Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo21/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   17   18   19   20   21   22   23   24   ...   55

3-a trimestro 1977 – 19-a "La Informilo" (12 paĝoj)

  • sukcesis nia 5-a staĝo – Ni estis 45. Okazis 4 kursoj: A1 kun s-ino Marchal, 3 lernantoj – A2 kun s-ro Greiner, 9 – B kun s-ro Colnot, 11 – C kun s-ro Degrelle, 10.La staĝoj sekvas unu la alian kaj la nombro de la partoprenantoj estas tre regula. Okazis la kutimaj kursoj, ni parolis, ni multe paroladis ( ni ja staĝumis ĝuste por babiladi!). Vespere g-roj De Zilah kaj f-ino Guimmelly (Metz) prezentis al ni tre interesan muntaĵon aŭd-vidan pri Persepoliso. Dimanĉe

  • okazis ekzamenoj, partoprenis deko da kandidatoj, la ekzamenanto devis peti helpantojn ĉar la 2-a ekzameno postulas pli da tempo. Okazis urbovizito inter du pluvfaloj. Multaj promesis reveni decembre. Raportis J.P. Colnot.

  • Opinioj de staĝanojEl s-ro André Grossmann: la 24/25ajn de junio mi havis la plezuron partopreni la 5-an staĝon de Esperanto. Ĝi konsistis el diversgradaj kursoj. Persone mi partoprenis la C-kurson, kiun lerte gvidis s-ro Degrelle. Ni legis en la libro "Paŝoj al plena posedo". En ĝi ni ĉerpis interesajn legaĵojn, kiuj okazigis viglajn kaj fruktodonajn diskutojn. Ĉiuj parolis nur en Esperanto, kaj tio igis la etoson tre entusiasmiga. Kun plezuro mi povis konstati, ke freŝaj esperantistoj jam flue kaj bone parolas. Ni vivis do dum du tagoj sur verda insulo : Esperantujo. Mi havas la impreson, ke la partoprenantoj de tia staĝo pli aktive kaj pli fervore partoprenas ol dum federacia kongreso. Tial, mi opinias, ke la organizantoj, al kiuj ni estu dankemaj, ja sukcesis tiamaniere interesi kaj allogi la samideanojn. Ni esperu daŭran sukceson al tiaj staĝoj, por la prospero de nia lingvo.

El iu tasko de s-ro Ludwig ("Por la Praktikantoj", kurso B). Ĝis nun mi neniam partoprenis internacian renkontiĝon, do mi ankoraŭ ne vere povas priskribi tian atmosferon. Sed en Nancy mi jam havis unuan okazon por vidi, kio estas ebla per Esperanto, Unue mi estis ravita, kiam mi rimarkis, ke mi komprenis sufiĉe facile, kiam la aliaj kurspartoprenantoj parolis. Sed ne nur kiam la kurspartoprenantoj, ankaŭ la spertaj esperantistoj parolis...mi ofte facile povis kompreni.

Pro tio ke mi lernis la lingvon perkoresponde kaj ĉar mi neniam aŭdis paroli ĝin,mi iom timis ne bone kompreni aŭ malbone prononci. Tute ne, ankaŭ tio ne estis malfacilaĵo. Plie mi multe ĝojis pro la atmosfero dum la staĝo, kie homoj, kiuj ne sin konis reciproke, tuj komencis paroli unu kun la alia, eĉ kiam oni iom timis paroli. La konkludo estas demando : kiam la venonta staĝo ? El s-ro J. Lindau (Thionville) kurso C: "Mi diru, ke la staĝo estis tre agrabla kaj plaĉis multe al mi..." El f-ino Elisabeth Rummel (Phalsbourg) kiu unuafoje konatiĝis kun Esperanto en kurso A1: "je garde un excellent souvenir de ce stage et espère participer au proĉain".



  • Sukcesoj en la ekzamenoj – Ĉi-jare multaj trapasis sukcese plurajn ekzamenojn. Okaze de niaj du lastaj staĝoj, en la "atesto pri lernado", 12 sukcesintoj, kaj en la "atesto pri praktika lernado", 6 sukcesintoj..

  • "La Informilo" – Informoj estas prokrastitaj: ni atingas 12 paĝojn. Ĉar Pol Denis devas zorgi tute sola pri la tuta fabrikado kaj dissendo de la bulteno, ĉar la paĝnombro ne povas senĉese pligrandiĝi pro tempa kaj financa limigoj, ni devas prokrasti diversajn artikolojn ĝis la venonta "La Informilo".

