Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo13/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   55

Marto 1968 - 58a "La informilo" (8 paĝoj plus suplemento 2-paĝa el Florival, plus aliĝilo al la venonta federacia kongreso en Strasbourg, plus tutpaĝa (A4)desegnaĵo montranta la katedralon de Strasburgo, la Eùropan domon, la verdan stelon, la mencion "por Esperanto en Eùropa Domo", gluotan sur la antaŭa vitro de la aŭtomobiloj de la kongresanoj).

Invito al la 27a federacia kongreso kaj germanfranca junulara renkontiĝo en Strasbourg, la 31an de marto..

kompletiga agad-raporto (1/10/67 ĝis 20/11/68) Dum Esperanto nete disvastiĝas oriente de Vogezoj, ĝi stagnas (por eviti pesimistan esprimon) en Loreno. Laŭ la menbronombro, ni finis la jaron 1967 kun 92 membroj, kaj aktuale ĉirkaŭ 80 kotizoj jam atingis nian kasiston por 1968. Tiu cifero estas bonega, tiel frue en la jaro, ĉar kutime ni atingas ĝin nur aprile aŭ maje. Estas rimarkinde tamen ke ĉirkaŭ 60 kotizoj venas el Alzaco. La departemento Haut-Rhin estas nun la unua laŭ membronombro kun 42 membroj. Ĝi ŝuldas tion unue al la bloka aliĝo de la kultura centro de s-ro Wermelinger (Guebwiller-Buhl) kun 21 membroj, kiujn ni kore bonvenigas inter ni. Ankaŭ al la bona laboro de s-ro Cuené, kiu multe varbis en Mulhouse, (estas nun tie, kun ĉirkaŭurbo, 13 membroj). La grupo de Thann, malgraŭ malfacilaĵoj pri kunvenejo, estas ĉiam vigla. En Strasbourg, la grupo oficiale reorganiziĝis kiel kultura centro, kaj ĝia membraro verŝajne denove kreskos. En Loreno, okazis en Bar le Duc unua kunveno por restarigi la grupon.- Bulteno: "La Informilo" aperis duafoje de post oktobro, dank'al la sindona laboro de f-ino Jacquot por la tajpado kaj de s-ro Chapellier por la multobligo kaj dissendo.- J.P. Colnot raportis.

Strasbourg - Krom la organizado de la 27a federacia kongreso, la Esperanto-grupo de Srasbourg estis reorganizata dum ĝenerala kunveno la 6an de decembro. Oni adoptis novajn statutojn, la administrantaro de la nova "kultura centro" konsistas el: s-ro Fernand Knecht, prezidanto, s-ino Marianne Muller, sekretariino, s-ino Jeanne Oehri, kasistino, membroj: s-ino Grampp, s-roj Zipfel, Richerateaux, Habermehl.

El Florivalo - Kiel dirite, suplemento dupaĝa raportas pri la sanstato kaj la agado de ĉiuj membroj de la kultura centro. Post la sukcesa septembra internacia renkontiĝo, kiu ŝajne informis ĉiujn homojn en Florivalo pri Esperanto kiel internacia lingvo, dua kampanjo por varbi por kurso ekiĝis per disdono de 1000 flugfolioj titolitaj "l'appel du professeur Kastler", kaj 30 afiŝoj. Ĉu tio sufiĉos por trabori "la monton granitan de la homa stulteco"? demandas s-ro Wermelinger. Iom post iom 20 personoj aliĝis al la nova elementa kurso, sed por la 2a grado, nur 7 personoj daŭrigas, ŝajne ĉar pastro Schreiber transloĝiĝis kaj multaj lernintoj ne deziras plu ellerni Esperanton.

Strasbourg - Kurso gvidata de s-ro Zipfel finiĝos kun 8 lernantoj. Alia kurso por 20 lernantoj apartenantaj al la ministerio de edukado estas gvidata de s-ro Barido.

Mulhouse - S-ro Cuené sukcesis atingi la finon de kurso ne perdinte unu lernanton.

Bruyères - Pro troa okupiteco, s-ro Claudel organizis ĉi-jare nur daŭrigan kurson kun 8 partoprenantoj. Neniu kurso por komencantoj.

