Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo22/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   18   19   20   21   22   23   24   25   ...   55

2-a trimestro 1978 – 22-a "La Informilo" (10 paĝoj)

frontpaĝe la teksto de la mocio voĉdonita la 18-an de januaro de la departementa konsilio de Mozelo, dank'al la klopodoj de s-ino Nau: " por favori la internaciajn rilatojn, por ke ĉiu popolo konservu sian identecon, por firmigi la eŭropan union, por respondi al la bezonoj de Eùropo kaj de la tuta mondo, por forigi la malavantaĝojn de multlingvismo, ĉar de pli ol 90 jaroj Esperanto donis pruvojn pri sia valoro, ĉar Unesko voĉdonis favoran rezolucion, ĉar 225 francaj deputitoj deklaris sin favoraj, ĉar enkonduko de Esperanto en 2 francaj universitatoj kaj en 30 aliaj en la mondo donis kuraĝigajn rezultojn, ĉar eksperimentoj montris ke Esperanto faciligas la lernadon de aliaj lingvoj, la konsilio petas la ministron de edukado, ke la leĝopropono numero 1667, favora al Esperanto (deponita de la socialista partio) estu prezentata al la voĉdono de la deputitoj."



37-a federacia kongreso en Strasburgo –Kiel kutime Strasburgo fratece gastigis nin en sufiĉe komforta junuldomo, kie ĉio okazis : la akcepto (virine alloga), la manĝoj (varie bongustaj), la tranoktado (iom brua), la distroj (lerte prezentitaj), la laboro (babileme agiga), la libro-aĉetado (laŭkvante bonega). Agema virinaro gvidata de vira prezidanto...multe, ne ĉiam facile, sed bonege...nin priservis: ĉar ok-dek kongresanoj estas taskig-fontanoj, foras ĉiu riproĉo pro

prizorga diboĉo...
Photo 29 Daniéle Beguin
Rimarkindas, ke multaj alilandanoj alkuris tiun simpatian renkontiĝon, sabat-vespere agrabligitan de la muzikaj serĉoj kaj serĉoj de Danielle : kiom da instrumentoj grandegaj, grandaj, grandetaj, malgrandetaj, malgrandegaj, eĉ ete etaj ! Kia ĉarmo kaj virtuozeco ! Dankon al ŝi kaj ties invitintino !
Post tiu zigzaga muzik-vojaĝo tra Sud-ameriko, ni lumbilde vojaĝetis senlace (ĉar sid-bilde!) tra Alzaco. Bedaŭrinde al la federacianoj, kiujn paŭtis tiun vesperon ! Ni tranoktis, matenmanĝis kaj ek ! tuj al la laboro. Grava estis la tagordo kaj mi esperas nenion forgesi. Se jes...bonvolu...S-ro Zipfel salutis ĉiujn kaj s-ro Colnot transdonis la parolon al la sekretario por la agad-raporto kaj al la kasisto por la financa raporto ambaŭ unuanime aprobitaj. Pri "La informilo", s-ro Denis aldonis kelkajn vortojn kaj post rapida diskuto (unufoje ne estas kutimo) la ĝenerala kunveno decidis jenon : se iu grupo, membro, servo, deziras prepari folion por la "La Informilo", ke ĝi tiele agu : ĝi tajpas aŭ tajpigas la tekston, multobligas kaj sendas ĝin 350 ekzemplere rekte al la redaktisto, kiu aldonos mem al nia ligilo. Tiamaniere povas naskiĝi paĝoj de junularo, paĝoj pri libro-servo k.t.p. Do ĉiu ĉe sia skrib-maŝino! Pri la libro-servo estis unuanime decidite -krom unu kontraŭvoĉo -ke ĝi fariĝu federacia. Tio estas granda ek-iriga paŝo por ĉiuj novuloj kaj spertuloj, kiuj trovos proksime de si, ĉiujn nuntempe haveblajn librojn. Plie tiu libro-servo, se ĉiu almenaŭ aĉetas unu libron ĉiujare (ne estas malpermesate aĉeti multe pli!), alportos bezonatan monon al la federacio.

Du rezolucioj estis unuanime akceptitaj :1-a/-pri la pligrandigo de la orient-franca federacio: a/ la partoprenantoj de la 37-a kongreso de orienta Francio estas pretaj akcepti la departementojn 51-an (Marne) kaj 52-an (Hte Marne). La anoj de ĉi-tiuj departementoj havos ĉiujn rajtojn samajn je la rajtoj de la aliaj departementoj. b/ La partoprenantoj de la 37-a kongreso lasas la lastan decidon al la UFE-kongreso. (last minute: UFE-kongreso agnoskis la proponon ...departementoj 51 kaj 52 enŝoviĝas de nun en la federacion). c/ Poste, kiam la supre menciitaj departementoj havos sufiĉe mult-nombrajn esperantistojn pretajn kuniĝi, ili povos denove starigi novan propran federacion.(notinde: sed ĝenerale la homoj de tiuj departementoj preferis poste la nordan federacion) 2-a/ pri la akurateco de la UFE-demandiloj: la partoprenantoj de la 37-a kongreso de orienta federacio postulas, por eviti novajn miskomprenojn kun la estraro de UFE, ke la demandiloj alvenu sufiĉe frue (almenaŭ fine de oktobro) tiamaniere la demanditoj povos plene trafe respondi. Okazis priparolado pri la urbaj grupoj: en Metz bone funkcias junulara klubo po 7 horoj ĉiusemajne kaj plenkreskula klubo po 4 horoj ankaŭ ĉiusemajne, grava laboro sendube baldaŭ efika. Estas notinde, ke la klubanoj tradukas artikolojn el la esperanto-ĵurnaloj kaj aperigas ilin en licea bulteno. Plie ili nun travojaĝas la libron "paŝoj al plena posedo"; en Mulhouse, okazas regulaj ĉiumonataj kunvenoj; en Munster daŭras kurso kun 10 gelernantoj : jen granda espero por la venonta lerneja jaro; .en Nancy, la liceo Georges De La Tour ĉeestis la naskiĝon de nova esperanto -kurso kun senduba ebleco de porinstruista kurso. Plie daŭre funkcias la unua, dua- kaj tria-grada kursoj perkorespondaj. Baldaŭ aperos denove la prospektoj de la nacia turisma oficejo en Esperanto; en Bar le Duc, urbo de "La Informilo", agadis pluraj eksterlandaj prelegistoj. Kial do aliaj urboj ne akceptas ilin ? La kostoj estas malaltaj kaj la rezultoj netakseblaj. Ke ĉiu urbo aliĝu al tiu reto de la esperanto-vojaĝantoj petante informojn de UFE; en Saint Dié okazis esperanto-ekspozicio, 13 personoj aliĝis al la perkoresponda kurso, la grupo enhavas 22 membrojn kaj el ili 10 vizitas la federacian kongreson;.en Strasbourg regule kunvenas la esperantistoj. Ĉi jare ili preparis (bonege) nian kongreson. Plie kadre de la universitato de la "tria aĝo" nun aŭdiĝas la Zamenhofa lingvo kaj ni ne forgesu la 10 perkorespondajn lernantojn;.en Toul 12 personoj lernas, ĉefe geknaboj; en Thionville estas vizititaj la lernejoj kaj informitaj la loĝantoj, de baldaŭ ekfloros novaj buntaj bukedoj ! Ĉu ĉi-tiu jaro estis bona ? Tut-certe jes ! Kaj nun estis elektitaj komitatanoj : denove s-roj Degrelle kaj Grossmann, unuafoje s-ro Longue-Epée. Fine ni prilaboris la UFE-raportojn : la agad-raporto, la financa raporto kaj la budĝeto estis ĉiuj tri grand-kvante akceptitaj. Ni voĉdonis por la renovigo de la nacia konsilio kaj fine ni delegitinis s-inojn Gramp kaj/aŭ Nourmont-Moon ĉe la nacia kongreso en Clermont-Ferrand. Ĉu restis io por fari, ĉu restis iuj ? Jes tuj poste ĉiuj aliris la honorvinon Strasburg-maniere "kukigitan" antaŭ ol en-restoraci-iri por gustumi (almenaŭ sufiĉe pluraj) la saŭr-kraŭton. Kaj post-tagmeze dum kongresanoj vizitis la urbon, la "enkarcerigitaj" komitatanoj renovigis la estraron jene :

Prezidanto :s-ro Colnot - Vic-Prezidanto :s-ro Lienhardt - Sekretario :s-ro Degrelle

Help-sekretario :s-ro Longue-Epée - Kasisto :s-ro Grossmann

Redaktisto :s-ro Denis - Membroj :SenŜanĝaj

Oni devos iufoje pritrakti la respondecon pri la perkoresponda kurso kaj perĵurnala informado.



