Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo16/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   55

"La Informilo" - unuafoje " s-ro Pol Denis multe cerbumis por aldoni 2 distrajn paĝojn, kun silab-enigmoj, amuzaj dialogoj, krucvortoj, ..........



3-a trimestro 1974 – 7-a "La Informilo"(10 paĝoj)

  • vorto de la prezidanto – " Ni jam preparu la venontan kurs-sezonon! De du jaroj mi arde alvokis ĉiujn niajn aktivulojn-kaj ankoraŭ pli la ne-aktivulojn!- por ke ili klopodu varbi lernantojn kaj krei kursojn en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj, kie troviĝas kapablaj samideanoj. La rezultoj de tiuj alvokoj verdire ne estas speciale brilaj: se la reto de la kunlaborantoj por nia koresponda kurso ankoraŭ pligrandiĝis (nun 18 personoj) per kunlaboro de s-ino Louterbaĉ (Ste Marie aux Mines), s-ino Lerding (Pfastatt), s-ro Claudel (Bruyères) kaj s-ro Kubler (Roderen-Thann). La solaj novaj parolaj kursoj okazas en St-Dié (88) dank’ al s-ro Godard, en Nitting (57) dank’ al s-ro Grosjean, kaj en Ste Marie-aux-Mines dank’ al s-ro Miquel. Sed kompense (!) la kursoj planitaj en St Louis, Colmar kaj Mulhouse ne okazis!.NUN BONVOLU ATENTI: mi petas ĉiujn aktivulojn en Bar-le-Duc, Colmar, Epinal, Mulhouse, Nitting, St-Dié, St-Louis, Ste-Marie aux Mines, Strasbourg, Thann, bonvoli informi min, antaŭ la fino de septembro, pri la kursoj, kunvenoj, ktp, kiujn ili planas por la nova lern-kampanjo 1974/75. Tiuj informoj aperos dum oktobro en la Informilo n-o 8, mi mem raportos pri Nancy. Informu eĉ se viaj kursoj estas nur projektoj. Vi ne ricevos memorigan cirkuleron pri tio, bonvolu do ne forgesi raporti ĝustatempe. Mi ankaŭ alvokas la personojn kapablajn gvidi kursojn en Breiterbaĉ, Buhl, Chateau-Salins, Didenheim Guebwiller, Hundling, Huningue, Illkirch-graffenstaden, Lauterbach, Liepvre, Metz, Pfastatt,Thionville, Selestat ,Vittel, ke ili laŭpove vekiĝu kaj konsentu iom labori por nia komuna afero, kreante kaj gvidante dum la proksima lernjaro parolan kurson. Ĉiu el ili bonvolu senti sin koncernata per tiuj linioj, ĉar mi ne povas konstante skribi personan leteron al ĉiu. La progreso, la fina venko de Esperanto, dependas de ni ĉiuj (do de vi!) kaj ne de la laboro de nur kelkaj el ni!.Pripensu tion kaj tamen travivu ripozigajn kaj sunplenajn feriojn!. J.P. Colnot

