Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo49/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   45   46   47   48   49   50   51   52   ...   55

Kasisto André Grossmann Baldersheim / 68


Sekretario Armand Hubert Sarreguemines / 57

Libro-servo Roger Degrelle Piennes / 54

“La Informilo” Pol Denis Bar-le-Duc / 55

Staĝoj Odette Scheidel Betsĉorf / 67

Libro-servo Jean-luc Thibias Vandoeuvre / 54

Komitatanoj Catherine Gallego Hettange Grande / 67



Robert Kueny Bantzenheim / 68

Catherine Roux Vandoeuvre /54

Protokolis A. Hubert

  • Diversaj raportoj – Bruno Henry daŭrigas sian raporton pri vojaĝo en Rusio. Jacqueline Lepeix pri interreligia seminario(A.s.i.s.t.i.) en Tabor en Ĉeĥio.


  • Dum la «printempa» sarlanda kunveno, la Kardinal-Wendel-Haus en Homburgo iĝis la kutima zumanta esperantistujo! Sabatvespere, post studemaj horoj, oni paŝis al la plej solenaj momentoj de la renkontiĝo. Ja ne estis festeno en la restoraci-salono, sed ĉe la tabloj oni sin gaje aktivis per manĝiloj kaj babileme per rakontoj. La rondiro de l’okuloj ĝoje vicnombris la diverslandajn «kunfrandantojn»…Ĉu fritita femuraĵo de kokidaĵo rememorigis al Afrikano la kutiman frandaĵon en Kinŝasa? Certe la uzado de nepra tomato-kaĉo sur fritterpomoj perfidis Nordamerikanon. Ĉinino aprobis la ĉeeston de varma teo, kies roza koloro memorigis al najbara Franco, ke hejme ekzistas samkolora alkoholaĵo (ve, ne ĉemane!). Tial, ĉirkaŭ la tablo, el kvar-kontinent–devenantoj atestis la plej diverslingvajn kutimojn, dum ili samtempe fortikigis unulingvajn celtrafojn. Post la gaje brua tablo-konversacio, la svarmo forlasis la manĝocambron. Iuj paŝis al la vidalvida pordo de la preĝejeto, aliaj al la parko, kie pacigaj birdokantoj invitis al simile malstreĉaj parol-elŝanĝoj. Dume en la preĝejeto sin aŭdis aliaj kantoj, sin esprimis plua transnacia volo de interkompreniĝo. La pastro komentis la jeson al la frateco-sento, al la helpo-konsento… Je la oka, rekunsvarmiĝo en la festo–salono! Sinjorino Eruda, ĉin-feste vestita, prezentis sialandajn kanzonojn : malnovaj popolaj kanzonoj famigas la amon, novaj prefere laŭdas la patrolandon. Ŝiaj gajeco kaj komunikemo tuj kaptis la ĉeestantojn. Ĉina estas por ni stranga, vokalplena lingvo, kiun oni plej gustumas kantata. Fremdaj melodioj kaj ekzotikaj metaforoj mirigis la okcidentajn orelojn. Sinjorino Eruda esperantigis la tekstojn: estis alia surprizo kaj plezuro, ĉar kvankam el forega lando, la juna virino perfekte regas la «bonan lingvon», funde kaj prononce. Mi ĉeestis la triagradan kurson. Inter aliaj temoj sinjoro Borsboom enfazis pri la kvalitoj de tri verkistoj: Stella Enĝolm, Svedo, spertulo pri intima naturkunvivo; Grigorov, pseŭdonime Marin Ljubin, Bulgaro, popolapuda verkisto je la tempo, kiam komunismo sonoris kiel justeco; Ivan G. Ŝirjaev, Ruso; ĉar li verkis antaŭ la rusa revolucio, liaj samlandanoj lin forgesis dum 70 jaroj; (oni enkeligis liajn manuskriptojn en la viena Muzeo!): lia arkaika lingvaĵo atestas la fruan periodon de Esperanto. .... Protokolis Armand Hubert (F-57200 Sarreguemines)

Naturmodesta vole silentas nia samideano pri sia «aktiva» sido ĉe la harmoniumo dum la vespera diservo. Ni cetere menciu la neatenditajn - senpagajn – konsultojn de dro Zhou (Ĉinio), kiujn profitis kelkaj staĝanoj ne perfekte sanstataj. La du riĉe dotitajn libroservojn… kaj la kutiman akuratan sindonenon de la «ĉef aranĝanto» Josef Dörr, kies bonvenigan rideton ni ĝuis dum ĉiu ero de tiu tradicia sarlanda kultur semajnfino. Skribis P. Denis
3-a trimestro 1994 – 87-a "La Informilo" (36 paĝoj).

  • Bar le Duc – Frontpaĝe, franclingva artikolo ilustrita pri la gvidlibro 4-lingva pri praktika konversacio de la ĉiutaga vivo. Ĝi entenas frazojn el la franca, germana, angla, nederlanda, kaj esperanta. Ĝi estas eldonita de la departementa komerco-ĉambro de Meuse, laŭ iniciato de ĝia direktoro, s-ro F.X. Gilbert.

  • 79-a universala kongreso en Seŭlo (Koreio) kun 1800 kongresanoj el 66 landoj.
  • Angulo de la prezidanto E. Ludwig – Estimataj, ĉu vi memoras la temon de la lasta angulo de la prezidanto? Mi resumas ĝin per la entenata ĉefa ideo: se homoj firme kredas je la ĝusto kaj justo de ideo, ili iam kapablos venkigi tiun ideon. Dum mia nun baldaŭ 20-jara esperantisteco mi bedaŭrinde renkontis tro da samideanoj, kiuj certe dum kunvenoj ĝuis la partoprenon, sed kiuj, ekstere inter la "palvizaĝuloj", fidis nek je si mem nek je la lingvo. De iom da tempo ŝajnas al mi, ke ŝanĝiĝas la sintenoj, kaj ĉe la samideanoj kaj ĉe la palvizaĝuloj: Esperanto iĝis seriozaĵo kaj alprenas ĝenan sintenon, tiuj kiuj nenion kapablas diri pri Esperanto. (Petu, ke la oponantoj parolu pri Esperanto almenaŭ dum 2 minutoj: ne timu, vi gajnos je tiu ludo!) Ĉefe gejunuloj afiŝas malfanatike sian esperantistecon, kaj por mi estas ĉiam granda plezuro, malkovri kiel kunlaboranto de Take-Esperanto en kariertabeloj de junaj studentoj Esperanton en ofte impona listo de fremdaj lingvoj. Eĉ la televidaj kanaloj ekinteresiĝas – Homoj ! ek antaŭen !
  • Nancyperkoresponda kurso. La lernjaro finiĝis kun 71 komunikoj dissenditaj al la regiona gazetaro (almenaŭ 21 aperis). 67 personoj petis informojn, 26 aliĝis al la kurso.2 gelernantoj finlernis M11. Por la nova lernjaro ,jam 3 gelernantoj aliĝis ĝis la 5-a de septembro. Do bona komenco! La kotizo denove plialtiĝis: ĝi estas nun 285F, kun libro, labordokumentoj kaj kasedo (aŭ 230F sen kasedo). Principe kunlaboras 15 personoj kiel lastjare. - Vesperaj kursoj. La kutimaj kursoj funkciis ĝis la fino de junio. Kunveno por la rekomenciĝo de la lernjaro okazos en MJC Philippe Desforges la merkredon 28-an de septembro 1994. La kurso por komencantoj ekfunkcios la merkredon 12-an de oktobro je la 19-a. (Kredeble okazos la kutimaj 2a- kaj 3a-gradaj kursoj ĵaŭde).- Cirkuleroj: 160 circuleroj estis dissenditaj la 5-an de septembro al ĉiuj gelernantoj (vesperaj, perkorespondaj kaj staĝaj de la 3 lastaj jaroj )plus al informpetintoj de la lasta lernjaro, kiuj ne aliĝis. – 3a-grada regiona lunda posttagmeza kurso. Ĝi plufunkciis ĝis junio. Ĝi povos refunkcii ekde la 17-a de oktobro se almenaŭ 10 personoj ĝis tiam anoncos sian partoprenon. Kelkaj deziris uzi de nun metodon “M15”. Ĉiuj interesatoj ricevis la supre menciitan cirkuleron. Mi memorigas, ke lastjare aliĝis kaj ĝenerale partoprenis 14 personoj el 4 departementoj. Se vi ne venis lastjare kaj dezirus ĉi-jare partopreni 3-an gradon en Nancy unufoje monate, lunde de la 14-a ĝis la 17-a anoncu vin.- Staĝoj. La staĝo planita en Villers les Nancy fine de julio ne povis okazi: aliĝis de pluraj monatoj nur 4 personoj al ĉiu grado, sed 2 el 4 jam ne plu povis veni en julio…- Sabataj staĝoj. Krom la lunda 3-a grado, ni proponas al interesatoj sabatajn staĝojn (unu sabaton monate, de la 10-a ĝis la 17-a kun paŭzoj). Ni povas proponi, aŭ staĝojn por komencantoj, aŭ 2a-gradajn. Interesatoj anoncu sin kiel eble plej frue. Nur unu kategorio de staĝoj povos funkcii (la kategorio, kiu kolektos unue almenaŭ 12 aliĝintojn). Atentu ĉu por la 3-a grado, la 17-an de oktobro, ĉu por la sabata staĝo la 15-an de oktobro, neniu venu sen antaŭa aliĝo (almenaŭ 1 semajnon antaŭe) kaj ricevo de konfirmo. Esperanto-ekzameno por la diplomo de “Atesto pri lernado” okazis en Nancy la 13-an de junio. Sukcesis la ekzamenon: s-ro Pascal Grandemange (Nancy), s-ro Armand Hubert kaj s-ino Denise Hubert (Sarreguemines). ankaŭ s-ino Michèle Nardi (Jarny) Krome, Elise Nardi, filino de s-ino Nardi eklernis Esperanton en la kultur–domo de Gresillon kaj tie, tuj poste sukcesis la ekzamenon. - Mispropagando por Esperanto: Samideano el Hungario organizis vojaĝon al Francio por trideko da Hungaroj inter kiuj multaj gejunuloj. Li skribis printempe por informiĝi pri eblecoj de gastigado malmultekoste. En Nancy ekzistas kampadejo, sed ŝajne la tarifo estis alta por ili. Nia samideano Roland Genot, kiu loĝas en Ĉampenoux, vilaĝo je 14 kilometroj oriente de Nancy, sukcesis konvinki sian vilaĝestron cele gastigadon sur sporta tereno, la vendredon 4-an de aŭgusto. La hungaroj respondis, ke principe ili alvenos je la 18-a horo sed eble malfruos ĝis 2 horoj. La urbestro de Ĉampenoux organizis akcepton kun «honorvino»; atendis dekduo da esperantistoj, reprezentanto de la urbestraro… kaj ĵurnalisto. 18-a horo 19-a… 20-a… kiam ni estis pretaj reveni hejmen, la Hungaroj telefonis: "de pluraj horoj ili estis perdintaj knabon en Parizo kaj ĝis tiam ne sukcesis retrovi lin. Sekve ili ne povos alveni vespere en Nancy". Sabate la sportejo ne estis libera. Do ni ne povis akcepti ilin. Sed ĉiuj grumblis, ke sciante de pluraj horoj pri la neebleco alveni vespere akurate, la «gastoj» atendis tiel longe antaŭ ol averti nin. Mi-mem skribis pardonpetan leteron al la urbestro. - Kaj ĉu bona propagando? Kvar geesperantistoj el Nancy partoprenis grupan aŭtobusan vojaĝon al Prago, de la 9-a ĝis la 13-a de septembro. La programo (ne esperantista!) estis ege interesa, sed ankaŭ ege ŝarĝita kaj laciga. Ni ne sukcesis renkonti samideanojn en la urbo. Kompense oni multe parolis pri Esperanto en la aŭtobuso, kaj ŝajne duono de la partoprenintoj nun interesiĝas pri la lingvo. Okazos prelego en Laxou oktobre Eble nova kurso? Skribis Jean Paul Colnot