Thann -Duagrada kurso funkcias kun 6 lernantoj, gvidata de s-ro Roland Kubler. Dum 3 monatoj, la grupo akceptis 3 eksterlandanojn (Japanoj kaj Italino). Jesujuki Suzuki restis en Francio tutan monaton, jen en Thann, jen en Guebwiller, jen en Parizo.Tiaj sinsekvaj vizitoj de eksterlandaj gastoj donis al la grupo favoran etoson por reveki la intereson de niaj membroj. Tri Thann-anoj akompanis revenen al Torino la gastigitan Italinon. Vojaĝo ne forgesebla, ne nur pro tempesto kiu eksplodis dum la vojaĝo, sed ĉefe pro la nepriskribeble kora akcepto de la Torinaj geamikoj.
Decembro 1968 - 59a "La informilo" (10 paĝoj plus suplemento el Florival)

Krome al la bulteno estis aldonitaj franclingvaj afiŝo kaj cirkulero, disdonotaj por informado pri Esperanto. Pliajn senpagajn ekzemplerojn oni mendu al la sidejo de la federacio.



Invito al la unua komuna germanfranca kongreso, kiu okazos dum Pasko 1969. Okazos apartaj junularaj kunvenoj.

Vorto de la prezidanto. De post multaj jaroj, ĉiuj esperanto-gazetoj konstante instigis la esperantistojn agi, propagandi, progresigi Esperanton. Bedaŭrinde la rezultoj ne ĉiam estas brilaj. S-ro Cuené ne volas analizi la kialon de tiuj tro oftaj malsukcesoj, ĉar tio ne helpus (ĉu vere? Ŝajnas al mi, male, ke estus necese koni funde la erarojn por ne rekomenci ilin.) U.E.A.iniciatas novan agadon: organizado ĉie en la mondo de "semajno de Internacia Amikeco". Nia prezidanto petas nin ĉiujn aktive partopreni en tiu agado.

  • Raporto pri la 27a kongreso de la Orientfranca Esperanto-Federacio okazinta en Strasbourg la 31an de marto 1968. La kongreso ligiĝis kun germanfranca junular-renkontiĝo en la prestiĝa kadro de la Eùropa Domo. Tiu fakto ankoraŭ akcelis ĝian internacian karakteron de la antaŭaj jaroj. Ĉeestis ĉirkaŭ 70 personoj, el kiuj triono venis el Germanujo kaj Svisujo. Ni notis reprezentantoj, el 10 germanaj urboj, (inter ili, S-ro Helmut Roessler, prezidanto de Germana Sudokcidenta Esperanto-Ligo, kaj S-ro Hans Dieter Platz, prezidanto de Vinstrata Esperanto-Ligo). El Svisujo, venis S-ro Hans Hunkeler, prezidanto de la svisaj fervojistoj (el Aarau). El Francujo, membroj el Strasbourg, Mulhouse, Thann, Roderen, Creutzwald, Bar-le-Duc, Epinal, Buhl, Guebwiller, Wittenheim, Nancy, - kaj Parizo. Samtempe okazis ĝis la 11a horo, laborkunveno de la cêfaj aktivuloj de la Orientfranca Federacio en la Eùropo Domo, kaj junulara laborkunveno en apuda restoracio.

La ĝenerala kunveno, en la Eùropa Domo, komenciĝis post la 11a 15. Post legado de salutleteroj, la sekretario kaj la kasisto prezentis siajn respektivajn raportojn. El la debatoj, sufiĉe longaj, kiuj akompanis ilin, ni notu ke la informservo (kiu liveris 60 artikolojn al 11 regionaj gazetoj kaj ekzemplerojn de "Espéranto-Actualités" al diversaj eminentuloj, sen grandaj rezultoj) kaj la eldono kaj dissendo de "La Informilo", kostis kune en 6 monatoj la ekvivalenton de tutjara enspezo. Ni ne povos do daŭrigi laŭ la sama ritmo kaj ni devos bremsi la aktivecon por limigi la elspezojn, aŭ pli ĝuste serĉi aktivecon eble pli racian, malpli temp-kaj mon-raban. Oni proponis diversajn rimedojn por plialtigi la enspezojn (deviga kotizo de edzinoj de membroj, kreado de bonfaraj-neesperantistaj-membroj, k.t.p....) La raporton pri aktiveco kompletigis la diversaj aktivuloj. Pri Strasbourg raportis S-ro Knecht, pri Mulhouse : S-ro Cuené, pri Thann : S-ro Grossmann, pri Guebwiller : S-ro Wermelinger, kaj post li liaj gelernantoj (J.P. Beck kaj fratino Jeanne-Monique) lerte parolis pri sia aktiveco. Al la esperantistaj patrinoj alvokis S-ino Wermelinger.

