Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


1/ apero de Esperanto 1903 1914

Elŝuti 2.03 Mb.

1/ apero de Esperanto 1903 1914




paĝo12/55
Dato15.03.2017
Grandeco2.03 Mb.

Elŝuti 2.03 Mb.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   55

aprilo 1967 - 55a "La informilo" (9 paĝoj)

Dum plia jaro, nia federacio vivetis. Ĝi ne perdis multe, ankaŭ ĝi malmulte akiris. La stato de nia membraro estis la jena dum la pasintaj jaroj :

1962 : 100 1965 : 112

1963 : 89 1966 : 84

1964 : 85



Je la dato 27.3.1967, por 1967 kotizis nur 67 personoj. Tridek membroj de la pasinta jaro ankoraŭ ne rekotizis, ni varbis 9 novulojn (je le 15.4.66, ni estis 70 kotizintoj).

Niaj grupoj :(ni resumu la informojn jam donitajn de "La Informilo"): ekzistas oficiale nur unu grupo, en Strasbourg, kun pli ol 20 membroj (ekzakte 26 pasintjare) kaj regulaj oftaj kunvenoj. La junulara grupo en Thann (9 membroj) plifirmigas siajn bazojn antaŭ ol deklari sin oficiale. Krom tio, ekzistas eblecoj de grupoj en Epinal, Bar-le-Duc, Mulhouse, kaj ankaŭ en Nancy, kie estis lastjare 17 kotizantoj sed fakte neniu oficiala grupo. Tre vigla estas la esperantista vivo en Bruyères dank'al la kursoj de S-ro Claudel en la liceo, kaj en Guebwiller, kie S-ro Wermelinger tre efike laboras : naskiĝis tie la Kultura Centro “FLORIVAL”, kiu jam konigis allogan laborprogramon. Ni esperu, ke el tiuj 2 urbetoj venos novaj fortoj al nia Federacio.

Informado pri Esperanto : Kiel jam dirite, en Guebwiller okazis tre efika propagando per paneloj en montrofenestroj de magazenoj. En Nancy, post intensa provo pasintjare (ekspozicieto, afiŝoj, 1600 flugfolioj, 6 gazetartikoloj...sen rezulto !) ni ne rekomencis tiajn klopodajn. Ni aperigis dum la antaŭa lernjaro 35 komunikojn en la loka gazetaro pri nia aktiveco, kaj 20 ĉi-jare. Pri nia koresponda kurso, ni dissendis pasintjare 78 komunikojn (certe aperis nur 17), kaj ĉi-jare nur 24 (aperis certe 7). Informado simila certe okazis en aliaj urboj (Strasbourg, Thann, k.t.p.) sed ni ne scias ion precizan pri tio. Ni intencis starigi federacian informservon pri Esperanto. Sed taŭgaj artikoloj mankas (la informa fako de U.F.E. ne plu povas ilin liveri nun), la alvoko en "La Informilo" por peti helpon de niaj membroj por redaktado de tiuj komunikoj restis sen eĥo... kaj tempo mankas al la respondeculo : estas ja malfacile prizorgi samtempe grupan vivon, kursojn kaj federacian servon. La projekto tamen ne estas mortinta, la elektitaj departementaj respondeculoj estas nun kontaktataj letere unu post la alia. Se troviĝos sufiĉe da helpemuloj inter niaj membroj, la servo povus tre baldaŭ funkcii.

Instruado de Esperanto: Parolaj kursoj sukcese funkciis en Bruyères, Strasbourg, Thann, Guebwiller, Mulhouse. Ili fiaskis kiel nun kutime en Nancy. Pri aliaj kursoj ni ne estas informitaj. Koresponda kurso funkcias de 16 jaroj en Nancy, sed ĝi malfacile varbas lernantojn: 7 dum la pasinta lernjaro, 5 ĉi-jare.

Varbado de membroj : la sama eta sed konstanta varbado okazas en Strasbourg. Krom tio, stagnado. La nancia koresponda kurso varbis ĉi-jare siajn 5 membrojn...en Alzaco !

Delegitaro de U.E.A. : Mankas fakdelegitoj pri instruado, turismo kaj S.O.S. aŭtomobila servo, ĉefe en Strasbourg-Mulhouse. S-ro Kubler fariĝis D kaj JD en Thann, S-ro Grossmann D kaj JD en Vieux-Thann, S-ro Claudel FD en Bruyères (povus estis ankaŭ D). En Boulay povus esti D kaj FD. Personoj kiuj deziras fariĝi Delegito, Fakdelegito aŭ Junular-Delegito bonvolu mendi la necesajn respondilojn, al la federacia sekretario.

Nia bulteno : "La Informilo" aperis nur 2 foje ĉi-jare. mankis tempo, mankis informoj, mankis helpemuloj por pli oftaj numeroj. La no 53 estis eldonita dank'al la sindonemo de nia prezidanto, la no 54 kaj la nuna 55 dank'al la sindonemo de F-ino Prud'homme kaj de S-ro Chapellier. Dankon kaj gratulojn, al ili.

