Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo28/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   24   25   26   27   28   29   30   31   ...   55

Nova estraro


Prezidanto : Edmond LUDWIG 68140 Stosswhir

Vic-prezidantoj : Jean Paul COLNOT 54520 Laxou

Pol DENIS 55000 Bar le Duc

Sekretario : Catherine ROUX 54500 Vandoeuvre

Kasisto : André GROSSMANN 68390 Baldeŭeim

Redaktoro de "L.I." Pol Denis 55 Bar le Duc

Perkoresponda kursoJean Paul Colnot 54 Nancy

Junular - delegito : Michel Baso 68 Colmar

Libro-servo : Roger Degrelle 54510 Tomblaine

Jean-Luc Thibias 54000 Nancy

Membroj: Anne Amblès 55 Bar le Duc

Jean Louis Claudel 88600 Bruyères

Philippe Dautreville 68400 Riediùeim

René Guillaume 54 Pont St Vincent

Marthe Nau 57158 Montigny lès Metz

Bernard Vivier 54240 Joeuf



Bertrand Wick 67200 Strasbourg

  • La perkoresponda kurso - Nia PPKo pli bone funkciis ol lastjare - ĝis nun 28 aliĝintoj...el 112 inform-petintoj do 1 el 4... Statistiko starigita la 25-an de majo pri 24 gelernantoj montras la jenon= 12 personoj (do la duono...) eĉ ne sendis 1 taskon != 2 sendis po unu taskon, 1 sendis 2, 1 sendis 3 kaj 1 sendis 5, 7 personoj finlernis "M11", el ili 3 ĝis nun aliĝis al "M12", 1 eĉ finlernis "M12". Tiuj, kiuj atingis la kursfinon estas:-s-ro Barrier, teknika instruisto en 68270 Hosĉstatt, gvidita de s--ro Grossmann, finlernis M11 en malpli ol 2 monatoj, nun finlernis M12 post 2 pliaj monatoj. Gratulojn al li kaj al A. Grossmann! – s-ro Gilles Nullens, inĝeniero en Ispra, Italio, gividita de s-ro Etienne finlernis M11 en 3 monatoj kaj aliĝis al M12. - Sino Renée France Martinato, instruistino pri beletro en 70300 Luxeuil, gvidita de s-ro Colnot finlernis M11 en 3 monatoj kaj aliĝis al M12. raportis J.P. Colnot

  • Thann (68) - Dank' al la klopodoj de gesinjoroj Grossmann el Mulhouse, la internacia lingvo Esperanto trovis sian lokon en la festo "Vivre ensemble" de la "centre socio-culturel de Thann" (68). Elmigrintoj el pluraj landoj prezentis sian patrujon. Jen ĝusta loko por Esperanto, kiu ja rolas kiel ligilo inter la kulturoj. Ĉe la Esperanto-ekspozicio deĵoris s-ro Grossmann, disdonanta la unuan informilon de la "Metodo 4" - "Votre premier rendez-vous avec la langue Internationale" - kaj vendanta la verdan libreton "Une approĉe de la Langue Internationale" . Helpis lin freŝbakita samideano el Hoĉstatt, s-ro Etienne Barrier, ĵusa lerninto de nia perkoresponda kurso. Li ege talentas pri persvadado de interesiĝantoj!. Dum vizito de la senatano-urbestro, s-ro P. Sĉiele, evidentiĝis, ke Esperanto estas jam konata fenomeno en Thann. Ankaŭ la estro de la loka liceo ege interesiĝis pri la afero. Raportis E. Ludwig

  • Nancy (54) - La parola kurso kun 2 gelernantoj daŭre funkcias, gvidata de Catherine Roux. Post finlernado de "M11", la gelernantoj nun studas "M12". La 2 dua-gradaj kursoj malpli bone funkcias - tiu de la 18a30 startis kun 4 gelernantoj sed nur 2 daŭre lernas. = Tiu de la 20a30 jam en januaro ĉesis funkcii pro la malfavora vetero .Poste nur 2 gelernantoj el 7 daŭre venis pli malpli regule ĝis la fino de aprilo. Pro okupiteco, preparo de ekzameno aŭ forvojaĝo ni decidis ne daŭrigi ĉi-printempe. Kunvenoj okazis la 8-an de marto kun 5 partoprenintoj (prezento de Esperanto en scienco kaj tekniko, far J.-L Thibias) kaj la 26-an de aprilo kun denove 5 personoj. La 8-a kaj lasta kunveno okazos la 14-an de junio por jam prepari la venontan laborsezonon.

  • Bar-le-Duc (55) - Dum la tuta jaro kunvenis la klubo-membroj ĉiumonate. Konversaci-rondoj okazas regule cele perfektiĝon de la lingvokonoj. La skipo aktive partoprenis la specifan eventon (tritagan!) enŝovitan en la urba karnaval-festego en marto, al kiu partoprenis gejunuloj el diversaj landoj. La 24-an de majo 15 personoj renkontiĝis por amika plenaera vespermanĝo sub aparte favora nokto-vetero, ĉirkaŭ bongustaj gril-rostaĵoj kaj ekscita kampo-fajro ! Kvin membroj partoprenis la internacian semajnon de Nice kaj kvin jam aliĝis la universalan kongreson en Aùsburgo. La klubo ĵus decidis gastigi polan pentristinon.Tamara Roszak, kiu prelegos tra Francio en oktobro. Ĝi ankaŭ kunlaboros en la kampanjo lanĉota de UFE dum la venonta lerno-jaro.