La komitato decidis kunveni la 25-an de marto 1979, do unu monaton antaŭ la kongreso, kiu okazos regione de Colmar, zorge de s-ro Cuéne. Raportis R. Degrelle

  • Informado okaze de la balotado - Antaŭ la parlamentaj balotoj ni dissendis cirkuleron al ĉirkaŭ 40 aktivuloj en nia regiono, por inciti ilin, ke ĉiu skribu al kandidatoj en sia distrikto. Pozitive reagis al tiu alvoko la jenaj personoj, kiun ni deziras danki :s-ro De Zilah kaj s-ino Nau (Metz), s-oj Guegueniat (Sélestat), Ludwig (Munster), Cuéne (Colmar) Matschek (Verdun), Lienhardt kaj Grossman (Mulhouse), s-ino Muller (Strasbourg), s-ro Greiner (Toul) s-ino Hauser (Vandoeuvre). Ni ricevis ĉirkaŭ 20 respondojn. El ili gravas la jenaj favoraj : s-ino Alice Saunier-Seité (ministrino de la universitatoj), s-ro Jean-Louis Masson, deputito de Metz (RPR), Generalo Bigeard, deputito de Toul. Vi scias, ke 228 deputitoj de la antaŭa parlamento deklaris sin favoraj al Esperanto. Estus necese nun re-aktivigi ilin kaj la freŜ-bakitajn! Bonvolu nepre antaŭ ol agi informi nin pri viaj intencoj, por eviti laŭeble duobligon de leteroj, aŭ mispaŝojn.

Raportis J.P. Colnot

  • Metz - "Sukcese plenumiĝis dum marto la stariĝo de la "Esperanto-klubo de Metz". Aliĝis 21 klubanoj plus ni tri : f-ino Giummelly, mia edzino kaj mi-mem. Estas 2 kursoj ĉiuvendrede, la unua de la 18-a30 ĝis 20-a30, la 2a de 20-a30 ĝis 22-a30. Ni triope animas la kursojn. Krome f-ino Giumelly estas la respondulino de la Esperanto-klubo je la junuldomo (kultur-domo). Ĉiuj klubanoj (krom unu) aliĝis al la orienta federacio kaj abonis "La Informilon", kiam membro de la familio ne abonas ĝin. En nia kazo, la prelego pri Esperanto sekvata de la komenco de unua-grada kurso ŝajnas la plej bona maniero por varbado .Mi volas diri, ke ĉiuj niaj lastaj rezultaĵoj fontis de la staĝoj en Nancio..." el letero de s-ro De Zilah

  • perkoresponda kurso - Ni respondis ĝis nun al 160 inform-petoj. 62 gelernantoj nun aliĝis al la kurso, kelkaj baldaŭ fin-lernos la kurson, deko ĉeestos la junian staĝon en Nancy. Pluraj el la pasinta jaro daŭre lernas.

  • Obernai (67) – Plia kurso, en kolegio "Eùropo", s-ro Bernard Aunis, instruisto pri franca lingvo malfermis kurseton per la junulkurso, antaŭ kelkaj monatoj. La gelernantoj atingis jam la duan parton de la kurso kaj 4 el ili ĉeestis kun sia instruisto la staĝon en Nancy.

  • kulturaj semajn-finoj en Sarlando - La 11a kultura semajn-fino en kastelo Junkerwald sukcese okazis la 5-7ajn de majo; ĉeestis pli ol 40 personoj el Britio, Luksemburgio, Germanio, Francio. Gvidis kursojn pastro Hansjörg Kindler (Luksemburgo) kaj Olivier Tzaut. Prelegis pri "enkonduko en la stilistikon de Esperanto" profesoro Reto Rossetti el Stoke on Trent, Anglio. Okazis katolika di-servo, vin-gustumado aranĝita de Anton Kieffer, dum kiu prelegis pastro Kindler, kantado far Olivier Tzaut. Entute tre agrabla okazintaĵo, spite al malfavora vetero.


3-a trimestro 1978 – 23-a "La informilo" (12 paĝoj)

  • Leĝopropono kaj deputitoj - La nova registaro nuligis ĉiujn leĝo-proponojn, do la propono numero 1667 koncerne Esperanton ne plu validas. S-ino Nau (Montigny-lès-Metz) komitatanino de nia federacio, kiu plej sukcese instigis la departementajn konsilantojn de Mozelo voĉdoni rezolucion favoran al Esperanto (ĝia teksto aperis en nia lasta "La Informilo"), nun ricevis el s-ro Laurain, deputito de Mozelo, la jenan leteron :"...suite à ma lettre du 15 juin 1978 vous informant que j'allais intervenir dans les meilleurs délais auprès des organismes concernés pour obtenir la diffusion et l'usage de l'Espéranto dans les relations internationales... je me propose de redéposer la proposition de loi lors de la proĉaine session parlementaire d'automne, ce problème m'intéressant particulièrement.... Je ne manquerai pas de vous transmettre le document que je vais soumettre à mon Groupe."..(S-ro Laurain apartenas al la Socialista Partio) Estas necese de nun, ke en ĉiuj departementoj oni kontaktu la diversajn deputitojn por scii, kiuj el ili estas favoraj al Esperanto kaj estus pretaj ĉu deponi, ĉu subteni novan leĝoproponon. J.P. Colnot.

  • La sepa staĝo okazis en Nancy la 17-an kaj 18-an de junio. Ĝin partoprenis entute 61 personoj. Okazis la kutimaj kursoj: kurso Al (S-ro Deguines, 9 lernantoj) – A2 (S-ro Lindau, s-ro Colnot, 18) - B (S-ro Greiner , 9) - C (S-ro Degrelle, 9). Ĉeestis multaj gejunuloj (ĉefe gelernantoj de lernejo de Toul kaj lernantinoj de kolegio en Obernai). Sekve al tiu ĉeesto estiĝis certa bruo en la junuldomo, malfrue vespere kaj frumatene. Oni komunikis al ni kelkajn plendojn el aliaj gastoj de la junuldomo....Sabate vespere oni prezentis diapozitivojn, kelkajn ludojn kaj kantojn. Dimanĉe krom la kursoj, okazis ekzamenoj, posttagmeze urbovizito por kelkajn, vizito al tropika akvario por alia grupo. Dum la du tagoj funkciis vigle 2 libro-servoj. Ĉiuj rendevuis por la decembra staĝo. Jen konsilo por la venonta staĝo (9-10 ajn de decembro) : aliĝu frue al tiu staĝo, kiu estos animata de Olivier Tzaut, ĉar verŝajne litoj mankos ! (Ne miskomprenu !...mi ne volas aludi, ke Olivier dormigos nin!...ĉiu, kiu konas lin, jam scias, ke estas malfacile forlasi la salonon, kiam li kantas aŭ/kaj gitaras!!).J P Colnot.

  • Eĥoj el la staĝo - El s-ro Ludwig (kurso C) : la staĝo povus esti difinita per unu vorto, kiun tre bone konas niaj anoj : espero ! Dank' al la multaj ĉeestintaj gejunuloj nia movado faros grandan paŝon antaŭen, montrante al ĉiuj eblaj dubantoj kaj kritikantoj, ke Esperanto tute ne fiaskas sed male nehaltigeble progresas...El s-ro Guillaume (kurso B) : ...mi kaj miaj familianoj estas kontentaj pri nia partopreno en la staĝo. Ni sendube ĉeestos la staĝon dum decembro...El s-ro B. Vivier (kurso A2) : ...mi opinias, ke la staĝo en Nancy estis tre interesa kaj ke esperantistoj estas tre simpatiaj....

