Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo50/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   47   48   49   50   51   52   53   54   55

Angulo de la prezidanto Edmond Ludwig - Karaj gefederacianoj, kiam vi legos tiujn linioj, ni jam estos preparantaj viajn somerajn vojaĝojn kaj renkontojn. Pli kaj pli multas la esperanto-aranĝoj en la mondo, kion vi povos konstati konsultante vian minitelan ekranon. La kutimaj limoj en la elekto de interesaj aranĝoj estas nun la stato de la monujo kaj la samtempeco de pluraj aranĝoj. Tiu multeco ja denove estas memkontentiga spitgesto al ĉiuj «nenion sciantaj plibonsciantoj»! Mi do diras al vi: ĝuu Esperanton kaj plenigu viajn bateriojn per nova varbenergio. Post reveno, pensu pri tiuj kiuj ne forvojaĝis raportu por ili en 'La Informilo" , kiu iĝis vera novaĵagentejo por la orientfrancaj esperantistoj! Bonan feriadon al vi ĉiuj! PS. Ne forgesu ke la Esperanto-radioj informas plej rapide pri la gravaj eventoj de nia monda vilaĝo. Eĉ satelite! Ĉu vi aŭskultas regule?


  • Nancy - Vesperaj kursoj kaj kunvenoj. Malgraŭ la operacio kaj malsano de la respondeculo, J.P. Colnot, la kursoj daŭre funkcias ĝis la fino de junio. Dank’ al Jacqueline Thomas la kurso por komencantoj – merkrede- bonorde finiĝas kaj pluraj preparas sin al lernado de «Metodo 12». Ĉiuj ricevis adresojn de korespondantoj kaj komencis korespondi. Sindoneme, Ĵaklino zorgas ankaŭ pri la 2a-grada kurso ĵaŭde vespere, kaj foje vizitas ĝin Jean-Luc Thibias. La 2-a kurso 2a-grada per «M12», kiu iam okazis post la 20-a15 ĝis la 21-a3O, finiĝis jam fine de marto. Unufoje monate –lunde – Robert Escriou venas el St-Mihiel por gvidi dum 3 horoj la 3-an gradon. Antaŭe Robert veturis el St-Mihiel por lerni en la lunda 3-a grado, sed ankaŭ por lerni en la 2 kursoj de la ĵaŭdo, ĉiusemajne! Por la venonta kurso-sezono, la respondeculo dissendos al ĉiuj cirkuleron dum aŭgusto. Por la ĝisnunaj esperantistoj, unua kunveno okazos septembre por decidi pri la kursoj kaj kunvenoj okazontaj venontjare. La junuldomo organizos «tagojn malfermitajn» jam la 9-an kaj 10-an de septembro, en kiuj ĉiuj aktivaĵoj de la domo prezentos sin al la publiko. La nova kurso por komencantoj ekfunkcios la merkredon 11-an de oktobro. La de longe planita sabata staĝo -unufoje montate -povos eble ekfunkcii la 14-an de septembro…Perkoresponda kurso: 18 gelernantoj aktuale el kiuj unu jam finlernis «M11» . La respondeculo pro sia sanstato ĉesigis la dissendon de komunikoj al la gazetaro. Ni tamen diru, ke la komuniko aperinta februare en «La liberté de l’Est» (Epinal) alportis plurajn lernantojn. Leteroj: Kiam oni pasigas longajn semajnojn en kliniko, oni legas oni spektas televidon… kaj krome oni enuas. Kion fari por ne enui? Mi ekskribis leterojn. Unue al 5 kandidatoj al la Prezidanteco. Tri respondis (s-roj Hue kaj Balladur – Ilia respondo jam aperis en la lasta «La Informilo» - kaj iom poste s-ro Jospin). Mi ree skribis al la 2 kandidatoj de la 2-a baloto. Mi ne scias, kiuj el tiuj tekstoj aperos en la nuna bulteno. Mi diru koncize, ke s-ro Jospin kuraĝigis la esperantistojn daŭrigi sian agadon, sed ne volis promesi ian helpon (male de Mitterrand, kiu en 1974 promesis enkonduki esperanton en la lernejajn programojn… sed poste rifuzis plenumi sian promeson!….) Tiam ne venis iu ajn respondo (cetere la tempo estis ege limigita). S-ro Pirlot kaj la prezidanto de la Esperanto-grupo en Ostende ankaŭ skribis al s-ro Jospin sufiĉe akran leteron sekve al lia respondo al mia unua letero. En mia 2-a letero al s-roj Jospin kaj Ĉirac, mi ĉefe refutis iujn argumentojn de la unua kontraŭ esperanto kaj proponis projekton de eksperimenta instruado de la lingvo en iuj francaj lernejoj, por testi ĝian propedeŭtikan valoron. Verŝajne almenaŭ parto de tiu teksto aperas en ĉi-tiu «La Informilo». Poste, sekve al televida elsendo «l’heure de vérité», mi ankaŭ skribis similan leteron al s-ro Giscard d’Estaing. Mi ankaŭ skribis al la «5a» televid-kanalo kaj al la eldonejo «Victor» por proponi plian lingvan kurson.. Pri Esperanto (jam funkcias kursoj pri la germana, la hispana kaj la angla). Ili neniam respondis. Krome nun mi preparas leteron al ĉiuj deputitoj, senatanoj kaj eŭropaj deputitoj de Meurthe-et-Moselle. Mi esperas, ke en ĉiu departemento troviĝos unu volontulo por prizorgi siajn parlamentanojn. La ideo venas de s-ro Pirlot, agregaciulo (Ostende, Belgio). Mi ne forgesu danki Betty Moureaux, kiu en Nancy afable, sindoneme kaj rapide plenumis miajn dezirojn pri tajpado de leteroj. Raportis Jean Paul Colnot

  • 40-a Esperanto-staĝo en Haguenau – Partoprenis pli ol 80 personoj. Okazis kursoj: A1 (por infanoj, gvidis O. Scheidel), - A2 (per M10, gvidis A. Hubert), - B ( konversacio, gvidis A. Grossmann), - C, (kun B. Masala), - D, prelego de profesoro Michel Duc Goninaz.

Photo 82 –


  • Sarreguemines - Nia esperanta areto starigis laŭleĝan societon, nomiĝantan «Esperanto–Stelo». Pro tio la urba kulturdomo malfermiĝas al ni. De nun ni profitas de ĉambro por regulaj kunvenoj, de afranko kaj multobligado senpagaj kontraŭ jarkotizo de 500F. Plue la grupo ricevos urban subvencion. Ĝi permesos al ni starigi bibliotekon kaj instru-ilaron, kiu ja estas nepra dokumentaro favore al grupa kaj lerneja kursoj. Tiu leĝa agnosko ebligas ankoraŭ la varbadon per konstanta ĉeesto en publika loko: ni daŭre sciigas nian ekziston. Nia varb-kampanjo en mezgradaj lernejoj daŭras. Niaj afiŝoj, kiuj uzas bildstriojn, ĝis nun estis senprobleme akceptitaj.

