Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo3/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55

Albert Liénhard krome verkis libron " por korespondi en Esperanto ": letermodeloj por faciligi praktikan uzon de la lingvo al multaj gesamideanoj, precipe (kaj principe) novaj ... La libro baldaŭ aperos. La aŭtoro petis helpon de elstaraj esperantistoj por kompletigi la aron da letermodeloj, intence simple verkitaj.

La kanto " frata marŝo " finis tiun 5an Informilon.
Oktobro 1951 - 6a numero de " La Informilo "

  • La oktobra " Informilo " komenciĝis per tutpaĝa artikolo de la nancia prezidantino Blanche Fondrillon. Ŝi bedaŭris, ke ofte en Esperanto-aranĝoj ĉeestas neesperantistoj ( edzoj aŭ edzinoj, aŭ geamikoj ) kiuj ne komprenas Esperanton, kaj al kiuj ŝi ofte sentis sin devigata traduki francen la diritaĵojn. Tio kompreneble ĝenas la eventojn. Ŝi proponis, ke Esperantistoj notu la plej interesajn aferojn, kaj la neesperantistoj la ofte aŭditajn kaj ne komprenitajn vortojn. Poste, oni traduku en kvazaŭa kurso por formi tiel novan generacion de esperantistoj...? Ŝi konkludis petante ĉiujn serĉi aliajn inspirojn kaj averti ŝin. (Mi faros same: se vi havas efikan ideon pri tio , skribu al la nuna redaktoro de " La Informilo ")

  • La Esperanto-semajno ne okazis en Nancy, ĉar la circulero de U.F.E. alvenis tro malfrue.

  • En tiu numero de " La Informilo " aperis informoj pri la kunvenoj en Mulhouse, Nancy, Strasbourg. Krom novaĵoj, mi ne plu parolos pri tio.

  • En ĉiu "La Informilo " aperis ankaŭ alvokoj de la kasisto por pago de kotizoj.-oktobre kaj januare, kotizoj por la venonta jaro.-aprile kaj julie al la malfruintoj... (ŝajne kronika malsano!)

  • En aŭgusto la monata kunveno en Nancy estis speciale vigla. Krom la nanciaj esperantistoj ĉeestis geesperantistoj el Nederlando, gastoj de familio Fondrillon kaj el Britio gastino de familio Schmitt. La bulteno aldonis " la vespero estis tre interesa pro la vigla interparolado, kaj la rakonto de nia kamarado Colnot pri lia perbicikla vojaĝo en Jugoslavujo ekvekis la scivolemon de ĉiuj. Tiu rakonto aperos detale en niaj venontaj numeroj". (Sed kiel dirite tio tute ne okazis!...) - (Anekdoto: dum la tuta kunveno, mi do vigle rakontis kaj respondis al multaj demandoj, tute en Esperanto kompreneble. Iam dum la kunveno venis la kelnero de la trinkejo por demandi pri la trinkaĵoj. Mi tiam diras:"pour moi, un demi!". Sinjoro sidanta apud mi , kaj kiu antaŭe tute ne konis min, miregis : "ĉu li parolas ankaŭ france?" Li kredis min Jugoslavo!)

  • Novembre aperos dua libro de profesoro Lapenna: "aktualaj problemoj de la nuntempa internacia vivo".

  • La 29an de julio 51 naskiĝis Diana , filino de niaj fervoraj gesamideanoj Denis en Saudrupt (Meuse)- Gratulojn -(notu ke Pol Denis en la 2a " Informilo " estis agema, nun fervora . Mi estis sporta... ŝajne Pol konservis siajn kvalitojn sed mi tute ne!).

  • Refariĝis nanciano agema fervojista eperantisto-s-ro Brezol. La nancianoj bonvenigis lin.

Finiĝis la 6a "La Informilo" per la teksto de "la Espero".
Januaro 1952 - 7a numero de "La Informilo"

La titolo de la frontpaĝa artikolo estis "la ridinda lingvo". Jen la enhavo:



Ĉu vi scias ke, en Nancy, ekzistas Universitata Eùropa Centro? Jes, certe. Ĉu vi scias ke iam en tiu centro oni prelegis pri Esperanto? Eble ne.

Tamen, en tiu jaro, ni estis ses gesamideanoj, kiuj aŭskultis gravan profesoron, faman lingviston (ni ne diru lian nomon) speciale alvenintan el Parizo por fari du paroladojn:

1/ Pri la historio de la internaciaj lingvoj.

