Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo4/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55

Renée Roussel , Herserange (54),

Michel Chevrier, Baccarat (54), kiu longe partoprenis renkontiĝojn

François Bourgeois, Réméréville (54), kiu ĝis antaŭ kelkaj jaroj ĉeestis triagradajn kursojn en Nancy

Micheline Janot, Thiaville (54), kiu 4 jarojn poste fariĝis mia edzino

Fernand Néel, Vignot (55) nun loĝas apud Reims

Madeleine Legille, Pompey (54)



Liliane Janot, nun mia bofratino.

Kiu(j)n kurso(j)n mi uzis? Mi volis nepre neŭtralan kurson, do ne uzis la tiaman "racian kurson". Mi elektis la "praktikan kurson", eldonitan de la centra esperantista librejo en Parizo ( nun malaperinta).Ĝi estis neŭtraligita eldono de "la racia kurso". Poste, mi komencis uzi la kurson de s-ro Ferez (Strasburgo): 22 lecionoj per flugfolioj. Kaj pri la financoj? La unua jaro finiĝis kun deficito je 1.455fr. La duan jaron, mi enspezis kaj elpezis ĉirkaŭ 30.000fr, kaj jarfine deficitis nur 649fr. El mia poŝo mi financis la aĉeton de kursoj, jarfine la deficito el mia poŝo estis 6.519fr., sed restis stoko de lernolibroj La lernantoj pagis kotizon je 450fr por la libro, aŭ 250fr por la kurso Ferez.

La junulrondo de Nancy konsistis ĉefe el SAT-anoj sed pluraj en 1951/52 partoprenis neŭtralan kongreson de TEJO, (tiam nomita TJO). Ni, du-aŭ triope, aliĝis al Tejo en 1952. Sed la organizo lamis, ni ne ricevis la deziratan gazeton. Mi plendis, kaj ricevis en marto 53 el la tiama franca ĉefperanto de Tejo, Daniel Luez (ankoraŭ nun delegito de UEA en Laon (02) ), leteron, en kiu li proponis al mi peradi la aliĝojn al Tejo en 14 departementoj de nord-orienta Francio ( Champagne, Lorraine, Alsace, Franche-comté, Bourgogne - (eble oni notu en Esperanto: Ĉampanio, Loreno, Alzaco, Franĉkonteo, Burgonjo). Mi tuj jesis kaj komencis agadi. Mi povis do aperigi franclingvan alvokon en "La Informilo". Franclingvan, ĉar ĝi estis dissendita al ĉiuj membroj de Tejo de post 1949 (ne devige ĉiuj lertaj esperantistoj) kaj al ĉiuj perkorespondaj gelernantoj. En tiu unua informo, mi klarigis, ke franca sekcio de Tejo estis nun organizata, ke ni petis ĉiujn esperantistojn sub 30 jaroj aliĝi. Tejo ne celis konkurenci UEA, sed nur ebligi al junuloj, per modesta kotizo (280fr jare) aliĝi al tutmonda junulara organizaĵo. Mi provis varbi por la kongreso de Tejo en Wörgl (Tirolo) aŭguste, (sed mi mem ne povis partopreni, ĉar devige miaj ferioj okazis julie). Ni konsilis ankaŭ aboni "La Informilon" (nur 20fr jare) por ricevi informojn pri la regiona sekcio nun starigata.

Mia ideo estis, ke en la junuldomo de Nancy ekzistu en la junulrondo 2 sekcioj: unu aliĝanta al la junulfako de SAT, la alia al Tejo. Petro Louis nenion diris (komence)...

La 12a "La Informilo" finiĝis per la kanto "Perin' estis servistin' " (paroloj de Blanche Fondrillon) .Ïi estis la lasta kanto aperinta en "La Informilo". En la sekvaj numeroj, la informoj pri Tejo forrabis la tutan liberan spacon...
photo 2 ĉe la Feldberg

photo 3 paŭzo apud la lago Titisee

Mi preskaŭ forgesis eventon, ankaŭ ne menciitan en "La Informilo". Dum Pasko 53, Petro Louis organizis, kunlabore kun SAT-anoj en Freiburg/Brisgau, internacian renkontiĝon en la junulargastejo de tiu lasta urbo. Cirkuleron mi sendis al ĉiuj perkorespondaj gelernantoj. El miaj gelernantoj, ĉu vesperaj, ĉu korespondaj, deko venis kaj ebligis plenigi aŭtobuson por veturi ĝis Freiburgo. Iuj venis el norda Meurthe et Moselle, aliajn ni "kaptis" survoje en Baccarat aŭ Raon l'Etape. Kun la Sat-anoj de Nancy, ni estis ĉirkaŭ 30 kunvojaĝantoj, eble iom pli multaj ol la germanoj, kiuj atendis nin. La renkontiĝo estis simpatia, la diskutoj interesaj, kun belega ekskurso al Monto Feldberg la plej alta supraĵo de nigra arbaro. Nur unu nigra punkto: per adaptita programo, la organizantoj provis (sensukcese!) malhelpi la personojn interesatajn ĉeesti meson la paskan dimanĉon. Finfine, ili tamen povis ĉeesti sed restis rankoro ĉe kelkaj. Mi mem, ne koncernita, ne intervenis (provizore...).



