Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo29/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   25   26   27   28   29   30   31   32   ...   55

2-a trimestro 1986 – 54-a "La Informilo" (18 paĝoj)

  • la 78-a nacia kongreso de UFE okazis Pentekoste, de la 16-a ĝis la 19-a de majo 1986 en Gérardmer. Ĝi kunigis ĉirkaŭ 300 kongresanojn el tuta Francio. Aperis franclingva raporto en la 2 unuaj paĝoj de "La Informilo", kaj la suba raporto interne.

  • Angulo de la prezidanto - Karaj gefederacianoj, pentekoste kongresis nia nacia asocio (U.F.E. = Union Française pour l'Esperanto) en Gérardmer (88). Aliloke vi legos pli detalan raporton; mia deziro tamen estas danki al tiuj, kiuj laboris dum du jaroj por ties preparo kaj ties sukceso: s-inoj Catherine kaj Madeleine Roux, ge-roj Colin, s-ino Lambert, kaj la prezidanto de L.K.K. (Loka kongres-komitato), s-ro Claudel. Ilin helpis oko da lokaj gelernantoj. Laŭdire jam enskribiĝis novaj por aŭtuna kurso. Unu el la celoj de la kongreso estas do atingita: krei esperantistan vivon en la kongresurbo kaj ties regiono. UFE honoris la orientfrancan federacion, atribuante al ĝi la pokalon "Fayne", rekompenco por la plej dinamika federacio. Mia propono estas, ĝin simbole transdoni al du senlacaj laborantoj de nia federacio : s-roj Colnot kaj Denis. Nia oktobra staĝo en Villers-les-Nancy estu la okazo honori ilin. Koran inviton ! E. Ludwig

Jen la letero de UFE pri tio: Paris, 86 05 20 - al la prezidanto de la orient-franca federacio Edmond Ludwig-(46, Route de la Sĉluĉ Stosswhir -68140 – Munster.), Renée Triolle, prezidanto de unuiĝo franca por Esperanto, ."estimata prezidanto, supozante, ke la ekskursoj same bone disvolviĝis, kiel la tuto, mi dankas vin, kaj tra vi, vian federacion por la organizo de la 78-a landa kongreso de U.F.E. Maloftas, ke membroj de la koncernata federacio gvidas debatojn, prelegas, protokolas, ktp. Tio verŝajne ŝuldiĝas al via politiko transdoni respondecon al ĉiuj. Supozante, ke la ĵus ricevita pokalo Fynes pluhelpos vin tiudirekten mi kore salutas vin."

  • Eĥoj el nia unua nacia kongreso - Jes ! ni estis en Gérardmer... La nacia kongreso komenciĝis vendrede la 16-an de majo, posttagmeze, en Gérardmer. Bedaŭrinde ni alvenis tro malfrue por partopreni la ekzamenojn. Vespere okazis komuna malvarma vespermanĝo. Oni povis gustumi specialaĵojn de kelkaj regionoj. Poste s-ro Claudel starigis demandojn pri Vogezoj kaj pri esperanta literaturo. Plej multaj bone konis la esperanto-literaturon pri kio ni ankoraŭ ne multe konas.

Sabate matene s-ino Triolle, prezidanto de U.F.E., malfermis la kongreson en ceesto de lokaj eminentuloj. Ĉiuj favoris al Esperanto sed bedaŭrinde ili ankoraŭ ne lernis ĝin.

Photo 51- la oficiala malfermo

Poste en la urbodomo okazis honorvino, al kiu bedaŭrinde ni ne estis invititaj. Posttagmeze dum la debato sub gvidado de s-ro Degrelle pri la kongrestemo, mankis (laŭ ni) viglaj partoprenantoj, por ke ĝi estu pli vivanta...ĉar eĉ iuj ronkis... Poste, la prezentado de la jubilea kampanjo estis multe pli vigla -kaj eble vekis la dormemulojn-, s-ro Texier, kiu prezentis ĝin,proponis vastan reklamadon en gravaj gazetoj por la perkoresponda kurso de U.F.E., kaj diversajn aliajn aferojn, pri kiuj estus tro longe klarigi ĉi-tie. Ni ankoraŭ havis kontaktojn kun JEFO-respondeculo, kiu klarigis al ni, kiel gejunuloj povas plej efike uzi Esperanton por siaj vojaĝoj, ferioj, kunvenoj, ktp.

Photo 52 – la partoprenantoj


Dimanĉe okazis seriozaj aferoj, tio estas la membro-kunvenoj. Seriozaj ja, sed ankaŭ malfacilaj diskutoj inter la estraro staranta sur podio kaj la UFE-membroj sidantaj en la kongressalono. Iuj partoprenantoj sciigis, ke ili ne tute aprobis la opiniojn de la estraranoj, sed ĉio okazis bonorde kaj bonhumore. Estas bone kongresi sed ni devus pensi pri la estonto. S-ro Loisel prezentis la venontan UFE-kongreson, kiu okazos en St Raphaël. La diapozitivoj, kiujn li montris, tute konvinkis min. Ni certas, ke ni retrovos nin multnombre sur la suna bordo de Mediteraneo dum Pentekosto 1987. Tre atendita estis la distra vespero, kies programo estis tre alloga kaj mirigis nin. La grupo "Les Xettas" de Vogezoj – ge dancistoj - prezentis multajn dancojn. La verkoj de la malnovaj Vogezanoj estis detalitaj por ni. S-ro Danvy monologis lerte; liaj vortludoj pruvis (ĉiu esperantisto jam estas konvinkita) la flekseblecon de nia komuna lingvo. Tamen mi diru, ke en la hotelo kie mi loĝis, la postan matenon mi aŭdis kelkajn ĉeestintojn konfesi siajn miskomprenojn pri iuj aludoj. Vere la aero ne mankis al la Alzacaj Alpkornistoj, kiuj muzike kaj laŭte blovis en tubegojn. Vesperfine, s-ino Triolle provis ludi alp kornon, sed laŭ mia opinio, ŝi ankoraŭ devos trejniĝi iomete.
Photo 53
Konferencon de la Paco rakontis s-ro Denis antaŭ ol paroli pri la Kalvario... (Kalv-ario!) de senharulo. Se vi ne ĉeestis tiun raporton, vi sendube ignoras tian kalvarion. Mi tute ignoris la ridigan (ne rigidan!)= flankon de s-ro Denis, sed post kiam mi vidis la klaŭnon venintan el Anglujo,mi konfesas mian admiron. Estas mirinda ĉio, kion oni povas fari per virina haro. Noktmeze, kiam mi retroiris mian hotelon, mi ankoraŭ ridis pri tiu vespero.
Photo 54 Claude Gacon prelegas


