Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo14/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   55

Julio 1969 - 61a "La Informilo" (4 paĝoj)

  • vortoj de la prezidanto - Tiuj vortoj estu nur ĝoj-kaj esperplenaj. Ĝojplenaj jes, ĉar mi povas malavare esprimi miajn plej sincerajn gratulojn al niaj strasburgaj geamikoj pro la, en ĉiuj punktoj, sandifekte sukcesa organizado de la unua franc-germana kongreso. Neniu el ili riproĉos al mi se mi tute speciale direktas tiujn gratulojn al sinjoro Knecht kiu, senlace, dum pluraj monatoj, laboris por prepari tiun neforgeseblan renkontiĝon. Tro malproksime de Strasburgo, mi ne vidis tiun laboron per propraj okuloj (mi povis nur konstati la mirindan rezulton) sed el ĉiuj flankoj oni admirplene raportis al mi pri ĝi. Akceptu do, kara amiko Knecht, nian elkoran dankon. Tamen li ne estis sola.Grandan subtenon li ricevis, ne nur de la strasburganoj, kiujn mi ne volas citi pro timo forgesi iun, sed ankaŭ de niaj oberkirĉ'aj amikoj kiuj, havinte jam la sperton pri organizo de nacia kongreso bonege konsilis kaj helpis lin. Sinjoroj Poppeck kaj Heiss kaj iliaj grupanoj estu do ankaŭ tutkore gratulitaj kaj dankitaj. Ĉu esperplenaj, tiuj vortoj ? Jes, ĉar mi havas la profundan konvinkon ke ĉiu partorpreninto al tiu kongreso revenis al sia hejmo kun la certeco ke nia afero nur povas kreski. Ĝi ĉiam trovas kaj trovos homojn sufiĉe sindonemajn por pruvi ke Esperanto ne estas utopia idealaĵo sed konkreteco oferante al la homaro plenan komprenon, vortan kaj animan. Vivu do niaj strasburgaj gesamideanoj kaj vivu Esperanto! Marcel Cuené

  • esperantaj ekzamenoj - En Strasburgo, 10 personoj sukcesis la ateston pri lernado. En Nancy, unusola lernantino lernis kaj sukcesis la ekzamenon post 5 semajna lernado.



  • Raporto pri la la 28a Kongreso de la Orient franca Esperanto-Federacio,

kiu okazis en COLMAR la 9an de marto 1969.

Photo 20


Nia kongreso okazis pli frue ol kutime pro la laŭ data konkurenco de la franc-germana kongreso en Strasbourg dum Pasko. Belega vetero favoris nin sed bedaŭrinde ĉeestis nur 35 personoj, kaj neniu eksterlandano. Venis gesamideanoj el Colmar, Strasbourg, Epinal, Creutzwald, Buhl, Vieux-Thann, Mulhouse, Golbey, Bisĉheim, Jarville, Laxou, Wittenheim, kaj (ekster federacio) Parizo kaj Gray. Nur je la deka komenciĝas la debatoj en la akra lumo de la televidaj lampegoj ĉar je nia alveno jam atendis nin teamo de raportistoj de la regiona televido el Strasbourg. Ni bedaŭris ne esti pli multnombraj, sed ŝajne la raportistoj tiris la plej bonan rezulton el nia ne tre granda ĉeestantaro. Laŭdire, la filmo kiu aperis ĉe la televido (nur la ĵaudon 13an de marto) estis bona propagando, kun intervjuoj de Sroj Bourdeaux (ĝenerala sekretario de UFE), kaj Zipfel (Strasbourg). Post malfermo de la laborkunveno, fare de Sro Cuené, oni legas salutleterojn. Post legado de la aktiveca kaj kasa raportoj kaj ilia aprobo, raportas diversaj aktivuloj pri sia urbo : en Mulhouse (s-ro Lienhardt), kunveno okazas ĉiusemajne en SVP-Jeunes (kiu estas urba aranĝo). En Strasbourg (s-ro Knecht) : ĉiuj membroj partoprenas nun la organizon de la franc-germana kongreso. Okazis lumbildparoladoj pri Florivalo kaj pri libertempoj de s-ino Oehri. La kurso, kiu okazis en la rektorejo ĉesis post majo-junio pasintaj. S-ro Zipfel gvidis ĉi-vintre kurson kun 30 gelernantoj, 10 el ili sukcesis la unuagradan ekzamenon. La grupo havas nun pli ol 40 membrojn. En la regiono de Thann (s-ro Grossmann) oni kalkulas 3 lernantojn en Vieux-Thann, 6 en Bitĉwiller, kaj s-ro Kubler gvidas 6 en Roderen. En Guebwiller, okazis tiom da aferoj ke s-ro Wermelinger konsilas relegi pri tio la antaŭajn informilojn ! Krom reklamo en montrofenestro, kiu nun daŭras, oni zorgas ĉefe pri ekspozicio de infandesegnaĵoj interŝanĝe kun Rusoj el Siberio. Estas antaŭvidata kreado de "ĝardeno de Esperanto" en Guebwiller. En Nancy, (s-ro Colnot), efektiviĝas ĉefe perkoresponda laboro. Ĉiuj provoj interesi la publikon al parolaj kursoj fiaskas unu post la alia. Krom 1 parola lernantino, ni varbis 20 korespondajn lernantojn, kiuj ŝajnas ĝenerale bone labori. Ni informis per cirkuleroj kaj afiŝoj 250 junuldomojn kaj 50 kamparajn hejmojn. En Bar-le-Duc, laŭ letero el s-ro Denis, okazas en la kolegio de ĝenerala instruado, modela Esperanto-kurso. En Januaro, la nombro de lernantoj kreskis ĉiu-semajne ĝis fine, kun kvindeko da lernantoj, neniu klasĉambro troviĝis sufiĉe vasta ! La lernantoj jam korespondas, unuope kaj kolektive. Neesperantistaj lernantoj de la kolegio krome ricevis pere de la Esperanto-klubo, adresojn por korespondi en la germana aŭ angla lingvoj. Post tiu unua parto de la debatoj, kiu daŭris 45 minutojn, oni akceptas unuanime la proponon pri adapto de la statutoj, pura formalaĵo. Por reelekto de triono de la komitato, rekandidatiĝas f-ino Jacquot kaj s-ro Chapellier. Novaj kandidatoj estas s-ino Hervé (Wittenheim) kaj s-ro Grossmann (Vieux-Thann). Ĉiuj estas unuanime elektitaj. Ni studas poste la naciajn problemojn. Post kelkaj klarigoj de s-ro Bourdeaux ni aprobas unuanime la agadan kaj financan raportojn. Koncerne la elektojn de kandidatoj al la nacia konsilio : ni voĉdonas unuanime por ĉiuj. Nia delegito en Strasbourg estos s-ro Cuené. S-ro Knecht petas helpon de pliaj bonvolemuloj por la komuna kongreso en Strasbourg. Oni bezonos ilin por multaj servoj, i.a. ĉe 2 akceptejoj : en la stacidomo kaj ĉe la Rejna ponto, ankaŭ por vendado de libroj kaj trinkaĵoj en la kongresejo. La debatoj finiĝas je la 12a kaj ni piede promenas al la urbodomo, kie afable akceptos nin s-ro Schreiber, vicurbestro. Je nia alveno en la urbodomo, eksplodas gaja fifra koncerto ; ni unue imagas ke la urbestraro aranĝis tion por nia akcepto. Sed, tute ne, temas pri svisa orkestro, kiun ĵus akceptis la urbestro!.Post la komuna tagmanĝo, ni kunvenas denove por labori kun s-ro Bourdeaux. Longaj diskutoj malebligas viziton al la urbo. Sub gvidado de s-ro Lienhardt ni lernas kanton laŭ interesa maniero.

Komitata kunveno, kiu kunigas 10 komitatanojn el 12, renovigas la estraron.

Prezidanto : s-ro Marcel Cuené (Colmar) - Vicprezidanto (Junularaj aferoj) : s-ro Roland Kubler (Roderen). Sekretario : s-ro Jean Paul Colnot (Laxou) - Helpsekretariino : f-ino Anna Jacquot (Epinal) - Kasisto : s-ro Jean Chapellier (Jarville) - Membroj : s-ro Pol Denis (Bar-le-Duc) - Robert Durand (Epinal), André Grossmann (Vieux Thann) - s-ino Claude Hervé (Wittenheim), s-roj Fernand Knecht (Strasbourg), Jacques Manceau (Creutzwald) - Eugène Wermelinger (Buhl). La proksima federacia kongreso okazos principe en Epinal. Protokolis J.P. Colnot

  • renkontiĝoj kaj ekskursoj - De post nia federacia kongreso, kiel vivas nia Federacio ? Ni finis la jaron 68an kun 123 membroj, kaj ni tiel fariĝis la 3a federacio en Francujo laŭ membronombro. Nun por 1969 ni atingis preskaŭ la saman nombron, varbado de 25 novaj membroj, ĉefe en Strasbourg, kompensis diversajn malaperojn. Dum Pasko, okazis en Strasbourg la unua komuna franc-germana kongreso kaj kvankam ni ne sukcesis trovi kuraĝulon por verki raporton pri ĝi, ni scias dank'al kelkaj linioj de nia prezidanto kaj al artikoloj en aliaj gazetoj, ke ĝi bone sukcesis. Dum kaj tuj post tiu dulanda kongreso, okazis en la junulargastejo de Kehl franc-germana. junulara renkontiĝo. En Aprilo, ni sendis al ĉirkaŭ 60 personoj (aktivuloj kaj interesiĝantoj), programon de projektitaj renkontiĝoj kaj ekskursoj por 1969. Bedaŭrinde pluraj ekskursoj ne okazis aŭ misokazis pro malbela vetero. La 4an de majo, nur 4 nancianoj piede grimpis al "Tête du Coquin", super la "Plaine"-valo, apud Donon, sed revenis sub pluvego. La 11an de majo, 5 nancianoj denove ekskursis al Croix-Bodin kaj Rambiroĉe, ankaŭ super la "Plaine"-valo. Tiam ili ĝuis belegan veteron, sed bedaŭrinde neniu povis veni el aliaj urboj, ĉar okazis en Lyon renkontiĝo de JEFO. Kompense, la 18an de majo nur Thannanoj veturis al La Bresse : la vetero estis tiam bela en Alzaco, sed en Vogezoj kaj Loreno jam pluvis, tial neniu alia venis. Poste, dum Pentekosto, ni kunvenis (25-30 ope) en la soci-kultura Centro de Mittelwihr, apud Colmar.

