Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo54/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   47   48   49   50   51   52   53   54   55

Komitatkunveno de la 20-a de oktobro 1996 en «Le mongade», Plainfaing –


Photo 87 - 88

Ĉeestantoj: F.X. Gilbert – J.P. Colnot – A. Grossmann – J.L. Thibias – A. Hubert – P. Denis – R. Kueny – O. Scheidel. Temis pri =1/ venonta staĝo:proponoj fare de A. Grossmann, en Mulhouse; C. Gallego, en Thionville, post pristudo de la dat-eblecoj.= 2/ «La Informilo» en Franĉ-Konteo; la federacio de Franĉ-konteo ne plu havas regulan bultenon. Post pridiskuto kun tiea estrarano, A. Grossmann proponas varbi ĉe tiuj najbaroj por «La Informilo». Demandoj: ĉu enŝovi 2 paĝojn specifajn al tiu federacio? Ĉu dissendi 4 senpagajn numerojn al 100 samideanoj de tiu regiono? = 3/ "La Domo" Intenco de TAKE plueniri esperantigante produktojn. Preteco publikigi fakajn artikolojn.= 4/ Libro-servo. Nova katalogo antaŭvidata. Demando: ĉu taŭgas disdoni la katalogon al ĉiuj pere de «La Informilo»? Estus malplikoste sendi ĝin nur al la grupoj.= 5/ paperaĵo por la centra poŝtoficejo. Temas pri kredito de la subskribo de helpkasisto. J.L. Thibias klarigos tiun konto–siutacion.= 6/ notinde . Esperanto France-Est posedas du blankajn tabulojn menditajn por, kaj uzatajn dum la staĝo en Plainfaing. Unu restadas ĉe A. Hubert (kiu uzas ĝin okaze); la alia proponita al O. Scheidel, kiu uzas malnovan nigran tabulon. Raportis A. Hubert

  • Vizito de Nederlandanoj en Nancy - Nederlanda paro esperantista gvidis grupon da Nederlandanoj, membroj de la asocio «Amikeco nederlanda-franca». Ili tendumis aŭ ruldometumis apud Nancy kaj vizitis la urbon akompanataj de diversaj lokaj esperantistoj, la 26-an de aŭgusto posttagmeze kaj la 29-an vespere. Raportis J.P. Colnot


  • Nekrologo - Samideano Albert Lienhardt (1904 –1996) forlasis nin la 23-an de novembro 1996, 92 jara, en Mulhouse. Li estis «dumviva membro» de UEA kaj de UFE. Profesie li estis fervoja inĝeniero en Mulhouse. Tie li pasigis preskaŭ sian tutan vivon. Li havis unu filon kaj du filinojn kaj multajn genepojn. Lia edzino ankoraŭ vivas. Al la tuta familio nia movado prezentas siajn elkorajn kondolencojn. Grandega kaj diversa estis lia laboro sur la Esperanto–kampo. Dudekjara, li konatiĝis kun Esperanto. Tuj post la dua mondmilito, li kreadis sian propran eldonejon «Nova», kaj sub la plum–nomo «Bernard Thaillet», anagramo de siaj nomoj, eldonis la unuajn post-militajn lernolibrojn kaj vortarojn en Francio. Organizanto, li iniciatis multajn kursojn en Mulhouse kaj aliajn perkorespondajn. En la orient-franca movado li estis dum jardekoj konsiderata kiel la «griza eminentulo», kvankam li ĉiam lasis la oficialajn postenojn al aliaj samideanoj. Post la fervora sinteno de Unesko, li kreadis la ligue française «Pro Unesco», denove por deflanke kaj oportune subteni nian lingvon kaj ĝian internan ideon. Albert Lienhardt ankaŭ estis korespondanto kaj kunlaboranto de la sciencaj fakoj de la esperantista movado kaj de pluraj aliaj specialaj fakoj. Tre konataj estas liaj didaktikaj verkoj «facilaj dialogoj», «amuzaj dialogoj», kiuj estis eĉ eldonitaj en Pekino kun ĉina traduko, kaj «amuza legolibro». Dum la dudek lastaj jaroj de sia vivo li pli sin dediĉis al gravega leksikologia laboro. Li, kiu de jardekoj korespondis kun multaj akademianoj, tute reprilaboris ĉiujn vortojn jam klasifikitajn en la multegaj vortaroj de nia lingvo. Li iĝis tiel la arkitekto de nova vort-sumo, kie li interalie sukcesis forigi kaj anstataŭigi per pli estetika formo la vortojn kun ĉapel-literoj. Vera mond-specialisto pri interlingvistiko, li kritike kaj pozitive repensis ĉiujn mankojn kaj faris novan proponon. Li nomis tiun proponon «optimala ortografio». La skribinto de tiu artikolo pasigis horojn kaj tagojn filozofante kun Albert Lienhardt. Mi ŝatis lin, admiris lian klerecon sur multaj kampoj, kaj amis lin kiel duan patron. Li montris, kaj daŭre montras vojon al Esperanto. Ni ne permesu, ke lia laboro estu vana. Dum sia tuta vivo, tiu justulo, iris sur la vojo al Supro. Hodiaŭ li estu akceptata en la Esperanto lumo de la eterneco, kaj lia spirito alportu al ni fidon kaj esperon. Eugène Wermelinger, delegito kaj dumviva membro de UEA