Vivo de la grupoj - En Nancy: sub la ŝildo "Nancy Esperanto", komune kun la eksa Nancia grupo, kunvenoj okazis regule de la pasinta jaro ĝis februaro, sed nur unufoje monate la duan mardon de l'monato. Ĉiufoje ĉeestis 3 ĝis 10 gesamideanoj. Pliboniga kurso okazis 2 foje monate. Ni provas aktuale revigligi la Esperanto-aktivecon per diversaj rimedoj. Ĉar pli post pli la Centra Junuldomo (kiu posedas nun 1500 membrojn - neesperantistojn...kaj nur 3 esperantistajn membrojn ! ) estas la sidejo de nia aktiveco, ni unue firmigis la situacion de la esperanto-sekcio de la Junuldomo : partopreno al la administrado de la Domo, reprezentado ĉe la ĉiumonataj kunvenoj de la “domkonsilio”, kie reprezentantoj de ĉiuj aktivecoj pridiskutas organizajn problemojn. Tio jam ŝanĝis la etoson en la Domo, oni pli favore konsideras nin en la junula medio mem (la direkcio ĉiam estis favora, sed ne la junuloj !).Ni provis anonci 2 informkunvenojn pri Esperanto, sed ili estis tro fruaj kaj tute fiaskis : nur 2 personoj venis por informiĝi, parola kurso ĝis nun ne povis funkcii. Krome, oni ĵus starigis (luksan !) bibliotekon en la Junuldomo, kie oni rezervigis por Esperanto 2 bretojn. Ni devis do reorganizi tie la plej belaspektajn librojn de nia biblioteko, kaj la ceterajn librojn, kaj broŝurojn ni devis loki ĉe privatulojn. En Guebwiller, la 1an de januaro 1967 naskiĝis la asocio "kultura Esperanto-centro Florival". La asocio planas verki dokumentaron sub formo de diapozitivoj kaj sonbendo. Ili prezentos tiel sian interesan urbon Guebwiller, la vitejojn kaj Vogezojn, la allogajn turismajn eblecojn, la vivmanieron kaj aktivecojn de la loĝantoj, ktp.

Vorto de la prezidanto: Roland Kubler ĵus revenis el nacia renkontiĝo de Jefo, en Gresillon. La junuloj travivis agrablajn horojn. Ili skizis sian estontan agadon en Francio: kreado de regiona junulara fako en nia regiono estas planita. Roland Kubler ŝatus pli bone prizorgi la junulan flankon de nia afero, do ŝatus ke pli aĝa persono surprenu la prezidantecon de la federacio.

De longa tempo ne aperis kanto en "La informilo". Do ĉifoje aperas "Alzaco, nia Lando", traduko de folklora alzaca kanto far A. Lienhardt, dediĉe al la "kultura centro Florival".


Julio 1967 - 56a "La Informilo"

  • raporto pri la 56a federacia kongreso okazinta en Mulhouse la 30 an de Aprilo 1967

La unuaj samideanoj, kiuj eniris la ankoraŭ malplenan kongressalonon estas S-ro Ringli, Prezidanto de la Bazela Grupo, kaj lia samurbano S-ro Sĉmutz. Ek de tiam, nia kongreso fariĝis internacia ! Baldaŭ alvenis la diversaj grupoj kaj ĉirkaŭ 50 personoj plenigis la salonon, kiam S-ro Kubler malfermis la kongreson je la 9a30. Oni konstatas, ke belega vetero ĉiam favoras niajn kongresojn, kiam ili okazas en Alzaco, ĉu tial samideanoj pli facile ĉeestas ?

S-ro Cuené, per kelkaj afablaj vortoj bonvenigas la ĉeestantojn, en sia urbo. Li legas salutleterojn ricevitajn, ĉefe el la grupo de Gray (S-ro Junier), el S-ro Ribot, redaktoro de "Franca Esperantisto", el la grupo de Nice (S-ro Férez).

La aktiveca raporto, jam aperis. La kongreso unuanime akceptas tiun raporton.

Diversaj aktivuloj donas kompletigajn informojn pri sia aktiveco. S-ro Cuené legas raporton de S-ro Manceau (Creutzwald) pri diversflanka kaj konstanta aktiveco.



Kursoj - Ekzamenoj - Pri Guebwiller, S-ro Wermelinger raportas, ke 12 lernantoj liaj nun

finlernas la kurson.Ili organizos septembran renkontiĝon kaj eldonon de diapozitivoj.