julio 1953 13a "La Informilo"

La 2 unuajn paĝojn okupis raporto pri la 18a orientfranca kongreso, okazinta en Strasbourg la 17an de majo. Partoprenis ĝin 38 gesamideanoj el Bas-Rhin, Haut-Rhin, Meurthe et Moselle, Vosges. Prezidis s-ro Zimmermann; La sekretario, s-ro Couperie el Bar le Duc senkulpigis sin. Legis la raporton pri la lasta kongreso kaj pri agado, s-ro Chapellier. Li rememorigis, ke la unua federacia kongreso okazis en Strasburgo en aprilo 1921, kun ĉeesto de generalo Bastien, unu el la pioniroj de Esperanto kaj prezidanto de UEA. S-ro Hubert Férez estis la "patro" de la postmilita restarigado de nia federacio post 1921 kaj ĝia unua prezidanto. Laŭ la arkivoj de la federacio, inter 1921 kaj 1935, okazis en nia federacio 138 kursoj kun entute 3083 gelernantoj. Kie ili estas? Demandis s-ro Chapellier. (Kie estas la arkivoj? Mi demandas nun.)

Elekto de la nova estraro:

prezidanto: Emile Zimmermann (Strasbourg-Neudorf)

vic-prezidantoj: Fernand Buecher ( Mulhouse )

Jean Paul Colnot ( Nancy )

ĝenerala sekretario: Edmond Couperie (Bar le Duc)

helpsekretario: Marcel Heintz (Strasbourg)

kasistino: Yvonne Auch (Strasbourg-Neudorf)

(Do mi retroviĝis vic-prezidanto ĉar la nancianoj proponis min, sed mi ne estis feliĉa pro tio! Mi ne ŝatis paroli publike, kaj ne kuraĝis rifuzi, sed mi tute ne sentis min kapabla anstataŭi la prezidanton, se...(kaj efektive "se" okazis). S-ro Chapellier, kiu ja kutimis labori anstataŭ la elektitaj estraranoj, legis cirkuleron el UFE, kiu petis la federaciojn transdoni al UFE 50% de la federaciaj kotizoj por helpi la financojn de UFE! Okazis tre vigla debato, sekve de kiu oni decidis, ke la federacio uzos sian ne tro plenan kason por propagandi ĉe la Eùropa Konsilantaro. Post la tagmanĝo daŭris la diskutoj. Rezolucio al UFE proponis krei komitaton por antaŭen puŝi la ideon de internacia lingvo en la Eùropan Konsilantaron. Kvar strasburgaj esperantistoj estis pretaj starigi lokan komisionon: s-roj Heintz, Schwartz, Zimmermann, kaj Zipfel.

Grava decido de la franca ministro de Nacia Edukado: en Alzaco, la infanoj de la lasta lernjaro de unuagradaj lernejoj, kiuj tion deziris, povis ricevi instruadon de la germana lingvo dum 2 horoj semajne.

S-ro Férez, lernejestro en Strasbourg, atingis, ke la ministro de Nacia Edukado konsentis, ke la infanoj, kiuj ne sekvas la germanlingvan instruadon, povu ricevi Esperanto-instruadon.

S-ro Llech-Walter (Perpignan), spertulo pri regiona agado de post 30 jaroj, estis komisiita de la nacia kongreso por plivastigi la propagandon en tuta Francio. Li proponis al la estraroj de la federacioj, 2 kunvenojn (julie dum la U.K. en Zagreb, septembre en Grésillon) por pridiskuti tiun agadon.

Kaj denove pri Tejo, en la tuta lasta paĝo de la bulteno: la orienta sekcio de Tejo komencas vivi. Aliĝoj alvenis el diversaj urboj kaj vilaĝoj. (Fakte entute aliĝis 18 membroj dum 52/53, el ili nur mi restas aktiva esperantisto!) Sed mi deziris varbi pli multajn. Dankoj iris al la prizorgantoj de "La Informilo" (s-roj Chapellier kaj Fondrillon), kiuj ebligis tiun unuan rezulton, kaj al s-ro Junier en Gray, kiu represis mian alvokon en sia "gazeto esperantista". Mi planis organizi sekciojn de motorciklantaj kaj biciklantaj junaj esperantistoj, por organizi renkontiĝojn, ekskursojn, tendumadojn, 2 ĝis 4 foje monate, semajnfine. Speciala alvoko al la perkorespondaj gelernantoj, kiuj ne finlernis la kurson: ili de nun skribu al Tejo-Esperanto-kurso, 36 cours Léopold en Nancy (anstataŭ al Junulrondo).