  • Mulhouse - Agrabla kunveno kunigis sabate la 7-an de decembro la partoprenantojn de la ĉi-jara Zamenhof-festo en Bazelo. Trilanda ĝi denove estis (Germanio, Svislando kaj Francio). Fakte ĝi kunigis la samideanojn de la nove baptita eªroregiono Trirhena. Bonvenigis la kvindekon da partoprenantoj – inter ili pluraj infanoj – s-ino Nicole Beroud, la prezidantino de la bazela grupo. La programo ĉefe konsistis en ludo prezentita de esperantisto el Brugg, sinjoro Glättli. Multaj premioj estis disdonitaj al la multnombraj gajnintoj. La ĉefa tasko konsistis en kalkulado de la longo de spiralo! ne facila tasko! Temas pri takso, kvazaª oni devus kalkuli la nombron de la esperantistoj en la mondo! Violone agrabligis la vesperon 2 novaj muzikaj stelulinoj Aneta kaj Aldona Ubik el Lörraĉ. Unue timeme, poste pli kuraĝe ilin kante akompanis la ĉeestantaro. Kvankam ĉiuj jam estis frandintaj dolĉajojn dum la kunveno denove oni altabliĝis en proksima picejo, kie regis gaja babilado inter sin retrovintaj gesamideanoj. Raportis Edmond Ludwig – Take-La Domo.

Diversaj raportoj – tutpaĝa raporto de Bruno Henry (Thionville) pri rondvojaĝo tra Germanio, Ĉeĥio, Hungario kaj Aùstrio. = preskaŭ unupaĝa raporto de Modesto Ramelli ((57-Ĉâtel St Germain) pri grupeta vojaĝo al Venecio. = longa raporto de A. Grossmann pri la 83-a japana kongreso en Hiroŝimo.

1-a trimestro 1997 – 97-a "La Informilo" (34 paĝoj)

  • Nancy - Kursoj en la junuldomo. La restantaj gelernantoj (2 el 5 interesatoj) venas ĉu al la 2a grado, ĉu lernas perkoresponde. Ĉiujaŭde je la 19-a vigle funkcias, ĉu 2-a grado (per «nova racia kurso»), ĉu 3-a grado aŭ «konversacio», aŭ aŭskultado de radio-Varsovio surbendigita, aŭ kantoj. Ĝenerale, deko da personoj partoprenas ĉiufoje. En la 3-a grado nun ni studas la turismajn prospektojn pri Nancy, kaj preparas la tradukon de nova. La celo estas, unue proponi al la turisma oficejo eldonon de nova prospekto, kiam la aktuala elĉerpiĝos, due formi kelkajn membrojn por gvidado de esperantistaj turistoj por vizitoj de Nancy. Montriĝis pasintan someron, ke se mi ne povas gvidi vizitantojn pro la stato de miaj krurojn, neniu kapablas anstataŭi min en Esperanto. Okazas krome regule la lundaj kursoj de 3-a grado. 9 personoj enskribiĝis sed nur ĝis 6 kutime partoprenas. Zamenhof-vespero Ĝi okazis la 12-an de decembro kaj kunigis 20 personojn. Vizitis nin tiuokaze nia federacia prezidanto, sinjoro François-Xavier Gilbert kun sia edzino. Prezentado de lumbildoj, komuna manĝo (ĉiu alportis ion manĝotan aŭ ion trinkotan) kaj kantoj daŭris ĝis la 23-a horo. Senrezultaj intervjuoj en Nancy. Kiel mi jam raportis, la 10-an de januaro kontaktis min juna ĵurnalisto el "l'Est républicain" por intervjuo. Li ŝajnis des pli favora al esperanto, ke li venis el Gray kaj tre bone konas la Esperanto-Muzeon kaj s-ron Junier. Nenio aperis. Mi rekontaktis lin februare telefone, ĉar nenio aperis intertempe. «Ĉu la intervjuo aperos antaŭ ol mi mortos?». Li ŝajnis amuziĝi kaj respondis ke jes, mi estu trankvila. Pli ol unu plia monato pasis, kaj ĝis nun neniu apero. Intervjuo ĉe radio-France-Nancy-Lorraine: ĝi okazis la 7-an de februaro: du animantinoj intervjuis min kaj Ludovikon, studento, kiu bonege parolas Esperanton post unu–jara lernado. Du oficistoj de la radio tre interesiĝis kaj ni rendevuis por prov-leciono unu semajnon poste. Ili venis kaj promesis aliĝi perkoresponde. Sed ĝis nun nenio konkretiĝis kaj venis ankaŭ neniu reago de la publiko. Raportis J.P. Colnot.

