Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo20/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   55

4-a trimestro 1977 – 20-a "La Informilo" (12 paĝoj)

  • Televida elsendo okazis kadre de FR3 pri Esperanto.

  • Esperanto en Irano rapide disvastiĝas de 1 jaro: 2.500 personoj lernas ĝin en la universitato de Teherano. Oni ĵus formis 12 novajn instruistojn. Lernolibro eldoniĝis jam tri foje : 5.000,7.000,14.000 ekzemplerojn...

  • Invito al la regiona kongreso aprile en Strasburgo.

  • Komitato de la orient-franca federacio - Laŭ nia nova statuto, nia komitato devas konsisti al naŭ ĝis dekvin membroj. De post la kongreso en Bar le Duc, ni posedas 14. Pligrandigo de la federacio - UFE petas nin akcepti en nian federacion la departementojn 51 kaj 52. Sed tio ne koncernas nur la 51 kaj 52-departementanojn sed ankaŭ ĉiujn federacianojn. Do ni jam skribis al la eble novuloj en nia orient-federacio. Ili respondu ! Sed ni devas pridiskuti tion kaj voĉdoni pri tio dum nia ĝenerala kunveno. Ĉiu pripensu ! Ĉu dezirinda tiu pligrandigo ? R. Degrelle

  • Agadraporto por la jaro 1976-1977 - Kape de la lasta agadraporto mi demandis min kaj ĉiujn federacianojn, ĉu la jaro estis kontentiga kaj fruktodona aŭ malespera kaj malantaŭenira. Feliĉe kaj gratulinde al multaj, la nuna jaro estis plena de agado, riĉa je sukceso, ŝvela pro espero. Jes, kelkloke la greno ne jam ĝermis, sed eĉ tie la greno ne ankoraŭ frostiĝis pro malfido. Sed ni komencu per la komenco! Temas do pri la sukcesplena kongreso en Bar le Duc. Pri ĝi ĉiu jam legis en la 18-a "La Informilo". Estas tamen substrekinde ke unuafoje nia komitato entenas 14 personojn kun multaj novaj, eĉ junaj homoj. La porknaba komisiono provis labori, ĝis nun senfrukte, ne pro la mallaboremo de la komisianoj sed pro eksteraj kialoj, nome tro da profesia tasko, manko de akceptejo, tro alto de la prezoj : afero ĝisfunde pripensenda! Due, la staĝoj : du pliaj okazis junie kaj decembre. Sendube nekontesteble plenfloraj sukcesoj. Ĉiufoje la nombro ĉirkaŭis 50. Bedaŭrinde la decembra striko de la fervojistoj staĝigis kelkajn strasburganojn...surkaje ! Reliefiĝas la fakto, ke ĉiam la etoso estas amikeca, se ne diri frateca, laborema, plaĉa : ĉiu aliras por vere labori kaj esperantuje vivi. Plie aserteblas, sen troigi, ke niaj staĝoj (ni jam fermis la pordojn de la sesa) esperigas la Esperantistojn : ili kuraĝas paroli, trapasi ekzamenojn, alproksimiĝi al supera kurso kaj instrui perkoresponde aŭ parole. Pri la ekzamenoj, laŭ la listoj senditaj de la Franca Esperanto-Instituto, 18 federacianoj sukcesis en la unuagrada, 5 en la duagrada, sen forgesi, ke okaze de la decembra staĝo 6 pliaj trapasis la unuagradan, 1 la duagradan kaj 1 la skriban parton de la kapableco. Kaj nun 2 federacianoj vojaĝas tra la libro preparanta al la kapableco, almenaŭ 6 plupaŝas por atingi la plenan posedon, 15 praktike praktikas, ĉu perkoresponde, ĉu staĝokaze, ĉu parole. Aliaj rikoltplenaj novaĵoj : malfermiĝis Esperanto- kursoj - en la liceo de Sélestat kun ĉirkaŭ 100 gelernantoj prizorgataj de s-ro Guegueniat, - en liceo de Metz kun 33 gelernantoj gvidataj de s-ro De Zilah, - en la liceo de Munster kun 20 gelernantoj flegataj de s-ro Ludwig, - en elementa lernejo de Bar le Duc instruas s-ino Denis, kaj ties filino ankaŭ instruistino, Esperanton al 50 gelernantoj en la normala kadro de "activités d'éveil". Tiuj kursoj kaj aliaj daŭraj, alportos novan sangon, tutfreŝan kaj bolantan, al nia federacio. Ni gratulu la kursestrojn. Ni ĝoju! Sed, aĥ la ĉiama sed! ĉu ni kapablos kontentige akcepti tiujn nunbakatajn esperantistojn, instigi ilin al agado kaj konservi ilin en la movado ? Certe ĉiu el ni estas koncernata de la novuloj, ĉiu el ni estas ankoraŭ pli alvokata labori por kaj per Esperanto. Tiu punkto povus esti iom pridiskutita en la kadro de la kongreso. Post tiuj novaj novaĵoj, ni ne rajtas preterpasi la malnovajn. Fakte la perkoresponda kurso gvidata de nia prezidanto J.P. Colnot, ĉiam glate kaj efike funkcias kun kiom da sindonemo por skribi, respondi, stimuli, kuraĝigi, korekti senlace, kelkfoje senrezulte, neniam senespere ! Samtempe la informservo direkte al la regionaj ĵurnaloj bone laboras, senorde eble, semĵete nedubeble. Aldone dirite, en Bar le Duc, La Bresse, La Hingrie,Laxou, Metz, Mulhouse, Munster, Nancy, St Dié, Sélestat, Strasbourg, Thionville, Toul, Vandoeuvre, Wikerŝeim, kaj ja aliloke oni parolas en, pri kaj por Esperanto, ĉu dank' al kursoj, ĵurnalartikoloj, afiŝoj, flugfolioj, ĉu nur, sed jam rezultige, dank' al amikeco, konversacio, rapida aŭ entuziasma informo. Ĉio aga, se trafa kaj prudenta, alportas akvon al la Esperanto-muelejo.