  • Nova fruktodona sarlanda rendevuo - La 11/12-ajn de majo 1985 ni partoprenis la 25-an kulturan semajnfinon de SEL (Sarlanda Esperanto-Ligo) en Homburg. La interesega prelego de Claude Gacond pri la temo "Vivo kaj verkaro de Hector Hodler" vekis grandan atenton de la ĉeestantaro. Pere de pentraĵoj (la patro de Hodler estis fama pentristo en Svislando), lumbildoj, libretoj, Claude Gacond prezentis al ni la malfacilan vivon de tiu amiko de Edmon Privat. Kune ili organizis la 2-an universalan kongreson en Ĝenevo (1906) kaj poste Hodler fondis U.E.A.o-n en 1908. Liaj pacifistaj ideoj, inspiritaj de la "Deklaracio pri Homaranismo" de Zamenhof kaj de la verkoj de Romain Rolland, helpis la fondiĝon de la ligo de nacioj kaj de la ruĝa kruco, kie li multe influis. Dankon al Claude Gacond pro la neforgeso de niaj pioniroj, ĉar 1987 estos ankaŭ la centjara naskiĝdatreveno de Hector Hodler ! ....raportis anoj de la Nancia grupo

  • Franc-germana renkontiĝo - karaj junaj geamikoj! La franc-germana renkontiĝo en Rastatt (29/31-3/1985) ankaŭ arigis proksimume 30 gejunulojn el 6 nacioj. Ni povis partopreni propran programon, kiu estis tre interesa. Tuj post la malfermo ni ekzercis kun la grupo "Screiber-Jugend" de Rastatt germanajn popoldancojn. La bela vetero de sabato permesis al ni la viziton de la urbo kaj ties junulardomo, kie ni kune diskutis pri la generaciaj problemoj inter plenkreskuloj kaj gejunuloj, plue problemoj de la infanoj de eksterlandaj laboristoj. La ofertitaj trinkaĵoj estis ankaŭ tre ŝatataj. Posttagmeze, per brile novaj bicikloj prunteprenitaj for la stacidomo ni ekskursis al la belega palaco "Favorite" iomete ekster la urbo. Dimanĉon ni lude ekkonis la urbon. Kvinope, helpe de fotoeltondaĵoj, ni devis trovi 7 literojn fiksitajn sur urbaj monumentoj. La solva vorto de tiu "piedira ralio" estis "Rastato". Poste okaze de la fakkunvenoj, la junularo de la Baden-Virtenberga lando oficiale fondis "Bavel-ido"n (Junulara sekcio de Bavelo), kio estos certe bona antaŭenpaŝo por nia loka movado, precipe en nia internacia jaro de la junularo. Oni elektis interalie f-inojn Ĉristine Bilhardt kiel prezidanton kaj Simone Fisĉer kiel zorganton de la rilatoj inter Bavel-ido kaj Francio. Raportis pri tiu fondkunveno raportisto de la loka radio-stacio "Sudwestfunk". Post tiu sukcesa junulara renkontiĝo mi esperas, ke la francoj kaj la Germanoj pli bone kunlaboros pere de esperanto.

Protokolis Michel Basso

  • Karnavalo en Bar le Duc - De la 22-a ĝis la 24-a de marto, okazis en Bar-le-Duc la ĉiujara karnavalo. Partoprenis multaj esperantistaj eksterlandanoj, venintaj el Kanado. Germanujo, Belgio kaj Sovetio. La interkonatiĝo komenciĝis vendrede vespere kaj la etoso varmiĝis dank' al popolaj dancoj, ludoj kaj akordionaj muzikoj. Afablaj najbaroj gastigis la gejunulojn por tranokti. Sabate, post la kostum-preparado, la grupo vagadis kante kaj dance tra la urbo. Bonvolemaj komercistoj, pro la komuna ŝajna malsato, donacis bonegajn biskvitojn. Post la kvietigo de ĉies stomakoj, la grupo revenis al la "malnova urbo", kie troviĝos la kunvenejo por iomete refortiĝi por la vespera kostumbalo. Post freneza nokto kaj meritita ripozo, dimanĉe matene ĉiuj trankviliĝis per aŭskultado de esperantaj kantoj, kaj babilis. Posttagmeze okazis la karnavala procesio kun ĉiuj loĝantoj de Bar-le-Duc. Malfeliĉe, ĉio bona devas finiĝi....Ĝisvenontjare ! raportis: Valérie Bonnarĉand, Patricia Moulin, Patricia Provin.

  • Rendevuo en Ménil St Père – (la 16-17-ajn de marto 1985). Pluraj nancianoj, kun 80 esperantistoj el tuta Francio, Britio, Germanio kaj Nederlando retroviĝis tie, apud Troyes. Multaj eminentuloj partoprenis, prelegis aŭ gvidis kurson: G. Waringhien, R. Bernard, J. Thierry, G. Lagrange, C. Gacond, C. Piron. Entute riĉa entuziasmiga programo, organizita de Suzanne Bourot. Raportis C.Roux.