  • internacia junulara renkontiĝo de JEFO kaj GEJ en Kehl - De la 4a ĝis la 12a de aprilo, 50 gejunuloj el 11 nacioj renkontiĝis en Kehl, ĉe la germana landlimo. La urbestro afable akceptis landajn delegaciojn en la urbodomo. La propra programo de la IJR komenciĝis nur post komuna partoprenado al la franca-germana kongreso en Strasbourg. Al la ĉefa demando : "Kion deziras la nuna junularo ?", ni klopodis respondi per surstrata intervjuo farita en Kehl kaj Strasbourg, kaj konstatis kun miro iom grandan diferencon inter la du koncernataj landoj! Prelegoj, promenadoj, kunsidoj kaj distraĵoj varie sin sekvis. Interesis nin prelego de Hans Bakker pri la junularo kaj paroladoj de s-ro Giloteaux pri ĵurnalisma fako. La Eùropan Domon en Strasbourg ni ankaŭ vizitis, kaj la interpretistino ricevis multege da demandoj, precipe el eksterlandaj ĉeestantoj. Post la vizito ŝi konfesis, ke ĝis nun neniam oni petis de ŝi tiel nultnombrajn klarigojn! Ankaŭ ni faris propagandon pri Esperanto en la regiono de Kehl. Vespere ni gastigis interesulojn ; eĉ kelkaj jam lernis la unuajn lecionojn, inter ili juna blondulino dekjara. Ŝajnas, ke ili tre ŝatis la esperantan etoson, ĉar antaŭ ol foriri ili volonte eniris nian rondon kaj gaje popoldancis...ĝis la fermo de la junulargastejo ! Pri tiu finfine sukcesa kaj tre suna renkontiĝo oni povas nur konstati la malgrandan partoprenadon de la francaj gejunuloj, tiam kiam alvenis granda nombro da Germanoj, iuj tro krokodilis, bedaurinde... Ariane DURAND (Epinal) raportis.

  • Junulara renkontiĝo dum Pentekosto en Mittelwihr -

  • Photo 21

Jam 3an fojon ĵus okazis regiona franc-germana renkontiĝo. Post la sukcesaj renkontiĝoj pasintjaraj en la Eùropa Domo de Strasbourg (31 mars 68) kaj en la junulara domo de St Martin (30-aug.-2 sept.68) nun la Esperanto-Grupo de Thann (kunlabore kun Orienta Franca-Esperanto-Federacio) siavice invitis la ambaŭlandajn gejunulojn al 3-taga pentekosta renkontiĝo (24-26 majo) en la ĉarma kaj agrabla "sociala kultura centro" de Mittelwihr, apud la alzaca vinstrato iom norde de Colmar (68)


La celo de tiu renkontiĝo estis konigi Alzacon kaj la regionon de Colmar kaj plidaŭrigi la amikecajn rilatojn ligitajn kun la germanaj geamikoj. Bedaŭrinde la german-franca junulara fondaĵo (OFAJ/DFJ), kiu pasintjare konsiderinde subvenciis la renkontiĝon en St-Martin, ĉi -foje rifuzis doni subvenciojn pro la magraj rimedoj en la nunjara budĝeto de la fondaĵo. Tiel, la organizinto, nia amiko André Grossmann, devis iom modifi la programon kaj redukti la daŭron de la restado. Sed malgraŭ tiuj malfacilaĵoj li tamen sukcesis kombini plaĉan programon, kiu allogis dudekon da germanaj kaj francaj gejunuloj. Diversaj diapozitivaj prelegoj trovis la atenton de la ĉeestintoj : Enkonduke Manfred Ritthaler montris belajn lumbildojn pri la malnova kaj la hodiaŭa Strasburgo. André Grossmann prezentis bildojn pri la norvega ĉefurbo Oslo kaj Hans-Dieter Platz plelegis pri Turku (urbo de la nunjara postkongreso), pri finna saŭno kaj laglando. Dimanĉe posttagmeze ni faris piedan ekskurson al la 3 kasteloj St-Ulriĉ, Gersberg kaj Ribeaupierre. Interesa kaj alloga estis senkosta vingustumado, al kiu invitis nin vinkulturisto s-ro Siegler el Mittelwihr lundon matene. Dancvespero kun aliaj franc-germanaj grupoj el Lyon kaj Frankfurt, vesperaj promenadoj tra la pitoreska vilaĝo Riqueŭihr, kaj aŭto-veturado al Ribeauvillé estis pliaj interesaj programpunktoj. Nepre ankoraŭ menciendas, ke la manĝoj en la kultura centro de Mittelwihr estis ne nur tre bonaj, sed ankaŭ tre variaj kaj riĉenhavaj. Por la germanoj speciale la alzaca "ĉoucroute" estis tre alloga tagmanĝo. Hans Dieter Platz
Decembro 1969 - 62a "La Informilo"

(8 paĝoj, plus 2 suplementoj pri kotizoj al UFE, UEA kaj JEFO)



  • la vorto de la prezidanto - "Esperanto ne estas propono ; ĝi estas fakto". Tiun veraĵon mi legis en "Junaĝa Verkaro" de Edmond Privat. Ĝi gvidu tiun hodiaŭan "vorton". Efektive Esperanto ne estas "projekto" por solvi lingvajn malfacilaĵojn. Ĝi ekzistas, ĝi estis kaj estas parolata de milionoj da homoj. Ĉiutage miloj da esperante skribitaj leteroj estas dissenditaj, ĉiujare miloj da novaj esperantistoj ekestas. Ni do ne bezonas petegi la homojn, ke ili lernu la lingvon por ke ĝi funkciu. Ni nur elmontru ĝian ekzistadon. Ni uzu ĝin kaj, samtempe, diskonigu tiun uzadon al la eskteraj indiferentuloj. Ofte jam mi konstatis la grandan impreson kaŭzitan de nura montrado de ĵus ricevita eksterlanda letero. Tuj la demandoj ŝprucas kaj vi facile propagandos. Sed, ni neniam forgesu komprenigi al nia interparolanto ke estas nur pro malegoismo ke ni klarigas tiujn aferojn al li : "ni estas jam sufiĉe multnombraj por plene ĝui la diversajn avantaĝojn de nia lingvo"...k.t.p. Ni fieru pri Esperanto ! Tio-ĉi tute ne estas ironie skribita. Mi spertis ion de longe : inciti homon senti sin malfavorita ŝanĝas lian sintenon kaj trudas lin al plia intereso. Fakte, mi memoras pri pluraj nunaj samideanoj, kiujn mi tiele instigis. Eble, baldaŭ ankaŭ vi sukcesos havigi al ni tiajn novajn amikojn. M. Cuené

  • ĉu nia federacio ankoraŭ vivas? Al ĉi-tiu demando, verŝajne respondos ofendetitaj voĉoj : "Jes, kompreneble ĝi ankoraŭ vivas ! Ĉu ne funkcias kursoj tie kaj tie-ĉi, kaj kunvenoj, kaj la ankoraŭ proksima dulanda kongreso kaj..." Tamen, se oni relegas ĉiujn numerojn de "Franca Esperantisto" aperintajn de unu jaro (ili ja ne estas tiom multaj!!), oni konstatas ke en la rubriko "Vivo de la grupoj" oni neniam mencias grupojn en nia federacio. Plie, ĉi-tiu informilo estis aperonta oktobre. Ĉar tute mankis regionecaj informoj, tiam ne estis eble ĝin aperigi. Iom post iom, pene kaj malrapide, fine alvenis, tamen, sufiĉe da informoj...kaj nun jen la rezulto ! El tiuj du konstatoj ŝprucas la demando : ĉu nia bulteno regiona estas necesa ? Ĉu oni daŭre ĝin subtenu kaj eldonu ? Memoru : antaŭ pluraj jaroj, ni eldonis presitan bultenon. Kiam ni ne plu povis tion fari ni anoncis ĝian malaperon, kaj petis niajn legantojn serĉi en "Franca Esperantisto" la informojn koncerne la vivon de nia federacio. Ni sendis kelkajn tekstojn. Nur kelkajn ! : Ili ne aperis aŭ ili aperis en formo tiel mallongigita, aŭ en tempo tiel malfrua, ke ili fakte al ni neniel utilis ! Tuja konkludo : ni serĉis la rimedojn por eldoni stencilitan bultenon. Principe, ĝi aperas trifoje jare, ne tro malregule. Ni ne forgesu ke ni ŝuldas ĝin al la sindonemo de s-ro Chapellier, kiu sukcesas ĝin multobligi, kaj de f-ino Jacquot, kiu tajpas la stencilojn. Se ambaŭ ne plu povus, ni estus sen ligilo, ĉar aktuale ni ne konas iun ajn alian eblecon. Sed ĝis nun, ni estu al ili dankemaj. Tamen estus necese, ke io aperu en nia nacia organo pri nia regiona vivo. Ne por nia uzo, sed por ke en cetera Francujo, kaj ankaŭ eksterlande, kie oni legas "F.E.", oni sciu ke Esperanto vivas en Orienta Francujo. Do jen propono al ĉiuj respondeculoj de kulturaj centroj aŭ eĉ izolitaj aktivuloj : Bonvolu sendi al ni (ni diru : trifoje jare) informojn sufiĉe detalajn pri via aktiveco por aperigo en "La Informilo". Ŝajnas bone ke ni daŭre eldonu bultenon meze de decembro, alian 1 ½ monaton antaŭ la federacia kongreso (kiu okazos en 1970 kelkajn semajnojn antaŭ Pentekosto), kaj trian fine de junio. Se necese, kaj se sufiĉaj informoj, ni eldonos kvaran en oktobro. Sed samtempe, al la redakcio de "Franca Esperantisto", bonvolu sendi resumon (nur tute etan resumon !) (kun la necesaj postuloj : esti tajpita, kun duobla marĝeno kaj duobla interlinio...) J.P. Colnot raportis.

  • Strasburgo - De du jaroj, kutimo en nia rondo estas, post la someraj libertempoj, kunveni unuafoje meze de septembro. Je tiu okazo, niaj germanaj najbaroj kaj ni rendevuas en nia "boatejo" kie ni gustumas interalie bonajn rostitan kolbasetojn. Tiun jaron ni estis proksimume dudek. Kompense, la 21an de Oktobro nin invitis en Oberkirĉ la tiea germana rondo : tradicie ni gustumas bulban kukon kaj novan vinon. Frata amikeco kaj bonhumoro regas tiujn kunvenojn. De meze de oktobro sinjoro Zipfel gvidas kurson por komencantoj en publika lernejo. Lastjare trideko enskribiĝis ; sed nur triono ĉi jare, tute sen kaŭzo. Al tiuj novbakitaj lernantoj miksiĝis kelkaj el la pasintaj jaroj, kiuj deziras perfektigi sian konon de la lingvo. Por ke niaj novlernantoj sentu sin apogitaj de samideanoj, kaj por ke ili ne forlasu la kurson antaŭ ĝia fino, ĉiu el ili havas, kiel propran peranton, membron el nia strasburga rondo. Proksima raporto recenzos pri tiu nova eksperimento. La 10an de Decembro, partoprenis la novaj lernantoj, ĉar estis memoro pri la majstro kaj tago de la libro ; ni montris al ili per filmoj etoson de U-Kongresoj. F. Knecht redaktis.

  • Colmar - Okaze de la ĉi jara federacia kongreso en Colmar la urbestro de tiu urbo promesis al ni subtenon (moralan, memkompreneble) por nia agado ĉi-tie. Tiu promeso ne estis vana, kaj kun granda afableco la direktoro de la junular-kaj kulturdomo akceptis nin kaj metis je nia dispono sian domon por organizi kurson. Malfeliĉe li forgesis averti nin ke tiu ĝentileco estas pagota. Ni komencis do la kurson kun 11 gelernantoj. Post la dua semajno la direktoro petis al ni 11 frankojn po partoprenanto. Ĉar ni ne atendis tiun peton, ni decidis serĉi alian lokon por daŭrigi la kurson...Nun en granda teknika liceo en Colmar, la direktoro permesas al ni fari la kurson en la lernejo. Do la kurso okazas nun regule ĉiun mardon. M. Cuené skribis.