  • Aùtuna varbadkampanjo – kunlabore kun UFE, ni agados dum oktobro pri Esperanto-semajno. Ni esperas, ke sekve kursoj ĉie ekfloros en nia regiono. Cirkuleroj estis dissenditaj de UFE.

  • Saint Dié - Nia grupo (sep viroj kaj kvar virinoj) fartas bone. Ĉiun semajnon ni daŭrigas la studon de la internacia lingvo per la "Junulkurso" por la virinoj, kaj per la "Nova racia kurso" por la viroj. Krome ni partoprenas al la "Esperanto-semajno". Ni organizos Esperanto- ekspozicion en nia lokalo "les amis du rail" En apuda ĉambro okazos regule "kurseto" 10 minuta por 6 aŭ 8 personoj, esperante tial instigi interesulojn al plua lernado. M. Godart

  • Thionville - Mi sukcesis informi pri Esperanto en la liceo, kie mi instruas, kaj mi devas diri ke, mirinde, la lernantoj estis tre interesitaj. Mi parolis pri tio nur enkadre de miaj oficialaj kursoj pri filozofio-kaj eĉ laŭ peto de la lernantoj mem. Ek de tio sekvis, ke mi devis fari kursojn por kelkaj el ili. Sed ĉiuj miaj lernantoj devas trapasi la abiturientan ekzamenon, kaj do havas malmulte da tempo por eksteraj aktivaĵoj, tamen multaj serioze interesiĝis. Multaj aĉetis lernolibron (en unu el la klasoj preskaŭ ĉiuj!). Mi konstatis, ke la lernantoj parolis al siaj amikoj pri Esperanto, la estroj tute pozitive akceptis, ke mi faru tiujn kursojn, la etoso kaj la tereno estus do favoraj, mi tre esperas, ke mi restos en la sama liceo venontjare. C. Guegueniat'>Nourmont-Moon

  • Sélestat - S-ro Yves Guegueniat (agregacia instruisto pri beletro, lernanto de nia supera perkoresponda kurso) sendis la jenan leteron, kiu aperis en la gazeto "Le Monde" la 15-an de junio: "un professeur agrégé de lettre écrit: .espérantiste débutant, je viens d'assimiler en trois mois les bases de l'Espéranto c'est à dire la partie théorique complète, plus 2000 racines. Je regrette de ne pas avoir commencé plus tôt l'étude de la "Lingvo internacia" (je ne traduis pas... vous avez compris). Je pense qu'au XX ème siècle il n'y a pas d'humanisme véritable sans l'Espéranto. Cette langue est vivace et dynamique: elle correspond à un besoin réel. Elle a survécu à de nombreuses persécutions. Elle se développe avec insolence, au nez des Etats et des lobbies qui la boudent puérilement. Il me semble aujourd'hui peu réaliste -pour ne pas dire arriéré- de vouloir se borner, ou se résigner, pour communiquer, aux langues à prétention hégémonique : l'anglais le russe, le ĉinois, etc... En dépit des boycottages nationalistes, l'Espéranto vivra.... Je mettrai, pour ma part, le meilleur de moi-même dans l'étude et la diffusion de la seule vraie langue internationale. Je crois en l'Espéranto. Y.G.

Post sia edzo, s-ino Guegueniat siavice eklernos Esperanton por ĝin instrui en sia liceo. La intereso por Esperanto estas grandega en la liceo de Sélestat, instruistoj pri historio kaj geografio esperas per ĝi ricevi dokumentojn el la tuta mondo.

Unuagrada kurso malfermiĝos en oktobro, kaj en la liceo, kaj en la junuldomo.



  • Nancy - En la centra junuldomo Philippe Desforges vesperaj kursoj okazos ĵaŭde je la 18a30 kaj je la 20a30 ek de la 27a de oktobro. En Vandoeuvre en MJC Etoile kurso okazos je la 16a horo.

  • Munster – S-ro Ludwig (instruisto pri germana lingvo) tre baldaŭ malfermos kurson en la liceo.


4-a trimestro 1977 – 20-a "La Informilo" (12 paĝoj)

  • Televida elsendo okazis kadre de FR3 pri Esperanto.