  • Nancy – la movado de 1904 ĝis 1911 ... - Grava estas la demando ĉu transporto de esperanta libroŝranko estas fruktodona laboro ? Vi eble opinios ke ne ! Tiam, vi ne pravos. Ĉar tia transporto estas utilega, kiam oni rimarkas, ke en la ŝranko estas trezoro ! "Kia trezoro ?" vi tuj demandos..."Ĉu oro , juvelo, diamanto, gajnanta bileto de sporta loto ?"...Ne, sed la libro de la asembleoj de la esperanto-grupo de Nancio, de 1904 ĝis 1911. Ne malmiru ! Tiu libreto estas ja trezoro, ĉar ĝi alportas multajn netakseblajn sciigojn pri niaj prauloj ! Kiam mi legis tiun libreton - pli ekzakte tiun kajeron, kie estas mane registritaj la debatoj de la nancia grupo dum ĝiaj jaraj aŭ eksterordinaraj asembleoj - mia unua penso estis peti de s-ro Claudel lian *tempo-maŝinon por iri al Nancio de la komencanta 20-a jarcento, tien vidi nek daruojn, nek birdohomojn sed la nanciajn esperantistojn de la pionira epoko...kaj sonregistri iliajn tutajn debatojn. Sed mi rimarkis, ke la raportoj estas skribitaj franclingve. Do sendube ankaŭ la debatoj tiel estis kaj eble ne ĉiuj esperantistoj povus bone kompreni ilin. Do mi decidis pli tradicie agadi kaj traserĉi en la skribitaj raportoj la plej notindan "la tuta reskribo de la kajero estus eble tro laciga por la leganto kaj sendube tro multekosta por "La Informilo". La raportoj estas faritaj de tri sinsekvaj sekretarioj : sinjoroj Maresquelle, Nieger kaj (eble) Thiaucourt. Unua konstato: tiamaj samideanoj ne skribis pli bele ol ni...la skribaĵoj de la tria sekretario ne estas pli legebla ol tiuj de la fondinto de la libroservo (?!). Ĉu la regionaj prauloj multe malsimilis al ni ? Ne vere, kvankam estas kelkaj diferencoj = Unue, temas pri grupo de Nancio ne pri nord-orienta federacio. Tiu-ĉi iel ne povis ekzisti same kiel hodiaŭ, ĉar tiam la tri departementoj Bas-Rhin, Haut-Rhin kaj Moselle estis ankoraŭ kontraŭvola parto de la germana imperio. = La kunvenoj ne okazis en iu Junul-Domo (ĉu Philippe Desforges jam estis naskiĝinta ?). La lokoj menciitaj estas la 24, rue des Carmes, la scienca fakultato (rue de Serre), la amfiteatro de matematikoj (place Carnot) aŭ la komerco-domo. = Strangaj ŝajnas al ni hodiaŭ kelkaj monaj aferoj: la komerco-domo montras sian intereson pri la grupo per subvencio de 100 frankoj...(klarigo: 100 tiamaj frankoj estas unu nova franko aŭ 10 000 malnovaj centimoj sed certe multe pli valoras ol cent nunaj frankoj !). = Ankoraŭ pli malkredebla: en 1904, la grupo decidis...malpliigi la kotizojn : 5F anstataŭ 6 por la membroj aktivaj, 6 anstataŭ 10 por la ...bonfaraj ! Tia strangaĵo tamen estis baldaŭ "korektita": kvar jarojn poste, rimarkante, ke la asocio ne plu disponas sufiĉe da mono, oni realtigas la kotizojn ĝis la antaŭa prezo ! Dezirante plibonigi la financan staton, la kasisto proponas en 1905 rimedon, kies formulado ŝajnas al ni konata :"...Necesas varbi por la grupo la plej eble multe da aliĝantoj...". Tamen la fama slogano..."Ĉiu federaciano malkovru almenaŭ unu novan membron ĉiujare..." ankoraŭ ne estis uzita ! Ĉu la tiamaj esperantistoj estis ĉiuj pli fidelaj ol nuntempe ? Ŝajnas ke ne: en 1904 kunvenis 25 membrojn ;en 1911 nur 17. Kaj rimarkinte, ke la 6 membroj de la komitato ne povis pro diversaj kialoj fariĝi ĉiuj aktivaj esperantistoj, oni decidis aldoni en 1905...6 aliaj komitatanojn! Finfine la komitato havas 12 membrojn elektitajn por tri jaroj, triono estante anstataŭigita ĉiun jaron ("sendube pro manko da volontuloj, ĉiuj komitatanoj estis unuanime re-elektitaj). Analizis J.L. Thibias

*noto de la redaktoro : aludo al la interesoplena diapo-prezentado far s-ro Claudel dum la federacia kongreso en Epinal.
3-a trimestro 1985 – "51-a La Informilo" ( 14 paĝoj).

  • 70-a universala kongreso en Aùgsburgo – pli ol 2000 partoprenintoj.

  • Angulo de la prezidanto - "Kiu legis la numeron 361-an de "Franca Esperantisto" povis konstati kio estas realigita sine de U.F.E. dum la lastaj ses jaroj: kreo de iloj necesaj por aliri la neesperantistan publikon. Nur nun eblas informi serioze sur pluraj niveloj ne fantazie kaj sporade fare de pli malpli lertaj izoluloj, sed sisteme kaj regule kiel reprezentantoj de serioza asocio, kies ĉefa okupo ne estas senutila disputado, sed efika laborado. Alproksimiĝas la jubilea jaro 1987, kiu instigu nin reklami ankoraŭ pli intense. Ni bezonas ĉiun inter vi! Antaŭan dankon al ĉiuj, kiuj proponos sian helpon." Edmond Ludwig

P.S. Aliloke vi legos pri propono de kunlaborado por la diskonigo de nia perkoresponda kurso. Dank' al vi ni eble sukcesos rekruti cent lernantojn! Sed nur kun via helpo !"