  • Metz - Post la ekspozicio de esperantistaj revuoj, kiu okazis dum la tuta sabata postagmezo la 20-an de majo en la kulturdomo de Metz, la montro-ĉambro estis pretigita por la jara bankedo de la Esperanto-klubo. Ek de la 19-a kaj duono la kunmanĝantoj kuniĝis por aperitivo kaj, ĵus antaŭ la komenco de la bankedo, la prezidanto Bernard Vivier prezentis la agadraporton de la jaro 1994-1995. Tiam li anoncis sian intencon ne kandidatiĝi denove kiel prezidanto. Nova komitato estis do elektita tiel Bruno Massala iĝas la nova prezidanto de la klubo de Metz, Frederic Sachs iĝas la vic-prezidanto, Eric Gueusquin kandidatiĝis kiel sekretario kaj Marie Bragard restas la kasistino. Post prezentiĝo de la nova skipo komenciĝis la manĝado. Ĉi jare, kiel kutime niaj sarlandaj amikoj venis sed ankaŭ Milan (unu el la korespondantoj de Bruno Henry) alveninta de la antaŭa tago el Ĉeĥio. La 30 kunmanĝantoj ŝatis la menuon preparitan de gesinjoroj Yvonne kaj Jean Desnot kaj la mirindan deserton, kies ornamaĵo estis la simbolo de Osiek kaj de la "Gazeto" (interkultura revuo eldonita de la Esperanto–klubo de Metz) kaj ankaŭ de "Divodoro"* La etoso goje daŭris ĝis la noktomezo.(*Divodoro estas monata informfolio en la franca lingvo pri Esperanto, disponebla en Metz en la Turism-oficejo kaj en universitato de Metz inter alie. Divodoro estas eldonita de la klubo de Metz kaj celas informi la amikojn de la klubo de Metz. Pagante la 50F jaran kotiz-subtenilon (profitanta al la klubo) ili ricevos membro-karton kaj la monatajn ekzemplerojn dum unu jaro. Bonvolu informpeti ĉe Club d’Espéranto de Metz, maison de la culture, rue St Marcel , 57000 Metz. Protokolis Eric Gueusquin
  • Bar le Duc - Dum la lasta klubkunveno de la lern-jaro, kiun ĉeestis samideanoj el St Dizier Cousances-les-Forges kaj Fains-Véel, raportis interesege gesinjoroj Gilbert pri la pariza kongreso de Esperanto-Eùrop-Unio. En la tagordo estis ankaŭ debatite pri futuraj eventoj, inter kiuj la organizo de la jam tradicia (ĉiun duan jaron) aŭtoralio, kiu okazos la dimanĉon 10-an de septembro. La temo restas (duon) kaŝita! Ni rajtas riveli, ke ĉi-jare la partoprenontoj, denove malkovros pitoreskan kamparangulon de la «verda departemento», kaj samtempe riĉigos siajn konojn pri originala faceto de la lokaj produktoj. La klubo mendis la ĵus pretigitan modernan materialon (temas pri «Mazi en Gondolando» - videobendo kaj taŭgaj libroj) por alloge instrui Esperanton. Espereble la uzo de tiu ilaro ebligos malfermon de elementa kurso komence de oktobro, Antaŭe estos okazinta la ĝenerala asembleo de Esperanto-Meuse la 13-an de septembro. Specifa invitilo estos sendita dat–oportune al ĉiuj membroj.

  • Nobelpremiito esperantista en Homburg (Sarlando) - Dum la semajnfino de la 1-a de majo ne mallaboris la cento da partoprenantoj en la 45-a semajnfino de SEL (Sarlanda Esperanto-Ligo) kiu estis invitinta la nobelpremiiton 1994 pri ekonomio, sinjoron profesoron Reinhard Selten. La partoprenantaro estis kompreneble internacia kaj pluraj francaj esperantistoj ĉeestis, inter ili membroj de orientfranca federacio kaj de Take. Impresis la nombro de universitatuloj en la listo de la partoprenantoj, ĉefe pro tio ke kunlaboris la fakaltlernejo Zweibrucken, kies aŭlo ricevis dum tiea akcepto la nomon Reinhard Selten. Kvankam oni atendis prelegon pri la «ludoteorio», tuj la preleganto demonstris per la praktiko, ludigante la ĉeestantojn pere de situacioj eblaj en ekonomia konkurenco. Ĉiam la celo estis la trovo de «ekvilibra situacio». Sed la ludoteorio ankaŭ aplikeblas en investigadlaboroj por mastrumado de konfliktoj, ekzemple inter ŝtatoj, ankaŭ en la biologia evoluo de la plantaj kaj bestaj specioj. Eĉ en antaŭdirado de rezulto post balotado ĝi estas laŭ profesoro Selten, pli fidinda ol opini-sondado, kio ege amuzis la francajn partoprenintojn, pensitajn pri la fiasko de la opini-sondado ĉe la francaj prezidentaj elektoj. La sukceso de la distra vespero ŝuldiĝis al la ega talento de la kanzon-duo Marie-Laure kaj Rüdiger, internacia paro kiu kantas kaj francajn kaj germanajn kantojn, kun mirinda voĉo! Vera Edith Piaf! Geamikoj de Patricia Kas. Por tiu vespero ili ankaŭ kantis kvar kantojn en Esperanto, kies vivantecon ili malkovris dum tiu semajnfino. Raportis . E Ludwig