  • Esperanto en Irano rapide disvastiĝas de 1 jaro: 2.500 personoj lernas ĝin en la universitato de Teherano. Oni ĵus formis 12 novajn instruistojn. Lernolibro eldoniĝis jam tri foje : 5.000,7.000,14.000 ekzemplerojn...

  • Invito al la regiona kongreso aprile en Strasburgo.

  • Komitato de la orient-franca federacio - Laŭ nia nova statuto, nia komitato devas konsisti al naŭ ĝis dekvin membroj. De post la kongreso en Bar le Duc, ni posedas 14. Pligrandigo de la federacio - UFE petas nin akcepti en nian federacion la departementojn 51 kaj 52. Sed tio ne koncernas nur la 51 kaj 52-departementanojn sed ankaŭ ĉiujn federacianojn. Do ni jam skribis al la eble novuloj en nia orient-federacio. Ili respondu ! Sed ni devas pridiskuti tion kaj voĉdoni pri tio dum nia ĝenerala kunveno. Ĉiu pripensu ! Ĉu dezirinda tiu pligrandigo ? R. Degrelle

  • Agadraporto por la jaro 1976-1977 - Kape de la lasta agadraporto mi demandis min kaj ĉiujn federacianojn, ĉu la jaro estis kontentiga kaj fruktodona aŭ malespera kaj malantaŭenira. Feliĉe kaj gratulinde al multaj, la nuna jaro estis plena de agado, riĉa je sukceso, ŝvela pro espero. Jes, kelkloke la greno ne jam ĝermis, sed eĉ tie la greno ne ankoraŭ frostiĝis pro malfido. Sed ni komencu per la komenco! Temas do pri la sukcesplena kongreso en Bar le Duc. Pri ĝi ĉiu jam legis en la 18-a "La Informilo". Estas tamen substrekinde ke unuafoje nia komitato entenas 14 personojn kun multaj novaj, eĉ junaj homoj. La porknaba komisiono provis labori, ĝis nun senfrukte, ne pro la mallaboremo de la komisianoj sed pro eksteraj kialoj, nome tro da profesia tasko, manko de akceptejo, tro alto de la prezoj : afero ĝisfunde pripensenda! Due, la staĝoj : du pliaj okazis junie kaj decembre. Sendube nekontesteble plenfloraj sukcesoj. Ĉiufoje la nombro ĉirkaŭis 50. Bedaŭrinde la decembra striko de la fervojistoj staĝigis kelkajn strasburganojn...surkaje ! Reliefiĝas la fakto, ke ĉiam la etoso estas amikeca, se ne diri frateca, laborema, plaĉa : ĉiu aliras por vere labori kaj esperantuje vivi. Plie aserteblas, sen troigi, ke niaj staĝoj (ni jam fermis la pordojn de la sesa) esperigas la Esperantistojn : ili kuraĝas paroli, trapasi ekzamenojn, alproksimiĝi al supera kurso kaj instrui perkoresponde aŭ parole. Pri la ekzamenoj, laŭ la listoj senditaj de la Franca Esperanto-Instituto, 18 federacianoj sukcesis en la unuagrada, 5 en la duagrada, sen forgesi, ke okaze de la decembra staĝo 6 pliaj trapasis la unuagradan, 1 la duagradan kaj 1 la skriban parton de la kapableco. Kaj nun 2 federacianoj vojaĝas tra la libro preparanta al la kapableco, almenaŭ 6 plupaŝas por atingi la plenan posedon, 15 praktike praktikas, ĉu perkoresponde, ĉu staĝokaze, ĉu parole. Aliaj rikoltplenaj novaĵoj : malfermiĝis Esperanto- kursoj - en la liceo de Sélestat kun ĉirkaŭ 100 gelernantoj prizorgataj de s-ro Guegueniat, - en liceo de Metz kun 33 gelernantoj gvidataj de s-ro De Zilah, - en la liceo de Munster kun 20 gelernantoj flegataj de s-ro Ludwig, - en elementa lernejo de Bar le Duc instruas s-ino Denis, kaj ties filino ankaŭ instruistino, Esperanton al 50 gelernantoj en la normala kadro de "activités d'éveil". Tiuj kursoj kaj aliaj daŭraj, alportos novan sangon, tutfreŝan kaj bolantan, al nia federacio. Ni gratulu la kursestrojn. Ni ĝoju! Sed, aĥ la ĉiama sed! ĉu ni kapablos kontentige akcepti tiujn nunbakatajn esperantistojn, instigi ilin al agado kaj konservi ilin en la movado ? Certe ĉiu el ni estas koncernata de la novuloj, ĉiu el ni estas ankoraŭ pli alvokata labori por kaj per Esperanto. Tiu punkto povus esti iom pridiskutita en la kadro de la kongreso. Post tiuj novaj novaĵoj, ni ne rajtas preterpasi la malnovajn. Fakte la perkoresponda kurso gvidata de nia prezidanto J.P. Colnot, ĉiam glate kaj efike funkcias kun kiom da sindonemo por skribi, respondi, stimuli, kuraĝigi, korekti senlace, kelkfoje senrezulte, neniam senespere ! Samtempe la informservo direkte al la regionaj ĵurnaloj bone laboras, senorde eble, semĵete nedubeble. Aldone dirite, en Bar le Duc, La Bresse, La Hingrie,Laxou, Metz, Mulhouse, Munster, Nancy, St Dié, Sélestat, Strasbourg, Thionville, Toul, Vandoeuvre, Wikerŝeim, kaj ja aliloke oni parolas en, pri kaj por Esperanto, ĉu dank' al kursoj, ĵurnalartikoloj, afiŝoj, flugfolioj, ĉu nur, sed jam rezultige, dank' al amikeco, konversacio, rapida aŭ entuziasma informo. Ĉio aga, se trafa kaj prudenta, alportas akvon al la Esperanto-muelejo.