  • Perkoresponda kurso De post la somero mi dissendis 53 komunikojn al la regiona gazetaro. Mi povis kontroli la aperon de nur 11 el ili. Ĉu mi povas denove alvoki al la esperantistoj de nia regiono, por ke ili nepre eltondu kaj sendu al mi trovitajn komunikojn pri tiu kurso (kaj ĉiujn artikolojn ĝenerale)? Ĉu la aluditaj komunikoj aperis aŭ ne, la informpetoj restis tre malmultaj: 20 personoj informiĝis. Al la perkoresponda kurso aliĝis tamen 9 homoj: el ili 3 estis varbitaj de Take, 2 de la klubo de Metz, 1 de s-ro Grossmann, 1 de s-ro Hubert. Do la gazetoj mem tre malmulte efikis El tiuj malmultaj gelernantoj, 2 jam finlernis M11 post malpli ol 3- monata lernado. Temas pri s-ro Pierre Bore (68240 Kaysersberg), s-ro Erwin Kretz (68000 Colmar) Gvidis ilin respektive s-ro Barrier kaj s-ro Grossmann. En Nancy mem, nur 1 gazeto enpresas miajn komunikojn (ĉiujn): "l'Est républicain" 13 fakte aperis. La 10-an de januaro, ĵurnalisto intervjuis kaj fotis min, sed nenion aperis ĝis nun malgraŭ telefonvoko al la intervjuinto. La aliaj gazetoj nenion plu enpresas, krom se oni konsentas pagi. En la daŭro de unu semajno, 3 gelernantoj finlernis Metodon 11. La 3-a estas Fanny Roussey en Selles (70210), gvidita de s-ro Guillaume. Ŝi lernis malpli ol 2 monatojn! Gratulon! Ĉu hazardo, ĉu logika konsekvenco? Take varbis ĉi-jare 3 gelernantojn, kaj tiuj 3 gelernantoj estas certe la plej seriozaj, ĉar ili ĉiuj bone laboris, rapidege, kaj ili estas la tri solaj, kiuj finlernis M11 ĝis nun. Krome en la daŭro de tri tagoj, ĉiuj tri aliĝis al Metodo 12, kaj 2 el ili partoprenis en la staĝo de Thionville (Volkange)…raportis J.P. Colnot.

  • Historio de Esperanto en Orienta Francio. Laŭ peto de la prezidanto F.X. Gilbert, Jean Paul Colnot komencis verki pri tiu temo, laŭ informoj troviĝantaj en kolekto de "La informilo" de post 1950. La unuaj numeroj, nur 4 paĝaj, sed profesie presitaj en Nancy, raportis ĉefe pri la okazintaĵoj en tiu urbo. de tempo al tempo ĝi finfine raportis pri aliaj urboj laŭ la ricevitaj informoj. Sed homoj ricevis la bultenon senpage… dum jaroj, kaj neglektis pagi abonon. Tutsame ili neglektis sendi iajn informojn, tiel ke en 1956 la bulteno ne aperis… dum 9 monatoj! Krom la informilo li disponas pri arkivoj de la parolaj kursoj en Nancy kaj de la perkoresponda kurso ankaŭ pri fotoj. Sed ĝenerale li verkas pri Nancy, do li alvokas al esperantistoj el aliaj urboj, por ke ili laŭeble kompletigu, raportante pri tio, kio okazis en siaj urboj aŭ ĉirkaŭaĵo. Li ankaŭ serĉas arkivojn ek de la komenco de la jarcento ĝis 1950 La 2 unuaj paĝoj de tiu historio aperis en "La Informilo" 96 (p.33/34).

  • Bar le Duc – amika posttagmezo por honori doktoron Zamenhof (8/2/97) Rejuniĝo de la membraro de nia klubo estas por ni granda kontentigo. Fakte inter la 32 partoprenantoj, 12 geknaboj brue ĉeestis kaj prezentis 2 esperantlingvajn skeĉojn: la konatan «el la balkono», kaj kreajon «la ovo kaj la koko». Ankaŭ tri junaj virinoj de la sekcio de «l"abbaye de Jovillers», rolis la duan lecionon de la «nouveau cours d'espéranto», sub la titolo «en la vendejo». Ĉiuj ricevis meritajn aplaŭdojn, ĉar temas pri gekomencantoj, kiuj tre zerioze studis la rolojn kaj tre sperte skeĉumis. De multaj jaroj, «anonima opo» de la sekcio de Bar le Duc, prezentas skeĉon eltiritan de la sprita cerbo de Pol Denis, ĉi-foje temis pri advokato sen kliento, kiu trouzas la telefonon… Post ĉiu teatraĵo la geklubanoj kiel kutime kantis babilis kaj ludis sub la gvidado de Lydia Bloch. Sur la tabloj, kuŝas kun aŭ sen alkoholo trinkaĵoj, diversaj kukoj, freŝaj fruktoj, kiuj ebligis al ĉiu kontentigi ankaŭ la stomakon, dank’al la sindonema paro Pierre kaj Renée Canus. Kaj fine por la granda ĝojo de la gejunuloj sed ankaŭ de la plenkreskuloj, aperis nia surprizo-invitito, la mondfama klaŭno «Lary Danto». Profesie li prezentis multajn facetojn de siaj talentoj, ĉu babilada, ĉu jonglista, ĉu muzika, ĉu ekvilibrista… memorinda spektaklo! La vespero surprizis nin… Kun granda plezuro, ni malkovris dimanĉe matene en nia loka gazeto«L"Est républicain» frontpaĝe koloran foton de du rolludantoj de «la ovo kaj la koko», 2 knaboj de la sekcio de Void, kaj interne duonpaĝan artikolon kun grandlitera titolo «L"Esperanto séduit les jeunes». Ni esperu…! Raportis François-Xavier Gilbert