  • Mulhouse - Dum la lerno-jaro 1993/1994 nia Esperanto-grupo ne sukcesis funkciigi novan kurson por komencantoj, malgraŭ nia partopreno en januaro ĉe forumo de asocioj. Tamen regule okazis niaj monataj kunvenoj la unuan mardon de ĉiu monato. La 17-an de junio okazis en Mittelwihr nia komuna kaj antaŭ-feria manĝo kune kun anoj de Take. Unue ni gustumis pli ol 10 vin-specojn en la kelo de s-ro Gocker, la fama vinkulturisto de alzacaj vinoj kun Esperanto–etikedoj. En ĉeesto de ĵurnalistoj s-ro Cancel klarigis la strategion de Take rilate al Esperanto, al komerco, kiel uzi la potencialon de Esperantistoj, kiuj ofte pro profesia okupiteco ne havas tempon partopreni movadajn aranĝojn. Dimanĉon la 19-an de junio niaj bazelaj geamikoj organizis novan «VET»-on. Ĉi-foje temis pri trilanda pikniko en la bazela regiono. Je la 10-a matene ni rendevuis ĉe la badena stacidomo, kie ni renkontiĝis kun samideanoj el Frajburgo, el Bazelo, el Wil, ktp. Post iom da veturado, ni agrable migris en milda natura pejzaĝo.. Ĉe la supro jam pretis en krad-rostilo oportuna fajro. Sufiĉis surmeti la kunportitajn kolbasojn, viandojn kaj legomojn kaj pacienci. Baldaŭ agrabla kaj apetitiga odoro allogis manĝemulojn. Ni piknikis en amika kaj internacia etoso, aŭdiĝis jam pluraj feriaj planoj, partopreno al la universala kongreso, ktp. Ni revenis al stacidomo per aŭtoj por ke trajnemuloj ne maltrafu sian reventrajnon. Tiel tiu renkontiĝo finiĝis iom tro frue en la posttagmezo; estis nur la 16-a horo. Ni adiaŭis kaj ĝisis al septembro. Venis la feriaj periodoj julio kaj aŭgusto. Iuj forvojaĝis, eĉ esperantumis. Sed pasis la tempo kaj septembro estas jam ĉi-tie. Necesas jam pensi pri agado, kunvenoj, propagando, kvankam ankoraŭ ŝvebas pensoj kaj sopiroj pri ĵusaj ferioj. Kiel transiro inter tiuj du malsamaj periodoj nia unua rendevuo estis festmanĝo en restoracio «Paradizo» okaze de 80-jariĝo de nia samideanino s-ino Damotte. Bedaŭrinde ne ĉiuj povis ĉeesti pro ŝajne pli «gravaj» eventoj. Ni tamen agrable kunfestis 12-ope kaj kuntostis per ĉampano. Fine de junio nia amiko Roberto Kueny translokiĝis al sia nova montara domo, iom pli malproksime de Mulhouse. Sur alia paĝo de tiu bulteno vi trovos la specifan kanton «La nova lignodom'», kiu iel klarigas lian translokiĝemon. Malgraŭ lia malproksimiĝo ni esperas retrovi lin dum niaj kunvenoj kiel fidela membro kaj kompetenta kasisto. En la kultur-domo «Espace 110» jam estas planita nia Esperanto-kurso. Ĉu ni sukcesos ekhavi sufiĉe da komencantoj por startigi ĝin? Tia-cele ni planas dissendi specialan franc-lingvan numeron de MEI (Mulhouse-Esperanto Informas) al kolektitaj kaj enkomputorigitaj adresoj en la regiono de Mulhouse. Pri estontaj rezultoj ni nenion povas prognozi. Espereble vi povos iam legi, ke ili estis pozitivaj. Raportis A. Grossmann

  • Colmar - Ĝenerala asembleo de Take-Esperanto - Pro nur unujara aktivado de Take-Esperanto kaj la plej diverslanda membraro de la asocio, la estraro decidis organizi tutsimplan ĝeneralan asembleon en la sidejo de la asocio, en Wintzenheim. Bona surprizo estis la nombro de la rajtigiloj (kvarono de la membraro)., kio montras la intereson de la membroj por la asocio. Novaj homoj eniris la estraron kaj la komitaton: Francesco Bellebono (Italio), Pierre Grollemund (Francio) kaj André Grossmann (Francio). La Colmara skipo cetere ege ĝojis, akcepti delegitaron el Bergamo (Italio), ankaŭ pro la partopreno de .s-ro Andreo Ubbiali, kiu substrekis la laboron de la Radikala Partio cele al oficialigo de Esperanto. Aliloke vi legos pri la instigo de Take, krei filiojn en diversaj landoj. Krom tio pludaŭros la laboro cele al kreskigo de la abonantaro de "La Domo", la serĉo de novaj produktoj kaj la laboro de la terminologia sekcio. La tuta skipo rifuzis fanfaroni pri projektoj, ĉiuj preferas ke vi legu pri faritaĵoj en "La Domo" kaj en aliaj esperanto-revuoj. Unu mesaĝon ni tamen deziras direkti al la esperantistaro: ili vendu esperanton kiel luksan produkton de la 21-a jarcento! La kunveno finiĝis per spektado de 2 televidaj elsendoj (regiona kaj tutnacia), en kiuj partoprenis Take, per aperitivo (Esperanto-vino) kaj komuna manĝo en restoracio de Wintzenheim.