Kompreneble ni neniam devas troigi la sukcesojn kaj forgesi la nigrajn punktojn. Necesas unue ankoraŭ plialtigi la nivelon de nia lingvoscio, due plinombrigi la federacianojn (ĉu 88 membroj estas sufiĉa nombro, kiam ni bezonas tiom da mono, da kuneco, tiom da bakoj?), trie frapi pli forte kaj konstante ĉe la pordoj de la lernejoj, gimnazioj, liceoj kaj junuldomoj, kvare raporti pri niaj agoj, eĉ la plej malgrandaj, ĉar la agado de la unu plifortigas, eĉ plifruigas, la agadon de la alia, kaj la sukceso de la unu pli rapidigas eĉ pli ampleksigas la agadon de la alia. Ĉu mi bezonas konkludi ? Tute ne. Nia komuna konkludo estos nia senlaco laborado.Roger Degrelle

  • Eĥoj el Junkerwald - Ankoraŭ foje sukcesis niaj najbaraj sarlandamikoj. Kompreneble ne mankas la laŭdadjektivoj en nia internacia lingvo. Tamen malfacilas trafe etiketi ĉiujn erojn de la lasta semajnfino. Kiu aŭ kio superis ? Ĉu la kursoj, tiu de Moritz pri etnaj minoritatoj, tiu de Tzaut pri la bonega prononcado ? Ĉu la voĉo de Tzaut en la kantado, ĉu la traduko ? Ĉu la vespermanĝo...ĉu la tagmanĝo ? Ĉu la bona etoso ? Ĉu la akceptemo de la Sarlandanoj gastigantaj, ĉu tiu de la gastigitaj ? Ĉu...? Kiom da ĝu,' tiom da ĉu! R.Degrelle.

  • Oberkirĉ - (mallongigita artikolo de M.M., far R.D.) La pasintan 22an de oktobro, invititaj laŭkutime al nova-vina (ne nov-avina!) gustumado, ĝue pro la vetero preskaŭ printempa kaj la gastemeco certe frateca, ni babiladis, bulko-kukumis, vinon trinkis, reciproke malkaŝadis niajn projektojn, rakontadis pri faritaj aŭ farotaj vojaĝoj, admiris 25 filatelajn foliojn kun Esperanto-teksto. Kiaj belaj 3 horoj ! Sed baldaŭ denove antaŭ ni lumis la katedralaj turoj kaj en ni restis dankema memoro de agrablo kaj afableco.