  • Kongreso de SAT-Amikaro en Mittelwihr (Elzaco) - Pli ol 200 personoj ĉeestis la 50-an kongreson de sat-Amikaro organizita kun Take-Esperanto (15-a ĝis 18-a de aprilo 1995). Antaŭ la kongresaj laboroj la kongres-anaro dividiĝis en tri grupojn, kiuj vizitis la mez-epokajn vilaĝojn Riqueŭihr kaj Kaysersberg sub la gvido de lokaj Take-anoj. Plej sukcesis la vizito de la nacia poŝto-muzeo kaj de la ĝardeno de ekzotikaj libere flugantaj papilioj. Aliaj grimpis la montaron, ĝis farmdomo specialigita en biologia agrikulturo. Sed la tri grupoj laŭvice malkovris la kelon de la enologo kaj vinkulturisto Philippe Gocker, en Mittelwihr, kiu regalis la ĉeestantojn per diversaj alzacaj esperanto-vinoj kaj la regiona kuko Kugelhupf. Dum la dimanĉo kaj lundo disvolviĝis sub prezidado de Pierre Babin kaj Claude Gicquel la kongresaj laboroj de Sat-Amikaro (Henri Masson sekretario de Sat-Amikaro, analizis pozitivan asocian agadraporton, unuanime akceptitan) kaj germana LEA, same kiel ekzamensesio de FEI sub respondeco de sinjoroj Thierry, Degoul kaj Ternant; ankaŭ okazis prelego de Ivo Peyraut (prezidanto de Sat-plenumkomitato) pri «sindikatismo dank’al Esperanto». Funkciis ankaŭ konversaciaj kursoj (Pol Denis, André Grossmann, Edmond Ludwig), kaj infankongreseto gvidita de Kathia Grossmann. Elstaris la libro-servo prizorgita de Bernard Schneider. Ankaŭ Take "La Domo" prezentis sin dum la lunda mateno kreante ĉe kelkaj surprizon pro siaj agad-metodoj. La sukcesego de la specialaj produktoj ellaboritaj de la elzaca Take–skipo okaze de la kongreso montris ke Take estas sur la ĝusta vojo: Kongresa glumarko estis transformita en 192-pecan puzlon belkoloran (havebla ĉe Sat-Amikaro). Trilingva (germana-franca-esperanta) ilustrita libreto pri alzacaj vinoj de Philippe Gocker kaj Jean Pierre Cancel – traduko Take-Esperanto ankaŭ estis proponita kun abonoj al "La Domo". Sekigitaj legomoj por supo fabrikitaj de Odette Scheidel + recepto. Tiu libreto estas la unua de tuta serio kaj sin direktas ne nur, sed ĉefe al ne-esperantista klientaro. Ĝi cetere estas la unua de tuta serio. La distro revenis vespere per kultura programo ravanta ĉiujn: kantis Nikolin, prelegis du-foje Leo Vulfovic el Moskvo. Pri «nuntempa Germanio» interese informis H. Rodeŭig (Hanovro). Lunde vespere ne mankis folklora grupo vere tipa de la regiono «la gajaj vinkulturistoj» de Mittelwihr, kiuj dancis kaj dancigis la kongresanojn je la sono de sia 10-kapa originala elzaca blovorkestro. Finiĝis la kongreso per marda ekskurso vizitiginta al la ekskursantoj (2 busoj) en la valo de Lapoutroie la jam aluditan farmdomon de Dominique Schmitt kaj muzeon pri Brandoj de René de Miscault. La tagmanĝo en la tristela restoracio Le Faude (regiona manĝo estis agrabligita de servistinoj en folkloraj kostumoj). Poste ek al Colmar, kie la kongresanoj admiris la montro-fenestron de la loka Industrio-kaj komercoĉambro, en kiu videblas dum tuta monato esperanto-produktoj kaj la ekspozicio de la desegnoj de Jean Pierre Cancel, ĝenerala sekretario de Take-Esperanto kaj talenta artisto. Jam atendis loka profesia gvidistino, kiu prezentis al la ekskursantoj la ĉarman urbon Colmar. Nur post la ekskurso Odette Scheidel – kiu estis zorginta pri la loĝigado de la 200 personoj – kaj la aliaj Take-anoj povis malstreĉi sin! Veto gajnita! Cetere: agrablis la kunloborado inter la partoprenintaj asocioj. Prezidanto Grandiere varme dankis la kongresantojn kaj substrekis la efikan laboron de Edmond Ludwig, Odette Scheidel kaj la ceterajn Take kaj OKK–anojn. Sinjoro Robert Sĉley, vicurbestro de Orly, invitis al sia urbo, kie okazos dum Pasko 1998, la 51-a kongreso de Sat-Amikaro. Raportis E. Ludwig

Alia raporto: Alveturante Mittelwihr-on, ni feri-etose trapasis nord-suden multajn logajn lokojn. Nestante meze en vitmontetoj, la vilaĝoj montras tradician vizaĝon, kiu iĝas turisma bildo de pacema vivmaniero. La turisme alzacaj flugfolioj prikantas la bonvenon al «la lando de la nova romantismo». Sed la Alzacanoj ja estas ankoraŭ laboremaj. En la kongresejo, oni tuj spertis la zorge aranĝitan kunvenon far la organiza komitato de la kongreso. Pli ol ducent ĉeestantojn akceptis O. Scheidel kaj kunklopodantoj. Rimarkindan ekspozicion de verkoj starigis B. Schneider en la libro-servo-ĉambro. Kelkaj kongresanoj aliĝis al la stud-atestoj, kiuj tuj komenciĝis sabate posttagmeze. Bedaŭrante ili vidis siajn geamikojn forveturantajn al vingustumado, dum M. Ternant gustumigis al ili la novan ekzamensistemon. Boninkline ĉiuj akceptis la proponatan taskon, sciante ke ankaŭ la gvidantoj kvarantenas. Poste, dum la vespermanĝo, ili frandis la raportojn pri la elstara «Gocker-aj» barel-rezervaĵoj. Kiel fartas la politikuloj en Rusio? Leo Vulfoviĉ raportis pri la afero, substrekante la ĉiean dekstren–glitadon de la partioj. La starigo de demandoj flanke de pluraj elpruvis la internacian rondon de la ĉeestantoj kaj ties mirigan interkomprenon. Vesperfine, Nikolin’ plenigis la kunsidĉambron. Ŝia gurdo kaj varma voĉo kaptis la aŭskultantaron. Omaĝo al R. Schwartz unuanimis la asembleon. Dimanĉon, la estraro de Take-la Domo prezentis sian agadon antaŭ tut-orela publiko. Komerca varbado per la internacia lingvo fariĝas klopodo miriganta la plejmulton, kiu alkutimiĝas je la kultura flanko de la lingvo. Raportis A. Hubert.

  • Diversaj raportoj - Pli ol unu paĝo de JL Thibias pri la 11-a P.S.I. (printempa semajnfino internacia), kiu okazis en Wald Fisĉ Baĉ en Palatinato dum Pasko.

Duonpaĝa raporto de J. Lepeix (Strasbourg) pri seminario de "Asisti" (asocio de studado internacia pri spiritaj kaj teologiaj instruoj), kiu kunigis tridekon da partoprenintoj en Szombathely (Hungario) de la 13-a ĝis la 17-a de aprilo.
3-a trimestro 1995 – 91-a "La Informilo" (42 paĝoj)

  • 80-a universala kongreso en Tampere (Finlando) kun 2449 kongresanoj el 68 Landoj, fine de julio.

  • Angulo de la prezidanto, E. Ludwig – Jam foras la feria tempo kaj certe vi nun rigardas la fotojn kaj diapozitivojn de viaj someraj renkontiĝoj, eble vi skribas al novaj renkontitaj geamikoj. Ĉu decas por prezidanto rakonti pri siaj privataj okupoj dum la ferioj? Ĉar praktikado de Esperanto en si mem jam estas aktivado, mi konfesu al vi, ke ĉi-jare mi ne partoprenis Esperanto-aranĝon ekster mia hejmo. Tamen mi praktikis Esperanton en mia hejmo sufiĉe ofte en la tago, unue pro la ĉeesto de juna knabino el Kroatio, kiun nia familio kaj amika familio invitis por ke ŝi perfektigu sian francan lingvon – Esperanto plene funciis kiel helplingvo -, due pro tio ke mi aĉetis parabolan antenon por kapti Eutelsat kaj dank’al ĝi mi sekvis ĉiutage la kongresraportojn. Kvazaŭ mi ĉeestus! De proksimume 19 jaroj mi aŭskultas la polan radion en Esperanto per la mallongaj ondoj (ankaŭ ili ebligas, almenaŭ posttagmeze, bonkvalitan ricevadon), sed de kiam mi aŭskultas persatelite la ricevado perfektas. Informiĝu ĉe via televido–vendisto. Aliloke vi denove legos pri satelitaj elsendoj. Eble vi diros: li troigas ! Estante instruisto mi spertas, ke martelado finfine tamen havas rezultojn.! Kaj ne forgesu anonci al ni kaj al Pola radio aŭ Vatikana Radio, ke ankaŭ vi nun aŭskultas persatelite. Ne forgesu: jen nova ŝanco por Esperanto.