  • Betschdorf – festo de la asocioj: antaŭ staĝo de orient franca federacio en Haguenau (la 22-an kaj 23-an de oktobro 1994). Ankaŭ por Esperanto staris tre favore lokita budo, en kiu entuziasme deĵoris sinjorino Odette Scheidel, la nelacigebla agantino de norda Elzaco. Pere de ludo kaj loterio por la infanoj, ŝi sukcesis allogi la gepatrojn, al kiuj estis disdonitaj informoj pri Esperanto kaj pri la baldaŭa staĝo en la apuda urbo Haguenau.

  • Strasbourg - Esperanto ĉeestis la datreven-feston de ACAT en Strasburgo (29/8-4/9). Okaze de la dudekjariĝo de ACAT (Action des Ĉrétiens pour l’Abolition de la Torture) mi ekspoziciis dekdu pentraĵojn en Strasburgo. Temis pri la Homrajtoj – sep kadraĵoj – kaj teksto de Isajo – kvin kadraĵoj. La ekspozicio intencis konigi al la publiko kelkajn gravajn artikolojn de la Universala Deklaracio de la Homrajtoj. Tiu internacia teksto estas verkita de okcidenta civilizacio (kiu estigis ankaŭ la «A-bombon» kaj aliajn detruilojn!…). Ĉar nia mond-koncepto fontas el la Biblio, estis interese kunprezenti la Homrajtojn kun grava biblio-teksto. Okazis la ekspozicio en la preĝejo sankta Paŭlo samtempe kiel pluraj kunvenoj kaj tiatemaj prelegoj en la Eùropa Parlamento, inter la 29-a de aŭgusto kaj la 4-a de septembro. Esperanto- surskribaĵe sur ĉiu pentraĵo- apogis la universalecon de la Deklaracio. Multaj el diverslandaj kongresanoj tiamaniere trovis nian lingvon kun la universalaj devigoj. Armand Hubert -57 Sarreguemines

  • Mittelwhir – Take-Esperanto estas elektita de Sat Amikaro por la organizado de sia 50-a jubilea kongreso en la kunvenejo de Mittelwihr (Elzaco) dum Pasko 1995. Jam kunvenis la estraroj de la du asocioj komence de aŭgusto por unuaj kontaktoj. Finiĝis la komunaj laboroj en vinkelo de la enologo kaj vinkulturisto Philippe Gocker, kiu surmerkatigis tri esperanlingve etikeditajn vinojn helpe de Take . Jam estas antaŭvidita surmerkatigo de ĉampanigita Crémant d'Alsace kaj novaj alitipaj esperantigitaj produktoj.

  • Raporto de s-ro Henry (Thionville) pri vojaĝo en Rusio. Alia raporto de Catherine Gallego pri partopreno en la sat-kongreso en Prago kaj Strazinice.

  • Tra vogeza migrado - Ni multe parolis – aliloke en la bulteno – pri diversaj kursoj… Nun ni parolu pri eks… kurso (!). Ĝi okazis la dimanĉon 3-an de julio.

  • Photo 80-

La rendevuo estis en Turckheim apud Colmar, je la 11-a horo. Tie ni retroviĝis 13-ope, el Mulhouse, Strasbourg, Colmar, Nancy kaj Freiburg. Ni intencis viziti laŭvice la diversajn belajn urbetojn laŭlonge de la «vin-vojo», kaj vespere aĉeti Esperanto–vinon en Mittelwihr. Ni unue vizitis Turkheim sed la vetero estis varmega… Ni decidis prefere veturi al malpli varmega loko. Unue ni veturis al la «vojo de la supraĵoj» («route des Crêtes»), kie ni povis pikniki en ombro. Poste ni piede malsupreniris (en ombro de abioj) al la «Verda Lago». Sed la promenado estis pli longa ol supozite, kaj ni revenis al la aŭtomobiloj tro malfrue por iri al Mittelwihr. … Eble vi diros, ke okazis tiel, ĉar ni estis 13. Tamen mi opinias, ke oni ne estu superstiĉa: tio povas alporti nur malbonon!…J.P. Colnot.
4-a trimestro 1994 – 88-a "La Informilo" (44 paĝoj)

  • Angulo de la prezidanto Edmond Ludwig - Karaj gefederacianoj, de kelkaj monatoj la federacio posedas kaj magnetoskopon, kaj televidilon por spektigado de vidkasedoj pri Esperanto kaj en Esperanto. Eblas diri, ke la elsendo de Canal + pri Esperanto estis la plej sukcesa ĝis nun, ĉar ĉiuj ĉefe junaj partoprenintoj tute nature parolis pri la lingvo, ili tutsimple rakontis sian esperanto-vivon! Nune la estraro de la federacio pristudas la eblecon produktigi prezento-kasedon pere de profesiaj filmistoj, kio ne estos malkosta afero, sed kio ŝajnas pli kaj pli necesa. Ankaŭ la radiaj ondoj ĝuas novan junecon dank’al satelitaj elsendoj kiuj nun ebligas perfektan kaptadon de la Esperanto-elsendoj de jenaj stacioj: Zagrebo, Vatikano kaj Varsovio. Kunlabore kun Take-Esperanto ni nun studas la eblecon informi la esperantistojn kiel eble plej taŭge pri la teknika aspekto kaj la kostoj de diversaj aparatoj. Jam vi povas havi informojn de sinjoro Masala de la Metz-a Esperanto-klubo aŭ vi skribu al pola radio, kiu jam informis la aŭskultantojn en antaŭaj inform-bultenoj. Sciu ankaŭ ke la perkoresponda kurso de nia federacio intencas kunlabori pli streĉe kun germanaj esperantistoj, proponante baldaŭ al la gelernantoj post finlernado de Metodo 12, daŭrigon per perfektiga kurso korektota de germanaj korektantoj. La gelernantoj tuj uzu la lingvon internacie! Al homoj kiuj deziras plulerni pli altnivele, ni verŝajne baldaŭ proponos la semestrajn kursojn de la Budapeŝta universitato Eotvos kie ili povos akiri eĉ «magister»-diplomon pri Esperanto. Mi aldonu, ke dum rapida komitatkunveno en Homburg (Sarlando) pridiskutitis renovigo de la statutoj de la federacio okaze de la nomŝanĝo al Esperanto France-Est, kiun ni oficialigos okaze de nia venonta ĝenerala asembleo. Ĝi plej verŝajne okazos dum marto en Nancy. Ni informos vin . Vi ja tutcerte partoprenos. Ĉu ne?

Artikolo de la gazeto "l'Alsace" informas ke reprezentantoj de Take-Esperanto, de Colmar kaj Mulhouse, partoprenis semajnfinan renkontiĝon en Sarlando, kie pli ol 100 geesperantofonoj renkontiĝis kaj partoprenis en intervjuoj de pola radio internacia, unu el la plej aŭskultataj radio-stacioj en la mondo, kiu elsendas de iom da tempo per satelito, certigante al siaj Esperanto-programoj optimalan aŭskulteblecon. Take prezentis diversajn aspektojn de sia laboro, kaj Philippe Gocker, el Mittelwhir, donacis kesteton el siaj alzacaj vinoj al la ĉefredaktoro de la Esperanto-elsendoj de la pola radio.