  • Sukcesoj en la diversaj ekzamenoj - 32 personoj de nia regiono sukcesis la ateston pri lernado, 4 la praktikan lernadon, 3 la skriban parton de kapableco - (s-inoDenis, f-ino Denis, s-ro Ludwig). La Direktorino de la ekzamencentro skribis:" la nombro kaj kvalito de la kandidatoj estas laŭdindaj."

  • Naskiĝoj - Katia kaj Daniel Grossmann informas pri la naskiĝo de fratineto Sonia la 18-an de julio. Séverine André naskiĝis en Bar le Duc la 14-an de februaro, nepino de gesinjoroj Pol Denis.


4-a trimestro 1978 – 24-a "La informilo" (12 paĝoj)

  • nova turisma prospekto en esperanto aperis pri Nancio.

  • infana tago en Toul - La 21an de majo okazis infana tago, kies ĉefaj celoj estis la pliboniĝo en la internacia lingvo kaj ankaŭ okazo revidi sin, ĉar la geinfanoj, kiuj antaŭe kune lernis ĝin, poste transloĝiĝis kaj pro tio lernas dise. Matene ni veturile alvenis en la arbaron interne de la natura parko de Loreno, sed nebulo nevidebligis preskaŭ ĉion. La ĉefa ludo estis spurludo; laŭ indikiloj la infanoj devis trovi sian vojon kaj trovi kaŝitan mesaĝon. Posttagmeze alvenis la suno kaj post kolektado de konvaloj kaj post diversaj ludoj ĉiuj ricevinte donacetojn reveturiĝis promesante reveni venontan jaron. Raportis G. Greiner

  • Kursoj - en Munster: ĉi-jare 18 gelernantoj ĉeestas la elementan Esperanto-kurson. Tri kursanoj de la lastjara kurso daŭrigas la studadon kaj korespondas kun amikoj en la tuta mondo. Multaj gelernantoj tuj aliĝis al la kurso post legado de artikoleto en la licea gazeto kaj post prelegeto farita de nia juna samideanino Catherine Cancel dum beletra kurso. En Nancy, provo por malfermi 2 kursojn la 26-an de oktobro sed verdire la esperanto-semajno komenciĝis unu monaton pli frue per eldono de novaj cirkuleroj, gazet-artikoloj kaj preparo de afiŝoj: finfine nur 1 vespera kurso funkcias (4 gelernantoj) kaj la licea kurso pli-malpli lamas. En Pont-Saint-Vincent apud Nancy, s-ro Guillaume, lernejestro kaj ĵusa perkoresponda lerninto kreis novan kurson en sia elementa lernejo kun 15 gelernantoj.

  • En Metz - S-ro De Zilah varbis 10 novajn gelernantojn en liceo Fabert, kaj 7lastjaraj progresas. Ekspozicio kaj prelego en la kulturdomo.

  • En Séléstat – S-ro Guegueniat gvidas 60 gelernantojn en la liceo.

  • En Bar le DucS-ino Denis instruas Esperanton en la ĉiutaga programo de sia klasĉambro. S-ro Denis gvidas 15 gelernantojn en duagrada kurso, en la mezlernejo kies vic-direktoro li estas.

  • La 8-a staĝo de Esperanto okazis denove en Nancy la 9/10 ajn de decembro 1978.



Photo 30 et 31 Olivier Tzaut klarigas gitararton
Ĝi posedis rekordan nombron da partoprenantoj(77). En 2 kursoj (B kaj C) estis respektive 25 kaj 20 partoprenantoj! Estonte, ni devos limigi la nombron, ĉar ni ne povas disponi pri pli vastaj kaj pli multaj kurssalonoj.
La 4 kursoj gvidis respektive f-ino Isabelle Denis(A1), s-ino Camille Denis(A2), s-ro Olivier Tzaut ( B), kaj s-ro Pol Denis (C). Olivier Tzaut ne nur gvidis la kurson B (per la tekstoj de siaj kantoj) sed ankaŭ animis sabate kabaredan vesperon por la tuta junuldomo kies anoj povis kun la staĝanoj aprezi la varman voĉon de nia simpatia svisa kantisto (en Esperanto kaj en la franca kaj provenca lingvoj).

  • Agadraporto 1978 - Lastjare la fina frazo de la agadraporto tekstis jene: nia komuna konkludo estas nia senlaca laboro. Mi ne scias, ĉu ĉiuj federacianoj orientaj aŭdis tiun eklaborigon, tamen mi povas aserti, ke la laboro estis granda kaj efika; aŭskultu kelkajn ciferojn ĉerpitajn kaj kolektitajn laŭ la apartaj raportoj :154 individuaj membroj (rekorda cifero) -80 partoprenintoj en la 37a kongreso federacia en Strasburgo - 61 partoprenintoj en la 7a staĝo de "Esperanto parolata" - 77 en la 8a.(rekorda cifero) ! - 14 en la universala kongreso de Varna en Bulgario. - 249 lernantoj en parolaj kursoj, helpataj de 11 instruantoj - 81 lernantoj diversgradaj en la perkoresponda kurso sub gvidado de 19 korektantoj..entute 330 gelernantoj kun 30 instruantoj, sendube ankoraŭ rekorda ci fero ! - 158 komunikoj, artikoloj senditaj al 13 gazetoj : 90 aperis.- 32 Esperanto-parolantoj trapasis sukcese la ateston pri lernado, 4 la ateston pri praktika lernado, 3 la skriban parton de la kapableco - en nia federacia libroservo... 130 titoloj ĉarmas, pli ol 420 libroj menditaj, liveritaj kaj eĉ pagitaj : facila rekordo ĉar nia libroservo naskiĝis ĉi-jare. - Sed nun sufiĉe koncerne la ciferojn, despli ke aparte vi povos aŭdi pri tiuj de la kasisto !- Iom pri la federacia etoso : oni povas rimarki ritme de niaj grupaj renkontiĝoj (kiam ili okazas kiel en Strasburgo, Bar-le-Duc, Metz, Saint-Dié, Mulhouse, eĉ Nancio almenaŭ por kanti...), de niaj staĝoj kaj fine de nia kongreso, ke la aero estas plena je amikeco, gajeco, bonegaj rilatoj : ĉiu konas ĉiun kaj ĝojas revidi la malnovulojn, samtempe konatiĝi kun la novuloj. Ni devas tamen streĉi ĉiujn niajn fortojn por ke la junularo kaj la knabaro havu sian plenan lokon meze de la plenkreskuloj : ĉu la bona priaĝa piramido, kiun ni nun konstatas en nia plijunigita federacio speguliĝas en niaj renkontiĝoj ? Ni devas labori, pripensi kaj decidi rilate niajn pli junajn samideanojn, por ke ili havu voĉon, lokon. Oni povas sin demandi, ĉu la porknaba komisiono faris sian tutan eblon: sendube punkto diskutinda. - Iom pri la lernolibroj: lastjare ni decidis, ke grupeto stariĝu por studi la eblecon havi pli modernan kaj pli bonan unuagradan kurson. Estus bone, ke la laborgrupeto rakontu iomete pri sia ekmarŝo. Daŭris la informado cele la deputitojn kaj "departementajn konsilantojn". Vi ekscios pri tio aparte. Sed ĉu ĉiuj federacianoj sentis sin koncernitaj de la senlaca informado al la popolaj reprezentantoj ? Sen ili, sen ilia aktiva apogo, neniam Esperanto eniros la lernejojn ĉiugradajn. Kelkajn vortojn pri la delegitaro en nia federacio mi volas nun aldoni, ĉar mi opinias, ke la delegitnombro estas tro malalta rilate la agadon de la federacio: nia federacio ekde la lasta kongreso entenas 8 departementojn. Ĉu vi scias, ke deĵoras delegitoj nur en 5 departementaj ĉefurboj kaj ke urboj kiel Metz, Ĉâlons, Langres estas orfaj ? Se ni volas agi sur ĉiuj terenoj, do ankaŭ sur la oficiala tereno, ni devas klopodi ke ĉiuloke estu unu delegito, almenaŭ en ĉiu ĉefurbo kaj distrikturbo. Ekzemple estas neniu en Longwy, Briey, Toul, Lunéville por nur citi en Meurthe-et-Moselle. Miaopinie tio estas grava manko, ĉar se ni skribas al deputito, al ĝenerala konsilanto, estas necese ke ni loĝu en lia regiono. Kion povas Nanciano, se li skribas al deputito de Longwy? Ni sendube priparolos tion. Kaj nun al la konkludo: en sia dramo la Norvego Ibsen dirigis al la ĉefrolulo :"Kio vi estas, estu tute, ne nur popece kaj ampute !"Kio ni estas, ni estu tute : esperantistoj, kiuj senĉese esperas, senĉese esperigas por ke pli kaj pli da homoj konatiĝu kun la Internacia lingvo: nia laboro estas laŭgrade de nia espero. Roger Degrelle