  • Donaco de orientfranca Esperanto-federacio - Helpe de Take-Esperanto la orientfranca Esperanto-federacio fabrikigis reklampanelojn por la minitelservo "3615 Espéranto". Tiujn panelojn la federacio disponigas senpage al esperantistoj, kiuj deziras fiksi ilin ĉe sia domo aŭ ĉirkaŭbarilo. Tiuj paneloj (50cm x20cm) estas konsiderataj kiel «enseigne» kaj ne necesigas rajtigilon. Nur pagon por ekspedado ni petas de la mendantoj.

  • Perkoresponda kursoEn universitato Eotvos Budapeŝto, esperantologiaj studoj por eksterlandanoj. Internacia koresponda esperanto-fako: 2+1-jara formado (entute 6 semestroj). Lasta studperiodo 1993/96. Pri la sekva studperiodo komunikas dr Ilona Koutny: «Ne estas decidita se entute okazos, ĉu en 1996 aŭ 1997. La sorto de internacia kurso ne estas klara ni ĉifoje devas batali por ĝi. Ja, ĝi estas ekster la kutimaj instruformoj de la universitato». Kotizo (laŭ semestroj): 500 USD. (Priskribo/ Aliĝilo havebla ĉe A. Hubert kontraŭ :du poŝtmarkoj.)
  • Nancy - Kunveno okazis en Nancy jam la 16-an de aŭgusto, ĉar nia amikino Monika akceptis sian ĉeĥan korespondantinon kaj ŝian edzon. Kunvenis do 10 personoj, kaj la babilado nepre okazis en Esperanto... unufojo ne estas kutimo. Dua kunveno la 7-an de septembro por prepari 2 tagojn kun "malfermitaj pordoj“ en la ĵunuldomo. Tiam venis 7 laboremuloj. Ni trarigardis la diversajn dokumentojn disdonitajn al la publiko. La aluditaj «malfermitaj pordoj» ne estis tiel katastrofaj kiel tiuj iam organizitaj laŭdire en… belga submarŝipo! sed ni devas konfesi, ke la kvartala publiko de la M.J.C. tute ne interesiĝas pri Esperanto. Ni disdonis nur malmultajn flugfoliojn kaj pluraj personoj eĉ rifuzis preni ilin, dirante "mi jam konas… tio ne interesas min". La stultuloj venis speciale por enskribi siajn etulojn al la kurso pri angla lingvo aŭ pri muziko, aŭ danco, aŭ…-(4-aŭ 5 foje pli kostaj ol Esperanto!). La vera rekomenca laborjaro startos la 20-an de septembro. Tiam ĉiuj - espereble! – esperantistoj venos kaj decidos pri la programo por tiu nova laborjaro. Estas proponitaj. ĵaŭde je la 19-a horo, 2 kursoj duagradaj monate, 1 triagrada kaj 1 konversacia kunveno. La 2a-grada povos funkcii per «Gerda malaperis» kaj eventuale sinsekve aliaj libroj de Claude Piron. Kiel lastjare, alia kurso 2a-grada per M12 povos okazi ankaŭ ĵaŭde de la 20a15 ĝis la 21a30 (sed ĉiuĵaŭde dum 12 semajnoj), se almenaŭ 5personoj tion deziros. Por la 3a-grado lunda (1 foje monate, 14a ĝis 17a), ĝis la 20-a de septembro nur 4 personoj anoncis sian intereson. Se ne estas 10 aliĝintoj, la kurso ne plu okazos. Ni ĉiam planas sabatajn staĝetojn por komencantoj (1 foje monate de la 10a ĝis la 17a), kondiĉe ke almenaŭ 10… 12 personoj aliĝu. Ĝis nun nur 1 interesato… Fine la klasika vespera kurso! (ĝis la 19a horo ĉiumerkrede) rekomenciĝos la 11an de oktobro. Ĝi tamen funkcios, nur se pli ol 5 aliĝintoj. Ni preparas afiŝojn kaj flugfoliojn, kiuj ĉefe informas pri tiu kurso.


  • Perkoresponda kurso - En la lasta lernjaro nur 39 artikoloj estis dissenditaj al la gazetaro; ni povis kontroli aperon de nur 11. Entute 18 gelernantoj. El ili, unu finis tre rapide M11: S-ro Aloyse Kauffmann, en 57410 Lambach. Dua lernanto ĵus finlernis ĝin: S-ro Jean-Marc Thiriet, en 54500 Vandoeuvre, gvidita de f-ino Roux. Espereble kelkaj plu laboras. La antaŭan jaron nur 4 gelernantoj el 26 finlernis M11; tiuj rezultoj estas malbonaj kompare kun antaŭaj jaroj (8 el 17, 4 el 15), kion fari? Nun, depost la ferioj, aliĝis 3 novaj lernantoj (el kiuj 2 varbitaj de Take.). Jara varbkonkurso de nia federacio - Dum la lasta lernjaro, jen la nombro de perkorespondaj gelernantoj varbitaj de niaj membroj: Take varbis 4, gesinjoroj Hubert: 2, s-ro Gilbert: 1, s-ro Grossmann: 1, s-ro Escriou: 1. Take do, duafoje, gajnas la premion, lastjare ĝi transdonis ĝin al bona lernantino, kiun ĝi varbis. Ĉi-jare bedaŭrinde, ĉiuj ĝiaj varbitoj ŝajnas panei… Do, gratulojn korajn al la varbintoj. Provu denove ĉijare varbi al ni lernantojn, kiel vi povas konstati, el 18 gelernantoj, 9 estis varbitaj de esperantistoj. Vi estas, se vi tion volas, pli efikaj ol la gazetoj, kiuj pli post pli malfacile enpresas niajn komunikojn. La gazeto “Eĉo des Vosges “ en Gérardmer ĵus proponis pagon de anonco je 500F (taksoj inkluzitaĵ) por aperigo de nia lasta komuniko… Laŭdire favorprezo! Sed ni devus almenaŭ triobligi la ciferojn de nia kotizo por ebligi tion!