  • Nancy. - vesperaj kursoj: la kurso por komencantoj rekomenciĝis kiel planite la merkredon 12-an de oktobro. Ĝi funkcias ĝis nun sen-interrompe ĉiumerkrede, de la 19-a gis la 20a30. Kvankam pli multaj personoj ŝajnis unue interesataj, ĝi kunigas nur 5 gelernantojn. Unu el ili, kiu laboras 2 tagojn semajne en Nancy kiel profesoro en la belarta lernejo, venas el Parizo (ĉar tie lia libera tempo kaj la distancoj ne ebligas al li tiun lernadon!). Por la progresantoj, finfine funkcias 2 kursoj ĉiujaŭde vespere, ĉar kelkaj progresas rapide, aliaj ne. Do, nun pere de la «nova kurso» (Ludwig-Triolle) funkcias 2-a grado (kaj relernado por forgesemuloj) je la 19-a horo, 2-foje monate, alterne kun 3-a grado kaj konversacio, ĉiujaŭde je la 20a15 (ĝis la 21a30) mi lanĉis 2-an gradon rapidan (per «Metodo 12») por studentoj (kaj por eks-profesoro, kiu ĉiuĵaude venas el 70 kilometroj por studi la 2 kursojn!). Jam post la 5-a leciono de «M12», oni parolas pli flue ol en la 3-a grado… Ĉiam por la progresantoj, la lunda 3-a-grada kurso regiona okazas unufoje monate, de la 14-a ĝis la 17-a horo. Venas 8 personoj el departementoj 54, 55 kaj 57. Nun la programo fariĝis pli varia, kun studo de «Faktoj kaj Fantaziaĵoj” (aŭtoris Marjorie Boulton) “M 15”. “ Paŝoj al Plena Posedo” (Williiam Auld) kaj fine kantoj, kiam ĉiuj estas lacaj post 3 labor-horoj! - Aùtuna varbkampanjo Ĝi estis denove relative vigla en Nancy kun partopreno de preskaŭ ĉiuj membroj: disdono de 170 afiŝoj, pli ol 1300 flugfolioj, 14 komunikoj al la gazetoj (kiuj ĉiuj aperis) kaj 17 al la lokaj radioj. Ĉu ĉi-lastaj disaŭdigis ion? La sola certeco estas, ke la radio-stacio “Europe 2” interesiĝis, intervjuis telefone la 21-an de oktobro kaj elsendis pri Esperanto la 24-an plurfoje dum la tago… ŝajne sen rezulto! Cetere, ĝenerale, la rezulto de tia laborego restas nepalpebla: fakte nur 5 komencantoj ne estas triumfo. Ni trovis neniun spuron de nia partopreno en «Explorlangues» dum marto pasinta, nek de antaŭaj ekspozicioj. - Ĉu sabata staĝo tamen okazos? Kiel raportite en la lasta “La Informilo” 4 geesperantistoj partoprenis viziton al Prago kun asocio de Laxou. Multaj personoj en la aŭtobuso ŝajnis interesataj de Esperanto kaj la prezidantino de “Laxou Point rencontre” estas tre favora al Esperanto. La 28-an de oktobro ni do prezentis la lingvon al tiu asocio. Ĉeestis pli ol 20 personoj (ĉefe ĉar la prezidantino puŝis ilin al la preleganto!). Rezulte, unu persono, eksinstruistino, venas al la merkreda kurso. La aliaj hezitas, ne ŝatas eliri vespere, ktp. Do lasta cirkulero proponis elekton inter, aŭ kurso lunde aŭ marde posttagmeze dum 1 ½ horo, aŭ sabata staĝo kiel jam planite (de la 10-a ĝis la 17-a horo kun paŭzoj). Du pliaj komunikoj al la gazetoj de Nancy, alia komuniko al 11 aliaj gazetoj (kun samtempa informado pri la perkoresponda kurso) apogis la projekton, kio fakte okazos? Ĝis la 20-a de novembro, kelkaj personoj interesiĝis pri la staĝo (sed ne sufiĉaj), neniu pri posttagmeza kurso. Daŭrigota felietono! – La perkoresponda kurso kiel konate senĉese funkcias. El la 26 gelernantoj de la ĵusa lern-jaro.9 nun finlernis M11, El ili , 2 lernis tre rapide (dum ĉirkaŭ tri monatoj) .Ĉiuj nun studas pere de «M12». Ni rememorigas, ke por la nuna lernjaro la kotizo estas 285F kun la kasedo (aŭ 230F sen la kasedo). Ĝis la 20-a de novembro dissendiĝis 23 komunikoj al la regiona gazetaro. Sed ĝenerale la gazetoj ne enpresis: mi povis kontroli la aperon de nur 3 el la komunikoj, kaj ĝis nun nur 23 personoj petis informojn. Aliĝis por la nova lernjaro 8 komencantoj. Ni rimarku, ke la proporcio de aliĝintoj estas tre granda: 8 perkoresponde, 5 en parola kurso do 13 el 23 aliĝis.- Zamenhof-vespero Ĝi okazos en MJC Philippe Desforges, la ĵaŭdon 15-an de decembro ek de la 19-a horo.. protokolis J.P. Colnot

  • perkoresponda kurso - Jara varb-konkurso de nia federacio - Dum la pasinta lernjaro, jen la samideanoj, kiuj varbis lernantojn al nia perkoresponda kurso: Take varbis 7 gelernantojn kaj denove 3 depost oktobro kaj do gajnis la premion. La aliaj varbintoj estas : s-ino Zehren (Algrange-57) varbis 4, la grupo de Bar le Duc 2 , s-ro Hubert (Sarreguemines) 1 (kaj 2 pluajn depost oktobro), s-ino Scheidel (Betschdorf) varbis 1. Take decidis transdoni sian premion al juna varbitino (17-jara), kiu samtempe finlernis “Metodon 11” en 3 monatoj: Nataĉa Schultz (68140 – Gunsbach). Ŝi do ricevis abonon al la junulara gazeto de TEJO por 1995. Gratulojn al ĉiuj, kiuj helpas la funkciadon de nia perkoresponda kurso, varbante por ĝi. Fakte tiu varbado fariĝas pli kaj pli necesa, por anstataŭi la gazetojn, kiuj kvazaŭ ne plu enpresas niajn komunikojn! Ĝis la 21-a de decembro aliĝis perkoresponde 10 gelernantoj, el kiuj nur 3 varbiĝis sekve al gazetkomunikoj… El 27 komunikoj laste dissenditaj, kredeble nur 6 aperis. Inter ĉiuj gazetoj ni speciale dankas la gazeton «Affiches Moniteur» (Strasbourg), kiu bonege enpresas ĉiujn komunikojn (la lastan eĉ kun la grafismo, kiun ni adoptis por niaj kursoj, 3 divers-etnaj gejunuloj), kaj ankaŭ la gazeton «Les affiches de la Haute Saône» (70-Lure), kiu tute kaj ĉion enpresas.

  • Bar le Duc - La klubo regule kunvenas ĉiun duan merkredon de la monato. Fidelas kelkaj membroj, kiuj loĝas malproksime de la urbo kaj tamen partoprenas la amikajn merkredajn debatojn. Ni ne kaŝu, ke lokaj klubanoj «forgesas» tiun monatan rendevuon! Ĉar publika(j) kurso(j) ne malfermiĝis ĉi-jare (lastjara sperto malkuraĝigis la laŭdire solan «fakulon»), specifa provo veki kelkajn gelernantojn estis planita sine de la kolegio Prévert… Belegaj afiŝoj tiucele (kies ellaboro postulis multe da sindediĉo), algluitaj en la vasta paŝ-halo uzata plurfoje dumtage de la tuta lernantaro estus devintaj (?) logi interesatojn. Videobendoj kuŝis en la fak-aparataro en la kunvensalono…, kie vane atendis dum unu horo la informanto… Do tuta fiasko. Miaopinie, kulpas la estraro, kies sinteno estas: «ni ne trudu ion ajn al la junularo, ĝi tutlibere elektu sian hobion…». Mi ne povas ne rememori mian propran sperton, kiel studento en la porinstruista seminario en Nancy: se la direktoro ne estus decidinta, «devigi» la tutan klason ĉeesti prelegon pri Esperanto, mi eble neniam estus lerninta la lingvon! Tion cetere konfirmas ĵusa malfermo de kurso en liceo de Sarreguemines, kie Esperanto estis prezentita al tutaj klasoj… La klubo ĵus havigis al si, dank’ al subvencio de la ĝenerala konsilantaro departementa, tutmodernan televid-magnetoskopon, kiu estis «inaŭgurita» iun merkredon. La ĉeestantoj plezure spektis videobendojn pri iamaj eventoj (Zamenhof-tagoj, aŭto-ralioj, ktp) kaj ankaŭ prezenton de provleciono de la estonta televid-kurso de esperanto, «Mazi en Gondolando». La venonta Zamenhof-vespero okazos la sabaton 21-an de januaro. Ni «bedaŭras» (Esperanto-rilate!) la emeritecon de nia sindonema kaj agema sekretario François-Xavier Gilbert, kiu transloĝiĝos baldaŭ kaj sekve ne plu povos «esperantigi» la staĝanojn de «I.F.V. 55», longan kaj fruktodonan vivon al li! Ni esperas, ke li –kaj lia edzino kaj kunlaborantino Liliane- daŭre «baraktos» por nia afero! raportis P. Denis

  • Sarreguemines - La mez-grada lernejo Ste-Ĉrétienne faris la paŝon… Instruistino de la angla, apogita de la lernej-estrarino, lanĉis Esperantan kurson. De oktobro, 16 gejunuloj (12-17 jaraĝaj) ĉeestas unuhoran kurson je semajno. La elektita lerno-libro estas «tendaraj tagoj» kaj oni uzas ankoraŭ esperantistajn kanzonojn, kiel studo-materialon. Nia klopodo starigi grupon en la urba kultur-domo ne sukcesis ĝis nun. Sed ses lernemuloj kunvenas unu fojon je monato por la studado de nia lingvo. Je februaro, ni atendas la prelegistinon, s-inon Nina Korjenevskaja, kun la temo «Ikonoj», kiu interesos la grupojn de pentro–amatoroj kaj legemuloj. Raportis A. Hubert