  • Thionville – en la urba biblioteko,oni povas nun konsulti 11 verkojn pri Esperanto.

  • Sarreguemines - Esperanto-Stelo. Trinivelaj kursoj funkcias en nia grupo. Ses novuloj alportis sian ŝatemo al Esperanto kaj diligentan ĉeeston al la studhoroj. Februare, raporto pri Esperanto allogis 5 ekstergrupajn ĉeestantojn, kiuj aprecis la celojn de la internacia lingvo. kaj miris pro ties funkciado en la mondo. Manko de liberaj horoj ne ebligas al tiu kvinopo aliĝi (Nu, ni ja ĉefe semas!). Ĉu nia lingvo estas nur flirtaĵo, tial ke oni ne kapablas dediĉi al ĝi pli da tempo? Okaze de pariza literatur-foiro honoriganta japanan verkajon, al klubo en Japanio, ni sendis ekzempleron de la «Eta Princo»: valora verko,bele eldonita, ekkonigas –eble ŝatigas- la francan literaturon. La 20-an de marto, Armand Hubert'>Hubert, raportis pri Esperanto por 23 staĝanoj liceaj respondeculoj de CDI (Centre de Documentation et d’Information). La temo de la unutaga kunveno por tiu aro estis «civitaneco». La unuhora raporto titoliĝis: monda civitaneco kaj planlingvoj. Ĝi prezentis la esperon dekomuna lingvo ekde la 17a jarcento, la funkciadon de planlingvoj kiel Volapuko kaj Esperanto, kaj la amplekson de la ĝisnuna esperanta literaturo. Ĝi akcentis, ke civitaneco, ĉu nacia ,eŭropa aŭ monda, postulas ne nur agnoskon de fremdeco sed ankaŭ pretecon al dialogo: rifuzi dialogon estas malrespekti la alian. Ĝi prezentis la avantaĝojn de neŭtrala lingvo en Eùropa komunumo. La aŭskultantaro diligente atentis, miris pri taŭgeco de tiu komunikilo kaj pri ties disvolviĝo en la mondo, vigle starigis demandojn kaj demandis plian dokumentiĝon. Ni vidu, ĉu konkreta sekvo okazos!

  • Betschdorf - La 8-an de decembro la grupo de Betschdorf estis invitita de la grupo de Karlsruhe (Germanio) por la Zamenhofa festo al «kafoklaĉo» alidire «babilado-aranĝo» antaŭ taso da kafo. La tablo bele ornamita invitis nin frandi diversajn kukojn. Post satiga babilado, estis decidite iomete «ludi» kvankam la tempo estis al ĉiu kalkulita. Elektita estis la ludo titolita «reĝustigu la frazon.. kaj ridu!». Fakte oni devis malkovri la erarojn kaj klarigi ilin sen tro ridi! Jen ekzemplo (atentu povas esti du eraroj!) Promenante laŭ la rivero mi vidis ciganojn kiuj ekfluis al varmaj landoj..Ŝutu la sirokon en la botelon, sed ne rompu ĝin!… Ĉi-vespere mi tagmanĝis delikatan sapon! Tiuj tri ekzemploj estas eltiritaj el la stoko alportita de samideanino.Per tiu raporteto mi esperas, ke rideto floros sur viaj lipoj kaj restos dum la tuta jaro. Amike akceptu manon plenplenan je bondeziroj! Raportis Odette Scheidel

  • Eĥo el la internacia seminario (L.S.O.) - Lunde la 30-an de decembro, du busoj kun 120 junaj geesperantistoj ekskursis al la franca regiono Elzaco., kadre de «ISO» en la sudokcidenta germana urbo Frajburgo. Gviditaj de Take-esperanto, ili vizitis la pentrindan elzacan vin–urbeton Riqueŭihr kaj poste Colmar, kie estis proponita vizito de la urbo kaj vizito de la artmuzeo Unterlinden. Malgraŭ la frosta vetero, ĉiuj vigle partoprenis. La temo de «ISO» estis la regionoj en Eùropo. Entute partoprenis al tiu seminario pli ol 300 gejunuloj!