  • Nancy - Nova provo por starigi parolan kurson tute malsukcesis. Neniu interesiĝis malgraŭ sufiĉe intenca propagando : pluraj gazetkomunikoj, afiŝado en la junuldomo kaj disdono de turismaj prospektoj kun informoj pri Esperanto, kiu ŝajnis bone sukcesi jam de 6 monatoj (per memservado, la junularo kaptis pli ol 200 tiajn informilojn sed sendube nur la bildoj interesis ilin). Dume, la koresponda kurso kontentige funkcias. Ni dissendis dum la pasinta lernjaro ĉirkaŭ 50 gazetartikolojn, alvenis 63 informpetoj kaj ni varbis 23 lernantojn. Kvar el ili jam finis la kurson . Pluraj aliaj lernantoj nun atingas la kursfinon. Du lernantoj aliĝis al nia supera kurso por prepari sin al kursgvidado. F-ino Cavadini jam preskaŭ fingvidis novan lernantinon. Ĉi jare ni jam dissendis 22 gazetartikolojn, ricevis pli ol 50 informpetojn kaj enskribis ĝis fino de novembro 12 novajn lernantojn. J.P. Colnot raportis.

  • Bar le Duc - Laŭ leteroj de Pol Denis ricevitaj en oktobro, Esperanto revekiĝas. Laŭ strikta obeemo al la centra sidejo kaj al mia konscienco, mi alvokis loke por unua kunveno ; ĝi okazis efektive la 7an de oktobro. Ni prenis la decidon kunveni regule ĉiumonate ; ni projekciis diapozitivojn pri Japanujo, akompanatajn de esperantlingva sonbendo. Je la programo de la venonta renkontiĝo, ni pilgrimos tra Ceĥoslovakio dank'al belegaj kolorbildoj kun sonbendo... En C.E.G. André Theuriet, kelkaj gelernintoj de nia lastjara kurso deziras ĉi jare, ke la antaŭvidita klubo ne estu nur projekto, tial ni kunvenas ĉiuvendrede je la 5a vespere ; deko da interesemuloj ĉeestas (multaj aliaj eniris la liceon kaj mi ne plu havas kontaktojn kun ili), kaj ni tuj planos programon de aktivecoj, sed ege malhelpas min la manko de taŭga ĉambro

  • .El Florivalo - Nova propagand-kampanjo lanĉita aŭtune, 4000 varbfolioj kaj afiŝetoj en la magazenoj estis disdonitaj. Sed ĉi-jare la rezulto estas magra. Neniu lernanto anoncis sin, ne funkcias kurso por komencentoj. La respondeculoj imagis 2an kampanjon, al la gepatroj de lernantoj, por rikolti subskribojn por la enkonduko de Esperanto en la lernejojn. Dank'al la kunlaboremo de pluraj geinstruistoj, venis pluraj dekoj da respondoj. Tiam, s-ro Wermelinger petis permeson de la lerneja inspektoro organizi kursojn en elementaj lernejoj. Sed mankis taŭga lernolibro! Do, s-ro Wermelinger ekverkis novan kurson. En kelkaj semajnoj kreiĝis tiu nova kurso, kiu ampleksas 80 grandformatajn foliojn. Ĝi estis eldonita dank'al industriisto, kiu donacis paperon, kaj dank'al la urbodomoj de Guebwiller kaj Buhl, kiuj multobligis. La stenciladon kaj bindadon faris la familio Wermelinger. 3 kursoj funkcias en Buhl (13 lernantoj), Lautenbach (12 lernantoj) kaj Guebwiller (6 lernantoj).

  • Mulhouse - Nova kurso gvidata de s-ino Hervé en la popoluniversitato, ek de oktobro.

  • Buhl-Guebwiller - Krom propagando por Esperanto, la familio Wermelinger pligrandiĝis: naskiĝis Mikaelo la 8an de majo (denaska esperantisto!) Kaj sekve al sendo al Siberio de 150 infandesegnaĵoj, interŝanĝe alvenis 172 desegnaĵoj el la siberia urbo Barnaoul. Ili konsistigis novan ekspozicion en Guebwiller dum majo.

  • Raporto de André Grossmann pri feria vojaĝo al Finnlando, Svedio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Interalie, li partoprenis internacian esperantistan ferion en Miedzygorze dum 2 semajnoj. Pli ol 300 esperantistoj el 13 landoj en tiu tre agrabla kaj kvieta loko el kie eblis multaj promenadoj kaj ekskursoj. Okazis vespere multaj distraĵoj, inter kiuj "balo de la ĉifonuloj", kiam ĉiuj bone amuziĝis, sed kun sekaj gorĝoj... ĉar tute mankis trinkaĵoj. Funkciis radio-amatora stacio, kaj 2 muzikaj ensembleoj gajigis la vesperojn.

  • Raportoj de Ariane Durand (Epinal) pri 2 eventoj. Seminario por gvidantoj de junularaj organizaĵoj, en Bruselo, aŭguste. Ĝin partoprenis 26 gejunuloj el 8 landoj. Entute interesa sed peza laboro por informiĝi pri ĉiuj facetoj de aktivado, dum 6 tagoj. Kaj itala kongreso en Como septembre: tiam tre agrabla aranĝo por 280 personoj en vasta nobela restadejo, ĉe la bordo de la lago kaj en romantika parko. Aparta junulara aranĝo arigis 50 gejunulojn. Entute agrabla kongreso, kie bedaŭrinde svarmis krokodiloj. ( en la restadejo, ne en la lago!)

  • Prezentado: kio estas JEFO ? (tio memorigis al mi kelkajn jarojn antaŭe). Ĉifoje la alvoko "al ĉiuj gejunuloj" estis subskribita de André Grossmann (kiu nun estas la nova kasisto de JEFO)

  • La respondo de la ŝtata sekretariejo pri junularo kaj sportoj Sekve al la modifoj adoptitaj en niaj federaciaj statutoj dum la pasinta kongreso en Colmar, mi unue deklaris tiujn ŝanĝojn en la prefektejo en Nancy, poste komencis diversajn klopodojn ĉe la departementa servo pri junularo kaj sportoj de Meurthe-et-Moselle. S-ro Cuéné faris similajn klopodojn ĉe la servo en Colmar. Malgraŭ favora konkludo de la departementa servo en Nancy, ni ricevis la jenan nean respondon de la 7a de Julio: "Par votre envoi du 17 juin 1969, vous avez soumis à mon approbation une demande d'agrément pour la "Fédération Culturelle de l'Est pour l'Esperanto", no 27 rue de la République - Nancy. Je ne puis donner une suite favorable à cette demande, les activités de cet organisme ne relevant pas de mes attributions."

Pour le secrétaire d'Etat, pour le directeur de la jeunesse et des activités socio-éducatives, etc...

signé : Lucien de Somer d'Assency. La plej surprizita estis verŝajne la departementa inspektoro



en Nancy, kiu antaŭe asertis, ke tre certe ni ricevus la agnoskon.... J. P . Colnot .

Niaj someraj ekskursoj - Post niaj ne tre sukcesaj printempaj ekskursoj, ni ekskursis la 22an de junio de Ottrott ĝis Sainte-Odile, piede. Ni retroviĝis sesope en Ottrott (3 el Vieux-Thann, 3 el Nancy), kaj ni unue trinkis kafon atendante, ĉu pluvos aŭ sunos, ĉar la vetero estis minaca ! Finfine ni ekiris, kaj la vetero estis sufiĉe favora, eĉ tre bela en la posttagmezo. Ni trapasis belegajn pejzaĝojn en sovaĝa naturo. Ni decidis tuj ekspluati la ŝajne pli favoran veteron, kaj jam la 29an de junio ni retroviĝis en La Bresse. Ni estis 9, el Vieux-Thann, Cornimont kaj Nancy. La vetero estis unue belega, kaj ni supreniris ĝis la korvolago. Tiam estis jam multe da nuboj. Ni tagmanĝis sur rokego kun tre bela panoramo, ekzakte super la lago. Ni migris poste en malpli bela pejzaĝo ĝis nia reveno en La Bresse. Poste, la diversaj ferioj ne plu ebligis rendevuojn kaj malgraŭ la favora aŭtuna vetero, ni bedaŭru ke tro multaj aliaj okupoj ne permesis pliajn belajn tiajn promenadojn. Laŭ J.P. Colnot.


Marto 1970 - 63a "La Informilo".(6 paĝoj)

  • Vorto de la prezidanto: mi skribis lastfoje, ke Esperanto estas fakto. Do ni montru ĝin ,kunvenante grandnombre dum nia kongreso en Epinal ...

  • Invito al Epinal, la 26an de aprilo.

  • Raporto pri agado (Oktobro 1968 ĝis septembro 1969) - Post ŝajna revekiĝo la pasintan jaron, nia federacio iom malpli brile vivis. Ĝia funkciado estis tamen kontentiga. Ni havis 123 membrojn la pasintan jaron. Sed ĉar kelkaj havis la strangan ideon kotizi al G.E.E., UFE agnoskis por nia federacio nur 119 membrojn ! Nun, ni varbis 25 novajn membrojn, sed ni perdis pli grandan nombron kaj ni restas nur 116 kotizantoj. Car 14 kotizis al G.E.E., ni oficiale apenaŭ atingos 100 anojn !... (Se iu aliĝis al G.E.E., UFE ne plu enkalkulis lin (ŝin) en la koncerna federacio! ). Kvankam la grupo de Strasbourg modeste anoncas nur 30 anojn, oni kalkulas 44 membrojn en Strasbourg kaj ĉirkaŭurbo, inter la federacianoj ! La kultura centro en Florivalo suferis gravajn perdojn sed la junulara grupo en Thann estas ĉiam vigla kun 11 anoj. La Esperanto-societo en Mulhouse posedas 4 anojn kaj ekzistas espero por nova grupo en Colmar. La ĉefa aktiveco koncentriĝis ĉi jare en Strasbourg por preparo de la unua komuna franc-germana kongreso. La informado estis speciale vigla en Strasbourg, Guebwiller, Colmar, Mulhouse, Thann kaj Nancy. En Guebwiller okazis ekspozicio pri infandesegnaĵoj interŝanĝe kun grupo en Siberio, kaj longdaŭra ekspozicio pri Esperanto en montrofenestro. Kursoj okazis en ĉiuj suprenomitaj urboj : en Strasbourg parola kurso kun 30 gelernantoj ; en Mulhouse kun 6 ; en Colmar kun 5 ; en Bar-le-Duc lerneja kurso en C.E.G. kun 50 gelernantoj , ĉirkaŭ Thann :3 lernantoj en Vieux Thann, 6 en Bitsĉwiller, 6 en Roderen ; el Nancy koresponda kurso varbis 23 gelernantojn. La federacia kongreso okazis la 9an de marto en Colmar. Ĝin filmis la regiona televido. Kelkaj ekskursoj kaj renkontiĝoj krome okazis, sed kun malgrava rezulto pro la malfavora vetero. Kelkaj anoj de nia federacio partoprenis dum la somero la diversajn Esperanto-aranĝojn internaciajn : universala kongreso. TEJO-kongreso, seminario por gvidantoj, itala kongreso, k.t.p. ..

