Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo48/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   44   45   46   47   48   49   50   51   ...   55

Bar le Duc – Ĉu vi jam aŭto-raluimis? Mirinda okazaĵo…La vetero estis belega la dimanĉon 19-an de septembro, kiam ni atingis la rendevuejon en Pagny sur Meuse (kaj ĝi restis belega dum la tuta tago!). F.X.G… (ĉu kodnomo de spiono, kiel 007 ?) asertis al ni, ke estis tiel, ĉar li bone preĝis. Do se iam vi bezonos intervenon de iu sanktulo en via privata vivo (ĉu por ĝui belan veteron dum ferioj, aŭ por retrovi vian bopatrinon perditan en luzerno-kampo) vi turnu vin al FXG, kiu, krom liverado de tutmondaj korespondantoj, povos ankaŭ (nur se vi petos tion tre ĝentile) interveni por vi al la ĉielaj instancoj, kie li ŝajnas tre efika. Alidire: " mi povas ĉiele provi kortuŝi la ĉielon…”. Nu. Pri kio mi volis paroli al vi? ha Jes!…Pri la ralio! Do partoprenis 33 personoj en 10 aŭtomobiloj. Ne estis eble egaligi la veturantojn en ĉiu veturilo (3 komo 3… neniu konsentis dividiĝi). Ni ricevis iom hermetikan demandaron, kiun finfine ni sukcesis plenumi… pere de helpo de la tiea loĝantaro (cetere tre afabla kaj helpema!)… Sed tamen mi komprenis kial, iam, Nancianoj perdiĝis kaj retroviĝis en la Norda Maro ! Ni tiel atingis urbeton kie oni donis al ni 2-an demandaron, kaj tiel plu. Laŭ turisma vidpunkto ni vidis interesajn aĵojn Euville, rimarkinda urbeto kun belegaj urbodomo kaj preĝejo… Apude ni povis «admiri» la ŝton-minejon, kie naskiĝis la ŝtonoj, kiuj pavimas parton de nia gardeno. Poste, Commercy ,kaj fine St Mihiel. Post Commercy, post pluraj horoj da raliado, mi-mem estis laca kaj komencis neglekti respondi ĉiujn demandojn…. Entute ni vizitis diversajn urbojn, vilaĝojn kaj ĉefe ŝtonminejojn kaj uzinojn. Pikniko okazis en St-Mihiel apud rivero Mozo tre bela tiuloke. Entute agrabla tago kun simpatia etoso. La 2 gajnintojn de la ralio oni premiis per aliĝo al la perkoresponda kurso (pagita de la bar-a grupo). Ni vidis interesajn vidindaĵojn sed mi-mem ne tre interesiĝas pri la nomoj de posedantoj de ŝtonminejoj, fabrikoj, ks. La solvo de la enigmo estis verŝajne pli facila por loĝantoj de Mozo. Oni donis al ni folion kun la solvoj al la demandoj, Sed tiam… ni estis redonintaj la demandarojn… Laŭ mia memoro, ŝajnas al mi, ke Ludoviko la Dek-kvina estis la feraĵisto (de Commercy kaj de Placo Stanislas en Nancy) , Emmanuelo Héré, reĝo de Francio kaj Jean Lamour lia bopatro… Ĉu vi hazarde flustras, kie estas la eraro?… J.P. Colnot

  • 36-a federacia staĝo - La 16/17-ajn de oktobro 1993 okazis en Mittelwihr la 36a staĝo de "Esperanto Parolata" de nia orienta federacio.Partroprenis pli ol 60 personoj krom la kutimaj programeroj, 4 diversnivelaj kursoj aŭ prelegoj, ĉi tiu staĝo havis apartan karakteron. Ni povis interalie admiri la talenton, la labor- kapablon ,la dinamikon kaj la kreivecon de niaj samideanoj el Colmar Ne nur ili mirinde organizis tiun staĝon en aparte taŭga kulturo-centro en Mittelwihr sed krome ili kreis novan fakan asocion, nome «Take-Esperanto» (Tutmonda Asocio de konstruistoj Esperantistaj ) . La fondiĝo de tiu asocio ne estas nur sur-papera sed jam eblis vidi surloke kaj vere konstati iliajn unuajn realigojn; 1= Nova profesi-nivela esperanto -budo, facile muntebla, el tuboj, kun la indiko "Take- esperanto". Ni esperas ke Mulhouse-Esperanto havos la privilegion povi uzi tiun budon okaze de «Forumo de Asocioj» okazonta la 22/23-ajn de januaro 1994. Tiam ni fieros pri la realigo de Take-Esperanto kaj momente antaŭdankas la skipon de Colmar. 2 = Kolora turisma prospekto en esperanto pri Mittelwihr kaj pri tuta Alzaco. 3 = Eldono de faka revuo „ La domo-Jarcento 21“, kiu direktiĝas ne nur al fakuloj pri konstruado, sed al divers-tipaj fakuloj, kiuj deziras montri la vojon, kiel uzi Esperanton per siaj enketoj kaj analizoj. Jam abundas en ĝi diversaj komercaj anoncetoj, kiuj montras la seriozecon de la revuo.


Mittelwihr estas fakte la loko por montri la kapablon de fak-asocioj, ĝuste pro tio, nia samideano Maurice Schlewitz prezentis al ĉiuj staĝanoj kiel funkcias radio-amatora stacio, kiel li tiamaniere povas uzi Esperanton ĉiu-tage, ĉar Esperanto estas multe uzata inter radio amatoroj el multaj landoj. Maurice estas membro de la Ilera (Internacia Ligo de Radio-Amatoroj), vic-prezidanto de radio-amatoroj T.r.a.m. (en Mulhouse) kaj vic-prezidanto de Gepraf (Grupo de Esperanto -Parolantaj Radio-Amatoroj Francaj). Krom la voĉa komunikado, tiu asocio ankaŭ kreis komputoran leterkeston, nomata paket-radio kiu uzas la ondojn de radio- amatoroj por sendi skribajn mesaĝojn. Take-Esperanto tiam profitis la okazon tiel sendi mesaĝon al 26 radio-amatoroj en 18 landoj. Intertempe jam venis respondoj el Francio, Germanio, kaj tre varmaj salutoj kaj kortuŝa mesaĝo el malvarma Finnlando. Ni gratulas al Maurice pro tiuj atingoj: li montras al ni kiel kombini du hobiojn, kaj ke Esperanto estas alimaniere uzebla dank’ al fak – asocioj. Skribis A. Grossmann

1-a trimestro 1994 – 85-a "La Informilo" (34 paĝoj)


  • raporto pri la komitat-kunveno de la 20-a de februaro 94, en Nancy, MJC Ph. Desforges. Ĉeestis J.P. Colnot, P. Denis, A. Grossmann, R. Kueny, E. Ludwig, J.L. Thibias,.senkulpiĝis: C. Gallego, A. Hubert, C. Roux, O. Scheidel. La kunveno komenciĝas je la 10-a kaj disvolviĝas laŭ la proponita tagordo. Aldonita punkto: partopreno de la federacio en prilingva foiro en Nancy «Explorlangues».