(Fakte, antaŭ ol aperis tiuj linioj, okazis pluraj renkontiĝoj. Mi notis: dum majo ekskurson kun tendumado al la lago La Maix, en Vogezoj, alian renkontiĝon en Vignot (Meuse), dum junio en Longemer, de la 12a ĝis la 14a de julio en la junulargastejo de Strasbourg-Koenigŝoffen.

(noto de Jean Paul Colnot, pri la rilatoj inter la 2 esperantistaj grupoj en Nancy:



Eble vi rimarkis, ke la vorto "junulrondo" malaperis. Kial? Kio okazis en Nancy? Pri tio neniam informis "La Informilo". Nu, en la junuldomo, Petro Louis decidis ,ke 2 kursoj semajne (lia kaj mia) estas bonaj, sed ke ni ankaŭ bezonas kunveni por diskuti. Cetere li ekpreparis por 1954 la tutmondan SAT-kongreson. Nu, bone, prave. Sed mi mem, 2 foje semajne, praktikis sporton, en kiu mi komencis ricevi sukceson post pli ol 2 jaroj de streĉa trejnado. La kunveno estis fiksita ĝuste dum unu el tiuj sportaj vesperoj. Mi diris: " mi ne ĉesos mian sporton, cetere mi sufiĉe praktikas la lingvon, mia ĉeesto ne estas nepre necesa". Kaj la unua kunveno okazis. Dum mia sekvanta kurso, ĉiuj miaj vesperaj gelernantoj revoluciis :"kial vi ne avertis nin ke Esperanto estas politika afero? Por ni estas finite, ni estas tre malkontentaj kaj ne plu deziras lerni la lingvon". Mi estis ege surprizita. "Kio do okazis? Klarigu!" Kaj ili klarigis... la temo de la diskuto estis astronomio, P. Louis kaptis la okazon por ataki la relegiojn, la pastrojn, la registarojn, ktp...Li eĉ aldonis " tiuj, kiuj ne pensas kiel mi povas nur esti stultuloj!". Ĉar la tuta diskuto okazis en Esperanto, ĉar ĉeestis ankaŭ grupo de Sat-anoj, ĉar miaj lernantoj ne kapablis bone esprimi sin en Esperanto, neniu kuraĝis protesti. La hazardo volis ankaŭ, ke preskaŭ ĉiuj miaj gelernantoj estis katolikaj (3 venis el katolika liceo St Joseph). Mi estis konsternita. Mi konis Petron Louis de pli ol 2 jaroj. Mi havis por li grandajn admiron kaj amikecon. Ekde la komenco oni sciis, diskutante kun li, ke li estas anarkiisto, ke krom Esperanto lia ĉefa intereso estas sennaciismo. Sed antaŭe, li neniam provis trudi siajn opiniojn al aliaj. Kaj pri siaj opinioj, ĉiu estas libera. Ankoraŭ nun mi multe ŝuldas al li: li estis talenta oratoro, kaj mi provis iom imiti lin. Li estis lertega organizanto, kaj mi estis entuziasmigita de lia maniero prezenti Esperanton kaj gvidi kurson. Tion li konkretigis verkante la junulkurson. Tiun verkon lian, en kiu li metis tiom de si mem, mi vidis iom post iom naskiĝi, kiam mi vizitis lin. Li zorge redaktis ĉiujn tekstojn, dezegnis ĉion. Eĉ se nun tiu libro naskis kritikojn, kiam ĝi aperis, mi juĝis ĝin avangarda. Mi admiris... Do la sekvantan kunvenon, mi partoprenis. Kun mi, nur unu lernanto. Fronte al mi, tuta grupo de 8 -10 Sat-anoj. Mi petis klarigojn de P. Louis, rimarkigante, ke ĝis nun li ĉiam laboris por Esperanto relative neŭtralece ,kaj,ke mi esperis daŭre kunlabori kun li laŭ tiu neŭtraleca maniero. La diskuto kompreneble okazis tute en esperanto, kaj mia lernanto ne tuŝis teron! Respondo de P. Louis (laŭmemore kaj resume): "estas vere, ke ĝis nun mi laboris sufiĉe neŭtralece por Esperanto. Sed mia ĉefa celo ne estas instrui Esperanton por ĝi mem, sed varbi la homojn al miaj ideoj kaj al SAT. Neŭtraluloj ne interesas min. Mi scias, ke vi planas organizi sekcion de Tejo. Mi ne povas kontraŭi. Sed via loko ne plu estos en la junuldomo. Vi trovu alian kunvenejon!".