Pri Strasbourg, S-ro Knecht mencias regulajn kunvenojn, akcepton de diverslandaj gesamideanoj, organizon de pikniko la 28/5 en la Hingrie, kaj kurson de S-ro Zipfel al la poŝtistoj kun 15 lernantoj. Pri Bruyères, S-ro Claudel informas, ke el 25 pasintjaraj lernantoj, 10 restas en duagrada kurso. En elementa kurso restas 15-18 gelernantoj, el kiuj 8 veturis al Grésillon dum Pasko kaj pluraj venos en la Hingrie. El 15 liceaj profesoroj, kiuj eklernis Esperanton, restas 4 praktikantoj de nia lingvo. En Thann, (S-ro Grossmann) regulaj kunvenoj okazas, oni ankaŭ ekprizorgas la septembran renkontiĝon. En Nancy ankaŭ, oni nun tre regule kùnvenas, kvankam S-ro Colnot (post malsukcesaj provoj por restarigi oficialan grupon antaŭ pluraj jaroj) opinias ke gruprestarigo ankoraŭ nun ne estas ebla. En Epinal, en Bar le Duc, restas izoluloj, sed neniu grupo, neniu kunveno. Fine en Mulhouse, kie ne plu ekzistis grupo, post kontaktoj kun la popoluniversitato, S-ro Cuené sukcesis starigi kurson kun 12-13 gelernantoj (el kiuj restas nun ankoraŭ 7).

Kasraporto - S-ro Chapellier prezentas la kasraporton, kiu estas ankaŭ unuanime akceptita. S-ro Wermelinger demandas, ĉar la kaso estas prospera, kion ni faru per tiu mono? Fakte, la elspezoj por la funkciado de la Federacio estis dum la lastaj jaroj minimumaj: nur poŝtelspezoj por leteroj aŭ dissendo de la bulteno. Sed tre baldaŭ ni ne plu havos la samajn favorajn cirkonstancojn por eldoni la bultenon. Se ni devos pagi, krom la sendadon, ankaŭ la presadon kaj la paperon, nia kaso estos malpli bonfarta. Se ni regule sendos delegiton al la kunvenoj de la konsilio de U.F.E. kaj al la nacia kongreso, la kaso ne povos rezisti longe.

La tasko de la komitato estos ĝuste elekti la plej trafajn rimedojn por elspezi nian monon nur por la progresigo de Esperanto.



Elekto de la komitato - Nun, la kongreso reelektas trionon de la federacia komitato. Tri antaŭaj komitatanoj denove kandidatiĝas (s-roj Colnot, Cuené, Durand) kvara samideano akceptas kandidatiĝi : s-ro.Wermelinger La 4 kandidatoj estas unuanime elektitaj.

La kongreso poste studas la jarraportojn de UF.E.: kelkaj aktivuloj starigas rimarkojn, kiuj estigas diskutojn kelkfoje sufiĉe longajn.

Krom 2 sindetenoj, nia kongreso aprobas la raporton pri agado de U.F.E. en 1966. Ni rimarkis la punkton 13an de tiu raporto kaj petas klarigojn pri la eksiĝo de membro tiel aktiva kiel profesoro Duc-Goninaz.

La financa raporto ankaŭ vekas longajn diskutojn. La laborkunsidon ni devas ĉesigi iom post la 11a, ĉar la oficiala akcepto far la urbestro okazos en la urbodomo je la 11a30.

Akcepto de la urbestro - Per diversaj aŭtomobiloj, la kongresanoj rapide atingas la urbodomon, kie la urbestro, Sro Emile Muller kaj diversaj aŭtoritatuloj de Mulhouse atendas nin. La urbestro akceptas nin per tre afabla parolado.S-ro Cuené dankas lin je la nomo de la esperantistoj, memorigante ke Sro Muller estas unu el la 22 françaj urbestroj, kiuj subskribis peticion por la enkonduko de Esperanto en la publikajn lernejojn kaj li ankaŭ subskribis la lastan peticion al UNO. Per bone dokumentita parolado, li lerte mencias la diversajn atingojn de la Esperanto-movado kaj komparas ilin kun la kostoj de la traduklaboroj ĉe U.N.O. : elokventaj ciferoj, kiujn ni reproduktos aparte en nia bulteno. Tiam alvenas nia samideano Garry Davis, la "unua mondcivitano", kiu donas al la urbestro pasporton de mondcivitano. Per honorvino kaj kukoj, ĉarmaj alzacaninoj en festa kostumo poste regalas nin, kaj tiu akcepto tre ĝoje finiĝas.

La tagmanĝo en la restoracio de la Zoologia ĝardeno estas ankaŭ tre gaja. Tuj poste okazas elementa Esperanto-ekzameno sub gvidado de S-ro Zipfel kaj Fraŭlino Dietz.

Dum parto de la kongresanoj vizitas la ĝardenon, laborkunveno denove kunigas 11 aktivulojn, kiuj deziras finpritrakti la restantajn problemojn de la tagordo. Konstatinte ke neniu el nia membraro povos partopreni la nacian kongreson en Calais, la federacia kongreso komisias la sekretarion enketi ĉe la aliaj federacioj por trovi delegiton. Ni unue kontaktos s-ron Frangeul, respondeculon de la Centra-Okcidenta Federacio, kies delegito jam reprezentis nin la pasintan jaron en Le Havre. (S-ro Frangeul transdonis nian leteron al nia prezidinto, s-ro Boyet, kiu denove estis nia delegito en Calais.)