1 – "Esperanto France-Est - Post mallonga diskutado estas akceptita la propono kromnomigi la federacion «Esperanto France-Est». Tiu ŝanĝo estas realigota post akcepto fare de la ĝenerala asembleo de la federacio, kiu okazos dimanĉon la 8-an de majo 1994, en Nancy (MJC Ph. Desforges) Necesos aldoni tiam tiun ŝanĝon al la statutoj kaj averti la servojn de la poŝtĉekkontoj.


2 – Kampanjo «Esperanto surstrate» Nur 14 enketiloj atingis J.P. Cancel, kiu pretis organizi la kampanjon grandskale. Pro la magra rezulto, la komitato decidas fabrikigi nur 200 panelojn. Fine la Colmar-skipo de Take-Esperanto prizorgos la disvastigadon. Ĝi pristudos la plej taŭgan manieron. Antaŭvidita elspezo: proksimume 5.000F.

3 – Subtena abono al «La Domo» - La komitato akceptas pagi subtenan abonon (200F) al la revuo de Take-Esperanto, “La Domo”. Kompense la revuo aperigos en ĉiu numero de la jaro reklamon pri la eldonaĵoj de la orientfranca federacio.

4 – Donaco al U.F.E. por uz-ebligo de kelo en la pariza sidejo. La komitato decidas donaci 1000F al UFE por transformigo de tiu kelo en stokejon por libroj kaj ceteraj dokumentoj.

5 – Aùtuna staĝo en Haguenau - Odette Scheidel proponas malgraŭ sia malsano organizi nian aŭtunan staĝon en la jam konata „Maison St-Gérard“, en Haguenau. Pro multnombraj petoj ludos kaj kantos denove la mandolina grupo de Haguenau kaj ties ĉarmkantistoj belvoĉaj. Bona etoso garantiata ! la staĝo okazos la 22-23-ajn de oktobro 1994.

6 – Organizo eventuala de “granda kongreso” UFE + SAT + Fak–asocioj en nia federacio La liona Esperanto-grupo proponis dum la UFE-kongreso en Pau organizi en Lyon grandan komunan Esperanto-kongreson. Pro foriro de du aktivaj junuloj, la grupo rezignis je la aludita organizo kaj petis, ĉu nia federacio akceptus. Pri partopreno, jam Sat-amikaro respondis nee. Venis jesa respondo de franca katolika Esperanto-asocio, de Eùrokka, de "groupe d’action pour l’Espéranto", de CFAES, de Esperanto -PTT kaj de JEFO. Pro troa laboro surloka la komitato rezignas. Ĝi tamen subtenos iel grupon, kiu decidus tion fari.



7 – Partopreno en «Explorlangues» - J.P. Colnot pretus deĵori du tagojn dum la prilingva foiro "Explorlangues" en Nancy (25/26ajn de marto). La komitato komisias lin enketi, ĉu restas loko kaj ĉu la organizantoj disponigas «la murojn». (Se ne, ekzistus la ebleco munti la budon fabrikitan de Take-Esperanto). La komitato decidas pagi 3000 F por la luado de la spaco necesa.

8 - Aĉeto de kompaktaj kompletaĵoj «televidilo + magnetoskopo» Sekve de diskutoj rilate al foiroj kaj reklamagadoj, aperis la neceso posedi aŭdvidan kompletaĵon por prezenti Esperanton plej alloge. Tia-cele la skipo de Take-Esperanto donacis al la federacio kopion de la 10-minuta filmo realigita de la ekonomia televid-kanalo «Canal E», por Take-Esperanto. J.P. Colnot kaj E. Ludwig enketos en Nancy kaj en Mulhouse por scii, kiom kostus tia kompletaĵo (Pal/Secam).

9 – Eventuala donaco de senkosta perkoresponda Esperanto-kurso - La komitato akceptas la principon donaci perkorespondan kurson – se tia estus petata – al la direktoro aŭ al deĵoranto de «Centre de Mittelwihr», kiu eldonis la luksan esperantlingvan prospekton kaj kiu akceptis tranoktigi esperantistojn.

10 – Leter-papero - Rilate al la aludita kromnomigo de la federacio, nova leterpapero ellaborita komputile de Françoise Rouault helpe de la skipo de Take Esperanto estas presota. Pro tuttaga falado de neĝo la partoprenantoj finas la kunsidon je la 15a30 por ebligi senprobleman hejmenveturadon. Protokolis la prezidanto, Edmond Ludwig

Lastminute, laŭ J.P. Colnot - Bone sukcesis nia prezentado de Esperanto en la «Salono Explorlangues» organizita en Nancy sub la aŭspicoj de la «Pôle universitaire Nancy-Metz». Ĉe nia stando deĵoris (la 25/26ajn de marto) deko da lokaj klubanoj kaj ĉirkaŭ 200 personoj estis kontaktitaj.

Colmar - Helpantoj serĉataj. La Colmara skipo de «Take–La Domo» serĉas esperantistojn pretajn kunlabori en sia regiono por praktika uzo de Esperanto pere de Take-servoj: kulturo, turismo, dietetiko, ekologia vivado; konstruado, komercado. Du kondiĉoj estas postulataj: aboni al «La Domo» , la revuo de Take (provekzemplero laŭpere), disponigi al la asocio sian laborkapablon. Take-La Domo havigas financan kompenson al lertaj kunlaborantoj.