  • Strasbourg - Mardon, la 6an de junio, mi estis intervjuita dum unu horo pri Zamenhof kaj Esperanto, ĉe "Radio-Fréquence-JudaĜca" de Strasburgo ; la interparolado estis interrompata de kanzonoj el la disko de Olivier Tzaŭt. "Tra la Mondo". Verŝajne la direktoro de RFJ estis kontenta, ĉar li sciigis al mi, ke la diskutado estos reaŭdigita la mardon sekvantan. Dum la ferioj mi intencas traduki al Esperanto la noticojn disponeblajn en la historiaj monumentoj. Jam oni povas informiĝi internacilingve en la preĝejo protestanta Saint Pierre-le-Jeune. B. Aunis.

Noto de la redaktoro : Ni aparte ĝojas informi niajn legantojn, ke Bernard Aunis ricevis en Aùgsburgo la 2-an premion en kategorio "prozo", kadre de la "belartaj konkursoj 1985" egale al M.J. Quesada (Hispanio). Lia premiita verko titoliĝas "Fabelo de Zamenio la edzino de la diablo". Ni tutkore gratulas !

  • Nancio - La unua kunveno de la nova laborjaro okazis en MJC Desforges, la 13-an de septembro. Ni skizis nian agadon por la nova kursosezono. partoprenis 8 personoj. La unua esperantista evento en Nancy estas la interesa ekspozicio pri Esperanto, kiun ni ŝuldas al nia amiko P. Denis. Ni starigis ĝin en la granda halo de la urbodomo de Nancy dank' al la klopodoj de s-ino Roux, la lundon 16-an de septembro. Ni estis tuj intervjuitaj de loka ĵurnalisto kaj aperis la 17-an de septembro tre bona artikolo sur 6 kolumnoj kun foto en la gazeto "Est Républicain". Ne eblas taksi la nombron de personoj, kiuj vizitis nian ekspozicion: centoj da personoj vizitas ĉiutage la diversajn urbajn oficejojn, kiuj situas precize en tiu granda halo. Kelkaj dekoj da prospektoj disdoniĝis, krome nia kutima kampanjo per afiŝoj kaj flugfolioj disvastiĝas en la kutimaj ejoj: turisma oficejo, informa oficejo por junularo, liceo, diversaj fakultatoj kaj superaj lernejoj. Ni esperu, ke pli multnombros niaj gelernantoj ĉi-jare. La gazetintervjuo jam vekis ian intereson.

  • 21-a staĝo 22-23-ajn de junio 85 - Nia 21-a staĝo de "Parolata Esperanto" bone sukcesis en Montigny, kiel raportas franclingva komuniko. Sub la impulso kaj dinamikeco de la zorgantino, s-ino Nau, ĉiuj kursoj kontentige disvolviĝis, eĉ se teknikaj kaj lastminutaj malagrablaĵoj certagrade perturbetis la planitan programon. Elstaris la simpatia kaj originala kunmanĝado, la akcepto de diversaj eminentuloj, kiuj tre favore sintenas rilate nian aktivadon... kaj ĉefe la humurplena, malstreĉiga vespero kun partopreno de la junaj "Marjories", kiuj regalis nin orele... kaj okule ! Ni menciu aparte la bonan ideon de lotumado: ĉiu ricevis lotaĵon!- kiu cetere helpis al la financa ekvilibro de la staĝa-buĝeto. Denove praviĝis, ke la semajnfinaj staĝoj organizataj sub la ŝildo de nia orientfranca kultura Esperanto-federacio tute plenumas sian rolon kaj rikoltas meritatan laŭdon. Okazis 5 kursoj por 40 partoprenantoj : - A1 per M10 (gvidis s-ro Greiner) - A2 per M11 (gvidis s-ro Colnot) - B per M15 ( gvidis s-ro Ludwig) - C gvidis P. Denis per propraj dokumentoj - D per " Marta" (gvidis s-ino Triolle).


4-a trimestro 1985 – 52-a "La Informilo" (18 paĝoj)

  • angulo de la prezidanto – " Karaj gesamideanoj, 1986 estos grava jaro por la movado en nia regiono. Unue ĉar necesos prepari indan festadon de la centjariĝo de nia lingvo...Due ĉar mi havos la okazon ĉeesti dum Pentekoste la nacian kongreson en Gérardmer, kie eblos konatiĝi kun esperantistoj francaj kaj eksterlandaj ! Sed kio pri niaj federacia kongreso kaj staĝo? Jen!.Por ke kiel eble plej multaj inter ni povu partopreni la U.F.E. kongreson en Gérardmer, ni decidis provi nekutiman formulon: sabate, la 8-an de marto, funkcios kursoj por komencantoj kaj lernantoj. Dume, sinjoro Walter Zelazny el Pollando prezentos al ni prelegon titolitan "100 jaroj de Esperanto kaj ties movado". Sekvos diskuto pri la temo kaj pri la perspektivoj por la venonta jarcento. Ni esperas, ke tiu debato estos vigla dank' al viaj partopreno kaj kontribuo ! La kongresa parto okazos dimanĉe, la 9-an. Mi esperas, ke tiam eblos konstati la sukceson de nia reklamkampanjo por la perkoresponda kurso. Tiun kurson funkciigas de pli ol 30 jaroj nia sindonema vic-prezidanto. sinjoro Jean Paul Colnot.. Ĉu vi jam helpis lin per trovo de "via" lernanto ? Edmond Ludwig