Kompreneble ni neniam devas troigi la sukcesojn kaj forgesi la nigrajn punktojn. Necesas unue ankoraŭ plialtigi la nivelon de nia lingvoscio, due plinombrigi la federacianojn (ĉu 88 membroj estas sufiĉa nombro, kiam ni bezonas tiom da mono, da kuneco, tiom da bakoj?), trie frapi pli forte kaj konstante ĉe la pordoj de la lernejoj, gimnazioj, liceoj kaj junuldomoj, kvare raporti pri niaj agoj, eĉ la plej malgrandaj, ĉar la agado de la unu plifortigas, eĉ plifruigas, la agadon de la alia, kaj la sukceso de la unu pli rapidigas eĉ pli ampleksigas la agadon de la alia. Ĉu mi bezonas konkludi ? Tute ne. Nia komuna konkludo estos nia senlaco laborado.Roger Degrelle

  • Eĥoj el Junkerwald - Ankoraŭ foje sukcesis niaj najbaraj sarlandamikoj. Kompreneble ne mankas la laŭdadjektivoj en nia internacia lingvo. Tamen malfacilas trafe etiketi ĉiujn erojn de la lasta semajnfino. Kiu aŭ kio superis ? Ĉu la kursoj, tiu de Moritz pri etnaj minoritatoj, tiu de Tzaut pri la bonega prononcado ? Ĉu la voĉo de Tzaut en la kantado, ĉu la traduko ? Ĉu la vespermanĝo...ĉu la tagmanĝo ? Ĉu la bona etoso ? Ĉu la akceptemo de la Sarlandanoj gastigantaj, ĉu tiu de la gastigitaj ? Ĉu...? Kiom da ĝu,' tiom da ĉu! R.Degrelle.

  • Oberkirĉ - (mallongigita artikolo de M.M., far R.D.) La pasintan 22an de oktobro, invititaj laŭkutime al nova-vina (ne nov-avina!) gustumado, ĝue pro la vetero preskaŭ printempa kaj la gastemeco certe frateca, ni babiladis, bulko-kukumis, vinon trinkis, reciproke malkaŝadis niajn projektojn, rakontadis pri faritaj aŭ farotaj vojaĝoj, admiris 25 filatelajn foliojn kun Esperanto-teksto. Kiaj belaj 3 horoj ! Sed baldaŭ denove antaŭ ni lumis la katedralaj turoj kaj en ni restis dankema memoro de agrablo kaj afableco.

  • El nia decembra staĝo - Al nia 6-a staĝo en Nancy, aliĝis 52 personoj, sed 10 rezignis pro diversaj kaŭzoj, i.a la fervoja striko kaj 3 alvenis neatendite. Do 45 entute kiel kutime nun!. Okazis sume 5 kursoj : Al (3 gelernantoj), A2 (6), B(9), C(13) ; ĉar pli multaj personoj anoncis sin por la kurso C-sed ne venis- ni faris 2 kursojn C. Gvidis respektive sroj Colnot,_Denis_kaj_Degrelle'>Deguines, Greiner,Colnot, Denis kaj Degrelle. 8 personoj trapasis ekzamenojn, dimanĉe. Krom la kursoj, en kiuj la partopreno de la lernantoj ĉiam estas tre vigla, ni ĝuis muntaĵon de P. Denis pri la kongreso de Rejkjaviko sabate. La finon de la programo povis ĉeesti nur ĉirkaŭ 20 personoj, dimanĉe en la "labor-rondo", kie Petro Louis majstre prezentis al ni astronomiaĵojn tre interesajn.

Photo 28


La prezoj iom plialtiĝis en la junuldomo nancia kaj la kvalito de la manĝo estis malpli bona ol kutime. Oni sciu, ke la junuldomo spertas tre grandajn financajn malfacilaĵojn, kaj ke ĝenerala kunveno okazis en novembro por decidi pri la estonto de la domo. La deficito atingas nun 740 000 novajn frankojn kaj garantio de la nancia urbestraro estis necesa, por ke la domo povu daŭre funkcii.
La kaŭzo estas, ke la prezoj ĝis nun ne estis sufiĉaj por kovri la altajn elspezojn de la konstruado de la "hejmo" en kiu povas tranokti niaj staĝanoj. La antaŭa urbestraro grave helpis finance sed la nuna malpli. Do la solvo estos, ke oni iom post iom altigos la prezojn.-J.P. Colnot

  • Opinioj de la staĝanoj - El S-ro Ludwig (kurso C) : "...mi tre ĝojis partopreni la staĝon, pro la ebleco babili esperantlingve dum la du tagoj... Tre plaĉis al mi la prelego pri astronomio, unue ĉar la prezent-maniero estis tre alloga, due ĉar mi povis aŭdi parolanton kiu, laŭ mi, bonege, flue kaj klare parolis. El 2 lernantoj (kurso B) kiuj unuafoje partoprenis staĝon : "miaj impresoj estas tre bonaj. Kvankam persvadita, ke Esperanto estas facila lingvo, mi tamen estis surprizita kaj kuraĝigita konstati, ke estis facile por mi kompreni la lertan parolanton, inkluzive liajn humuraĵojn... Tiun surprizon mi sentis ankaŭ konstatante, ke nia astronomo-amiko perfekte komprenigis sin en Esperanto, samtempe de la komencantoj kaj de niaj germanaj amikoj. Mi certe aliĝos al la sekvanta staĝo." skribis s-ro Hure (Rouffach 68):- "kompreneble mi nek forgesis, nek forgesos nian staĝon. Kiam kaj kie okazos la venonta ? Mi trapasis kelkajn horojn plej agrable kun treege simpatiaj kun-gelernantoj. Antaŭe mi renkontis kelke da malfacilaĵo sur mia vojo al Esperanto-posedo. Sed de post mia alveno al la staĝo, mi komprenis ke mi estis erarinta kaj ke nur timemo malebligas la parolan praktikadon de nia lingvo. La astronomia ekspozicio montris la rimarkindegan utilecon de Esperanto". skribis s-ro Matschek (Verdun-55). El s-ro Denis (kurs-gvidanto)"...min trafis kelkaj bedaŭroj koncerne ĝenon, kiun spertis kelkaj staĝanoj dum la "labor-horoj" : pro la ĝenerale eta volumeno de la labor-ĉambroj, daŭre elĵetado de fumo igis la atmosferon de la ejo peniga por la ne-fumantoj...Mi devas emfazi, ke en mia propra kurso, la tabakŝatantoj propravole decidis sin dediĉi al sia "hobio" dum la paŭzoj. Ili ŝajne ne suferis pro tiu sentabaka cerbumado, kvankam kelkaj el ili estis aŭtentikaj "fumistoj" (ne laŭ la franca senco de la vorto! ! ). Ĉu oni ne povus peti la ceterulojn adopti la saman sintenon dum la venontaj staĝoj ?"