  • 45-a federacia kongreso - Ni bone kongresis en Montigny-lès Metz, la 8-an kaj 9-an de marto 1986. (Raportas Catherine Roux, sekretario.) La 45a kongreso de la kultura orientfranca federacio okazis, dank'al la senlaca kaj sindonema laboro de nia samideanino Marthe Nau, en teknika liceo de Montigny lès Metz. Aliĝis kvardeko da partoprenantoj, inter ili gastoj el Luksemburgio kaj Germanio. Ni aparte menciu la ĉeeston de Martin Haase, prezidanto de T.E.J.O. kaj de Thomas Bormann. 1/ Staĝ-kongreso Por la unua fojo, ni spertis samtempe la komunan organizon de staĝo kaj de kongreso. Sabate posttagmeze ,funkciis du kursoj, gviditaj de s-ro Greiner (por komencantoj), kaj de s-ino Triolle (por progresantoj). Dume, s ro Walter Jelazny prelegis pri interesa temo : "la 100-jariĝo de Esperanto kaj ties perspektivoj". Tamen, post la prelego, ekestis viglaj diskutoj inter la diverstendencaj partoprenantoj rilate multajn devojiĝojn de la temo, aparte, la situacion sine de pola Esperanto-asocio. 2/ Labora kongreso: dimanĉe matene okazis la ĝenerala laborkunsido de nia federacio. A/ Raportoj de la grupoj: la partoprenantoj aŭskultis la raportojn el la diversaj kulturaj centroj de nia federacio,nome: Epinal - Nancy - Bar le Duc (apartoj gratuloj iru al s-ro François Xavier Gilbert, dank' al kiu aperis en la komerca kaj industria ĉambro de Meuse 4-lingva repertuaro de komercaj vortoj kaj bela esperanta artikolo pri la ribo-jeleo) - Betschdorf (nova grupo, kiu eklaboras vigle dank' al s-ino Scheidel ) - Colmar, Munster, Strasbourg, Montigny les Metz, Mulhouse, kaj Thionville. B/ Administraciaj raportoj: raporto pri la P.K.K. La prezidanto de la federacio legas la raporton, pro ne - ĉeesto de s-ro Colnot (li alvenis pli malfrue pro subita ekmalsaniĝo de sia edzino), ties respondeculo. Montriĝas malpli da intereso en Alzaco pri la P.K.K. Tamen, la reklamkampanjo bone efikis kaj permesis plialtigon de la varbitoj. Okazas lernado de Esperanto en la karceroj, ĉar kelkaj malliberuloj profitas tiun okazon, por havi fruan liberiĝon. Ili eĉ ricevis la permeson iri al Grezijono, por trapasi la ateston pri kapableco. Tio estas fakta agnosko de Esperanto fare de la Badinter-a administracio. La agadraporto: ĝi estas legata de la sekretario kaj unuanime akceptita. La financa raporto prezentita de la kasisto levas diversajn. demandojn rilate la donacojn, la ne -aperon de la ekspozicia amortizo, novan manieron por prezenti la ne-kotizintajn abonantojn. S-ro Denis klarigas la novan sistemon por la abono al "La Informilo". La homoj devas pagi aparte kaj rekte sian abonon al la gazeto, kaj la kasisto insistas pri la fakto, ke tio estas pli bone farenda frue en la jaro, t.e. en januaro. Okazis ankaŭ diskutoj pri la statutoj kaj membriĝo al U.F.E...S-ino Triolle tre klare respondis al ĉiuj demandoj. La kasraporto estas adoptita per 20 voĉoj por, kaj 2 sindetenoj. Agadproponoj: la apero en Francio de oficiala informilo teknika, kiu uzas 4 lingvojn (inter ili Esperanton) estis surprizo por la ĵurnalistoj. Venis reagoj el gravaj francaj ĵurnaloj, kiel "La Mondo". tio des pli gravas, ke tiu dokumento estos sendata al ĉiuj ambasadoroj, kiuj tiel ekscios pri Esperanto. S-ro Gilbert petas, ke oni sendu al li ĉiujn gazet-artikolojn pri la dokumento, aŭ favoraj, aŭ malfavoraj. Daŭros la konstanta laboro ĉe la akademi-inspektoroj. Daŭros la laboro de s-ro Colnot, kiu estos helpata por la reklamkampanjo. Jam de 35 jaroj li faras tiun gravan laboron por la perkoresponda kurso. Eklanĉo de abonkampanjo al "Esperanto-actualités" al ĉiuj gravaj sferoj, por informi ilin serioze pri Esperanto. Necesas kolekti ĉiujn adresojn, al kiuj la federacio povu sendi "Esperanto- actualités". Okazas diskutado kaj interŝanĝoj de spertoj en la sfero de la liberaj radioj Pli bona funkciado de la ekspozicia rondvojaĝo. Reklamado pri la nacia kongreso en Gérardmer. Diversaĵoj : sekve de lia sabata prelego, s-ro Jelazny insistas,por ke la federacio prenu firman pozicion pri la eventoj sine de Pola Eo Asocio (forigo de ties estraro far la pola registaro). Laŭ propono de s-ro Gilbert, la kongresanoj unuanime decidas, ke nia federacio skribu al U.F.E., ke U.F.E. transdonu nian demandon al U.E.A. kaj informiĝu siaflanke ĉe U.E.A. pri la polaj eventoj kaj la disvolvo de la U.K. en Varsovio, kaj bedaŭras, ke U.F.E. ne estis informita oficiale de U.E.A. kaj ne povis averti siajn federaciojn. C/ Elekto de novaj komitatanoj:s-ro Denis, s-ro Guillaume, s-ino Lepeix, s-ro Barrier. 3/ Distra kongreso - La distra vespero akceptis la "Groupe folklorique lorrain", kiu, pere de siaj tipaj kostumoj, prezentis al ni enkondukon al lorena kulturo dank' al tradiciaj dancoj kaj kantoj. Dum la vespermanĝo, ni havis la plezuron ricevi la viziton de la urbestro de Montigny lès Metz kaj de la licea estro. Konkludo: refoje ni dankas s-inon Nau, kiu faris tiun sindoneman laboron malgraŭ malfavoraj sanaj cirkonstancoj.

  • Vizito de Yaŝovardan en Thionville - La hinda esperantisto, pri kies vizito ni anoncis antaŭe, restis 24 horojn en Thionville, la 23-an/24-an de marto. Lia mallonga restado estis plene eluzita de lokaj esperantistoj, ĉar efektive tia vizito estas unika okazo por vivigi esperanton kaj prezenti nin al la ekstera mondo. Li vespermanĝis kun grupo de geinstruistoj esperantistaj. La postan tagon, post intervjuiĝo ĉe Républicain Lorrain, okazis unuhora elsendo ĉe Radio-beffroi, en esperanto kun interpreto en la franca, pri la vivo en Hindujo. Tuj poste li estis gasto de "Thionville-Accueil", kie regule okazas Esperanto-kurso ; la lernantinoj de la kurso invitis lin por tagmanĝo en agrabla restoracio. Sekvis la prelego pri Hindujo kaj ties ĉiu -taga vivo, en la ejo de Thionville-Accueil, preskaŭ tro malgranda por la kvardeko da ĉeestantinoj, esperantistaj kaj ne-esperantistaj. La prelego konsistis el prezento de diapozitivoj, kun komentoj en esperanto kaj interpreto en la franca. Tuj poste la preleganto devis forrapidi al Luksemburgo, por alia prelego. Noto: krome anoncoj pri lia prelego estis faritaj ĉe alia loka radio (GSB). Raportis C. Nourmont

  • Nancy - La 2a-grada kurso daŭras ĉiumerkrede je la 20a30, verŝajne ĝis la someraj ferioj. Kunvenoj ne plu okazis vendrede, sed la lastan merkredon de ĉiu monato. Ni kunvenas 4-ope por lerni kantojn en Esperanto (tiu kunveno anstataŭas la 2a-gradan kurson unufoje monate). En la "Activité-Espéranto-M.J.C." ni estis 15 membroj lastjare sed ĉi-jare nur 8... J.P. Colnot