  • NancyVesperaj kursoj. por komencantoj funkcias nur kurseto kun 4 gelernantoj, ĉiumerkrede je la 19-a horo. Tiu kurso baldaŭ transformiĝos al 2a-grada. La gelernantoj estas pretaj korespondi. Lumbildoj pri Nederlando la 23-an de februaro. Por progresantoj, okazas kiel kutime 2 kursoj de 2-a grado monate, ĵaŭde je la 19-a horo, alterne kun 3-a grado kaj konversacio. Dek personoj partoprenas pli malpli regule. – Informado: por anonci la kursojn, aŭtune mi disgluis ĉirkaŭ 150 afiŝojn kaj disdonis pli ol 2000 flugfoliojn (en urbodomo, poŝtoficejoj, ĉiuj junuldomoj, soci-kulturaj centroj, kolegioj, liceoj, fakultatoj kaj superaj lernejoj kaj ankaŭ en magazenoj apud la junuldomo Philippe Desforges.) Aperis 13 komunikoj en lokaj gazetoj kaj eĉ 2 pagitaj anoncoj… sen grandaj rezultoj…- Perkoresponda kurso. Ni memorigas, ke por la nuna lernjaro, la kotizo estas 220 F, plus eventuale 55F por la kasedo, do 275F entute. Kunlaboras ĉi-jare por la gvidado de la lernantoj: en departemento 54, Roger Degrelle, Gérard Greiner, Catherine Roux, Jean-Luc Thibias, Francine Paradis, J.P. Colnot; en 55, Pol Denis; en 67, Jacqueline Lepeix kaj Odette Scheidel; en 68, André Grossmann, Edmond Ludwig, Christiane Busser, Etienne Barrier, Robert Kueny; en 33, René Guillaume. Do entute 15 personoj. Ni dissendis ĝis la mezo de februaro 49 komunikojn el kiuj ni povis kontroli la aperon de nur 12. Venis malmultaj informpetoj (44). Tamen rezultis 4 aliĝoj al la vespera kurso kaj 18 al la perkoresponda. Mi precizigu, ke la 2 venkintoj de la «Esperanto-ralio» en Meuse ricevis, kiel premion, aliĝon al la perkoresponda kurso, pagitan de la grupo de Bar le Duc, ke s-ino Scheidel okazigis konkurson en Betschdorf kaj la laŭreato ankaŭ ricevis aliĝon perkorespondan (pagitan de la federacio). Dum aŭ post la staĝo en Mittelwihr 3 aliaj personoj aliĝis perkoresponde. El la 17 gelernantoj de la pasinta lernjaro 7 entute finlernis «M11». El ili 6 daŭrigas per «M12». Somera staĝo en Villers lès Nancy. Ni refoje atentigas vin, ke estas planita apud Nancy, staĝo en kastelo Remicourt en Villers les Nancy, de la 25-a ĝis la 30-a de julio 1994, estas antaŭviditaj 2 kursoj, unu por komencantoj kaj alia por progresantoj. Ni antaŭvidas 4 aŭ 5 lecionojn en ĉiu kurso ĉiutage, alterne kun vizitoj kaj ekskursoj. La programo aperis en «La Informilo» 84. Minimume 10 aliĝoj por ĉiu kurso estas necesaj, por ke la staĝo okazu.

  • Bar le Duc – Kursoj. Finiĝas la 2a-grada kurso, kiun diligente ĉeestas Marie Agnès Mallinger kaj Suzanne Schertzer. Paralele atingis sian studadfinon la staĝanoj de «institut des forces de vente 55» sub la gvidado de s-ro F.X. Gilbert. Ĉiuj trapasis la unua-gradan ekzamenon., kies parolan parton prizorgis J.P. Colnot. La «pezeco» de la nova organizado de la ekzamenoj fare de franca Esperanto-instituto ne ebligas ekkoni rapide la rezultojn. Unu el la monataj klub-kunvenoj estis dediĉita al enbanderoligo de «La informilo». evento, kiu disvolviĝis en plej gaja etoso! Elstaras cetere la jara Zamenhof-honorigo, pri kiu estas ĉi-sube raportite. F.X. Gilbert filmis la tuton, kiun ni spektos venontkunvene.

Sabaton, la 29-an de januaro, la membroj de «Groupe Esperanto Meuse» kaj iliaj geamikoj renkontiĝis dum posttagmezo…ĝis vespero, por festi la «Zamenhof-tagon». Pli ol dudeko da esperantofonoj retrovis sin je la 15-a por priparoli, konversacii, diskuti, kanti kaj amuziĝi! S-ro Maillot regalis nin per arioj dum kvazaŭ muzika vojaĝo tra la tuta mondo per interpretado de karakterizaj melodioj el diversaj lando, helpe de sia hobojo. Kune ni kantis popolajn kanzonojn – kaj ĉenkantojn – sub la gvido de s-ro Denis. Lydia Bloch gvidis nian partoprenon ĉe memorludo. Sekvis… aperitivo kaj vespermanĝo : Lorena-“Kiŝ” (ĉi-foje, laŭ propra recepto de Renée, kun maraj krustacoj!), terpelveto de kuniklaĵo en ĵeleo, salato, fromaĝsortimento, deserto : kukaj…ege dekoraciita de manĝebla! – verda stelo. Alvenis la dudeka horo… kaj la disiĝo. Do, ĝis la proksima Zamenhof vespero ĝis revido! . Raportis la familio Schertzer.