  • Mulhouse - En la kadro de la trilandaj Esperanto-aranĝoj, la ĉi-jara Zamenhof-festo estis organizita de niaj samideanoj el Frajburgo en Germanio. Ĝi okazis jam la 27-an de novembro 1994, krome unua-foje dimanĉe. Tio ebligis al ni, ekde la 15-a horo, viziti la centron de la urbo kun la impona katedralo. Frajburgo havas vastan zonon rezervitan al piedirantoj kaj biciklantoj, kiuj lerte devas eviti la multajn kanaletojn, kiuj fluas ambaŭ–flanke de multaj stratoj. Je la 17-a oni regalis la partoprenantojn, proksimume 40, per kafo kaj kukoj. Per diapozitivoj Frank Stocker prezentis la lastan universalan kongreson en Seulo. Agrablaj rememoroj por iuj el la partoprenantoj. La vespero finiĝis en apuda restoracio. La 2-an de decembro Mulhouse-Esperanto gastigis preleg-vojaĝanton Istvan Kabok de la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj. Tiu asocio organizis lian vojaĝon en novembro kaj decembro 1994 tra Francio, kie li prelegis en dudeko da urboj. Mulhouse estis lia lasta etapo antaŭ ol forveturi al Budapeŝto. La temo de lia prelego estis "Madjaroj en Vojvodino – historio, nuno kaj perspektivoj". Temas pri la situacio de hungar-parolantoj loĝantaj en Vojvodino, nuna Norda Serbio. Bedaŭrinde la temo aŭ la troa proksimeco de la Zamenhof-festo ne allogis sufiĉe da partoprenantoj el la eksteraj grupoj: Colmar, Frajburgo kaj Bazelo. Ĉeestis la prelegon nur grupanoj de Mulhouse. Tamen Istvan Kabok sukcesis kapti la intereson de la ĉeestantaro kaj disponigis diversajn materialojn. Ek de novembro funkcias en la kulturdomo Espace–110 en Illzach kurseto por komencantoj. Nur 4 gelernantoj aliĝis al la kurso. La lasta aliĝis pro aperinta artikolo pri la prelego de Istvan Kabok . A. Grossmann

  • Betschdorf - Transmara perkoresponda kurso. En la kadro de kunlaboro al Malagasio, s-ino Odette Fanovelo, profesorino en CEG, lernis unua-gradan Esperanto-kurson per metodo «Ferez». Ŝi sukcese finlernis la 22 lecionojn de tiu kurso sub la gvidado kaj helpo de s-ro André Grossmann.

  • Nancy – La unua sabata staĝo por komencantoj okazis en Nancy la 17-an de decembro. El 10 personoj, kiuj anoncis sian intereson, finfine venis nur 3! Dum la 2 tagoj antaŭ la staĝo, 4 personoj informis pri sia rezigno, 3 nenion anoncis sed ne venis… Per sendo de 30 cirkuleroj mi estis provinta intertempe reinstigi 30 interesatojn, sed sen rezulto. La gazeto «L’Est républicain», malgraŭ 4 telefonaj petoj, finfine anoncis la staĝon nur la 19-an de decembro, do 2 tagojn tro malfrue! Mi krome atendas la aperon de senpaga anonc-gazeto, kiu promesis aperigi komunikon la 22/9 (antaŭ 3 monatoj ĝi alportis al ni plurajn telefonajn petojn) antaŭ ol decidi, ĉu la sekvantaj staĝoj okazos aŭ ne. Estas nun proponita reatinga staĝo la sabaton 7-an de januaro, kaj se sukceso kaj sufiĉe nombraj aliĝintoj, la 2-a oficiala staĝo okazos la 21-an de januaro… Se ne, la staĝo ne funkcios, la 3 lernantinoj jam komencis labori perkoresponde. J.P. Colnot

  • Federaciaj statistikoj - En 1994 ni ne sukcesis superi la atingojn de 1993 (249 abonantoj), male ni regresis al 230 abonantoj. La nombro da membroj iomete progresis: 162 anstataŭ 159, ĉefe la federaciaj membroj: 111 anstataŭ 104. La lastjarajn atingojn ni ŝuldis al la sukcesa staĝo okazinta printempe en Haguenau. La efiko de la ĉi-aŭtuna staĝo montriĝos nur en 1995. Eble dank’al ĝi, ni refoje atingos similajn rezultojn, kiel en 1993. Tamen tio eblos nur se ankaŭ vi kontribuos kaj restos fidela abonanto kaj membro.

  • komitatkunsido de Esperanto France-Est – la 12-an de decembro 1994, Kardinal Wendel Haus, .Homburg (Germanio). Ĉeestis s-ino Cl. Nourmont, prezidantino de UFE kaj la komitatanoj, E. Ludwig / P. Denis / C. Gallego / A. Grossmann / A. Hubert / JL. Thibias.

1) perkoresponda kurso. Por revigli la intereson al plua lernado de Esperanto, jen reloj de reorganizado de la perkoresponda kurso:- La unua grado fariĝos kiel antaŭe per la Metodo 11 kaj M12 kun federaciaj gvidantoj.- La duan gradon gvidus eksterlandaj instruistoj, J.L Thibias jam ricevis jeson de s-ro Eder Alois (Stuttgart), kiu akceptas unu francan lernanton kaj implikas sin por arigi plurajn gvidantojn el sia federacio Nia federacio kompense akceptus gvidi samnivelajn Germanojn. La proponenda lerno-libro povas esti "Por la Praktikantoj". - La tria grado povus esti akirita dank’al la perkoresponda kurso de la Universitato Eötvös Lorand (Budapeŝto): 3 niveloj, kun ekzameno, rajtigilo por instrui Esperanton.La nuntempaj kondiĉoj ankoraŭ ne estas konataj (proksimuma sumo: 500 dolaroj!!!). 2) federaciaj statutoj. A Grossmann por ŝanĝi la nomon de nia federacio proponas kelkajn modifojn en la statuto-teksto per forigo de arkaismoj. La ĝenerala asembleo devos aprobi tiujn proponojn. 3) La ĝenerala asembleo okazos je la fino de marto “95 en Nancio. J.P. Colnot prizorgos la konvenan daton. 4) Varbo-filmeto por Esperanto krom “klipo”, fare de profesiuloj estas realigebla pere de 20 000 fr.5) agadraporto 1994 listo de la punktoj:=Semajnfinaj staĝoj: Hettange-Grande printempe (C. Gallego), Haguenau aŭtune (O. Scheidel) = TAKE kaj federacio: streĉa kunlaborado = Aĉeto de televidilo kaj magnetoskopo = Perkoresponda kurso daŭre funkcias (JP Colnot) = “La Informilo” pliampleksiĝis (P. Denis) = “Explorlangues” partopreno de nancia grupo = Libro-servo daŭre funkcias (R. Degrelle/ JL Thibias) = Surstrata kampanjo pri Esperanto per paneloj daŭras = “Espéranto-Actualités” : regula eldono (R. Cueny) = Helpo al malagasa grupo. (Jam raportis pri siaj lokaj agadoj la diversaj grupoj en “La informilo”).

  • 38-a federacia staĝo okazis en Haguenau la 22/23 ajn de oktobro 1994 kaj kunigis ĉirkaŭ 90 personojn. Funkciis 5 kursoj: Ao,( porinfana, per ludoj kun O. Scheidel), - A1 (J.P. Colnot per M10), - A2 (A. Grossmann per facilaj tekstoj), - B ( E. Ludwig per "la ronkanta avo"), - Plus aktiva seminario pri la verko de Edmond.Privat "interpopola konduto". Aperis frontpaĝe de tiu "La Informilo" 88, franclingva raporto kun foto de avinjo Odette kun ŝiaj genepoj.