  • Bar-le-Duc - La grupo gastigis s-ro n Yaŝovardan la 25-an de marto en salono de la urbodomo kie okazis la prelego pri Hindio en la ĉeesto de ĉirkaŭ 20 personoj. Ankoraŭfoje ni menciu, ke tiaj prelegoj estas tre valoraj kaj ni bedaŭras konstati, ke nur 2 kluboj en nia tuta federacio enŝovigis en la preleg-haltej-aro aranĝita de UFE, nome Thionville kaj Bar-le-Duc. La klubo dungis komence de majo, junulinon, Catherine Zol,en la kadro de la tiel nomata T.U.C. Ŝi jam deĵoris por kompili bibliotek-statistikojn, ŝi ankoraŭ zorgas pri raportoj, kuriero, ktp. Memevidente ŝi lernas Esperanton sub la gvidado de P. Denis, kiu paralele gvidas publikan kurson en la sino de la urba ĝemel-komitato. Inter la aktivaĵoj de la grupo ni "emfazu" pri projekto de "ralio" okazonta la 7-an de septembro, en regiono "Côtes de Meuse" (orienta parto). Tiuokaze ni invitas niajn proksimajn -eĉ ne proks. ! - samideanojn (Metz, Thionville, Nancy ktp.) partopreni tiun simpatian eventon, kiu konsistos el sufiĉe facila veturado / per propraj aŭtomobiloj / kun simplaj "enigmoj" solvendaj kaj kiu finiĝos per plenaera pikniko aŭ / se malagrabla vetero / per manĝo en memserva restoracio de aŭtovojego "A3".

  • Nia perkoresponda kurso - Ni ricevis entute iom malpli ol 100 informetojn kaj aliĝis 38 gelernantoj. El ili 10 ĝis nun finlernis M11. El la 10 finintoj, 6 aliĝis al M12. El la lastjaraj gelernantoj 4 finlernis M12. Temas pri s-ino Brossaud en Boca de Aroa (Venezuelo).Jen la nuna rezulto sekve al kampanjo por disvastigi nian kurson: varbis 9 gelernantojn s-ino Marthe Nau, Montigny lès Metz (S-ino Nau ricevis la komunikojn destinitajn al la Mozela-gazeto "Le Républicain Lorrain", aldonis sian adreson kaj zorgis pri apero de la komunikoj - kiuj senditaj el Nancy ĝenerale ne aperis -krome ŝi respondis al informpetoj). Varbis 5 gelernantojn, s-ro Crochet, Epernay (Dank' al antaŭaj klopodoj de s-ro Crochet, la Marna gazeto "L'Union" tre volonte empresas niajn komunikojn. Ĉiufoje s-ro Colnot aldonis la adreson de s-ro Crochet, kiu tiel respondis al informpetoj).Varbis 2 gelernantojn s-ino Bernez, Ĉaumont (ankaŭ tie mi aldonas la adreson de ŝi en komunikoj senditaj al la "Haute Marne libérée", ŝi respondas al informpetoj. Krome ekzistas 3 varbitoj en "68", kies "patreco" estas por ni ne certa. Kiu varbis ilin ? Mi aldonu tamen, ke la 20 aliaj aliĝintoj estis varbitaj pere de rekta informado el Nancy al informpetintoj. Gratulojn kaj dankon al ĉiuj personoj, kiuj partoprenis la kampanjon, eĉ se ĉijare ili ne sukcesis varbi iun. La ĉi-supraj sukcesintoj ŝuldas tion al jam plurjara agado en sia regiono. Skribis J.P. Colnot


3-a trimestro 1986 – 55-a "La Informilo" ((16 paĝoj)

  • Angulo de la prezidanto E. Ludwig - Por ni Esperantistoj, aŭtuno estas la komenciĝo de nia esperantista agadjaro. Mi esperas, ke la pasintaj ferioj sukcesis redoni al vi sufiĉe da fortoj kaj entuziasmo, por semi cirkaŭ vi nian ideon ; nia federacio vivas ja nur pro via surloka agado. Eble vi do sukcesos starigi kurson, prezenti prelegon, varbi gelernantojn por nia perkoresponda kurso -petu afiŝojn - kompreneble ne forgesu raporti pri via agado en la pasinta jaro. Pli facilas nun la informado al la instancoj. Dank' al regula dissendado de "Espéranto"-Actualités-" UFE jam rikoltas la ekinteresiĝon de la informatoj. De pluraj jaroj nia federacio regule informas la edukajn instancojn pri la perkoresponda kurso kaj pri la staĝoj. Dum la lasta komitatokunsido estis decidite, ke pere de "Espéranto-Actualités" ni kompletigos la informojn kaj grandigos la aron de la informotoj. Krome la federacio nun starigis informservon por la ekster-kaj enmovada informado. Kiel vi vidas, ni restas fidelaj al niaj celoj : informi efike, t.e. regule kaj serioze. Sed ne forgesu: por ke ni povu informi efike, ni bezonas raportojn pri via agado. Do: ek al viaj skribiloj! Atendas viajn raportojn nia sekretario :Catherine Roux en Vandoeuvre

  • Vizito de junaj biciklantaj esperantistoj en Betschdorf. Veturante de Rastat (Germanio) ĝis La Chaux de Fonds (Svisio), grupo de junaj biciklo-turistoj haltis en Betschdorf la 2-an de aŭgusto. Sed ni lasu sinjorinon Scheidel mem raporti..."la vespermanĝo okazis en "mia" ĝardeno Mi regalis la ĉeestantojn per diversaj salatoj, rostitaj kolbasoj kaj deserto. La vilaĝestro kaj lia edzino honorigis nin kunĉeestante... Je la 20a30 la vilaĝaj sonoriloj sonoradis longe por diri al ĉiuj..."Venu !! Okazas Esperanto-diservo!". La pastro kaj la pastoro komune diservis. Kelkaj vilaĝanoj. la magistratestro kaj lia edzino, eĉ loĝantoj el la najbara vilaĝo, partoprenis la ceremonion. Evangelio kaj epistolo estis legitaj esperant-lingve de junulo. La prediko, kiu temis pri Esperanto, frateco kaj paco, ĉu France, ĉu Germane, estis tuj tradukita... Poste oni longe babilis! Post la rehejmiĝo konversacio daŭris ĝis noktomeze!...La morgaŭon, post la matenmanĝo, ni adiaŭis reciproke. La grupestro donacis al mi dediĉitan libron en kiu ĉiuj subskribis. Mi estis tiom emociita ke mi ne povis diri eĉ unu vorton dum kelkaj sekundoj !... Estiĝis paŝo al paco dank'al Esperanto !".(Noto de la redaktoro : ni sincere gratulu Odette Scheidel, kvankam ni scias, ke ŝi estas modesta ; ŝi trafe montras, kion povas fari izolulo por la progresigo de Esperanto.)