  • Nekrologo - Hubert Ferez (1896-1977) La orientfranca federacio kaj la strasburga Esperanto-centro funebras pro la forpaso, meze de septembro en Nice, de samideano Hubert Ferez, 81-jara. Li estis kunfondinto kaj prezidinto de ambaŭ organizoj de post 1920 ĝis la lasta milito. Li estis prezidanto de la strasburga centro ĝis sia emeritiĝo kiel direktoro de la Thomas-lernejo en Strasburgo, kiam li translokiĝis al Nice. Tre afabla kaj agema samideano, li klopodis kaj sukcesis, ke la akademia inspektoro permesis la instruadon de la lingvo Esperanto en la lernejoj dum la liberaj horoj kaj en la Popol-Universitatoj. S-ro Ferez ankaŭ verkis kaj eldonis bonan, utilan perkorespondan kurson en 22 lecionoj. Krome li plue eldonis pacifistan gazeton "la Tribune Espérantiste" kaj li kunlaboris al gazetoj en aliaj landoj. UEA menciis, ke s-ro Ferez estis unu el la plej viglaj propagandistoj de la lingvo Esperanto en Francio de post 1919. Ni gardos pri li honoran memoron. F. Zipfel.

Ekfloras kursoj en liceoj kaj lernejoj..

  • Sélestat (67) - S-ro Yves Guegueniat, (agregacia profesoro pri beletro, pri kiu ni jam informis en la lasta "La Informilo"), 9 monatojn post sia ek-konatiĝo kun Esperanto, komencis informadi pri nia lingvo en Sélestat, unue en la liceo kie li instruas, due en la junuldomo. Pere de bonegaj argumentoj, helpata de tre alloga afiŝo (kiun ni nun klopodas reproduktigi), li sukcesis krei inter la lernantoj entuziasmegon apenaŭ priskribeblan. En 2 semajnoj kreiĝis 4 Esperanto-kursoj (3 en la liceo kaj 1 en la junuldomo) kun entute...140 gelernantoj ! Post la unua entuziasmego memkompreneble- iom regresis la nombro de la "veraj" lernantoj. Nuntempe la 3 kursoj daŭre funkcias en la liceo kun ĉirkaŭ 100 vizitantoj. Bedaŭrinde la urbestro de Sélestat decidis fermi la junuldomon; la 15 tieaj gelernantoj do ne plu havas kurson. Solvo estas serĉata. En la "gazeto" de la liceo aperas paĝoj pri Esperanto (3 paĝoj en la lasta numero!)

  • Munster (68) - Ankaŭ s-ro Edmond Ludwig (instruisto pri germana lingvo), 9 monatojn post sia aliĝo al nia perkoresponda kurso, kreis Esperanto-kurson en la liceo de MUNSTER! 20 gelernantoj en tiu kurso, kiu tre regule funkcias.

  • Metz (57) - D-ro De Zilah (profesoro pri filologio), kiu lernis Esperanton, sola kun siaj familianoj per metodo "Assimil" estis nomumita ĉi-jare en liceo Fabert en Metz. Li tuj informis pri Esperanto kaj kreis kurson, kiun ĉeestas 33 gelernantoj. Krome D-ro De Zilah celas krei alian en la centra junuldomo de Metz. Ekzamenoj okazos dum majo. Rimarkinde estas, ke en Metz ĉiuj lernantoj uzas Assimil-kurson.

  • Wickersheim (67) - S-ro Claude Meier, instruisto kaj lernanto de nia duagrade perkoresponda kurso, ĵus kreis novan Esperanto-kurson en sia elementa lernejo. Tiu kurso okazas ĉiuĵaŭde post la fino de la labortago. 15 geknaboj lernas per la "Junul-kurso".

  • Bar le Duc (55) - S-ino Camille Denis kaj f-ino Isabelle Denis, ambaŭ instruistinoj en elementa lernejo, instruas la lingvon al 50 geknaboj, en la normala horaro de la labortago ("activités d'éveil") plurfoje dum la semajno. Ĉiuj gepatroj ricevis la inform-dokumenton "Pourquoi l'Espéranto à l'école?" eldonita de la faka centro de la Chaux-de-fonds (Suisse).

  • Saint Dié (88) - La rezulto de nia ekspozicio la 8an kaj 9an de oktobro estas pozitiva : 70 personoj vizitis ĝin, kaj 9 el ili decidis aliĝi al la perkoresponda kurso. 3 aliaj lernintoj aliĝis al la 2a-grada kurso de AFCE. Nun nia Esperanto-klubo konsistas el 20 anoj. De post la 25a de oktobro la vesperaj kursoj denove okazas.... lastminute ni estas ĵus informitaj, ke s-ro Godart suferis akcidenton: li falis 4 metrojn el fenestro. Pro rompiĝo de la maldekstra antaŭbrako kaj dekstra manradiko li devis resti en hospitalo 25 tagojn ! la kunvenoj de la klubo daŭre okazas dank' al s-ino Godart.

  • Toul (54) - S-ro Greiner anoncis kurson per flugfolioj, afiĵoj, komunikoj en la gazetaro .Kelkaj gelernantoj venis, poste malaperis (3 studas en Nancy sed ne daŭrigis tie la lernadon). Restas unu lernantino sed kiu jam tre vigle partoprenis la kurson B dum la staĝo en Nancy post du-monata lernado.