  • Mulhouse - forumo de la asocioj en Mulhouse la 22-a kaj 23-a de januaro 1994. Lasta Forumo de asocioj okazis en 1992, post unu jaro da paŭzo U.B.D.A. 68 refoje organizis tiun popularan manifestacion en la haloj de “Place du 14 juillet”. Ĝi ne nur proponis aliĝon al asocioj de Mulhouse sed eĉ instigis inviti najbar-landajn asociojn kune ekspozicii. Mulhouse-Esperanto profitis inviti la Esperanto–grupojn de Bazelo kaj Frajburgo. Por Esperanto estis metita je dispono 3 lokoj je 4x3m, do entute 12x3m. Por la eksterlandaj asocioj la lokoj estis senpagaj. Por plenigi tiun vastan spacon ni uzis ĉe unu ekstremo la novan budon de nia federacio pretigita de Take, ĉe la alia ekstremo la kutiman ekspozici-materialon. En la mezo staris niaj tabloj kun materialo de la 3 grupoj: libroj, revuoj, prospektoj, krome specifaj paneloj de Bazelo kaj de Roberto Kueny. Jam vendrede vespere Edmond Ludwig kaj Pierre Cancel venis por munti la Take-budon. Aparta kesto ebligis transporti la tubaron kaj la globformajn kunfiksilojn. La forumo estis malfermita al la publiko sabate de la 14-a ĝis la 18-a. kaj dimanĉe de la 10-a ĝis la 18-a . Ni konstatis ke la federacia ekspozicio estis facile rigardebla (almenau unu flanko) fare de la publiko, ĉar neniu deĵoranto staris antau ĝi, dank'al la vasteco de nia loko. Kelkaj anoj de la 3 grupoj laŭ-vice deĵoris kaj provis kapti la pasantojn por prezenti esperanton, por argumenti pri ĝia facileco. Ni disdonis multajn prospektojn kaj unuajn rendevuojn. Ni diskutis kun multaj homoj kaj sukcesis kolekti per niaj enketiloj kvardekon da adresoj. Ni ricevis favorajn opiniojn, sed ankaŭ kontraŭ-argumentojn. Iuj simple kaj naive konkludis, ke Esperanto ne plu ekzistas, ĉar amaskomunikiloj ne mencias ĝin. Verùajne la rezultoj de nia agado ne estos tuj videblaj. Ĉu ni sukcesos startigi novan kurson por komencantoj? Skribis A. Grossmann

  • Esperanto kaj radio amatora aktiveco - La 29-an kaj 30-an de januaro okazis en Mulhouse (Alzaco) Forumo de Asocioj. Tiu manifestacio estis organizita de la "regiona unuiĝo de bonvolemuloj", kiu ebligis al 170 asocioj el Mulhouse prezenti siajn aktivecojn. Kompreneble F5KGN (la radio klubo de Tram) devis ĉeesti. En buso 12 metrojn longa estis prezentitaj niaj aktivecoj, pli ol 700 vizitantoj haltis ĉe nia rul-budo por peti klarigojn kaj diskuti kun ni; estis sukcesegaj tagoj. Ĉiu deĵoranto respondis al petoj laŭ sia fako kaj preferata trafiko: DX HF de F5PAC – RTTY de F6GVK – Esperanto de F6HOP – paket radio de F5PGO - CW de F5PFT F5IDO kaj FITGC akceptis la vizitantojn. Dum 1993 F5KGN plenumis aliajn aktivecojn: vojaĝo al Germanio, (junio) Friedriĉafen – JAM RADIO – (julio) kontest-partopreno kune kun la radio-klubo de la 57-a artileria regimento en LAHR, dank'al nia kara amiko DA2KR franca militisto. (Septembre) Weinheim UKW – ekspozicio. En nia regiono, Mulhouse (majo) malfermitaj pordoj en la entrepreno TRAM (radio, komputiko, kaj esperanto). Lutterbaĉ (aŭguste) ekzpozicio de malnova radio TSF de antaŭ 1940. Mittelwihr (oktobre) Orient-franca Esperanto staĝo. Mittelwihr estis fakte la loko por montri la kapablon de fak–asocioj, ĝuste pro tio nia radio-klubo Tram prezentis al ĉiuj staĝanoj kiel funkcias radio-amatora stacio, kiel ni tiamaniere povas uzi esperanton ĉiu-tage. Ni profitis la okazon sendi mesaĝojn per paket-radio al 26 radio-amatoroj en 16 landoj. Intertempe jam venis respondo el pluraj landoj kaj tre varmaj salutoj kaj kortuùa mesaĝo el malvarma Finnlando. Konigi nian hobion estas la plej bona rimedo por promocii Esperanton kaj radio-amatorecon. ...Raportis Schlewitz Moris

  • Nekrologo - Lin oni ne povis ne rimarki! Liaj nekutime longaj hararo kaj barbo de patriarko, lia eterna rideto, lia petola rigardo tra arĝentmetale ringitaj okulvitroj naskis tuj simpation. Pli ol prozelite li kondutis pri nia lingvo kaj cetere neelĉerpebla estis lia anekdotaro, kiu riĉiĝis dum dekoj da jaroj dediĉitaj al Esperanto–agado ĉiea! Fidela partoprenanto de niaj staĝoj, li ĉeestis, por la lasta fojo, la jarfinan kulturan semajnfinon de S.E.L., la 11/12-ajn de decembro… La 13-an, Maurice Merger forlasis nin pro aŭto-akcidento en Hungario. Liajn afablecon kaj eternan bonhumorecon ni ne forgesos.