  • Nia perkoresponda kurso - Jen la ĝeneralaj ciferoj pri nia kurso por la lernjaro 1985/86 (inter parentezoj la ciferoj de la antaŭa jaro). Entute alvenis iom malpli ol 100 informpetoj (118), aliĝis 39 gelernantoj (32) sekve al dissendo de 66 komunikoj (69). Ĝis nun 11 gelernantoj finlernis "M 11" kaj 9 el ili aliĝis al "M12" (8). Laŭ mia scio nur 1 finlernis "M12" (4). Mi diru, ke ĝenerale mankis skribaj raportoj de kunlaborantoj en ĉi-laborjaro. Tial mi denove petas ĉiun raporti al mi unufoje trimestre. Kelkaj linioj sufiĉas ! Ankaŭ oni prefere informu min iom antaŭ ol la gelernantoj finas "M11" . ..............Raportis J.P. Colnot'>Colnot

  • Staĝo en Sarlando - Ĉiam fruktodona iĝas partopreno al la kulturaj semajn-finoj organizataj de la Sarlanda Esperanto-Associo. La somera rendevuejo situis apud Homburg, en la Kardinal Wendel-Haus, loko tre facile kaj tre rapide atingebla de ĉiuj orientfrancaj loĝantoj. Tuj post la alveno, forte impresas la komforta aspekto de la staĝejo: tre agrablaj dormoĉambroj, bone ekipitaj kursosalonoj, vasta manĝoĉambro... kaj vere alloga verdejo apuda, kiu invitas al kvieta paŝumado inter la kurso-sekvencoj. Krom la plezuro ree renkonti gekonatulojn el diversaj regionoj, oni ĝuas memkompreneble la klerigan atmosferon de la "studhoroj". Ĉi-foje d-ro Albault, prezidanto de la Esperanto-Akademio malkovrigis al ni kelkajn kaŝitajn aspektojn de la "fundamentaj" verkoj de Zamenhof ( mi aldonu, ke paralele okazis kursoj diversnivelaj, propre instrucelaj). Pri la prelego mem, almenaŭ miaopinie, mi bedaŭris la troan "unudirektan" flankon de la evento ; mankis ja dialogoj, diskutoj, reagoj de la "publiko", ĉar tro raraj estis la intervenoj de la "aŭskultantoj" (tiaj ili ja kondutis). Ĉu pro timo fronte al la moŝteco de la Akademi-prezidanto ? Ankaŭ mankis al mi -ĉu tro subjektiva konstato mia ? -Ia "spica" etoso dum la staĝo... eble ĉar mi estas denaske nekuracebla humurŝatanto ! Ĝenerale la staĝanoj mienas certagrade tro "severe"... Malofte aŭdiĝas rideksplodaĵo, vagabondas ŝercrakontoj... Eble tio okazis vespere en la "drinko-ĉambro", kiun mi rezignis ĉeesti pro tro densa tabakfumo. Kompense, aparte simpatia ja estis la "ceremonio", dum kiu la ĉeestantaro pere de germana specifa skipo gratulis R. Haupenthal okaze de lia 20-jara Esperanto Jubileo. Mi kaptu la okazon por persone ankaŭ gratuli, ĉar la homo ja meritas pli ol la simbolan donacon, kiun li ricevis kaj pli ol la humurplenan poezion al li-kaj al la edzino ! dediĉita... Hej, legantoj ! Vidu ! mi do eraris : humuro do estis dum la staĝo! Tutsimple mi apelacias al vi por pliampleksigi la aferon dum la venontaj staĝoj..., kiujn mi tutevidente ĉeestos...Ĉu mi povas kalkuli pri via "paca" kuninvado ?. verkis Pol Denis'>Denis

  • Ralio de la klubo de Bar le Duc – Mozo indas ja... almenaŭ ralion! - Okazis, kiel anoncite en "La Informilo" no 54, je la 7-a de septembro en "Les Côtes de Meuse" kaj tute sukcesis...la unua esperanto-ralio.organizita de la "Groupe des Espérantistes Meusiens" / Grupo de la Esperantistoj Mozaj /.

Photo 55
Dekduo da aŭtomobiloj el diversaj departementoj lorenaj sekvis aŭ preterveturis unu la alian por atingi kiel eble plej rapide "sed ĉiam tre agrable!" la proksiman el ses etapoj, kiujn la skipoj malkovris helpe de malgrandaj slipoj entenantaj ĉu enigmon, ĉu demandaron, ĉu humuran ekstravagancon, laŭ bondeziro en Esperanto aŭ en la franca. Ĉiuj partoprenantoj - juneguloj kiel malpli junaj - iris do aŭtomobile kaj kelkfoje piede, por pli bone ĝui la ĉirkaŭaĵon, de mirinda belvidejo (Hattonĉâtel) al gravaj histoririĉaj lokoj (Kiel les Eparges) tra arbaro kaj valeto florplena.


La plej erudiciaj en historio, geografio, literaturo aŭ artoj povis gajni same kiel la plej observemaj aŭ eĉ la sinhelpemuloj : la ludon gajnis -kompreneble" la plej bona teamo, kiun mi gratulas ĉi-tie, ŝerce aldonante, por parodii la evangelion, ke "la lastaj fariĝis la unuaj" (la partoprenintoj komprenos min !). Estis poste okazo, interrenkonti aŭ rekontaktiĝi unu kun la aliaj, babilante pri la forpasintaj ferioj, pri la 71-a U.Ko en Ĉinio aŭ rendevuante en Nancio pour la 24-a staĝo de parolata esperanto... Tre gratulindaj kaj dankindaj pro la plezuriga tago estas ĉiuj organizintoj, kiuj eĉ povis havigi al ni mildan veteron dum la tuta tago kaj varmetajn sunradiojn dum la pikniko en Saint-Maurice-sous-les-Côtes. Ĉiu leganto deziru al la G.E.M. pour la 2-a ralio multajn, ankoraŭ pli multajn partoprenontojn eĉ el la najbaraj regionoj, franclingvaj aŭ ne : Esperanto ne estiĝis por samlingvanoj ! ......Raportis Hervé Mougin.

  • Nekrologo - Sinjoro Marcel CUENE, iama Prezidanto de nia Federacio, forpasis fine de julio.


4-a trimestro 1986 – 56-a "La Informilo" ( 12 paĝoj)

  • Nancy - Per trideko da afiŝoj, preskaŭ 1000 flugfolioj kaj pluraj gazet-kaj radio-komunikoj ni provis anonci vesperan kurson por komencantoj. Nur 2 personoj interesiĝis sed preferis aliĝi perkoresponde. Do neniu vespera kurso por komencantoj funkcias. Du personoj interesiĝas pri 2a-grada kurso (per "Metodo 12"), kiu okazas 2-foje monate merkrede, 6 aliaj personoj interesiĝas pri studo de "preparado al la Atesto pri Kapableco", tiu kurso okazis la merkredojn 29-a de oktobro kaj 26-an de novembro. "Zamenhof-kunveno" (kun kantoj, principe) okazos la merkredon 17-an de decembro je la 20a30

  • Bar le Duc - Dum sia lasta kunveno la loka klubo decidis konfirmi sian proponon, t.e. gastigi la venontan federacian kongreson, la 16/17 ajn de majo 1987. Kontaktoj estas jam starigitaj kun la urbdomo-administrantaro, kun hotel-kaj restoraciestro, ktp. La skipo prilaboras la programon. Prelego pri Esperanto okazis en privata kolegio : kurso tuj komenciĝos. Alia prelego estas planita en la asocio "Accueil des jeunes", komence de januaro, kune kun malfermo de publika kurso. Momente, cele eksperimenton pedagogian, du tre junaj geknaboj (8-jaraj) ĉeestas elementan kurson. Specifa "Zamenhof-vespero" okazos en "Centre socio Culturel" la 17an de januaro kaj oni ankaŭ antaŭvidas partoprenon en la tuturba karnavalo 1987 (27/28/29 ajn de marto). Impona pres-kaj leter-dosiero dikiĝas en la "Ĉambre de Commerce et d'Industrie", post la "premiero" pri kiu vi estis informita en la numero 53 de "La Informilo". Aliaj agadoj estas lanĉitaj.