  • Nancy (54) - Post informado per 8 gazet-komunikoj, pluraj dekoj da afiŝoj kaj pli ol 1000 flugfolioj, nur unu nova kurso kun 4 lernantinoj gvidataj de f-ino Andrée Marchal funkcias ĵaŭde je la 18a-45. Duagrada kurso funkcias ĉiun duan merkredon je la 20a-30.ĉiam en la MJC Philippe Desforges, 27 Rue de la République. Fine de junio vizitis nin en Nancy s-ro Ivan Siŝkov el Gabrovo (Bulgario) kun sia familio. Ni gvidis ilin dum vespera vizito de nia urbo. Dum aŭgusto pasis en Nancy s-ro Stanislas Maĉ el Poznan, prezidanto de la pola studenta Esperanto-komitato. ....lastminute : kurso kiun mi preparas en liceo Georges de la Tour verŝajne povos starti ek de januaro. Plie, fotista klubo petis starigon de kurso. J.P. Colnot.

  • Poloj vizitis nian regionon - Revenante el Pollando post plezuriga vojaĝo, mi enaŭtigis du polajn geamikojn, kiuj profitis siajn feriojn por viziti Francion kaj plibonigi sian scipovon de la franca. Ili vizitis Metz, Nancy, Lunéville Toul, Bar le Duc, ĉiufoje gastame akceptitaj de samideanoj. Poste ili petveturis ĝis Parizo kaj ĝis nun sen ia ajn novaĵo. Informis R.Degrelle_.___Colmar_-_Kunveno_estis_organizata_novembre_de_s-ro_Cuéne'>Degrelle.

  • Colmar - Kunveno estis organizata novembre de s-ro Cuéne. Ĝi celis kunigi ĉiujn personojn kapablajn - aŭ preskaŭ kapablajn - gvidi kurson en kaj ĉirkaŭ Colmar. Konataj esperantistoj el Sélestat, Munster, Rouffach kaj Colmar ĉeestis. Ni esperu, ke krom la liceaj kursoj jam cititaj, malfermiĝos novaj publikaj kursoj. Pluraj ekzamenis sian kapablon ĉeestante la decembran staĝon en Nancio.

  • Strasbourg - La loka kongres-komitato por nia venonta federacia kongreso estas formita, la 13-an de decembro nia Esperanto-grupo festis la Zamenhof-memortagon per prelegoj kaj mendo de Esperanto-literaturaĵoj. S-ro Aunis projekciis lumbildojn pri Islando. Ni sukcesis, ke la urba kaj universitata bibliotekoj malfermis Esperanto-fakon por la donacitaj Esperanto-libroj. F. Zipfel

Mulhouse - La grupo regule kunvenas en ejo senpage disponigita; la kunvenoj estas neformalaj, kaj la anoj ĉefe legas kaj tradukas Esperanto-tekstojn aŭ diskutas pri gramatikaĵoj. Krome la grupo rilatas kun la Esperanto-grupo de Bazelo (Svislando).

1-a trimestro 1977 – 17-a "La Informilo" (10 paĝoj plus faldprospekto: invito al la federacia kongreso en Bar le Duc)

  • nekrologo - Omaĝe al Jean Chapellier - La"ĉevalido de la kongresoj" ne plu ekzistas...Konata esperantisto forlasis nin : Jean Chapellier, kiu mortis la 26-an de decembro 1976 pro koratako. Li estis 69-jara. Oni alnomis lin la "ĉevalido" pro lia vivpovo kaj lia juneco. Sed tamen li estis rigora je la laboro kaj skrupula je aktivecoj, aktivecoj kiuj plej ĝenerale rilatis al Esperanto. Li partoprenis preskaŭ ĉiujn kongresojn internaciajn, naciajn, regionajn, fervojajn kaj filatelajn. Li estis UEA- delegito kaj fervoja fakdelegito en Nancy dum multaj jaroj. Ĉie li alportis bonhumoron kaj komplezemon. Pro tiu sindono li ricevis rekompenson : akademiaj palmoj. Bedaŭrinde, de post kelkaj jaroj li ne plu estis "ĉevalido" kiel en la pasinta tempo. Li suferis pro reŭmatismoj kiuj ek-atakis lin dum la milito. La lastan jaron li retiriĝis ĉe sia filo Michel en Moulin les Metz kaj poste en Vigy. Al tiu-ĉi kaj al lia familio ni kondolencas tutkore. .......Redaktis Blanche kaj Pierre Fondrillon. Al tiuj linioj, verkitaj de geamikoj, kiuj konis s-ron Chapellier ekde lia junaĝo, mi volus tamen aldoni ion, kio pli koncernas nian federacion. Dum jaroj li estis la animo de nia federacio, li estis samtempe kasisto kaj sekretario. "La Informilo", dum la jaroj "50", estis presita de s-ro Fondrillon, kaj s-ro Chapellier dissendis ĝin. Post la morto de la tiama prezidanto, la federacio preskaŭ malaperis, ne plu ekzistis komitato, neniu plu volis esti prezidanto. Tiam, ĉiam sindona, ĉiam afabla ,ĉiam komplezema, s-ro Chapellier daŭre laboris, enkasigis kotizojn, malhelpis la morton de la federacio. Kiam sub prezidanteco de s-ro Boyet kaj poste de s-ro Cuené, ni reorganizis la federacion post 1959, S-ro Chapellier restis nia kasisto. Ĉar "La Informilo" ne plu povis esti presita, li mem tajpis la stencilojn, multobligis kaj dissendis. Li ĉiam aktivis, plej ofte tre diskrete, spite al malbona sanstato. Li restis kasisto ĝis la lasta limo, en 1974. Sed ĝis la pasinta somero, li tamen ankoraŭ helpis: li gvidis perkorespondajn lernantojn. Tiam serio da koratakoj ne plu lasis esperon al ni. Kaj ĉiuj, kiuj konis lin, nun funebras. ..................Jean Paul Colnot, prezidanto.