2/Pri la sola el ĉiuj , kiun li aŭdis flue parolata: Esperanto.

Kompreneble ni estis alkurintaj kun ega intereso.

La unua parolado rekompencis nin: ni aŭdis multajn kuriozaĵojn pri komunaj lingvoj: de la babilona ĝis la ĉina., pri klerulaj lingvoj: de la ballia indonezia ĝis la swailia de Afriko, pri vulgaraj dialektoj: de la sistemoj per gestoj ĝis la sistemoj per desegnoj, ĉio estis interesega.

La profesoro parolis pli longe pri novaj artefaritaj lingvoj speciale pri Volapük: Volapûk estis bela juvelo por lertuloj sed malpraktika por la aliaj; pro tio, ĝi malaperis. Estis la fino de la eksterkutimaj lingvoj.

Unu el la plej fervoraj volapükistoj: Zamenhof, kompreninte la erarojn de tiu lingvo, kreis novan, la unuan el ĉiuj, kiun oni povas ŝati: Esperanto.

Tiamaniere estis anoncita la dua parto.

Je la sekvanta tago, studentoj kaj gesamideanoj revenis akurate por aŭskulti la faman profesoron.

Li komencis: " Esperanto estas bela kaj regula lingvo sed ĝi foroferas facilecon pro reguleco...Ĝi estas tro riĉa. Ekzemple: patro povas deveni patron, j, jn... Kelkaj vortoj estas tro longaj: por diri transformateur (internacia vorto) oni uzas "aliformigilo", estas ridinde! Kaj por diri santé oni uzas "saneco", stranga vorto!" Sed li prononcis saneko akcentante la lastan silabon. Efektive, estis ridinde!

Tiamaniere, ni, gesamideanoj, konstatis ke la oratoro ne lernis Esperanton. Sed (ĉar ni estas bone edukitaj) neniu el ni moviĝis.

La profero daŭrigis sian kurson. Mi eltiras kelkajn rimarkojn: estas peko konservi la saman radikon por vira kaj virina vortoj (ĉu li deziris tiel, simpligi Esperanton?); oni trouzas la prefikson mal, vidu malgranda, ĝi estas peza kaj longa.

Por konvinki ĉiujn, li legis tekston de Zamenhof. Por la neesperantistoj, estis ridinde. Por ni , nur la profesoro estis ridinda.

Poste li prezentis pli belajn lingvojn (laŭ li), lingvojn bone faritajn ĉar ili estis de lingvistoj: Novial kaj Occidental. Bedaŭrinde, neniu volas lerni ilin: "Legu, diris la profesoro, tiun tekston en Occidental : li celebri francesi musicanto Rameau, visitant un bel dama levat subitmen... Vere, ni komprenis facile, sed... Ĉu internacia lingvo devas esti komprenita nur de la Francoj? Kion opinias la fremduloj, kiuj ne parolas latinan lingvon?

Resume, se la oratoro devus elekti artefaritan lingvon, li preferus Occidental, kaj se li devus elekti nacian lingvon, li preferus la italan.

Tamen li konstatis, ke inter la artefaritaj lingvoj nur Esperanto havas sukceson.

Malfeliĉa profesoro! Li ne rimarkis la esperantistojn (eble li ne konas la verdan stelon)

Post la prelego, ni leviĝis kune kaj ĉirkaŭis lin alparolante unu post la alia: " Vi ne lernis Esperanton... Vi ne povas prononci ĝin... Vi ne scias, ke la vorto transformatoro ekzistas... Vi kritikas pri malgranda, vi devus scii, ke oni povas uzi la vorton eta...". k.t.p.

La aliaj aŭdantoj amuzitaj, alproksimiĝis, dirante :" estas pli interese ol la antaŭa parolado". Malesperante la profesoro eliris en alian ĉambron.

Kaj niaj ĉeestantoj pli kaj pli amuzitaj restis kun ni. Do, nia prezidanto daŭrigis la kurson antaŭ la nigra tabulo, klarigante por ili regulojn de la esperanta lingvo.

Blanche Fondrillon

Sekvis la protokolo de la Zamenhofa tago 1951 :



La 19an de decembro, en la junulardomo, en Nancy, kuniĝis nanciaj gesamideanoj por festi la 92an datrevenon de nia Majstro Doktoro Lazaro-Ludoviko Zamenhof.