Poste, ni renovigis la mandaton de triono de la komitatanoj : oni unuanime elektis la 4 kandidatojn : S-ro Denis (Bar-le-Duc), S-ro Knecht (Strasbourg), S-ro Kubler (Roderen-Thann), S-ro Manceau (Creutzwald).

Oni anoncis la morton de pluraj samideanoj, inter kiuj d-ro Hermann (prezidinto de Germana Esperanto- Asocio, kiu multe laboris por Esperanto sur la kampo de la Eùropa Parlemento), d-ro Bader (el Bazelo), S-ro Louis Collin (kiu longe aktivis en Nancy). La kongresanoj silentis dum unu minuto por honori la memoron al niaj mortintoj.

Post la tagmanĝo, la debatoj rekomenciĝis nur post la 15a30 por prepari la Nacian Kongreson (Samtempe en najbara salono okazis kunveno de Germana Sudokcidenta Ligo).

La aktivecan raporton de UFE (pri kiuj donis klarigojn S-ro Bourdeaux, ĝenerala sekretario de UFE, alveninta je tagmezo el Parizo) ni unuanime aprobis, kaj same (krom unu sindeteno) la kasraporton. Ni elektis s-ron Denis, kiel nian delegiton ĉe la Nacia Kongreso en Aix-en-Provence. (Strange, la raporto forgesis la komitatan kunvenon, kiu okazis poste. La estraro restis la sama : prezidanto s-ro Cuené, sekretario: s-ro Colnot kasisto s-ro Chapellier.)

  • raporto pri la laboroj de la junulara komisiono - La ĉeestantoj parolis pri la junulara movado en Germanio kaj en Francio, konstatante ke en ambaŭ Landoj kontraŭstaras la samaj malfacilaĵoj. Tamen niaj junularaj grupoj tre bone agadas, organizante ĉiuspecajn aranĝojn. Komunaj renkontiĝoj okazos alterne en Neustadt septembre, kaj venontjare en Francio. Malpli gravaj renkontiĝoj okazos krome ambaŭflanke. Regula reciproka informado estos starigita. Rezolucio petis ambaŭ naciajn (plenkreskulajn) asociojn trovi solvon por ke Esperanto-libroj estu aĉeteblaj en librejoj. Ĉeestis 25 gejunuloj.

  • renkontiĝoj - La 27-28ajn de aprilo jam okazis germanfranca renkontiĝo en la junulardomo de St Martin apud Neustadt (Palatinato). 4 junuloj el Thann partoprenis. La rilatoj estis tre amikecaj. La Thann-anoj siavice invitis al tradicia festo en Thann la 30an de junio. Sed pro la sekvoj de la politikaj eventoj en Francio, la festo okazis nur la 6-7ajn de julio. La renkontiĝo okazis en la familia ripozdomo Hirtzenstein, inter Thann kaj Guebwiller. Ĉeestis 15 junuloj el Thann, Guebwiller, Neustadt, Maikammer, Speyer kaj Nancy.. Krom la "kremacio" de abio kaj piroteknikaĵoj sabate, promenado, laborkunveno kaj ekskursoj interalie al la batalkampo "Vieil Armand".