La sekretario : J.P. Colnot

  • Kompletiga agadraporto (oktobro 69 ĝis la unua de marto 70) - Al la ĉi supra raporto verkita por UFE en novembro, mi deziras aldoni la jenan ĝisdatan kompletigon : Ni finis la jaron 69 kun 116 membrojn, kaj ĝis nun alvenis jam 70 kotizoj por 1970, el kiuj 11 novaj membroj. Kontentiga rezulto, ĉar malofte alvenis tiom da kotizoj tiel frue en la jaro : Kursoj funkcias en Strasbourg (10 aliĝintoj, plus nova kurso, kiu komenciĝos la 4an de Marto), Colmar (11 lernantoj) Guebwiller (3 kursoj en unuagradaj lernejoj por entute 31 lernantoj). Mankas informoj pri kursoj en Mulhouse kaj Thann En Nancy koresponda kurso kun 20 novaj gelernantoj.

  • Nekrologo - S-ro Eugène Schmitt, bonega samideano forlasis nin. S-ro Eugène Schmitt mortis la dekan de februaro en sia domo en Nancy. Li estis okdekses jaraĝa. Lorenano, post seriozaj studadoj en Nancy, li sukcesis eniri en la nacian superan lernejon de Saint-Cloud, kaj reveninta li iĝis profesoro pri matematikoj ĉe la nacia teknika lernejo en Nancy. Tiuj, kiuj konis lin en Francujo aŭ eksterlando, scias ke li estis pioniro de Esperanto. Je la fino de la 1-a tutmonda milito (kie li estis grave vundita) li komprenis la gravecon de komuna helplingvo por permesi interkompreniĝon kaj kontribui je la universala paco. De tiu momento, li iĝis persistega, obstinega esperantisto, li plene donis sian liberan tempon por studi tiun lingvon, laborante kun s-ino Schmitt, sia edzino, ankaŭ altirita de la sama idealo. Ili estis aganta paro. Kiu ne konis ilin ĉe la kongresoj, ofte disiĝintaj inter la kongresanoj por pli profunde senti la penson de la gesamideanoj de diversaj originoj.? S-ro Schmitt estis prezidanto (aŭ honorprezidanto) de la nancia grupo dum tridek jaroj. Ŝajnas ke li neniam forestis ĉu kunvenojn, ĉu manifestadojn kiam li estis vigla. Nur la malsano bridis lian agemon, longtempa malsano kontraŭ kiu li batalis dum dek jaroj. Sed Esperanto ne forlasis lian koron : la tagon antaŭ lia morto, kvankam li estis preskaŭ tute paralizita, la maloftaj vortoj, kiujn li prononcis, estis esperantaj. Bela karaktero kies kompetenteco egalis modestecon. Lia ago estas testamento por ni. Redaktis B. Fondrillon

Mortis ankaŭ Roland Schram (Sélestat), 23 jara, la 15an de januaro. Li rapide lernis Esperanton perkoresponde kaj sukcesis la ateston pri lernado.

  • Tutpaĝa pledo de s-ro Lienhardt, por ke Esperanto estu lingvo simple kaj facile komprenebla. Li donas multajn saĝajn konsilojn. Ĉar la tuto plenigus la paĝon, mi nur kiel li faris, rekomendas la libron de F. Faulhaber "ne tiel, sed tiel ĉi ", kiu laŭ mia scio ĉiam troveblas ĉe la libroservo.


Junio 1970 - 64a "La informilo "- (4 paĝoj)

  • raporto pri la federacia kongreso okazinta en Epinal la 26an de Aprilo 1970. Ĉirkaŭ 40 personoj partoprenis nian kongreson, tio estas tre bona cifero por tia kunveno en Loreno kaj sukceso por niaj afablaj Epinalaj organizantoj. Kutime nur en Alzacaj kongresoj ni povis havi similan aŭ superan nombron da kongresanoj. Oni notis partoprenantojn el Colmar, Epinal, Jarville, Strasbourg, Mulhouse, Lièpvre, Sélestat, Riediŝeim, Creutzwald, Lingolŝeim, Cornimont, Vieux-Thann, Danjoutin, Mattaincourt, Laxou, Trois-Epis, Malzéville, Lunéville kaj... Tokio ! Post malfermo de la kongreso fare de S-ro Cuéné, federacia prezidanto, s-ro Bergerot salutas la kongresanojn kaj poste prezidas la debatojn. Oni legas plurajn salutleterojn.

S-ro Colnot prezentas la aktivecan raporton, kompletigante ĝisdate la tekstojn jam aperintajn en "La Informilo" no 63. S-ro Chapellier prezentas la kasraporton : ni havis en kaso 584,88 F kaj enspezis 540,40 F - sumo = 1 125,28 F. Ni elspezis nur 272,12 F (duonon de la enspezoj), restas do en kaso : 853,16 F. Ambaŭ raportojn aprobas la ĉeestantoj.

La diversaj aktivuloj donas precizigojn kaj kompletigojn al la raportoj, kiuj jam aperis en "La Informilo". Pri Strasburgo raportas s-ro Zipfel : la organizo de la dulanda kongreso donis profiton, kies parton ricevis la loka grupo. Sekve al la vintraj kursoj, oni kalkulas en Strasbourg 11 novajn diplomitojn. Okazis dum la pasinta jaro, kaj okazos denove (la 19an de majo kaj 15an de septembro) kampofajroj. Kunvenoj okazas regule, oni festis Zamenhoftagon, diplomdisdonon, diapo-projekciadon, ktp... Oni restarigis Esperanto-bibliotekon kun cento da libroj, kaj revuoj. Tamen bremso : la registara decido plivigligi la uzadon de la franca lingvo.

Pri Colmar raportas s-ro Cuéné : post vintro malbona por ĉies sano, restas 6 personoj en la kurso. Pri Mulhouse, s-ro Lienhardt : la esperanta vivo ne estas malpli brila ol aliloke : kurso okazis en la popoluniversitato sub gvidado de s-ino Hervé, 8 lernantoj aliĝis, 3 finis la kurson. Kunvenoj okazas en "Salle des Sports", 1, rue Pierre Curie, marde vespere. La loka gazeto "L'Alsace" estas favora. Pri Creutzwald : s-ro Manceau laboris ĉefe pri teknikaj verkoj, recenzoj por UFE. Li interesiĝas pri teknikaj fakdelegitoj de UEA. Pri Nancy : la koresponda kurso bone funkcias. Sed parolaj kursoj malsukcesis kaj kunvenoj ne plu okazis ĝis marto.

Oni "renovigas" poste trionon de la komitato. La 4 elirantaj komitatanoj rekandidatiĝas, kaj, ĉar estas neniu nova kandidato, ili estas unuanime elektitaj.

La kongresanoj studas poste la agadan kaj financan raportojn de UFE. Ni konstatas konkretan rezulton : la financoj estas en ordo. Sed la revuo ŝajnas malregule atingi la membrojn, ĉar pluraj ĉeestantoj ne ricevis la lastan, aŭ eĉ la du lastajn numerojn. Tial la 2 raportoj estas aprobitaj sed kun 2 kontraŭaj voĉoj. Estiĝas krome protestoj kontraŭ la apero, ĉe la frontpaĝo de la revuo, de la lasta artikolo de s-ro Bourdeaux, kiu impresas malfavore la membrojn. El la diskutoj sufiĉe viglaj kiuj sekvas, kaj el letero kiun sendis s-ro Wermelinger (kiu ne povas ĉeesti) rezultas 3 rezolucioj. S-ino Oehri (Strasbourg) reprezentos nian federacion en Monte-Carlo ĉe la nacia kongreso. Komuna tagmanĝo kunigis ĉirkaŭ 35 personojn. Poste okazis ekzameno kun 6 gekandidatoj, kiuj ĉiuj sukcesis la "ateston pri lernado". Pluraj personoj vizitis kun s-ro Bergerot modernan konstruejon, aliaj vizitis la forsteran foiron. S-ro Manceau prezentis diapozitivojn pri la 2 Esperanto-feriejoj en Jugoslavio, Volparija kaj Primoŝten.

Kaj komitata kunveno renovigis la estraron: (sen ŝanĝoj) J.P. Colnot raportis

Rezolucioj aprobitaj dum la kongreso en Epinal :

1o/- ĉiam mankas en nia lando taŭga informbroŝuro pri Esperanto, kiel tion efektivigis la germanoj, svisoj , italoj, k.t.p. Ĉar ni pensas, ke tio estas gravega manko por niaj aktivuloj, ni sugestas ke UFE priatentu tiun aferon.

2o/- Ni sugestas ke en "Bottin", oni povu trovi la adreson de UFE sub la nomo "Esperanto" (Union française pour l'); ĉar persono kiu ne konas Esperantujon ne povas diveni ke ĝi situas sub "Union".

3o/- Ni sugestas, ke Franca Esperanto Instituto sendu gratulleteron al la sukcesintoj de ekzamenoj (laŭ decidoj de la strasburga kongreso).



Esperanto-ekzamenoj - Dum la kongreso en Epinal, 6 personoj sukcesis la ekzamenon de atesto pri lernado kaj ricevis la diplomon. En Nancy, sukcesis la ekzamenon : 1 lernantino.

  • la vorto de la prezidanto, Marcel Cuéné, - La kursoj mortis...Vivu la kursoj !

La kursoj kiuj funkciis dum la vintra sezono nun finiĝis plejparte. Iliaj gvidantoj estas kontentaj pri la farita laboro, precipe se ili povas disdoni multajn "Atestojn". Ke ili permesu al la prezidanto, en la nomo de nia federacio, gratuli ilin kaj danki. Sed la tuta tasko ankoraŭ ne estas finita, kaj ni ne forgesu : semu, semu konstante...! Jam de hodiaŭ ni devas pensi al la venonta sezono. Ĉiu el ni, kaj tio koncernas ne nur la kursgvidantojn sed ankaŭ ĉiujn aliajn gesamideanojn, devas okupiĝi pri tio. La venonta libertempo estos bona okazo por Esperanta agado. Ne gravas ĉu la homo, kiun vi kontaktos, loĝas, aŭ ne, en via urbo kaj povos do estiĝi lernanto ĉe vi...aliaj amikoj faros la saman je via profito.

  • Esperanto = Edzperanto - Ni havis la ĝojon ekscii pri la esperanta edziĝo de la aktiva kasisto de JEFO, André Grossmann el Vieux-Thann, kun f-ino Masako Okino, el Tokio. La geedziĝa cerenomio okazis en Vieux-Thann la 9an de majo. La junaj geedzoj konatiĝis dum la lasta universala kongreso en Helsinki. Esperanto estas vere ilia komuna lingvo, ĉar s-ino Grossmann ankoraŭ ne scipovas la francan!: ĉiuj kongresanoj en Epinal, ĉiuj partoprenintoj en la Hingrie, kiuj konatiĝis kun tiu simpatio paro, certe kun ni deziros al la novaj geedzoj longan peresperantan feliĉon.- En Laxou, geedziĝis la 21an de marto lernintino de la koresponda kurso, f-ino Monique Cavadini, kun s-ro Sylvain Arnoux. Ambaŭ geedzoj estas geinstruistoj, kaj Monika jam ekinstruis Esperanton al sia edzo !.