  • pri nia ekspozici-materialo - La "ekspozicio pri Esperanto" migris dum la lastaj monatoj en Nancy, Gérardmer, Strasbourg kaj Thionville. Ĝi nun estas rezervita nur antaŭ la landa kongreso en Gérardmer tio estas dum Pentekosto 1986. Tiu "ekspozocio" estas tre taŭga informilo, sed nur se ĝi ne restas en sia ligna kesto ! Estas ĉiam la ĝusta tempo por informi kaj varbi por la perkoresponda kurso, ankaŭ valoras malfermi kurson en januaro aŭ februaro, ni ne nepre devas sekvi la lernejan kalendaron ! En Strasburgo ĝi estis montrita dum semajno, komence de oktobro, ĉe la Eùropa Junulara Centro, kunvenejo, kie junaj gvidantoj havas seminariojn. Ĝi helpis al la funkciado de kurso ĉe unu el la grupoj tie kunvenanta, la eŭropaj junaj kristandemokratoj. En Thionville ĝi estas jam la 5-an fojon montrata, en la kvara loko. Nuntempe ĝi estas en liceo Hélène Bouĉer, pli frue en la jaro ĝi estis montrita en la urba biblioteko, dum tri tagoj en alia liceo de Thionville (Ĉarlemagne) kaj dum du tagoj ĉe "Thionville-Accueil". Sekve de tiu-ĉi lasta prezento malfermiĝis kurso por la membroj de tiu asocio. Efika, kompetente verkita ekspozicio: Kiuj grupoj volas ĝui la privilegion uzi ĝin ?

  • Strasburgo - En la komenco de oktobro okazis kurso de Esperanto en Strasburgo. Tio neniel estus escepta, sed...la kurson ni mem ne iniciatis !... La pedagogia gvidanto de la grupo mem petis de TEJO. Temis pri gvidantoj de la E.J.K. (Eùropa junaj kristandemokratoj), kiuj okazigis seminarion en la eŭropa junulara centro - kie TEJO mem kelkfoje havis la rajton kunsidi- En la kunveno forte sentiĝis lingvaj problemoj: estis tre internacia grupo, kiu enhavis fakte ne nur plej nordajn kaj plej sudajn Eùropanojn, sed ankaŭ Afrikanojn kaj Sudamerikanojn. Oficialaj lingvoj estis la franca kaj la angla, kiuj estis gepatraj lingvoj de preskaŭ neniu el la partoprenantoj...la kurso de Esperanto gvidis Stefan Mac Gill, dum 5 sesioj de po unu horo kaj duono vespere. Kompreneble dum tiom malmulte da tempo oni ne povas ellerni la lingvon, sed certe plifortiĝis la intereso al Esperanto, kaj la deziro plu lerni ĝin. Dum la tuta semajno estis videbla la ekspozicio, kaj krome kelkaj lilbroj kaj revuoj. Raportis Cl. Nourmont

  • Mulhouse - Dum la lerno-jaro 1984/85 okazis kurso pri Esperanto en "Université Populaire" de Mulhouse. Enskribiĝis 9 gelernantoj kaj 5 finis la kurson. Bedaŭrinde por la lerno-jaro 1985/86 ni ne sukcesis re-enkonduki Esperanto-kurson en "U.P.". La argumento estis, ke ni ne atingis la minimuman nombron, t.e. 15 gelernantoj. Tamen tiuj last-jaraj gelernantoj deziris, ke okazu dua-grada kurso; tial necesis trovi alian ejon por fari ĉi-tiun kurson, kaj eventuale kurson por komencantoj. Unua inform-kunveno okazis en lokalo de "Artisan du Monde" en Mulhouse, la 23an de septembro. Komuniko en la gazetoj informis pri dua kunveno kaj baldaŭa starto de kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Al la unua-grada aliĝis 5 gelernantoj : ĝi okazas ĉiujn mardojn. Duagrada kurso okazas ĉiujn ĵaŭdojn, kun lernantoj de la last-jara "U.P."-Esperanto-kurso. Ambaŭ kursoj estas gvidataj de A. Grossmann per la "Metodoj M11, M12 kaj baldaŭ M15. raportis A. Grossmann

  • Nancy - Ni provis do lanĉi vesperajn kursojn ek de la frua oktobro. La lunda kurso je la 18a30 ne povas funkcii pro manko da gelernantoj. Merkrede de la 20a30 venis unuafoje nur 1 lernantino, la 2-an semajnon ...2, la 3-an...5! Sed tuj poste estis paŭzo pro la lernejaj novembraj ferioj, sekve ni retroviĝis (pro neĝego !) kun nur unu lernantino, poste 2... Mi provas tamen daŭrigi tiun kurson, ĉar la lernantoj estas bonegaj kaj ĝia nura funkciado donas la eblecon varbi pliajn homojn en Nancy. Nia 2a-grada kurso okazas nun 2-foje monate, ĉe s-ino Roux, en Vandoeuvre. Ĝi okazis la 12-an kaj 26-an de novembro kaj la 10-an de decembro. Kunveno memore al la datreveno de LL. Zamenhof okazos en la junuldomo la vendredon 20-an de decembro. Raportis J.P. Colnot