  • El nia decembra staĝo - Al nia 6-a staĝo en Nancy, aliĝis 52 personoj, sed 10 rezignis pro diversaj kaŭzoj, i.a la fervoja striko kaj 3 alvenis neatendite. Do 45 entute kiel kutime nun!. Okazis sume 5 kursoj : Al (3 gelernantoj), A2 (6), B(9), C(13) ; ĉar pli multaj personoj anoncis sin por la kurso C-sed ne venis- ni faris 2 kursojn C. Gvidis respektive sroj Deguines, Greiner,Colnot, Denis kaj Degrelle. 8 personoj trapasis ekzamenojn, dimanĉe. Krom la kursoj, en kiuj la partopreno de la lernantoj ĉiam estas tre vigla, ni ĝuis muntaĵon de P. Denis pri la kongreso de Rejkjaviko sabate. La finon de la programo povis ĉeesti nur ĉirkaŭ 20 personoj, dimanĉe en la "labor-rondo", kie Petro Louis majstre prezentis al ni astronomiaĵojn tre interesajn.

Photo 28


La prezoj iom plialtiĝis en la junuldomo nancia kaj la kvalito de la manĝo estis malpli bona ol kutime. Oni sciu, ke la junuldomo spertas tre grandajn financajn malfacilaĵojn, kaj ke ĝenerala kunveno okazis en novembro por decidi pri la estonto de la domo. La deficito atingas nun 740 000 novajn frankojn kaj garantio de la nancia urbestraro estis necesa, por ke la domo povu daŭre funkcii.
La kaŭzo estas, ke la prezoj ĝis nun ne estis sufiĉaj por kovri la altajn elspezojn de la konstruado de la "hejmo" en kiu povas tranokti niaj staĝanoj. La antaŭa urbestraro grave helpis finance sed la nuna malpli. Do la solvo estos, ke oni iom post iom altigos la prezojn.-J.P. Colnot

  • Opinioj de la staĝanoj - El S-ro Ludwig (kurso C) : "...mi tre ĝojis partopreni la staĝon, pro la ebleco babili esperantlingve dum la du tagoj... Tre plaĉis al mi la prelego pri astronomio, unue ĉar la prezent-maniero estis tre alloga, due ĉar mi povis aŭdi parolanton kiu, laŭ mi, bonege, flue kaj klare parolis. El 2 lernantoj (kurso B) kiuj unuafoje partoprenis staĝon : "miaj impresoj estas tre bonaj. Kvankam persvadita, ke Esperanto estas facila lingvo, mi tamen estis surprizita kaj kuraĝigita konstati, ke estis facile por mi kompreni la lertan parolanton, inkluzive liajn humuraĵojn... Tiun surprizon mi sentis ankaŭ konstatante, ke nia astronomo-amiko perfekte komprenigis sin en Esperanto, samtempe de la komencantoj kaj de niaj germanaj amikoj. Mi certe aliĝos al la sekvanta staĝo." skribis s-ro Hure (Rouffach 68):- "kompreneble mi nek forgesis, nek forgesos nian staĝon. Kiam kaj kie okazos la venonta ? Mi trapasis kelkajn horojn plej agrable kun treege simpatiaj kun-gelernantoj. Antaŭe mi renkontis kelke da malfacilaĵo sur mia vojo al Esperanto-posedo. Sed de post mia alveno al la staĝo, mi komprenis ke mi estis erarinta kaj ke nur timemo malebligas la parolan praktikadon de nia lingvo. La astronomia ekspozicio montris la rimarkindegan utilecon de Esperanto". skribis s-ro Matschek (Verdun-55). El s-ro Denis (kurs-gvidanto)"...min trafis kelkaj bedaŭroj koncerne ĝenon, kiun spertis kelkaj staĝanoj dum la "labor-horoj" : pro la ĝenerale eta volumeno de la labor-ĉambroj, daŭre elĵetado de fumo igis la atmosferon de la ejo peniga por la ne-fumantoj...Mi devas emfazi, ke en mia propra kurso, la tabakŝatantoj propravole decidis sin dediĉi al sia "hobio" dum la paŭzoj. Ili ŝajne ne suferis pro tiu sentabaka cerbumado, kvankam kelkaj el ili estis aŭtentikaj "fumistoj" (ne laŭ la franca senco de la vorto! ! ). Ĉu oni ne povus peti la ceterulojn adopti la saman sintenon dum la venontaj staĝoj ?"