  • Kasraporto resumita – enspezoj regionaj : 11.097fr elspezoj: 17.127fr

Enspezoj "La Informilo": 11221fr elspezoj: 10.099fr

  • 42-a semajnfina regiona staĝo pri Esperanto - Preskaŭ 70 partoprenantojn oni nombris. Tiun aranĝon organizis la esperantistoj el la regiono de Thionville, la 22-an kaj 23-an de marto 1997 por la orient-franca federacio, en Volkrange (ĉe Thionville). La partoprenantoj povis malkovri kaj ĝui la belecon de la parko dum la antaŭprintempo kaj la belan kastelon de Volkrange. Eĉ la suno ŝatis nian aranĝon, kaj oni kaptis la okazon por fari etajn promenojn dum paŭzoj. Post la akcepto oni povis kunlabori en diversgradaj kursoj: Oni malkovris Esperanton… La «unuajn paŝojn» gvidis s-ino Renée Triolle. La progresintojn transprenis s-ro Edmond Ludwig, kaj la tria grupo laboris sub la gvidado de s-ro Armand Hubert. Videobendo pri la regiono estis esperantigita; dank’ al la kunlaboro de Francoj kaj Germanoj, oni trovis bonajn kaj taŭgajn esprim-manierojn. Kun multe da plezuro atentemaj interesuloj aŭskultis s-ron Harald Schicke, kiu tre vigle prelegis pri sia fako "«naturkuracado». Dume, ni eĉ havis eblecon ĉeesti masaĝon kontraŭ kapdoloro! La dua prelego, la sekvantan tagon, pritraktis interalie aktualan temon , «la bovan frenezecon»… Dum la vespero ĉiuj partoprenantoj lernis multe pri… la germanaj vinoj! S-ro Anton Kiefer, vinkulturisto el Edenkogen (sur la «vinstrato» en Palatinato) gustumigis nin pli ol.. 20 vinojn el sia riĉa oferto (cetere bonaj vinoj… Je via sano!). Kompreneble ni ĉiuj bonege manĝis kaj havis ankaŭ multajn eblecojn por babiladi. Post la komuna foto kaj la tagmanĝo bedaŭrinde alvenis la momento adiaŭi kaj forlasi tiun vere agrablan lokon. Ni ne forgesu la kutiman libro-servon, kie dejoris daŭre helpeme s-ino Micheline Colnot! Memevidente ni kore dankas aparte al s-ino Catherine Gallego, kiu ĉefe organizis nian aranĝon kaj al s-ro Bernard Vivier, kiu zorgis pri la monaj aferoj… kaj al iliaj helpantoj el la regiono de Thionville. Mi esperas baldaŭ denove travivi similan eventon tiom interesan en tiu sama pitoreska loko!. Redaktis Sylvie Lassika, el St Nicolas en forêt.


2-a trimestro 1997 – 98-a "La Informilo" (38 paĝoj)

  • Angulo de la prezidanto - (akceptparoloj diritaj okaze de la ĝenerala asembleo, sabate la 3-an de majo 1997 en Metz) Estimataj anoj de esperanto France-Est, karaj geamikoj, mi dankas vin tutkore pro via partopreno en la ĝenerala asembleo de nia regiona asocio. Ĝia celo estas grupigi ĉiujn esperantistojn, kiuj loĝas en la du provincoj: Alzaco kaj Loreno. Tiuj esperantistoj praktikas la internacian lingvon esperanton ĉu ene de lokaj grupoj, ĉu izole. Tio ĉi ne gravas, gravas nur ke ĉiu el ili komprenas ke unuiĝo faras forton, laŭ la memorinda devizo. Kion mi konstatas? Hodiaŭ mi povas diri«delonge» ĉar mi tajpis la historion de la federacio, dank’al la recenzo de Jean Paul Colnot, de post la jaro1950! De ĉiam la sinsekvaj prezidantoj plendas ĉar ĉiuj grupoj vivas aparte, sen kontaktoj inter si; sen informoj al la federacio. Kia rezulto de tiu sinteno? Esperanto restas loka fenomeno pri kio de tempo al tempo skribas la lokaj gazetoj, kiam okazas loka manifestacio, kaj ĉiu loka prezidanto plej fieras ĉar li kalkulis la nombron de linioj, kiujn skribis la gazetisto. Abundas la lokaj esperantistaj bultenoj, sed la nacia gazeto malgrasa estas, kaj la nombro de abonantoj ankaŭ magra! Kia estis nia ambicio? Tutmonda!!! Ni krias, ni skribas, ni ripetaĉas tiun adjektivon, kaj nia kondutado estas tute kontraŭdiranta tiun sloganon. Fakte, kion mi konstatas! Ni ne havas regionan realecon La plej granda parto de la lokaj grupoj ne estas oficialaj asocioj registritaj, do ne kuŝas en la publikaj listoj de kulturaj organizaĵoj. Ili ne rajtas peti subvencion al la komunumo, al la departemento, al la regiono… por tiel montri oficiale siajn ekziston kaj laborkapablon. La membroj ne kunportas la verdan stelon, eĉ okaze de esperantistaj kunvenoj. La paneloj de Take trovis malfacile uzantojn. Ktp… Ni ne estas movado! Ĉe la esperantistoj, kiuj loĝas en la du regionoj Alzaco kaj Loreno, ne staras la sento de aparteno al la sama idealismo. Se, kiel skribis iam Edmond Ludwig nia antaŭa prezidanto, ni devas uzi la vorto «espérantophone» por la publiko, tio ne signifas ke en la koro ni devos ceŝi esti esperantistoj. Estas la idealismo, kiu konstitigas la strukturon, la kernon de iu movado. Fakte, kiel ekspliki ke aktivaj kluboj tute ignoras la regionan organizon, ke tiuj homoj, kiuj prizorgas tutmondajn retojn paŭtas la regionan asocion? Vere, mi ne kapablas kompreni tiun kontraŭdirantan sintenon! Ni devas elekti, kaj tiu elekto estos fundamenta por la estonteco! Ĉu la esperantistoj daŭre vivados izole, kaj neniam nia ambicio realiĝos. Ĉu ili decidos grupiĝi sen riproĉoj en amika etoso. Ne temas pri perdo de sendependeco de la lokaj grupoj, la rolo de la regiona asocio estas nur unue nombri la esperantistojn de la regiono, due alporti al ili la servojn pli facile akireblajn grupe. Mi deziras helpi vin realigi la duan François-Xavier Gilbert