  • Perkoresponda kurso - Jen kompletigo de la raporto pri nia Pkko. Entute ni dissendis al la gazetaro 69 komunikojn dum la lasta lern-jaro, kaj ni povis kontroli aperon de 56 el ili...do tre bona proporcio. Ni ricevis nur 118 informpetojn kaj aliĝis 32 gelernantoj. Jen nun statistiko je la dato 25-a de novembro (pluraj kunlaborantoj ne sendis raporton de post junio), tial niaj ciferoj povas esti ne tute ekzaktaj. = 13 personoj tute ne sendis taskon, do verŝajne tute ne laboris. Kial ? Mi skribis al kelkaj sed venis nur malmultaj respondoj : ĝenerale okazis malsanoj aŭ aliaj gravaj perturboj, kiuj malhelpis lerni kiel planite...almenaŭ ĉe tiuj, kiuj respondis... = 3 personoj sendis po unu taskon, 3 sendis po 2, 1 sendis 4, 1 sendis 5...Sed jen nun la bona parto de la raporto. = 11 gelernantoj el 32 (do pli ol triono) finlernis "M11". El ili 7 aliĝis al "M12". 3 nun finlernis "M12" kaj daŭre studas pere de nia "supera" kurso: "por la praktikantoj"kaj "paŝoj al plena posedo". Inter la finintoj, lernantino loĝanta en Boca de Aroa (Venezuelo), gvidita de s-ro Etienne. S-ro Etienne fariĝis "la specialisto" de translima instruado, ĉar li do gvidis ĝis la fino de "M11" kaj "M12" 2 gelernantoj en Italio kaj Venezuelo. ... Kaj nun, kiel prezentiĝas nia perkoresponde kurso en la nova lern-jaro 85/86 ? Jam dissendiĝis 22 komunikoj por anonci kaj la PKK-on kaj la staĝon en Villers-les-Nancy. Relative malmultaj personoj skribis por informiĝi (31 ĝis nun). Eble ĉar ni povis kontroli la aperon de nur 7 komunikoj ?Tamen la proporcio de aliĝintoj konsiderinde plialtiĝis: = 16 gelernantoj ĝis nun, do pli ol duono de la informpetintoj (lastjare samdate : 5 aliĝintoj el 38 informpetoj). = 11 pliaj komunikoj dissendiĝas nun la 25-an de novembro. Pro la neĝa vetero, ni povas antaŭvidi pli grandan eĥon en la publiko. Kampanjo por konigi la perkorespondan kurson: kiel dirite en la lasta "La Informilo", P. Denis eldonis en Bar-le-Duc tre belajn afiŝojn pri nia Pkko. Se vi deziras glui kelkajn en via urbo aŭ vilaĝo, memdu la necesan kvanton, plus eventuale cirkulerojn pri la kurso kaj flugfoliojn pri Esperanto (diru kiom!) al J.P. Colnot.

La 22-a semajnfina staĝo estis sukcesa. Partoprenis 71 personoj el 5 landoj en "maison de l'Asnée" en Villers les Nancy, la 26-27-ajn de oktobro 1985. Kiel kutime 5 kursoj funkciis: A1(s-ro Ludwig-M10), A2 (s-ro Colnot-M11), B (s-ro Claudel-M12), C (s-ro Denis-"lasu min paroli"), D (s-ro Borsboom-vortoj de Andreo Cseh). La libroservo proponis 300 diversajn titolojn. S-ro Hugo Röllinger prezentis belajn bildojn pri la valo de la reĝoj kaj Tutankhamo.

1-a trimestro 1986 – 53-a "La Informilo" (16 paĝoj)

  • I.K.E.F., premiero en la komerca kaj industria mondo – Frontpage de tiu "La Informilo" aperis franclingva informo. Ŝtata organizo uzas Esperanton en unu el siaj oficialaj publikaĵoj. Dezirante promocii, ĉefe eksterlanden, la produktaĵojn de departemento Meuse, la tiea komerca kaj industria ĉambro ĵus eldonis, sub formo de luksa publikaĵo, adresaron de la 195 entreprenoj aktivaj en la departemento en 1986. Plej moderne prezentita, tiu verko estas redaktita en 4 lingvoj: franca, angla, germana kaj esperanta. Tiun iniciaton ni ŝuldas al la ĝenerala direktoro de la komerca ĉambro, François Xavier Gilbert, sperta esperantisto, membro de la internacia konsilantaro I.K.E.F. (internacia komerca kaj ekonomia fakgrupo), specialigita grupo, kiu celas uzi normale Esperanton, konsideratan apriore kiel valora ilo por internaciaj, ekonomiaj rilatoj.