  • staĝo en Villers les Nancy - La 24-a staĝo de esperanto okazis en Villers les Nancy le 25/26 ajn de oktobro 1986. Funkciis 5 kursoj : A1(E. Ludwig pere de M10) - A2 (R. Guillaume, M11 ) - B ( J.P. Colnot, M12) - C (P.Denis: ĉu rakonti novele ?) - D (E. Borsboom pri la vivo de Lanti). Sabate vespere, TESPA prezentis teatraĵojn (funebrajn !) - Partoprenis ĉirkaŭ 60 personoj - .La kurso kun s-ro Denis estis samtempe interesa kaj amuza. Ni legis "Ĉu rakonti novele ?", krim-noveloj originale verkitaj de Johan Valano. Ni trovis kelkajn inventaĵojn de la aŭtoro, kiuj estas tre interesaj pri la lingvistiko. Tiam mi deziris scii sufiĉe Esperanton por ankaŭ mem inventi. Mi sentis, kiom Esperanto lasas liberecon al la parolanto, anstataŭ devigi lin sekvi nur ekzistantajn formojn. Mi renkontis kun granda plezuro diversajn homojn, kelkajn eksterlandanojn. Mi aŭdis Esperanton parolatan de Anglo kaj de Nederlandanoj. Ilia prononco interesis min. Eĉ mi parolis kun Indonezianino, kiu rakontis interese sian infanaĝon. Mi ankaŭ renkontis iujn, kiuj kutimas partopreni tiun staĝon por prizorgi sian uzadon de la internacia lingvo. Mi esperas denove renkonti ilin proksiman fojon.

Photo 56


Tiu staĝo estis tre agrabla kaj refortiga por izoluloj, kiel mi. Mi renkontis alian izolitan samideaninon. Mi ŝatis, la teatran vesperon. Mi multe admiris la econ teknikan de la enscenigo kaj de la aktoroj. Bedaŭrinde mi ne sufiĉe bone komprenis. Mi facile sekvis la unuan tekston, sed aliaj estis tro malfacilaj por mi. Feliĉe mi vidis la gestojn. Mi ankoraŭ havis grandan plezuron: mi vizitis Nancion ! Mi ne konas la regionon, mi volis viziti de longe, sed mi neniam faris.
Do mi vizitis tiun belan urbon kaj mi povis aŭdi dufoje la komentojn, unue en Franca lingvo, poste en Esperanto... Mi opinias, ke en la proksima staĝo mi povos paroli pli multe..." ....... Raportis Renée France Martinato 70300 Luxeuil

  • La Nederlanda karavano konsistis el 7 personoj. Pro la granda distanco ni jam alvenis vendredon vespere. La unua - por ni agrabla ! - surprizo estis langkaresa kaj ampleksa vespermanĝo ĉe Madeleine kaj Catherine Roux. Kune kun francaj kaj angla samideanoj ni pasigis neforgeseblan vesperon en amika etoso. Antaŭ ol veturigi nin ĝis nia loĝejo Madeleine gvidis nin per aŭto en Stanislas-placon, kie la imponaj, orumitaj palaco-kradoj estis bele iluminitaj. La "Maison de l'Asnée " montriĝis ne domo sed grandega monaĥejo situanta en bela parko. Tra longegaj koridoroj ni atingis niajn komfortajn ĉambrojn kaj antaŭ ol endormiĝi admiris la vidaĵon sur la Nancy-aj noktaj lumetoj. Post matena vizito al la urbo kaj tagmanĝo en granda magazeno ni finfine povis konatiĝi kun la aliaj partoprenantoj, kiuj estis alvenantaj posttagmeze. La proksimume 60-persona partoprenantaro dividiĝis en kvar grupoj. Ĉiuj trovis kurson laŭ intereso kaj lingvokapablo. Mi partoprenis en la kurso "D", en kiu Ed. Borsboom, la aŭtoro de la konata libro "vivo de Lanti", prezentis pri tiu temo prelegserion. Tiomis interesatoj, ke apenaŭ sufiĉis seĝoj. Multaj esperantistoj jam konas Ed. Borsboom kiel inspiran preleganton kaj li plene sukcesis intereskapti la publikon. Krom la seriozajn oni ankaŭ povis ĝui distrajn programerojn. Ni havis okazon spekti "TESPA".( Teatro-trupon el Parizo), en 3 unu-aktaĵoj. Alia fenomeno estis la loterio, en kiu ĉiu loto rezultis en premio ! Nepre menciindas la riĉa libroservo; kiu funkciis dum la tuta semajnfino. La staĝon finis komuna tagmanĝo. Dume unu el la organizantoj disdonis faldfoliojn pri Esperanto al la ne-esperantistaj grupoj en la manĝejo. Dum la lokaj esperantistoj vizitis estrarkunsidon, ni aliĝis al grupo, kiu rigardas la urbon. Nin gvidis la urba arkitekto mem ! Liajn tre detalajn klarigojn tradukis kuraĝe franca esperantisto. Pro la alvenanta malvarmo, fine de la promenado , ili ne plu ricevis la atenton, kiun ili meritis. Parto de la promenintoj iris sin varmigi en te-ejo per varmaj kafo kaj ĉokolado. La lastan vesperon ni pasigis kune, kiel la unua, sed nun en loka restoracio. Ni honoris Madeleine kaj Catherine, kiuj tiel bone organizis ĉi-tiun staĝon kaj tostis per ĉampanjo por festi, ke du samideaninoj sukcesis en la unua-grada ekzameno. Mi pensas, ke mi parolas nome de la aliaj Nederlandanoj, dirante, ke ni estis kontentaj pri tiu-ĉi staĝo. Ni kore dankas ĉiujn kiuj kunhelpis al ĝia sukceso kaj esperas foje reveni. Raportis Saskis Veen el Maastriĉt, Nederlando.

  • Grezijono, aŭ ferii en Esperantio - De longe mi aŭdis paroli pri la esperanta kulturdomo "Grezijono", apud Baugé, en la departemento Maine et Loire, en Francio. Al Pekino ne irante, mi decidis pasigi du semajnojn en tiu loko tiom laŭdita. Mi sukcesis decidigi mian karan edzinon akompani min : kompreneble ne estis malfacile, ĉar tiuj semajnoj estis la nuraj somerferioj por mi ! Ambaŭ do, ni malkovris la beletan kastelon en granda parko kun altaj arboj kaj subombra lageto. Ĉirkaŭ kvindek samideanoj travivis ĉi-tie agrablajn momentojn, jen legante, jen ludante jen studante. La platnumero de multaj aŭtoj indikis, ke Nederlandanoj, Angloj kaj Germanoj frekventis la Domon ; poste ni eksciis, ke trajno veturigis ankaŭ kelkajn aliajn eksterlandanojn. Pluraj familioj ĉeestis kune kun la infanoj kiuj donis al tiu kvieta kastelo junulan etoson. Supergrimpinte la majestan peronon, akceptis nin s-ro kaj s-ino Babin, la "provizoraj gepatroj" de tiu-ĉi granda esperanta familio. Post kelkaj minutoj ni ekokupis belan ĉambron kun granda lito kaj balkono sur la parko Okaze de la unua rendevuo en la mangoĉambro, ni konatiĝis rapide kun pluraj rezidantoj. Ĉetable ni respondis al la multnombraj demandoj :kiuj ? ... de kie ?...ktp... Post libertempo ni partoprenis kurson: tute libere mia edzino elektis tiun, kiu estis gvidata de s-ino Vincent kaj mi eniris la grupon de s-ro Moirand. Estis ankoraŭ kursoj por komencantoj kaj por infanoj. Dum la vespero, la "Grezijonanoj" distriĝis per diversaj kulturaj aranĝoj : prelegoj, lumbildoj, teatraĵoj, ludoj, kantoj, ktp... Ni ambaŭ ŝategis la restadon, ĉar nenio estis deviga. Ni rajtis ripozi en la ĉambro, viziti la ĉirkaŭaĵon, babili kun la geamikoj aŭ ĉeesti la kursojn, tute laŭ nia propra bondeziro. Vere agrablaj ferioj en Esperantujo Raportis Francois-Xavier kaj Liliane Gilbert