  • Esperanto-ekzamenoj en Nancy - Ekzamenoj ne povis okazi fine de la lasta lernjaro. Ni planas organizi en Nancy ekzamenojn por la 2 unuaj gradoj, dum la proksimaj semajnoj. Ili povus okazi ĉu lunde, ĉu sabate. Mi opinias, ke pli multaj personoj povos veni sabate… Interesatoj anoncu sin kiel eble plej frue, indikante plurajn datojn kiam ili certe povos veni. Ĉar la 2a-grada estas nun tre longa kaj komplika (mi legis grumblojn pri tio, en iu raporto pri la kongreso de Mittelwihr!), la ekzamenoj komenciĝos matene je la 10a, kaj post paŭzo tagmeze, daŭros dum la posttagmezo. Petu la provtekston, se vi ankoraŭ ne provis ĝin!. Raportis J.P. Colnot
  • Bar le Duc - Du klubanoj, nome Liliane kaj François-Xavier Gilbert dediĉis parton de «feritempo» por vigle esperantumi! (Eble ĉar partopreno en la Eùropa kongreso en Parizo, komence de junio, stimulis ian emon al pli intensiva lingvo-praktikado). Fakte ambaŭ flugis ĝis Tampereo por travivi la eventojn de la universala kongreso. Ili ankaŭ kaptis la okazon por ekskursi ĝis Estonio… kaj ĝis Sankt-Peterburgo! Tiu-ĉi «La Informilo» interese raportas – dulingve! – pri tiu interesoplena vojaĝo. La unua klubkunveno okazis la 13-an de septembro. Ĉeestis niaj fidelaj «najbaroj». Vigliĝis la debatoj pri diversaj temoj. La kalendaron de niaj venontaj renkontiĝoj ĉiuj aprobis: kiel kutime la duan merkredon de ĉiu monato, je la 20a30 Oni pritraktos eventualan malfermon de kursoj dum la «ĝenerala asembleo», la 11-an de oktobro. Oni ankaŭ notis la daton de la Zamenhof-vespero (sabaton, la 27-an de januaro). Cetere estis decidite aĉeti kelkajn librojn por fondi «esperanto-breton» en la urba biblioteko de St Dizier, kie Claude Jourde plej dinamike kaj ĉiuazimute prozelitismas. Ni ne forgesu mencii la sukceson de la «aŭto-ralio», majstre ellaborita de F.Xavier, racie studita itinero, kiu ebligis plej interesajn malkovrojn de la «Côtes de Meuse» kaj de ties frukto-produktaĵoj. Ĉu ni aludu la antaŭan «esploron», kiu finiĝis – por kelkaj partoprenantoj – je duonhora flugo en monoplano, super la regiono de Verduno… Pri la ralio mem (la 10-an de septembro), tre «tiklaj» demandoj postulis lertan cerbo-elturniĝemon! Premiiĝis la skipo Jourde-Antoni. Memorinda pikniko flanke de monteto, fronte al vasta panoramo de la Woëvre-ebeno, konkludis ĝoje tiun tagon. La forestintoj bedaŭru! Raportis Pol Denis

  • La profesoroj ridetis ….- De dekunu jaroj mi eklernis Esperanton. Se mi estus sciinta, mi estus dezirinta ekkoni tiun lingvon iom pli frue.. mi dirus: kiam mi estis pli juna, ĉar mi jam preterpasis la kvindekan. Pro tio mi ŝatas kapti la atenton de la gejunuloj pri tiu internacia komunikilo. Kie troviĝas la gejunuloj, se ne en la lernejoj, kolegioj, liceoj? Do, ĉar mi nestas sur la plej alta vilaĝo de Vogezoj, mi decidis kontakti la lernej–direktorojn de la apuda valo. Mi elektis kvar lernejojn – unu liceo, tri kolegioj - , skribis al ties estroj. Mi klarigis al ili letere, ke mi nur dezirus doni informojn pri Esperanto, por konatigi ĝin, ke ili pripensu la aferon, diskutu kun la profesoroj pri lingvoj. Mi atendus respondon post unu monato telefone. De la unua kolegio la respondo estis: «la profesoroj ridetis! Mi opinias, ke ne necesas…». (Ni notu, ke eĉ iaj profesoroj pri lingvoj estas ignorantaj !). Dua kontakto en liceo: «jes ja, ni preparas reklam-informon pri via alveno!». Venis kvar… el naŭcent gelernantoj…Poste, la saman tagon en alia kolegio, venis du klasoj kaj kvin plenkreskuloj. Sukceso ĉar entuziasmo! La kvaran kolegion mi ankoraŭ ne povis viziti kaŭze de ekzamen-periodo, sed komence de la nova lernojaro mi estos atendita. Intertempe ni partoprenis en la fin-lernjaro-festo de la vilaĝa lernejo kaj parolis al la geknaboj pri la internacia lingvo dum duonhoro (sufiĉis por ili!). Jen tiel mi ŝatas agadi en la movado: diskutadi, komuniki, informi, ĉar tiom malfacile estas varbadi ĉe la pli aĝaj personoj. Ĉu ni ne faru tion, kion ni ŝatas? Mi fantasmas… Se ĉiuj esperantistoj…Redaktis Roberto Kueny

  • Betschdorf - Esperanto helpe al Tĉernobyl-infanoj - La 14-an de junio okazis evento en la vilaĝo Betsĉorf: vizito de 35 infanoj el Tĉernobyl kun akompanantoj, inter ili Patro Sergei Proudo. La infanoj loĝis dum 2 tagoj ĉe enloĝantoj de Mackwiller kaj en la "ukrania hejmo" de tiu vilaĝo. Frue en la mateno la esperantistoj estis en granda efervesko, dum ili preparas la akcepton de la infanoj… Ili venos! Tablo pretiĝis por la unua kontakto, provizita per la famaj « bretzeloj» kaj aliaj salkeksoj: fruktosuko ne mankis… Tre baldaŭ ili alvenos! Antaŭ la alveno de la buso, surprizis nin la vizito de personoj el la ukrania asocio de Strasburgo! Dorothée estis komisiita piediri renkonte al la buso. Fiere ŝi revenis sidante kun la gastoj! La betsĉdorfaj geesperantistoj amikege salutis la ĵus alvenintojn. Kelkaj infanoj ekparolis Esperanton – Ili ja estas komencantoj – kaj tio varmigis la koron. Je la dekdua ni direktis nin al la apuda restoracio. La Betsĉdorfanoj bonvenigis la elforan grupon per kelkaj vortoj kaj Patro Sergei Proudo ankaŭ kelkvorte dankis. Je la 13-a alvenis la vilaĝestro, kiu mallonge parolis. Li substrekis tion, kion oni povas fari per Esperanto, ĉefe interkompreniĝi. Respondis al li Patro Sergei, dankante lin kaj invitante lin al la dimanĉa festeto organizota de la infanoj en Mackwiller. Ĉeestis ĵurnalisto, kiu intervjuis du geknabojn. Je la metita demando «kio impresis vin?… - Esperanto, pureco, manĝaĵo restoracio, pura aero!…» Poste ni vizitis potfarejon, kie la infanoj aŭskultis interese klarigojn pri la fabrikado de potaĵoj. Ni daŭrigis nian piediradon ĝis muzeo, kie ĉiu ricevis dokumentojn. Post tiu vizito tiam ankoraŭ ne pluvis! ek al la cikonia parko kie tri idoj naskiĝis! Rapide ni paŝis al la kirko. Klarigoj estis donitaj pri la freskoj de la 18-a jarcento. La horloĝo jam signis la 16-an kaj duonon, falis la unuaj gutoj… Odile kaj Dorothée prezentis skeĉon kaj donacis al la Patro kaj ties edzino tipajn lokajn vazojn je la nomo de la grupo. Rapidu, rapidu… al la dua tablo por la manĝeto, kiu atendas vin («kugelhopfoj», fragotortoj, konfitkukoj, ktp…). Tiu raporto ne estus kompleta, se ne estus menciita la granda subteno far SAT–Amikaro, kiu ebligis manĝon en restoracio. Koran dankon ankoraŭfoje. La muzeo donacis enirbiletojn por la vizito. Ni denove dankas ĉiujn nome de la infanoj kaj akompanantoj. Jam la 17a30! Estas tempo por adiaŭi sed nur por kelkaj tagoj, ĉar ni rendevuas por la dimanĉa infanfesteto en Mackwiller. Ĝis! Dimanĉe, telefono aktive funkcias! kiu veturos kun kiu ? Kiam la unua grupo atingis Mackwiller, la infanoj, kiel abeloj, flugis ĉiudirekten ekkriante "Esperanto ! Esperanto!“. La edzino de la vilaĝestro de Betschdorf veturigis grupeton por alporti donacetojn. Plezurege ni spektis folklorajn dancojn, ĝuaŭskultis belajn kantojn. La junaj aktoroj prezentis la «kvar sezonojn». La spektaklo estis rimarkinda je freŝeco. Je la nomo de la betsĉdorfa komunumo, ĉiu ricevis paketon, en kiu ili malkovris krajonojn, kajerojn, ktp, por la lernlaboro. Al la edzino de la vilaĝestro donacis Patro Sergei pentraĵon por la muzeo. Post tiu amika renkontiĝo, ni iomete malĝojis disiĝi de niaj amikoj, kiuj loĝas en fora lando… Sed ni ĉiuj gardos neforgeseblan memoron de tiuj du tagoj. Esperanto estas granda familio! Ĝis revido ĝis, ĝis baldaŭ! Dankon amikoj, por la plezuro, kiun vi donacis al ni ! Redaktis Odette Scheidel