Ĉiuj Sat-anoj aprobis lin, krom S-ano Andrieux ( la sciencisto-studento), kiu provis "rondigi la angulojn". Sed P. Louis estis obstina, ankaŭ mi cetere.. Sed li forgesis iun punkton: li kaj liaj grupanoj, ne estis anoj de la junuldomo. Oni nur pruntis al ili ĉambron por kursoj kaj kunvenoj. Mi mem kaj pluraj el mia grupo estis male membroj de la junuldomo, ĉar ni manĝis en ĝia restoracio. Cetere la junuldoma estraro ne estis favora al ne-neŭtrala agado. Dum pluraj monatoj la Sat-anoj kaj ni plu kunvivis tie (sed en apartaj ĉambroj.). Post kelkaj monatoj, sentante sin ne dezirataj, la Sat-anoj translokiĝis al la popol-universitato de Nancy (labor-rondo). P. Louis daŭrigis tie siajn kursojn kaj kunvenojn. Li krome fariĝis la ĝenerala sekretario de la labor-rondo, en kiu li ankaŭ organizis kursojn kaj ekspoziciojn pri astronomio. Li ankaŭ organizis tie la Sat-kongreson en 1954, majstre kiel kutime. Niaj rilatoj restis longe malbonaj. Sed fine iom post iom, ni pli bone rilatis. Lia Sat-grupo iom post iom disiĝis. Sed liajn ekspoziciojn pri astronomio mi ĉiam admiris. Iam pli ol 20jarojn poste, dum unu el niaj staĝoj en Nancy, ni vizitis tian ekspozicion kaj li klarigis ĉion en perfekta Esperanto. Li admiris min pro mia senlaca agado por Esperanto, dum li iĝis tre seniluziigita kaj amara. Kiam li fariĝis 82 jara, li forlasis Nancion kun sia edzino, por vivi ĉe sia filo apud Angoulème. Antaŭe, li petis min anstataŭi lin en la labor-rondo por gvidi Esperanto-kursojn. Mi provis, sed neniu lernanto anoncis sin, kaj pluraj Sat-anoj, kies adresojn mi posedis, ne respondis al invito pri kunvenoj. La prezidanto de la labor-rondo ne deziris daŭrigi la provojn kaj promesis direkti al mi en la junuldomon la eventualajn interesiĝontojn. Kun Petro, mi plurilatis letere ĝis lasta januaro. Mi eksciis septembre 1996, ke li mortis en Angoulème, 87 jara.

Eble mi finos nun la rakonton pri miaj rilatoj kun Sat. Tre ofte mi gvidis vesperajn kursojn per la junulkurso. Mi mendis ilin al la libroservo de Sat-amikaro. Plej ofte la respondeculo sendis kun la mendo, ekzempleron de ilia bulteno. Mi trovis ĝin interesa, kaj iam pagis abonon. La kasisto respondis: " abonon aŭ aliĝon?"- respondo:" mi konas la regularon de SAT, mi agadas por Esperanto, tute ne por klasbatalo. Vidu ĉu mi povas esti membro." Poŝtrevene mi ricevis mian membrokarton. De sufiĉe multaj jaroj mi do estas membro (de Sat-amikaro) kaj simpatie rilatas kun la diversaj aktivuloj en Francio.
Oktobro 1953 - 14a "La Informilo".

Tutpaĝa raporto de s-ino Blanche Fondrillon pri la 38 universala kongreso en Zagreb. Tamen, ŝi ne raportis pri la kongreso mem, sed pri la Lando kaj la homoj, kiujn ŝi renkontis. Resume: ek de la trajna eniro en Jugoslavio, severa kamparo, senkulturaj montoj, kulturoj sen diverseco: nur maizo, heliantoj, kanabo. En la trajno, fortikaj gelaboristoj, tre simple, tre malriĉe vestitaj. Lingvo tute fremda. Sed jen Zagrebo: bela, vivanta urbo, loĝantoj afablaj, gastemaj. En magazenoj ne mankas bonaj nutraĵoj, la plej diversaj produktaĵoj de suda Lando. Ekskursoj, polvokovritaj vojoj, malmultaj vilaĝoj, malaltaj dometoj, malriĉaj kulturoj. Oni renkontas nur ĉaretojn jungitajn de ĉevaletoj, vilaĝaninojn, ofte nudpiedajn, marŝantajn kun korbo aŭ sako sur la kapo al la najbara foirejo, ofte plurajn kilometrojn, por vendi kelkajn ovojn aŭ grajnojn. Sed la loĝantoj ŝajnas fortikaj, viglaj, kuraĝaj. Invitoj al pluvojaĝo: al Sarajevo, al Dubrovnik. (Mi mem spertis ĉion tion 2 jarojn antaŭe bicikle. Tamen ŝajnas ke de 1951 ĝis 1953, okazis ia miraklo: mi vidis en 1951 magazenojn malplenajn, kaj oni malbone manĝis por alta prezo en restoracioj... )