  • renkontiĝo en la Hingrie

  • photo 19

La 8an kaj la 9an de junio, okazis en la familia ripoz-domo de la Hingrie jam la dua renkontiĝo. Kvankam ne ĉeestis tiom da personoj, kiom lastjare, tamen venis kelkaj partoprenantoj el Strasbourg, Nancy, Mulhouse, Guebwiller kaj Thann. Preskaŭ ĉiuj venis per aŭto krom du kuraĝuloj, Gérard kaj Fabiano kiuj sukcesis alveni bicikle. Ni komune vespermanĝis, kaj poste ni iom ŝak-ludis kun Sro Zipfel, kiu montris al ni sian spertecon en la ludo. Dimanĉon matene ni faris promenadon en la arbaraj ĉirkaŭaĵoj, kie ni trovis multajn fragojn. Post la tagmanĝo, ni pilko-ludis kaj okupiĝis per aliaj ludoj ĝis vespere. Ni estis tre kontentaj pri tiuj du tagoj pasigitaj en la Hingrie kie estis samideana amikeco. Georges Grossmann el Thann, raportis.





  • german-franca renkontiĝo en St Martin/Neustadt -Ĉirkaŭ 50 junuloj kaj eks-junuloj partoprenis, de la 30a de Aùgusto ĝis la 2a de septembro 1968, la german-francan junularan renkontiĝon. Ĝi okazis en la junulara domo en St-Martin apud Neustadt, ĉe la germana vinstrato. S-ro Ritthaler, post nia alveno sabaton matene, prezentis diapozitivojn pri Palatinato kaj germana vinstrato. Posttagmeze, autobusa ekskurso kondukis nin al Bad-Durkheim, kies famkonatan vinbarelan gastejon, ni vizitis. Dum la dancvespero, la junuloj amuziĝis ĝis malfrua horo. Dimanĉon matene, la katolikan Esperanto-servon celebris pastro Bergweiller. Sekvis ĝenerala kunsido (celo de la renkontiĝo) ; ni raportis kaj diskutis pri multaj aferoj. Je la dek-kvara horo, antaŭ la pieda ekskurso en la arbaro kun vingustumado, ni atente aŭskultis la interesan prelegon de studdirektoro H. Rössler. La temo estis : "Ĉu Esperanto kontribuas al la german-franca interkompreniĝo ?". Lundon matene, ni vizitis vinkooperativon. La lasta komuna tagmanĝo finis la oficialan programon. Ni forgesis indiki, ke la renkontiĝo estis internacia. Ĉeestis Germanoj el ĉiuj partoj de Germanio, Francoj el Parizo kaj Thann, Libanano kiu studas en Germanio, kaj du ĉarmaj Japaninoj el Osaka kaj Iamagata. Gérard Kohlmann el Thann raportis.

  • Inaŭguro de la "Esperanto-ponto" en Karlsruo. - La dimanĉon 15an de septembro okazis en la urbo Karlsruo la inaŭguro de la Esperanto-Ponto. Tiu ponto, freŝe konstruita, transiras Pulverhaustraton je la alveno de la autoŝoseo Strasburgo-Munkeno. Ĉiuj partoprenantoj, je la nombro de 100 proksimune, krom 2 reprezentantinoj el Francujo, F-inoj Marchal'>Lingot kaj Marchal el Nancio, estis Germanoj. La ceremonio, kiu okazis je la 10a matene, komenciĝis per aŭdo de ĥorkantistoj kantante germanlingve. Poste, S-ro Kastin urbkonsilanto de Karlsruo paroladis ankaŭ germanlingve. La estro de la Esperanto-grupo de la urbo, S-ro Führer, tutkore dankis la partoprenantojn. Denove aŭdigis sin la ĥorkantistoj kaj je kvarono antaŭ la 11a finita estis la ceremonio. Ĉiuj kunsidis sur la teraso de kafejo "Rosenstüble" por iomete trinki kaj diskuti... finfine en Esperanto, en simpatia atmosfero. Samtempe 2 muzikistoj ludis akordionon kaj gitaron. La vetero estis sufiĉe varmeta kaj ne pluvis. Poste, la partoprenantoj, kiuj tion deziris, veturis al restoracio "Moninger Gastätten" en la urbo kaj tiu agrabla tago finiĝis per la vizito al la bestĝardeno, kie okazis la disiĝo. A. Marchal raportis.