  • Agadraporto por la jaro 1975-1976 - Ĉu ci-jare la federacio bone laboris, progresis, antaŭenirigis la internacian lingvon ? Estas respondeble per jes kaj per ne, dependas de la flanko rigardita. Unue ĝi pluvivis kaj por iu ajn estaĵo estas tamen la ĉefa afero. Ĝian vivon rimarkigas la starigo de la 35-a federacia kongreso, la okazigo de tri pliaj staĝoj de parolata Esperanto, la naskiĝo de du novaj parolaj kursoj (nome unua-kaj duagrada , trapasado de ekzamenoj, eniro en la nancian fakultaton pri sciencoj, akcepto de eksterlandanoj, partopreno al ekster-federaciaj aranĝoj. Due koncerne la perkorespondan kurson kaj la grupan vivon, estis nur viveto. Pri la nombro de la federacianoj : grava malaltiĝo ! Tamen la staĝoj efikis, ĉar ili permesis pli bonan konon de la lingvo kaj sekve plian kuraĝon por paroli pri ĝi kaj instrui ĝin. Do ne tre bona sed ne malbona. Ni detale vidu : la 35-a kongreso en Epinal kunvenigis 70 samideanojn, kreis novan komisionon por la geknaboj kaj planis la du sekvajn kongresojn.La staĝoj por parolata Esperanto arigis entute ĉirkaŭ 140 personojn. ĉ 45 okaze de la dua, 47 por la tria kaj sama nombro okaze de la kvara ! Sufiĉa sukceso ĉu ne ? Ĝojiga novaĵo estas la starigo de duagrada parola kurso en Toul kaj esperiga sciigo : la komenco de unuagrada en la Bresse...sen forgesi plezurigan informon : triagrada kurso en Bar le Duc. Okazis trapaso de ekzamenoj kun ĉiufoje sukcesoj : 3 atestoj pri lernado, 4 atestoj pri praktika lernado, 1 atesto pri kapableco kaj 1 atesto pri pedagogio. Okaze de la decembra staĝo okazis aliaj ekzamenoj sed ĝis nun ne atingis nin la rezultatoj, sendube ankoraŭ ĉi-foje bonegaj. Ankoraŭ bonega kaj esperiga novaĵo estas, ĉar Esperanto eniris la nancian fakultaton pri sciencoj rilate la "aŭtomatan prilaboradon de tekstoj en la internacia lingvo sub speciala konsidero de la aŭtomata lingvo-traduko" Temas do pri tezo pri aŭtomata lingvo-traduko per Esperanto. Povos esti granda sukceso. Ni laboru kaj esperu...ĉiam ! Pluraj eksterlandanoj estis akceptitaj nome el Nord-Ameriko, Ĉekoslovakio, Hungario, Pollando, Germanio, eĉ prelego de Stefan MacGill el Nov-Zelando okazis sukcese en Bar le Duc. Kelkaj el niaj federacianoj partoprenis en aranĝoj de aliaj federacioj aŭ grupoj Oni scias pri Sarlando, Pollando, nacia franca kongreso. Ĉu aliaj ? Sed ni ne fermu niajn okulojn kaj ni rigardu la ombrajn flankojn. Ili estas tri: la perkoresponda kurso funkcias malpli bone ol dum la aliaj jaroj. La grupa vivo ,krom Bar le Duc, Saint Dié, Strasbourg kie deĵoras nova delegitino, vegetas, se ne diri ne plu ekzistas. La nombro de la federacianoj malaltiĝis el 110 ĝis 87. Temas do pri veraj nigraj punktoj kaj pri ili oni devas paroli kaj sekve preni decidojn. Ĉar sen multaj anoj ne estas multa mono kaj multa agado. Ĉu niaj federacianoj estas forgesemaj por pagi sian kotizon ? Ĉu la kotizoj estas tro altaj ? Ĉu nunaj esperantistoj ne ŝatas la "neŭtralan movadon" ? Ĉu ili pli amas la neneŭtralajn organizaĵojn aŭ tutsimple la izolecon ? Grava afero nepre priparolenda. Tamen ni ne estu tro pesimistaj. Eble nia federacio nun (sed ne por ĉiam ) ne progresas, eĉ regresas, sed Esperanto antaŭeniras en pluraj lokoj. Ĉu nova sango ? Ĉu novaj fortoj ? Kelkaj branĉoj mortis, la trunko fiere staras, jam novaj branĉoj kreskas kaj baldaŭ multaj aliaj. ........ La sekretario : Roger Degrelle

  • Nova statutŝanĝo estas proponita de la prezidanto, kun la celo plibonogi la tekston, faciligi la ricevon de subvencioj, ebligi revenon al la federacio de eksinĝintaj membroj, transformi simplajn abonantojn al respondecaj kaj voĉdonpovaj membroj.


2-a trimestro 1977 – 18-a "La informilo" (8 paĝoj).

  • El nia federacia kongreso en Bar le Duc - Estas malfacile raporti pri tiu-ĉi kongreso, ne ĉar ĝi ne estis kontentiga aŭ malbona, sed kontraŭe ĉar en la vico de niaj kongresoj ĝi estis unu el la plej elstaraj: gesamideanoj- organizantoj en Bar le Duc, bonvolu fermi la orelojn kaj la okulojn !

Unue akceptis nin la urbodomo senpage pruntedonita al nia kongreso: multaj lokoj, allogaj, lumoplenaj, vere komfortaj. Notendas ke unu entenis preskaŭ kompletan ekspozicion pri Esperanto, ĝia historio kaj ĝiaj sukcesoj kaj ke alia ĉambrego ricevis ĉiujn kongresanojn por la prelego kaj la ĝenerala asembleo. Prelego pri R. Schwartz. Valoras diri, ke s-ro Haupenthal el la apuda kaj amika Sarlanda asocio restis racia kaj emocia parolante pri sia majstra amiko. Ni ĝuis pro la bonega stilo, pro la ĝusta tono, pro la ekzakta kunsento inter la racio kaj la emocio. Jes, ĉiu laŭ sia speca spico! Kaj venis la vespero! Kia vespero 80 kantistoj sur la scenejo. Kantoj, skeĉoj, poezi-deklamado, teatro... En la ĉambro pli ol 300 personoj por vidi, aŭdi, ridi, gustumi, aplaŭdi. Ĉar ĉi vespere ni aŭdis bonan poeziaĵon, bonan muzikon, belajn voĉojn, belajn teatrerojn...

" Ĉu mi povas aldoni,...Sen aplaŭdon ordoni...Ke ĉiam meze de ni....Prizorgis ĉies-Denis ?...

