Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo17/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   55

Strasbourg - S-ro Zipfel finis Esperanto-kurson en Collège Lucie Berger, kun la rezultato de 6 diplomitinoj unua grado. Ekzistos do esperanto-kerno en ne-esperantista organizo, tre sekvinda ekzemplo. Kiam ni sukcesos krei tion similan en eŭropaj aŭ internaciaj asocioj, kiuj interrilatas internacie?


  • Nitting - Novaj Esperanto-kursoj. S-ro Pierre Grosjean, instruisto en Nitting (57), kaj nun kunlaboranto de la perkoresponda kurso, gvidas depost marto 2 novajn Esperanto-kursojn per la junulkurso de S.A.T. La unua kurso okazas por 6 plenkreskuloj, la 2-a por 6 geknaboj 11 jaraj.

  • Bar le Duc - La 7 gelernantoj gvidataj de s-ro Denis atingis la finon de la kurso. Ciuj petis, ke supera kurso okazu je la proksima lernej-jaro. La 30 departementaj konsilantoj de Meuse ricevis pet-leteron por ke eventuale ili voĉdonu pri dezir-esprimo rilate disvatiĝon oficialan de Esperanto. Gis nun la afero ne jam estis pritraktita en la ordinara sesio.

  • Nancy - Ekspozicio pri Esperanto en la centra junuldomo. Komence de aprilo ni eksciis ke la direkcio de la centra junuldomo estis plananta organizon de semajno je «malfermitaj pordoj» de la 19-a ĝis la 26-a de majo. Ni estis sufiĉe bonŝancaj por povi prezenti, dum tiu tuta semajno, la belan cirkulantan ekspozicion aranĝitan de SAT-Amikaro. Ni reklamis ĝin per kelkaj afiŝoj, bedaŭrinde la gazetaro kvazaŭ ne aperigis niajn komunikojn. Tamen oni povas taksi je 200-300 la nombron de la personoj, kiuj vizitis la ekspozicion. Multaj personoj venis dum tiu semajno por ĉeesti la aliajn aranĝojn (artajn, folklorajn, sportajn, ktp.) de la junuldomo kaj bona proporcio vizitis la ekspozicion lokitan ĝuste en la enirejo. Informkunveno - En la kadro de tiu ĉi-supra evento, ni ankaŭ aranĝis informkunvenonpri Esperanto kaj pri la esperantistaj somerumejoj Primoŝteno kaj Grezijono. Kvankam la gazetaro anoncis tiun kunvenon, neniu nova persono venis, krom deko da esperantistoj kaj gelernantoj. Rilatoj kun nia ĝemel-urbo Kanazaŭa: de pasinta oktobro ni rilatas, nome de la nanciaj esperantistoj, kun la esperanto grupo de Kanazaŭa urbo ĝemelita kun Nancy. Mi ricevis liston de 26 kanazaŭonoj dezirantaj korespondi en Esperanto kun nancianoj. Tiuj rilatoj anoncitaj en komunikoj en la gazetaro fakte kaŭzis la interesiĝon de la regiona televido en Nancy, ĉar dum nia decembra televida intervjuo la unua demando estis: «vi rilatas per Esperanto kun Kanazaŭa, ĉu ne?». Ni raportis pri tio al s-ro Ivao Katou, sekretario.de la kanazaŭa grupo. Li mem verkis.komunikon por.sia loka gazetaro. Sekvis gazetara intervjuo, kiu kaŭzis interesiĝon de la loka televido en Kanazaŭa. Devus okazi interŝanĝo de programoj inter ORTF-Nancy kaj la loka televido de Kanazaŭa. 8 personoj en Kanazaŭa aliĝis al Esperanto-kurso speciale por rilati kun nancianoj. La kanazaŭa grupo invitis reprezentanton de la nanciaj esperantistoj al sia urbo (bedaŭrinde post la unua entuziasmo, neniu el Nancy povis flugi al Kanazaŭa je la proponita dato (dum la japana Esperanto-kongreso), kaj la rilatoj, kiuj fakte ekzistis nur inter la 2 gvidantoj de la grupoj iom post iom svenis).

  • Ekzameno en Nancy – fine de la Esperanto-kursoj 9 personoj sukcesis la ateston pri lernado.

  • Kion ili opinias pri Esperanto - S-ro Giscard d'Estaing " .... le problème que vous soulevez est complexe. Comme vous le savez, l'anglais tient en fait à l'heure actuelle la place que vous voudriez voir accordée à l'Espéranto. En outre cette question ne peut être abordée à un niveau exclusivement national, il m'est donc impossible de vous donner pour le moment une réponse plus précise..." S-ro François Mitterand: " ... j'ai lu votre lettre avec intérêt. Par tradition et par vocation le parti socialiste est, vous le savez, résolument internationaliste. Tout ce qui favorise un rapproĉement entre les peuples et qui permet une meilleure compréhension internationale ne peut que recevoir mon total soutien. C'est vous dire avec quelle sympathie mes amis et moi suivons depuis longtemps l'action que vous menez en faveur de l'Espéranto. L'enseignement de cette langue correspond à un idéal de communication et d'amitié entre les peuples par delà les barrières des langues et des races. Nous sommes donc tout à fait partisans d'un tel enseignement et d'une aide de l'Education nationale permettant sa diffusion. Il y a encore je le sais, bien des habitudes à vaincre et des réticences à surmonter. Mais avec votre appui, je suis sûr que nous y parviendrons ..."