Ni daŭrigas la diskutadon pri la nacia financa raporto kaj pri la aldonitaj projektoj de rezolucioj proponitaj de la kontrevizinto, kaj ni decidas sendi al la nacia kongreso 3 rezoluciojn. Ni voĉdonas por la konsilantoj de UFE.



Nova estraro -Fine, 8 komitatanoj kunvenas por elekti la novan estraron. Por respondi al la deziro de S-ro Kubler, kiu ŝatus ne plu resti prezidanto por povi pli efike labori por la junulara movado, en kiu oni donis al li novajn gravajn taskojn dum la nacia kunveno de JEFO en Grésillon. S-ro Cuené akceptas kandidatiĝi kaj li estas unuanime elektita prezidanto. S-roj Chapellier kaj Colnot, kiuj ne trovas anstataŭantojn, restas respektive kasisto kaj sekretario. F-ino Jacquot, kiu afable proponas sian helpon, kaj cetere jam efike helpis en tia tasko, estas oficiale elektita helpsekretariino.

Ni memorigas, ke krom tiuj 4 personoj, kiuj konsistigas la estraron, la komitato konsistas nun el : Sro Durand (Epinal) kaj Wermelinger (Guebwiller) ĵus elektitaj por 3 jaroj, S-roj Caudel (Bruyères) kaj Habermehl (Strasbourg) elektitaj la pasintan jaron, S-roj Fondrillon (Nancy), Heintz (Strasbourg), Kubler (Thann) kaj Manceau (Creutzwald), kies mandatoj finiĝos la proksiman jaron....

Estis jam preskaŭ la 17a horo kiam finiĝis la lastaj laboroj. Post rapida vizito al la Zoologia ĝardeno, ĉiuj disiris : ĝis revido... en la Hingrie, aŭ la proksiman jaron en Strasbourg !


  • Sùkcesa renkontiĝo en la Hingrie

  • Photo 16

La 27an kaj 28an de majo, Esperanto-Strasbourg organizis rekontiĝon en la "Maison de Vacances de l'Union des femmes Françaises" en la Hingrie apud Rombaĉ-le-Franc. Partoprenis 35 gejunuloj (kaj eksgejunuloj) el Guebwiller, Bruyères, Strasbourg, Nancy, Thann, Mulhouse kaj hungarino, kiu trapasas studentajn feriojn en Francio.

Sabaton, antaŭ la vespermanĝo, S-ano Zipfel vizitigis al ni la domegon, kaj ni interkonatiĝis.
Poste okazis distra vespero : oni projekciis poŝtkartojn de 1935 pri la grupo de Strasbourg, filmojn de la lastjara U.E.A.-kongreso, diapozitivojn pri Budapesto kun komentarioj faritaj de nia hungara samideanino. Ni kantis ankoraŭ kaj ludis ĝis la unua horo.

Dimanĉon matene kelkaj partoprenantoj vizitis la kastelon "Haut-Koenigsbourg"; pluraj el ni promenis en la arbaraj ĉirkaŭaĵoj : la aliaj restis ĉe la domo por ludi ĉu per pilkoj, ĉu per pilketoj. Post la tagmanĝo, oni multe fotis nin. Ni diskutis kaj amuziĝis ankoraŭ, ĝis nia ŝoforo vokis nin por foriri. Tamen nur estis "ĝis revido" ĉar ni jam atendas venontajn renkontiĝojn por denove trapasi agrablajn horojn en Esperantujo. Raportis Gérard Kolmann, Esperanto-grupo de Thann.



  • Junulara renkontiĝ en THANN - Dimanĉon 11-an de junio okazis junulara renkontiĝo apud Thann, en la montaro. Ĝin partoprenis 9 gejunuloj el Bruyères, Guebwiller, Mulhouse kaj Thann. 3 aliaj el Thann intencis veni pli malfrue, sed retrovis nin en la montaro nur ĉe la hejmreveno. La vetero ne estis tre bela, pro tio duonhora marŝado ĝis la monto "Hudsrück" varmigis kaj niajn korojn kaj niajn korpojn. Pro manko da kuraĝo, ni ne sukcesis atingi la supraĵon de la monto, kaj haltis en ĉarma loko, kie atendis nin ligna benko kaj granda herbejo. Nekuraĝuloj sed tamen sportemuloj, ni amuziĝis, ĉu manĝante kaj trinkante (!), ĉu babilante, ĉu ludante. Je piedpilko ni fakte ludis dum du aŭ tri horoj, kion ŝajne ĉiuj ŝatis. La venonta renkontiĝo okazos denove ie en la montaro, kie ni restados du tagojn, en aŭgusto. Redaktis unu el la partoprenintoj