Dimanĉe matene, post mallonga sed tamen ripoziga nokto, ni nin retrovis preskaŭ ĉiuj por partopreni en la jara ĝenerala asembleo. Oni multe diskutis post la aŭdado de la agad-kaj kasraportoj unuanime akceptitaj. Sed antaŭe oni renovigis la komitaton. Valoras substreki, ke de nun la porknaba komisiono konsistas el kvar personoj sub la gvidado de s-ro Greiner. Temas pri s-ro Deguines, s-ino Hauser, s-ro Degrelle. Longan vivon kaj viglan agadon al la komisiono. Eniras la komitaton : s-ino Hauser s-ro Deguines, s-ro Vanola. Deĵoras kiel kaskontrolisto s-ro Kubler. Oni devis paroli pri la statutŝanĝoj. Malfacila diskuto pro la malsimilaj opinioj. Tamen finfine la rezulto estis la jena : la nova statutaro estas akceptita ; kelkaj etaj punktoj devos esti plibonigitaj. La ĉefa afero estas, ke, kiu ne deziras esti membro de UFE kaj UEA, povu esti membro de nia federacio, tio por permesi al la plej granda nombro da samideanoj kunligiĝi, kunagadi kaj poste tiuj, kiuj deziras, aniĝos kaj al UFE kaj al UEA. Ĉi-tie gravas aldoni, ke la klopodo de la tuta asocio kaj ties estraro estas instigi ĉiujn membrojn iĝi UFE-kaj UEA-membroj. Restas kelkaj malfacilaĵoj, sed la tempo kaj la ĉies-bonvolo glatigos la tuton. Poste okazis la akcepto far la urbo-konsilantaro Nia prezidanto bone parolis, enŝovante en sian paroladon instigon, por ke unu strato de Bar le Duc ricevu la nomon "Zamenhof". La helpurbestro dankis, bondeziris, gratulis kaj amikiĝis. Kompreneble, esperantistoj ni restas Francoj... La vino (ĉampana mi petas!) kronis la tuton kaj helpis al ankoraŭ pli bona etoso.

Kion aldoni ? Ke la manĝoj en la restoracio estis laŭ la racio sufiĉaj, variaj, allogaj, bongustaj. Ke la vizitojn iom ĝenis malfavora pluvo. Ke ĉiuj prizorgantoj fidele deĵoris ĉiu sur sia tereno. Ke la etoso estis amika, eĉ frata. Ke oni rendevuis en Strasbourg por la proksima jaro. Ke laŭ la kompleta listo, -entenanta ĉiujn sekretariojn!- ni estis 65 Ke mi konservas bonan memoron pri tiu kongreso, esperante la samon por ĉiuj partoprenintoj.

Kaj nun la nova komitato :



Prezidanto :s-ro Colnot (Laxou) - vicprezidanto :s-ro Lienhardt (Mulhouse) – 1-a sekretario :s-ro Degrelle (Nancy) - 2a sekretariino : f-ino Jacquot (Epinal) - Kasisto :s-ro Grossmann (Baldersheim) - Redaktoro : s--ro Denis (Bar le Duc)

Membroj : s-roj Bergerot (Epinal), Deguines (La Bresse), Greiner (Ecrouves), s-inoj Hauser (Vandoeuvre), Nau (Metz), s-roj Vanola (Bar-le-Duc), Voltz (Epinal), Zipfel (Strasbourg),.do 14 personoj). Raportis : Roger Degrelle.

  • Ekzamenoj - Dum la orientfranca Esperanto-federacia kongreso en Bar le Duc Ni okazigis Esperanto-ekzamenojn En la unuagrada sukcesis : 3 personoj el Bar le Duc ((s-ino Camille Denis, f-inoj Isabelle Denis kaj Anne Amblès),kaj unu el Colmar (f-ino Odile Speiĉ).

  • Decembra staĝo - 47 staĝanoj en Nancy, ni estis. sufiĉe multnombraj, ĉu ne ? Kaj ankaŭ laboremaj. Ni multe legis, prononcis, respondis kaj ade ! Ni eĉ manĝis kaj trinkis kompreneble. Alie, kiel labori, ĉefe dum dimanĉo, se oni nek manĝas nek trinkas? Kaj oni povas aserti, ke la manĝoj en la junuldomo allogas kaj plaĉas. Do ĉi-flanke, tute en ordo ! Ĉu vi scias, ke kelkaj trapasis ekzamenojn ? tiuj-ĉi ne nur lernis hejme kaj senĉese sed ankaŭ deziris scii, ĉu la ekzamenanto estas ne tro severa kaj la konoj sufiĉaj. Oni povas jese respondi al ambaŭ demandoj. Vespere iu vojaĝinta samideanino lumbilde kaj...parole rakontis pri sia vizito al Rusujo : vera plezuro kaj por la okuloj kaj por la oreloj. Dankon, sinjorino Grampp ! Dankon ankaŭ al Dominiko, kiu plue spertigis nian, jam lacan, cerbon per amuza kaj lerniga ludo. Se iuj deziras koni tiun ludon, ili estas amike invititaj al la estonta staĝo.

Plie s-ro Colnot parolis pri Zamenhof, dum la vespero al li dediĉita, kaj kantigis nin helpe de surbendigita muziko. Kiel ĉiufoje la etoso ĉarmis, la amikeco sentiĝis kaj la infanoj...petolis, eble tro, sed infanoj estas kaj restas infanoj... Esperante, ke ĉi-tiu raporteto incitos kelkajn pliajn al partopreno en futura staĝo, mi deziras, ke ĉiuj paŝu al plena posedo... R. Degrelle raportis