  • Perkoresponda kurso – 12-a lernanto de la lasta lernjaro finlernis la Metodo-n 11: el 12 finlernintoj 10 aliĝis al la 2a-grado (per Metodo 12) kaj el ili 3 jam finlernis ĝin. 1 aliĝis al nia 3a-grado. En la nuna lernjaro mi jam dissendis 35 komunikojn al la gazetaro, aperis ĝis nun certe 11, alvenis trideko da informpetoj kaj aliĝis 11 gelernantoj. Nia kurso konsistas nun el 3 ŝtupoj : = elementa pere de "Mo 11 ; = duagrada, pere de "Mo 12" ; = triagrada pere de "Por la Praktikentoj" kaj "Paŝoj al plena posedo"... Ni planas nun krei 4a-gradan pere de la verko de A. Ribot, laste reeldonita de la kulturdomo Grésillon (titolo : "Preparado al la Atesto pri kapableco"). Ni informos pri tio en la venonta "La Informilo", ĉar tiu preparado postulas la studon de diversaj verkoj, kiujn la libroservo nun recenzas por prepari katalogojn de aĉeteblaj libroj por la eventualaj kandidatoj. Jen niaj kunlaborantoj por la nuna lernjaro. Gvidas gelernantojn (komencantojn) : P. Denis (Bar-le-Duc), A. Grossmann (Balderùeim), P. Etienne (Malzéville), R. Degrelle (Tomblaine), G. Greiner (Foug), E. Ludwig (Stosswihr), R. Guillaume (Pont-St-Vincent), B. Wick (Strasbourg), J.L. Thibias, C. Roux (Vandoeuvre), C. Busser (Stosswihr), J.P. Colnot (Laxou). Gvidas en la 3a-grada: P. Etienne, R. Degrelle, G. Greiner, E. Ludwig, C. Roux, J.P Colnot. Gvidos la 4-an gradon R. Degrelle. Sekve al la kampanjo lanĉita antaŭ unu jaro por varbi por nia perkoresponda kurso jen do la lastaj ciferoj pri la lasta lernjaro por kompletigi la raporton aperintan en "La Informilo" n 54. S-ino Nau (Montigny-les-Metz) varbis 9 gelernantojn kaj do ricevos abonon al la gazeto " Monato" por 1987. S-ro Crochet (Epernay) varbis 5 homojn, s-ro Barrier (Hoĉstatt) varbis 3, s-ino Bernez (Ĉaumont) varbis 2, s-ino Roux, s-ro Ludwig kaj s-ro Grossmann varbis po 1. Gratulojn al ĉiuj ! Mi memorigas, ke la kampanjo daŭre funkcias por 1987. Afiŝoj kaj cirkuleroj pri la perkoresponda kurso kaj flugfolioj pri Esperanto estas disponeblaj. Mendu ilin, indikante la deziratan kvanton, al: J.P Colnot = 15, rue de Lavaux, 54000 Nancy.

Nekrologo - La 4-an de novembro mortis en Epernay, 83-jara, nia amiko Maurice Crochet. Antaŭ la lasta mondmilito li tre aktivis por esperanto, li estis longe delegito de UEA kaj antaŭ kelkaj jaroj, kiam UFE petis nin prizorgi en la kadro de nia federacio la departementon Marne, li estis unu el la tre malmutaj marnaj samideanoj, kiuj konsentis kunlabori kun ni. Tion li faris tre vigle, zorgante ĉefe pri nia perkoresponda kurso. Foje li eĉ pagis el sia poŝo anoncon en la gazeto "L'Union", tiel malfermante al ni la paĝojn de tiu gazeto, kiu de tiam ĉiam konsentis empresi niajn komunikojn. Ĝis la lasta oktobro la adreso de s-ro Crochet aperis en la komunikoj kaj li respondis la ricevitajn informpetojn. Multaj el ni renkontis lin dum niaj staĝoj kaj kongresoj, kiujn li ĉiam fidele partoprenis. Li ĉiam vivos en niaj memoroj. - J.P. Colnot

1-a trimestro 1987 – 57-a "La Informilo" (22 paĝoj)

  • Karnavalo en Bar le Duc – La 27/29-ajn de marto 1987. Bonvenon al la festemaj esperantistoj! En Bar le Duc (Mozo) 55, okazos karnavalfestoj dum la lasta semajno de marto (jes ja, karesmo-meze, laŭ nia tradicio). Dum la antaŭaj jaroj internacia Esperanto-grupo aperis surstrate, postagmeze, sabate kaj dimanĉe. Por nia "jubileo" jen nia projekto: dum la masko-balo sabat-nokte ni okupadu unu el la tabloj de la trinkejo, kun belaj tukoj, glasoj, kandeloj, ks., kaj estu vestitaj kvazaŭ ĉe "Masko-Balo en 1887". Ni, pioniroj, babiladu entuziasme en la ĵus naskita Esperanto kaj eventuale varbu adeptojn, alterne kun dancado, klare ! Oni ja rimarkos nin, ĉu ne ? Vendrede vespere ni manĝos ĉe kamen-fajro, sabate ni inter-helpe kaj prunte finpretigos detale niajn kostumojn kaj per rolludoj ekzercos la vesperan aperon, dimanĉe post brunĉo, ni ĉeestos la grandan procesion kaj la brulon de la "Karnaval-ulo"... Ni kune kuiros, simple. Gastiĝo okazos ĉe privatuloj en la historia kvartalo kiel kutime, la kosto-kotizo estos certe sub 150 FF (manĝoj, aĵoj, balo...). Ekserĉu kostum(er)ojn, ĉapelojn, juvelojn, k.s. en "mal-moderna stilo". En la filmo "Rosa Luxemburg" ĉe maskobalo en 1899 elegantas la viroj, kun ruĝa nazo aŭ okul-masketo..La virinoj vestas ekzotikan aŭ festecan kostumon. Pensu pri horloĝo, okulvitro k.s., kiuj aspektigos "malnova" eĉ normalan klasikforman, nigran kaj blankan kostumon... Iuj povas esti kelneroj... Skribu al Lidja Bloch – Bonvenon al ĉiuj!

  • Bicikla karavano - Al la klubanoj de Bar le Duc kaj simpatiantoj de la tuta regiono... al la partoprenontoj de nia federacia kongreso. La bicikla esperantista karavano, kiu celas atingi Varsovio-n por la universala kongreso, haltos en Bar le Duc, la 17-an de majo (dimanĉon) je la 16-a, antaŭ la urbo-domo. Ĉar temas pri tute senprecedenca evento kun partopreno de loka radio, de ĵurnalisto, de respondeculoj de diversaj asocioj, kun subskribo de peticio por subteni Esperanto-n, ni petas vin amase ĉeesti. Ni specife atentigas niajn "kongresontojn", por ke ili ne tro frue forlasu la urbon por rehejmiĝi ! Nur amasa ĉeesto atestos pri konkreta efiko de la internacia lingvo fronte al la ekstera publiko. Alvoko de P. Denis

  • Strasburgo - Bernard Aunis, jam bone konata de niaj legantoj, estas elektita prezidanto de la urba grupo. Nia samideano jam intervenas efike kaj senlace en pluraj medioj kaj ĉe la pres-agen tejoj. La venonta "La informilo" entenos interesajn artikolojn liajn. Cetere nia kunlaboranto Bertrand Wick gvidas kurson ĉe la sidejo de la movado " Mond-civitanoj" (Citoyens du monde) 8, rue de Molùeim, ĉiumerkrede je la 20a30. Ok homoj lernas per la " racia kurso".