  • Ekskurso al HAUT-BARR Je la antaŭ-lasta dimanĉo de junio, dek-kvino da gesamideanoj rendevuis antaŭ la kastel-ruinaĵo Haut-Barr super Saverne. Ili venis el Nancy, Strasbourg, Thann, k.t.p...Ĉe la rendevuo estis ankaŭ bona amiko, nome la bela vetero. Unue ni surgrimpis la ruinaĵon mem ; de ĝia supro oni vidis belan panoramon. Sed la celo de tiu-ĉi rendevuo estis pieda ekskurso al kelkaj vidindaĵoj de la ĉirkaŭaĵo de Haut-Barr. Post malrapida ekmarŝado, aŭ pli bone, ekpromenado, ni atingis la ruinaĵojn de la du Geroldseck, unu nomata granda kaj la alia malgranda. Ambaŭfoje ni haltis iomete. Tiam ĉiu laŭ sia emo okupiĝis: la plej vizitemaj vizitis, la plej fotemaj fotis...kaj mi êc diru, ke la plej manĝemaj manĝadis. Eĉ kelkaj tiel malsatis ke ili ne povis daŭrigi la promenadon (antaŭ ol manĝi, kompreneble !), kiu kondukis nin ĝis la roko Brotsĉberg. Sub tiu roko troviĝas grandega groto. Jam la tondro aŭdiĝis kaj, ne pro timo sed pro saĝeco, ni preferis tagmanĝi apud tiu-ĉi groto, kiu estus estinta bona rifuĝejo okaze de pluvo; Do ni eltiris niajn proviantojn el niaj sakoj. Post la manĝo, ni provis kanti sed ne tre sukcese. Sur la revenvojo ni ankoraŭ vizitis turon starigitan de la vogeza klubo. Ni grimpis 87 ŝtupojn. Skribis André Grossmann.

  • Bruyères - 16 liceanoj trapasis la unuagradan ekzamenon, nur 6 sukcesis. Tri el la instruistoj lernintaj esperanton ankaŭ sukcesis la ekzamenon. Duagrada kurso okazis regule kun 10 partoprenantoj. 6 kandidatoj trapasis la duagradan ekzamenon.

  • Recenzo de s-ro A. Lienhardt pri la libro "ne tiel, sed tiel ĉi" verkita de F. Falhaber, kiun A. Lienhardt rekomendas al ĉiuj por plibonigi sian scipovon de Esperanto. (Ankoraŭ nun havebla ĉe la libroservo).


Decembro 1967 - 57a "La Informilo"

  • Kapartikolo de E. Wermelinger (Guebwiller). Profesoro Alfred Kastler, nobel premiito pri fiziko, fariĝis honora prezidanto de la kultura Esperanto-centro de Guebwiller (lia naskiĝurbo). Tion anoncis oficiale s-ro Wermelinger okaze de la akcepto en la urbodomo de Guebwiller, de la partoprenantoj al la internacia Esperanto-kunveno de la 2-3aj de septembro, en ĉeesto de la subprefekto de Guebwiller, de la vic-urbestro kaj diversaj eminentuloj, kaj de ĉirkaŭ 50 samideanoj. Alfred Kastler ne estas esperantisto, sed konatiĝis kun la lingvo dank'al sia majstro profesoro Aimé Cotton tre fama fizikisto kaj fervora esperantisto. La lokaj gazetoj tre favore raportis pri la evento.

  • Agadraporto federacia por la jaro 1966/67 Nia federacio, kiu nur vivetis de multaj jaroj, ŝajnis preta revekiĝi dum la ĵus pasinta periodo. Al raporto ankoraŭ pesimista dum nia aprila kongreso, mi nun aldonos pli ĝojigajn notojn. Tiu ŝanĝeto videblas ne laŭ la vidpunkto de la membronombro (112 membroj en 1965, 84 en 1966, 88 ĉi-jare), sed laŭ la ĝenerala aktiveco de la membroj - Tion ni ŝuldas al la juna generacio, kiu aperas en diversaj urboj - junaj homoj, kiuj nun "vivas sian Esperanton" anstataŭ ĝin balbuti nur unufoje jare dum tradicia federacia kongreso. Semajn-finaj renkontiĝoj multobliĝis. En tute okazis 8 renkontiĝoj el kiuj 2 junularaj, kaj 1 internacia, plus la federacia kongreso. Jam aprile, junulara renkontiĝo en Bruyères kunigis 14 partoprenintojn el Thann, Guebwiller kaj Bruyères. Ni jam raportis pri nia federacio kongreso, kiu kunigis ĉirkaŭ 50 personojn el la tuta federacio kaj el Svisujo ; pri la maja renkontiĝo en la Hingrie kun 35 partoprenintoj el la ĉefaj urboj de nia federacio : pri la junulara renkontiĝo en Thann la 11/6 kun deko da gejunulog el 4 urboj ; pri la ekskurso al Haut-Barr la 18/6 kun 16 partoprenintoj. Ci-poste sekvas raportoj de partoprenintoj pri la "familia" renkontiĝo en le Lyaumont la 2/7 ; pri la internacieca renkontiĝo en Hahnenbrunnen la 19-20/8, kun preskaŭ 20 partoprenintoj el Thann, Guebwiller, Mulhouse, Nancy, Raon-l'Etape kaj...Tokio !.