  • Kontaktoj kun la politikistoj - Du gravaj kontaktoj:- 1/ La 20-an de novembro, s-ino Mas, s-roj J.P. Colnot kaj R. Degrelle veturis al Metz por renkonti tie s-ron Laurain, deputiton. Ni pasigis tri kvaronhorojn kun li. Ni diskutis pri la leĝpropono nova, kiu devas esti deponita surtable de la parlamento. Li klarigis al ni la meĥanismon de depono de leĝo: kiam parlamentano aŭ parlamenta grupo proponas leĝon, se tiu leĝo estas agnoskita de la registaro, ĝi atingas ĉiujn deputitojn. Faka komisiono (koncerne leĝon pri Esperanto temas pri la "eduka komisiono") diskutas kaj voĉdonas la leĝproponon, kiu poste survojas al parlamento. S-ro Laurain asertis al ni, ke ĉi-tiu problemo de lingvo internacia estas urĝa problemo, kies solvo devus rapide alveni. Li deklaras sin internaciisto eĉ tutmondisto. Li opinias, ke Esperanto, kiun delonge li konas almenaŭ laŭnome, povas esti la dua vivanta lingvo deviga por ĉiu homo. Li estas konvinkita, ke Esperanto permesas pli bonan ekkonon de nia gepatra lingvo. S-ro Laurain poste asertis, ke tutcerte la plimulto de la deputitoj voĉdonos por ĉi-tiu leĝo : sed ĉu la registaro proponos ĝin al la parlamenta diskuto? Li ankaŭ estas membro de la Eùropa Konsilantaro kaj estas preta proponi voĉdonon okaze de kunsido de tiu asembleo. Li priparolos la problemon kune kun siaj kolegoj de la socialista partio. Li agnoskas, ke kiam Esperanto estos deviga lingvo multaj problemoj primonaj mem solviĝos. S-ro Laurain estas sendube favora al nia ideo, helpos nin en niaj klopodoj kaj bedaŭras, ke liaj tro streĉaj okupoj ĝis nun malebligis lerni la lingvon.

2/ la 27an de decembro, s-roj Colnot kaj Degrelle vizitis s-ron Huriet, ĝeneralan konsilanton de Meurthe-et Moselle. Ni restis kun li dum pli ol duonhoro. Ankaŭ li estas tute favora por deponi favoran mocion sur la tablon de la ĝenerala konsilentaro. Sed li diris..."Ĉu tiu momento de ekonomia krizo estas la plej taŭga por proponi rezolucion al la konsilantaro, ne ĉar mi ne kredas je via lingvo sed ĉar multaj aliaj leĝproponoj kaŝos la vian ?" Ni rimarkigis al li, ke la nancia grupo povos poste atentigi la regionan ĵurnalon, por ke ĝi aperigu la leĝproponon. Li konsentis kaj konsilis al ni renkonti alian konsilanton de cetera politika familio kaj kune ili preparos taŭgan tekston. Ni do renkontos tiun plian homon, sendube ĝissukcese .Ni invitis al nia staĝo decembra, 5 deputitojn kaj 4 konsilianojn...neniu venis sed unu respondis ĝentile...kaj du favore. Rendevuoj jam sekvas por pluraj klopodoj.

Aktivuloj en departementoj 51 52 55 67 68 kaj 88 bonvolu klopodi por starigi liston de favoraj deputitoj kaj studi la eblecojn akiri voĉdonon de favoraj rezolucioj fare de la departementaj konsilioj kaj informu J.P. Colnot.



Libroservo – Sekvis la listo de la 130 titoloj mendeblaj al la libro servo kreita de s-ro Degrelle antaŭ unu jaro, proprakoste. Poste li transdonis ĝin al la federa cio, kiu repagis al li la stokon, kaj li daŭre funkciigas ĝin kaj respondecas pri ĝi.

1-a trimestro 1979 – 25-a "La informilo" (20 paĝoj)

  • En departementaj konsilioj - la 4-a paĝo entute entenas la tekston de la rezolucio favora al Esperanto voĉdonita la 26-an de januaro far la departementa konsilio de Meurthe et Moselle. Ĝi reprenas proksimume la argumentojn de la rezolucio mozela, petante krome enketon de la ministerio pri edukado por determini la kvanton de lernantoj, kiuj, post 5 ĝis 7 jaroj de lernado de fremda lingvo, kapablas facile esprimi sin en la koncerna lingvo, kaj esperimenti instruadon de esperanto, kunordigantan inter pluraj ŝtatoj, por studi la avantaĝojn de Esperanto por la internacia kompreniĝo, sen malutilo al la kultura riĉigo, kiun donas la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. Sekve al alvoko en la lasta “La informilo”, pluraj samideanoj kontaktis sian deputiton. Konsiloj: en departementoj 54 kaj 57, kie la departementaj konsilioj voĉdonis favoran rezolucion, oni informu la deputitojn liverante al ili la tekston de la koncerna rezolucio. En aliaj departementoj, oni unue kontaktu unu aŭ du konsilianojn por instigi ilin deponi similan projekton de rezolucio. En Mozelo, s-ino Nau kontaktis la prezidanton de la konsilio, en Meurthe et Moselle ni kontaktis 2 deputitojn (unu dekstrema, unu socialista).

  • Ĉiu esperantisto, kiu instruas aŭ aktivas por Esperanto, rajtas senpage aperigi sian nomon en la flavaj paĝoj de la telefona jarlibro. Sekvas konsiloj al la aktivuloj por tiu klopodo.

  • Eĥoj el nia 8a staĝo - El Jacqueline Tissier-Dijon-…. tre plezurigis min la semajnfina organizado... la etoso estis kiel eble plej fervorega... tre surprizigis min la multnombro da junaj gepartoprenantoj... mi multe ŝategis la originalecon de la kurso de s-ro Tzaut, kies gitaro forgesigis al mi la gramatikajn malfacilaĵojn ! - El f-ino Lepeix-Strasbourg-...la etoso estis tre amika ,tre simpatia ĝenerale, kvankam la diversaj grupoj estis iom disigitaj... tiaj staĝoj estas tre bona okazo por renkonti najbarajn esperantistojn... en la kurso C mi ŝatis la debaton pri la ebleco krei semajnan gazeton en Esperanto... al mi plaĉis ankaŭ la aserto de pluraj, ke Esperanto ne estas celo sed ilo - El s-ro Crochet-Epernay-...nova membro de nia federacio mi konsideris kiel devon konatiĝi kun la regiona centro de la diversaj grupoj aŭ izoluloj... ĉe la kurso C mi plezure konstatis, ke ĉiuj partoprenantoj uzis nur la internacian lingvon dum la kursa tempo sed ankaŭ dum la paŭzoj...eĉ inter samnaciuloj ! Antaŭe mi rimarkis la belan aspekton kaj taŭgan enhavon de la inform-bulteno...sed tiu staĝo elmontris la bonegan organizadon kaj la gravan sindonemon de la federaciaj gvidantoj... - El s-ino Grampp-Strasbourg- Mi opinias, ke sankta Petro estas favora al Esperanto... sabate matene la suno ekaperis kaj samtempe malaperis eĉ la plej malgranda ero de glaciaĵo !.... mi konfesas, ke mi aliĝis al tiu kurso B pro scivolemo kaj mi timis, ke temos pri muziko kaj sur tiu kampo mi ja ne estas kompetenta. Surprizo kaj granda kontento: s-ro Tzaut pritraktis gramatikajn malfacilaĵojn... la tuto miksita kun kantado!... mi ne volas forgesi raporti pri la libroservo, kie multnombraj samideanoj trafoliumis variajn librojn kaj fine aĉetis unu aŭ pluraj el ili. S-ino Colnot prenis sur si la taskon pri la vendado kaj laboris, eĉ laboregis dum la tuta tago kun ĉarma rideto... grandan dankon al la organizintoj..."