  • Nekrologo - Hubert Ferez (1896-1977) La orientfranca federacio kaj la strasburga Esperanto-centro funebras pro la forpaso, meze de septembro en Nice, de samideano Hubert Ferez, 81-jara. Li estis kunfondinto kaj prezidinto de ambaŭ organizoj de post 1920 ĝis la lasta milito. Li estis prezidanto de la strasburga centro ĝis sia emeritiĝo kiel direktoro de la Thomas-lernejo en Strasburgo, kiam li translokiĝis al Nice. Tre afabla kaj agema samideano, li klopodis kaj sukcesis, ke la akademia inspektoro permesis la instruadon de la lingvo Esperanto en la lernejoj dum la liberaj horoj kaj en la Popol-Universitatoj. S-ro Ferez ankaŭ verkis kaj eldonis bonan, utilan perkorespondan kurson en 22 lecionoj. Krome li plue eldonis pacifistan gazeton "la Tribune Espérantiste" kaj li kunlaboris al gazetoj en aliaj landoj. UEA menciis, ke s-ro Ferez estis unu el la plej viglaj propagandistoj de la lingvo Esperanto en Francio de post 1919. Ni gardos pri li honoran memoron. F. Zipfel.

Ekfloras kursoj en liceoj kaj lernejoj..

  • Sélestat (67) - S-ro Yves Guegueniat, (agregacia profesoro pri beletro, pri kiu ni jam informis en la lasta "La Informilo"), 9 monatojn post sia ek-konatiĝo kun Esperanto, komencis informadi pri nia lingvo en Sélestat, unue en la liceo kie li instruas, due en la junuldomo. Pere de bonegaj argumentoj, helpata de tre alloga afiŝo (kiun ni nun klopodas reproduktigi), li sukcesis krei inter la lernantoj entuziasmegon apenaŭ priskribeblan. En 2 semajnoj kreiĝis 4 Esperanto-kursoj (3 en la liceo kaj 1 en la junuldomo) kun entute...140 gelernantoj ! Post la unua entuziasmego memkompreneble- iom regresis la nombro de la "veraj" lernantoj. Nuntempe la 3 kursoj daŭre funkcias en la liceo kun ĉirkaŭ 100 vizitantoj. Bedaŭrinde la urbestro de Sélestat decidis fermi la junuldomon; la 15 tieaj gelernantoj do ne plu havas kurson. Solvo estas serĉata. En la "gazeto" de la liceo aperas paĝoj pri Esperanto (3 paĝoj en la lasta numero!)

  • Munster (68) - Ankaŭ s-ro Edmond Ludwig (instruisto pri germana lingvo), 9 monatojn post sia aliĝo al nia perkoresponda kurso, kreis Esperanto-kurson en la liceo de MUNSTER! 20 gelernantoj en tiu kurso, kiu tre regule funkcias.

  • Metz (57) - D-ro De Zilah (profesoro pri filologio), kiu lernis Esperanton, sola kun siaj familianoj per metodo "Assimil" estis nomumita ĉi-jare en liceo Fabert en Metz. Li tuj informis pri Esperanto kaj kreis kurson, kiun ĉeestas 33 gelernantoj. Krome D-ro De Zilah celas krei alian en la centra junuldomo de Metz. Ekzamenoj okazos dum majo. Rimarkinde estas, ke en Metz ĉiuj lernantoj uzas Assimil-kurson.

  • Wickersheim (67) - S-ro Claude Meier, instruisto kaj lernanto de nia duagrade perkoresponda kurso, ĵus kreis novan Esperanto-kurson en sia elementa lernejo. Tiu kurso okazas ĉiuĵaŭde post la fino de la labortago. 15 geknaboj lernas per la "Junul-kurso".

  • Bar le Duc (55) - S-ino Camille Denis kaj f-ino Isabelle Denis, ambaŭ instruistinoj en elementa lernejo, instruas la lingvon al 50 geknaboj, en la normala horaro de la labortago ("activités d'éveil") plurfoje dum la semajno. Ĉiuj gepatroj ricevis la inform-dokumenton "Pourquoi l'Espéranto à l'école?" eldonita de la faka centro de la Chaux-de-fonds (Suisse).

  • Saint Dié (88) - La rezulto de nia ekspozicio la 8an kaj 9an de oktobro estas pozitiva : 70 personoj vizitis ĝin, kaj 9 el ili decidis aliĝi al la perkoresponda kurso. 3 aliaj lernintoj aliĝis al la 2a-grada kurso de AFCE. Nun nia Esperanto-klubo konsistas el 20 anoj. De post la 25a de oktobro la vesperaj kursoj denove okazas.... lastminute ni estas ĵus informitaj, ke s-ro Godart suferis akcidenton: li falis 4 metrojn el fenestro. Pro rompiĝo de la maldekstra antaŭbrako kaj dekstra manradiko li devis resti en hospitalo 25 tagojn ! la kunvenoj de la klubo daŭre okazas dank' al s-ino Godart.