La staĝo konsistis el 4 kursoj, gviditaj respektive de s-roj Deguines (A1 - 3 gelernantoj), Greiner (A2 - 21), Colnot (B - 10), Degrelle (C - 5). La plej vizitata estis A2 kun cirkaŭ 20 gelernantoj. Ekzamenoj okazis dimanĉe, matene kaj posttagmeze (la kurso A1 tiam ne plu okazis). Dimanĉe posttagmeze, invititaj de la SAT-rondo, ni ĉeestis tre interesan ekspozicion pri Esperanto en la popol-universitato de Nancio. Unuafoje en niaj staĝoj ĉeestis 4 personoj el Metz kaj Thionville, kiuj eklernis Esperanton tute solaj per la metodo "Assimil" 6 monatojn antaŭe kaj jam bonege parolis. Jen opinioj de kelkaj staĝanoj :el s-ro Lucien Deguines (88 - La Bresse): mia ĉefa impreso koncerne la lastan staĝon estas sento de re-kaj pli-vigligo pri Esperanto. Esti loĝinta dum 24 horoj en Esperantujo (eĉ se nur Esperantujeto !) esti pensinta kaj parolinta en Esperanto eĉ se ofte mallerte; esti vivinta kune kun homoj ĉiuj vivigitaj de la sama idealo, eĉ se devenantaj el medioj plej diversaj : ĉio-tio igas min kredi, ke tiu idealo estas ne tiel utopia, kiel iuj foje opinias. El s-ro Gerard Greiner (54 – Ecrouves): pri la staĝo mi tre ŝatis la tre bonan etoson kaj ŝajnis al mi, ke la krokodilantoj estis malmultaj. Malfacila estis la kurso A2, ĉar la kon-niveloj estis tre diversaj malgraŭ la lern-deziro de ĉiuj. El s ino Marianne Muller (67 - Strasbourg): mi multe ŝatis la staĝon en Nancy. Ni estas dankema al vi organizi tiajn staĝojn kaj trovi tiel bonajn instruistojn. El s-ino Oehri (67 - Strasbourg):.o jes ja, tre plaĉis al mi via lasta staĝo ! Ĝi estis plej bonega kaj mi esperas povi ĉeesti la sekvantajn.



  • Eĥoj el Junkerwald

Photo 27
La 9-a kultura semajnfino de la Sarlanda ligo okazis (kiel kutime nun) en la konferencejo "Junkerwald". La kastelon, kun ĝia parko super la lago, mi ne bezonas prezenti al jam multaj el niaj legantoj, kiuj iam ĉeestis tie. Okazis kurso por komencantoj (en kiu ŝajne mankis komencantoj!) gvidita de Karl Burger, tre vigla kurso por progresintoj, gvidita de Günther Becker, kaj prelegserio de William Auld pri la temo "Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto".

Ĉeestis entute...4 akademianoj : prof. Warinĝein, s-roj Roger Bernard, William Auld kaj Reinhard Haupenthal. La nivelo estis tre alta, la prelegoj ege interesaj, la preleganto perfekte interesis sian publikon.



La manĝoj estis tre bonaj, la vingustumado "kun 23 specoj de vino! okazis feliĉe ĝuste antaŭ la enlitiĝo... ni nur bedaŭru ke malpli ol 40 personoj entute ĉeestis, ĉar tiel interesaj aranĝoj certe meritus allogi pli vastan publikon. La tuta prelego-serio de W. Auld estas registrita sur kasetoj. Oni povas pruntepreni ĝin ; (kontraŭ repago de la sendkosto) ĉu al la adreso de SEL, ĉu al la adreso de la orient-franca federacio. J.P. Colnot protokolis

  • El la Hingrie - Amika ripoziga senprograma renkontiĝo okazis en la Hingrie (apud Ste Marie aux Mines) la 21'an de majo. Malgraŭ manko de suno, ni ĝuis la belegan kaj trankvilan valeton kaj trapasis agrablan tagon. Ĉeestis ges. Zipfel, s-ino Muller, s-ino Grampp, s-ino Rueff, f-ino Dietz, s-ino Oehri, la tuta familio Grossmann kaj s-ro Guegeniat (el St Pierre aux Bois apud Villé) novbakita esperantisto, kiu eklernis Esperanto antaŭ 3 monatoj kaj unuafoje aŭdis kaj parolis ĝin. (...Laŭ letero de s-ino Oehri)

  • Nancy - parolaj kursoj: en MJC Philippe Desforges, ni anoncis 2 kursojn fine de oktobro, per 1600 folioj, 50 afiŝoj, 10 komunikoj en la gazetaro. Nur 5 personoj enskribiĝis entute, kaj ĝenerale ili ne povis ĉeesti regule. Ni funkcietis tiel ĝis la fino de decembro, provante konstante varbi pliajn interesatojn sen sukceso. Ni ĉesigis la kurson, invitante la gelernantojn daŭrigi perkoresponde la lernadon. Alia kurso, gvidata de s-ro Degrelle funkcias ĉiumerkrede por 2 knaboj. Du informkunvenoj okazis dum januaro, anoncitaj per 4 gazetkomunikoj kaj 50 afiŝoj por provi starigi novan vesperan kurson en MJC St-Epvre, en la malnova urbo Nancy. Nur 1 persono interesiĝis, kiu aliĝis al la perkoresponda kurso.

  • En Vandoeuvre, en MJC Etoile, s-ro Kraemer gvidis duagradan kurson ĝis la fino kun 2 lernantinoj. Tiam li tranloĝiĝis al Guebwiller. S-ino Hauser gvidas unuagradan kurson kun nur unu lernanto.Kunvenoj: ni provis starigi kunvenojn komunajn por esperantistoj de Vandoeuvre kaj Nancy. Nur unu kunveno okazis dum decembro kun 5 ĉeestantoj. Poste la kunvenoj ne plu povis okazi. Ni anoncis kunvenon en MJC Philippe Desforges, la 30-an de aprilo, al kiu estis ĉeestontaj anoj de la Tespa (teatra grupo de Parizo). 4 personoj ĉeestis, Tespa ne povis veni !

  • Esperanto en la universitato de Nancy – S-ino Marie-Thérèse Mas, asistantino en la scienca fakultato de la nancia universitato, renkontis iam profesoron Frank, el la universitato Paderborn. Li invitis ŝin prezenti dum sciencista seminario en Paderborn novembre, referaĵon pri siaj laboroj pri aŭtomata lingvo-traduko. Ŝi havis eblecon elekti aŭ la germanan lingvon, kiun ŝi tute ne scipovas, aŭ Esperanton. Ŝi elektis Esperanton! Ŝi kontaktis s-ron Degrelle (delegito de UEA en Nancy) por ke li prizorgu tradukon de ŝia (tre malfacila!) teknika tasko. Ŝi eklernis sola kelkajn lecionojn, ni renkontiĝis plurfoje por kontroli ŝian lingvokapablon. Ŝi mirinde legas Esperanto-tekston, kaj ŝia prelego en Paderborn estis sukcesa. Poste ŝi prelegis denove en Hanovro dum sciencista seminario, dum marto. Ŝi partoprenos alian seminarion en Jugoslavio dum junio. Ŝi daŭre lernas por plej baldaŭ scipovi vigle diskuti en Esperanto. La regiona gazeto "l'Est républicain" dediĉis dum aprilo artikolon al tiuj sciencaj esploroj pri aŭtomata lingvo-traduko kaj samtempe pri Esperanto kiel helplingvo.