  • Strasbourg - La Esperanto-grupo regule kunvenas ĉiun duan mardon monate. S-ino Muller gvidas kurson por la "3-a aĝo" en universitato. Ni jam nun invitas ĉiujn esperantistojn denove al Esperanto-renkontiĝo orientregiona en Vogezoj je la Hingrie, la 12/13 ajn de majo. S-ino Ferez donacis la eldonrajton kaj la reston de la stoko de la bona, simpla Esperanto-kurso "Hubert Ferez" al la strasburga grupo aŭ al la orient-franca federacio. Koregan dankon al ŝi.

  • Metz - En la klubo de la liceo Fabert estas entute 22 anoj el kiuj 15 gekomencantoj el la 23 ĉi-jare varbitaj. En la urba Esperanto -klubo estas 19 anoj, plenkreskuloj, el kiuj 8 novaj ĉi-jare varbitaj. Ekspozicio, kies titolo estis "Espéranto vivant, de Metz à Samarcande", okazis en la junulara kaj kultura domo sankta Marcelo en Metz de la 5-a ĝis la 9-a de marto. Ĝi montris diversajn Esperanto-gazetojn kaj librojn, kaj paneloj prezentis objektojn ricevitajn el la grupo de Samarcande (Sovet-Unio). Unuhora sonbendo senĉese rekomence komentariis la ekspozicion. Kulmino de tiu Esperanto-semajno estis vendrede vespere (9-an de marto) prezentado de Esperanto-kantoj fare de Olivier Tzaut, kiu aldonis al sia programo kelkajn tre belajn kantojn en la franca kaj en la provenca lingvoj. Gratulojn ! raportis J.P. Colnot

  • Toul - S-ro Greiner multobligis kaj disdonis en lernejoj 140 flugfoliojn por proponi Esperanto-kurson. Kurso funkcias nun kun 25 entuziasmaj geknaboj. Li devis rifuzi pliajn lernantojn pro la malvasteco de la klasĉambro.

  • Nancy - Krom la eldono de la nova Esperanto-prospekto, kies naskiĝon ni anoncis en la lasta "La Informilo", la turisma oficejo en Nancio akceptis pagi tutpaĝan anoncon en la jarlibro 1979-a de UEA. Kiel kutime la loka junulara kaj kultura. domo ankaŭ pagis tutpaĝan anoncon, do 2 paĝoj por Nancio. Ĉu aliaj Esperanto-delegitoj cerbumos, kiamaniere atingi, ke ankaŭ pri ilia urbo aperu turisma prospekto kaj (kial ne ?) anonco en la jarlibro ?

  • Perkoresponda kurso - La regiona perkoresponda kurso dissendis depost oktobro 54 komunikojn al la regiona gazetaro, el kiuj almenaŭ 23 aperis. Pli ol 100 personoj informiĝis pri Esperanto kaj 40 novaj gelernantoj aliĝis al la kurso.

  • Parolaj kursoj - Vespera kurso en la junuldomo kun 3 gelernantoj kaj alia kurso en liceo Georges de la Tour kun 4 gelernantoj. Duagrada kurso okazas 2-foje monate (lunde vespere) Okazis ankaŭ 2 kunvenoj por lerni kantojn, sed el deko da interesatoj, nur 5 personoj ĉeestis la 1-an fojon kaj 2 la-2an fojon ...ĉu ni devas daŭrigi ?


2-a trimestro 1979 – 26-a "La Informilo" (12 paĝoj)

  • Esperanto- tago por la infanoj de Toul kaj Pont-Saint-Vincent - La 20-an de majo 26 gelernantoj de Pont-St-Vincent renkontiĝis kun 10 kamaradoj de Toul en loko situanta inter ambaŭ urboj. La celo de tiu renkontiĝo estis koni unu la alian kaj la plibonigo de la internacia lingvo per ludoj en la arbaro kaj per kantoj. La vetero ne estis tre bela sed ne pluvis. Okazis multnombraj ludoj. Antaŭ ol forlasi nin reciproke ni kantis esperanto-lingve. Dezirante rekomenci la venontan jaron ni reveturis, kiam komencis pluvi...Tamen ni bele kantis ! raportis R.Guillaume.

  • Raporto pri la federacia kongreso en Colmar ( 21-22-ajn de aprilo ) kaj la nacia kongreso en Lille (27-an de aprilo-1-an de majo )

  • Photo 32

Se la tiamaj alkoholaj vaporoj de la alzaca vino ne erarigis min, mi kredas memori ; ke nia federacia komitato komisiigis min raporti pri nia Colmar-a kongreso. Por tia tasko mi sentus min nekompetenta, se mi ne estus havinta krome la honoron reprezenti nian federacion en la nacia kongreso de fino de aprilo en Lille. Tial mi povas atesti pri la samspiriteco kaj la samceleco de la du kongresoj en ilia etoso kaj en iliaj decidoj. Malmodeste mi emus diri, ke 1a Colmar-aj ideoj influis la Lille-an politikon efike. Sed pli prudente mi provu sintezi miajn Colmar-ajn kaj Lille-ajn impresoj,. Oni eble povas bedaŭri, ke nur du orient-federacianoj ĉeestis en Lille ; pli vole nin ĝojigu kelkaj konstatoj: unue la du ĉefaj rezolucioj adoptitaj de la komitato kaj de la asembleo de UFE en Lille estas precipe la rezolucioj de nia federacio pri enkonduko de Esperanto en la francan instruadon kaj en la eŭropajn instancojn. Dume interesa prelego pridebatita en Lille temis pri la lingvaj problemoj en funkciado de eŭropaj institucioj. Due mi devas diri, ke unu el la impresoj forte sentitaj de mi en Colmar rilatas la akcepton faritan de la prezidanto de "komerca kaj industrie oficejo". Mi unu flanke opinias, ke oni devas gratuli kaj danki al s-ro Cuené kaj al liaj helporganizantoj. Kaj aliflanke mi taksas bona la fakton, ke dank' al tio nia movado eliĝas, vidite de ekstere, el la - kompreneble ĉefa sed ne nura - lingva kaj kultura tereno kaj ke ĝi entrudiĝas en la ne malpli gravan ekonomian ĉiutagan vivon. Nu estas dirinde, paralele al tiu Colmar-aĵo ke grava decido de la UFE-a komitato en Lille estas la kreo, interne de tiu komitato, de personaj respondecoj inter kiuj estas laŭ mi gravegaj la rilatoj kun organizoj similcelaj kiel nia movado kaj la rilatoj kun komerco kaj industrio pri kiu okupiĝos nia samfederaciano Longue Epée. Trie duan impreson de mi forte sentitan en Colmar naskis la tre drasta kaj alloga raporto dum televida elsendo pri la reala, praktika kaj efika enkonduko de Esperanto en lernejajn kursojn. Ni laŭdu por lia iniciato kaj por la propaganda efiko s-anon Guegueniat. Kaj ni diru, ke aprobante la rezolucion proponitan de nia federacio, la UFE-kongreso rekomendas strebadon de ĉiuj UFE-membroj kaj federacioj por atingi kaj konvinki elektitajn reprezentantojn en departementaj konsilantaroj, naciaj asembleoj kaj tiel plu, rilate nepran neceson enkonduki Esperanton en la lernejojn. Por daŭrigi la paralelon inter Colmar kaj Lille mi aldiru ke la vetero, jam sufiĉe aĉa en Colmar, estis iom pli venta, malseka kaj griza sub la Lille-a latitudo. Sed nekompreneble same en ambaŭ urboj, "en nia kor’ flagris la sunradi’ ! La kongresanoj estis akceptitaj de la vicurbestro de Lille. Ĉi-tiu emfazis, ke "efikeco estas unu el niaj devoj, kaj despli efikaj ni estos jupli ni instigos politikulojn interesiĝi je nia afero". Tia ideo ja estis pridebatita en nia asembleo de Colmar. Niaj urbdomaj gastigantoj en Lille. oferis al ni ĉampanvinon, kies kvalito ne estis pli malvirta ol tiu de la blanka vino de la Colmar-a komerca ĉambro, kaj kiu fariĝis por nia orgojla menso honoro farita al la nova departemento de nia orienta federacio. Kvankam la teatra, varietea vespero en Lille estis sensacia kaj bonhumoriga dank' al la laboro de "Tespa", mi tamen emus diri, ke estis pli varbecaj kaj certe fruktodonaj la prelegoj kaj diskutoj en Colmar sabatvespere. Eĉ se la kontraŭdirojn (efike rebatitajn de ĉiuj partoprenantoj) faris subaĉetitaj samideanoj ! Ni aparte prikantu la meritojn de s-ano Ludwig kaj liajn pedagogiajn talentojn. Pristudante la UEA-projektojn kaj statutŝanĝojn, la komitato kunvenanta en Lille aparte insistis sur punktoj rilatantaj neŭtralecon, kiu fakte restas por ni eco fundamenta kaj ne ŝanĝebla. UFE, antaŭzorgante la dezirojn de nia federacio okupiĝas pri nova prezento de la revuo "Franca Esperantisto" kaj pri pliriĉigo de la enhavo. Fine ni notu, ke nia samideano Longue Epée estas nun vermo de nia federacio en la frukto de estraro de UFE, kaj malgraŭ devo de la raportanto en objektiveco, li ne povas kaŝi la grandegan estimon, kiun li havas por tiu nova estrarano ! Konstatante identecon de politiko inter la du kongresoj, insistante pri la du nunaj ĉi- sekvantaj temoj :Ago por Esperanto en "Eùropo", Ago por Esperanto en lernejoj, ni diru kiel agi por niaj federacianoj...