Raporto de Bruno Masala pri la 37a staĝo de orient-franca federacio en Haguenau - Mi iris al Haguenau en samideana veturilo kun Modesto Ramelli kaj Catherine Gallego. Nia triopo sopire konversaciis pri amo al nia afero: Esperanto. Alvenante mi ĝojis konstati ke mi gastos dum du tagoj en frata domo. Enirante ĝin, tuj trafis nin la esperantista entuziasmo. Nia kara Odette Scheidel prizorgis ĉion, respondis ĉiujn demandojn, aranĝis ĉiujn lastminutajn etproblemojn. Kia feliĉo eksenti ke oni ne estas sola amanto de nia afero en la mondo. La programo komenciĝis rapide. Ni sidis ronde ĉirkaŭ la pedagogo: Claude Gacond. Li alparolis nin kun sia tuta koro malfermita: koro de instruisto, koro de homo kiu malkovris ion, kion li pasie deziras malkovrigi al aliaj. Li prelegis pri Edmond Privat. La unuan parton de lia prelegserio, sabate posttagmeze, konsistigis aro da datoj de 1848 (naskiĝo de la Konfederacio Helveta) ĝis 1931 (renkonto de Privat kun Gandhi). Li rakontis interalie kiel organiziĝis la unuaj universalaj kongresoj per multaj videblaj detaloj, trafaj eksplikoj… Privat faris multege por la movado, t.e. la organizado kaj la kreo de komunuma dinamiko. Aùskultante, mi tre profonde sentis ke Gacond portas gravan parton de NIA historia konscio. Sed kion diri pri tiu «nia»? Ĉu ja ekzistas tia «ni»? Jes: la vojoj, pli malpli sekretaj, pli malpli komprenataj, per kiuj Esperanto iĝis lingvo. Mi miris kiom multas la faktoj ne konataj pri tiu nia historio. La dua parto de la prelegserio, dimanĉe matene, pritraktis la ideojn de Privat, substrekante kiom ege ligita al «interna ideo» estas la disvolviĝo de Esperanto. Ni ricevis fotokopiojn de du gravaj tekstoj: eltiraĵoj el la deklaracio pri homaranismo de Zamenhof kaj el la verko "Interpopola konduto" de Privat. La stilo de Privat estas klara, facile legebla. Sed legante tro rapide oni riskas maltrafi ke li proponas tute novan mondrigardon: "Ne ekzistas nur unu patrujo, nia patrujo, la patrujo, sed multaj patrujoj, niaj patrujoj, la patrujaro". Tia frazo ŝajnas memkomprenebla. Sed ĝi postulas tutan konverton de niaj opinioj. Gacond substrekis ĉiujn gravajn punktojn, trafe bildigis por ni ĉiujn konceptojn. Meze de tiu seminario, riĉa je intelektaj kaj spiritaj malkovroj, ni estis distritaj de poliglota orkestro, sabate vespere. Infanoj trejnitaj de Odette ridigis nin per skeĉoj. Edmond Ludwig kaj Jean Pierre Cancel prezentis Take. En la kursosalono ni spektis la alparolajn bildojn de Armand Hubert pri homaj rajtoj. La libroservo estis ampleksa. Ĉio glatis, kaj ni povis multe babili kun samideanoj!

  • Internacia semajfino en Homburg - Dum la 10-a kaj 11-a de decembro 1994, cento da samideanoj kunvenis en Homburgo, el Germanio, Holando, Belgio, Luksemburgo, Pollando… kiel kutime, la Orient-Franca federacio multnombre ĉeestis, sed ankaŭ geamikoj el pli foraj departementoj kiel Doubs, Marne, Haute Marne… Sabat-vespere ni spertis festenan etoson: estis ja la Sankt-Nikolao! Dum la Di-servo, du muzikistoj kreis la nepran, spiritan advent-etoson. La pastro substrekis la tiutempan atendon, kiu estas espero. Poste, en la festo-salono, atendema aro ekspektis la alvenon de la sanktulo, kiu havis oferteton por ĉiu ĉeestanta infano aŭ junulo. Trixini, magiisto, zorgis pri distra vesperfino. Lia fingro-lerteco kaj humuro ensorĉis la spektantojn. Prelegisto estis s-ro Andreo Pettyn (Pollando.), akademiano kaj radio–redaktoro de la polaj esperanto-elsendoj. S-ro Borsboom arigis dudekon da legemuloj. Li daŭrigis pri la verkoj de Ŝirjaev, kiun oni nombras inter la unuaj verkistoj skribintaj nur esperante. Post "la nova vivo", ni konatiĝis kun "la dormanta grafino", unu el pluraj noveloj. Lia tria verko estas "Sentitolo", romano grand-parte aŭtobiografia. Eroŝenko, alia rusa verkisto, interesis la legantaron, ĉar mirigan vivon spertis tiu blinda literaturulo. Malgraŭ sia handikapo, li multe vojaĝis tra Japanio, Hindujo, Ĉinio… Li loĝis en la Tundro por defendi minoritatajn etniojn. Mirakle li eskapis la stalinan persekutadon. Nur aŭskultante, tiu blindulo detale priskribis sian viv-medion. Notinde ke la sarlandan Esperanto-ligon nun estras s-ro Oliver Walz, post 15 jara prizorgo fare de s-ro Josef Dörr. ..... Raportis ges Hubert

Dimancĉe matene Andrezj Pettyn iniciatis la partoprenantojn en la seminario al intervjuado. Post aŭskultado de diversaj ekzemploj tiritaj de la vastega sonoteko de Pola Radio kaj respondado al multnombraj demandoj komenciĝis intervjuado de pluraj partoprenantoj: Claude Nourmont pri la eŭropa kongreso en Parizo, Edmond Ludwig pri Take–La Domo, Brian Moon pri sia profesio (tradukisto en la eŭropaj komisionoj), kaj Bruno Masala pri la Ossiek–premio. Montriĝis ke ega koncentriĝo necesas, kaj ĉe la intervjuantoj kaj ĉe la intervjuatoj rilate la enhavon kaj la lingvon. Interesa sperto ankaŭ utila por ebla intervjuo ĉe ne esperantistaj radioj aŭ televidoj. Cetere tiuj intervjuoj estos aŭskulteblaj dum la elsendoj de Pola Radio, komence de januaro. E. Ludwig

  • La katalogo de nia libroservo ampleksis 8 paĝojn de tiu numero 88 de "La Informilo"

22-a monda kongreso de la handikapitaj esperantistoj okazis en Klado (Ĉeĥio). Fariĝis prezidanto André Wagner , 57560 Dieuze. Duonpaĝa raporto.

1-a trimestro 1995 – 89-a "La Informilo" (38 paĝoj)

  • Colmar – frontpaĝo kun foto kaj artikolo franclingva pri la agado de Take.

  • Nancyvesperaj kursoj funkciis preskaŭ seninterrompe (nur 2 semajnoj da paŭzo ĉirkaŭ kristnasko, kaj 1 semajno februare). Tuj post Kristnasko la respondeculo malsaniĝis kaj devis resti en lito unu semajnon kaj hejme 2 semajnojn. Prizorgis la kurson por komencantoj Ĵaklino, kaj la 2a-gradajn kursojn Roberto kaj Vito. Ni ne forgesu la Zamenhof-vesperon, kiu okazis la 15-an de decembro kaj arigis 26 partoprenantojn (esperantistojn kaj edzojn aŭ edzinojn). Ĝi estis tre ĝoja. Sabataj staĝoj: Kurso por komencantoj proponita por iu posttagmezo ĉiusemajne interesis nur 1 personon! Pri la aluditaj staĝoj,komence de decembro 10 personoj estis pretaj partopreni. Tiam mi sendis 30 cirkulerojn al diversaj eblaj interesatoj (la eternaj hezitemuloj!). Mi esperis arigi almenaŭ 12/18 personojn. La elektita dato estis la 17-a de decembro. Ve! En la lastaj tagoj antaŭ la fiksita dato, 4 skribis, ke pro diversaj kaŭzoĵ ili rezignas. Aliaj nenion skribis… sed ne venis! Do la 17-an de decembro venis nur 3 personoj. Ni multe laboris kaj la 3 lernantinoj konsentis aliĝi perkoresponde, atendante la eventualan anonciĝon de pliaj interesatoj. Mi konstante dissendas al regionaj gazetoj komunikojn pri la perkoresponda kurso, kaj pri la ebleco de staĝoj en Nancy. Sed la gazetoj pli post pli malfacile enpresas. El 39 komunikoj de post oktobro, kredeble aperis ĝis nun nur 10, krome ili malmulte efikas, venas sekve malmultaj informpetoj. Tamen ,en Nancy mem, dank’al kvartala korespondanto, la gazeto “Est Républicain” aperigas lokan komunikon ĉiumonate. Ekzistas krome senpaga disdonita anoncgazeto (Banco). Ĝi nun aperigas ĉiusemajne etan komunikon pri Esperanto. Alia gazeto nova (kultura), kies nomo estas «En Lorraine», ankaŭ aperigas monatan tekston. Tiel denove 8 personoj interesiĝas nun, meze de februaro, pri la eventualaj staĝoj. Mi atendas la pliboniĝon de mia sanstato por startigi ilin. Perkoresponda kurso: Kiel dirite,ni ne varbis tre multajn personojn. Ĝis nun aliĝis 14, grand-parte varbitaj de Take. El la 26 gelernantoj de la pasinta lernjaro ni jam citis 4, kiuj finlernis M11. El la novaj gelernantoj jam unu atingis la finon de M11 s-ro Aloyse Kaufmann (57410 Lambach), gvidita de s-ro Barrier, en iom pli ol 3 monatoj.