Pri la grava Internacia Renkontiĝo en Thann-Guebwiller la 2-3/9 ; fine pri la ankaŭ internacieca renkontiĝo en Haïcot-Le Bonhomme la 30/9-1/10, kun ĉirkaŭ 20 partoprenintoj el Thann, Guevwiller, Mulhouse, Strasbourg, Kirĉberg, Nancy, Paris kaj Tokio.

Konklude mi reprenos la vortojn de nia samideano Jasujuki Suzuki el Tokio : "Estas tre bone por Esperanto, ke ofte okazas tiaj renkontiĝoj". Ni daŭrigu la venontan jaron !



  • Grupoj - Grupo oficiale aliĝinta al la federacio ekzistas nur en Strasbourg, kun 25 membroj. Kultura Centro stariĝis en Guebwiller. En Nancy oficiale ekzistas la Esperanto-sekcio de la Junuldomo (3 membroj). Kun 15 ceteraj membroj de UFE en Nancy kaj ĉirkaŭurbo, iom da kunlaboremo ebligus restarigi la nancian grupon kiel "Kulturan Centron". En Thann junulara grupo fakte ekzistas kun 10 membroj kaj ĝia oficialigo estas proksima. En Mulhouse, en Epinal, en Bar-le-Duc, oni atendas revekiĝon de grupoj. En Bruyères, la situacio estas iom alia : kursoj okazas en la liceo kaj tuŝas multajn profesorojn kaj lernantojn, ekzistas do kerno da esperantistoj, kiun oni ne povas tamen nomi "grupo".

  • Informado - Post unujara preparlaboro, ni ĵus starigis federacian informservon kun respondeculo en ĉiu departemento, kunlabore kun samideanoj en Franĉkonteo. Tiu informservo dissendos dufoje monate ĝeneralajn informojn pri Esperanto al 11 regionaj gazetoj. Unua dissendo okazis la 27-an de septembro, kaj unua tre favora artikolo aperis la 30-an. Antaŭe, malpli sistema dissendo de komunikoj okazis el Nancy (dum la jaro 41 komunikoj al regionaj gazetoj kaj 32 pri loka agado), en Mulhouse, en Thann kaj en Strasbourg (sed mankas statistikoj).

En Guebwiller okazis tre efika propagando per paneloj en magazenoj, kaj la preparo kaj prezentado de diapozitivoj pri Florivalo, estis ankaŭ bona propagando, same kiel la internacia renkontiĝo en Thann-Guebwiller.

  • Instruado de Esperanto.- Parolaj kursoj okazis en Strasbourg (15 lernantoj), en Bruyères (18 elementaj lernantoj kaj 14 en duagrada kurso en la liceo), Mulhouse (13 lernantoj en la popoluniversitato), Guebwiller (ĉirkaŭ 20 lernantoj), en Thann (6 lernantoj).

Koresponda kurso, kun 10 gekunlaborantoj en 8 departementoj, funkcias en Nancy, sed ĝi sukcesis varbi nur 6 lernantojn de unu jaro.

  • Varbado de membroj - Ĉiam eta sed konstanta ĉiujara varbado en Strasbourg ; krom tio, stagnado de unua jaro.

  • Delegitaro de U.E.A. - 18 personoj plenumas 26 delegitajn servojn.

  • Nia bulteno -" La Informilo", aperis 3 foje dum la jaro.

  • La Federacia Inform-Servo, kiun mi planis starigi de pli ol unu jaro, ekfunkcias kun 6 departementaj respondeculoj en nia Federacio. Du aŭ trifoje monate, ni sendas komunikojn al la sekvantaj regionaj gazetoj : l'Est Républicain (Nancy), Le Républicain Lorrain (Metz), La Liberté de l'Est (Epinal), l'Alsace (Mulhouse), les Dernières Nouvelles (Strasbourg) kaj le Nouvel Alsacien pere de Agence France-Presse (Strasbourg), Lorraine d'Aujourd'hui (Katolika, semajna, Nancy) kaj le Journal de Lunéville (semajna, Lunéville). Ĉar la grava Est Républicain posedas 20 eldonojn en 8 departementoj, ni ankaŭ sendas komunikojn al "Les Affiches de la Haute-Saône et du Territoire de Belfort" (Lure), le Comtois kaj Les Dépêĉes (Besançon). Ni havas do krome 2 kunlaborantojn en Franĉkonteo.