  • Perkoresponda kurso unuagrada:ĝis la fino de decembro ni dissendis al la regiona gazetaro 30 komunikojn por informi pri tiu kurso. Ni ricevis 48 informpetojn kaj 11 personoj aliĝis al la kurso. Komence de januaro, novaj komunikoj aperis samtempe en 6 diversaj gazetoj, la radio ankaŭ anoncis ĝin. En unu semajno alvenis preskaŭ 100 leteroj! Aktuale, komence de junio ni dissendis entute 73 komunikojn, alvenis 174 informpetoj, 55 gelernantoj aliĝis al la kurso. Dum la lastaj monatoj finlernis nian kurson 7 lernantoj. Duagrada: al nia kurso aliĝis 5 novaj gelernantoj de post oktobro. Ĉar la lernado de tiu kurso estas tre longa (50 lecionoj!) 15 personoj nun laboras en tiu kurso, kiu trejnas nian estontajn aktivulojn J.P. Colnot

  • Toul – la lernantoj pli malpli regule laboras per la libro "por la praktikantoj". Lernantino provis varbi por la koresponda kurso. G. Greiner.

  • La Bresse - En la lernejo, kie mi instruas, mi povis starigi Esperanto-kurson. Ni -pli malpli dekope-kunvenas dufoje en la semajno dum 20 minutoj post la tagmanĝo, kaj laboras per la metodo Ferez. Ni ne skribas sed nur legas, el kaj de-tradukas parolante. Ĉar mi ne volas, ke la geknaboj havu la impreson lerneje esti, mia farmaniero ne estas pedagogie tre ortodoksa..Mi devus neniam miksi la nacilingvon de la lernantoj kaj lingvon lernatan de ili.Sed ne tre gravas... se mi sukcesos interesi ilin kaj ĉefe ilin obstinigi. Ĉar tiu kurso okazas ene de la lernejo, ni anoncis ĝian malfermon al la akademia inspektoro kiel "gvidatan agadon". Lucien Deguines.

  • Metz - Ni havis nian unuan parolan kunvenon la 4an de februaro en Centre culturel Marc Sangnier en Montigny les Metz. Ni estis 7 partoprenintoj. Ni kontaktis diversajn personojn kaj inter ili personojn kiuj petis informojn pri la perkoresponda kurso. Ni aranĝis afiŝojn kaj resumon de la cirkulero pri la perkoresponda kurso. Laŭ s-ino Nau

  • Thionville - Kunvenoj organizitaj de s-ro Lindau okazas la 2-an kaj 4-an merkredon de ĉiu monato en la kulturdomo, kies direktoro estas favora. Dum marto 7 personoj ĉeestis, inter ili s-ino Nourmont-Moom, prezidantino de TEJO kaj eks-ĝenerala sekretariino de UFE, kiu nun loĝas en Luksemburgio, instruante en la liceo de Thionville.. kie ŝi informadas pri Esperanto.

  • Sélestat - Lerninte Esperanton perkoresponde dum 3 ½ monatoj, s-ro Yves Guegueniat, (agregacia instruisto pri beletro) ĵus ekinstruis Esperanton al siaj gelernantoj (en la kadro de la "10% libera tempo por libera aktiveco"). Krome gejunuloj petis lin starigi kurson en la loka junuldomo. Unua kunveno okazis la lan de junio...Bondezirojn al nia nova aktivulo, kiu mem nomas sin "La selestata lokomotivo!"

  • Bar le Duc - ĵus finiĝis la 3a grada kurso, kiu fidele kunvenigis ĉiusemajne de 5 ĝis 7 gelernintojn, 2 el ili intencas trapasi la ekzamenon "atesto pri praktika lernado" okaze de la junia staĝo en Nancy. Cetere 4 membroj de la grupo flugvojaĝos al Reykjavik. Post la federacia kongreso, pri kiu estas aliloke raportite, la organizintoj ricevis "komplimentojn" el diversaj partoprenintoj. Ni aparte menciu la komunikon de "Tespa.".."Ni admiris la bonan organizon de la kongreso kaj la afablan akcepton, de la enloĝantoj. "Tespa" estis gastigata kiel nobela kortego. La teatro-salono estis tre bone ekipita kaj sufiĉe kvalita. Ni ĝojus ĉiam ludi en tiaj kondiĉoj."

  • Nekrologo - la 19an de marto forpasis s-ino Germaine Degrelle, patrino de nia sekretario Roger Degrelle. Ŝi estis 78-jara. Post sia filo, ankaŭ ŝi eklernis Esperanton per nia perkoresponda kurso, antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Ŝi estis membrino de nia federacio ĝis la pasinta jaro.

La 17an de aprilo mortis s-ino Marchal, 101-jara, patrino de nia samideanino Andrée Marchal (kiu ofte gvidas parolajn kursojn en Nancy). J.P. Colnot raportis
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Guegueniat
  • Deguines, Greiner,Colnot, Denis kaj Degrelle
  • Colnot Opinioj de la staĝanoj - El S-ro Ludwig
  • Matschek
  • Zipfel . Ekfloras kursoj en liceoj kaj lernejoj.. Sélestat (67) - S-ro Yves Guegueniat
  • - S-ino Camille Denis kaj f-ino Isabelle Denis
  • Degrelle . Colmar - Kunveno estis organizata novembre de s-ro Cuéne
  • Aunis
  • Greiner
  • Degrelle
  • Muller
  • Kraemer
  • Colnot Toul – la lernantoj pli malpli regule laboras per la libro "por la praktikantoj". Lernantino provis varbi por la koresponda kurso. G. Greiner
  • Marchal

  • Elŝuti 2.03 Mb.