  • Naskiĝo - Dum la federacia-kongreso, ni eksciis pri la naskiĝo en la hejmo de gesinjoroj Wermelinger en Guebwiller-Buhl, la 23an de marto, de Daniela Aminda. Certe ĝojas pri tio la fratetoj Francisko kaj Mikaelo, laŭdire jam krias internacie la nova denaska esperantistino.!

  • Maja federacia renkontiĝo en LaHingrie-

  • Photo 22

En aero pura kaj malpeza, inter montoj kaj valoj verdaj je herboj, abioj kaj fagoj, ni kunvenis la 24an de majo 1970. Vi sendube rekonis la lokon de nia federacia renkontigô en la Hingrie. En tiu bela dimanĉo, la vetero favoris nin, kvankam freŝa venteto devigis, almenaŭ dum la mateno, la ĉeestantinojn kaŝi siajn ŝultrojn. Ĉar la montoj ombris matene la domon, ni iris promeni sur la suna flanko : bona kaj sana aperitivo antaŭ la manĝado.
Eĉ, du ĉagrenitaj patroj ricevis duoblon de tia aperitivo serĉante kaj vokante siajn etulojn, kiujn ili kredis perditaj en la arbaro. Post la manĝado, la suno pli firme varmigis ĉiujn kaj gaje ni babilis kaj ludis ; kelkaj eĉ laboretis sub la duonsevera gvido de nia kara prezidanto. Ili konsentis, laŭ propono de la prezidanto ke Strasburganoj helpos al la redakcio de "La Informilo". Do, de nun, ĉiuj grupoj aŭ izoluloj el Alsaco sendos siajn artikolojn al s-ro F. Knecht; la aliaj, kiel kutime sendos ilin al s-ro Colnot. Kaj la sendaĵoj alvenu antaŭ la fino de tiuj kvar monatoj: februaro, majo, septembro kaj novembro. Ni esperas ke nia nova Informilo fariĝos tiele amika ligilo inter ĉiuj federaciuloj, kaj utila ilo por ĉiuj aktivuloj.

Ni foliumis la novan kurson kompilitan de s-ro Wermelinger ; ĝi estas rekta metodo kaj ni konsilas al vi ĝian studon.



Dum tiu renkontiĝo, ni havis la plezuron akcepti kaj gratuli la ĵus geedziĝintajn gesamideanojn Grossmann. Pluraj ĉeestantoj iris siavice babili kun s-ino Grossmann, eble por provi sian scion de la lingvo. Ni estis malpli nombraj ol dum la antaŭaj renkontiĝoj ; tamen mi kalkulis proksimume dekses plenkreskulojn kaj ok infanojn. Gesinjoroj Zipfel, kiel kutime akceptis nin afable kaj ili eĉ pendigis super la enirejo nian federacian flagrubandon. Raportis F.Knecht

  • Nancy - Post interrompo dum 9 monatoj rekomenciĝis la Esperanto-kunvenoj en la junuldomo, kun 5 ĝis 9 partoprenantoj. La perkoresponda kurso vigle funkcias kun 36 novaj lernantoj, kaj 6 studantaj la superan kurson.


Oktobro 1970 - 65a "La informilo" - (4 paĝoj)

  • listo de ĉiuj kursoj konataj en la federacio kaj adreso de ĉiuj kursgvidantoj. Unue la perkoresponda kurso kaj ĝiaj 12 kunlaborantoj. Parolaj kursoj en Bar le Duc (15 gelernantoj), Strasbourg (19), Colmar (9), Buhl (10), Guebwiller (9), Lauterbach (14), Lauterbach-Zell (19), Mulhouse(7). La tabelo estas kompilita laŭ informoj ricevitaj junie, sekve al enketo de UFE por komuniko al la ministrejo pri nacia edukado. Ĝi do koncernas la lastan lernjaron. Entute 10 kursoj kaj 18 instruistoj, 148 gelernantoj.

  • Strasbourg - Unua renkontiĝo ĉirkaŭ kampofajro kun la grupo de Oberkiĉ la 14an de septembro. Kiel kutime pluvis, kun plie akompano de fulmotondro. Ĉiuj antaŭaj kaj postaj tagoj estis sennubaj.! La prestiĝo de la prezidanto, kiu estas meteorologo, tre suferis. Tamen la kolbasoj estis bongustaj kaj la fajro vigla eĉ sub pluvo. Oktobre, reciproka vizito de la Straburganoj al Oberkirĉ. Tiam la nebulo estis tiel densa ke eĉ la vino estis malklara en la glasoj! La grupo klopodas enkonduki Esperanton en du gravajn mediojn: la universitato kaj la eŭropa domo. Franclingva alvoko al la gejunuloj de Strasbourg, kiuj eklernis Esperanton dum la pasintaj jaroj, por ke ili nun praktiku la lingvon, ĉefe partoprenante la kunvenojn, kiuj okazas ĉiumarde, jen en la "Palais de la bière" (placo Kléber), jen en la sidejo de la grupo (place Mérian). La unua mardo de ĉiu monato estos dediĉita al la junuloj. S-ino Oehri, kasistino kaj dojenino de la strasburga grupo, falis en la ŝtuparo de la urba naĝejo kaj rompis al si la dekstran antaŭbrakon. Ŝi feliĉe resaniĝis ĝustatempe antaŭ ol vojaĝi al la strandoj de Sardio kaj Korsikio. Ve! 2 tagojn antaŭ ol forvojaĝi hepatito trafis ŝin. Sed ĉio bonas kiam fino bonas: meze de septembro ŝi estis tute resanigita. Ekzameno okazis en Strasburgo: 4 novaj diplomitoj pri atesto pri lernado, krome en nova kurso, 10 novaj gelernantoj.

  • Instigo de s-ro Lienhardt por grandskala uzo de stampilo "parlez-vous la langue internationale Esperanto?"

Colmar - S-ro Cuené anoncis kurson per kelkaj gazetkomunikoj: anoncis sin deko da lernantoj, kaj ĵurnalisto. La intervjuo daŭris nur ... 3 horoj. La 15an de oktobro aperis tutpaĝa artikolo kun 2 bonegaj fotoj (d-ro Zamenhof, kaj nia prezidanto) en ‘’les dernières nouvelles d'Alsace ‘’.

Marto 1971 - 66a "La Informilo" (4 paĝoj)

  • Invito al la 30a federacia kongreso en Mittelwihr la 28an de marto.

  • Oficiala raporto pri agado (Oktobro 1969 ĝis Septembro 1970) La funkciado de nia federacio estis kontentiga, kvankam iom malpli vigla. Ni havis 121 membrojn la antaŭan jaron, kaj nun 124 (post perdo de 30 membroj kaj gajno de 33 novaj). La ĉefa grupo estas Strasbourg kun 37 membroj. Estas krome grupoj aŭ grup-eblecoj en Nancy (14 membroj) Mulhouse (8), Colmar (6), Bar le Duc(6), Thann(6), Epinal (4), Guebwiller (4). Gazetartikoloj pri loka aktiveco regule aperis en Strasbourg, Mulhouse, Colmar, Nancy. Krome, por anonci korespondan kurson ni dissendis el Nancy 55 artikolojn. Laŭ statistiko farita en junio por la ministerio pri nacia edukado, funkciis en nia federacio 10 kursoj kun 18 instruantoj kaj 140 gelernantoj. Parolaj kursoj okazis en Strasbourg (2 kursoj kun 15 gelernantoj), Bar le Duc (15 lernantoj en C.E.S.), Colmar (9), Mulhouse (7) kaj 4 kursoj en Guebwiller (9) kaj ĉirkaŭaĵo : Buhl (10) Lautenbach (14), Lautenbach-Zell (19). Koresponda kurso funciis el Nancy kun 12 kunlaborantoj kaj 40 lernantoj en unuagrada plus 6 en supera kursoj. La federacia kongreso okazis en Epinal la 26an de aprilo kun 40 partoprenantoj. Okazis krome renkontiĝo (La Hingrie, 23-24 ajn de majo), kaj ekskurso (Senones, 21an de majo) kun ĉiufoje 15-20 partoprenantoj. Pluraj membroj de nia federacio partoprenis la diversajn Esperanto-arangôjn naciajn aŭ internaciajn, ĉefe la nacian kongreson en Monako, la U.K. en Vieno (Aùstrio), junularajn renkontiĝojn, kaj la I.E.F.C.(internacia Esperanto-ferio-centro) en Volparija.

  • Kompletiga agadraporto (Oktobro 1970 ĝis 15a de februaro 1971) Jen ĝisdata kompletigo. Ni do finis la jaron 1970 kun 124 membroj. Kaj ĝis nun alvenis nur 36 novaj kotizoj. Tio estas tre malmulte (pasintjare : jam 70). La ĉefa kaŭzo estis verŝajne ke ni devis limigi la nombron de paĝoj de "La Informilo" je 4, kaj devis prezenti, jam en Oktobro, iom resumitan kotiztabelon. Ni provis tiel eviti eldonon de januara numero de la bulteno. Laŭ kotiza vidpunkto, tio certe estis tre malbonefika ! Ni alvoku al ĉiuj membroj por ke ili plej frue nun pagu sian kotizon ! Kursoj funkciis en Strasbourg (unua kurso en Oktobro, dua ekde februaro), en Colmar (10 lernantoj), en Mulhouse (7), en Nancy (3 lernantoj + nova kurso preparata kun duondekduo da aliĝoj) - la koresponda kurso el Nancy varbis ĝis nun 34 novajn lernantojn. J.P.Colnot

  • Varbkomuniko de André Grossmann, kasisto de JEFO kun propono de provekzemplero de la bulteno "Koncize".

  • Bar le Duc - kunveno la 28an de januaro kun 8 partoprenantoj. S-ro Denis prezentis dizapozivojn pri Ĉeĥoslovakio. Ĉu revekiĝo?

  • Mulhouse - kurso en la polpoluniversitato, kie s-ro Lienhardt gvidas 7 lernantojn.

  • Nancy - ampleksa kampanjo (10 gazetkomunikoj, radio-anonco, 100 Espéranto-Actualités, centoj da flugfolioj, dekoj da afiŝoj, alportis nur 3 lernantojn en la junuldomo. Nova informkunveno okazis februare en la socia-centro de kvartalo Beauregard, deko da ĉeestantoj, kurso kun 6 gelernantoj.

(Ĉi tie finiĝas la eldoneblecoj, do la ekzisto de la unua serio de "Informiloj", kiujn ni nomas nun pra informiloj".)
Oktobro 1971 - 67a "La Informilo" (2 paĝoj stencilitaj aperas en la bulteno "Concorde"nhh 30 de sudfranca federacio, eldonita en Nice de s-ro Ferez.)