Ĉe tablo alloge ornamita festenis 22 personoj. Post kvietigo de la viglaj apetitoj per perfekte preparitaj manĝoj kaj varmigaj vinoj estis tempo por esprimi ideojn kaj sentojn. S-ino Fondrillon prezidantino de la Nancy'a Grupo, lerte kaj ĉarme dankis la organizantojn de la festo. S-ro Kleinclaus akcentis la amikigan influon de Zamenhof. S-ro Louis, animanto de ĉiu kunveno, sukcesis paroligi,unu post la alia, ĉiujn ĉeestantojn, lertajn aŭ ne; gajecon naskis la diversaj temoj priparolitaj.

En malgrandeta teatra ĉambro okazis poste varietea spektaklo. Ni gratulu la artistojn: harmoniaj muzikistoj, spritaj aŭ lirikaj dirantoj, nekompareblaj gestludantoj, belkanta sinjorino, k.t.p.

Certe ne okazis io impona klasika en riĉega kadro. Sed ĉu ne, ni ĝuis ion pli simple ĉarman.

Poste, aperis la jena artikolo sub la titolo



mirigaj servoj per Esperanto al viktimoj de la milito

Tio, kion oni ĝis nun ne povis efektivigi per interpretanto de naciaj lingvoj, estas realigita dank'al Esperanto.

Estas sciate, ke la junaj viroj de la tri Rejnaj kaj Mozela departementoj estis devige enregimentigataj dum la germana anekso de nia teritorio.

Multaj estas malaperintaj sur la vastega militkamparo. Ankaŭ la eksĝenerala sekretario de nia federacio de la jaroj 1937-1939, Marcel Zimmermann, sin trovas inter ili.

Okazas, ke la edzino aŭ la gepatroj ricevas oficialan averton pri la morto de la edzo aŭ la filo, sed sen sciigo pri la tombarejo kie la mortinto estas enterigita, pro manko de tiu scio. Tiamaniere konatulo de mi ricevis tian averton ke lia filo estis mortigata de la batalo proksime de Podujevo (Jugoslavujo) sed malgraŭ diversaj oficialaj demandoj ne sukcesis koni la tombejon.

Mi, pri tio skribis al Delegito de U.E.A. de Mitrovica kaj ricevis la sekvantan respondon:

" mi ekvojaĝis al Podujevo, sed bedaŭrinde mi trovis nenion pri kio mi interesiĝis Interesiĝinte, kie okazis ia grava batalego, al mi oni rakontis, ke ĝi okazis en la Priŝtina, do mi iris al la sama loko, kaj vere tie okazis batalego, estas multnombra tombaro.

Kaj vere mi trovis la tombon de la filo de via konatulo, sed estas po kvar soldatoj enterigitaj: unu Italo, Greko, Jugoslavo kaj via konato, almenaŭ laŭ iliaj nomoj mi supozas, ilian naciecon, aŭ laŭ iliaj nomoj vi povas diveni al kiu nacieco iu de ili apartenas: Luigi Cirinconiji, Londis Krekadis, Oto Rezic kaj Krist Paul". "

Dissendu inter viaj gekonatuloj tiun informon, kiu estas tre efika ilo de propagando.

E. Zimmermann, prezidanto de la Orienta Federacio

(Do, nun en 1952, en la 7a " La Informilo ", malkaŝas sin la nomo de la tiama prezidanto de la federacio. 2 "informilojn" poste, mi ankaŭ trovis lian adreson: en Strasbourg-Neudorf. Certe mi iom konis lin, sed dum mallonga tempo kaj mi tute ne memoris pri li.)

Forpasis la 8an de novembro 1951 aktiva membro de la nancia grupo, Pierre Guidat, 39 jaraĝa.

En Nancy la vintra kurso, gvidata de s-ino Fondrillon, komenciĝis la 25an de novembro, per la kurso Ferez kaj arigis 26 gelernantojn. ( Ni miras nun pri tiaj ciferoj! Sed ĉar mi iom ekskursis en la sekvintaj "La Informiloj" por scii pli pri la prezidanto, mi eksciis, ke kredeble nur 9 gelernantoj atingis la kursfinon, kaj 5 sukcesis la ateston pri lernado la 25an de aprilo).