  • 37-a federacia staĝo en Hettange-Grande.Pli ol sukceso! Partoprenis ĉirkaŭ 60 personoj. Germanaj, Luksemburgaj, grekaj (saluton al resaniĝinta Anĝelo), polaj, hispanaj kaj francaj verdlingvanoj alveturis sabate la 12-an de marto la lorenan urbeton Hettange-Grande, kie ilin akceptis en moderna kunvenejo (Centre Social) Catherine Gallego, la organizintino de la staĝo. Multaj novaj junaj vizaĝoj estis videblaj, kio tuj donis esperigan mienon al la estraranoj de la federacio, kaj al la delegito de JEFO, Laurent Vignaud, al kiu ni danku pro lia veno ekde la okcidenta flanko de Francio… Ŝtonoj kaj likvaĵoj: Ĉi-foje la staĝanoj ne literaturumis sed frandis la prelegon de sinjoro Endre Dudiĉ, profesoro en la universitato de Budapeŝto kaj iama delegito de Hungario ĉe Unesco (li deĵoris tie dum 8 jaroj). Cetere post la staĝo profesoro Dudiĉ konfidis al la prezidanto de la federacio, ke ĝojigis lin la intereso de la 25 partoprenintoj kaj ilia lingva sperto. En dua grupo prelegis fakulo pri vinkulturado, mem vin-produktanto en Edenkoben (Germanio), sinjoro Anton Kiefer. Ankaŭ li demonstris, ke per Esperanto ĉiuj temoj estas priparoleblaj, kaj ŝajnas, ke li inaŭguris en nia federacio temon, kiu certe trovos interesiĝantojn. - Eklernantoj kaj plulernantoj. Pri la plulernantoj zorgis nia amiko Roberto Kueny el Mulhouse, kies pasio por Esperanto ne plu estas pruvebla. Per «Metodo 10» gvidis la kurson porkomencantoj la prezidanto, Edmond Ludwig, kiu aparte ĝojis pro la entuziasmo de sia juna lernantaro. Li cetere dankas Naik kaj Bertrand, gestudentoj de supera komerca lernejo de Nancy, kiuj spontane kaj fake informis la ĵurnalistojn dum intervjuo. Distre kaj Kulture. Jam dum la sabata vespermanĝo en restoracio/hotelo «Stephania» (cetere ĝi ne sufiĉe grandis, do pluraj gesamideanoj tranoktis en hotelo Formule 1 de Yutz), la konversacia bruo demonstris al la aliaj klientoj, ke Esperanto estas parolebla, funkcianta lingvo! Eĉ la abunda bongusta manĝo ne kapablis silentigi la babilantaron ! En salono de la hotelo la ĉeestantoj frandis la voĉon de la juna tenoro Frederic Joĉum, akompanata ĉe la piano de Alain Ĉineau, kiu vojaĝigis nin tra klasika repertuaro. La dankaj aplaŭdoj provis, ke la publiko aprecis… Ŝajnas, ke tiam, por pluraj, la vespero ankoraŭ ne finiĝis. Likvaĵe. La dimanĉa aperitivo konsistis en gustumado de 16 (dek-ses!) diversaj specoj de germanaj vinoj, majstre priskribataj de Anton Kiefer. Sed okazis, kio devis okazi: anstataŭ ol reverŝi la glasfundaĵon en specialajn grandajn glasojn, ŝajnas, ke la gustumantoj frandis, frandis… kaj malpli aŭskultis! Tamen la prezidanto sukcesis danki al ĉiuj, kaj al la esperantistoj, kaj al la reprezentantoj de la turismaj instancoj de Hettange-grande kaj de Thionille, sinjoroj Seignert, Legac kaj Piquee. Meritita danko, ĉar ili pagis por ni la salonon. Ĉio finiĝis per foto antaŭ la Take-budo muntita de la ĉefredaktoro de «La Domo». Post la tagmanĝo kvazaŭ senvina!!! eblis pluviziti la geologian ekspozicion sperte komentitan de sinjorino Hanzo, profesorino de la universitato de Nancy: ŝi eĉ kapablis paroligi la ŝtonojn! «Ĝis-is» la partoprenintoj. Enpakis la librojn de la libro-servo familioj Thibias kaj Colnot, malmultis la budon la prezidanto. Rajtis je ripozo Catherine Gallego al kiu ni ĉiuj danku pro ŝia sukcesa laboro! Ĝis la venonta staĝo, la 22/23-ajn de oktobro en Haguenau. Vin atendos tie Odette Scheidel kaj kantos de vi jam konata ĉarmkantisto….! Anekdote kaj esperige. Dum la manĝo, profesoro Dudiĉ rakontis, ke ĉe Unesko li vivis „anglalingve“ dum 80% de la deĵorado. En sia pariza hejmo li vivis «france». La internacie uzatan anglan lingvon li komparis kun dinosaŭro, aldonante: «vi ja scias, kiu okazis al dinosaŭroj!…» Ni danku al la strasburga grupo, kiu tra s-ro Aunis, helpis finance por partopreno de junaj staĝanoj al la evento.

(Frontpaĝe de tiu "La Informilo"85, aperis franclingva raporto kaj foto.)

  • Thionville – Bruno Henry raportis pri vojaĝo per Esperanto en Ĉeĥio kaj Rusio.
  • Financa raporto – resume: federacio: enspezoj: 9.285fr elspezoj: 21.349fr

"La Informilo": enspezoj: 11.689fr elspezoj: 10.060fr



2-a trimestro 1994 – 86-a "La Informilo" (30 paĝoj)

  • Angulo de la prezidanto - Certe vi scias, ke uzatas paralele du lingvoj en Norvegio: 1/«Bokmal» (libro-lingvo), la lingvo evoluiĝinta el la kunuzado de la dana lingvo (dum dana reĝa superregado) kaj la norvegaj dialektoj, 2/ «Nynorsk» (nov-norvega), ellaborita ekde la norvegaj dialektoj de Ivar Aasen (1813-1896). Filo de malriĉa kamparano kaj fiŝisto, aŭtodidakto, kiu fariĝis unu el la plej grandaj lingvistoj pri nordĝermana filologio. La norvega parlamento (Storting) decidis, ke Nynorsk okupu 20% de la programoj en radio kaj televido. Lernolibroj estas eldonataj en ambaŭ lingvoj samtempe. Ambaŭ lingvoj esta instruataj en la liceoj. Publikaj oficistoj devas respondi en la sama lingvo, en kiu leteroj al ili estas skribitaj. Interesa por ni esperantistoj ankaŭ estas eltiraĵo el letero de nia norvega amiko Odd Tangerud pri la historio de teatro ludata en la nov-norvega. «…En 1911 fervoruloj komencis kolekti monon private. En 1913 fondiĝis privata teatra grupo, kaj la unuaj prezentadoj komencis sub mokado, ĵetado de pomoj kaj tomatoj, barado de la enirejo, frapado. La «alte kulturitaj» membroj de nia loĝantaro faris kion ajn por subpremi la klopodon krei norvegan teatron. Tamen tiu teatro havis fidelulojn kaj geniajn aktorojn, kaj ĝi progresis kaj iris de venko al venko. Fine la teatro aĉetis valoran konstrugrundon kaj oni tie konstruis teatro-domon, kiu hodiaŭ estas la plej moderna kaj bone ekipita teatro en Eùropo ! Rezulto de la privata komenco de eta grupo en 1913 spite al moko kaj insultado de «West-end»-burĝoj!.. Karaj gesamideanoj, ĉu tio ne instigas vin alfronti la estonton kun nova kuraĝo? Ni fieru pri nia lingvo kaj memfide ĝin uzu kaj konigu! Plej bone ridas, kiu laste ridas! Edmond Ludwig