  • vorto de la prezidanto al la membroj de la orientfranca federacio. Tiu-ĉi folio, anstataŭante nian "informilon", atingas vin en ne kutima maniero. Ĝi troviĝas aldonita al "Concorde", bulteno de la sudfrancaj esperantistoj.Kial tiu ĝemeliĝo? Jen, en kelkaj vortoj, la klarigon. Dum nia lasta federacia kongreso en Mittelwihr, s-ro Colnot atentigis nin pri la multnombraj malfacilaĵoj, kiujn li kaj s-ro Chapellier renkontus en la estonteco por la eldono de "La Informilo" (paper-kaj presadkostoj, interalie). Li serĉis diversajn rimedojn, malfacile troveblajn, kiuj ĉiuj kondukis nin al plialtigo de la prezo. Informita pri tiuj malfacilaĵoj post nia kongreso, nia ŝatata amiko, iama prezidanto de nia federacio, s-ro Ferez, oferis sian helpon. Li proponis ke nia propra bulteno aperu sur 3 paĝoj en "Concorde", eldonita de li regule ĉiutrimestre. Kiel vi povas konstati, "Concorde" estas belaspekta revuo, kies riĉa enhavo direktas sin ne nur al la membroj de unu sola federacio, sed interesas ĉiujn gesamideanojn. Nia "La Informilo" aperos do interne de ĝi, sub la titolo "Orientfranca federacio". Atentu tamen, ke la nuna "Concorde" estas speciala numero, eldonita, presite, propagandcele je la rekomenciĝo de la kursoj. La normala ĉiutrimestra gazeto aperas multobligita, kun 12 paĝoj je la formato 21x27. Viaj komitatanoj per 8 voĉoj favoraj kaj 1 sindeteno el 11, akceptis la proponon de s-ro Ferez kaj jam de la venonta numero (la unua de la jaro 1972) vi ricevos tiun novan bultenon. Kondiĉe, tamen, ke vi abonu ĝin. La jarabono (4 numeroj) estas fiksita je 5 Fr. sed ĝi troviĝas jam enkalkulita en la novaj kotizoj, kies tabelon vi trovos aliloke sur tiu-ĉi folio. Ni esprimas al s-ro Ferez nian plej elkoran dankon pro lia helpo. Nia kunlaboro estu fruktodona. "La Informilo" mortis, vivu "Concorde"

La Prezidanto : Marcel Cuené

  • la vivo en nia federacio Geedziĝo - Nia samideano Pierre Viry, agregacia lingva profesoro kaj kunlaboranto de nia koresponda kurso, antaŭe en Malzéville apud Nancy, nun en Mulhouse, edziĝis la 30an de marto en Soultz (68) kun f-ino Paulette Tsĉann. Naskiĝo - En la hejmo de gesinjoroj Pierre Etienne en Malzéville (54) naskiĝis la 16an de majo fileto Denis. (Ni kompreneble pardonpetas pro la malfrueco de tiuj informoj, sed nia informilo ne povis aperi de post pasinta februaro).

  • novaj kursoj - En Strasbourg (s-ro Zipfel) kun 7 lernantoj. En Mulhouse (s-ro Lienhardt) kun kelkaj novuloj.

  • Nacia kampanjo - Sekve al la federacia kongreso en Mittelwihr fine de marto 1971,(pri kiu raporto aperos poste), estis sendita letero, laŭ instigo de s-ro Lienhardt, aprobita de la kongreso al ĉiuj federacioj en Francio. Unua propono estis lanĉi kampanjon "Esperanto-lernolibroj estu aĉeteblaj en ĉiuj librovendejoj", speciale al eldonejo Assimil por ke ĝi eldonu lernometodon "Esperanto sen peno" (fakte dank'al s-ro Jean Thierry, tiu deziro estos plenumita iom poste.) Dua propono: rifuzi la ŝanĝon proponitan de UFE en siaj statutoj, por ke la membroj de fakaj asocioj ne plu rajtu voĉdoni dum la federaciaj kongresoj.


4-a trimestro 1971 - "La informilo" aperanta sub formo de 3 paĝoj stencilitaj en "Concorde " numero 31

raporto pri la 30a kongreso de la orientfranca federacio okazinta en Mittelwihr la 28an de Marto 1971. Post unua (interkonatiĝa) rendevuo je la 9a horo ĉe la Colmara stacidomo, kvardeko da gesamideanoj retroviĝas en la soci-kultura centro de Mittelwihr, je la 10a horo, kiam s-ro Cuené malfermas la kongreslaborojn. Post legado de kelkaj salutleteroj, i.a. de d-ro Albault, prezidanto de UFE oni prezentas la agadraporton kaj la kas-raporton. Pri la agadraporto, ni diros nenion pli: ĝi aperis en "La Informilo" numero 66 (marto). Kelkaj aktivuloj kompletigis ĝin pri la agado en sia urbo: s-ro Lienhardt por Mulhouse, s-ino Gramp por Strasbourg, s-ro Bergerot por Epinal, s-ro Cuené por Colmar, s-ro Colnot por Nancy. La kasraporto montras, ke ni enspezis 300,40 f dum la pasinta jaro, kaj elspezis 425,40 f ; deficito : 125 f. Abonoj al "La Informilo" alportis nur 73,90 f. Kotizoj kaj donacoj 226,50. Sed la elspezoj por "La Informilo" sumis 231,10 f (nur por sendkostoj kaj stenciloj), ni krome donis subvencion je 100f al la paska semajno (Grésillon). La ceteraj elspezoj (94,30 f) konsistis el poŝtelspezoj. Ni havis 853,16 f en kaso antaŭ 1 jaro, restas nun 728,16 f. Ambaŭ raportoj estas unuanime akceptitaj. Pri "La Informilo" por kies eldono ni renkontas pli kaj pli da malfacilaĵoj, ni devas antaŭvidi plialtigon de la abono. La kongreso decidas ke la kotizo por 1972 estos 3 f. La necesaj klopodoj por ricevi la agnoskon de la P.T.T. cele al dissendo de la bulteno je 4 centimoj, anstataŭ 30 nun, de 10 jaroj, restis vanaj. Poste la kongreso renovigas trionon de la Komitato ; s-roj Denis, Knecht, Manceau rekandidatiĝas ; s-ro Bergerot akceptas anstataŭi s-ron Kubler. La 4 kandidatoj estas unuanime elektitaj. Post la 11 h, la kongreso ekzamenas la naciajn problemojn. La agado kaj la financa raporto de UFE estas aprobitaj, krom du sindetenoj. La kanditatoj al la konsilio de UFE estas ĉiuj unuanime elektitaj. Sed, laŭ la rimarkoj de s-ro Durand, ni rifuzas aprobi parton de la statutŝanĝoj proponitaj de UFE. Rezolucio estas voĉdonita kaj sendota el UFE. Kelkaj personoj protestas kontraŭ la nuna prezentado de la raportoj de UFE sub formo de jarlibreto detranĉota el la revuo. Ili proponas rezolucion por reveni al la antaŭa normala prezento en F.E. Aprobita per 7 voĉoj kontraŭ 6 kaj pluraj sindetenoj. S-ro Lienhardt prezentas projekton de kampanjo "Esperanto-lernolibroj estu aĉetablaj en ĉiuj librovendejoj". La Kongreso unuanime decidas prezenti ĝin al U.F.E. por ke, se eble, la Lyona kongreso estu jam informita pri tiu kampanjo. Nia delegitino en la nacia kongreso estos s-ino Jeanne Oehri. (Strasbourg). Post la komuna tagmanĝo, komitata kunveno elektas la novan estraron :

Prezidanto : S-ro Marcel Cuené (Colmar) - Vic-prezidanto : S-ro André Grossmann (Illzach) - Sekretario : S-ro Jean Paul Colnot (Laxou) - Helpsekretariino : F-ino Anna Jacquot (Epinal) - Kasisto : S-ro Jean Chapellier (Jarville) Membroj : S-roj Marcel Bergerot (Epinal), Pol Denis (Bar le Duc), Robert Durand (Epinal), S-ino Claud Hervé (Winttenheim), S-roj Fernand Knecht (Lingolŝeim), Jacques Manceau (Creutzwald), Eugène Wermelinger (Buhl).

Dum kelkaj kongresanoj vizitas kelon kaj gustumas la alzacan vinon, s-ino Oehri projekcias interesajn diapozitivojn pri Sardio. Tiel okazas la disiĝo... Ĝis la revido en 1972 en Strasbourg.



Poste, niaj komitatanoj jesis per 8 voĉoj kaj 1 sindeteno (intertempa translokiĝo de s-ro Knecht al Fort Lamy) al la propono, ke nia Informilo aperu de nun sur 3 paĝoj en "Concorde" kontraŭ abonoj. J.P. Colnot protokolis.

  • Nacia kongreso - En Lyon, s-ino Oehri, helpita de nia vicprezidanto André Grossmann, prezentis kaj klarigis la proponitan kampanjon kaj nian rezolucion kontraŭ la paragrafo A. Prediko en dezerto ! Ĉiukaze, la voĉdonado de la federacioj jam okazis dum la federaciaj kongresoj kaj ĉiuj, escepte nia federacio, estis por la proponitaj ŝanĝoj. Koncerne la kampanjon al "Assimil", oni ne bone komprenis niajn intencojn. Oni rebatis al ni kelkajn argumentojn, ĉefe ke oni jam diskutis kun la firmao Assimil, kiu ne akceptis eldoni tian libron pri Esperanto, ĉar ne estis antaŭviditaj sufiĉe multaj aĉetantoj, ni ja konscias pri tio : kaj pro tio, ĝuste, ni proponas tiun kampanjon por montri al Assimil kaj al la libristoj, ke povus esti multaj amatoroj !.

  • Ekzamenoj - Du okazis: en Strasbourg: 3 gelernantoj sukcesis la ateston pri lernado. En Mittelwihr, 7 aliaj sukcesis ĝin.

Alia teksto en "Concorde", kiu ne koncernas speciale la orientan federacion: ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne praktikas Esperanton kompreneble ne estas devige stultuloj, sed ĉiuj stultuloj tute ne praktikas Esperanton!

1-a trimestro 1972 -(2 paĝoj en "Concorde" numero 32)

  • Strasbourg - S-ro Knecht, la ĉiam agema prezidanto bedaŭrinde forlasis nin por deĵori en Fort Lamy (Ĉadio - Afriko) kiel meteorologo. Multaj gesamideanoj ĉeestis la adiaŭan kunvenon, kaj dankeme donacis al li belegan ilustritan libron pri Alzaco.. S-ro Zipfel, vic-prez. anstataŭas lin ĝis la ĝenerala kunveno en marto 1972. La 14an de septembro, agrabla manifesteto ĉe s-ino Grampp malfermis la novan aktivecon aŭtunan post la libertempoj... La strasburga grupo regule kunvenos ĉiujn mardojn (20h-22h) la 1an kaj la 3an en "Palais de la Bière, "la 2an kaj 4an je la sidejo (1 Place Mérian)...Esperantokurso komenciĝis la 6.10.71 en Sĉoepflin-lernejo sub la gvidado de s-ro Zipfel.. La 12.10, je la sidejo, solena disdono de 3 diplomoj (atesto pri lernado) La 19.10, la grupanoj gustumis la novan vinon kun la germanaj gesamideanoj en Oberkirĉ (Germanujo).. Je la E-sidejo, la 14.12 memorigsolenaĵo al la naskiĝtago de la kreinto de Esperanto, Dr. Zamenhof, per mendo de E. literaturo, deklamo de poemoj kaj kantoj.