Laŭ la decido de la nacia kongreso kreiĝis en Strasbourg komisiono por propagandi Esperanton ĉe la Eùropa Konsilantaro. Oni profitis la nunan kunsidan periodon por rilati persone kun kelkaj delegitoj kaj por sendi propagandilojn, precipe la raporton de D-ro Lapenna, al ĉiuj delegitoj de la konsilantaro. La 24an de septembro okazis grava duhora diskuto pri enkonduko aŭ de franca-angla dulingveco aŭ de Esperanto en ĉiujn lernejojn de Eùropo. La franca delegito Jaquet defendis sian raporton pri dulingveco. La germana delegitaro defendis Esperanton. Bedaŭrinde la nederlanda delegito, kvankam dirante, ke li ne scipovas Esperanton, pretendis ,ke Esperanto ne taŭgas, ĉar ĉiu nacio parolante tiun lingvon havus akcenton, li asertis, ke Esperanto havas nur 500 vortojn kaj neniun literaturon.! Finfine la konsilantaro per 31 kontraŭ 21 voĉoj decidis, ke tiu demando estu restudota de komisiono.

Kursoj en Nancy. Ek de oktobro, okazis tri kursoj, ĉiuj je la 20h30, lunde, merkrede en la teknika lernejo, 6 rue Clodion, kaj vendrede en la junuldomo. Laŭ mia memoro, S-ino Fondrillon gvidis unu, s-ro Colnot unu, kaj Fabien Chanut.gvidis en la junuldomo Krome okazis kurso en la labor-rondo, sed de nun silentos pri tio "La Informilo".

Aperis nova franclingva varbilo "rapport sur la langue internationale Esperanto", traduko fare de s-ro Lienhardt de verko de profesoro Ivo Lapenna. Tiu raporto prezentas sur 4 grandformataj paĝoj objektivan kaj trafan resumon de la plej elstaraj faktoj, grupigitaj en 11 ĉapitroj, pri nia linvgvo kaj nia movado. Surbaze de tiu raporto, la konsilantaro de UNESKO decidis ekstudi la eblecojn pri eventuala enkonduko oficiala de Esperanto en la modernan vivon (ĝi helpos al la oficiala rezolucio favora al Esperanto, kiun Unesko alprenos en Montevideo en 1954.) Estas do konsilinde uzi vastskale tiun valoran raporton per sendo al ĉiuj elstaraj personoj (deputitoj, urbestroj, urbkonsilantoj, ĵurnalistoj, lernejestroj, profesoroj, instruistoj, ktp...).

Kaj denove paĝo pri Tejo. La estonteco apartenas al la junularo, junuloj aliĝu al Tejo! Sekvas franclingva tutpaĝa varbteksto, kiu re-informas, cele al novaj gelernantoj, pri la ekzisto kaj celoj de Tejo. Skizo pri programo de regionaj kaj internaciaj renkontiĝoj kunlabore kun najbaraj grupoj de Germanio, Luksemburgio, Svisio. La normala kotizo jara restas 280fr, oni petas 20fr pliajn por abono al "La Informilo".

Krome Jean Paul Colnot, responsulo pri Tejo pritraktis kun FFAJ ( Franca Federacio de Junulargastejoj) grupan aliĝon de la regiona Tejo-sekcio al tiu organizaĵo. Efektive la membroj estis agnoskitaj, kaj per modesta kotizo, ili povis tranokti en tiuj junulargastejoj, kaj akiri je favora prezo internacian karton de junulargastejoj. (Nun, post pripenso, mi iom miras pri tiu sukceso, ĉar nia sekcio ne estis oficiale deklarita, do ne posedis juran ekziston, ĉar ni konsideris nin sekcio de internacia organizaĵo. Same cetere, nek nia federacio,(nek "La Informilo") posedis juran ekziston, ĉar ĝi konsideris sin federacio de UFE, oficiale agnoskita naci-skale).

Januaro 1954 - 15a "La Informilo"

Ĝi aperis malfrue pro manko de artikoloj el la diversaj

grupoj (verŝajne nur la Tejo-paĝo estis preta ĝustatempe!) La redakcio petis pardonon!

La nacia kongreso de UFE okazos en Strasburgo pentekoste, kaj nia federacia kongreso okazos samtempe (ne en Mulhouse kiel antaŭe anoncite).

Naciskale, 2 francaj deputitoj,s-roj Lefranc kaj Bellières,deponis ĉe la nacia asembleo rezolucion, kiu invitis la francan registaron1/ enkonduki Esperanton en la programojn de la publika instruado 2/ proponi tiun lingvon al UNO kaj al la Eùropa konsilantaro. En nia regiono, la sekretario de la federacio sendis leteron kaj la raporton de p-ro Lapenna al 35 regionaj deputitoj. Du monatojn poste estis respondintaj 7 deputitoj:S-oj Barrès, Crouzier, Lapie, Kriegel; Valrimont(54), Mondon ,Peltre(57), Gaillemin(88),mankas detaloj pri la respondoj. Ĉiu esperantisto estas petata skribi al sia deputito.