  • diversaj raportoj - tutpaĝa raporto de Armand Hubert pri vojaĝo al Hungario kaj Rumanio.

- Raporto de François Xavier Gilbert pri partopreno en la 80-a universala kongreso en Tampere.

- Kvin lernantinoj de Odette Scheidel partoprenis staĝon en Grésillon.

- Duonpaĝa raporto de Jacqueline Lepeix pri la SAT kongreso en Marilor (Slovénie)

- Laŭ iniciato de Catherine Gallego, nun prezidantino de la turisma oficejo en Hettange-Grande, kuniĝis sub la titolo "unu tero, unu ĉielo, unu lingvo" ekspozicioj pri geogolio en Hettange kaj Aumetz, pri mezuro de la tempo, pri Esperanto, plus planetario, la 21-an kaj 24-an de junio, kun partopreno de s-ro Heriaun, esperantisto el Dijon, kiu konceptis sunhorloĝon kaj prelegis pri tiu temo.

- Dupaĝa raporto de .A. Metzeler pri vojaĝo en Estonio (sekvos du pliaj paĝoj en la numero 92).

- Take disvendas puzlojn profite al restado en Francio de kroataj infanoj.



  • Nekrologo – forpasis en Srasburgo Frederic Zipfel, kiu dum sia tuta vivo aktivis por instruado de esperanto, en vesperaj kaj perkorespondaj kursoj. Li estis jam prezidanto de la strasburga grupo. Lia sanstato jam de pluraj jaroj ne plu ebligis al li partoprenon en niaj kongresoj.


4-a trimestro 1995 – 92-a "La Informilo" (34 paĝoj)

  • La 39a praktika staĝo de esperanto okazis en Villers les Nancy la 18-19-ajn de novembro 95. Partoprenis ĝin pli ol 80 geesperantistoj. Aperis franclingva dupaĝa raporto frontpaĝe de tiu "La Informilo", kun foto de klaŭno Lari Danto. Kaj en Esperanto la ĉi-subaj kontribuoj.

  • Photo 83


Raporto de Armand Hubert. La 39-a praktika staĝo fare de Esperanto France-Est okazis do en la „Maison de l’Asnée“, Villers-les-Nancy. Villers! Ĉu bone trovebla? La trapaso de Nancio ofte problemiĝas, sed la skipo de Jean-Luc Thibias per sia alir-plano ne permesis perdiĝon. «Eĉ se vi perdiĝas…» la konsiloj antaŭdonis kromeltrovon. Maison de l’Asnée (nomo de rivero kiu malaperis nun ): longa kaj larĝa koridoro faciligis la retroviĝojn kaj aliron al la diversaj kunvenejoj. La libro-servo, funkciis en vasta ĉambro, la libro-vico estis grava kaj alloga. Komplezeme deĵoris tie s-ino Colnot. Je la 15-a okdekon da aliĝantoj bonvenigis Jean-Luc Thibias en la preleg-salono. Li klarigis la disvolviĝon de la kunveno. La laborkunsidoj komenciĝis. Gvidis la kurson por komencantoj. Edmond Ludwig per M11, por progresantoj, Roberto Kueny (kiu malgraŭ san-malhelpaĵo obstine “celebris”), por praktikantoj, Pol Denis per Asterikso. En la preleg-salono, Bruno Masala prezentis la esperantajn radio-elsendojn. Kaptata estis Radio-Varsovio per mallongaj ondoj dank’ al tute malgranda ricevilo. Li emfazis pri la graveco de la korespondado kun la diversaj radio-stacioj por ke esperantaj elsendoj daŭru. Tiam atendita gravulo, s-ro Pierre Janton, alvenis post deko da horoj en trajno. Li estas profesoro pri anglistiko ĉe la universitato Clermont-Ferrand. De 1969 ĝis 1993, li instruis Esperanton kadre de la universitato, komence al 15-20 gestudantoj.en1990 la nombro de kursanoj atingis 300-on. Nun du kolegoj liaj instruas la internacian lingvon, sed la kondiĉoj ne estas optimismaj.
Photo 84 Profesoro Pierre Janton -

Post tiu enkonduko s-ro Janton pritraktis la nombradon, ankaŭ lingvistika problemo. Kiel la homoj lernis kalkuli? Kiel ili elpensis la nombrojn? La prahomoj ne kapablis abstrakti, la nombroj ne ekzistis unuope kiel nuntempe. Dum jarcentoj la nombrado limiĝis je «tri»: unu = mi, du = vi (simileco inter «du» kaj la franca "tu", la germana"du", la angla "thou", …). La vorto "tri" devenas de «trans», i.e. la cetero post la duopo. Li pritraktis diversajn sistemojn. La 4-an, la 8-an, la 10-an, la 12--an, la 20-an (10 fingroj + 10 piedfingroj).

Nu la hinda lingvo kalkulas per alia nomo de 1 ĝis 100! Do eĉ la nombrado diversloke en la mondo estas kap-rompo, kiel la lingvoj. Konklude: lingvo-lernado estas lernejo de humileco. Esperanto prezentas sin kiel unu el la plej abstraktaj – do evoluintaj – lingvoj . Ĉiel per Esperanto «ni ellaboras tipon de interilato, kiu kondukas al civilizacio alia…!» Je la 19-a la manĝo-ĉambro kunvenigis ĉiujn . La vigla babilado pruvis la feliĉan ĉeesto-senton. Aliflanke la kuiristoj pruvis sian sperton. Je la 20-a kaj duono ni aplaŭdis Jack le Puil, kiu kuntrenis nin en sian neĉiutagajn sulkojn. Ardeco por la vivo, defendo de la libereco, postulo por plia justico: la kantisto kaj la gitaro elvokis sentemon kaj rideton.