  • Toul (54) - S-ro Greiner anoncis kurson per flugfolioj, afiĵoj, komunikoj en la gazetaro .Kelkaj gelernantoj venis, poste malaperis (3 studas en Nancy sed ne daŭrigis tie la lernadon). Restas unu lernantino sed kiu jam tre vigle partoprenis la kurson B dum la staĝo en Nancy post du-monata lernado.

  • Nancy (54) - Post informado per 8 gazet-komunikoj, pluraj dekoj da afiŝoj kaj pli ol 1000 flugfolioj, nur unu nova kurso kun 4 lernantinoj gvidataj de f-ino Andrée Marchal funkcias ĵaŭde je la 18a-45. Duagrada kurso funkcias ĉiun duan merkredon je la 20a-30.ĉiam en la MJC Philippe Desforges, 27 Rue de la République. Fine de junio vizitis nin en Nancy s-ro Ivan Siŝkov el Gabrovo (Bulgario) kun sia familio. Ni gvidis ilin dum vespera vizito de nia urbo. Dum aŭgusto pasis en Nancy s-ro Stanislas Maĉ el Poznan, prezidanto de la pola studenta Esperanto-komitato. ....lastminute : kurso kiun mi preparas en liceo Georges de la Tour verŝajne povos starti ek de januaro. Plie, fotista klubo petis starigon de kurso. J.P. Colnot.

  • Poloj vizitis nian regionon - Revenante el Pollando post plezuriga vojaĝo, mi enaŭtigis du polajn geamikojn, kiuj profitis siajn feriojn por viziti Francion kaj plibonigi sian scipovon de la franca. Ili vizitis Metz, Nancy, Lunéville Toul, Bar le Duc, ĉiufoje gastame akceptitaj de samideanoj. Poste ili petveturis ĝis Parizo kaj ĝis nun sen ia ajn novaĵo. Informis R.Degrelle.

  • Colmar - Kunveno estis organizata novembre de s-ro Cuéne. Ĝi celis kunigi ĉiujn personojn kapablajn - aŭ preskaŭ kapablajn - gvidi kurson en kaj ĉirkaŭ Colmar. Konataj esperantistoj el Sélestat, Munster, Rouffach kaj Colmar ĉeestis. Ni esperu, ke krom la liceaj kursoj jam cititaj, malfermiĝos novaj publikaj kursoj. Pluraj ekzamenis sian kapablon ĉeestante la decembran staĝon en Nancio.

  • Strasbourg - La loka kongres-komitato por nia venonta federacia kongreso estas formita, la 13-an de decembro nia Esperanto-grupo festis la Zamenhof-memortagon per prelegoj kaj mendo de Esperanto-literaturaĵoj. S-ro Aunis projekciis lumbildojn pri Islando. Ni sukcesis, ke la urba kaj universitata bibliotekoj malfermis Esperanto-fakon por la donacitaj Esperanto-libroj. F. Zipfel

Mulhouse - La grupo regule kunvenas en ejo senpage disponigita; la kunvenoj estas neformalaj, kaj la anoj ĉefe legas kaj tradukas Esperanto-tekstojn aŭ diskutas pri gramatikaĵoj. Krome la grupo rilatas kun la Esperanto-grupo de Bazelo (Svislando).

1-a trimestro 1978 – 21-a "La informilo" (10 paĝoj)

  • Strasbourg – S-ino Muller gvidas kurson kun 7 partoprenantoj en "universitato de la tria aĝo", kaj f-ino Lepeix alian kurson kun 3 lernantoj.

  • Nancy – Ekfunkciis kurso en liceo Georges De Latour en kvartalo Beauregard. La eblecoj povus esti grandaj en tiu vasta liceo kun 1500 gelernantoj. 25 enskribiĝis por lerni Esperanton, sed ne ĉiuj partoprenis la lecionojn. Des pli ke la 1-a leciono fiaskis pri alarmo pri bombo!