4-a trimestro 1974 – 8-a "La Informilo" (10 paĝoj)

  • U.K. en Hamburgo – Kiel anoncite en "La Informilo" numero 5, la universala kongreso okazis en somero 1974 en Hamburgo. Mi eĉ aldonis tripunkton. Kial? ... Tiu universala kongreso estis fakte katastrofa. Ekzistis la Esperanto-movado antaŭ Hamburgo, kaj poste la movado post Hamburgo. De multaj jaroj regis en UEA profesoro Ivo Lapenna, elstara esperantisto, jugoslavo, profesoro pri internacia juro en Londono. Li estis dum multaj jaroj ĝenerala sekretario, poste prezidanto, kaj ĉiam reelektita kvazaŭ unuanime. Mi mem aŭdis prelegon lian, kaj memoras pri admirinda oratoro. La plej multaj esperantistoj ege admiris lin. Tamen oni spertis en Hamburgo, ke ankaŭ li havis malamikojn. Okazis reelekto de la komitato kaj unuafoje Ivo Lapenna ne estis reelektita. Kiel tio okazis? Laŭ la disponeblaj informoj, la junaj esperantistoj deziris ŝanĝojn. Iliaj voĉoj aliancis kun tiuj de la landaj asocioj de orienta Eùropo. La amikoj de Ivo Lapenna perdis la plimulton. Ivo Lapenna kun ĉiuj amikoj denuncis komunistan komploton; ili tuj eksiĝis el UEA, alvokis al ĉiuj esperantistoj por ke ĉiuj siavice forlasu ĝin, kreis konkurencan asocion: N.E.M. (neŭtrala Esperanto-Movado). La tuta esperantismo estis en la plej granda danĝero. Mi mem ĉiam opiniis, ke Ivo Lapenna kaj liaj amikoj devis resti enUEA, formi opozician grupon, prezenti sian programon por la estontaj balotoj. Kun ĝojo mi estus voĉdoninta por ili. Anstataŭe, furiozis kontraŭkomunista kampanjo, kvazaŭa "Makkartisma" kampanjo kontraŭ UEA. Mi postulis pruvojn pri la akuzo, ke UEA falis en la manojn de komunistoj. Oni liveris al mi amasojn da argumentoj (mi ne memoras ĉiujn sed ekzemple tiun: la pruvo? Hungara firmao pagis tutpaĝan reklamon en la revuo de UEA..) Mi provis resti lucida. Pro tio, ankaŭ mi ricevis akrajn leterojn. Tial aperis en la 8a "La informilo" la sekvaj linioj:

Vorto de la prezidanto – "Perspektivoj: Ĉiuj el vi, kiuj abonas la diversajn revuojn internaciajn, jam scias kiel fulmotondrema montriĝis la Hamburga kongreso, kaj kiaj bedaŭrindaj okazaĵoj rezultis...kaj daŭre plu kaskade rezultas... el la elimino de Prof. Lapenna for de la gvidado de UEA. La tempesto tuŝis ne nur UEA, sed ankaŭ nian UFE, en kies konsilio okazis konfliktoj, tiel ke la estraro «eksplodis», kaj ke nun sub la prezidanteco de s-ro Guillaume funkcias nova provizora estraro. Mi mem ne intencas polemiki kun aŭ kontraŭ iu ajn; ambaŭflanke de la barilo troviĝas homoj iel simpatiaj, kaj por sane prijuĝi la eventojn estas necese, unue ricevi kompletan informadon, due ke la tumulto de la pasioj iom kvietiĝu. Ni nur bedaŭru ke, plian fojon, Esperanto montriĝis taŭga esprimilo por okazigi disputojn, inter t.n. «samideanoj»! Tamen vi, membroj de la orient-franca federacio, sciu ke mia intenco estas, ke nia federacio daŭre vivu, daŭre propagandu, instruu kaj praktiku la internacian lingvon, en tute neŭtraleca, homama, idealisma spirito. Eĉ se por tio montriĝos iam necese starigi nian federacion tute sendependa de iu ajn alia asocio, ĉu nacia, ĉu internacia. Sendependa tiel, ke al ĝi oni povus aliĝi, eĉ se oni aliflanke sentas sin ligita aŭ ne al UEA, al SAT aŭ al iu ajn organizo. Kaj ni daŭre kunlaborus kun najbaraj organizaĵoj, sarlanda, svisa, sudgermana... Sed, tiuj intencoj diritaj, vi bonvolu nun konsideri la jenon: mi alvokas de pluraj jaroj, por ke nia federacio plene vivu, por ke ĉiuj kapablaj personoj gvidu kursojn, por ke tiel kresku la nombro de esperantistoj en orienta Francio. Pli ol iam mia alvoko en "la Informilo" no 7 ŝajne ne estis rimarkita. Nur 3 personoj pozitive reagis. Sciu do, ke mi bonvolas respondeci pri la ekzisto, pri la plua vivo de nia asocio sed kondiĉe, ke ĝi fakte VIVU, ke pli ol 3 aŭ 4 personoj sentu sin koncernataj de la federaciaj problemoj. Mi atendas pozitivajn reagojn de ĉiuj kapabluloj. Mi nomis ilin se ne per ilia propra nomo, almenaŭ per ilia loĝloko, en la Informilo no7, 3a paĝo. Bonvolu konsulti tiun liston. Se vi ne sentas vin koncernataj, se la plimulto daŭre dormos, vi devos serĉi novan prezidanton dum nia venonta kongreso, dum marto 1975. Mi mem ne akceptus pli longe esti prezidanto de federacio de dormemuloj... Mi daŭre aktivos por Esperanto en Nancy mem. Tio ja sufiĉos por okupi mian tutan liberan tempon, kredu min. J.P.


  • Bar le Duc - Monata kunveno ĉiun 2an ĵaŭdon de la monato.