Photo 85 Pol Denis klaŭnas



Dum paŭzo enpaŝis la salonon la klaŭno "Lari Danto" Li montris sian lertecon muzikante per diversaj iloj, sian sperton koncerne ŝnurojn (nevideblajn ankaŭ), nodojn kaj eĉ ŝnurdancon. Tiu spektaklo aparte plezurigis ĉiujn, ĉar neatendite donacis ĝin komitatano. Dimanĉe la diversaj grupoj diligente daŭrigis la studadon ĝis la tagmanĝo. Bongusta menuo, vino laŭ deziro. La varma etoso de tiu «kunlaboro» iĝis festa finpunkto de la rendevuo en Villers. Laŭ programo okazis vizito de Nancio por interesuloj posttagmeze. La komitato kunsidis por pritrakti asociajn aferojn.A. Hubert.

Raporto de Ginette Martin (88 Saulxures sur Moselotte) pri iu memorinda semajfino en Villers-les-Nancy ! (18/19 nov.95). Unue tre plaĉis al mi la mapeto, kiun mi ricevis de la organizanto, Jean-Luc Thibias. Ne eblis perdiĝi survoje, tiom preciza kaj detala ĝi estis (solvoj por ĉiuj al ven-direktoj!…). Do, sabate, mi eliris mian domon sub la unua vintra neĝo blankiginta la herbejojn kaj la tegmentojn, feliĉe ne la vojon… Veturado iris glate ĝis Nancio. Post la ricevo de mia dormĉambro-ŝlosilo, mi konatiĝis kun la Esperantaro, personoj, kiujn mi jam konis kaj kiuj memorigis al mi antaŭajn ŝatatajn renkontojn, ankaŭ personoj, kiujn mi neniam renkontis antaŭe, kiuj alportis entuziasmon pro eklerno kaj unuaj spertoj. Ni estis proksimume 75… Ĉe la kurso pri "Asteriks kaj Kleopatra " la animanto faris al ni vivantan kunmetigon de legado, diskuto, aprecoj pri la libro, humuraĵoj, ktp. En la komenco, niaj malfeliĉaj cerboj penis kaj klopodis por sekvi spritan ulon, kies ideoj saltis de branĉo al branĉo kiel simio sur arbo! Post rido pro iu ajn anekdoto, ni ne plu sciis, kiu devis roli Kleopatra aŭ la hundon Snufiks, la vico por legi estis ja laŭ la kaprico de la animanto!… Tamen, iom post iom, la ordo instaliĝis por esplori vice la rakonton. Estis plezure aŭskulti, legi, komenti, inventi, imagi… Ĉiuj povis kaj devis partopreni. Post la vespermanĝo, Ĵak le Puil ravis nin per kanzonoj akompanataj de lia gitaro. El lia repertuaro ni frandis kelkajn novajn. Mi komprenis preskaŭ la tuton sen teksto antaŭ la okuloj. Subite klaŭno aperis: «Do you speak english»… Sprechen Sie Deutsch?»... Ne ! ne!...“ respondis ni. «Nu! vi parolas Esperanton!! Kael tion vi ne diris tuj?…». Ĉiuj – preskaŭ rekonis nian simpatian amikon Pol Denis, kiu marŝis sur fadeno, turnigis telerojn sur bastoneto, muzikludis per gigantaj aŭ etetaj instrumentoj kaj kantigis la tutan ĉeestantaron! ĉiuj ridis kaj admiris lian talenton. Denove Ĵak le Puil kantis varmkore kiel kutime… Kiam mi eniris la dormĉambron, nebezonata estis luli por ekdormi! Dimanĉe daŭris la samaj kursoj kun la sama bona etoso. Pri la prelego de Pierre Janton mi ne povas raporti, ĉar mi ne elektis la «4-an gradon»…Tamen unu el liaj aŭskultantoj asertis, ke li estis tute klara, facile komprenebla kaj interesega. Pri la gastoj kun kiuj mi manĝis, preskaŭ neniu «krokodilis», kaj ni bone ridis kune. Mi bonŝancis, ĉar la plej junaj sidis ĉe mia tablo. Pri la ekskurso al la urba akvario, mi ankaŭ ne povas rakonti, ĉar mi ne partoprenis… Nigraj nuboj amasiĝis en la ĉielo, kaj mi preferis reveni hejmen antaŭ la noktiĝo, kun provizo da libroj kaj kasedoj… La libro-servo ja funkciis akurate, zorgata de la ĉiam afabla sinjorino Colnot. Kontenta fine revenis mi el mia staĝo… Eble mi estis elektita hazarde la plej interesan kurson? … La plej interesajn tablogastojn? … Eble mi revis sur magia nubo?… Mi tamen diru, ŝajnas al mi, ke profiton alportis la staĝo al ĉiuj, ne nur al mi. Ŝajne la lamentoj, genu-suferantoj, eks-operaciitoj… malpli lamis, malpli genu-suferis kaj operacion malpli postsentis je la fino de tiu staĝo! Se kelkuloj ne tute ŝatis ĝin, disdoniĝis slipo por skribi, kion ni opiniis, ĉu pri la organizado de la evento, ĉu pri niaj deziroj por la estontaj aranĝoj. Mi taksis tiun ideon tre bona, ĝi devas elirigi grandan provizon de projektoj por la venontaj renkontoj. Kelkaj personoj, kutime ĉeestantaj, ne estis ĉi-tie. Se pro persona afero ne gravas… Se pro malsano, mi bedaŭras, ke ili ne kuraĝis – aŭ ne povis! veni. Eble ili revenintus hejmen pli bonsanaj! Al ili mi deziras pli bonan sanon, al ĉiuj organizintoj mi sendas mian dankon pardonu, se mi forgesas kelkajn kaj.. mi esperas la saman ĝojan etoson por la printempa staĝo!