1/ kiel konsentite en Colmar la nunajn strasbourg-ajn eŭropajn instancojn trafos s-ro Ludwig, sendante la tekston de nia Colmar-a rezolucio.

2/ pri la ago por instruado en lernejo, al la francaj elektitaj reprezentantoj (deputitoj, departementaj konsilantoj, ktp) la teksto sendota aperos en la revuo "Franca Esperantisto". (Ĝi praktike estas la teksto voĉdonita en Colmar). Mi proponas, ke ĉiuj membroj, kiuj havas eblecojn aŭ rilatojn, sendu leteron kun la rezolucia teksto kaj siaj komentoj, kaj sendu al la sekretario kopion de sia letero kaj adreson kaj titolojn de la alsendinto. Tiam la prezidanton kontaktos cele interkonsenton la sekretario, tiu lasta skribos mem al instancoj ne jam trafitaj de la membroj.

3/ pri la ago al kandidatoj de eŭropa parlamento: centra ago laŭ eŭropa skalo estas pristudata kaj lanĉata de s-ano Ĉicot (eksteraj rilatoj en UFE) pere de Esperanto-eŭropa instituto (C1 Piron); tio kompreneble ne malhelpas, ke ĉiu el ni povos skribi al konata kandidato aŭ politikulo, sin inspirante per la konsiloj klarigitaj de samideano Rougetet en la aprila numero de "Franca.Esperantisto." Claude Longue Epée raportis



  • postkongresaj pripensoj - Nu nia kongreso montriĝis plian fojon sukceso, kaj ni tion ŝuldas al niaj lokaj organizantoj. Estas malfacile citi ilin ĉiujn, sed ĉiuj partoprenintoj scias, ke plej efike agis, apud s-ro Cuene, s-ro Ludwig kaj mi deziras citi ankaŭ s-ron Cancel, dank' al kies helpo, la kongreso povis disvolviĝi entute en la prestiĝa kadro de la komerca kaj industria ĉambro. Al ili kaj al ĉiuj aliaj helpantoj iru nia varma danko ! Ŝajne la belega ekspozicio preparita de sro Denis impresis la vizitantojn, inter kiuj la urbestron de Colmar sabate vespere. La lokaj aktivuloj ankaŭ vigle informis la ĵurnalistojn, mi povis kolekti ĝis nun pli ol 20 diversajn artikolojn, pli malpli longajn, plurajn kun fotoj, pri nia kongreso kaj pri Esperanto kaj la lingvaj problemoj en la eŭropaj instancoj, ankaŭ pri niaj rezolucioj. La televida elsendo de la sabata vespero, kiu prezentis la Esperanto-kurson de s-ro Guegueniat en Sélestat certe ludis gravan rolon sed la televido ankaŭ raportis lunde matene pri niaj rezolucioj, la radio "FR3 Alsace" raportis sabate matene kaj lunde matene, kaj RTL raportis dufoje lunde (je la 9a kaj 12a horoj). Mencio de niaj rezolucioj aperis eĉ en la gazeto "France-Antilles", eldono de Fort-de-France, laŭ afabla informo de s-ro Knecht

Nia venontjara kongreso okazos en Metz, la 26/27ajn de aprilo 1980

Nia komitata kunveno okazis la dimanĉon posttagmeze, sed bedaŭrinde ĉeestis nur 6 komitatanoj el 15.....estas tre malfacile en tiaj kondiĉoj fari decidojn. S-ro Degrelle forlasis la sekretariecon, pro troaj okupoj, ĉu profesiaj, ĉu por Esperanto (libroservo, dua-grada perkoresponda kurso).



Konsisto de niaj estaro kaj komitato:Prezidanto :Jean Paul Colnot (Laxou-54) - Vicprezidanto : Albert Lienhardt (Mulhouse-68) - Sekretario :.ĝis la fino de julio 1979, Cl. Longue Epée (Connante-51), ek de aŭgusto 1979, Edmond Ludwig (Stosswihr-Munster-68) - Redaktoro de la Informilo: Pol Denis-(Bar le Duc-55) – Libroservo: Roger Degrelle (Nancy-54) - Kasisto: André Grossmann (Balderùeim-68) - Membroj : Marcel Bergerot (Epinal-88) – Gérard Greiner (Ecrouves-54) – René Guillaume (Pont-St-Vincent-54) – Jean Luc Vanola (Bar le Duc-55) – Dr Jean Voltz (Dompaire-88) – Marie-Thérèse Mas (Villers lès Nancy) – Marthe Nau (Montigny lès Metz).

Vortoj de la prezidanto J.P. Colnot - Mi ŝatus aldoni kelkajn personajn vortojn. Mi estis devigata en Colmar konservi la prezidantecon de la federacio, malgraŭ mia deziro eksiĝi. Dum la tuta jaro (kaj ankoraŭ pli post nia kongreso) nun konstante alvenas multaj leteroj, ĉu al la adreso de la federacio en Nancy, ĉu al mia propra adreso. Ili temas pri la plej diversaj aferoj, kompreneble granda parto estas informpetoj, pri Esperanto mem kaj pri niaj kursoj. Mi klopodas respondi al ĉiuj, sed tia sekretaria laboro aldoniĝas al la perkoresponda kurso mem, al la staĝoj, al loka agado por parolaj kursoj kaj kunvenoj en Nancy, ktp… Laŭmezure kiel Esperanto progresas, ĉiu jaro alportas al mi pli da laboro. Tiu ritmo fariĝis nun freneziga, mi estas devigata nepre limigi miajn laborojn por Esperanto (mi opinias, ke ne eblas por mi dediĉi pli ol 600 horojn ĉiujare al Esperanto -post 45 hora semajna, profesia laboro-ĉar tio signifas 20 horojn semajne dum la ĉefaj vintraj monatoj kaj pli ol 10 horojn dum la cetera jaro). Mi estas do devigata forlasi ion. La junia staĝo estos la lasta, kiun mi organizos, ĝis mi povos forlasi la prezidantecon de la federacio. Mi esperas, ke bonvolemul(in)o anoncos sin por organizi la venontan staĝon (en decembro).