Aldonaĵo de s-ro Colnot --Laŭ letero ricevita el Karlsruhe, la feston por la inaŭguro de la Esperanto-Ponto aranĝis la kvartalaj asocioj (ĝardenamatoroj, piedpilkamikoj, k.t.p.) kaj ne la esperantistoj. Nur la lastan semajnon antaŭ la inaŭguro oni pensis inviti la Eo-grupon, kiu tuj en granda rapido sendis invitojn al diversaj grupoj. La ceremonio okazis do germanlingve kaj la Esperanto-grupo kaptis la okazon por informi pri Esperanto kaj kurso. Ĉar la urboj Nancy kaj Karlsruhe ĝemeliĝis, la loka gazeto (kiu de jaroj rifuzis obstine publikigi ion ajn pri Esperanto !) raportis pri ĉeesto de esperantista delegacio el Nancy. La efiko al la publiko estis pli granda ol se la tuta ceremonio estus okazinta en Esperanto ! en Nancy mem, la 2 gazetoj raportis kun relative grandaj titoloj !

  • aliaj renkontiĝoj - Mankas raportoj pri aliaj renkontiĝoj : ĉe la pasejo Hahnenbrunnen, en Altaj Vogezoj (dufoje, la 16an de junio kaj la 15an de septembro), pri Neustadt (en aprilo), pri Gray (la 6an de Oktobro), pri Strasbourg (la 26-27ajn de Oktobro). Ni presos ilin en la proksima informilo...se kuraĝulo (j) bonvolas verki ilin ! Antaŭdankon !

  • Thann - En nia urbeto, Esperanto fariĝas ĉiam pli kaj pli vivanta lingvo. La ferio-periodo forpelis niajn membrojn al diversaj ferio-lokoj esperantaj. Tiel kvin el ili vojaĝis jen al Primoŝten en Jugoslavio por ferii en tiu Esperantista-somerumejo jen al Romans, kie okazis ferio-semajno, jen al Tarragona en Hispanio por partopreni la junularan kongreson, jen al Madrid por ĝui la Universalan .Kongreson. Tiu vojaĝemeco al Esperantujo de niaj membroj ne estas la konkludo de la viveco de Esperanto en nia urbo. Sed ni denove kiel lastjare akceptis eksterlandaninojn. La unua estis Hungarino, al kiu multe plaĉis nia urbeto, ŝi restis tie dum unu semajno, kaj promesis reveni. Poste venis du japaninoj, kiuj ankaŭ estis gastigitaj dum du semajnoj en nia urbo. La loka ĵurnalo favore raportis pri ilia vizito kaj kompreneble pri Esperanto. Tiaflanke la situacio ŝajnas tre bona kaj efika. Nun restas al ni la laboro por propagandi pri Esperanto kaj organizi kurson por komencantoj, profitante de tia situacio. Nuntempe ni estas starigantaj planon por tia agado. Ni esperas, ke niaj klopodoj ne estos vanaj kaj ke finfine ni sukcesos varbi novajn. Esperantistojn kaj plifortigi nian grupon. Ĉar ni intencas ĝin oficialigi. Raportis André Grossmann. Al tiu raporto verkita fine de septembro ni aldonu : post propagando per afiŝoj kaj 1000 flugfolioj, kurso komenciĝis en Vieux-Thann kun 6 lernantoj, la 10an de Oktobro. Prelegojn pri Eo-kaj kursojn planas S-ro Grossmann en Cernay kaj Bitsĉwiller.