  • NancyKursoj - La vera unua laborkunveno okazis la 20-an de septembro. Ni decidis rekomenci la kursojn laŭ la lastjara ritmo: 1/ dua grado – 2/ tria grado – 3/ dua grado – 4/ konversacio. Iam ni studos krome kantojn. 13 personoj aliĝis al la 2a grado, 8 al la 3a. Tio ne signifas, ke ĉiuj ĉeestos ĉiun kurson. Ĉeestas kutime inter 4 kaj 7 personoj por la 3a grado ("Paŝoj : al plena posedo") kaj de 8 ĝis 11 por la 2a grado ("Gerda malaperis"). Kelkaj venas al ambaŭ gradoj. La 2a grado per “Metodo 12” ne funkcias. Krome la regiona 3a grado, unufoje monate lunde, povis rekomenciĝi. Aliĝis 9 personoj, venis 7 ĝis 9. Per «Faktoj kaj fantazioj», «Metodo 15» kaj kantoj. La kursoj okazis la 16-an de oktobro, la 13-an de novembro kaj la 11-an de decembro. La «Zamenhof-vespero» okazos la 14-an de decembro ek de la 19-a horo. Ni ne forgesu la kurson por komencantoj.Ĝi rekomenciĝis la 11-an de oktobro kun 4 novaj kaj 2 relernantaj gelernantoj. Mi esperis pri pliaj aliĝoj, sed post interkonsento telefona kun kelkaj personoj,ili ne montris sin…- Sabataj staĝetoj: ek de septembro mi provis funkciigi ilin! ĉiumonate 1 ĝis 3 personoj interesiĝas, sed mi petas ilin atendi, ĉar tio ne sufiĉas por serio de 6 aŭ 7 staĝoj okazantaj dum tuta sabato. Nun, novembre, mi provis rekontakti telefone tiujn, kies telefonnumeron mi povis trovi (ne ĉiuj aperas en "Minitelo"). Nu, preskaŭ ĉiuj ne plu interesiĝas. Ili volis tuj, sed nun ne plu… Ŝajne sensolva problemo. - Perkoresponda kurso Ĝis la fino de novembro 7 gelernantoj aliĝis. 48 komunikoj estis dissenditaj al regionaj gazetoj. Ni povis konstati la aperon de nur 8. La informpetoj, preskaŭ ĉiuj telefonaj, malmultas… En Nancy mem 14 komunikoj aperis en lokaj gazetoj, sed venis malmultaj informpetoj. Esperanto-ekzamenoj en Nancy - Ili verŝajne okazos. Sed la kapablaj ekzamenotoj ne sentas sin pretaj.. Do eble pli poste.. Printempe ? Se vi interesiĝas, skribu al «Esperanto», MJC , 27 rue de la Républiique, 54000 Nancy, por peti prov-tekstojn pri la unua aŭ la dua grado La «Pasporta servo» 1995 finfine aperis! Se la venonta eldono tiel longe prokrastiĝos kiel la nuna, ĝi validos almenaŭ 2 jarojn. Do, se vi deziras gastigadon principe senpagan ĉe esperantistoj, mendu la broŝuron , kiu entenas 810 adresojn en 70 landoj al: Jorgos, esperanto F-09120 St Felix de Rieutort. Prospektoj pri Esperanto - Dank’ al Jean Luc Thibias, la Poŝto en Nancy konsentis presi denove 5000 prospektojn pri Esperanto. La modelon ni dankas al Pol Denis. Unue la respondeculo de la ofico ne ŝajnis entuziasma, sed la interveno de poŝtisto estis decidiga! Raportis Jean Paul Colnot.
  • Colmar - Novaĵoj de Take-La Domo: esperanto vino ankaŭ por ne esperantista publiko! Ekde oktobro 1995 la elzaca vinkulturisto kaj enologo Philippe Gocker surmerkatigas 10 000 botelojn de la prestiĝa vino Cremant d’Alsace laŭ ĉampanmetodo kun esperanto etikedo desegnita de Jean Pierre Cancel. Tio signifias ke ĉiuj klientoj, kiuj aĉetos tiun vinon, legos tiun etikedon. Philippe Gocker estas konsilita de Take–La Domo, kies agado al la ne esperantista publiko tiel konfirmiĝas kaj pli intensiĝas. Esperantista produktisto de mielo, mielproduktoj kaj pomsuko surmerkatigas siajn varojn kun trilingvaj etikedoj (franca, germana kaj Esperanto) Dominique Ganter proponas siajn produkton sur granda foirejo en Colmar. Esperantlingva eldonejo kreita en Elzaco! Kreiĝis en Elzaco la eldonejo Pirolo, kiu laboros laŭ la principoj de Take-La Domo: estis je la dispono de la esperanto-movado per vendado de artaj bildkartoj (desegnoj reproduktataj sur kartoj laŭ malnova gravurarto de la 16-a jarcento), personigitaj originalaj kalendaroj, ktp. Grandos la reklama efiko pro vendado pli grandkvanta al ne-esperantista klientaro kun surskriboj du-aŭ trilingvaj ,kompreneble ĉiufoje kun Esperanto. Jam survojas novaj belegaj plumdesegnitaj bildkartoj. Take–La Domo en la regiona libro-foiro de Colmar (Elzaco) Kiel promocianto de esperanto-literaturo kaj aliaj esperanto produktoj Take-La Domo partoprenas fine de novembro en la regiona libro-foiro de Colmar (Elzaco) en la kategorio «dulingvismo» kun bildkartoj, lerno-libroj, faklibretoj puzloj ktp. Samtempe ĝi reklamos por la ĵus aperinta libro de Centassi/Masson pri Zamenhof. "L’homme qui a défié Babel." Tiu libro eldonita de ne esperantista tutnacia franca eldonejo Ramsay estos vendata dum la foiro de kunlaboranta grava libro vendejo.

Mulhouse – Roberto Kueny translokiĝis. En julio 1994, nia amiko Roberto translokiĝis al montara vilaĝo en la valo de Thann. Tie, ĉe la flanko de la monto, en vilaĝo Geiŝouse, li konstruigis novan lignodomon… Por la 17-a de junio 1995 li invitis la grupon de Mulhouse-Esperanto por viziti lian novan hejmon kaj kune festi la eventon. Tiun tagon, ni ĉiuj rendevuis ĉe la komenco de la vilaĝo. Poste ni kune veturis sur pluraj serpentumaj vojoj kaj finfine atingis la finon de la vilaĝo. Tie, ĉarme staras la lignodomo de Roberto!. Sur la apuda tereno ankoraŭ paŝtiĝas bovinoj. El la balkono vidiĝas mirinda pejzaĝo al la kulminoj kaj valo de Vogezoj. Ĝuste pro tio li elektis tiun lokon. Interne ne troviĝas modernaj mebloj, sed male malnovaj lignaj mebloj, pacience selektitaj ĉe brokantistoj, ĉe konatoj, por krei ian rustikan stilon tute kongruan en tiu montara domo. Dum ni trinkas aperitivon, jam rostiĝas sur ekstera rostfajro, diversaj viandpecoj. Interne, ni sidiĝas ĉe fortika ligna tablo. Bongustaj manĝaĵoj kaj fake elektitaj vinoj estas proponataj al la gastoj. Agrabla kaj simpatia iĝas la etoso. Refoje sonas la kanto «La nova ligno-dom'» speciale adaptita al la domo de Roberto. Ĝin lerte akompanas akordione Edmond Ludwig. Kune ni tostas je la sukcesoj de nia gastiganto. Ni ĉiuj admiras lin, pro multaj mem faritaj laboroj, en kaj ekster la domo kaj pro la interna stilo, kiu aparte reliefigas lian gastamecon. Ni kompatas lin, eksciante, ke por atingi sian laboron, li bezonas pli ol 2 horojn ĉiu matene! Tamen li konfesas al ni, ke ĝuste dum tiu tempo, li sukcesas legi Esperanto–literaturaĵojn. Ni kore dankas nian amikon Roberto kaj deziras al li agrablan loĝadon en tiu nova domo ĉe la flanko de vogeza valo, petante lin ne forgesi la gesamideanojn sur la ebenaĵo… Redaktis A. Grossmann, je la nomo de Mulhouse-Esperanto.
1-a trimestro 1996 – 93-a "La Informilo" – 36 paĝoj)

  • frontpaĝo dediĉita, kun foto, al la eldonejo Pirolo, pri kiu oni raportis en "La Informilo" 92.
1   ...   47   48   49   50   51   52   53   54   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Thibias
  • Moureaux
  • Vivier
  • Henry
  • Denis
  • Scheidel diversaj raportoj - tutpaĝa raporto de Armand Hubert
  • Lepeix
  • Ludwig
  • Hubert . Raporto de Ginette Martin
  • Grossmann

  • Elŝuti 2.03 Mb.