temon de «fonetiko de la germana kaj esperanta lingvoj», Barbara Pietrzack informadis pri Pola Radio, Josef Dörr provizis nian scion rilate al la «baza vortprovizo en esperanto», Günther Becker traktis la problemon de «instruado de Esperanto en la epoko de la novaj teknologioj»… Post la internacia bankedo, sabate vespere mirigis nin la spektaklo de juna Japano ludande liuton - eĉ la himnon «La Espero» -… Tiu junulo meritas esti pli konata tra nia movado. Poste sekvis teatraĵetoj prezentitaj de germanaj junuloj. Solena momento dimanĉe… Festparoladis Eddy Borsboom, Günther Becker kaj Edgar Müller, tiu lasta anstataŭante Oliver Walz, kiu ĵus malsaniĝis. Ĉiuj paroladoj priskribis la historion de S.E.L. kun ĝiaj fortaj momentoj. La partoprenantoj bedaŭris la ne-ĉeeston de Kreŝimir Barkoviĉ., kiu ne povis veni pro personaj kialoj. Ĉiuj fonveturis gaje post la dimanĉa tagmanĝo, post tiaj neforgeseblaj momentoj. Raportis Catherine Roux.(FR-54-Vandoeuvre).




SKIZO DE LA HISTORIO DE ESPERANTO EN ORIENTA FRANCIO - fare de Jean Paul COLNOT
1   ...   47   48   49   50   51   52   53   54   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Kaufmann
  • Colnot
  • Basso
  • Hubert Diversaj raportoj – duonpaĝa raporto de Catherine Roux
  • Thibias
  • Kretz
  • Ludwig

  • Elŝuti 2.03 Mb.