(Vi konstatis, ke mi kutimas noti parenteze anekdotojn, informojn aŭ rimarkojn kiuj venas el mia memoro, ne el "La Informilo". Krom la kurso de s-ino Fondrillon, kiu estis tiu de la "neŭtrala grupo", okazis ankaŭ kurso je la 18a aŭ 18a30, en la junulardomo, merkrede, se mi bone memoras, gvidata de la S.A.T-gvidanto Petro Louis, principe por gejunuloj. Pri ĝi ne raportis "La Informilo". Mi mem ekaktivis, kaj diris al P Louis, fine de aŭtuno 51:"se mi dezirus eklerni Esperanton, mi ne povus en via kurso ĉar mi laboras ĝis la 19a horo. Estus necese krei duan kurson post la 20a." - "Se vi deziras tian kurson, faru mem!" li respondis. Do mi faris, kaj mi gvidis 4aŭ 5 gelernantojn. Iom poste mi diris al li:"Mi lernis Esperanton perkoresponde, per kurso el urbeto Gray en Haute-Saône. Granda urbo kiel Nancy devus krei perkorespondan kurson." - "Se vi deziras perkorespondan kurson, kreu ĝin!" Do mi kreis. Tiuj kursoj daŭre funkcias , pli malpli sukcese , de 45 jaroj. Mi aldonu, ke la S.A.T-junulrondo ne estis anaro de la junuldomo. Oni nur pruntis al ĝi ĉambron por kursoj .Kiam mi kreis la perkorespondan kurson, mi aliĝis al la junuldomo, kaj tiel ricevis helpon pere de adreso, de la poŝtĉekkonto de la domo, ktp...).
Nun aprilo 1952 - 8a "La Informilo"

Longa frontartikolo de s-ino Fondrillon, kiun mi resumas, klarigas ke dum operacio ŝi propagandis por Esperanto! Oni komencis dormigi ŝin per injekto en la brakon kaj diris " bonvolu nombri 1,2,3..." ŝi daŭrigis laŭdire ĝis 28 (en simila okazo, mi laŭmemore ne atingis 5...) kaj poste ŝi tion ripetis en Esperanto.Ĝis iu voĉo interrompis ŝin:" ne plu nombradu, sinjorino, nun sufiĉas!" - "Ĉu mi lacigas vin?" - "Ne, ne plu necesas ke vi dormu, la operacio estas finita!" - ŝi ege surpriziĝis :"sed mi ne komprenas, ŝajnas al mi ke mi senĉese nombradis" - "Jes, vi nombris ĝis 28 en la franca lingvo, kaj poste en fremda lingvo. Ĉu vi instruas lingvojn? ĉu la nederlandan?" - "Ne, vi aŭdis la internacian lingvon Esperanto. Mi estas la prezidantino de la loka grupo." Do sugesto al vi ĉiuj, karaj legantoj, operaciigu vin por propagandi Esperanton! La artikolo ne diras ĉu la kirurgo kaj lia skipo eklernis la lingvon...

Kvardek kvin Nederlandanoj, naturamikoj, plejparte esperantistoj tranoktis en Nancy la 19an de aprilo 1952. Ili estis akceptitaj en la junuldomo.

Printempe 1952, laŭ iniciato de s-ro Micard, kreiĝis la "kulturdomo de la francaj esperantistoj" en kastelo Gresillon, en Baugé, apud Le Mans: kastelo sur granda tereno (85000m2) kun legomĝardeno, vasta herbejo, parko, lageto, tenisludejo. La nacia kongreso de UFE okazis pentekoste en Le Mans, kaj la 92 partoprenantoj vizitis la kastelon kaj estis agrable surprizitaj. Por finpagi la bienon kaj plibonigi la konforton, oni petas pruntojn de mono, aĉeton de poŝtkartoj kaj loteri-biletoj.


Photo 1 « Pierre d’Appel », apud Raon l’Etape

La SAT-junulrondo de Nancy organizis, ankaŭ pentekoste, internacian renkontiĝon en la junuldomo de Raon l'Etape (Vogezoj). Interkonatiĝa vespero sabate, kun muziko, ludoj, promenado dimanĉe al la Signal-ŝtonego (pierre d'appel), banado, teatra vespero... Partoprenis gejunuloj el Freiburg,Goeppingen, Karlsruhe, Stuttgart, Sarrebrücken, Nancy kaj Paris.