  • Agado por informado sur la federacia teritorio - Tiu agado ligiĝis parte kun la opinio-sondo, parte kun la propagando por la kursoj, perkoresponda kaj parolaj. Unue ni eldonis 1000 demandarojn kaj aĉetis 1000 flugfoliojn pri Esperanto. Ni provizumis per ili diversajn aktivulojn kaj respondis al cirkaŭ 300 unuopaj informpetoj (al kiuj ni samtempe dissendis cirkulerojn pri la perkoresponda kurso kaj pri la abonoj, kotizoj al Esperanto-gazetoj kaj asocioj. ĉi lastaj eldonoj pagitaj per la kaso de la perkoresponda kurso). Poste, dum februaro, ni denove eldonis 300 cirkulerojn kum diversaj informoj por lerni Esperanton (i.a. pri «ASSIMIL») kaj 300 prov-informilojn (nur du-paĝajn) por dua provo interesi la antaŭajn informpetintojn, ĝis tiam ne-aliĝintajn al kurso. Samtempe okazis diversaj sendoj de komunikoj al la gazetaro (enpresis ilin ĉefe la strasburgaj gazetoj «Dernières Nouvelles» kaj «Les Affiches le Moniteur»), liverado de 8 libroj «L’espéranto» de Prof Janton kaj de 9 «Espéranto-Actualités» al la gazt-redakcioj. Ĉu la rezulto de tiel ampleksa agado estis pozitiva? Sajnas aktuale ke ne, sed povas okazi tamen, ke personoj tuŝitaj ĉi-jare de nia informado aliĝos al Esperanto-kurso nur post kelkaj monatoj -aŭ eĉ jaroj- aŭ tute ne aliĝos, sed konsistigos favoran grundon, kiu siavice instigos aliajn personojn lerni Esperanton. La plej pozitivaj rezultoj: 12 gelernantoj en Nitting, 8 lernantinoj en Strasbourg, 16 parolaj gelernantoj en Nancy, kaj 50 perkorespondaj. U.F.E. mem helpis nin varbi membro-abonantojn, sendante dum tri monatoj «Francan Esperantiston» al 100 personoj (lernantoj aŭ membroj sen abono) kies liston ni starigis dum februaro. Ĝis nun 4 el tiuj personoj interesiĝis kaj aliĝis kun abono al «Franca Esperantisto». Aliaj verŝajne sekvos. Por tiu informado longdaŭra, la federacio elspezis ĉirkaŭ 300 F, aĉeto aŭ eldono de materialo - kaj poŝtaj elspezoj.

  • Finrezulto de la 2a opinio-sondo: ĝi estis malpli sukcesa ol la unua, sed la rezultoj estas proksimaj.La ciferoj parenteze indikas la rezulton de la unua enketo: inter la demandintoj 79% (84), jam aŭdis pri Esperanto, 54% (50) scias ke ĉiujare okazas universala kongreso, sed 85% (91) ne scias ke oni ludas teatraĵon en Esperanto en Parizo. 14% (10) scias ke 19 (nun fakte 22) departementaj konsilantaroj voĉdonis favorajn rezoluciojn, 53% (50) scias ke Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo. La lingvo de la eŭropa komunumo devus esti Esperanto por 32% (30) de la publiko; la angla por 23% (23), la germana por 1% (1), 20% (22) ne havas opinion. Sed fine 64% (59) opinias ke Esperanto devus esti agnoskita ĉe la abiturienta ekzameno, 10% (17) kontraŭas tiun projekton kaj 26% (24) ne havas opinion.

  • La tria semajfina renkontiĝo de Sarlanda Esperanto-Ligo – raportis Heinz Dieter Maas, prezidanto de S.E.L...La 27an/28an de aprilo 1974,
Photo 24

S.E.L. okazigis sian trian kulturan semajnfinan kunvenon. Ĝi okazis kiel antaŭe en la naturamika domo de Kirkel., situanta ĉe la rando de arbaro. La kunvenon partoprenis 50 personoj, venintaj el Francio, Luksemburgo, Sarlando kaj el aliaj federaciaj landoj de FRG. La semajnfinaj renkontiĝoj de SEL havas la celon oferti al la esperantistoj kaj interesiĝantoj kulturan programon, en kies kadro oni plialtigas sian lingvan nivelon kaj konatiĝas kun la esperanta literaturo.