  • 3615–Esperanto-paneloj - La kvalito de produkto aŭ de servo dependas de siaj kvalitoj… kaj de la reklamado kiu valorigas ĝin! Vi konas la kvaliton de Esperanto, partoprenu tiesan valorigon! Donacitaj de orient franca Esperanto-federacio, la paneloj «3615» estas je via dispono. Ili estas sendotaj fare de la skipo de Take Esperanto, kiu ankaŭ zorgos pri ties promociado ĉe entreprenoj. laŭ la jenaj sendo – kostoj: 1 panelo: 24fr, 2 paneloj: 26fr, 3 aŭ 4 paneloj: 32fr, 5 aŭ 6 paneloj: 37fr, 7 ĝis 10 paneloj: 45fr , ktp! Bonvolu sendi al mi vian mendon kun via pago por la enpakigo kaj sendo-kostoj. Poŝt-ĉekoj sendotaj al mia suba adreso, prefere je la nomo de Edmond Ludwig aŭ poŝtmarkoj je tiu sumo. Post fiksado, bonvolu sendi al mi la adreson de la loko (+ foton eventuale …), kie troviĝas la panelo, por ke ni povu plu–programi nian kampanjon kaj starigi regionan kaj baldaŭ espereble – nacian mapon. Dankon pro via helpo ! Por orientfranca federacio kaj la elzaca skipo de Take Esperanto.. .... Edmond Ludwig

  • Nancyvesperaj kursoj. La elementa kurso finiĝis kaj fariĝis 2a-grada. La ceteraj kursoj plu funkcias ĉiu-ĵaŭde. Okazis tamen interrompo unu semajnon en majo pro la ferioj, kaj tri semajnojn poste pro foresto de la kursgvidanto. Nur jaŭde kurso plu funkciis por 2a-grada gvidita de Vito. Krome plu bone funkcias unufoje monate lunde 3a-grada kurso kun partopreno de progresantoj el pluraj departementoj. Ĝenerale 14 personoj partoprenas de la 14-a ĝis la 17-a horo.- Perkoresponda kurso. Ĝis la komenco de majo, 71 artikoloj dissendiĝis al la regiona gazetaro. Ni povis kontroli aperon de nur 20 el ili, ofte tre resumitaj , do preskaŭ senefikaj. Tamen venis pli ol 60 informpetoj ĝis nun, kaj ĝis la 5-a de majo 24 gelernantoj aliĝis. El la 17 gelernantoj de la pasinta jaro, finlernis «M11» 8 gelernantoj. Sep gelernantoj daŭrigas per «M12». El la ĉi-jaraj gelernantoj nur unu ĝis nun finlernis M11: S-ro Bruno Schmitt, 68650 Lapoutroie, gvidita de s-ro Grossmann. - Somera staĝo en Villers les Nancy. Estas ankoraŭ tro frue por prognozi, ĉu ĝi efektive okazos aŭ ne. Ĝis nun anoncis sin 4 personoj por 3-a grado, neniu por 2-a grado, kaj 4 por 1-a grado. Bedaŭrinde 2 ne povas veni julie kaj proponas 3-tagan staĝon de la 13-a ĝis la 15-a de aŭgusto. Ĉu?….Forumo "Explorlangues". Nia federacio decidis pagi standon por prezenti Esperanton dum la ĉi–supra evento, en la kongrespalaco de Nancy (evento simila al la pariza «Expolangues», kompreneble malpli ampleksa), kiu unuafoje okazis en Nancy. La 25/26-ajn de marto, 9 lokaj esperantistoj deĵoris, siavice aŭ foje plurope por prezenti nian lingvon al la publiko. Entute ni alparolis dekojn kaj dekojn da personoj (eble 200 entute?). Ĝenerale la publiko estis fakte selektita: instruistoj pri lingvoj, studentoj, la tuta afero estis gvidita de la «universitata poluso Nancy-Metz» kun partopreno de profesoroj de la universitato. Ni ĉefe multobligis dokumentojn, kiuj emfazis la propedeŭtikan valoron de Esperanto por instruado de fremdaj lingvoj. Ni povis prezenti raportojn el diversaj eksperimentoj, kiuj konkludis, ke la tempon dediĉitan al la lernado de Esperanto la lernantoj poste regajnas plurfoje pro pli facila asimilado de aliaj lingvoj. Ni trovis ĉiajn akceptojn, kelkaj ŝajne tre interesataj, aliaj dubemaj, aliaj nete malamikaj, ĉar ili opinias, ke la angla lingvo jam triumfas. Kiel sekvon al la forumo ni proponis, en la junuldomo, du provlecionojn de Esperanto, kompreneble senpagajn. Sed neniu venis. Ni ankaŭ antaŭvidis rapidan 3-monatan kurson por studentoj, sed tiu kurso ne povis okazi. - Vizito de doktoro Dudiĉ. Post sia partopreno en la staĝo de Hettange-Grande. doktoro Endre Dudiĉ, profesoro en la universitato de Budapeŝto, vizitis Nancion la lundon 14-an de marto. Ni triope atendis lin kaj lian edzinon en la stacidomo; pluraj personoj laŭvice gvidis ilin en vizito de la urbo. Vespere, ĉiuj interesatoj retroviĝis por komune vespermanĝi en restoracio Flunĉ. Ni povis feliĉe disponi pri aparta salono ni ja estis entute 15 personoj. La diskutoj kun niaj gastoj daŭris ĝis lasta aŭtomobila vizito en nokta Nancio… antaŭ ol trafi la rapid-trajnon “Orient-ekspreso” post la 22a horo. .. Raportis J.P. Colnot