  • Saint Dizier - De kelkaj monatoj mi iĝis aganto pri trafikgvida radioelsendo kadre de loda radio-amatoreco («C.B.»). Tiucele mi adoptis kromnomon: «Esperanto 5-2». Ofte mi klarigas al kamionistoj kaj komerc-vojaĝantoj la signifon de mia pseŭdonimo. Mi sekve konstatas, ke multaj homoj ignoras la nomon de la internacia lingvo aŭ skeptikas pri ĝia efiko. Mi tamen kutimas, saluti miajn punktajn aŭskultantojn per «bonan matenon, bonan vesperon», ktp, kaj – franclingve – mi alparolas ilin per «ĉi-tie parolas Esperanto 5-2». Evidente ĉiuj «kolegoj» de la regiono konas mian kaŝnomon kaj reciproke uzas ĝin por min saluti! Jen laŭ mi, originala rimedo por informi senpage pri nia lingvo, tiom pli ke foje mi helpas ŝoforojn el aliaj landoj. Redaktis Claude Jourde (52)

  • 56-a ĝenerala asembleo de Esperanto France-Est - Malfermo de la kunveno je la 10-a, la 3-an de majo 1997, en MJC St Marcel, 57000 Metz. Ĉeestis: Colnot J.P. – Demongeot Claudy – Denis P. – Gallego C. – Gilbert F.X. – Grossmann A. – Herlé J. – Hubert A. – Luderer C. – Ludwig E. – Massala B. – Pierrat L. – Roux C. – Thibias J.L.

Nombro de rajtigiloj: 14 = Salutvortoj: la Prezidanto, François-Xavier Gilbert, salutas kaj bonvenigas la ĉeestantaron. Li emfazas pri la necesa kunlaboro de ĉiuj esperantistoj alzacaj kaj lorenaj, invitas al pliaj kontaktoj inter la lokaj grupoj, celas doni regionan realecon al la interdepartementa grupo. Li deziras kreskigi la nombron de asocianoj, favori agrablan etoson, multobligi la servojn al la diversaj grupoj. Statute devigaj raportoj: A. Hubert legas la agad-raporton. Unuanime adoptita. A. Grossmann klarigas la financ-raporton. Unuanime adoptita Propono por aĉeti fruktodonajn «sicav-ojn». Libro servo: la vendo de libroj pintas dum la staĝoj (4200 F en Plainfaing, 5200 F en Haguenau). Propono recenzi la novajn librojn. La libro-servo sendos la aĉetitajn eldonojn al unu aŭ du libervolaj recenzistoj. Propono farenda al Jacques Roux kaj Robert Cuenot. Perkoresponda kurso: varbartikoloj por la kurso al la gazetaro de la tuta regiono ne alportis aliĝantojn. Kelkaj diligentuloj finlernis M11 post kelkaj monatoj, la plejmulto tamen lamas. Ekzameno devus sekvi la finlernadon de M12. La informilo: sendita al 80 adresoj en Franĉ-Konteo. Rezultis 19 abonoj, 71 entute abonoj eksterfederaciaj. La lasta eldono nombris 196 sendaĵojn. La prezidanto emfazas pri la riĉa enhavo de ĉiu eldono. Renovigo de la komitato eksmandatiĝis: Colnot J.P., Ludwig E., Roux C., Scheidel O. Ne plu sin prezentis: Roux C. kaj Scheidel O. Akceptis eniri la komitaton, Demongeot Claudy, Masala Bruno, Pierrat Ludovic. Unuanime elektiĝis: Colnot, Demongeot, Ludwig, Masala, Pierrat. Nuna komitato de «Espéranto France-Est »: Gilbert F.X. (prezidanto), Grossmann A. (kasisto), Hubert A. (sekretario), Colnot J.P. (Vic-prezidanto), Ludwig E. (vic-prezidanto), Degrelle R. kaj Thibias J.L. (libro servo), Denis P (redaktoro de «la Informilo»), Demongeot C, Escriou R, Gallego C., Kueny R., Masala B., Pierrat L. (asesoroj). Protokolis A. Hubert.