  • Federacia raporto pri agado (oktobro 1970 ĝis septembro 1971) - La funkciado de nia federacio estis malpli vigla. Ni havis 124 membrojn pasintjare kaj nun 113 (gajno de 21 novaj membroj - perdo de 32). El tiuj 113 membroj, 107 aliĝis rekte al la federacio kaj 6 pere de GEE. La sola oficiala grupo estas Strasbourg (35 anoj). Ekzistas grupeblecoj en Nancy (13 anoj), Mulhouse (10), Colmar (6), Bar le Duc (5), Epinal (4), Thann (3). Gazetartikoloj pri loka aktiveco regule aperis en Strasbourg, Nancy, Mulhouse, Colmar. Pri koresponda kurso, ni krome disdonis, el Nancy, 50 gazetartikolojn. Parolaj kursoj funkcias en Strasbourg kaj Colmar kun deko da lernantoj en ĉiu urbo, Mulhouse (7), Nancy (5). La koresponda kurso varbis el Nancy 47 novajn lernantojn. La federacia kongreso okazis en MITTELWIHR, la 22an de marto kun 40 partoprenantoj. Okazis ununura renkontiĝo en Haut Rhin.en la Hingrie kun ĉirkaŭ 20 partoprenantoj.

  • Nancy - Kursoj - Post informkampanjo relative intensa kiel lastjare aliĝis kelkaj gelernantoj en la junuldomo (nur unu finlernos), kaj 10 en Beauregard. Kunvenoj: regulaj 2 foje monate.

  • Enketo pri Esperanto - Ni adaptis enketilojn (eldonitajn de la germana asocio de instruistoj) al la loka situacio kaj al varbado por novaj kursoj. Ni eldonis pli ol 1500 enketilojn, kiujn ni disdonis dum 2 monatoj. Inter alie,ni disdonis al 18 unuagradaj lernejoj kaj 3 liceoj. La rezulto de tiu laborego, kiu postulis niajn tutajn liberan tempon kaj energion dum 2 monatoj estis jena: disdonitaj enketiloj: ĉirkaŭ 1500, responditaj 59,: favoraj al Esperanto: 35, malfavoraj: 24. (Sed tio ne signifas ke ĉiuj favoraj personoj estas pretaj lerni Esperanton!).

  • Epinal - S-ro Bergerot sukcesis starigi novan parolan kurson kun 16 gelernantoj, la plej juna estas 5 jara!

  • Speciala cirkulero invitis al la kongreso en Strasbourg.


2-a trimestro 1972 - ( 2 ½ paĝoj en "Concorde" numero 33)

  • Raporto pri la 31-a kongreso de la orient-franca federacio okazinta en Strasbourg la 26-an de marto 1972. Ĉirkaŭ 60 personoj plenigis la salonon de la hotelo Pax, kie okazis la kongreso. Je la 9-a 30 s-ro Cuené malfermas la kongreson, kaj legas kelkajn salutleterojn, inter-alie de s-ro Knecht, kiu salutas el Ĉadio, kie li nun deĵoras, de s-ro Ferez el Nice, s-ro Rousseau (UFE- Parizo) kaj s-ro Erasmus Zilles el Neustadt/ Weinstr.). S-ro Colnot prezentas la agad-raporton de oktobro 1970 ĝis septembre 1971, kiu aperis en "La Informilo" (Concorde No 32). Li kompletigas ĝin per ĝisdataj informoj. Jam 80 membroj pagis ĉi-jare sian kotizon, tio estas kontentiga rezulto, se oni komparas ĝin kun antaŭaj jaroj, kiam sam-date nur 30 membroj aliĝis. Poste estas prezentata la kas-raporto, kiu montras, ke ni enspezis 392 f dum la pasinta jaro kaj elspezis 324,94 f. Estas do profito de 67,06 f. Ni havis antaŭ unu jaro 728,16 f. en la kaso kaj nun estas 795,22 f. Krome ni ricevis kaj repagis al s-ro Ferez preskaŭ 80 abonojn al "Concorde" je 5 f. Ambaŭ raportoj estas unuanime akceptitaj. Poste venas raportoj de kelkaj aktivuloj pri la agado en sia urbo : s-ro Zipfel amplekse raportas pri la Strasburga grupo, s-ro Lienhardt pri Mulhouse, s-ro Bergerot, pri Epinal, s-ro Manceau pri provo en Metz, s-ro Colnot pri Nancy. Kiel jam estis pridiskutate dum la lastjara kongreso, ekestis ĉiam pli da malfacilaĵoj por eldoni "La Informilon". Tiam estis decidite, ke la kotizo por 1972 estu je 3 f. Intertempe la situacio ŝanĝiĝis, kaj la komitato akceptis (per 8 jesoj kaj 2 sindetenoj), ke nia "Informilo" aperu en 2 aŭ 3 paĝoj en "Concorde" kontraŭ abono de ĉiuj niaj membroj je 5 f. La kongreso ankaŭ akceptas tion, konsiderante, ke tio ne estas definitiva solvo. Rilate la numeron 31, ni disponis pri 100 ekzempleroj malavare disponigitaj de s-ro Ferez, kvankam tiam ni transpagis al li nur 47 abonojn. Intertempe alvenis pli ol 30 novaj abonoj. Ni bezonus almenaŭ 40 pliajn abonojn kaj alvokas al ĉiuj pasintjaraj membroj, por ke ili abonu. Pri la raportoj de UFE, la kongreso ekzamenas 4 punktojn. Ĉiujn aprobitajn, sed la 4a punkto vekis viglan diskutadon. S-ro Chapellier (aŭ s-ro Galeazzi) estas nia delegito por la nacia kongreso en Nantes. Poste, la kongreso renovigas trionon de la komitato. S-ro Cuené, kiu baldaŭ translokiĝos, kaj s-ro Manceau demisias de la komitato. S-ino Hervé ne plu kandidatiĝas. Tial estas reelektitaj f-ino Jacquot, s-roj Chapellier kaj Grossmann. Kaj estas elektitaj novaj komitatanoj : s-roj Barido, Lienhardt kaj Richerateaux, ĉiuj unuanime. Intertempe alvenis germanaj samideanoj al Oberkirĉ, Neustadt kaj Radolfzell. Ili estas varme bonvenigataj de la kongreso. Ĉe la fino de la matena kunsido, s-ro Cuené adiaŭas al la kongresanoj, dankante al la respondeculoj, kaj tute aparte al s-ro Colnot, pro la gravaj kaj ampleksaj sekretariaj laboroj, kiujn li ĝis nun plenumis ebligante la ekziston de nia federacio. S-ro Colnot dankas al nia prezidinto pro la farita laboro, kaj la amika kunlaborado dum la pluraj jaroj, kiam li akceptis respondeci pri la gvidado kaj la vivo de nia federacio. Post la komuna tagmanĝo, la nova komitato kunvenas kaj elektas la novan estraron.Prezidanto: J.P. Colnot, 54 - Laxou - Vic-Prezidanto : (rilatoj inter federacioj) : A. Lienhardt - 68-Mulhouse - 1-a sekretario A. Grossmann - 68-Illzach - 2-a sekretariino : F-ino Anna Jacquot - 88-Epinal- Kasisto : J. Chapellier - 54 - Jarville, aliaj membroj de la komitato estas : s-roj Joseph Barido (Strasbourg), Marcel Bergerot (Epinal), Pol Denis (Bar-le-Duc), Robert Durand (Epinal), Fernand Knecht (Fort Lamy), Louis Richerateaux (Strasbourg), Eugène Wermelinger (Buhl).Dume aliaj kongresanoj vizitas la alzacan muzeon, aŭ la urbon, kaj aliaj rigardas lumbildojn kaj filmojn pri Grezijono kaj Primoŝteno (Jugoslavio). La venonta federacia kongreso okazos en Nancy.

(Mi do troviĝis prezidanto de la federacio. Komence, mi estis feliĉa pri tio. Mi estis ankoraŭ juna kaj esperis akceli la oficialigon de Esperanto !.Ve! Post kelkaj jaroj, la atenditaj sukcesoj ne venis kaj la espero iom post iom malaperis.)

Nia informilo - Kiel vi povis konstati, la viv-ebleco de nia Informilo estis en la lasta periodo tre ŝanceliĝanta. Sed dank'al la klopodoj de s-ro Colnot kaj al la akcepto de s-ro Ferez, ĝi nun povas aperi regule en "Concorde" 4-foje jare. Tiel restas al ni ligilo por nia federacio, kies vivon ĝi devos reliefigi. Tial ĝi bezonas ankaŭ vian kunlaboradon ; mi do petas al vi bonvolu sendi al mi tekstojn kaj informojn antaŭ la 10-aj de januaro, aprilo, julio kaj oktobro. Antaŭ-dankas al vi pro via helpemo. Redaktis la 1-a sekretario : A. Grossmann

  • Naskiĝo - Estonta Esperantistino .Gesinjoroj André kaj Masako Grossmann elkore dankas al ĉiuj pro la sinceraj kaj afablaj gratuloj ricevitaj, pro la naskiĝo de sia filineto Katia, le 24.1.72.


3-a trimestro 1972 - (2 1/2 paĝoj en "Concorde" numero 34)

  • Vorto de la prezidanto J.P. Colnot - Cerbumu ! Nun alvenis la ferioj. Nia agado por Esperanto kvietiĝis. Bona epoko por ĉesi labori, kaj por cerbumi. Cerbumu de tempo al tempo. Ne tro, ĉar tio estus laciga ! Revu pri via estonta agado, pri viaj estontaj atingoj por Esperanto ! Kiel vi scias, Esperanto ne venkos per si mem, sen lukto de siaj aktivuloj. Dum la pasint-jaraj ferioj, mi revis pri mia estonta agado. Inter aliaj, mi imagis la aferon, kiu plej ĉerpis el mia energio dum tuta trimestro, kaj kiu estas perfekta ekzemplo de tio, kion oni ne faru : enketo per demandiloj tro long-tekstaj. La publiko abomenas legi kaj respondi tiajn aferojn. Tamen tio ne estis tute senfrukta: en Nancy kreiĝis nova kerno de novaj lernantoj. Kio estos mia, kio estos nia estonta agado en Nancy ? Mi ankoraŭ ne scias ; sed mi certe cerbumos pri tio, ĉefe dum mia restado en Primoŝteno, komence de aŭgusto. Ni bezonos kursojn : en Strasbourg, en Mulhouse, en Epinal, en Bar-le-Duc, en Guebwiller, en Thann, en Colmar, en Vittel, en Metz, en Bruyères, en Lunéville, en Château-Salins, kaj kompreneble en Nancy. Ĉie, kie estas samideanoj, kapablaj gvidi kursojn, kursoj devas okazi. Inter la membraro de nia federacio, mi nombris 17 personojn, kapablajn gvidi kurson. Por krei kurson, oni bezonas ne nur kurs-gvidanton, sed ankaŭ lernantojn. Lernantojn oni kreas per bona informado, ĉefe per personaj kontaktoj. Prepari kaj gvidi nur unu kurson ne estas afero super homaj fortoj.Pri tio, mi invitas vin cerbumi dum la estontaj semajnoj.