Esperanto-kursoj en lernejoj en Strasbourg: post la decido de la ministro pri nacia edukado permesi la enkondukon de Esperanto en la programojn de la unuagradaj lernejoj en Alzaco, 2 kursoj komenciĝis en Strasburgo, en Thomas-lernejo por 30 knaboj, en Guillaume-lernejo por 40 knabinoj. (Kursoj verŝajne gviditaj de s-ro Ferez).

Kiel kutime aperis alvoko de la kasisto, speciale insista por multobligi la nombron de membroj de UEA, dum jaro, en kiu UNESKO en Montevideo decidos apogi aŭ ne Esperanton. Denove aperas la nomo de s-ro Chapellier kiel federacia kasisto (ni memoru, ke li ne plu estis kandidato en la federacia kongreso en Strasbourg)

Tejo-paĝo- Intertempe okazis pluraj malgrandaj renkontiĝoj: septembre en la junulargastejo de Xonrupt(Vogezoj), novembre en Montigny (apud Badonviller). Tejo-grupo de 8 membroj naskiĝis en Gray dank'al s-ro Junier. Kaj vojaĝo al kaj renkontiĝo en Konstanz (Germanio) estas nun organizataj por la venontaj Pasko-tagoj.

La 9a junulara internacia kongreso de Tejo okazis en Wörgl (Tirolo) dum aŭgusto. Pli ol 80 partoprenintoj, el kiuj Fabien Chanut (Nancy) kaj Michel Chevrier (Baccarat), kiuj kuraĝe biciklis al la tirola urbeto.


Aprilo 1954 - 16a "La Informilo". Frontpaĝe reĝustigo, ne subskribita. En la gazetaro aperis informoj, kiuj anoncis tutmondan kongreson de Esperanto en Haarlem (Nederlando), kaj aliaj, kiuj anoncis ĝin en Nancy, ambaŭ en aŭgusto! Kelkaj personoj starigis demandojn. Tial tiu reĝustigo (franclingva): Esperanto estas lingvo, kiel la franca aŭ la latina, ĝi havas sian gramatikon, siajn vortarojn, sian literaturon. Ĝi estas vivanta lingvo, kies popolo estas disvastigita en la tuta mondo. Ekzistas diversaj esperantistaj asocioj, ĝenerale federiĝintaj en UEA (Universala Esperanto-Asocio, kies sidejo estis tiam en Rickmansworth, apud Londono). En ĝi kunlaboras multaj asocioj, ĉu naciaj, ĉu profesiaj aŭ religiaj. Ĝi estas tute neŭtrala. Ĝia kongreso okazos aŭguste en Haarlem. Krom UEA kaj ĝiaj kunlaborantaj asocioj, ekzistas granda internacia laborista asocio , kies oficiala lingvo estas ankaŭ Esperanto. Tiu asocio, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) organizas en Nancy sian kongreson, kies sola oficiala lingvo estos Esperanto. En SAT, kiel en UEA, oni ne plu diskutas pri Esperanto, oni uzas ĝin. Sed la sola organizaĵo, kies sola celo estas disvastigi Esperanton, estas UEA.

Bar le Duc - La esperantista grupo nun ekzistas oficiale. Statutoj estis deponitaj ĉe la prefektejo, dank'al senlaca laboro de S-ro Ancher. Nia sindonema amiko Denis estas ĝia prezidanto. Semajnaj kunvenoj okazas ĉiujn merkredojn kun rapida perfektiĝa kurso, ludoj, korespondaĵoj.

Photo 4 vizito de la urbo
Metz – S-ino Combebias, nova kaj fervorega esperantistino, aktive sin okupas grupigi la diversajn samideanojn dissemitajn en la urbo. Ni ne dubas pri baldaŭa sukceso.


Mulhouse - Kunvenoj okazas ĉiuvendrede je la 20a, maison du peuple (ĉambrego B).

Nancy - 5-10 membroj partoprenas regule la kunvenojn, kiuj okazas ĉiujn 2an kaj 4an ĵaŭdojn, kafejo "Chez Jean",31 strato de Mon-Désert, je la 20a 30.

Kunvenoj de la TEJO-sekcio, ĉiujn aliajn ĵaŭdojn, je la 20a 30, junuldomo, 36, cours Léopold.

Kunvenoj de la fervojista grupo, la 1an merkredon de ĉiu monato, je la 18a 30, ĉe la sekretariejo de la helpĉefstaciestro, s-ro Louyot.

Strasbourg - La tuta grupo multe laboras sub la agema prezidanteco de Sro Ferez por ke la 46a nacia kongreso estu granda sukceso, la tasko estas malfacila, sed ni scias ke niaj strasburgaj amikoj deziras ke tiu kongreso estu "eŭropa manifestacio" de la Esperantistaro. La "ĉefurbo de Eùropo"certe atingos tiun celon.