  • Kultur-semajnfino en Sarlando - Organizita de sarlanda esperanto-asocio laŭ tradicio de bonkvalito, tiu 28-a kultur-semajnfino arigis pli ol 50 partoprenantojn plejparte el Germanujo kaj Francujo. Jam la vendredon 5-an de decembro alvenis multaj konferencanoj en la komforte ekipita "Kardinal-Wendel-Haus" en Hombourg. Bonvenigis kaj helpis por "enloĝiĝo" familio Haupenthal (Irmtraud, Esther kaj Reinhard). Amika interbabilado estiĝis tuj inter la ĉeestantaj gastoj, kiuj retroviĝis en la "Speisesaal" kaj poste en la "Bauernstube"... Hermann Behrmann, kiu ĵus rehejmiĝis post preleg-turneo en Francujo, gvidis elementan kurson kaj Adolf Burkhardt la duagradan...Mi diru, ke la salono plenpleniĝis, kie prelegis doktoro Regulo Perez el La Laguna (Hispanujo) pri la temo "Historio de la eldonejo Stafeto". Mi konvinkiĝis, samtempe pri la obstineco kaj pri la kuraĝo de la fama eldonisto, kiu frontis neimageblajn malfacilaĵojn ligatajn al tiu specifa "hobio", kia estis tiu de Juan Regulo. Kelkajn tiklajn demandojn levis diversaj aŭskultantoj, inter kiuj ni citos Roger Bernard, Reinhard Haupenthal, Claude Nourmont, Olga Vivier, Eugène De Zilah kaj Gaston Waringhien, kiu tiom ofte peradis por havigo de valoraj manuskriptoj al la eldonisto. Montriĝis konklude, ke la esperantistoj mem "kulpas" pri la bona aŭ malbona evoluado de la Esperanto-libro-merkato. Cetere la staĝanoj povis akiri la "freŝbakitajn" verkojn, kiuj abundis en la libro-servo de S.E.L. Mi ne forgesu aludi la oportunan viziton de Sankta Nikolao -kiu multe similis al Günter Becker - kaj lian humurriĉan poemon dediĉitan al la ĉeestantaj "prominentuloj". Ĉu necesas emfazi pri la ek de nun kutima aperitivo oferita far S.E.L.- skipo.? Ĉu silenti pri la nevola reklamo far Torben Kehlet, kiu majstre filmis dum la tuta konferenco pere de la sofistikita "Video-8". Ĉi-tiu eta raporteto instigos vin eble ĉeesti la 29-an nekstan K.S.F.-on ? Do, bonvolu tuj noti la daton: 22/24ajn de majo 1987. Memevidente vi estos partopreninta antaŭe nian federacian kongreson en Bar le Duc (16/17 ajn de majo). La du eventoj meritos vian atenton ! Raportis P. Denis

  • Zamenhof-vespero en Bazelo - La 13 an de decembro 1986, niaj svislandaj esperanto-amikoj invitis la grupon de Mulhouse ĉeesti ilian "Zamenhofan vesperon". Tiu agrabla evento okazis en la bazela restoracio "Neues Warteck", apud la stacidomo, kie trideko da esperantistoj el la najbaraj landoj renkontiĝis. La programo konsistis el vespermanĝo kaj surprizo... La surprizo estis kolektiva vorto-mozaiko-ludo: la partoprenantoj estis apartigitaj en 4 grupoj, kiuj ricevis po ok literojn. Oni povis fari vortojn en diversaj lingvoj sed por tiuj en esperanto oni ricevis duoble da poentoj. Ankaŭ iuj pozicioj sur la tabulo duobligis la poentojn de la tuta vorto aŭ de aparta litero. Ĉiu venkanta grupano ricevis premie tamburon plenigita je svisaj kuketoj. Ĉiuj partoprenantoj de Mulhouse estis inter ili. Feliĉe s-ro Grossmann estis en la grupo ! Dum la tuta vespero, dum la manĝo kaj dum la ludo, la etoso estis simpatiplena. Oni povas gratuli la grupon de Bazelo por tiu agrabla vespero. Pli kaj pli ofte renkontiĝas esperantistoj de la trilanda regiono. Tial ni jam estas invititaj de la Freiburga Esperanto-grupo por simila renkontiĝo la 14an de februaro 1987. Raportis Laurence.

  • Finfine mi iris al Kôln - De longe mi aŭdis pri la "I.So" ("Internacia Seminario"). "Kia bona renkontiĝo, kia ĝojega novjara nokto, kia agrabla etoso, ktp. "Oni parolis pri la aĝlimo - je la kvindeka - mi do devis rapidi por profiti !. Ĉi-foje, fine de 1986, mi aliĝis kaj iris al Kôln... Kaj ne bedaŭris ! La programo : tre diversa, tre efika por la informo, la praktiko de la lingvo, la distro... kaj pli grave : por vivi kune kaj sin reciproke kompreni. Mi partoprenis al prelegoj, foje altnivelaj, ĉiam interesaj aŭ eĉ interesegaj ; mi partoprenis en laborgrupoj - sen vera laboro fakte ! - por imagi kaj paroli, por lerni afrikan dancadon, infanludojn (por plenkreskuloj)... Aliaj naĝis, vizitis la urbon, man-kreis...Oni estis libera pri la programo: kiuj longe dancis nokte povis dormi aŭ promeni tage... La temon -"Internacia Kulturo en praktiko" -oni pridiskutis dum kaj post la prelegoj kaj oni vivis ĝin konstante. Mi parolis pri la noktoj... vi sendube scivolas: ĉiaj noktoj oni povis danci, ofte post teatraĵoj aŭ muzikprezentoj. Sed la novjar-nokto estis la plej ĝojega, agrabla, bunta. Subite, unu horon antaŭ jarŝanĝiĝo, ĉiuj emociiĝis; aperis vivanta Zamenhof sur la scenejo ! La mesaĝo estis klara : "Aperis finfine la unua kasedo de la grupo " Amplifiki" (esperanto-rock-grupo el Skandinavio). Je la komenco de la novjaro oni multe kisis ..., ne ĉiujn 250 partoprenantojn sed... preskaŭ ! La postan tagon okazis la Zamenhofa vespero", kiu celis rekrei la etoson de 1887 (per vestaĵoj, muziko, ktp). Kiam komenciĝis la lasta nokto malmulte dancis en la diskoteka ĉambro. Oni sidis en la granda vestiblo, parolis... kelkaj ŝajnis malfeliĉaj...La Jugoslavoj komencis kanti kaj akordionludi... kaj vidu: sen programo multaj dancis, dancadis kaj kune kantis. Ne programita ankaŭ, okazis kunveno kaj agadeto de la nefumantoj. Iliaj petoj aperos en diversaj Eo-gazetoj kaj en diversaj renkontiĝoj, respekti la nefumantojn, limigi la lokojn, kie eblas fumi... Dankon por ili... kaj por mi !. Nur la manĝo malkontentigis multajn homojn, sed kiel fari ? Mi estis en junulargastejo kaj ne povis postuli gastronomion aŭ dietetikaĵon !. Mi ankaŭ volas noti la bonan organizadon dank'al la efika laborgrupo- la ĝojan etoson, la facilan vivon inter diversaj aĝuloj...eĉ beboj ! La principo de "I.So." : per esperanto, vivi, lerni, ĝui amikecon (aŭ pli...), deziri pli bone paroli kaj denove renkontiĝi, vojaĝi... PER esperanto ! Dank'al la I.So-tradicio, al la aĝmikso, al la riĉa programo, oni agrable praktikas la internacian lingvon. Danco, muziko, ĝojo, certe meritas kaj gajnas lokon en la esperanta kutimaro, dank' al la gejunuloj (ne nur pro aĝo!) Kial oni ne dancas en ĉiuj renkontiĝoj ? Oni povus lerni... kiel en I.So ! Mi povus ankoraŭ pli rakonti pri la I.So en Kôln ; mi nur aldiros: de dek landoj venis la partoprenantoj; tri specojn de dancoj oni praktikis: popolaj, salonaj kiel "musette", modernaj. Tri dek... Trideka I.So - Ĝi vivu ! Raportis Lidja Bloch el Bar le Duc.