Dum la naciaj lingvoj kaj literaturoj ĝenerale estas instruataj en ŝtataj lernejoj, la esperantistoj devas mem trovi eblecojn por lingva kulturiĝo. La pasinta kultura aranĝo de SEL estis senprecedenca en ĝia historio, ĉar neniam antaŭe, SEL sukcesis altiri tiom da homoj al Esperanto-kunveno. La kialo por tiu-ĉi favora evoluo estas la celkonscia planado kaj aktiviga laboro de la SEL-sekretario, Reinhard Haupenthal, al kiu grandparte ŝuldiĝas la revekiĝo de la ligo. Ek de pli ol unu jaro la membroj ricevadas la «Cirkuleron de SEL» kaj okaze ankaŭ invitojn kaj atentigojn pri Esperanto-aranĝoj. Tiamaniere membroj kaj simpatiantoj estas informataj kaj volonte akceptas invitojn al kunvenoj, kie ili mem povas konvikiĝi, ke Esperanto valoras seriozan okupiĝon kaj atenton. La pasinta semajnfina renkontiĝo de SEL komenciĝis sabate post-tagmeze per komuna kaf-trinkado kaj kuk-manĝado, dum kiu la partoprenantoj, kiuj grandparte ne konis unu la alian, povis interkonatiĝi. Post tiu-ĉi agrabla programero, komenciĝis la «laboro». Unua grupo el homoj, ĵus komencintaj lerni Esperanton, daŭrigis siajn studojn sub la faka gvido de Günther Becker. La aliaj kunvenintoj, jam progresintaj aŭ spertaj en la lingvo, formis grupeton de po kvin-ses personoj kaj klopodis pri tradukoj de sufiĉe malfacilaj tekstoj. Kelkaj tradukis germanajn gazet-artikolojn (ekz-e pri la malpurigo de la konstanca lago), ĉe kio evidentiĝis la nescio (aŭ neekzisto) de taŭgaj Esperantaj esprimoj por nocioj, pri kiuj ni legas preskaŭ ĉiutage en nacilingvaj gazetoj. Tamen tiuj malfaciloj ne senesperigis la tradukemulojn, sed tute male spronis ilian eltrovemon, ke oni eĉ devis haltigi ilin antaŭ vespermanĝo! La grupoj kiuj tradukis el Esperanto en la germanan, spertis similajn komplikaĵojn ĉe la elekto de taŭgaj germanaj ekvivalentoj. Ili okupiĝis pri tekstoj de Kalocsay kaj Ribillard. Post tiaj forto-streĉoj la partoprenantoj meritis plaĉan vespermanĝon, kiu inkluzivis krado-rostitan viandon je vere modera preso. Poste la ĉeestantoj ĝuis prelegon kun diapozitivoj, kiun faris s-ro Schneider pri migrado tra Palatinato kun grupo de naturamikoj. Dimanĉe matene oni komencis la tagon per promenado tra la najbara arbaro, kiun gvidis kiel kutime Jakob Miĉely, kiu, estante naturamiko, konas la regionon «kiel sian poŝon»! Reveninte oni kolektiĝis por vingustumado, aranĝita de Hermann Kiefer kaj Hans Dieter Platz, kiuj ambaŭ estas vinber-kulturistoj. Ĝi tiel babiligis la provantojn, ke oni apenaŭ komprenis sian propran parolon...19 diversaj vinoj estis tiel gustumitaj!! Plua programero estis la prelego de Walter Ehrmantraut (kasisto de SEL) pri la temo "kio estas informatiko", en kiu li skizis precipe la perspektivojn de tiu-ĉi nova scienco. Reinhard Haupenthal, komisiito pri Esperantologio en la universitato de Sarlando, traktis literatur-sciencan temon, referante pri la verkaro de Raymond Schwartz, kies amiko li estis dum multaj jaroj. Kun kelkaj epizodoj kaj anekdotoj el la vivo de tiu-ĉi granda verkisto li sciis spici sian prelegon, vekante per tio ĉies atenton. Por la kunveno estis aranĝita libro-stando kun ĉiaspeca literaturo, kie la aĉetemuloj povis kontentigi siajn dezirojn,. La ofertitaj libroj de R. Schwartz estis senescepte forvenditaj. La partoprenantoj opiniis, ke la sekvanta kultura semajnfino ne plu okazu en Kirkel ĉar la domo estas tro malgranda por tiom da homoj kaj labor-grupoj.

  • Noto de J.P.Colnot: mi mem partoprenis tiun aranĝon de SEL fakte majstre organizitan de R. Haupenthal. Li mem antaŭe spertis similajn aranĝojn en La Chaux de fonds (Svisio). Kaj en Nancy, ni organizos poste similajn aranĝojn.
1   ...   12   13   14   15   16   17   18   19   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Louterbaĉ
  • Schneider
  • Kiefer

  • Elŝuti 2.03 Mb.