Jen la nomoj kaj adresoj de la kunlaborantoj de F.I.S. :

- Meurthe et Moselle : Esperanto-information, Maison des Jeunes et de la Culture27, rue de la

République - 54 NANCY - S-ro J.P. Colnot, 15, Rue de Lavaux - 54 LAXOU

- Meuse :S-ro Pol Denis, Ĉemin de Blamecourt - 55 - BAR-le-DUC

- Moselle :S-ro Jacques Manceau, 14, Rue de la Mine - 57 - CREUTZWALD

- Bas-Rhin :Esperanto-Information, S-ro Knecht, 1 Place Mérian - 67 - STRASBOURG

- Haut-Rhin :Esperanto-Information, S-ro Lienhardt, 24, Fg de Riediŝeim 68- MULHOUSE

- Vosges :F-ino A. Jacquot, Vallon St Antoine - 88 - EPINAL

-Doubs :S-ino J. Trésorier, Lotissement du Ĉanois, Ĉalezeule - 25 - ROĈE LES BEAUPRE

- Haute Saône :S-ro G. Junier, 67, Faubourg des Ferrières - 70 - GRAY

Ĉiujn komunikojn ĝis nun kompilis S-ro Manceau. Krome li mem tajpis kal multobligis ĝis nun 6 cirkulerojn el 8 ! En Nancy ni multobligis la 2 unuajn cirkulerojn kaj specialan cirkuleron por prezenti ĉiun komunikon al la gazetoj. Ni prizorgas la dissendon al la diversaj gazetoj.

La unua dissendo okazis la 27/9 kaj 3 taĝojn poste "L'Est Républicain" enpresis en siaj 20 eldonoj dukolumnan 44-linian artikolon pri helpo de S-ro Manceau al Bulgarino sub granda titolo "Retrouvailles fraternelles grâce à l'espéranto". La gazeto aldonis la kompletan liston de niaj kunlaborantoj. Tiu artikolo havis sur la publiko verŝajne grandan sukceson, sed ne en la dezirita direkto... Neniu informpeto pri Esperanto atingis nin, sed en la kelkaj tagoj kiuj sekvis, alvenis helpopetoj : S-ro Pol Denis ricevis peton el vidvino, kies frato perdiĝis apud Lure (Hte Saône) antaŭ 20 jaroj (!) ; S-ino Tresorier ricevis peton el persono, kiu serĉas perdiĝintan pastron ! Kaj s-ro Junier ricevis 2 petojn : unu el sinjorino, kies filo malaperis en Indoĉinio antaŭ 20 jaroj, alia el Alĝeriano, kies frato perdiĝis en 1961 !!

Mi informis pri tio "L'Est Républicain", kaj ĵurnalistoj vizitis s-ron Denis. Bonega artikolo en la 20 eldonoj, regiona paĝo sekvis pri helpo de S-ro Denis al alia Bulgarino : ĉirkaŭ 40 linioj sub foto kaj granda titolo "Grâce à l'espéranto une petite Bulgare sauvée par un Barisien" (Temis pri sendo de medikamento). De post tiam, s-ro Junier, al kiu s-ro Denis transdonis la unuan peton, sukcesis retrovi la perdiĝintan fraton (kun edzino kaj 5 infanoj). Sed, krom tio, ŝajnas ke neniu el niaj aliaj informoj aperis en iu ajn gazeto ! Neniu informis min pri trovita artikolo.

Mi petegas ĉiujn samideanojn bonvoli informi min, se eble kun aldono de gazeteltranĉajoj, pri la artikoloj, kiuj eventuale aperus en la diversaj gazetoj.

Jen la resumitaj titoloj de diversaj komunikoj senditaj : "Nouveau lectorat d'Espéranto dans une université polonaise, projet du parti socialiste (Japonais) pour introduire l'Espéranto à l'école primaire, broĉure en Espéranto du gouvernement danois. Disques en Esperanto, Espéranto et Teĉnique, Esperanto et le livre rouge de Mao, Esperanto et tourisme, Esperanto et radio-amateurs, Esperanto et exposition de Montréal, Esperanto langue officielle en Allemagne, films en Esperanto, Esperanto et ĉansons, Esperanto et broĉures touristiques, Nouveaux dépliants touristiques en Espéranto, Espéranto et télévision, Espéranto et ornithologie, Espéranto et religion, Nouvelles scientifiques de Ĉine par l'Espéranto, Nouvelles scientifiques et teĉniques (Ĉine et Bulgarie), Espéranto et Université, Espéranto et jumelages, Espéranto langue maternelle, Espéranto langue-pont, Espéranto et guerre, Espéranto à la bibliothèque universitaire de Sarrebruck, le proĉain congrès à Madrid, Espéranto et philatélie".

Post tiu monto kiu naskas muson, post tiu granda laboro por aperigo de nur 2 (bonegaj, sed nur 2 !!) artikoloj, oni povas miri, ke en la alzacaj gazetoj konstante aperadas informoj kaj komunikoj pri lokaj aŭ regionaj Esperanto-eventoj, kiuj aperas dank'al la agado ĉefe de s-ro Lienhardt, sed verŝajne ankaŭ de s-roj Kubler kaj Grossmann.