La 8a "La Informilo" finiĝis per la kanto " Ho Normandi' "

Julio 1952 - 9a numero de " La Informilo"

Frontpaĝe aperis ampleksa (2 paĝa) raporto pri la 17a regiona kongreso de Esperanto (la unua post la milito), organizita de s-ro R. Wurster, en Saint Dié la 18an de majo. Ĉeestis 24 personoj, el Bas Rhin, Haut Rhin, Meurthe et Moselle, Meuse ,Vosges, sed neniu el Moselle. Prezidis s-ro Emile Zimmermann, kaj ĉefe laboris s-ro Jean Chapellier, kiu kiel sekretario prezentis la agadraporton, kaj kiel kasisto, la kasan.

Nova komitato estas elektita:

prezidanto: Emile Zimmermann (Strasbourg-Neudorf)

vic-prezidantoj: Eugène Schmitt (Nancy)

R. Wurster (Saint Dié)

ĝenerala sekretario: Edmond Couperie (Bar le Duc)

helpsekretario: Marcel Heintz (Strasbourg)

kasistino: Yvonne Auch (Strasbourg-Neudorf)

Por 1953, Strasbourg estos la kongres-urbo. La kongresanoj decidis donaci 1000fr al la kulturdomo de Gresillon, gratulis la grupon de Nancy pro la eldono de "La Informilo", grumblis pri lamado en la transdono de kotizoj fare de UFE, studis la agadraporton de UFE, kaj konstatis ke, bedaŭrinde, neniu povos reprezenti nian federacion en la nacia kongreso. S-ro Ferez (Strasbourg) donacis ekzemplerojn de sia kanto "himno al Paco" al la federacio. Oni ankau konstatis, ke la statutoj de la federacio datumas de 1935 kaj bezonas rejunigon. (ŝajne konstanta problemo!). Laŭdire oni poste bonege tagmanĝis per modera prezo. La kongreso finiĝis per vizito al Saint Dié, "baptopatrino de Ameriko".

La paroloj de la himno al Paco (muziko de Beethoven-himno al la ĝojo-, paroloj de Hubert Ferez) plenigis la lastan paĝon de tiu 9a bulteno.
Oktobro 1952, 10a "La Informilo".

Frontpaĝe, raporto de s-ino B.. Fondrillon pri la 37a universala kongreso en Oslo, raporto ne oficiala, kiu celis skizi impresojn, pri bona akcepto, pri klareco kaj simpleco. Klareco de lando, kiu ŝajnas ĉiam nove lavita en la lumo de longaj tagoj, kun akvoj inter helverdaj herbaĵoj kaj nigraj abiaroj, kaj ŝipoj sur bluaj fjordoj. Simpleco en la akcepto de la loĝantoj, en la publikaj parkoj kie abundas floroj, en la kamparaj lignaj domoj...

(Ĉar mi intertempe iom ekskursis inter la paĝoj de la sekvintaj Informiloj, mi trovis en la januara numero alian raporton pri Oslo, preskaŭ pli oficialan, verkitan de freŝbakita fervojista esperantistino, Geneviève Colin.) Post belega vojaĝo, ŝi ekspertis rapidajn progresojn diskutante kun multaj esperantistoj. Partoprenis homoj el 33 Landoj por kiuj ne plu ekzistis lingvaj baroj. Vizitoj en Oslo, (reĝa kastelo, parkoj, botanika ĝardeno, skisaltejo) ravis ŝin. Ŝi ĝuis ankaŭ la solenan inaŭguron en vasta teatro, multajn prelegojn (speciale de Ivo Lapenna), tre interesan prelegon de indonezia virino pri la socia pozicio de virinoj en Indonezio, viziton al arĝent-minejo, manĝojn laŭ la norvega modo, belegan artan vesperon kun muziko kaj varieteoj, grandiozan akcepton en la urbodomo. ŝi admiris ankaŭ la belecon de la norvega naturo, la promenadojn ŝipe en fjordoj, la bluajn lagojn, la belecon kaj la agrablajn kolorojn. ŝi ŝatis la afablecon kaj modernecon de la loĝantoj. ŝi rikoltis tri korespondantinojn en nordaj Landoj.(Mi tre resumis tutan paĝon)

Dum julio 1952, s-ro Hubert Ferez, prezidanto de la Esperanto-grupo en Strasburgo, paroladis propagande (ni dirus nun "informe"), pri Esperanto, en sia urbo. °oro de junaj gelernantoj kantis la "himnon al Paco" kaj plurajn popolkantojn en Esperanto. Okazis samtempe ekspozicio de Esperanto-libroj kaj gazetoj. Ĉeestis ĉirkaŭ 80 personoj, kaj ĵurnalisto verkis tre favoran artikolon. Multaj homoj enskribiĝis al la perkoresponda kurso de s-ro Ferez.