  • Ĉu fuŝita publika kunveno en Colmar? - El nia poŝto...letero de Jacqueline Lepeix: “ĉar ankaŭ negativaj reagoj utilas al nia agado, ebligante ĝin plibonigi, mi volas esprimi kritikojn pri la prelego, kiu okazis en Colmar sabaton la 21an de aprilo okaze de la kongreso. La ideo organizi okaze de kongreso publikan prelegon por prezenti. Esperanton al la publiko, principe estas bona...sed malefika ŝajnas al mi la maniero, per kiu oni faris tion, kaj ĉefe la peto al la kongresanoj, ke ili faru demandojn al la prelegintoj. Tiu iom malhonesta maniero komencigi debaton estas kutima en tiaj konferencoj, kaj estas kutime bona por venigi reagojn de neaŭdacema aŭskultantaro. Sed oni devus limigi la nombron de tiaj demandoj al 2 aŭ 3, ĝis la neesperantistoj reagu, kaj oni nepre ne devus respondi demandon, se oni estas en la salono kaj ne ĉe la tablo de la parolantoj. Okazis ke persono, kiu demandis...poste respondis demandon metitan de alia demandinto ! Tio komprenigas al la ĉeestantaro la artefaritecon de la procedo. Poste multaj personoj intervenis por diri ion favoran al Esperanto, kaj la neesperantistoj, kiuj ankoraŭ ne suspektis tion, nepre komprenis....ke estas preskaŭ nur esperantistoj en la salono, kaj povas senti sin ĝenataj. La fakto, ke preskaŭ neniu, el la neesperantistoj, kiuj venis por nin aŭdi, metis demandon, venas laŭ mi de la impreso esti alvenintaj en fermitan klubon, kie iniciitoj parolas inter si pri esoteraj aferoj. Du ekzemploj : s-ro Aunis legis por komprenigi, ke estas vortludoj en Esperanto, tekston de Schwartz, kiu estas tre amuza...kiam ĝin oni komprenas ! Nu, dirus s-ro Lapalisse, ke komprenis ĝin...nur la esperantistoj de la salono. La aliaj personoj ne kaptis eĉ unu vorton, kaj nepre demandis sin, kial nur ili en la salono ne komprenis tiun simplan ligvon, kiun ŝajne komprenas la tuta salonaro ! S-ro Grossmann rakontis franclingve, anekdoton pri sankta Nikolao kaj citis - en Esperanto - frazon diritan de lia filineto "sankta Nikolao mal-kolbas-igas la infanojn...". Venis nek traduko, nek klarigo pri tiu stranga frazo, kiun neniu alia persono ol esperantisto povas kompreni. Nepre neesperantistoj multe cerbumis por kompreni, kion sankta Nikolao havas por fari kun Esperanto, kaj kial la tuta ĉeestantaro ridis pri tiu tute nekomprenebla anekdoto ! Fakte preskaŭ ĉiuj kongresanoj kondutis en tiu salono, kvazaŭ ili ne scius, ke neesperantistoj ne komprenas Esperanton. Tio ne estas evidenta pruvo pri la logikeco de nia lingvo ! Se mi estus mondcivitana kolmarano konstatinte, ke ne estas bona filmo ĉe la kinejoj de Kolmaro kaj veninte pro nura scivolemo al tiu konferenco post ĝia anonco ĉe la televido, mi forirus de la salono kun la konvinko, ke la esperantistaro similas al iu stranga sekto pentekotista aŭ alia, en kies diservoj la ĉeestantoj individue konfesas sian ĝojon esti trovintaj la Veron...Tiu impreso ne konvinkus min lerni Esperanton, krom se mi estus konvinkita, sed, en tiu kazo...mi ne bezonus veni. Tiu ideo organizi dum kongreso renkonton kun la urbanoj ne estas malbona : kiel ĉiu nova ideo ĝi bezonas iom da praktikado por alveni al sia taŭga formo. Se oni volus rekomenci tian sperton, mi rekomendas, ke oni sendu por prelegi 2 taŭgajn parolantojn (tiuj en Kolmaro estis tre taŭgaj) plus se oni volas 4 aŭ 5 kongresanojn en la publiko, sed ne pli, kaj oni amuzu la ceteran kongresanaron per distra programo. Eble la neesperantistoj havus la impreson esti en dezerto, sed ne ĉe esotera sekto.”

  • Rezolucioj aprobitaj de la Kolmara kongreso – 2 franclingvaj, 2 en Esperanto:

1-a rezolucio, pri la instruado de Esperanto – (ĉi sekve resumita en Esperanto) – la kongresanaro: konstatas ke regas "babelismo" en la internaciaj organizaĵoj (UNO-MOS- eŭropa parlamento), kio kreas mankon de klareco, malrapidigon de la aktiveco, konsiderindajn tradukkostojn, opinias ke la elekto de vastskale uzata nacia lingvo pliigus la diskriminacion rilate al la minoritataj lingvoj- ke nur la uzo de lingvo internacia neŭtrala ebligus venki la obstaklojn al la reciproka komprenado- ke Esperanto estas la sola vivanta lingvo funde internacia, facila kaj akirebla de ĉiuj, logika kaj klara, perfekte disponebla por la esprimo de valoroj sciencaj, teknikaj,ekonomiaj kaj kulturaj, memorigas ke la ĝenerala konferenco de Unesko agnoskis la rezultojn atingitajn pere de Esperanto en la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj, deziras ke la elektitaj reprezentantoj substreku ĉe la koncernataj institucioj lokaj, departementaj, kantonaj kaj naciaj la lingvajn barojn kontraŭ la internacia komunikado kaj favoru la enkondukon de Esperanto en la instruadon.

2-a rezolucio, pri la uzo de Esperanto en la eŭropaj institucioj: la kongresanaro konstatas la gravecon de la eŭropaj instancoj, -ke la uzo de ses laborlingvoj ĉe la eŭropa parlamento starigas konsiderindajn tradukproblemojn, kiuj povas nur ĝeni la bonan funkciadon de la institucioj kaj la klarecon de la debatoj, -ke la eniro de 3 novaj Landoj en la eŭropan komunumon riskas tute paralizi la instituciojn, opinias ke solvo, kiu estus la elekto de ununura nacia lingvo kondukus al diskriminacio kiun la reprezentantoj de la aliaj Landoj, ne povus akcepti -ke nur internacia lingvo mondskala kaj neŭtrala ebligus al ĉiu Lando konservi sian identecon, proponas ke la komisiono, kiu studos tiun problemon, konsentu objektive ekzameni la eblecojn alportitajn de la internacia lingvo Esperanto.

3-a rezolucio: la ĉeestantaro, konsiderante, ke la nuna periodo, postevenanta la lastajn voĉdonojn por la departementaj konsilantoj, kaj la nuna verŝajna sindonemo kaj helpemo de la freŝbakitaj balotitoj, estas favoraj elementoj por grandskala, samtempa, kunordigita kampanjo,- petas, ke UFE instrukciu ĉiujn regionajn federaciojn, por ke ili trafu siajn departementajn konsilantarojn per la teksto ellaborita en la ĉi antaŭa 2-a rezolucio, kredas, ke por esti efika, la ago devas esti nepre samtempa (limigita je unu semajno) kaj antaŭi la ferian periodon,- pro tiuj-ĉi kialoj, rekomendas atendi la instrukciojn de UFE sekve de la Lille-a kongreso antaŭ ol mem fari ion ajn.