  • Angulo de la prezidanto - Karaj gesamideanoj, informante pri Esperanto, mi havas pli kaj pli ĝojigan impreson : la alparolitoj akceptas la informojn kun intereso. Dubojn pri la valoro de Esperanto mem, mi apenaŭ renkontas ĉe ili. Se iuj dubas. tiam nur pri la verŝajneco de universala adopto de la internacia lingvo. Duboj pri la lingvo bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas... ĉe la esperantistoj ! Pensu pri ĉiuj reformemuloj, kiuj opiniis, ke la sistemo de la lingvo mem malhelpas disvolviĝon ! Por aliaj gravas disputi pri la koloro de la blanka ĉevalo de Henriko la Kvara ! Dume realiĝas serioza kaj sistema laboro de informado, dividiĝas la taskoj kaj grandiĝas la reto de kunlaborantoj. Iuj sin proponas por organizado de staĝoj, aliaj informas pri la perkoresponda kurso, korektas taskojn aŭ instruas, ktp. Al novaj membroj de nia asocio kaj al ĉiu ajn aktivemulo, mi direktas la jenan alvokon : eniru nian skipon, helpu nin diskonigi nian perkorespondan kurson kaj proponu vin por organizado de staĝoj ! Per kelkaj horoj de facila laboro en la jaro, vi havigos al ni novajn gelernantojn kaj novajn membrojn. Kelkajn horojn nur.. Antaŭan dankon ! Edmond Ludwig

  • Agadraporto por la jaro 1984/1985 - Jen kelkaj statistikoj por komenci la agadraporton :

Individuaj membroj de la Federacio:158 (175) interkrampe ciferoj de la lasta jaro.

Membroj de U.F.E. : 68 (72)

Membroj de J.E.F.O. : 6 (5)

Membroj de U.E.A. : 39 (41)

Membroj de T.E.J.O. 4 (5)

Membroj de G.E.E. :24 (24)

"La Informilo" / Abonantoj : 225 (252)

Kongresanoj en Epinal : 42 - Somera staĝo en Montigny : 38 - Aùtuna staĝo en Villers : 71 (71)



Realiĝis la jenaj projektoj en la agado : 1/ Informado: uzado de multnombraj afiŝoj kaj cirkuleroj, dissendo de 69 komunikoj al la gazetoj (56 kontrolitaj), 8 komunikoj al la lokaj radioj. 2/ Rilatoj: kun la instancoj de la eduka sistemo := disvolvado de la agado ĉe la akademi-inspektoroj, kiuj publikigas niajn informojn pere de la departementaj bultenoj. Agnosko de nia federacio far la kultura fako de la rektor-administracio de la akademio Nancy-Metz. 3/ Instruado de esperanto: modernigo de la perkoresponda kurso pere de uzado de "M 11" kaj "M 12". Nombro de lernantoj = 32 (24).- Ekzisto de kursoj ĉe lernejoj: Bruyères, Pont Saint Vincent, Munster, Selestat, .en lokaj grupoj: Bar-le-Duc, Metz, Montigny-lès Metz, Mulhouse, Nancy. 4/ Ekspozicio: efika rondvojaĝo de la ekspozicio, belege modernigita; ĝi montriĝis bona propagandilo de Esperanto (artikolo en "L'Est républicain" kaj en "L'éĉo des Vosges".) 5/ Ĝenerala partopreno en la nacia agado: komenciĝo de la laboroj por la nacia kongreso en Gérardmer reaktiviĝis la loka grupo en Epinal ; organizo de reklamkampanjo en Gérardmer pere de la ekspozicio en la M.C.L. (artikoloj en pluraj vogezaj gazetoj). Nacia agado en si-mem: nia prezidanto E. Ludwig fariĝis estrarano de U.F.E. fine de septembro kaj zorgas pri instruado sur la nacia kampo. Rilatoj kun aliaj federacioj de U.F.E.: helpo al la disvolviĝo de Esperanto en la federacio Bourgogne Franche-Comté kaj reciproka partopreno al diversaj aranĝoj ambaŭflanke. Interŝanĝoj de informoj kun la norda federacio. Rilatoj kun eksterlando: multnombraj partoprenantoj de la federacio en Augsburgo dum la U.K-o; bonegaj rilatoj kun BA.V.E.LO (Bada Vurtemberga Esperanto-Ligo) - Aktiva rolo de la francaj kaj germanaj gejunuloj - kaj kun S.E.L. (Sarlanda Esperanto-Ligo) - reciproka partopreno al diversaj aranĝoj. 6/ kasraporto federacio: enspezoj 5186 Fr - elspezoj 1572 Fr – libroservo: enspezoj 18562Fr.- elspezoj 16337Fr –" La Informilo": enspezoj 5994 Fr – elspezoj 7768 FR.

  • Nancy - La vespera kurso por komencantoj nun finiĝis. Ĝin sekvas duagrada kurso per "M12". La alia duagrada kurso studas la verkon de Marjorie Boulton, "Faktoj kaj Fantazioj" la 8-an kaj 4-an mardon de ĉiu monato. Kunveno okazis plurfoje. La vendredon 20-an de decembro ni celebris la "Zamenhof-tagon" per studo de la parolado de Dr Zamenhof dum la unua universala kongreso, akompanata de kukoj kaj trinkaĵoj. La vendredon 7-an de februaro okazis alia kunveno kun gustumado de "Ru -inaj" krespoj. Ĉeestis respektive - sed ne respekteme... - 8 kaj 5 personoj. Provizore (aŭ definitive ?) plia vendreda kunveno ne estas antaŭvidita (la ferioj alproksimiĝas...). Ni aldonu ke la lasta merkredo de ĉiu monato estos dediĉata al kunveno (anstataŭ la 3aj-gradaj kursoj). Ĉiuj estos bonvenaj. La 26-an de februaro ni planas eklerni Esperanto-kantojn. Raportis J.P. Colnot