Montriĝas pli post pli, ke ĉefe tiaj lokaj kaj regionaj informoj interesas la gazetojn : Tial mi petas ĉiujn aktivulojn, ĉiujn delegitojn de U.E.A. bonvoli konigi al mi ĉiujn servojn, kiujn ili ĵus faris dank'al Esperanto, ĉiujn eventojn en kiuj utilas Esperanto, ĉar nur konkretaj faktoj en proksima regiono povas trafi la ĵurnalistojn -kaj la publikon ! Mi ne forgesu mencii la agadon de S-ro Junier, kiu ĉiusemajne aperigas artikolon (ofte ampleksan) pri sia agado en la loka rubriko de la gazetoj legataj en Gray. Ĝis nun ni tamen daŭrigas la dissendon de niaj komunikoj, kvankam ĝi estas temporaba kaj kosta por niaj financoj, sen videbla palpebla rezulto. Pere de F.I.S. ni ankaŭ dissendis 70 ekzemplerojn de la lasta "Esperanto-actualités". Ni rajtas esperi, ke se unuaj grajnoj perdiĝis, la sekvontaj trovos grundon pli fruktodonan. Raportis J.P. Colnot

Renkontiĝoj - Le Lyaumont


Photo 17
Renkontiĝeto okazis la 2an de julio sur la esperantista kampadejo de nia amiko Mangel. Malgranda kunveno sed tamen interprovinca ĉar ĉeestis familio Colnot kaj Fabiano Chanut el Nancio, familio Junier el Gray kaj S-ro Mangel kaj gesinjoroj. Aubry, liaj gefiloj, el Le Lyaumont. La tuttaga restado estis amika, ripoziga kaj fruktodona ĉar multaj ideoj, spertoj kaj informoj interŝanĝiĝis. Konklude: tre agrabla tago kun pikniko, muziko, kantoj, fotografado kaj ĝisrevida honorvino en la hejmo de S-ro Mangel. Raportis Géo Junier.
Ĉe la pasejo Hahnen Brunnen (19-20ajn de aŭgusto.1967) Belega rendevuejo ĉe ligno-dometo de "Touring-club". Internacia renkontiĝo ĉar partoprenas samideano el Tokio, kiu prezentas diapozitivojn sabate vespere. Dimanĉe malgraŭ nebulo, ekskurso piede al "Grand Ballon". (Kion ni vidis? = nenion, kiel serĉe diras fama vogeza rakontisto). Vizito al monumento al la "Bluaj Diabloj" (la alpaj ĉasistoj dum la milito). Ni tremetis ne pro timo al la Diabloj, sed pro malvarmo. Entute 19 personoj tagmanĝas kune. En Guebwiller do okazis sukcesa internacia renkontiĝo la 2an kaj la 3an de septembro 1967. Kuraĝiga fakto: du trionoj de junuloj inter la 50 partoprenintoj. Sabate, akcepto en la turisma oficejo, vizito al preĝejo S-ta Thiebaut, al ruinaĵoj de kastelo Endelburgo (la"okulo de la ŝorcistino"), ekskurso al la batalkampo kaj tombejo "vieil-Armand", kaj je la 17a30 akcepto en la urbodomo, projekciado de diapozitivoj kun sonbenda komentario en Esperanto.pri la vidindaĵoj de Florvalo (la regiono de Guebwiller), paroladoj de la urbestro kaj de s-ro Wermelinger,.agrablaj vespermanĝo kaj teatra vespero. Dimanĉe, meso kun prediko de pastro Schreiber en Esperanto, en la abatejo Murbaĉ. Denove akcepto en urbodomo, sed en najbara urbeto Buhl, longa sed bonega tagmanĝo, kaj ekskursoj aŭ hejmenreveno poste.

En "Le Bonhomme" kaj "Haïcot"



Photo 18
En naturamika domo, la 30an de septembro kaj 1an de oktobro. Ĉirkaŭ 20 partoprenintoj. Japana partopreninto raportis pri ekzotikaj muziko kaj dancoj (folkloraj).-(Ĉio estas relativa). Li bedaŭris iometan krokodiladon, sed komparis siajn atingojn pere de Esperanto, kiun li lernis sola dum 1 jaro, kun la angla, kiun li lernis 5 jarojn en lernejo sed ne sukcesas paroli. Li ankaŭ miris pri bongustaj fruktoj trovitaj en la montaro: li ne konis mirtelojn.
1   ...   8   9   10   11   12   13   14   15   ...   55


Elŝuti 2.03 Mb.

  • Claudel
  • Kubler
  • Prudhomme
  • Cuené
  • Knecht
  • Grossmann
  • Colnot, Cuené, Durand
  • Zipfel
  • Decembro 1967
  • Colnot
  • Trésorier
  • Denis
  • Lienhardt

  • Elŝuti 2.03 Mb.