  • Strasbourg - kampofajroj: la 10an de julio, samideanoj el Oberkirĉ invitis la membrojn de la Kulturo-Centro Esperanto de Strasburgo al "Somera kampofajro". Krom deko da membroj el nia urbo, amikoj el Baden-Baden kaj el Rasttat respondis al la invito. Ni estis trideko ĉirkaŭ la fajro. S-ro Heiss, kies kirurga operacio datumas nur de 15 tagoj, alvenis la rondon iom lamanta sed aplaŭdata de ĉiuj, kiuj deziris al li rapidan resaniĝon ; saman deziron ni direktis al s-ro prezidanto Poppeck iom malsana. Amike babilante ni gustumis kolbasetojn majstre rostitajn de s-ro Staedele, nia gasto, kaj "rusan salaton" kaj bieron. Memorinda vespero .Ni ĉiuj estis tiel, vere partoprenantaj en tiu ronda familio, ke subite naskiĝis sur ĉiuj lipoj "la Espero" duonvoĉe sed unuanime kaj kore kantata. La 18an de septembro estis nia vico inviti samideanojn el Germanujo por partopreni nian somerfinan kampofajron. Ĝi okazis en la "Esperanto-Boatejo". Tiu boatejo estas propraĵo de tri strasburgaj samideanoj, kiuj ĝin prizorgas de tre longa tempo. Ĝi konsistas el ligna dometo en kiu kuŝas tri boatoj, meze de sufiĉe granda areo da gazono laŭlonge de la eta rivereto nomata "malrekta Rejno" (Alzace elparolata Rhin tortu), kiu alfluas en la suda parto de la urbo. La vetero estis pluvema, ni kunvenis en la dometo la fajro estis preta ekstere. Ĝojo kaj amikeco regis dum la tuta festo. Ni regalis nin kaj multe babilis, en Esperanto kompreneble, kaj biero kaj rejna vino multe helpis. Tiajn kunvenojn la grupoj pli ofte organizu, ĉar ili fortigas la amikecon. Redaktis F. Knecht.

Kurso gvidata de s-ro Zipfel malfermiĝis la 6an de novembro kun 25 gelernantoj.

Nancy - Ni provis pliintensigi la informadon pri nia perkoresponda kurso kaj pri Esperanto. Ni eldonis afiŝojn (3000) kaj cirkulerojn, kaj informis 160 junuldomojn en 9 departementoj (nia federacia teritorio kaj Franĉkonteo). Ni atendas rezultojn, sed ili malfruas. Krome jam 22 artikoloj al la regiona gazetaro, alportis nur 30 informpetojn. En Nancy mem fiaskis informkunveno (kiel nun kutime). Nur 1 lernantino por kurso. Sed ŝi bone lernas kaj preparas sin al partopreno en seminario de G.E.Junulara en Kolonjo.. Alvoko al ĉiuj gesamideanoj en la federacio, diskonigi la perkorespondan kurson. En la junuldomo de Nancy, ĝi estas la prestiĝo de Esperanto, kiu sur loka tereno malbone fartas.

Bar le Duc - Sukcesa ekspozicio organizita de s-ro Pol Denis. La radio anoncis ĝin. Ĝin vizitis 150 personoj, 9 aliĝis al kurso. Krome, s-ro Denis prezentis la diapozitivojn de Lentaigne en loka kolegio.Ĉeestis 180 lernantoj, 48 aliĝis al la kurso. Similaj lumbildparoladoj okazos en la junuldomo de St Dizier.

Nekrologo -en Hoĉfelden mortis 88a jara d-ro North, eks notario. Li lernis Esperanton en 1928, gvidis plurajn Esperanto-kursojn en Strasburgo, estis prezidanto de la grupo de Strasburgo de 1930 ĝis 1933, kaj prezidanto de nia federacio en 1934/35.

Geedziĝo - la 13an de aŭgusto 1968, Michel Chapellier, filo de nia kasisto, edziĝis kun f-ino Marie Louise Malgras.