  • Strasbourg - Nia grupo organizis kiel jam dum pluraj jaroj, Esperanto-renkontiĝon je la Hingrie, apud Liepvre (68). Jam la 21an de septembro alvenis 2 samideanoj el Saarbrücken, kiuj tranoktis en la al ni disponigita domo. Dum dimanĉo alvenis ankoraŭ gesamideanoj el Strasbourg, Mulhouse, Colmar, Nancy, Lièpvre. Ni trapasis agrablan senprograman tagon, babilante, promenante kaj piknikante. La samideanoj el Sarlando vendis Esperanto-literaturaĵojn. Nia aktiveca programo por 1974/75 antaŭvidas krom la parolaj kursoj (kaj koresponda) la malfermon de nia biblioteko, je la dispono de ĉiuj samideanoj okaze de niaj de post nun regulaj kunvenoj ĉiujn duajn mardojn de la monato 20h30-21h30, en nia sidejo, 4 place Mérian. Raportis F.Zipfel

  • Saint-Dié - De la 2-a de septembro, ni komencis nian duan jaron de lernado per la metodo «Assimil». Nia taĉmento konsistas el 9 membroj. Ni laboras po du horoj semajne ĝis junio 1975. Skribis M.Godart

  • Surpriza renkontiĝo en Palatinato - Nome de Germana Esperanta-Junularo, nia amiko Hans-Dieter Platz organizis renkontiĝon kun alloga programo, en Ludwigŝafen/Rhein, la 15-16-17 ajn de junio. La programo anoncis "palatinatan surprizon" por la dimanĉo matene. Nu! Por ni, sesope alvenintaj el Nancy (tre facile dank’ al perfekta plano kaj bonaj voj-indikoj), ĉirkaŭ la 17a horo sabate, la surprizo estis tuja: nenio estis okazanta en Ludwigŝafen!! Nur malfacile ni povis retrovi iun afiŝon (ĉifitan de lokaj knaboj) indikantan telefon-numeron. Tiel ni ricevis la novan adreson de la renkontiĝo, en St-Martin, pli ol 40 km pli sude, en kabano bele lokita en arbaro kaj montaro, super lageto en agrabla vin-regiono. Tien ni finfine alvenis iom antaŭ la 20a horo! Ni eksciis, ke la decido pri ŝanĝo okazis 4 tagojn antaŭe, ke oni vane provis atingi nin telefone (kaj letero sendita la 12an de junio efektive alvenis en Nancy... nur la lundon 17an, do post 5-taga vojaĝo; por atingi Melun simila letero bezonis nur 24 horojn!). Nu!...post vespera migrado en la montaro, la 25-30 partoprenantoj (germanoj, luksemburganoj, francoj,) retroviĝis ĉirkaŭ arda fajro el lignaĵo, super kiu spertaj satanoj (sed ne anoj de SAT) rostis lerte viandajn pecojn. Kun apetito ĉiuj manĝis. Gitaro kaj kantoj agrabligis la vesperon. Laŭdire oni poste dancis ĝis la 3a matene, kaj nur tiam okazis la antaŭplanite somernokta sonĝo...

Dimanĉe belega estis la vetero. La (1aŭ programa!) surprizo estis eta promenado al arbara kabano, en kiu oni gustumigis al ni palatinatajn vinojn, kaj poste kolbasojn kun bulkoj. Ege ĝoja fariĝis la etoso, ĉiuj bruege babilis (dufoje pli laŭte ol en Kirkel!), oni aŭdis strangajn dirojn (ekz. mi perdis miajn okul-vitojn!) Nur je la 14a ni revenis al la domo, kie oni servis al ni supon. Kaj bedaŭrinde por ni, luksemburganoj kaj francoj, jam finiĝis tiam la partopreno. Ni reveturis (okulumante al la vitoj tra la vitroj de l’aŭtoj!). La germanoj (feliĉuloj!) ĝuis pluan festo-tagon la lundon... Espereble ĝis revido baldaŭ...ie en Esperantio!. J.P. Colnot__1-a_trimestro_1975'>Colnot

1-a trimestro 1975 – 9-a "La Informilo" (10 paĝoj )

A - Raporto pri agado de la jaro 1973-74.far Marcel Bergerot.

Fine de decembro, nia federacio nombras 112 kotizantojn



  • Strasbourg - Kursoj ekzistis gviditaj de s-ro Zipfel kun 8 partoprenantoj, en "collège Lucie Berger", kaj de s-ro Barido en "Ecole d’Application", kvartalo Rotterdam. Krome, kiel ĉiu-jare, estis organizita esperanto-renkontiĝo en la Hingrie al kiu partoprenis gesamideanoj el Saarbrücken, Strasbourg, Mulhouse, Colmar, Nancy, Lièpvre.

Por la jaro 73/74 sukcesis la unua-gradan ekzamenon 6 lernantoj.

  • Nitting - S-ro Grosjean, instruisto, gvidis depost marto 2 novajn esperanto-kursojn, la unuan por plenkreskuloj(6), la duan por geknaboj(6). Ĉiuj plenkreskuloj finlernis sian kurson, la plej junaj lernantoj lernis nur parton de la Junulkurso.

  • Bar le Duc - la grupo kunvenis regule ĉiumonate - 7 gelernantoj, gvidataj de s-ro Denis finlernis la kurson kaj petis novan superan kurson dum la venonta lernjaro. La pet-letero sendita al 30 departementaj konsilantoj ricevis apogon de s-ro Beauguitte, deputito-urbestro de Verdun.

  • Saint-Dié - S-ro Godard kunigis 9 lernantojn, kiuj finlernas la metodon «Steleto» kaj komencis de septembro 74 la lernadon de Esperanto pere de la metodo «Assimil», kiu daŭros ĝis junio 75.

  • Sainte Marie aux mines - Nova klubo kun 6 membroj kreiĝis en la liceo, dank’ al s-ro Miquel, vic-direktoro. Li krome kontaktis 2 departementajn konsilianojn, respektive en Bas-Rhin kaj Haut-Rhin, kun la celo voĉdonigi rezolucion favoran al Esperanto.

  • Nancy - La membraro konsistas el ĉirkaŭ 20 grupanoj kaj lernantoj, el kiuj 14 aliĝis al UFE, sed nur kelkaj kunvenis 2 aŭ 3-foje dum la jaro, laŭ ebleco de libera tempo, en neformala, amikeca renkonto. Tiuokaze la grupo akceptis 2 belgajn samideanojn kaj partoprenis du renkontiĝojn en Germanio kaj Alzaco, rilatis kun departementa konsilanto, ĉu vizite, ĉu letere, kun turisma servo kaj «office municipal de la jeunesse» rilatoj el kiuj, rezultis 2 anoncoj en la jarlibro, helpo por multobligado (OMJ), kaj pago de deficito de la perkoresponda kurso, pere de la junuldomo.