  • Bar le Duc - Vizititaj preskaŭ regule de niaj «provincaj» membroj (St dizier, Cousances les Forges, Louppy le Château, Fains veel) niaj monataj kunvenoj finiĝis la 8-an de junio.. antaŭ la kutima somer-paŭzo, dum kiu pluraj klubanoj partoprenos diversajn Esperanto-eventojn. Inter la lastaj decidoj prenitaj dum la lasta kunsido ni notu la havigon al la urba biblioteko de du gravaj verkoj (franclingvaj) ĵus aperintaj: «que vive la langue française et que vive l’Espéranto» (Yvonne Lassagne-Sicard, Ed. Arcam) kaj «le défi des langues, du gâĉis au bon sens» (Claude Piron, Ed. L’harmattan). Ĉar la merkato de la video-bendoj pli kaj pli ampleksiĝas, ankaŭ pri la temo Esperanto, estis decidite aĉeti specifan son-vid-informilon, kiu kupligas en la sama karoserio televidilon kaj magnetoskopon. Ĝin oni uzos diversmaniere, ĉefe dum publikaj eventoj, dum kiuj oportunos informi modernmaniere pri la internacia lingvo. La klubo ankaŭ abonigos al «la Informilo» la ĉi jarajn staĝanojn «IFV 55», kiuj ĵus ricevis sian Esperanto-diplomon dum oficiala protokol-evento en salono de AMIFOP», la 19-an de majo. Elstaras denove la loka departementa komerc-kaj Industri-Ĉambro, kiu baldaŭ eldonos praktikan libreton por turistoj en 5 lingvoj: franca, germana, angla, nederlanda kaj esperanta. Ni gratulu ree sinjoron F.X. Gilbert, - cetere kursgvidinto de la ĉi–supre aluditaj staĝanoj – al kiu ni ŝuldas tiun novan iniciativon. Informis P. Denis.

  • Mulhouse - (noto de la redaktoro: niaj samideanoj eldonas bultenon lokan. Estas praktike neeble ĉerpi el "Mulhouse-Esperanto"ian resumon de la faritaj aktivaĵoj. (Klasika sinteza komuniko aperos en nia venonta numero). En ĉi-tiu numero vi legos kaj agrablajn kaj neagrablajn novaĵojn. Iluzioj, malesperoj, revoj kaj sopiroj, sukcesoj kaj malsukcesoj, jen la sorto de la homoj, ankaŭ de nia asocio. Nia ĉefa aktivado dum tiu vintra kaj printempa periodo estis nia partopreno ĉe forumo de asocioj en Mulhouse la 22/23-ajn de januaro. Ni havis ŝancon disponi pri vasta spaco (12x3m). Ni lokis je unu ekstremo la federacian ekspozicion, ĉe la alia la budon de Take. En la mezo ni deĵoris kun Esperantaĵoj, libroj, revuoj ktp. Ni kore dankas al niaj geamikoj al Bazelo kaj Frajburgo kiuj kunportis sian materialon kaj kune deĵoris ĉe nia budo. Ni sukcesis kolekti kvardekon da adresoj. Certe tio jam estas bona sukceso. En februaro kaj marto ni provis startigi novan kurson por komencantoj. Ni sendis inform-leteron al kelkdekoj da adresoj. Tamen niaj provoj okazis ĝuste antaŭ kaj post la karnavalaj ferioj. Fine evidentiĝis, ke malgraŭ ioma interesiĝo, tia kurso ne povas okazi. En ĉi–tiu lerno-jaro ne okazis kurso por komencantoj. Niaj kutimaj mardaj kunvenoj okazis tute regule. Jam proksimiĝas la feria periodo, kaj la 7-an de junio okazos nia lasta kunveno. Tamen, junio havas ankoraŭ relative vastan programon, interalie vi ne forgesu nian tri-landan piknikon en la bazela regiono, alvenon de ĉina Esperanto-preleganto en Mittelwihr, kaj nian komunan trimestro- finan manĝon. Mi ŝatus ĉi-tie emfazi la abundan laboron, kiun Take plenumas en la komerca kampo,.la multajn kontaktojn, kiujn ĝi ekhavis por proponi reklamojn per Esperanto. Kun jam konstatebla sukceso. (Esperanto-Alzaca vino), kaj estontaj sukcesoj, pri kiuj vi ekscios pli poste. Via kunlaboro kun Take estus bonvena. En la kadro de prelegvojaĝo organizita de UFE, ĉina esperantisto (reprezentanto de eksteraj rilatoj, kaj de vojaĝ-kompanio en Ĉinio) prelegos en Colmar. Krome li estas akompanata de ĉina artisto, de ĉina art-profesoro,.kaj de direktoro de kultura departemento. Ili ekspozicios siajn pentraĵojn en Riqueŭihr kaj Mittelwihr. Take skribis al pli ol 1000 firmaoj en Alzaco por proponi kontaktojn kun Ĉinio pere de Esperanto, okaze de apero de la julia numero de «La DOMO» en Ĉinio. Vasta programo . Ni deziras multan sukceson al Take.

  • Sarreguemines - Ni ekspoziciis Esperanton en la urba biblioteko de Sarreguemines. La loko estis malspaca, la sukceso malvasta, sed… Oni plurfoje priparolis pri la lingvo en la gazetoj. Ĝis nun Esperanto neniam atingis la urbeton. Ĝi instigis du prelegetojn: la unua celtrafanta tridekon da 16-18 jaraĝaj studentoj, el ili du volas lerni la lingvon, la dua koncernanta dekon da plen kreskuloj, el ili kvin volas pluiri. Substrekitaj temoj: la neceso de helplingvo por malampleksiĝanta mondo, la nepra lingva interkompreniĝo en Eùropo, la taŭgeco de lingvo rapidakirebla kaj efika, la freŝdata intereso flanke de komerca areo, i.a. La neceson de Esperanto oni ankoraŭ ne akceptas: la lingvo-kvalitoj mirigas la nespertulojn: kompare al la angla, oni konstatas la esperantan malgravecon; la ideo, kiu kaptis iujn , estas la amikeca sento, kiun disvolvas la lingvo. Dum la ekspozicio sin presentis la gepatroj de germanlingva tezoverkisto, kiu pristudis la «evoluon ene planlingvo t.e. Esperanto». La 350–paĝa verko indas la intereson de germanlingvaj samideanoj.