Guebwiller -Ekzamenoj: 7 personoj sukcesis la ateston pri lernado, 2 aliaj la ateston pri supera lernado, kaj plie, sekve al kurso kiu okazis sabate en Mulhouse, gvidata de s-ro Lienhardt, 4 sukcesis la ateston pri kapableco: gesinjoroj Wermelinger, kaj f-ino Gross el Guebwiller, kaj André Grossmann el Thann. Ampleksa ekspozicio estis organizata de s-roj Wermelinger kaj Fisĉer en montrofenestro de magazeno, kiu prezentis 50 esperantajn librojn, gazetojn, prospektojn, poŝtmarkojn, ktp... Favoraj artikoloj aperis en la gazetoj, 1500 flugfolioj informis la loĝantaron. La sukceso estis tia, ke 3 aliaj komercistoj proponis sian montrofenestron por simila ekspozicio! Multaj personoj konfesis, ke ili tute ne konjektis, ke ekzistas tia literaturo, kaj tia materialaro en Esperanto. En la raporto pri la regiona kongreso en Strasbourg, ni notis, ke s-ino Wermelinger alvokis al la esperantistaj patrinoj. La tuta teksto aperis en la Florivala suplemento. En la familio Wermelinger, unue la patro lernis Esperanton, nur poste la patrino. Ilia fileto Francisko, 4 jara, rapide komprenis la lingvon. Sed li obstine ne volis paroli ĝin.Iom post iom, la patrino komencis paroli la lingvon. Ekde kiam ŝi parolis en Esperanto, ankaŭ la fileto parolis, ŝajne ĉar li konsideris ke Esperanto fariĝis, ne plu la lingvo de la patro sola, sed de ambaŭ gepatroj. Do, alvoko al la esperantist-edzinoj, por ke ankaŭ ili parolu la lingvon de sia edzo. Rekta sekvo de tiu rakonto: gesinjoroj Wermelinger kun la fileto ĉeestis la universalan kongreson en Madrid. Dum la inaŭgura festo, en la vico malantaŭ ili, troviĝis 2 francaj gesamideanoj, kiuj (kiel kutime diras la raporto!) krokodilis flustre. La knabeto lerte turniĝis al ili kaj laŭte diris " atentu , mi ne volas aŭdi krokodilojn!". Konsterniĝo de la du kulpantoj kaj rido de la aliaj personoj!.

Februaro 1969 - 60a "La Informilo" (5 paĝoj).

Invito al la federacia kongreso en Colmar.

  • agadraporto (oktobro 1967 ĝis Septembro 1968) - La grupoj:La federacio revekiĝas de unu jaro, ĉefe en Alzaco. La membraro denove kreskis. Viglaj oficialaj centroj ekzistas en Strasbourg (kun ĉirkaŭ 40 membroj) kaj en Guebwiller (kun 21 membroj). La junulargrupo de Thann baldaŭ oficialiĝos, kun deko da membroj ; alia grupo en Mulhouse kun sama nombro. La informado pri Esperanto estis speciale bona en Guebwiller, Strasbourg, Mulhouse, Thann. Ĝi ebligis varbadon de relative granda nombro da lernantoj en la diversaj kursoj : pli ol 30 en Strasbourg en 2 kursoj, ĉirkaŭ 10 en Mulhouse kaj Guebwiller, 6 en supera kurso en Thann. La informservo, kiun ni starigis antaŭ unu jaro, dissendis 15 seriojn da artikoloj al 11 regionaj gazetoj, entute ĉirkaŭ 60 artikolojn al ĉiu gazeto. Ni povis kontroli la aperon de nur 9 artikoloj el tiu servo entute. La lokaj grupoj sukcesis aperigi pli gravajn kaj pli oftajn artikolojn. La kultura Centro Florivalo (Guebwiller) preparis serion da diapozitivoj, pri sia regiono kaj pruntesendas ĝin al diversaj grupoj en la tuta mondo. La Federacia kongreso okazis la 31an de marto en la Eùropa Domo en Strasburgo kun samtempa germanfranca junulara renkontiĝo. Ĉeestis sepdeko da gesamideanoj el Germanujo, Svisujo kaj Francujo. Pro la majaj eventoj niaj renkontiĝoj ne estis tiel multaj kiel pasintjare. Okazis tamen 3 regionaj renkontiĝoj en Vogezoj, kaj plie 3 germanfrancaj aranĝoj : 1 en Francujo, (Thann, Hirzenstein) kaj 2 en Germanujo (Maikammer kaj Neustadt), ne kalkulante interŝanĝojn inter Strasbourg kaj Oberkirĉ (Germanujo). Membroj de nia federacio partoprenis krome aliajn Esperanto-eventojn, en Francujo kaj eksterlande, i.a. la diversajn kongresojn, nacian kaj internaciajn. Kompletiga agadraporto (oktobro 1968 - januaro 1969). Al la ĉisupra raporto, verkita por UFE en novembro, mi volas aldoni la jenan kompletigon, laŭ mi tre gravan, ĉar la 4a trimestro de la jaro estas, pro la tiamaj informado kaj varbado, la plej grava ĉiujare: de post oktobro, sekve al bona informado kursoj ekfunciis en Strasbourg, Mulhouse, Vieux-Thann, Roderen, Guebviller (kaj eĉ Nancy !). Speciale menciinda estas la kurso de Sro Denis en la CEG de Bar-le-Duc, kun kvindeko da lernantoj. La nancia koresponda kurso varbis 16 novajn lernantojn (el kiuj 10 en Bas-Rhin, 3 en Haut-Rhin ; 2 en Meurthe et Moselle, 1 en Moselle). Renkontigôj ne okazis pro la malfavora vetero, sed verŝajne ili rekomenciĝos tuj post nia federacia kongreso. . Sekretariis J.P. Colnot.