La grupo aperigis 94 artikolojn en loka kaj regiona gazetaro, kaj respondis unu intervjuon de loka gazeto. Okazis 2 radio-komunikoj, kaj unu preskaŭ 10-minuta televida elsendo. Estis uzitaj 120 afiùoj, 4400 flugfolioj, 1200 cirkuleroj en junuldomoj, junularhejmoj, sociaj centroj, liceoj, magazenoj, aŭ enmetitaj en leterskatolojn. 3 prelegoj pri Esperanto antaŭ 18 ĉeestantoj estis organizitaj, kaj unu ekspozicio vizitita de ĉirkaŭ 300 interesatoj.

Funkcias 4 kursoj: 1 perkoresponda kurso elementa kaj perfektiga, 3 parolaj. Komencis la kursojn 68 gelernantoj, finis: 11 ĝis nun, sed la laboro daŭras perkoresponde. Akiris diplomon: 9. Kursoj gvidataj de s-ro Colnot kaj f-ino Marchal en Nancy, kaj 18 perkorespondaj kunlaborantoj



  • Mulhouse - La grupo nombras 10 membrojn, kaj kunvenas unufoje ĉiusemajne en amikeca kaj konversacia rondo. Ĝi akceptis pollandajn samideanojn kaj rilatas kun grupo en Bazelo. La grupo aperigis 6 artikolojn en lokaj gazetoj.

  • Epinal - Finis la elementan kurson 4 lernantoj, kaj la dua-gradan 3 gelernantoj.

B - Vortoj de la prezidanto. "Kiu deziras fariĝi federacia prezidanto? Kelkaj personoj miris pro mia

intenco eksiĝi el la prezidanteco de nia federacio. Mi juĝas do utile doni la jenajn klarigojn.

Mi aktivas por Esperanto de 23 jaroj (per kursoj, parolaj sed ĉefe perkoresponda) kaj de 17 jaroj mi aktivas por la federacio, unue kiel sekretario, sub prezidanteco de s-ro Boyet, poste de s-ro Cuené. Mia celo tiam estis arigi en organizo jam ekzistanta, sed preskaŭ mortinta, la lernantojn finantajn la lernadon de la perkoresponda kurso de la nancia junuldomo, kune kun aliaj diversdevenaj esperantistoj. E1 60 membroj la federacio kreskis ĝis 120. De 3 jaroj mi akceptis la prezidantecon. Mi esperis per mia konstanta laboro kaj miaj alvokoj, ke multaj membroj aktiviĝos, kaj ke Esperanto kreskos en nia regiono, kune kun la membraro de nia federacio.

Se laŭ federacia vidpunkto, la funkciado estas bona, ĉefe dank’ al la perfekta laboro de s-ro Denis por la bulteno, kaj de s-ro Grossmann por la financoj, mi devas konstati, ke male diversaj aktivuloj ĉesis labori: parolaj kursoj okazas nun nur en Strasburgo (sed en tiu urbo devus esti pli da aktivuloj, kompare kun la membro-nombro), en Bar-le-Duc, Nancy, St-Dié, Nitting. En Epinal kaj Mulhouse ĵus okazis malsukceso, sed en Thann, Guebwiller, Colmar, Bruyères, kie antaŭe ekzistis kursoj, laŭ mia scio nenio estas provita ĉi-jare, nek en aliaj urboj, kie vivas kapablaj esperantistoj. Ni ne forgesu, ke nia membraro stagnas nun ĉirkaŭ 110/112 membroj, kun varbado de 20/30 novaj membroj ĉiu-jare, sed perdo de sama nombro! Se la kursoj ĉesos, la varbado ne plu okazos kaj la federacio baldaŭ regresos. Mi akceptis aktivi por la federacio en momento, kiam ĉio, kion mi provis en Nancy, tiam fiaskis, eĉ la perkoresponda kurso malbone sukcesis. Mi opiniis do, ke mia devo estis labori por la regiona federacio, dum la tiam sukcesantaj aktivuloj povis.pli facile dediĉi sian laboron al loka agado.

Nu! Aktuale, jam de pluraj jaroj, mi povus sukcesigi ion en Nancy, kaj mi devas bremsi la perkorespondan kurson, ĉar la samtempa prizorgado de ĉio (parolaj kursoj, kunvenoj, perkoresponda kurso, komunikoj al la gazetaro, "La Informilo", ĉiuj decidoj pri la federacio, rilatoj kun multaj personoj en Francio kaj eksterlande, ktp...) forrabas mian tutan tempon. Dum la tuta pasinta laborjaro, mi dediĉis al Esperanto de 10 ĝis 20 horojn ĉiusemajne, kaj mi ne estas emeritulo! Mi, ekzemple, devas vivi sen televido, ĉar tio malhelpus mian laboron por Esperanto. Mi ùatus do, ke nun, la aliaj personoj, kiuj ne plu laboras (aŭ ne plu sukcesas labori) en siaj respektivaj urboj por Esperanto, konsentu prizorgi la federacian laboron, por ke mi povu dediĉi pli da tempo al miaj problemoj en Nancy kaj por la perkoresponda kurso.

Kompreneble, ia seniluziiĝo, kaŭita de mia nekapablo veki sufiĉe de laboremo ĉe multaj, ne estas tute fremda al tiu mia nuna deziro, sed tamen ĉiu devas kompreni, ke iu (mi aŭ aliulo!) ne povas konstante, kaj ĝis morto, barakti en tro multaj aferoj kaj dissemi ĉiudirekten energion, kiu ne estas neelĉerpebla, kaj kiu pli utilus en nur unu aŭ du direktoj. Krome, estas pli bone por ĝenerala aktiveco de iu ajn asocio, ke la gvidantoj ne estu ĉiam la samaj, sed renoviĝu komplete de tempo al tempo. Post 17 jaroj mi konsideras min «elĉerpita». Mi tre esperas, ke la 4 personoj, kiuj kandidatiĝos aŭ rekandidatiĝos kiel komitatanoj de nia federacio, tion faros kun la deziro labori por progresigi nian komunan aferon". J.P. Colnot.
2-a trimestro 1975 – 10-a "La Informilo" (10 paĝoj)

  • Raporto de Roger Degrelle pri la federacia kongreso, kiu okazis en Staffelfelden (68) la 15-16-ajn de marto 1975 - Nia ĉi-jara kongreso okazis en la afable akceptema junuldomo, kiun amikece estras s-ro Tarantola. Partoprenis ĉirkaŭ 45 personoj. Tri partoj konsistigis la kongreson.