  • Bar le Duc – Du dekoj da homoj partoprenis la Zamenhof-vesperon (16an de januaro) en la t.n. "Centre socio-Culturel de la ville haute". Tre amika kaj ĝoja etoso frue disvastiĝis dum la tuta vespero. Bonkore ekridis la ĉeestantaro pro la humurplenaj skeĉoj majstre luditaj de Liliane/François-Xavier kaj de Mireille/Pol. La du lastaj plie duvoĉe kantis...kaj plurvoĉe kantigis! - kaj Lidja gvidis lerte komunajn ludojn. Ni gratulu Renée kaj Pierre Canus pro la bongustaj frandaĵoj ! Cetere la grupo aktive preparas la "46ème Congrès Fédéral", tradukas, (cele registradon) vizit-skemon de la malnova urbo. Siavice A. kaj L. okupiĝas pri la venonta karnavalo. Krom la monata kunveno ni menciu la konversaci-rondon kaj la laboremon de Florent kaj Sèverine ("Junul -Kurs-anoj"). La klubo gastigos Marco Dupra, el Brazilo, kiu prelegos venontmonate por ekstera publiko / kaj por la klubanoj ! / en salono de la urbdomo. Raportis P. Denis

  • La perkoresponda kurso - Jen la stato de funkciado de nia kurso en februaro 1987. J.P. Colnot ĝis nun dissendis 58 komunikojn al la regiona gazetaro. El la 47 unuaj komunikoj li povis kontroli la aperon de 27. Ili alportis 60 informpetojn kaj ĝis nun aliĝis 22 gelernantoj (lastjare samdate 27). El la gelernantoj de la pasinta lernjaro, 13a atingis la finon de la kurso. El la gelernantoj de la nuna jaro, 2 jam finlernis "Metodon 11". Je la 19/2 aliĝis 26 gelernantoj.

  • Nancy - La esperanto-agado en la junuldomo daŭre vivetas ; ni estas 7 membroj kaj ni sesope partoprenis la Zamenhof-vesperon la 17-an de decembro. S-ro Degrelle prelegis pri la vivo de Zamenhof kaj pli speciale pri lia parolado en la 2-a universala kongreso... kaj poste kelkaj kantis, la aliaj aplaŭdis ! La 4a grada kurso funkciis la 21-an de januaro kaj la 18-an de februaro. La 2a grada funkcias principe 2-foje monate...1 ĝis 3 personoj partoprenas. Ĉiam merkrede je la 20a30. La loka gazeto "Est républicain" intervjuis min la 5-an de januaro kaj la intervjuo aperis la 11-an. Sekve al tiu artikolo, kiu ŝajne vekis ian intereson,.kelkaj personoj skribis por informiĝi pri Esperanto kaj almenaŭ 50/60 personoj en mia najbareco parolis al mi pri tiu artikolo. Tamen ĝis nun neniu, pro tio, aliĝis al nia kurso. J.P. Colnot

  • ĝenerala agadraporto 1985/1986 - Jen kelkaj statistikoj por komenci la agadraporton: =individuaj membroj de la federacio : 81 = membroj de JEFO : 8 = Abonantoj : 204

=membroj de UFE : 59 = membroj de TEJO : 1

= membroj de UEA : 38 = membroj de GEE : 22

= kongreso-staĝo en Montigny les Metz : 40

= aŭtuna staĝo en Villers les Nancy : 57.

Konkretiĝis la jenaj agadoj: 1/ informado: uzado de multnombraj afiŝoj kaj cirkuleroj, dissendo de 66 komunikoj al la gazetaro kaj 11 al lokaj radio-sendiloj. Informado per abono al "Espéranto actualités" de la 2"centres régionaux de documentation pédagogique" 6 Akademi-Inspektoroj, 6 prezidantoj de la departementaj konsilantaroj. Kreado de Inform-Servo (respondeculo : s-ro Barrier) por informado pri federaciaj okazontaĵoj : al la ekstera publiko (gazetoj), radioj, televido, edukaj instancoj. al la esperantista gazetaro. Daŭra informado de la Akademi-Inspektoroj pri la perkoresponda kurso kaj la staĝoj. Lanĉo de varbkampanjo pere de la membroj : aparta mencio por s-ino Nau, kiu gajnis unujaran abonon al " Monato", ĉar ŝi varbis la plej multajn perkorespondajn gelernantojn. 2/ instruado de esperanto: daŭrigo de la modernigo de la perkoresponda kurso. Ekzisto de kursoj: en lernejoj : Pont-St Vincent - Sélestat - Thionville (partopreno de la licea klubo en P.A.E./ Projet d'Actions Educatives /, en lokaj grupoj: Bar le Duc - Gérardmer – Montigny-lès-Metz – Mulhouse – Nancy – Thionville. 3/ ĝenerala propagando en la nacia agado: Daŭra rondvojaĝo de la ekspozicio sub respondeco de Claude Nourmont. Partopreno de nia federacio en IKEF / Internacia komerca kaj Ekonomia Fakgrupo /, kiu publikigis pere de " Ĉambre de commerce et d'industrie " la faman "Répertoire des Produits Industriels de la Meuse" en 4 lingvoj, inter ili esperanto. Organizo de la kongreso de UFE en Gérardmer kun ĉirkau 200 partoprenintoj...ĉefaj rezultoj :- intensivigo de la informado pri Esperanto en la vogezaj gazetoj. - kreo de nova kultura Centro en Gérardmer kun kursoj en la "maison de la culture et des loisirs" nia federacio gajnis la pokalon "Fayne" pro sia laboro sur la plej diversaj terenoj de la Esperanto-agado: -.rilatoj kun la aliaj federacioj de UFE : reciproka partopreno al diversaj aranĝoj (ĉefe en Bourgogne Franche-Comté) - rilatoj kun eksterlando : kelkaj bonŝancaj partoprenantoj al la U.K. de Pekino. Bonegaj rilatoj kun niaj germanaj samideanoj (BA.VE.LO Kaj S.E.L.) intensivigo de la rilatoj kun Svislando, ĉefe fare de niaj alzacaj membroj. Aktiva partopreno al multaj internaciaj aranĝoj.

Raportis la prezidanto : E. Ludwig kaj la sekretario : C. Roux


1   ...   25   26   27   28   29   30   31   32   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Colnot kaj Denis
  • Scheidel
  • Gilbert
  • Crochet
  • Colnot 3-a trimestro 1986
  • Mougin . Nekrologo - Sinjoro Marcel CUENE, iama Prezidanto de nia Federacio, forpasis fine de julio. 4-a trimestro 1986
  • Ludwig
  • Denis
  • Colnot
  • Colnot 1-a trimestro 1987
  • Denis Strasburgo - Bernard Aunis
  • Denis La perkoresponda kurso - Jen la stato de funkciado de nia kurso en februaro 1987. J.P. Colnot

  • Elŝuti 2.03 Mb.