  • propono de adapto de la federaciaj statutoj, - Post enketo de s-ro Knecht en Strasbourg, kaj de s-ro Colnot en Nancy ĉe la koncernaj departementaj servoj de la ministerio pri junularo kaj sportoj, kelkaj modifoj relative malgravaj en niaj statutoj estas proponitaj, por ke nia federacio estu agnoskita de tiuj oficialaj servoj. Tio nun ne povus alporti al ni regulajn subvenciojn, sed eventuale helpon por organizi internaciajn renkontiĝojn. (ekzemploj de ŝanĝetoj: la federacia komitato estos elektita por 3 jaroj laŭ sekreta voĉdono. La komitato kunvenos almenaŭ 4 foje jare anstataŭ 2)

  • nekrologo - nia amiko, federacia kasisto, Jean Chapellier havis la doloron perdi sian karanedzinon Georgette, kiu forpasis en nancy la 13an de januaro 1969.

  • Florivalo - La ekspozicio daŭros ankoraŭ 2 monatojn. Dum la festotagoj inter Kristnasko kaj novjaro, la kultura centro organizis konkurson de desegnaĵoj por la infanoj. La infanoj dorse de la desegnaĵo indikis siajn nomon, adreson, la titolon de la desegnaĵo. La titoloj estos tradukitaj en Esperanton, senditaj al Esperanto-grupo en Siberio, kiu ekspozicios ilin post traduko rusen. 150 desegnaĵoj alvenis kaj estis unue prezentitaj en 3 montrofenestroj en Guebwiller kun klarigoj pri la rolo de Esperanto. Partoprenis lernantoj el Guebwiller kaj 4 apudaj vilaĝoj. Krome, por la novjaro, la esperantistoj disdonis 1500 bondezirajn foliojn kun informoj pri Esperanto.

  • Mulhouse - okazis pedagogia kunveno la 15an de decembro okaze de la Zamenhoftago. 9 aktivuloj el la departemento ĉeestis. En la departemento 68 okazas 7 kursoj kun inter 4 kaj 10 lernantoj. Ĉiu prezentis sian instrumetodon. S-ro Lienhardt prezentis novan "strukturan metodon". Provoj okazis en 3 urboj. Nova broŝuro eventuale aperos laŭ la rezulto de tiuj spertoj.

  • Thann - Informado pri Esperanto okazis en Vieux-Thann. Stariĝis kurso kun 6 lernantoj; post kelkaj monatoj, 3 serioze studas. Provoj estis faritaj por kursoj en Cernay kaj Bitsĉwiller. La junuldomo de Cernay ne respondis. En Bitsĉwiller la urbestro disponigis lokalon, 4 lernantoj aliĝis. Alia kurso en Roderen kun 6 gelernantoj.

  • Huningue - Pastro Schreiber klopodas malfermi kurson.

1   ...   9   10   11   12   13   14   15   16   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Wermelinger
  • Jacquot
  • Knecht
  • Denis
  • Lingot kaj Marchal
  • Marchal
  • Februaro 1969
  • Colnot . propono de adapto de la federaciaj statutoj, - Post enketo de s-ro Knecht

  • Elŝuti 2.03 Mb.