  • Perkoresponda kurso - De post septembro, 66 komunikoj estis dissenditaj al la regiona gazetaro (ŝajne nur 24 gis nun aperis, do relative malmultaj). Ĝis la 10-a de februaro venis 78 informpetoj kaj aliĝis 27 gelernantoj). Eble estas interese scii el kiuj departementoj venas la plej multaj informpetoj - kaj la plej multaj gelernantoj - . Jen la ciferoj laŭ departementoj : (l-a cifero: informpetoj- 2-a cifero: gelernantoj). 51 = 17/5 - 52= 3/1 - 54 = 24/8 - 55 = 3/1 - 57 = 15/4 - 67 = 1/0 - 68 = 5/2 - 70 = 1/0 - 88 = 4/3 aliaj = 5/3

Jen nun la ciferoj por la tuta pasinta lernejjaro (118 informpetoj, 32 aliĝintoj): :51 = 22/11 - 52= 4/1 - 54 = 23/3 - 55 = 4/3 - 57 = 6/2 - 67 = 7/1 - 68 = 18/7 - 70 = 3/2 - 88 = 7/1 aliaj = 20/2

Ni rimarku, ke niaj komunikoj vekas pli da intereso en kelkaj departementoj (cefe en 51 dank' al "l'Union" kaj al s-ro Crochet)... iom malpli en 54 kaj 57.

En Alzaco, el kie svarmis leteroj kaj aliĝoj antaŭ kelkaj jaroj, la intereso ne plu ŝajnas granda, ĉefe en 67, kie ni varbis nur 1 lernanton lastjare kaj neniun en la nuna jaro.

Pri la rezultoj de la perkoresponda kurso, el 32 gelernantoj, 11 finlernis "M11" kaj 3 el ili finis "M12" . Komentariis J.P. Colnot



  • Betschdorf (en norda Alzaco) - Vespere la 14 an de januaro 1986, en la belega vilaĝo Betschdorf, s-ro Aunis prelegis pri la temo "kial la angla lingvo ne povas esti la internacia lingvo". La prelego estis tre interesa kaj bone argumentita. Atente aŭskultis la prelegon pli ol dudek personoj el la ĉirkaŭaĵo kaj la loka teatra grupo. La francaj kaj germanaj gejunuloj aparte parolis pri la organizado de la venonta "biciklado de "l'renkonto", kiu traveturos Betschdorf la 2-an de aŭgusto 1986.

  • Bar-le-Duc - La klubagado disvolviĝas daŭre kiel antaŭplanite: monata kunveno (la 1-an merkredon), kie pritraktiĝas diversaj aferoj. Ĝenerale ĉeestas 6-8 personoj en tre bona etoso. La klubo aliĝis al la kampanjo federacia kaj disdonis stokon da specifaj afiŝoj pri la perkoresponda kurso. Ni notu, ke la loka gazeto ne plu alportas kiel antaŭe sian "logistikon" kaj flanke lasas la komunikojn por la publiko. Sekve, provo estis farita ĉe la liceo Poincaré, sed absolute fuŝa organizo surloka tute ne incitis P. Denis al eventuala Esperanto-kurso. Interese estas noti, ke 4 gelernantoj (plenkreskuloj) de la 2a-grada germana kurso (en la kadro de la "ĝemelkomitato") petis ties gvidanton... - hazarde P. Denis) - paralele instruis al ili esperanton ! Tiu neatendita kurso ĵus malfermiĝis ! Grava evento okazis, pri kio vi povas legi sur la frontpaĝo de ĉi-tiu numero : sinceran gratulon al s-ro Gilbert, kiu havas ankoraŭ fruktodonajn ideojn ! Vendredon, la 10-an de januaro, dank' al la sindonemo kaj dinamismo de nia ŝatata klubanino Mireille Dillenschneider., 20 personoj en tre "varma" etoso, festis la Zamenhof-tagon : skeĉoj, poemoj, ludoj, kantoj... kaj ege bongusta "rakleto" (?) La karnaval-festego (21-22-23 ajn de marto) febre prepariĝas. Partoprenos ankaŭ ĉi jare Esperanto-ĉaro kaj okazos internacia vespero. Mardon la 26-an de marto, s-ro Yaŭovardan haltos en Bar por prelegi pri Hindio.

  • Colmar - De post septembro 1985, la lokaj esperantistoj, post paŭzo de kelkaj jaroj, denove kunvenas ĉiujaŭde en la "centre culturel" du Centre-Europe. Dum la unua renkonto de tiu ĉi jaro ni havis viziton de du gesamideanoj el Brazilo. Ni aŭskultis kanzonojn kaj kursojn por Brazilanoj en esperanto. La klubo ankaŭ korespondas kun Esperanto-klubo en Tanzanio.

1   ...   24   25   26   27   28   29   30   31   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Barrier
  • Colnot
  • Ludwig Nancy (54) - La parola kurso kun 2 gelernantoj daŭre funkcias, gvidata de Catherine Roux
  • Bonnarĉand
  • Maresquelle , Nieger
  • Thibias *noto de la redaktoro : aludo al la interesoplena diapo-prezentado far s-ro Claudel dum la federacia kongreso en Epinal. 3-a trimestro 1985
  • Aunis . Noto de la redaktoro : Ni aparte ĝojas informi niajn legantojn, ke Bernard Aunis
  • Denis
  • Greiner
  • Jean Paul Colnot
  • Ludwig
  • Colnot Betschdorf (en norda Alzaco) - Vespere la 14 an de januaro 1986, en la belega vilaĝo Betschdorf, s-ro Aunis
  • Gilbert

  • Elŝuti 2.03 Mb.