Ĉiam dum la U.K. en Oslo, la esperantista societo de Mulhouse ricevis la 2an premion pro tradukita prozo "la kuracisto de Lennox" de Cronin. Kaj plie, la mulhous'a prezidanto, s-ro Lienhardt, ricevis honoran mencion pro tradukita dramo "nigra kafo" de Bastian.

Pliajn laŭdojn al s-ro Lienhardt, kiu sukcesis aldonigi tradukon en Esperanto en la artan propagandilon pri la urbo Mulhouse.

La 10a bulteno finiĝis per la kanto "la krokodilo", paroloj de Lidia Zamenhof.
Januaro 1953 - 11a "La Informilo"

Frontpaĝo verkita de s-ino M. Schmitt (Nancy). Ŝi citas proverbon: " nokta sonĝo inter ĵaŭdo kaj vendredo fariĝos realo ". Precize tiam ŝi sonĝis: aperis al ŝi leterportisto, kiu alportis multajn bondezirojn. Li transformiĝis al nigrhara ciganino, kiu proponis senvualigi la estontecon. Ŝi kondukis ŝin al bela domo, el kies fenestro estis videbla granda ĝardeno kun belegaj florbedoj, tabloj, seĝoj, multaj personoj trinkantaj (ŝi ne diris "drinkantaj") kaj afable ridantaj. Kaj la ciganino fariĝis la franca prezidento! (tiam Vincent Auriol). Kaj ĉiuj parolis en Esperanto! Kaj ili kune konstatis, ke la homoj en la ĝardeno estas ĉiuj ŝtatestroj de la mondo. Dank'al la pacienca laboro de la esperantistoj, ĉiuj konvinkiĝis pri la utileco de Esperanto kaj ili lernis ĝin ,kaj nun dum konferencoj ili ne plu volas paroli alian lingvon ol Esperanton. Kaj audeblas vortoj: floroj, muziko, edukado, boneco, donacoj, libereco, frateco, helpi, kuraci, nutri, plibonigi... (Nun pli ol 10 jaroj poste, nur unu frazo realiĝis: ne plu estas ferkurteno). Sed ni ĉesu sonĝi kaj revi.



Bar le Duc vekiĝis. La 19an de novembro 1952, post propaganda kunveno, anoncita de radio-Loreno, kiu kunigis 50 personojn, aliĝis al la Esperanto-kurso 40 lernantoj.Oni ŝuldas tiun sukceson al la senlaca agado de s-ro Denis'>Ancher. S-ro Pol Denis rimarkinde paroladetis, S-ro Camus ekspoziciis interesajn kolektojn. La kurso funkcias dank'al la sindonemo de Pol Denis, kiu veturos ĉiumerkrede el Saudrupt, je 12 km.

En Nancy kreiĝis fervojista rondo. Iniciate de s-ro Chapellier, la fervojistaj esperantistoj kunvenis la 25an de novembro kaj starigis lokan fervojistan rondon. Respondeculo : Jean Chapellier, sekretariino: Geneviève Colin, kasisto: Marcel Brézol. Kunvenoj okazos la unuan merkredon de ĉiu monato en la sekretariejo de la helpĉef-staciestro.


Aprilo 1953 - 12a bulteno

frontpaĝe, invito al la 18a federacia kongreso en Strasburgo (raporto en julio)



Bar le Duc- La kurso finiĝos fine de aprilo. Post neeviteblaj forlasoj, 10 lernanto

j daŭrigas la lernadon, dank'al s-ro Denis, kiu lerte gvidis la kurson kaj al s-ro Camus, kiu anstataŭis lin kiam okazaĵo malhelpis la venon de la kursgvidanto. Leteroj de korespondemuloj, poŝtkartoj el Japanio venis konkretigi la utilecon kaj agrablecon de Esperanto.