«Nina Korjenevskaja» kaj la rusa pentro-arto Post prelegoj en Sarreguemines, Thionville kaj Bar le Duc (urboj de nordorienta Francio, kiuj invitis ŝin), Nina alvenis en Nancio ĵaŭdon la 2-an de marto, tagmeze, sekve al fulma vizito de la batalkampoj de Verdun, gvidata de Pol Denis, vizito, kiu forte impresis ŝin. Dum tiu ĵaŭda posttagmezo, kun kelkaj esperantistoj lokaj, okazis urbovizito (unue la muzeo de la «Nancia Skolo», poste Placo Stanislas, la «Malnova Urbo», ktp.). Je la 18-a ŝi prelegis en la MJC, prezentante siajn belegajn diapojn. Unue ŝi prelegis tre detale pri ikonoj, en Esperanto, kaj mi tradukis franclingven, ĉar ĉeestis pluraj ne-esperantistoj.
Photo 81
Post iom da tempo, ĝi daŭrigis franclingve – ŝi tre bone majstras la lingvon – por ke la okazaĵo ne estu tro longa. Post la ikonoj, ŝi prezentis panoramon de la cetera rusa pentrarto, de la lastaj jarcentoj ĝis la moderna. Multaj bildoj estis tre belaj. Nur iun nigran kvadraton en blanka kadro mi ne aprezis, ĉar mi opinias, ke tiajn strangaĵojn oni povas laŭvole interpreti… Tio estas maniero de la «artistoj» moki la publikon!… Laŭ politika vidpunkto, mi volis koni la opinion de Nina pri la eventoj en Rusio, pli speciale en Ĉeĉenio. Jen proksimume ŝia respondo: la milito en Ĉeĉenio estas abomeninda, ĝi okazas tiel ĉefe, ĉar ekzistas en tiu Respubliko… petrolo! Ĉu tiuj etnoj de Rusio povas postuli sian sendependon? Ekzemple en la ĉefurbo de Baŝkirio (kie loĝas Nina) -1 700 000 loĝantoj – vivas homoj el… 102 naciecoj! kiel ĉiu el ili povus postuli sian sendependiĝon? kaj tamen, ankaŭ en Baŝkirio, ni riskas militon, ĉar ankaŭ tie ekzistas petrolo… Ĉeestis 25 personoj la prelegon, kaj ni retroviĝis 19 en najbara restoracio, kie ni manĝis «kuskuson». Ĵurnalisto vizitis nin kaj abunde fotis. Devus rezulti artikolo en la loka gazeto «L’Est Républicain». Ŝian kompletan «biografion» vi malkovros en la raporto de Sarreguemines Raportis J.P. Colnot

  • Bar le duc – vivo de la klubo dum la 4a trimestro 1994 Krom la tradicia monata kunveno, kiun partoprenis regule ses-sep homoj neniu grava evento okazis. lu el niaj klubanoj uzis la porteblan komputilon por lerni esperantan gramatikon per la programo de sinjoro Bertin.La loka klubo mendis al G.A.E. centon da «rondaj reklamiloj por 3615-Esperanto». Zamenhoftago 1995. Kiel kutime estis por nia klubo, amika okazo de ĝoja renkontiĝo inter la klubanoj kaj kelkaj simpatiantoj. Entute dudek sep homoj, junulinoj kaj malpli gejunuloj… multe babilis kaj manĝis. Du paroj veturis el St Dizier, la apuda urbo de Bar le Duc. Kelkaj venis el la ĉirkaŭaj vilaĝoj… Estis sabato la dudek unua de januaro. Ekde la dekkvina horo, la organizantoj akceptis la partoprenantojn, la babiladoj kreskis pli kaj pli, mi devas konfesi ke kelkaj krokodiloj zumis en la salono! Poste komenciĝis loga programo de ludoj, kantoj, skeĉo. Multaj ĉeestantoj preparis eron:

- Lidia priskribis bestojn per iliaj karakterizaĵoj, kaj la plej spritaj de ni devis nomi ilin !

- Petro faris demandojn same kiel en la “trivial pursuit”

- Andreo malkovrigis al ni kelkajn esperantajn amuzajn vortludojn

- Roĝero legis humuran tekston

- Pol mezvoĉe faris al ni teruran konfeson ilustritan de multe da ne -imiteblaj mimikoj

- Ĵako ludis per hobojo tradiciajn melodiojn, kiujn ĉiuj ĥore reprenis.



Antaŭ la aperitivo, emociata momento okazis al mi: la klubanoj ofertis al mi legindan libron «la danĝera lingvo» por okupi miajn venontajn liberajn tempojn ĉar mi emeritiĝis antaŭ kelkaj tagoj !!! Dum la trinkado, la ŝaŭmvino kuraĝigis ĉiun por babili kun la najbaroj por iomete krokodili kaj sin prepari por spekti la skeĉon, en kiu Pol donas al sia kuzo François-Xavier lecionon de Esperanto dank’al la bulgara aktorino Liliana. Multe da ridetoj, ridoj kaj ridegoj ĉar la ludantoj ne tre bone konis sian tekston kaj okazis ĝojaj miskomprenoj, misdiraĵoj… Tiun skeĉon preparis Pol, laŭ ideo de esperantista amiko, patro de nia klubanino Suzana. La teksto estas franclingvaĵo… miksita al Esperanto-poezio. Sub la amika sed lerta gvidado de Pol, la ĉeestantaro ĥore kantis konatajn kanzonojn eĉ tradiciajn gurdaĵojn… Dum kelkaj preparis la tablojn por la bankedo, preparita kiel ĉiujare de Petro kaj lia edzino Renée, aliaj rigardis sur la televidaparato de la klubo, la unuan lecionon de “Mazi en Gondolando”, la televidfilmon menditan de ni. Ili multe aprezis ĝin kaj ĉiu deziris ke finfine U.E.A. ricevos sufiĉe da mendoj por realigi ĝin. Mi ne diros al vi la menuon, ĉar certe vi tro envios nin. Sed mi ne forgesu mencii, ke ĉiu plado bongustis kaj estis prezentita same kiel en granda restoracio. Kun granda malĝojo, finfine je la dudektria, la prezidanto fermis la pordon! Por atesto, ĉio-ĉi estis registrita per kamescopo raportis François-Xavier Gilbert

Sarregueminesagadoj: la monata vesper kunveno en privata loko lutas nian sepopan membraron. Plej ŝatata priokupo estas la studado de kanzonoj. Ni tiel malkovras. Kajto-n, Valano-n, Ĵomart-on, Ĝanfranko-n, ... Sed pli grave ni estas starigantaj asocion. Dum marto ni kunvenigos fundamentigan ĝeneralan kunvenon. Ni poste kapablos eniri la urban «Foyer culturel», sekve ricevi oficialan alrigardon, profiti de sekretaria helpo kaj havi varb-favoran lokon. La prelegist-rondo finfebruare proponis art-temon, la «Ikonoj en Rusio». Tiu temo interesis pentrartan asocion, kiun ni invitis al kunpreparado de tiu inform-vespero. Tia kunagado konigas nin dank’al la varbado de alia grupo. La esperanto-kurso daŭras en mezgrada lernejo. La nedeviga studhoro kunvenigas dekon da gelernantoj. Krom la instruistino, kiu gvidas la semajnan kurson, eksterlerneja helpisto alportas “paŭzon” en la metodan disvolviĝon. Proponante la studadon de kanzonoj, de rolludoj, ekante internacian salut-interŝanĝojn, li baraktas vigligi allogajn flankojn de nia lingvo. Tiu monate kroma kurŝoro permesas ankoraŭ paroladi pri la movado kaj prezenti esperant-favorajn eventojn. Sed la gejunuloj ja vivas en medio ignoranta - eĉ forpelanta – Esperanton. Tiele ilia unua decido por nia lingvo ofte ŝanceliĝas. Plurfoje stariĝas frazoj aŭ demandoj kiel : “ne utilas lerni Esperanton : ĉiu, maniere neniam oni (oficiale) uzos ĝin! ĉu Esperanto finfine utilas por io? …» Bezonas daŭre rememorigi, kialojn, revigligi la celojn de la internacie nepra lingvo. Ĉar eĉ la plej mallonga argumentaro ne garantias aŭskulton, ĉar la vortoj kaj ilia impreso rapide svenas, ni provos respondi al tiuj maturiĝantoj per bildstria paĝo. Ĉu bildo pli sukcesos ol parolaj klarigoj? Nia grupo pridiskutis la enhavon de tia paĝo. La projekto ekverkiĝis. Restas grava demando: ĉu la elektitaj argumentoj taŭgas por tiaj junaĝuloj? ĉu la verko plaĉos ? Kuriero el Esperantujo Rondvojaĝis s-ino Nina Korjenevskaia dum la februaraj ferioj, tra Besançon, Montbéliard, Sarreguemines, Thionville, Bar-le-Duc, Nancy, Clermont-Ferrand, preleganta pri la rusa pentrarto, alportanta la esprimon de amikeco el fora lando al la lokaj samideanoj. Kiel kuriero ŝi tiele fortikigis la ligojn de la esperantistaro kaj konfirmis la universalecajn celojn de la movado. Doktoro pri filologiaj sciencoj, ŝi docentas en la universitato de Ufa, Baŝkirio, kaj nuntempe en la universitato de Aix-en-Provence, kiel «lectrice». Ŝia plej ŝatata okupo kaj kroma studado estas la pentrarto, kies ŝaton ŝi scias disdoni al sia aŭskultantaro. Ŝi proponis kvar prelegajn temojn, kiuj pritraktas aŭ la ikonarton ĝis la 17-a jarcento aŭ la pentrarton de la 19-a ĝis la nuna en sia lando. Tiu lasta periodo estas ĝenerale ignorata okcidente, kvankam tre alloga. S-ino Korjenevskaia substrekis la kongruecon inter la evoluo de la pentrarto kaj de la rusa historio. Tiel la pinto de la ikonarto fare de Rublov estiĝis dum la rusa renoviĝo en la 15-a jarcento. La liberigo de la lando, el malamika sklavigo, fariĝis dank'al la interkonsento kaj la kunagado de diversaj partioj. Siaflanke Rublov emfazis pri la interkompreno kaj la paciga diskuto per ikonbildoj. Ni deziras al ŝia lando, ke tia interkompreno denove stariĝos kaj permesos kunan prosperon anstataŭ disiĝon kaj interbaton ....... Raportis Armand Jubert - 57200 Sarreguemines
  • Ĝenerala asembleo de Esperanto France-Est; en la MJC Philippe Desforges, Nancy, la 19an de marto 1995, je la 10a. Ĉeestis: Colnot JP – Demongeot C. – Denis P. – Escriou R. – Gallego C. – Geoffroy G. – Grossmann A. – Herle J. – Hubert A. – Ludwig E. – Masala B. – Roux C. – Thibias JL. – Triolle R. Nombro da rajtigiloj: 35