- Unua parto: kulturo - S-ro Reinhard Haupenthal, el Sarlando, longe, funde, trafe prelegis ĝenerale pri la Zamenhofa verkaro kaj aparte pri la proverbaro esperanta. Bonega prelego, atenta aŭskulto, atingita celo! S-ro Grossmann prezentis admirindajn kaj lernigajn diapozitivojn pri Japanio.

- Dua parto: laboro - En la nomo de la Mulhaŭzaj samideanoj, S-ro Lienhardt salutas la kongresanojn donante poste la parolvicon al s-ro Colnot, kiu malfermas la kongreson, dezirante al ĉiuj bonvenon kaj legante salutleterojn.

La Prezidanto ekstudas la agadraporton de la jaro 73/74, kiu aperis en la antaŭa "La Informilo" : unuanime aprobita. Li aldonas kelkajn suplementaĵojn: 112 membroj en 1974, ni gajnis 25, perdis 24. Do unu membro plie! Perkorespondaj lernantoj: 54 novaj por la unua grado, nur kelkaj por la dua pro la manko da libroj (de sro Delaire).



Parolaj kursoj: Bar le Duc : 40 lernantoj en 2 kursoj (publika kaj lerneja)- Nancy: 9 lernantoj en 2 kursoj - Saint Dié : 9 lernantoj en duagrada kurso.

Respondante al s-ino Triolle, la prezidanto precizigas, ke ĉiuj anoj de la federacio estas anoj de UFE. Pri la financa raporto bona kaslibro, bona kasisto, fida renoviĝo. Tamen pro la nacia leĝaro la federacio bezonus du kontrol-komisarojn: farende, kompreneble! Aldona raporto: la nuna raporto montris ke la profito estas kontentiga, krom por "La Informilo", pri kiu oni konsideru ke ĝi devas aperi ankoraŭ trifoje ĉi-jare. La profito devenas el la malavaraj donacoj kaj el abonantoj kiuj kompletigis la abonpagon ĝis 10 FF. Nia bulteno, bonege redaktita de s-ro Denis, kiu prizorgas la elekton de la artikoloj kaj la aperigon, estas sendita nur al la abonantoj pro la deficito. Se la afero daŭros, la tarifo kreskos: la asembleo unuanime aprobas la principon de eventuala tarifpligrandigo, eĉ dum la jaro se necesas.



El la grupoj - Bar le Duc: La membroj fidele ĉeestas la monatan kunvenon. Oni legu pri la kursoj ĉi-supre.Epinal:: nenia sukceso. Mulhouse:: ĉiumonate la kunveno, sed... la domo, en kiu ĝi okazis, estis detruita. Feliĉe la konsistorio de la reunuiĝintaj Eklezioj en Alsaco-Loreno pruntedonis kunvenejon. Krom tio la kontaktita ĵurnalisto promesis helpi por aperigi pliajn artikolojn pri Esperanto kaj instigi homojn al ties lernado. Nancy - : aparta raporto. Strasbourg - iomete por diri, ĉiumonata kunveno, 30 pagintaj membroj sed 5 aŭ 6 aktivuloj. Belega biblioteko en la laika centro sed bedaŭrinde ne multe uzata de la novaj kaj eĉ de la malnovaj esperantistoj. Duagrada kurso finiĝis pro manko da kursanoj. Saint Dié: 9 plenkreskuloj kaj junaj lernantoj konsistigas la grupon. Oni provis la "Asimil-metodon" sed malprave: tro malfacila metodo por ili. Oni revenis al "l’esperanto vivant" kaj oni ĝojis konatiĝi kun du amikoj el Friedriĉùafen. Kaj nun la baloto por la renovigo de la komitato. Kandidatoj estas petataj sin presenti. Junulo, (gratulon al li), prezentas sian bonvolemon; sed tro juna, rigardante la francan leĝon. Kiam okazos la 16-jara majoritato? S-ro Degrelle estas proponita kaj elektita. Tutsame estas reelektitaj f-ino Jacquot, s-roj Chapellier kaj Grossmann.

Do la kongreso povis pritrakti tuj poste la naciajn problemojn,. S-ro Durand asertas, ke la agdraporto ne estas sufiĉe klara kaj rimarkigas la rezignon de kelkaj komitatanoj. S-ro Lienhardt petas, ke ni devus ekzameni la situan resumon fare de UEA kaj UFE depost la Hamburga kongreso antaŭ ol studi alian punkton. Sed la tempo estas limigita, ni ne povus diskuti longe. La Prezidanto proponas voĉdoni: ĉu diskuti, ĉu baloti por la naciaj raportoj. La plimulto preferis baloti. Do la agdraporto kaj la financa raporto estas aprobitaj de plimulto.

S-ro Chapellier estos nia delegito en Tours. Ĉiuj rezultaj voĉdonadoj estos transdonitaj al UFE. S-ro Colnot petas, ke la ebleco modifi la statutojn estu studita, ĉar iuj membroj forlasis la federacion pro tio, ke ili ne povas aniĝi al la federacio kaj samtempe esti ne membro de UFE kaj UEA. F-ino Triolle rimarkigas, ke tiaj modifoj malfortigus la nacian asocion; kontraŭe la federacioj devas fortigi la nacian. Konklude jen la propono studota: lasi al ĉiu membro la eblecon elekti inter esti...aŭ membro nur de la Federacio, aŭ membro de la Federacio kaj de UFE, aŭ membro de la federacio, de UFE kaj de UEA. S-ro Cuené memorigas, ke eblas aniĝi al UEA sen devigo aniĝi al la federacio kaj aŭ UFE. Li forlasas UFE kaj UEA; sed en la nuna formo, li ne plu povas partopreni en la federacio. S-ro Zipfel deklaras, ke oni povas lasi niajn statutojn neŭanĝitaj kaj atendi la labor-rezultojn de la nova komitato de UEA. Por la studo de la projekto: JES 12 voĉoj, NE 1 voĉo.