Fondaĵo Montevideo - Temas pri helpkaso, kreita por ke delegito de UEA partoprenu la ĝeneralan konferencon de UNESKO en Montevideo dum venonta septembro. Tiu delegito estos profesoro Ivo Lapenna (la plej bona elekto). Alvoko al la esperantistoj sendi donacojn.

Kongreso federacia - Ĝi okazos dum la nacia kongreso en Strasbourg, la sabaton 5an de junio je la 16a. Ĉar tempo mankos por pritrakti la tutan tagordon, antaŭa kunveno okazos la 27an de majo.

Tejo-paĝo - Unu jaron post la naskiĝo de la orientfranca sekcio de Tejo, la rezultoj, eĉ se ne mirigaj, estas tamen tre kontentigaj. Entute ni posedas 32 membrojn (36 iom poste), 2 grupojn (Nancy 10 membroj, Gray 8 membroj) kaj 14 izolulojn en 5 departementoj. Okazis do 5 regionaj renkontiĝoj lastjare, kiujn partoprenis 16 geesperantistoj. La perkoresponda kurso varbis 80 gelernantojn, kiujn prizorgas 5 korektantoj. Ĝi estas nia ĉefa fonto de novaj fortoj. En la projektoj: Konstanz dum Pasko, nacia kongreso en Strasburgo Pentekoste, internacia junularkongreso en Hilversum (Nederlando) julie. Krome en la junuldomo de Metz aprile, en la junulargastejoj de Saint Mihiel kaj Xonrupt poste estas antaŭviditaj renkontiĝoj. Entute estas planitaj 15 renkontiĝoj pli malpli gravaj! (Sed ne ĉiuj povos okazi.)
Julio 1954 - 17a "La Informilo".

Pri nia federacia kongreso: ĝi tute ne povis okazi, ĉar la amplekso de la programo de la nacia kongreso malhelpis tion. La unua kunsido de la nacia kongreso okazis la sabaton jam je la 16a, anstataŭ nia propra ĝenerala kunveno. Ĉar la organizantoj tion sciis, kunveno okazis en Strasburgo la 27an de majo dum la ĉielira tago. Sed ĉeestis nur 6 aktivuloj, 3 el Strasbourg, 2 el Mulhouse kaj 1 el Nancy (Sro Chapellier). Ili parolis pri la organizado de la nacia kongreso, malfacila pro malfruaj aliĝoj kaj manko de dormoĉambroj, laŭ raportoj de Sroj Ferez kaj Heintz. Sroj Lienhardt kaj Ferez akcentis la neceson ŝanĝi la ĝisnunajn propagando-metodojn: prelegoj kaj kursoj ne sufiĉas. Oni montru la utilecon de Esperanto per praktikaj aplikadoj, ekzemple per uzado de la lingvo por fakaj laboroj, oni interesu firmaojn, montru ke la praktika uzado de Esperanto povas esti fonto de profitoj (Ĉu, TAKE, kion vi opinias?). Ĝis tiam ni tuŝis nur idealistojn, kaj ili estas malmultaj!...

Pro malbona sanstato, Sro Zimmermann deziris forlasi la prezidantecon de la federacio. Ĉar la ĝenerala kunveno ne okazos, nenio povas esti ŝanĝita. Oni serĉas kandidaton por la prezidanteco.



Nacia kongreso -"La Informilo" malmulte raportas, ĉar ĝi ne disponas pri sufiĉe da paĝoj. Detala raporto aperis en "Franca Esperantisto". Ŝufiĉas diri ke dank'al la sindonemo de niaj strasburgaj amikoj la kongreso estis sukcesplena: bela vetero, bela programo, bela urbo, ĉio tio multe helpis al tiu sukceso. Al la organizintoj varmajn gratulojn (ankaŭ pro la suna vetero!).

Aperis interesa libreto pri Esperanto. "L'Esperanto, cet inconnu", verkita de André Ribot, prezidanto de sud-okcidenta federacio kaj nova redaktoro de "Franca Esperantisto". 68 paĝa, la broŝuro resumas ĉion konendan pri Esperanto. Eldonita de Albin Michel, ĝi estas aĉetebla en ĉiuj librovendejoj.

La 39a universala kongreso de Esperanto okazas julie en Haarlem (Nederlando), pli ol 2200 personoj aliĝis; oni ne povas akcepti aliajn. Aùtobusa vojaĝo estas organizita el Parizo.

Nova turisma prospekto en Nancy: okaze de la Sat-kongreso, la turisma oficejo eldonis belan verdkoloran faldprospekton pri Nancy, tute en Esperanto. Ĝi informas ne nur pri la urbo, sed entenas planojn de tramoj, aŭtobusoj la atingeblecojn el la diversaj grandtrafikaj vojoj...