4-a rezolucio: la ĉeestantaro, konsiderante, ke la nuna periodo antaŭanta la estontajn voĉodonojn por la eŭropa parlamento estas favora por kampanjo de niaj Esperanto-asocioj al la eŭropaj kandidatoj, petas, ke UFE iniciatu kunagon de ĉiuj naciaj Esperanto-asocioj al la kandidatoj je eŭropa parlamento, opinias grava la fakton, ke ĉiuj naciaj asocioj interkonsentu pri unu absolute sama teksto (kompreneble tradukita al la naciaj lingvoj) por sendi ĝin al la trafendaj individuoj kaj politikaj instancoj, proponas, ke tiu teksto estu la teksto ellaborita en la unua rezolucio, kaj sendota al la nunaj partoprenantoj de la laborkunsidoj en Strasbourg.
3-a trimestro 1979 – 27-a "La Informilo" (16 paĝoj)

  • "l'Esperanto en la lernejoj" (titolo sur 2 paĝoj) Kial? Informa teksto en la franca, kiu ekzistas ankaŭ sub formo de cirkulero, subskribita de ::s-ino M.T. Mas, ĉefasistantino en la universitato Nancy I , s-ro Guéguéniat, beletra agregacia profesoro en Sélestat, s-ro E. De Zilah, doktoro pri filozofio en la universitato de Metz, s-roj E. Ludwig, P. Denis kaj P. Etienne, instruistoj pri la germana lingvo en Munster, Bar le Duc kaj Vandoeuvre. Fakte la teksto de tiu alvoko estis proponita de s-ro Texier, prezidanto de U.F.E. Ni dissendis ĝin al diversaj lingvaj instruistoj kaj al 14 gazetoj. Tiu alvoko utilis por la 3-a Esperanto-semajno iniciatita de U.F.E. por aŭtuno 1979.

  • nia 9-a staĝo - Ĝi ja okazis la 16-17ajn de junio 1979 en Nancy. Ĝi estis sukcesa... kiel kutime. Partoprenis 57 personoj, el kiuj 11 Germanoj, 1 Greko kaj homoj el 5 departementoj en nia regiono, el Dijon, el Norda kaj Pariza regionoj. La kurson C gvidis s-ro Ludwig, B gvidis s-ro Greiner, A2 s-ro De Zilah kaj Al s-ro Colnot. Okazis ekzamenoj, funkciis (vigle!) la libroservo.... Jen leteroj ricevitaj post la staĝo

- el gesinjoroj Giloteaux (59170 Croix) :

....mia edzino kaj mi estas tre kontentaj pri la aranĝo kaj la taŭga kunvenejo. Gratulon pro la impona libroservo kaj al ĉiuj gvidantoj. (la kurso C, kiun ni ĉeestis, estis plej alloga pro la diversaj temoj proponitaj de la respondeculo).

....viaj staĝoj certe necesas por komencantoj kaj lernantoj de viaj korespondaj kursoj. Bone, ke partoprenas ankaŭ eksterlandanoj. Por "novbakito" la vizito al la staĝo certe povas havi favorajn rezultojn rilate la plian lernadon de la internacia lingvo.

... vian bultenon "La Informilo" mi nun legos per "aliaj okuloj".

- el f-ino Jeanne-Marie De Feyter (57600 Forbaĉ), kurso A2 :



...la staĝo en Nancio profitigis min kaj dimanĉon mi ekparolis Esperanton kaj mi ne plu bezonis serĉi ĉiujn vortojn. Mi povas diri al vi, ke ĝi ankaŭ tre plaĉis al Evangelo Panoussis, li skribis al mi de Stuttgart, ke li estas tre feliĉa ĉar li renkontis amikojn kiuj gastigis lin. Li estis tre malgaja, kiam li devis rehejmiĝi...

- el f-ino Lepeix (67000 Strasbourg)



... la pasinta staĝo estis tiom bona, kiom la antaŭa, kvankam la lito estis tiom mola, kaj ĝi tre interesis min (la staĝo!)

....nun mi volas meti sugeston, kiu ne estas tute individua, ĉar samajn ideojn mi aŭdis de aliaj C-kursanoj : estus bona kurso D, en kiu oni povus doni al jam lertaj esperantistoj veran Esperanto-kulturon. Estus deziro, ke tiu kurso estu dediĉita al literaturo kaj kulturo esperantista...

  • Nancy - Kunvenon la 2-an de oktobro (cele refunkciadon de kursoj). En la junuldomo partoprenis nur 5 personoj (kelkaj aliaj skribis aŭ telefonis). Tamen ni sukcesis starigi pozitivan programon:

- 2 parolaj kursoj okazos marde en MJC Philippe Desforges, gvidantoj Yves Scheffer kaj Andrée Marchal,

- kursoj 2a kaj 3a-gradaj okazos alterne ĵaŭde je la 20a30. principe 3-foje monate entute.

- la perkoresponda kurso refunkcios, nova cirkulero estos eldonita, kiam aperos nia nova kasedo. -:

- anoncoj en la jarlibro de UEA por 1980 denove aperas 2 tutpaĝaj anoncoj en tiu jarlibro, 1 paĝo pagita de la Turisma Oficejo, 1 paĝo pagita de la junuldomo.

- La prezidanto kaj 2 federacianoj skribis al diversaj parlamentanoj por informi ilin pri la favora rezolucio de la departementa konsilio de Meurthe et Moselle, kaj inviti ilin viziti la junian staĝon. Respondis pli malpli favore s-ro Coulais ( deputito-urbestro de Nancy), s-ro Haby (deputito de Lunéville, eks ministro de edukado), s-ro Groscolas (socialista konsilanto, kunaŭtoro de la rezolucio kun s-ro Huriet (nun senatoro, tiam prezidanto de la departementa konsilio), s-ro Laurain,( deputito de Mozelo), kiu konfirmis siajn rilatojn kun UFE por redakti novan leĝproponon. Sed neniu el ili vizitis la staĝon.


  • Bar le Duc – Krom la kurso en elementa lernejo, funkcios 2-a grada kurso. La 29-an de novembro prelegis en la urbodomo nederlanda esperantisto pri sia patrolando

  • Nekrologo – Forpasis en Laneuvelotte, apud Nancy, post longa kaj suferiga malsano, f-ino Odile Moureaux, multjara kaj fidela lernantino de nia perkoresponda kurso (gvidis ŝin s-ro Degrelle). Ŝi eskapis el sia malsano kaj vojaĝis tutmonde plej fervore per korespondado en Esperanto kaj aŭskulto de radio-elsendoj. Ŝi restos, por tiuj kiuj konis ŝin, iu rideto fidela sur sufera vizaĝo.

  • Perkoresponda kurso – Dum la lasta lernjaro, 80 komunikoj al la regiona gazetaro, 140 informpetoj, 55 gelernantoj. Por kompletigi nian perkorespondan kurson, ni preparas eldonon de kasedo kun la teksto de la nova racia kurso. Ni petis helpon de Olivier Tzaut, kaj la afablan permeson de SAT-Amikaro. (Finfine iom poste SAT-Amikaro mem eldonis ĝin.)


4-a trimestro 1979 – 28-a "La Informilo" (16 paĝoj).

  • Radio Pekino elsendis ĉiusemajne 3 horojn en Esperanto kaj nun 10h30!

  • "Monato" ekaperas, nova monata gazeto en Esperanto.

  • Agadraporto - La ĉi-jara raporto komenciĝu per dankvortoj al ĉiuj aktivuloj de la orientfranca federacio. Plia danko iru al tiuj, kiuj klopodis kiel eble plej precize informi min pri sia jara agado. Sed agadraporto ne estus raporto, se ĝi ne komenciĝus per ciferoj.

1   ...   18   19   20   21   22   23   24   25   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Zipfel
  • Degrelle kaj Grossmann
  • Deguines
  • Guillaume
  • Guegueniat
  • Colnot . Libroservo – Sekvis la listo de la 130 titoloj mendeblaj al la libro servo kreita de s-ro Degrelle
  • Tzaut
  • Cuene , s-ro Ludwig
  • Colnot
  • Ludwig
  • Scheffer
  • Moureaux

  • Elŝuti 2.03 Mb.