La konsilantaro de UFE prezentas tri rezoluciojn:

a/ ke estu respektata absoluta neŭtraleco

b/ kondamnas ĉiujn kalumniajn kampanjojn de kie ajn ili venas, ĉar ne dignas el esperantistoj.

c/ proponas al d-ro Lapenna iĝi honora prezidanto de U.F.E.

Plimulto aprobas ilin.

Poste honor-vino kaj parolado de la prezidanto en la ĉeesto de la urbestro de Staffelfelden kaj de la respondeculo de la Junuldomo, s-ro Tarantola.

Post tiuj-ĉi longaj kaj diversaj diskutoj oni rapidis al la restoracio por agrable tagmanĝi.


- Tria parto - la nova komitato kunvenas por elekti sian estraron: prezidanto: s-ro J.P. Colnot, Laxou - Vic-prezidanto: s-ro Albert Lienhardt, Mulhouse – Unua sekretario: s-ro Roger Degrelle, Nancy – dua sekretario: f-ino Anna Jacquot, Epinal – redaktoro: s-ro Pol Denis, Bar le Duc – kasisto: s-ro André Grossmann, Mulhouse - helpkasisto: s-ro Jean Chapellier, Nancy.

  • Kultura semajnfino en Bazelo

Photo 25

  • Ĝi okazis oktobre, kun 4 programoj: por esperantistoj, por gelernantoj, por komencantoj, kaj por infanoj. Ĉirkaŭ 40 personoj partoprenis , inter ili kelkaj membroj de nia federacio. S-ro Borsboom, el Nederlando,prelegis pri la vivo de E. Lanti, kiu fondis SAT. La sabatan vesperon ni povis aŭskulti lertajn muzikaĵojn de la ensemblo Kurt Sĉweizer, kaj vidi presentadon pri la arto de Van Goĝ per lumbildoj kaj klarigoj fare de s-ino Martine Sĉneller. Estus dezirinde, ke multaj esperantistoj partoprenu tiajn kulturajn aranĝojn aparte allogajn pro la enhavo. Mi aŭdis, ke tia kultura semajnfino en Bazelo fariĝos ĉiu-jara aranĝo okazonta en oktobro.

  • 4-a kultura semajnfino de la Sarlanda Esperanto-ligo - Raportas J.L Vanola.

Tiu kultura evento okazis la 19an kaj la 20an de oktobro 1974 en la modernega junulargastejo de Saarbrucken. Proksimume 40 geesperantistoj el Germanujo, Luksemburgio kaj Francujo partoprenis ĉi-tiun agrablan kunvenon. Sabaton ni partoprenis post la manĝo ĝojan vesperon! Tie fluis multe da biero kaj la etoso estis tre varma. Niaj esperantistaj amikoj estis organizintaj tombolon, kiu ravis ĉiujn partoprenantojn. Dimanĉon matene, ni aŭskultis prelegon pri la romano "Infanoj en Torento» de la verkisto Stellan Enĝolm kaj pri ceteraj verkoj. Tiu prelego devus esti tre interesa sed ĝi okazis germanlingve kaj mi nenion komprenis!.Poste la partoprenantoj aŭskultis doktoron Max Mangold, kiu majstre pritraktis la temon "Esperanto kaj ties facileco rilate la ĉefajn kulturlingvojn"., sekvis debatoj. Tiu prelego okazis en la pedagogia altlernejo. Bonega tagmanĝo sekvis. Poste, ve, mi devis forlasi la kunvenejon sed mi konservos bonegan memoron de tiu interesa semajnfino.

  • Nancy - parolaj kursoj. Unua kurso, planita komence de oktobro en la kvartalo Beauregard, ne povis okazi, ĉar nur1 lernantino anoncis sin...malgraŭ 600 flugfolioj, 30 afisoj, 6 komunikoj en la gazetaro kaj 1 ĉe la radio!.Poste, por la 5a de novembro ni anoncis 2 aliajn kursojn en la centra junuldomo, per 65 afiùoj, 1100 stencilitaj kaj 300 presitaj flugfolioj, 6 komunikoj en la gazetaro kaj 1 ĉe la radio. Ok lernantoj aliĝis al la unua kurso (rektmetoda, per junulkurso), gvidata de f-ino Marchal, ĉiumarde je la 18a30. La dua kurso, ankaŭ marde je la 20a30, varbis nur 1 lernantinon. Dank’ al la fleksebleco de la metodo "Assimil", uzata por tiu kurso, ni povis per pliaj centoj da flugfolioj, 25 leteroj aŭ cirkuleroj al interesatoj aŭ eksgelernantoj, kaj per pliaj komunikoj en la gazetaro, inciti la publikon lerni sola Esperanton kaj ĉeesti marde vespere en la junuldomo, laŭpove por praktiki la lingvon...Ĝis nun sen rezultoj!

Ni ankaŭ disponigis en la junuldomo, por senpaga menservado, provlecionojn de s-ro Ribot. La disdono estas efika, t.e.: la publiko amase forprenas la provlecionojn (50 ĝis nun) kune kun pluraj centoj da flugfolioj, sed tamen rezultas ne unu lernanto plia!.

Perkoresponda kurso. Tute bremsita de la poùta striko ĝis la komenco de decembro, tiu kurso nun plene funkcias. Ni sendis ĝis nun 34 komunikojn al la regiona gazetaro kaj 2 al la nacia. Ili alportis pli ol 180 informpetojn kaj 60 aliĝojn al la kurso. Pro aliaj divers-temaj leteroj (pri la federacio, kaj aliaj) la respondeculo respondis al 300 leteroj en 6 semajnoj ĝis la mezo de januaro, kaj 450 leteroj entute ĝis la mezo de marto. La kurso funkcias dank'al la kunlaborado de nun 18 korektantoj.