  • Nia federacia kongreso -Nia venonta Federacia kongreso, en 1973, okazos en NANCY. La centra junul-domo ne nur akceptas, sed tre deziras esti la kongresejo. Ĝi deziras ne nur, ke oni organizu kongreson, sed ke tiu kongreso estu impona kaj, se eble, estu ligita kun plur-taga renkontiĝo. Mi proponas, ke la federacia kongreso okazu dimanĉe, 3 aŭ 4 semajnojn antaŭ Pentekosto (tio estos: la 13-an aŭ 20-an de majo). Renkontiĝo povus okazi ek de sabato. Tranoktado kaj manĝoj eblas en la junuldomo mem. Mi petas ĉiujn grupo- kaj kurs-gvidantojn - enketi apud siaj membroj kaj lernantoj, por scii, kiom da personoj certe partoprenus 1)- sabate kaj dimanĉe - 2) nur dimanĉe. Laŭ la respondoj, ni organizos, (aŭ ne)renkontiĝon kaj kongreson.imponan (aŭ ne). Krome, mi petas, ke kunlaborantoj bonvolu anonci sin por gvidado de kulturaj aŭ amuzaj aranĝoj. Ĉiu leganto de ĉi-tiuj linioj sentu sin koncernata kaj nepre respondu dum oktobro. Izoluloj ankaŭ anoncu sin! J.P. Colnot

  • Nancy -2 kursoj finiĝis meze de majo kun 5 gelernantoj. La kunvenoj:rekomenciĝis post sendo de cirkulero al 25 personoj. 10 personoj respondis favore. Okazis 5 kunvenoj kun ĉiufoje 6 ĝis 8 partoprenantoj. Ekzameno: la 5 gelernantoj sukcesis la ateston pri lernado. Koresponda kurso: post 142 informpetoj, aliĝis 42 gelernantoj; 7 jam finlernis la kurson.

  • Epinal - La parola kurso gvidita de s-ro Bergerot kaj f-ino Jacquot finiĝis kun 10 gelernantoj.

  • Nancy - S-ro Galeazzi, post lernado de la elementa kurso en 2 monatoj kaj de supera kurso en 7 monatoj, petis permeson malfermi kurson en publika lernejo. Li prelegis pri Esperanto dum kunveno de anoj de la honora legio, dum alia kunveno de meritintoj de akademiaj palmoj, en kvartala junuldomo norde de Nancy kaj en porinstruista seminario.


4-a trimestro 1972 (3 paĝoj en "Concorde" numero 35)

  • Ekspozicio " la libro Esperanto ". Tiu ekspozicio , kreita de s-ro Lentaigne, prezentas al la publiko 100 plej interesajn librojn en Esperanto. En Bar le Duc, s-ro Pol Denis prezentis ĝin sabate-dimanĉe la 14-15ajn de oktobro. Ĉirkaŭ 200 personoj vizitis ĝin. En Nancy, en la centra junuldomo, la publiko povis viziti ĝin de la 19a ĝis la 23a de oktobro, dum labortagoj de la 12a ĝis la 22a 30 horo, sen-interrompe, kaj la dimanĉon 22an de oktobro de la 10a ĝis la 19a horo, kune kun regiona Esperanto-renkontiĝo, en kiu partoprenis 15 personoj el diversaj urboj. La programo adaptiĝis al la nombro kaj lingvo-nivelo de la ĉeestantoj. Okazis interŝanĝo de ideoj pri gvidado de kursoj, kaj projekciado de diapozitivoj, pri Esperanto sed ankaŭ pri Primoŝteno, Nederlando, ktp... En Epinal, la dimanĉon 29an de oktobro, 30vizitantoj. (100 invitkartoj estis senditaj al eminentuloj sed neniu venis.

  • Projektitaj kursoj: en Bar le Duc, Nancy, Epinal, Colmar, Mulhouse. En Vittel jam funkcias, de post Pasko, kurso gvidata de s-ro Colin por 25 lernejanoj, kaj en Strasburgo kurso gvidata de s-ro Zipfel.

  • Strasbourg – La laborsezono komenciĝis per kutima kunveno en kabano de la nova prezidantino s-ino Grampp. La kunvenoj okazas 2 foje monate en la sidejo, 1 place Mérian, kaj 2 foje progresiga kurso en lernejo, gvidata de s-ro Barido.

  • Nancy – Parte dank'al la anoncoj pri Nancy en la lasta jarlibro de UEA, ni havis la plezuron akcepti diversajn samideanojn vojaĝantajn en nia regiono. Dum julio vizitis nin d-ro kaj s-ino Marcel Duplan el Bordeaux-Mérignac. La 31an de aŭgusto, ni pasigis gajan vesperon kun gesinjoroj Sĉilperoord, delegito de UEA en Kington upon Thames, kiuj kun amikino tranoktis en nia centra junuldomo. Kaj de la 9a ĝis la 11a de septembro vizitis nian urbon gesinjoroj Briscoe, el Harrogate.

(Mi aldonu, ke de 1962 ĝis 1972, la junuldomo funkciis sufiĉe malkonforte en la malnova konstruaĵo, kie troviĝas nun la kutima kunvenejo de Esperantistoj. Ĝi estis la iama oficejo de la tie ekzistinta fabriko. La fabriko mem, kiu estis ruinaĵo, estis detruita kaj tie stariĝis en 1972 la aktuala junuldomo, kiu tiam aspektis avangarda. Krome konstruiĝis malantaŭe hejmo por junaj laboristoj, administrata de la junuldomo, en kiu oni povis tranokti, kaj kie organiziĝis baldaŭ niaj unuaj Esperanto-staĝoj. Entute estis 172 litoj, 7 etaĝoj, 2 liftoj.)

  • Agado al departementaj konsilioj – Sekve al alvoko de UFE, ni provis agadon al 2 departementaj konsilioj. S-ro Colnot skribis al tiu de Meurthe et Moselle, .neniam venis respondon. S-ro Bergerot skribis al s-ro Hoffer deputito kaj departementa konsilanto de Vogezoj. Li ricevis la 31an de marto la jenan respondon: " vous avez bien voulu appeler mon attention sur votre souhait de voir admis l'Espéranto comme langue à option dans l'enseignement secondaire... Votre suggestion est soumise à l'examen bienveillant du conseil général des Vosges. " , Sed post tio, nenio sekvis...

(Ni aldonu ke tiuj 3 paĝoj en "Concorde" estis la lastaj, kiuj aperis. Denove "La informilo" paneis.)

1-a trimestro 1973 – Unua "La Informilo" nova serio (5 paĝoj stencilitaj, plus enketilo), eldonita de OMJ (office municipal de la jeunesse) en Nancy.

  • Enkonduko - Ĉar la bulteno "Concorde" ne plu povis enpresi niajn informojn, ni rekreis nian "Informilon" por anstataŭi ĝin. Ni pensas ke la vivo de Esperanto ĝenerale, kaj samtempe la vivo de nia regiona federacio, nepre bezonas la subtenon de ĉiuj esperantistoj en nia regiono kaj de ĉiuj lernantoj de niaj kursoj. Ni petegas vin aboni nun la Informilon (5 F ; aŭ 6 internaciaj respondkuponoj) aŭ por francaj esperantistoj, elekti kotizon kun tiu abono (tabelo, 4an paĝon). Tiel vi certigos la ekziston de ligilo inter ni. Organizo sen ligilo inter siaj membroj estus senviva. Faru ke Esperanto vivu ! La prezidanto : J.P. Colnot

Nia plano: eldoni ĉiutrimestre bultenon (4 paĝan - 2 paĝoj entenos informojn en Esperanto 2 paĝoj informojn franclinvajn pri Esperanto en Francio kaj en la mondo.)

Aktivuloj, bonvolu sendi resumitajn franclingvajn tradukojn de interesaj, kuraĝigaj informoj aperintaj en la Esperanto-Gazetaro. Tiel la bulteno utilos ankaŭ por informado al neesperantistoj. Tekstojn por la Informilo numero 2, vi bonvolu sendi antaŭ la 15a de marto al Sro André Grossmann.



  • Invito al la 32-a Orient-franca kongreso de Esperanto kaj al la Internacia renkontiĝo, sabaton la 5-an kaj dimanĉon la 6-an de majo 1973. Nia kutima regiona kongreso okazos en 1973 en la sidejo de la federacio :Maison des Jeunes et de la Culture (Junuldomo), 27 rue de la République (aŭ 6, rue Frédéric Ĉopin) en Nancy. (La 2a adreso estas tiu de la hejmo por junaj laboristoj))

Ek de la sabato okazos internacia renkontiĝo. En ĉi -tiu numero de "La Informilo", ni povas doni al vi nur provizoran programon, sed ni zorgos plibonigi kaj kompletigi ĝin, por ke tiu du-taga aranĝo allogu plej eble multe da samideanoj. Verŝajne en aprilo, se eblas kaj necesas, ni sendos pli kompletajn informojn al la aliĝintoj aŭ interesiĝantoj.

Ni jam ricevis diversajn sugestojn kaj sin-anoncis dudeko da personoj, por la du-taga aranĝo. Verŝajne tiu nombro duobliĝos ĝis majo. Laŭ la alvenhoroj de la partoprenontoj ni starigos la sabatan programon. Vi povas alveni jam vendrede aŭ pli frue, kaj forveturi nur en la semajno post la kongreso ; sed bonvolu antaŭ-rezervi la necesajn litojn.



  • Agadraporto por la jaro 1971-72 - Nia kongreso okazis en Strasbourg la 26-an de marto 1972, kun 60 partoprenantoj. Estis elektita nova estraro. Kvankam la plej multo de niaj membroj frue aliĝis kompare kun antaŭaj jaroj, tamen ni finfine havis nur 111 membrojn anstataŭ 109 pasint-jare. (gajno de 21 novaj kaj perdo je 19.) Ekzistas 2 grupoj : en Strasbourg kun 39 membroj kaj ebleco en Nancy kun 12 membroj. Sed krome okazas kunvenoj en Mulhouse (8 anoj), Colmar (6), Bar le Duc (5), Epinal (4). Publikaj kursoj okazis jene : 2 en Nancy, 2 en Strasbourg kaj 1 en Mulhouse (en la kadro de Université Populaire) kun inter 2 kaj 10 gelernantoj. Krome en Vittel, S-ro Colin komencis kurson en lernejo, kun 25 lernantoj, post Pasko 1972 ; ĝi daŭras post oktobro 1972. El Nancy, 44 artikoloj estis dissenditaj al la gazetaro, por la koresponda kurso ; respondis 127 informpetoj, enskribiĝis 42 gelernantoj por la 1-a grada kurso kaj 7 por la 2-a grada. Ekspozicio "La Libro Esperanto" okazis dum oktobro en Bar-le-Duc, Nancy kaj Epinal ; ĝi daŭris dum 1 ĝis 5 tagoj. Okazis renkontiĝoj en la Hingrie kaj en Nancy kun dudeko da partoprenantoj. Federacianoj partoprenis feriojn en Primoŝteno, la Nancian kongreson, la U.K. en Portland, diversajn aranĝojn en Grésillon, en Svisujo kaj aliloke. A.Grossmann
1   ...   10   11   12   13   14   15   16   17   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.


Elŝuti 2.03 Mb.