  • Nekrologo - Post suferiga malsano forpasis la 2-an de majo 1997, Jean Canus, longjara kasisto de la Groupe Esperanto-Meuse. Li iĝis siatempe, tuj post la dua mondmilito, unu el la iniciatintoj de la renaskiĝo de la aludita grupo. Ni plej koramike kondolencas lian fraton Pierre, prezidanto de GEM, kaj lian tutan familion.

  • Bar le Duc - La tuta klubanaro konsterne eksciis pri la forpaso de sia kasisto Jean Canus en ĈU de Nancy, post suferiga malsano, la 2-an de majo 1997. Profesie instruisto en elementa lernejo, li daŭre deĵoris post sia emeriteco kiel sekretario de vilaĝdomo, akcesora tasko kiun li jam antaŭe plenumis paralele dum deko da jaroj. Tre diskreta homo, ĉiam helpopreta, li tenis la librokonton de la klubo… depost la dua mondmilito! Li esperantiĝis je sia junaĝo samtempe kiel lia frato Petro, aktuala prezidanto de la GEM. Florgarbo estis deponita dum la funebra ceremonio honore al lia memoro. Lundon la 5-an de majo, la klubo akceptis doktoron Istvan Gether, ĉefkonsilanto ĉe la ministerio de la medioprotektado en Budapeŝto, kiu post interamika komuna vespermanĝo, prelegis en salono de la urbdomo pri diversaj aspektoj de nuntempa Hungario. Doktoro Gether, gasto de la familio Gilbert, ankoraŭ memoris pri sia unua ĉeesto en Bar-le-Duc en … 1984! Ni menciu, ke kvar gelernantoj finis sian unuagradan kurson komence de junio. Espereble ili iĝos aktivaj membroj de la klubo.

  • Nancy - La kursoj de la jaŭdo fariĝis 2a-gradaj ekskluzive por finlerni la elektitan libron. Ili finiĝis meze de junio. La lunda 3a-grado unufoje monate malfacile kunigis pli ol 5 personojn. Perkoresponda kurso- Oni petis min ne esti pesimista almenaŭ en miaj raportoj… Do mi diros: Nenio nova de post la lasta «La Informilo». Ni restu ĉe la ĝojiga informo, ke ĉi-jare 3 gelernantoj el 9 finlernis «M11» tre rapide kaj aliĝis al «M12». Intervjuo – Mi ne scias, ĉu «l'Est républicain» estas serioza gazeto. Sed ĝi intervjuis min komence de januaro kaj nenio aperis ĝis la mezo de majo! Mi rifuzos estonte intervjuon al tiu gazeto. Lastminute… Ekzameno por la elementa diplomo de Esperanto (atesto pri lernado) okazos kredeble en Nancy oktobre, verŝajne dum iu sabata posttagmezo. Eventuale povus okazi ankaŭ ekzameno por la duagrada diplomo (atesto pri praktika lernado). Kandidatoj bonvolu anonci sian intereson kaj aldoni poŝtmarkon por ricevi la tekstojn por trapasi perkoresponde provekzamenon. Raportis J.P. Colnot.

  • Esperanto-muzeo – Pri la 20- a datreveno de eksterordinara muzeo pri Esperanto. Laŭ la gazeto «l'Est républicain» pli ol 200 esperantistoj plenigis la grandan salonon de la distrikto de Gray, kiam la sabaton 26-an de aprilo, je la 15-a, komenciĝis la ceremonioj



  • Photos 89 – 90

(En la muzeo mem, neniu ĉambro estas sufiĉe vasta). La ceremonion malfermis per parolado la deputito-urbestro de Gray, s-ro Christian Bergelin. Parolis ankaŭ s-ro Bernard Debief, vic urbestro – kiu legis tre klare kelkajn frazojn en Esperanto, s-ro Jacques Beissel, prezidanto de la urba oficejo pri kulturo kaj animado, s-ino Micheline Château, prezidantino de la Esperanto-Kultura centro de la urbo, doktoro Zaleski-Zamenhof, nepo de la kreinto de Esperanto, doktoro Henri Bastien, kaj s-ro Carlo- Bourlet, nepoj de 2 pioniroj de la lingvo siatempe amikoj de d-ro Zamenhof, s-ino Renée Triolle, vic-prezidantino de UEA (Universala esperanto-Asocio), s-ino Claude Nourmont, prezidantino de Esperanto France, S-ino Louise Marin, ĉefdelegitino de UEA en Parizo, s-ro Hermann Heiss, prezidanto de la Esperanto-Grupo de Oberkirĉ (Germanio).ĝemeligita kun la grupo de Gray… Tutcerte mi forgesas mencii multajn personojn, inter kiuj Claude Piron (kiu ne parolis publike).
Photo 91
S-ino Renée Triolle tradukis el aŭ al Esperanto ĉiujn paroladojn, kaj s-ro Junier, direktoro kaj fondinto de la muzeo en 1977, ankaŭ ofte intervenis kaj prezentis la parolintojn. Li neniam forgesis aldoni, iufoje unu aŭ du humurajn frazojn… Mi ne supozis tiam, ke mi raportos pri la evento, tial mi ne notis, sekve ne kapablas citi nun tiujn spritaĵojn.