  • Metz – Oni aŭdis pri Esperanto pere de la prelego de s-ro De Zilah, kiu okazis en la kulturdomo Saint Marcel, vendredon la 24-an de februaro 1978. La prelegon antaŭis 3 komunikoj en la ĵurnalo "Le Républicain Lorrain" kaj dudeko da afiŝoj; krome disponigis la ondoj "radio-Lorraine-Champagne" FR3 po 3 minutoj por 2 senperaj intervenoj. Kvindekkelko da interesataj personoj ĉeestis la vesperkunvenon. La preleganto elvokis la necesecon de strukturo de la planlingvoj, refutis la argumentojn de la ministerio pri edukado, klarigante kiel la strukturo de Esperanto respondas al natura neceso, do ne estas "artefarita" laŭ la mallaŭda signifo de tiu vorto. Tiel estis elmontrite, ke eraras tiuj, kiuj parolas pri "manko de kulturaj fundaĵoj". La prelego estis ilustrita per tekstoj kaj poemoj, interalie por montri la perfektecon de esperantaj tradukaĵoj. Gesinjoroj Scharwtz, ĥore, recitis la "aŭtunan kanton" de Verlaine : ili samtempe deklamis la poemon, unu esperant-lingve, la alia franc-lingve, Brigitte Giummelly deklamis poemon de Endre Ady kaj f-ino Kopecz poemon de d-ro Zamenhof. La preleganto ankaŭ klarigis kaj pravigis ...1/ ke Esperanto estas vehiklo de la franca kulturo kaj neniel malamiko de la franca lingvo...2/ ke Esperanto ne intencas forigi la aliajn fremdajn lingvojn sed male utilas al ties lernado...3/ ke Esperanto provizas tujajn oportunaĵojn dank' al la delegitaro de UEA kaj la ebleco de internacia korespondado. La prelego estis sekvita de unu-hora vigla diskuto kaj fine estis decidita la starigo de la Esperanto-klubo de Metz, kies kunvenoj okazos en la kultur-domo, ĉiun vendredon inter la 18-a horo kaj la 22-a kaj duono, kaj kiun aliĝis ĉirkaŭ 15 personoj, ĉefe ge-instruistoj kaj gestudentoj. Raportis Brigitte Giummelly

  • Wickersheim - La lerneja kurso funkcias bone. La junaj ĉeestantoj jam lernis pli ol duonon de la "junulkurso".

  • Sélestat - En la liceaj kursoj restas 67 gelernantoj.

  • Munster - Dek gelernantoj atingis la 13-an lecionon de la junulkurso. Ĝenerale en ĉiuj liceoj ĉesas nun lerni la gejunuloj de la "finaj klasoj" (terminales), ĉar ili devas prepari siajn ekzamenojn. En ĉiuj liceaj kursoj oni jam preparas la venontan kurs-sezonon per afiŝoj, artikoloj en la licea gazeto, informado al la instruistaro, ktp....

  • Perkoresponda kurso - last-minute: nun aperis 25 artikoletoj (el 46), ni respondis ĉirkaŭ 150 inform-petojn, .... 50 gelernantoj nun!

  • Bar le Duc - D-ro Goodheir el Glasgow prezentis sian landon antaŭ...10 ĉeestantoj. Dum la antaŭa tago li "babilis" angla-lingve kun gelernantoj de la "Collège André Theuriet" okaze de normala kurso kaj li klarigis (kaj ankaŭ pravigis !)antaŭ ili la simplecon de la internacia lingvo rilate tiun de la angla...la profesorino mutis kaj okulumis...jesante la demonstracion! En la jam nomita elementa lernejo la 50 geknaboj diligente daŭre laboras.

1   ...   17   18   19   20   21   22   23   24   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • De Zilah
  • Colnot . Opinioj de staĝanoj – El s-ro André Grossmann
  • Lindau
  • Nourmont -Moon Sélestat - S-ro Yves Guegueniat
  • Ludwig
  • Guegueniat
  • Deguines, Greiner,Colnot, Denis kaj Degrelle
  • Colnot Opinioj de la staĝanoj - El S-ro Ludwig
  • Matschek
  • Zipfel . Ekfloras kursoj en liceoj kaj lernejoj.. Sélestat (67) - S-ro Yves Guegueniat
  • - S-ino Camille Denis kaj f-ino Isabelle Denis
  • Degrelle . Colmar - Kunveno estis organizata novembre de s-ro Cuéne
  • Aunis
  • 1-a trimestro 1978
  • Scharwtz

  • Elŝuti 2.03 Mb.