Meuse: nia simpatia samideano Jean Canus, instruisto en Menaucourt (Meuse) edziĝis kun f-ino Nicole Zanetti. Kaj Diana Denis, filineto de nia senlaca(ja,vere!) samideano Pol Denis, instruisto en Saudrupt (oh! Mozo, tero de instruistoj!) anoncis la naskiĝon de sia frateto Bernard. (Do releginte la unuan"La Informilo"-n, mi konstatas ke Bernard naskiĝis jam en 1950; Ĉu li naskiĝis dufoje??? Ĉu ne estis eraro, kaj fakte Bernard anoncis la naskiĝon de sia fratineto?) Ĉiukaze "La Informilo" bondeziris kaj gratulis ĉiujn (kaj mi faras same!)

La Tejo-aktiveco konkretiĝis dum la tri lastaj monatoj ĉefe per ekskursoj kaj renkontiĝoj. Entute, 32 diversaj personoj partoprenis niajn aranĝojn, el kiuj 16 membroj de Tejo. Dum Pasko, ni ĝuis mirindan vojaĝon al Konstanz. Foririnte el Nancy sabate matene sub gaja suno, trapasinte tra neĝo Vogezojn kaj Alzacon (Bonhomme-pasejo, Blanka-Lago, Colmar), ni atingis Germanujon. Vizito al Freiburg kaj ĝia katedralo, al Höllenthal, al Titisee, kaj fine je la 9a vespere ni estis en Konstanz. Plej afable akceptis nin nia amikino Irmtraud Brandt, je la nomo de la junul-klubo de Konstanz. Ni ŝuldas al ŝi kaj al ĉiuj geamikoj en Konstanz tutkorajn dankojn pro ilia tiel afabla akcepto. Dimanĉe matene, post vizito de la urbo Konstanz, ni transpasis la lagon por tagmanĝi en Meersburg. Vizito de tiu urbo, poste promenado en la tropika ĝardeno de insulo Mainau, kaj ni revenis en Konstanz, kie ni ĝuis gajan vesperon en la gastejo "Adler". Ludoj, dancoj kaj kantoj daŭris ĝis noktmezo. Lunde, bedaŭrinde ni devis adiaŭi kaj ni revenis tra Nigra Arbaro. Vizito al la fonto de Danubo, en Donaŭesĉingen dum densa neĝfalado, promenado ĉe la akvofalo de Triberg sub gaja printempa suno, rapida vizito en Strasburgo... Nur tre malfrue ni atingis Nancy kie ĉiuj disiĝis, tre lacaj, sed ankaŭ tre feliĉaj post tiom bela vojaĝo.




Vizito de la urbo piede photo 5 kaj ŝipe photo 6
Dum Pentekosto, ni partoprenis en Strasburgo la nacian kongreson de UFE kaj la internacian renkontiĝon. 14 Tejo-anoj entute tie ĉeestis la diversajn aranĝojn.

En Saint Mihiel (Meuse) ,la 1an kaj 2an de majo, 6 esperantistoj ĉeestis joganan renkontiĝon, kiu estis vera sukceso. Kelkaj joganoj interesiĝis al Esperanto. La 16an de majo, ni retroviĝis okope ĉe la Donon-pasejo. Ges-roj Ferez montris sian intereson por nia movado, venante el Strasburgo por partopreni inter ni la renkontiĝeton. Estonta aktiveco: niaj amikoj Fabiano Chanut (Nancy), Andreo Wagner kaj Simon Mathieu (Dieuze) biciklos al Hilversum por partopreni la Tejo-kongreson. Kiu akompanos ilin?


Photo 7
Gejunuloj, ne plu hezitu, vi povas ankoraŭ aliĝi al la kongreso, vi ĉeestu multnombre, cetere vi ne bedaŭros! Ni rememorigas la daton: 24a ĝis 31a de julio. Proksimaj regionaj renkontiĝoj: Montigny apud Badonviller (3-4 julio)Post la libertempo: Rombas, Saudrupt, Remiremont, kaj regiono de "Ballon d'Alsace". Dum Pasko 1955, ni jam planas organizi, en franca junulargastejo, internacian renkontiĝon.

S-ro Max Kubler, en Rombas (Moselle) bonega lernanto de nia koresponda kurso, gajnis la unuan premion ĉe la nacia konkurso de "la plej bona lernanto" organizata de UFE. Li do ricevos senpagajn vojaĝon kaj restadon en Haarlem, ĉe la kongreso de UEA. Gratulojn al s-ro Kubler pro tiu meritita sukceso.

Nova adreso de la peranto de Tejo-sekcio, Jean Paul Colnot, en Laxou.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Zimmermann
  • Schwartz
  • Chapellier kaj Fondrillon
  • Andrieux
  • Oktobro 1953
  • Fondrillon
  • Chanut
  • Ancher.
  • Louyot . Strasbourg - La tuta grupo multe laboras sub la agema prezidanteco de Sro Ferez
  • Chapellier

  • Elŝuti 2.03 Mb.