  • 53-a ĝenerala asembleo de la fédération culturelle de l’Est pour l’Espéranto okazis en la junuldomo MJC Desforges en Nancio, je la 8-a de majo 1994 La prezidanto Edmond Ludwig bonvenigis la ĉeestantojn, legis dankleteron de la malagasa universala kultura servo por lernaĵ donacoj, transdonis la salutojn de la Take-Esperanto komitato kaj la dankesprimojn de Renée Triolle por nia monhelpo koncerninta ekipaĵon de la pariza sidejo. Li mem dankis ĉiujn anojn pro iliaj agado kaj klopodo celantaj la disvastigon de nia lingvo. La agad-kaj financ-raportojn unuanime aprobis la asembleo. Pol Denis klarigis ke «La Informilo-n» oni ne povas eldoni reguldate, ĉar ĝi estas presata de nekomerca eldonisto. – agadraporto pri la jaro 1993..Mi komence substreku: la laborkvaliton de la redaktoro de «La Informilo» Pol Denis, kiu informas nin ĉiam agrable. S-ro Colnot daŭre zorgas pri la perkoresponda kurso. Nia libro-servo pri kiu nia prezidanto aperigis artikolon en “jeunes-Infos”, bone funkcias dank’ al la kunlaborado de s-roj Degrelle kaj Thibias. Per sia laboro por Esperanto en “institut des forces de vente”, s-ro Gilbert, nia vicprezidanto, grave helpas al enigo de Esperanto en la ekonomian mondon. Regula informlaboro estas farata de s-ro Kueny, kiu daŭre informas kaj la esperantistan, kaj la neesperantistan gazetaron. Rezultoj jam videblas laŭ la sinteno de la ĵurnalistoj pli kaj pli scivolemaj. Pri helpo al la Esperanto-movado en Madagaskaro zorgas nia kasisto André Grossmann, sendante librojn, revuojn, sonkasedojn. Nia prezidanto, Edmond Ludwig daŭre klopodas firmigi la ligojn de la federacio kun nia nacia asocio, UFE. Li tiacele fabrikigis varb-panelojn (50x20cm) kun la subskribo «Langue Internationale Take 3615 Esperanto» (Take = Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), kiujn la federacio disponigas al siaj anoj por la kampanjo «Esperanto surstrate». Dank’ al s-ro Cancel, federaciano kaj ĝenerala sekretario de Take, la federacio nun disponas pri impona, sed tamen malmultekosta budo por prezento de Esperanto sur foiroj, s-ro Cancel ĝin elpensis. Li poste fabrikis ĝin kun s-ro Ludwig, kiu ankaŭ hejmlaboris transportkeston. Dank’ al la kunlaborado de Take nia prezidanto povis prezenti esperanton kun s-ro Cancel dum televid-elsendo dek minuta ĉe la “ekonomia kanalo CANAL E”. La kunlaborado kun Take “La Domo” (titolo de la fakrevuo de Take) iĝas pli kaj pli streĉa, ĉar partoprenas la laboron de la elzaca skipo du anoj de la federacia estraro, s-roj Grossmann kaj Ludwig. Du anoj de la federacio zorgis pri la kutimaj staĝoj: la «printempa» en Haguenau, prizorgata de Odette Scheidel kaj la «aŭtuna» organizita de Take, La Domo en Mittelwihr. Sin devigis Catherine Gallego pri la organizado de la «printempa» staĝo 1994 en Hettange–Grande. Raportis Catherine Gallego kaj Edmond Ludwig. - Grupopa vivo. Mulhouse partoprenis la «Forum des Associations»; tiu informagado interesis vastan publikaron (R.Kueny). Nancio ĉeestis "Explorlangues" dum du tagoj kaj organizas someran stud-feriadstaĝon en Rémicourt (J.P. Colnot). Sarreguemines inform-kunvenigis 200 liceanojn kaj ekspoziciis Esperanton unufoje en tiu urbo: (A.Hubert) Metz regule arigas siajn anojn kaj kutime renkontas la sarlandan esperantistaron: (J. Herle) kaj (E.Gueusquin) Thionville simpatie klubemas: (M. Laubacher).- Take-Esperanto.Dank’ al sia revuo «La domo», Take promocias nian lingvon per komercaj reklam-kontraktoj, precipe ĉe la orient-eŭropaj landoj. « La Informilo» subtenas tiun agadon enpresante la menciitajn reklam–artikolojn. - Esperanto France Est. Nia federacio de nun havas novan kromnomon: Esperanto France-Est. La prezidanto invitas ĉiujn ankaŭ utili la formulon «France-Est Esperanto», tio por substreki la vorton «Esperanto», ĉefe ĉe telefono.- Panelkampanjo. E. Ludwig invitas pliuzi la Esperanto-Take panelojn, foti ilin en ilia ĉirkaŭaĵo kaj sendi foton al Pol Denis. – Kompakta televidilo-magnetofono. La asembleo pridiskutis la taŭgecon de video–aparato, kiu permesus filme reklami dum foiraj prezentadoj. La unuanimaro decidis akiri unu ekzempleron; E. Ludwig kaj E. Gueusquin serĉos la plej ŝparan akiron de la aparato. Prelegist-rondiro. M. Laubacher menciis malhelpaĵojn koncerne la rondiron de ĉina prelegisto dum junio. ĉar tiu profesoro estas akompanata de samlanda pentristo, oni malfacile trovas urbojn, kie starigi dutagan ekspozicion. - Staĝoj kaj renkontiĝoj. Ni renkontiĝos en Haguenau ĉi-aŭtune dank’ al O.Scheidel. Prelegos aŭ Claude Piron aŭ Claude Gacond. Paske 1995, SAT- kongreso okazos en Mittelwihr, fare de O. Scheidel. La aŭtuna renkontiĝo 1995 okazos en Mulhouse. M. Laubacher proponis la kastelon de Volkrange apud Thionville , kiu fariĝas alloga-nova kunvenloko. - Renovigo de la komitato. La eksiĝinta triono J.P. Colnot, E. Ludwig, C. Roux, O. Scheidel estis reelektata, Fino de la ĝenerala asembleo. je la 14a30-a. – Komitato-kunveno. Nova estraro:

Prezidanto Edmond Ludwig Stosswihr / 68

Vic-prezid. Jean-Paul Colnot Laxou / 54

Vic-prezid. François Xavier Gilbert Longeville / 55

1   ...   44   45   46   47   48   49   50   51   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • 1-a trimestro 1994 – 85-a "La Informilo" (34 paĝoj)
  • Financa raporto – resume: federacio: enspezoj: 9.285fr elspezoj: 21.349fr

  • Elŝuti 2.03 Mb.