Sed mi perfekte inverse memoras mian ĉeeston dum mia unua Esperanto-kongreso, la kongreso de la esperantistoj de Franĉ-Konteo en Vesoul en … 1949 aŭ 1950: S-ro Junier, kiu en 1947 instruis al mi Esperanton perkoresponde prezentis sian filineton… kaj mi, freŝbakita komencanto en la lingvo, admiris ĉarman blondulineton eble 5 au 6 jaraĝan, kiu tre lerte pepis en perfekta Esperanto sur la podio! Geo Junier klarigis, ke li atingis tiun rezulton parolante al ŝi nur en la internacia lingvo ekde ŝia naskiĝo, dum la patrino alparolis ŝin franlingve. «Kompreneble, li diris, la virinoj nur kriaĉas kaj estas pli facile kriaĉi nacilingve ol en Esperanto!». Poste, je la 16-a horo, post la vizito al la analema sunhorloĝo, ĉiuj retroviĝis antaŭ la muzeo en la «domo por ĉiuj» («maison pour tous»), 19 strato V. Hugo. Tie inaŭguriĝis panelo «nacia Esperanto-muzeo». Tiam kelkaj povis viziti alian muzeon, sed pro la tro granda nombro da ĉeestantoj ni ne povis eniri la Esperanto-muzeon mem tiun sabaton posttagmeze. Je la 18-a, la urbestraro akceptis nin oficiale per honoriga vino en la teretaĝo de la «maison pour tous». Vespere, bone aranĝita bankedo grupigis ĉiujn en la hejmo por junaj laboristoj. Poste, tre malfrue…, animis tiun vesperfinon la famkonata kanzonisto Jak le Puil. La dimanĉon matene, post la 9a30, eblis al ni viziti tutlibere la muzeon, ĉe la unua etaĝo de la jam citita. maison pour tous… Priskribi tiun eksterordinaran. Esperanto-muzeon, oni povas nur supraĵe. Ĝi ja prezentas en 10 ĉambroj – enture 230 kvadratmetroj – amasojn da dokumentoj: kolektoj da libroj kaj gazetoj – 6000 titoloj da libroj… 1400 da gazetoj! -, arkivojn de multaj esperantistoj, afiŝojn kaj fotojn pri universalaj kongresoj – inter kiuj pri la 1a universala kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905, esperanto markojn kaj poŝtmarkojn… Nepre iam vizitu ĝin!… Horaro: merkrede kaj sabate de la 15-a ĝis la 18-a; eblas aliajn tagojn rendevui kun la direktoro, Geo Junier, delegito de UEA Poste laŭ konsilo de s-ro Junier, ni kvinope – 4 Nancianoj kaj 1 Parizregionano – veturis al Ĉamplitte por viziti la muzeon pri popolaj artoj kaj tradicioj «Ĝi valoras la vojaĝon» asertis mia majstro. Fakte kun granda intereso, ni restis ene dum du horoj! Multaj vidindaĵoj: kamparaj, burĝaj kaj nobelaj hejmoj, laborejoj de diversaj metiistoj – forĝistoj, lignaĵistoj, ktp-, apoteko spicovendejo… Kaj ĝuste tie, en la spicovendejo ni ne kredis niajn okulojn: granda panelo reklamis por ŝinko «GEO» … «GEO, je t"aime!» ni legis! Jes, Geo ankaŭ ni amas vin! Vivu kaj aktivu ankoraŭ longe profite al «via» muzeo kaj al la tuta Esperantistaro!. Raportis J.P. Colnot



3-a trimestro 1997 – 99-a "La Informilo" (36 paĝoj)

  • 82-a universala kongreso de Esperanto en Adelaido (Aùstralio) kun 1200 partoprenintoj el 54 landoj.
1   ...   47   48   49   50   51   52   53   54   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Ludwig
  • Roussey
  • Colnot . Historio de Esperanto en Orienta Francio . Laŭ peto de la prezidanto F.X. Gilbert
  • Denis
  • Triolle
  • Colnot
  • Lassika
  • Hubert
  • Hubert . Nekrologo - Post suferiga malsano forpasis la 2-an de majo 1997, Jean Canus
  • Colnot 3-a trimestro 1997

  • Elŝuti 2.03 Mb.