Radio elsendo. La sendo de komunikoj al la radio alportis al ni inviton por intervjuo. Ĝi estis elsendita el Nancy, la 18an de novembro, dum la regiona elsendo je la 18a10, dum ĉirkaŭ kvaronhoro. Malgraŭ la poùta striko, ĝi rezultigis 2 leterojn kaj 1 lernantinon.

Komunaj kunvenoj kun SAT-rondo – La SAT-rondo de Nancy invitis nin en la labor-rondo (popoluniversitato), al kunveno kun lumbildoj, la 21an de decembro, omaĝe al doktoro Zamenhof. La kunveno estis interesa. Samloke ni vizitis, la 1an de februaro, ekspozicion pri kosmo kaj astronomio. La publika ekspozicio (franclingve prezentata kompreneble), la komentario en Esperanto, estis ege interesaj. La neĉeestintoj bedaŭru!

  • Psst!... Psst!...parolas la redaktoro, Pol Denis - Mi intencas doni al vi nur kelkajn detalojn pri la kondiĉoj, laŭ kiuj la bulteno estas redaktata kaj eldonata. Ĉar la esperantista grupo de Bar le Duc estas aktiva asocio-membro de la t.n. asocio "Action Culturelle du Barrois", kies celoj estas esence helpi la lokajn kulturajn grupojn, ni rajtas peti de tiu asocio iun ajn servon en la kadro de la ĉi-supra regularo. Oni do konsentis presi nian bultenon, kvankan ĝi estas ne pure loka sed federacia. Sed vi bonvolu priatenti la fakton, ke la deĵorantino, kiu teknike okupiĝas pri tajpado, tute ne scipovas Esperanton. Tio signifas, ke okazas kelkfoje preseraroj spite mian klopodon, kaj plue ke mi propramane devas prizorgi la tajpadon kvankam mi ne estas spertisto. Due la eldonado de "La Informilo" estas inkluzivita en serio da eldonaĵoj, kaj sekve ni devas obei al severa eldonplano proponata de la sekretari-ofico kaj okazas ankaŭ, ke lastminutaj urĝaj eldonendaĵoj prokrastigas la aperon de nia bulteno, aperon, kiun oni taksas certagrade malpli necesa ol aliaj asociaj bultenoj. Per tiuj sciigoj, mi supozas, ke vi eble pli bone estos informitaj pri la problemoj ligataj al la apero de nia bulteno.



3-a trimestro 1975 – 11-a "La Informilo" (6 paĝoj)

  • Tre bona prezentado de Esperanto okazis la 5an de majo far la 3a kanalo de la franca televido.

  • La socialista partio kaj la radikala partio prezentis al la ĉambro de deputitoj leĝoproponon por enkonduki Esperanton en la lernejajn programojn.

  • Kultura semajnfino en Junkerwald - Ĉiukaze bedaŭru! Ĉiuj jam aperintaj raportoj de la partoprenintoj unuanime estas puraj laŭdoj. Okazinta komence de majo 1975, ĝi kunvenigis 60 gastojn el Japanio, Francio, Luksemburgo, Svisio kaj ...Germanio. Inter la riĉenhava programo ni speciale menciu la ege interesajn prelegojn de d-ro Tazio Carlevaro, la diversgradajn Esperanto-kursojn kaj la ceterajn, ne malpli ĝuindajn, eventojn, i.a. vingustumadon kaj fromaĝofonduon! Sed ni lasu la parolon al unu el la francaj partoprenantoj, s-ro Colnot, nia prezidanto: "Tiu tre interesa kaj bonege aranĝita evento de la Sarlanda Ligo okazis en la agrabla konferencejo Junkerwald ĉirkaŭ 20 km oriente de Saarbrücken..La konferencejo estis plenplena. La francaj partroprenintoj venis el Parizo, Metz, Illzach, Mulhouse, Laxou. Pro malfrua aliĝo pluraj personoj ne povis partropreni. Okazis kursoj por komencantoj kaj progresintoj. Krome okazis tre interesa prelego-serio de d-ro Carlevaro (psikiatro en Neuĉâtel) pri psikolingvistiko (interesuloj povus ricevi prunte kasetan surbendigon). Sabate vespere, fonduo ĝojigis la ĉeestantojn, sed la projektitajn diapozitivojn, ni ne povis...projekcii! Tranoktado okazis en la tre komfortaj 4-litaj ĉambroj. Dimanĉe matene, post abunda matenmanĝo, oni povis ĉeesti meson en Esperanto, kaj poste ni povis gustumi mult-nombrajn palatinatajn vinojn (21 specojn!), evitante ebriiĝon dank’ al abunda konsumado de nigra pano! Plej sukcesa estis la vino "Esperanto". Post bonega tagmanĝo ni denove laboris en kursoj aŭ aŭskultis prelegojn ĝis post la 16a horo. Tiam preskaŭ ĉiuj eksterlandaj ĉeestantoj disiĝis. Gratulojn al niaj sarlandaj amikoj pro tiaj aranĝoj majstre organizitaj!

  • Unua informo pri la pasporta servo de TEJO, kiu proponas por 3 frf liston de 100 gastigantoj en 33 Landoj.

  • Nancy – Plia kunveno kun SAT-rondo okazis fine de aprilo.: projekciado de diapozitivoj pri la somera kampadejo Primoùten(Jugoslavio). Ĉeestis 15 personoj.

  • Perkoresponda kurso:- 60 gelernantoj nun.

  • Bar le Duc – 8 gelernantoj atingas la kursfinon. Letero al la deputito de Verdun koncerne la leĝopropono.


4-a trimestro 1975 – 12-a "La Informilo" (8 paĝoj)

  • La 2an de septembro, bonega radio-elsendo de France-culture pri Esperanto.