La prezidanto, E. Ludwig, bonvenigis la ĉeestantaron, prezentis la programon de la kunveno (asociaj aferoj, tagmanĝo, venonta agado), kontentis pro la multaj rajtigiloj, kiuj montras la intereson de la neĉeestantoj. Li dankis al ĉiuj anoj pro ilia klopodo celanta la disvastigon de la internacia lingvo..- Tagordaj ĉapitroj: 1) Renovigo de la statutoj: okaze de proponita nomŝanĝo A. Grossmann, ree traverkis la statutojn kaj proponas renovigon de kelkaj artikoloj kaj forstrekon de senutilaĵoj. La federacio perdas sian federacian estecon profite al asocia difino. Eksiĝas la «fédération culturelle de l'Est pour l’Espéranto», stariĝas la asocio. «Espéranto France-Est». Post tralego kaj pridiskuto de ĉiuj artikoloj, voĉdonado: la renovigitaj statutoj ricevas 46 jesojn, 2 deteniĝajn kaj 1 kontraŭan voĉojn. 2) Statute devigaj raportoj: A.Hubert, sekretario, legis la agadraporton, jam aperintan en «La Informilo»: unuanime adoptita. A.Grossmann kasisto, klarigis la financraporton. Ĝi aperos en la bulteno. Unanime adoptita. = 3)La perkoresponda kurso: JP. Colnot, respondeculo, rememorigis ke la perkoresponda kurso ekzistas de 43 jaroj. Dum 1994, 26 gelernantoj aliĝis. Li konstatas ke multaj ne finlernas la M11. Kial? Stariĝis la demando: «ĉu altigante la kostojn, oni ne evitus facilan rezignon?» Kial ne pagigi la du metodojn ekde la unua enskribo al la perkoresponda kurso? Tial la dua paŝo estus pli alloga, ĉar senpaga.4) Libroservo: JL.Thibias raportas pri la libro-servo: jaraj en/elspecoj: 19.097F. La servo enhavas 2 900 aĵojn el kiuj 400 librotitoloj (ĝenerale 6 ekzempleroj po titolo). La havo de la libro-servo sumas proksimume je 90 000 F. Propono farita pri rabat-prezoj por liberigi la stokon el malnovaĵoj. 5) La Informilo: P. Denis redaktoro, precizigis la celojn de la bulteno: nepra ligilo inter la anoj de la asocio, sumaro de naciaj kaj regionaj informoj pri la movado. La budĝeto de la bulteno notas malaltan deficiton. Tio estiĝis pere de la ŝanĝo de poŝtaj tarifoj. Rimarkinde: la nombro de abonantoj duoblis la asocian aliĝ-nombron. Estas atesto pri la intereso al la bulteno.6) Diversaĵoj: Take: Raportis E. Ludwig pri la klopodo de tiu societo varbanta esperant-lingve por komercaj produktoj. Ĝi plej bone sukcesas. Ĝia unua celo estas “promocii Esperanto-n”. varba filmeto: la verko de reklama film-bendo koncernanta la internacian lingvon estas ankoraŭ en projekto E. Ludwig ricevis du proponojn: la unuaj elspezoj altiĝas de 20.000 ĝis 160.000fr. studado de Esperanto: La skemo sin prezentas tiel: unua grado: M11 kaj M12 per perkoresponda kurso kaj kursoj surloke. Ekzamenoj dank’al JP. Colnot, dua grado: «paŝoj al plena posedo” PKK gvidata per eksterlanduloj (germanaj). Ekzamen-sesiojn organizos la komisiitoj R. Triolle, P. Denis, JL Thibias. Tria grado: PKK kun Budapeŝta universitato. Precizajn kondiĉojn donos Budapeŝto. Staĝo: Semajnfinan staĝon organizos JL Thibias en Villers-les-Nancy la 18/19-aj de novembro. Proponita preleganto P. Janton. aŭskultado de elsendoj: B. Massala faris konkretan eksperimenton aŭskultante la polan elsendon pere de tradiciaj rimedoj kaj pere de parabolo. La lasta perado estas tre alloga pro sia kvalito. Osiek: kunveno en Varsovio dum julio: alloga programo!7) Renovigo de la komitato: trijara eksmandatiĝo: C. Gallego, P. Denis, F.X. Gilbert, JL Thibias. Ili denove kandidatas, R. Escriou proponita kiel nova komitatano. Unuanime ĉiuj estis elektitaj. Post voĉdono, komitate deĵoros: E. Ludwig (prezidanto), A. Grossmann (kasisto), A. Hubert (sekretario), JP Colnot kaj F.X. Gilbert (vic-prezidantoj), R. Degrelle kaj JL Thibias (libro-servo), P. Denis (redaktoro de "La Informilo"), R. Escriou, C. Gallego, R. Kueny, C. Roux, O. Scheidel (asesoroj). Fino de la 54-a ĝenerala asembleo je la 16-a horo. (Redaktis A. Hubert)

Resumita kasraporto – enspezoj: 12.908 fr elspezoj 21.026 fr;

por"La Informilo" enspezoj: 11.477 fr elspezoj 12606 fr



  • Internacia festivalo – Tutpaĝa raporto de A. Grossmann pri jarfina esperanta festivalo. Partoprenis 150 personoj el 16 landoj.

  • Asocio "la infanoj de Tĉernobyl" en Alzaco. - La esperanto grupoj de Wintzenheim (68) kaj Betschdorf (67) kunlaboras ek de 1995 kun la alzaca asocio"les enfants de Tĉernobyl" kies sidejo estas en Illzach (68). Fakte oni eksciis, ke la ukrajna respondeculo de la rilatoj inter ukrajnaj infanoj kaj alzacaj gastigaj familioj estis esperantista pastro. Dum marto niaj grupoj sendis pakaĵojn per kamiono al la esperanta infana grupo de Vyĉgorad. En junio, julio kaj aŭgusto, pli ol 100 infanoj trapasos feriojn en Alzaco, kelkaj el ili uzos esperanton.


2-a trimestro 1995 – 90-a "La Informilo" (40 paĝoj)

  • kongreso de Sat-amikaro en Mitteklwihr – frontpaĝo kun foto de infano prezentanta afiŝon pri la 50-a kongreso de sat-Amikaro kaj granda titolo el la gazeto "l'Alsace": l'Espéranto s'affiĉe à Mittelwihr.
1   ...   45   46   47   48   49   50   51   52   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Catherine Roux Vandoeuvre /54 Protokolis A. Hubert

  • Elŝuti 2.03 Mb.