Mulhouse. La urba biblioteko akiris kelkajn pliajn librojn en Esperanto. La mulhousa publiko disponas nun pri 50 libroj, sagace elektitaj inter la plej konataj aŭtoroj (D-ro Zamenhof, G. Duhamel, H.G. Wells, Blasco Ibanez, Remarque, ktp.) fare de s-ro Lienhardt.

Nancy.: A. Andrieux el Toulouse, studento en la universitato de Nancy, prelegis en la junuldomo, la 3an kaj la 10an de marto antaŭ relative granda publiko. Tiu prelego , tute en Esperanto, kun lumbildoj, temis pri io eble ne tre ŝatata de la esperantistoj: la atom-energio. Dank'al la lerteco de la preleginto, tiu prelego atingis universitatan nivelon, kiel la prelegoj de la someraj universitatoj. (Jes, mi ĉeestis kaj multe notis. Fine de la 2a prelego, ni estis, almenaŭ teorie, preskaŭ kapablaj fabriki atombombon-aŭ nuklean centralon. Bedaŭrinde intertempe, mi perdis la notojn... tamen entute esceptaj prelegoj).

S-ro Louis Collin, emerita poŝta inspektoro, eksprezidanto de la grupo de Nancy, ricevis la honorlegian ordenon (pro laborplena kariero, ne pro Esperanto-agado).

Novaj turismaj prospektoj: krom la klarig-folio en esperanto, kiun s-ro Lienhardt sukcesis aldonigi al la kolora ilustrita prospekto pri Mulhouse, pri kiu oni parolis en la 9a bulteno ankaŭ,la urba turisma oficejo en Nancy eldonis artan faldprospekton kun mallongaj klarigoj en 4lingvoj: franca, angla, nederlanda kaj esperanta.

Kaj nun oni ekparolis pri T.E.J.O. (Tutmonda Esperantista Junular- Organizo). Sed antaŭ ol citi, ni vidu, kio alia okazis, kio ne aperis en "La Informilo".

Laŭ instigo de Petro Louis, mi (Jean Paul Colnot) do kreis aŭtune 1951 propran vesperan kurson kaj perkorespondan kurson. Mi ĵus retrovis arkivojn. Al la vespera aliĝis 7 personoj, perkoresponde ankaŭ 7. El la unuaj, kelkaj restis esperantistoj plurajn jarojn. El la duaj nur 1 lernanto finlernis. Mi ne volas citi ĉiujn gelernantojn kiuj finlernis la kurson dum 45 jaroj. Mi citos nur tiujn de la 2 unuaj jaroj. Do la unua estis S-ro Jean Mangel en vilaĝo le Lyaumont (Haute Saône). Li estis esperantisto dum multaj jaroj, esperantigis sian filinon (kiu edziniĝis kun posta lernanto de la kurso), kaj ni organizis apud lia domo sur la kamparo plurajn etajn renkontiĝojn. Dum la dua lernjaro aliĝis vespere 6 gelernantoj, sed koresponde ...62! Ne ĉiuj laboris kompreneble,sed dum la vintro 52, mi freneziĝis por korekti ĉiujn alvenantajn taskojn; mi nombris plurajn centojn! Petro Louis kaj pluraj Sat-anoj iom helpis min. Sed rapide mi komencis selekti la plej bonajn lernantojn por proponi al ili kunlaboradon en gvidado de lernantoj. La unua estis Pierre Viry, tiam studento en Nancy, nun agregacia profesoro pri angla lingvo, kiu kunlaboris dum multaj jaroj, ĝis li edziĝis , translokiĝis al Mulhouse kaj malaperis. Entute 10 gelernantoj perkorespondaj finlernis la kurson tiun jaron. Mi citu rapide:

Bernard Préaux en Ville-Houdlemont (54),

André Wagner en Dieuze (57), li estis tre aktiva kaj kreis grupon de junulgastejanoj esperantistaj, ĝis 1956 kiam li grave malsaniĝis; li tiam rompis ĉiujn kontaktojn. Nun li zorgas pri asocio de esperantistaj handikapuloj

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Oktobro 1951
  • Fondrillon
  • Brezol.
  • Pierre Guidat
  • Nun aprilo 1952
  • Julio 1952
  • Emile Zimmermann
  • Heintz
  • Oktobro 1952
  • Ancher . S-ro Pol Denis
  • Jean Chapellier
  • Denis
  • Lienhardt . Nancy .: A. Andrieux
  • Bernard Préaux

  • Elŝuti 2.03 Mb.