  • Invito al la unua staĝo de parolata Esperanto, kiu okazos en Nancy en la sidejo de la federacio, junuldomo de strato République, la 20an kaj 21an de decembro. La aliĝkotizo estas 5frf....

  • Perkoresponda kurso – La gvidado de la 60 aliĝintoj daŭras. Kvin el ili ĵus finlernis. Al ĉiuj gelernantoj, kiuj alproksimiĝas de jaroj al la kursfino, la respondeculo skribas por proponi korespondantojn, informi pri eblecoj de progresigaj kursoj en Francio, ktp... Al ĉiuj, kiuj afable respondas, la esperanta insigno estas senpage liverita. Kelkaj bedaŭrinde ne respondas kaj neniam plu donas vivsignon...

  • Bar le Duc – S-ro Vanola sukcesis en Grésillon la ateston pri kapableco kun cito "bone".

  • Leĝopropono – UFE sendis cirkuleron por peti aktivulojn agi al sia deputito. La prezidanto skribis al 12 esperantistoj, nur 1 respondis pozitive! En departemento 54, Petro Louis (peranto de SAT) klopodis al 2 deputitoj, s-ro Colnot al 5. Ni ricevis 2 favorajn respondojn: de d-ro Weber, deputito , eksurbestro de Nancy, kaj de s-ro Coulais, ankaŭ deputito,( kaj estonte urbestro ). En Meuse, 2 deputitoj, s-ro Bernard, urbestro de Bar le Duc, kaj s-ro Beauguitte , ankaŭ promesis subteni la projekton.

(Relegante nun, en 1997, la promesojn "subteni la leĝoproponon, kiam ĝi estos enskribita en la tagordo de la nacia asembleo", ni iom revas, ĉar ni scias nun, ke ĝenerale leĝopropono prezentita de opozicia partio neniam venas en la tagordon...Verùajne la deputitoj sciis tion... )

  • Perkoresponda kurso – De 2 jaroj, la kurso proponas 2 kursmaterialojn: la kurso "Ferez" (22 folioj), pli malmultekosta, pli facila, kaj la "nova racia-kurso", renovigita , iom pli kosta,pli kompleta.5 ĝis 10% de la lernantoj finlernas per "Ferez", 15 ĝis 20% per "racia ". Neniam laboras 5 ĝis 20% per "Ferez", 20 ĝis 40% per "racia".30% atingas la mezon de la kurso per"Ferez", 10% per "racia". Per la racia kurso, la lernantoj ricevas tuj la tutan lecionaron, por modesta kotizo (35fr), ĉar la korektado de taskoj estas senpaga, la homoj verùajne opinias ke ili sufiĉe ricevis por sia mono, kaj neniam penas redakti taskojn. Per la "Ferez" (kotizo 25 fr) male ili ricevis komence nur 2 lecionojn, kaj ili povas ricevi la aliajn nur kun reveno de taskoj korektitaj.

  • Semajnfino en Sarlando

  • Photos 26




  • Pliafoje la gvidantaro de la Sarlanda. Esperanto-ligo organizis bonegan, lernigan, altnivelan semajnfinon en Junkerwald. Laŭkutime okazis la tri divers-nivelaj kursoj, de la unuaj timaj paŭoj ĝis la firmaj al plena posedo de la lingvo. En la tria-grada kurso la tiel nomata "pasiva", s-ro Borsbroom el Utrecht, prelegis pri Lanti: liaj vivo, verkaro, penso kaj stilo, inkluzive la historio de S.A.T., ĉar kompreneble estas neeble paroli pri Lanti sen paroli pri lia "ido".

Mi jam multe legis en la verkaro de Lanti ; tamen mi multe pli lernis aŭskultante 5 allogajn, fundamentajn kaj eĉ spritajn paroladojn. Sendube Lanti estas multfaceta homo, bonega esperantisto, grava por la internacia lingvo; estas vere, ke s-ro Borsbroom. ĝisfunde konas la temon. Mi ĝojas scii kaj sciigi ke baldaŭ aperos unu "vivo de Lanti", verkita de Borsbroom. Agrabla estis la etoso, trafaj la kursoj, bonega la organizado, vigla la loterio, kortuùa la akceptemo, kulturigaj la libroj, bona la kafo... kaj sukaj la kukoj ! Notinde estas ke el Loreno partoprenis 6 gesamideanoj kaj substrekinde, ke junulo akompaninte sian patrinon eklernis la lingvon. Espereble li faros ankoraŭ multajn paŭojn. Raportis Roger Degrelle
1-a trimestro 1976 – 13-a "La informilo" (9 paĝoj)

  • aktiveca raporto por la jaro 1974-1975 - Oni povas diri, ke ĉi-tiu jaro estis sufiĉe kontentiga por nia federacio ; ariĝis kongresanoj, okazis parolaj kursoj, funkciis perkoresponda kurso, kunvenis la grupoj, estis organizita staĝo por plibonigo de la parola lingvo, bonege sukcesis pluraj personoj en diversnivelaj ekzamenoj, samnombre restis la federacianaro. La ĉi-jara kongreso okazis en la junuldomo de Staffelfelden, kolektinte 45 personojn. Perkoresponda kurso: aliĝis la kurson : 60 - Tute ne laboris. 15 - Nur eklaboris: 17 .- Ĝis la 5a leciono: 11, - Ĝis la 10a: 5 - Preskaŭ finis: 2 - Finlernis: 10. Kompare kun la antaŭa jaro estas plibonigo. Estas ankaŭ substrekinda la fakto, ke la junuloj interesiĝas al la kursoj.
1   ...   13   14   15   16   17   18   19   20   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Godart Surpriza renkontiĝo en Palatinato - Nome de Germana Esperanta-Junularo, nia amiko Hans-Dieter Platz
  • Colnot 1-a trimestro 1975
  • Zipfel
  • Colnot
  • Boyet
  • Denis
  • Tarantola
  • Grossmann
  • Degrelle
  • Chapellier
  • Cuené
  • Louis

  • Elŝuti 2.03 Mb.